Pri la pasiva voĉo

El La bona lingvo
Revizio de 16:00, 12 Dec. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


KIAL DUM OKDEK JAROJ ONI NE POVIS TROVI LA VERBAN PASIVAN VOĈON ?

de Marcel Leereveld

Premiso 1:

La Fundamento de Esperanto.

Nenio en miaj decidoj kaj juĝoj kaj klarigoj estas kontraŭa al la Fundamento de Esperanto, kiun mi juĝas kiel sanktan kaj formule neŝanĝeblan. Ŝanĝi la Fundamenton estus la fino de Esperanto. Sed Zamenhof estis tiom genia, ke li donis al ni multe da libereco en tiu Fundamento.

Inter alie li neniam diris, ke ni ne rajtas neuzi regulon aŭ rekomendon se ni volas anstataŭe uzi alian formon same obeantan la Fundamenton. Ekzemple li mem ne plu uzis sian vorton “elrigardi” kaj transiris al “aspekti”. Same li uzis subjektan predikativon en formo adjektiva kiam la subjekto estas infinitivo aŭ suborda propozicio, se alie povus esti miskompreno, kontraŭ sia propra regulo ke en similaj kazoj la predikativo devas esti adverbo, cetere mallogika regulo ne aplikinda. Do se mi trovas iun Fundamentaĵon neĝusta aŭ nelogika, mi serĉas en la kadro de la Fundamento pli bonan solvon kaj simple ne plu uzas tiun originan Fundamentaĵon. Tiel mi ne ŝanĝas la regulojn de la Fundamento, kiuj restas eternaj. Tion mi faras ne nur pri kelkaj malnovaj vortoj malĝustaj, sed ankaŭ pri la kelkaj, nur du aŭ tri, eraroj en la gramatiko. Sen ŝanĝi la Fundamenton mi tamen alperfektigas Esperanton, kaj povas fari tion pro la libereco donita de Zamenhof.

Premiso 2:

Kio estas verbo?

Verbo indikas kompletan agon el la komenco ĝis la fino. Nur la vortoj kiuj finiĝas per unu el la finaĵoj -as, -is, -os, -us, -u, aŭ -i estas verboj. Same kiel la substantivo “dormo” ne estas verbo, kvankam ĝi referencas al ago., tiel same la adjektivoj “dormanta” kaj “punita” ne estas verboj, kvankam ili referencas al agoj. Ege malmultaj Zamenhof’aj participoj, kiuj origine ja estas adjektivoj, uzatas kiel verboj, kun verba finaĵo. Mi konas nur du, “lerninti” to know kiel en “Mi lernintas tri fremdajn lingvojn”, kaj la pasintan perfektan kondicionalon kiel en “Se mi povintus trovi la solvon, mi gajnintus la premion”.

Premiso 3:

La Regulo pri Signiforedukto.

Laŭ mia scio, ĝis antaŭ +- tridek jaroj neniu Esperantologo sciis ke, krom la Regulo pri Neceso kaj Sufiĉo, Zamenhof kreis similan regulon pri Signiforeduktado, sen formuli ĝin, verŝajne ĉar ĝi aplikiĝas tre malofte. Kiel ĉe la Regulo pri Neceso kaj Sufiĉo, tiel ankaŭ ĉe la Regulo pri Signiforeduktado iu ajn Esperantisto rajtas apliki la regulon al nova redukto kaj decidi kiel kompreni la novan signifon. Zamenhof kreis jam mem la plejmulton. Vidu mian libron “Lingvaj Resondoj” por legi tiujn. Ĉar li ne formulis sian regulon pri signiforedukto, mi en 1983 faris tion, publikigis ĝin en mia supre nomita verko, kaj aplikis ĝin en tri kazoj, ankaŭ publikigitaj. Ĉar la regulo povas aplikati nur ĉe vortkunmetaĵoj kun kelkaj specifaj sufiksoj, oni povas krei nur kelkajn aplikojn. La Regulo diras ke, se finaĵo aŭ sufikso havas signifon kiu estas kombinaĵo de du aŭ tri signiferoj, oni povas redukti la signiferojn al unu signifero, kiel ekzemple ĉe la ses participaj adjektivoj, kiuj signifas KAJ la gramatikan voĉon KAJ la tempon, sed nur en alia vortkategorio ol la originala, KAJ NUR SE TIU ALIA VORTKATEGORIO NE UZATIS ĜIS NUN KUN LA KONCERNA SUFIKSO. Zamenhof aplikis la regulon ekzemple ĉe la substantivigitaj participoj, decidante ke la signiferoj persono, aĵo, kaj eco reduktiĝu nur al persono, sed nur ĉar aĵoj kaj ecoj preskaŭ neniam uzatas ĉe tiaj substantivoj. Rezulte de tiu apliko de Zamenhof homo kaj aĵo kaj eĉ eco povas esti falantaj, sed “falanto” povas esti nur homo, ne ekz. arbo.

Kiel do krei , en la kadro de la Fundamento, anstataŭaĵon por la duvorta Zamenhof’a Pasiva Voĉo adjektiva? Aŭ pli bone: kiel krei veran Pasivan Voĉon verban kaj lasi la Zamenhof’an sistemon de Pasivaj Participoj adjektivaj tia kia ĝi estas sed nur por esprimi situaciojn de substantivoj kaj ne por esprimi agojn kiel verbojn?

Ja estas necesa, ke unu ago, ĉu aktiva aŭ pasiva aŭ mediala aŭ faktitiva, esprimatu per unu vorto, per unu verbo kun verba finaĵo, kaj kun specifaj sufiksoj por diferencigi inter la kvar gramatikaj voĉoj. Dum la historio de Esperanto la Esperantologoj, komprenante tion, penis trovi solvon, plej ofte per sufikso, ante tiun problemon ke en la Z.hofa Esperanto ne ekzistas unuvorta verba Pasiva Voĉo, nur adjektivoj indikantaj staton de ago, ne la agon mem, ne la Verban Pasivan Voĉon.

Do ili kreis novajn sufiksojn por la Pasiva Voĉo, kiu ne havis tian ĉe Z’hof. Sed bonŝance, kaj saĝe, la Esperantistoj ne akceptis tiujn neologismojn ĉar ili saĝe timas ŝanĝi la F’menton. Do kion fari? Aliaj penis uzi la ekzistantajn pasivajn sufiksojn participajn. Do oni proponis la tri pasivajn “-it-“ kaj “-at-“ kaj “-ot-”. Sed tiuj ne taŭgas, ĉar KAJ “batitas” KAJ “batatas” KAJ “batotas” havas po du tempojn por la unu ago. Kaj ĉu “batatos” aŭ “batotas”? Ĉu “batitas” aŭ “batatis”? Ja “batitas” ne okazas nun, pro “-it-“, kaj ĉar “-at-“ signifas nur parton de ago, nek pasinte, pro “-as”. Kaj “batatis” ne okazis pasinte, pro “-at-“, nek nun, pro “-is”. La sama mikspoto okazas ĉe “batotas” kaj “batatos”. Kaj ankaŭ ĉe “batotos” kaj “batitis”, kie la ago okazas dufoje. Kaj ĉe “batatas”, kie la ago plenumiĝas kaj samtempe ne plenumiĝas. Ne mirindas, ke Kalocsay senespere deklaris, ke la participa sistemo adjektiva estas perfekta en Esperanto sed ke tiu sama sistemo Z’hofa por la Pasiva Voĉo estas nesolvebla mikspoto por la Verba Pasiva Voĉo.

Do ĝis la jaro 1983 oni havis kverelegojn pri la signifoj de la Z’hofa Pasiva Voĉo kaj ne trovis solvon, ĝis fine mi malkovris la Regulon pri Signiforeduktado, kiu permesis al mi deklari, ke la sufikso “-at-“, kaj nur tiu sufikso “-at-“, perdas siajn signiferojn de nuno kaj de nefiniteco, kaj retenas nur sian signifon de pasiveco, SED NUR KIAM ĜI ESTAS UZATA KIEL VERBO, do kun verba finaĵo. Sekve tiu malkovro kaj uzo de la Regulo pri Signiforeduktado donis al mi la okazon formuli la verban Pasivan Voĉon, do batatas, batatis, batatos, batatus, batatu, kaj batati. Ripete: NUR la netempa sufikso “-at-“ kaj NUR kiam uzata kiel verbo.

Sekve la participoj “-ita” kaj “-ota” retenas siajn du signiferojn de ĵuspasinteco plus pasivo kaj de baldaŭokazonteco plus pasivo, eĉ se ili uzatus kiel verboj, do ekz. “Kvar lingvoj nun lernitas de ŝi” = pasinto plus pasivo. Notu ke “lernatis” ĉi tie signifus “Estis iam en la estinteco finlernataj”.

                                                                                                     Marcel Leereveld