Pri la uzo kaj signifo de -um-

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Vortumado


Ĉu brakumo estas ago aŭ aĵo?

Se vi serĉas en la retejo citaĵojn kun tiu vorto, vi trovos ĝin (kaj ankaŭ brakumado) por signifi la agon : ĉirkaŭpremi per brakoj. Brakumado sendube indikas agon, tamen se oni jam konas vortojn kiel : kolumo, kalkanumo, manumo … vidante la solan vorton : brakumo, oni pensas spontanee pli pri aĵo ol pri ago. Cetere kvinjaraĝa infano - denaska Esperantoparolanto – iam diris al patrino : "Panjo, helpu min, mi ne sukcesas surmeti miajn brakumojn". Ŝi certe siaepoke ne konis la vorton maniko. Nun ŝi estas 30-jaraĝa kaj renkontis la vorton brakumo kun senco de ago, ŝi opinias, ke kuŝas tie escepto, almenaŭ malreguleco en Esperanto !

Ĉu malreguleco ? Pri kio ? Pro kio ?

Ni kontrolu, kion precizigas la Fundamento pri um.
La Universala Vortaro donas : 'um' suffixe peu employé, et qui reçoit différents sens aisément suggérés par le contexte et la signification de la racine à laquelle il est joint | this syllable has no fixed meaning | Suffix von verschiedener Bedeutung | суффиксъ безъ постояннаго значенія| przyrostek, nie mający stlałego znaczenia.
Fakte la vortunuo « um » ne havas difinitan signifon, do ankaŭ ne apartenas al unu el la tri gramatikaj kategorioj, en la Universala Vortaro oni trovas um-kunmetaĵojn kun substantiva difino : buŝ'um', lakt'um', man'um', naz'um', komun'um'(aĵoj), brul'um' (aĵo, stato), kaj kun verba difino : buton'um', mastr'um', gust'um', kruc'um', papelbr'um', vent'um', amind'um', plen'um' (agoj), malvarm'um'(stato), lot'um' (ago), kaj rimarkinde neniun kun adjektiva difino.
Oni konstatas malregulecon inter la gramatika kategorio de la radikoj kaj la gramatika kategorio de iliaj kunmetoj kun um. Ekzemple buŝo estas aĵo kiel buŝumo, sed kvankam ankaŭ palpebro estas aĵo, papelbrumo estas konsiderata de kelkiuj kiel ago1.
En la Ekzercaro Z. donis konsilon, vidu sube : §42 ― 9. :

§31 ... ― 14. Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.
§42 ... ― 9. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. ― 10. Mi volonte plenumis lian deziron. ― 11. En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.

Z. donis tiun konsilon ĉar multaj el tiuj fundamentaj kunmetoj kun 'um' ne apartenas al la sama kategorio kiel la uzita radiko. Tie plen'um' ricevis verban difinon anstataŭ adjektivan. La konsilo estas konsideri plen'um' kiel simpla vorto, kvankam li ne skribis ĝin plenum'. Do um ne agas regule en kunmetado pri, la gramatika kategorio kaj plie kreas malregulecon okaze de formoj derivataj, tio detruas la genian faciligon, ke - en donita kunteksto - ĉiuj kunmetoj estu kompreneblaj ekde ĝiaj vortunuoj.

La vortfarado de Esperanto pro ties disartikigo de la ideoj sub formo de sendependaj kaj senŝanĝaj vortoj estas tute aparta. Kiam Zamenhof en La Unua Libro iniciis la lingvon, li timis, ke simila lingvokonstruo aperos tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi estos por ili afero malfacila, tial li tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la Eŭropaj lingvoj kaj klarigis la vortfaradon pere de uzo de afiksoj (kiel se la vortfarado funkcius per derivado2), tamen rimarkigante : « … li (la lernanto ne traleginte antaŭe la antaŭparolon) eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finaĵo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto. ». Pluraspekte um' ŝajnas escepto rilate al liaj klarigoj en la Unua Libro.

Ĉu oni povus reguligi la vortumadon kaj kiumaniere ?

Oni rakontas (Vd. http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fwww.franquin.com%2Famis%2Fpeyo_amis.php ), ke iam belga desegnisto, ĉar la vorto salujo ne venis spontanee en lia kapo, petis al kolego : « transdonu al mi la schtroumph-on » poste la interparolado okazis en schtroumpf-a lingvo, t.e. anstataŭante fojfoje iun substantivon aŭ adjektivon per tiu stranga novvorto : schtroumpf kaj eĉ verbon per schtroumpfer. Finfine la desegnisto kreis faman bildstrion, kies rakontoj estas tradukitaj en multajn lingvojn (Vd. https://fr.wiktionary.org/wiki/schtroumpf ) kaj la bluaj etuloj de tiuj bildstrioj parolas la schtroumpf-an lingvon.

La antaŭa interparolo povus iĝi en Esperanto : « Transdonu al mi la umon », la kolego respondus : « Vi parolas strange, ĉu vi estas uma ? Jen la umon, kaj kiam vi finos umi ĝin, vi ĝin reumos al mi » . Tiele ni povus uzi um-vortojn sen radiko: " Kion vi umas ĉi tie ?" aŭ: "Donu al mi tiun umon, kiun vi kaŝas dorsoflanke !", "Ne tro uzu uman vortkonstruon", aŭ kun radiko nek substantiva, nek verba, nek adjektiva : « Kun bonaj amikoj mi preferas ciumi (= cidiri) ». « Ne postumu la aferon (ne prokrastu) », ...
Tiun vorteton um' kiel la prepozicion je, oni kompreneble devas ne tro uzi, tamen la uzo estas tre oportuna, ĉefe parole kiam iu ne konas iun specialan vorton, ĝi ebligas al li daŭrigi la interparoladon sen serĉi en vortaroj, sen peti : kiel oni diras … ?

Tiuokaze la sufikso um', respektus la koncepton de Zamenhof, ĝi povus esti uzata por konstrui memstarajn plenvortojn : umo (ĝis hodiaŭ oni ne uzas tiun simplan vorton sed la kunmeton :umilo) uma, umi, ume … . Iu kunmetado ne ricevus gramatikokategorion hazarde fiksitan de la unua uzanto, kiun ni devus memori kaj respekti ne pro logiko kaj reguleco sed nur pro tradicio. Tio tute ne taŭgas al bona internacia lingvo.

Se um' ricevas sencojn malsamajn laŭ la kunteksto kaj la signifo de la radiko al kiu ĝi estas ligita, estus tute logika konsideri3, ke la um-kunmeto enhavas la saman gramatikan ideon (kategorion) kiel la radiko mem, ekzemple kun kategorio :

• adjektiva : plen'um', proksim'um', dek'um', am'ind'um' ...
• verba : brul'um', lot'um', pend'um' ...
• substantiva : brak'um', buŝ'um', kol'um', lakt'um', man'um', gust'um', ...

La senco de plenvorto restus precizigita danke la gramatikan finiĝon kaj la propran kuntekston.

En sia teorio por klarigi la vortfaradon per derivado R. De Saussure proponis :

ul aŭ aĵ = o, ec = a kaj ad = i.
Sen analizi per derivado, ni povas krei derivadajn formojn per kunmetado, kiujn oni analizas ne ekde la radiko sed ekde la finaĵo (ĉar la fundamenta vorto sidas fine kaj la finaĵo estas rigardata kiel vorto (Vidu la Fundamentan gramatikon R11), necesas tiam scii ke aĵ aŭ ul ne egalas o, kiel dirita en derivadoteorio de R. de Saussure, sed :

aĵ kaj ul ⊂ o ; ec ⊂ a ; ad ⊂ i.

La simbolo ⊂ signifas : estas entenata en. Tio signifas, ke ekzemple la sencokampo de aĵ, ankaŭ tiu de ul estas entenantaj en tiu de o, tiu de ec en tiu de a kaj tiu de ad en tiu de i.4

Tiel oni povas krei um-kunmetojn ekde radiko, kiu ekzemple estas :

• adjektivo : plen'a → plen'um'a, la eco estos plen'um'o (ec estas ne nepre bezona), plen'um'i kaj la ago estos plen'um'ad'o, plen'um'aĵ'o ankoraŭ plen'um'ul'o
Difine : plen'um'a'= kiu estas'ece (ekz. psike)'plena ; plen'um'o = kio estas'psika'pleno ; plen'um'i = manifestiĝi per'pleneco = agi plenece ; plen'um'ad'o = tio, kio estas'agi'plenece ; plen'um'aĵ'o = kio estas'konkreta io'de pleneco ; plen'um'ul'o = ulo'kun (psika) plen'eco. Ilustre : Plenuma faro, plenuma stato, plenuma asembleo, k.t.p., pri la frazoj §31-14 kaj §42-14 de la ekzercaro citita antaŭe : la subjekto « Li » estas la plenuminto, la plenumado estis lian agon, ĉar li volonte plenumis la deziron de tiu, kiu parolas kaj fine estas la plenumulo, la plenumaĵo povas esti ia aĵo dezirita de li kaj tuje plenumita, la plenumo estas la rezulto de la ago, iu eco, kiu kontentigas la deziranton. Fakte post plenumado de nia deziro ni sentas plenumon.

• verbo : pend'i → pend'um'i, la ago estos pend'um'o (ad estas nebezona), pend'um'a kaj pend'um'ec'o, pend'um'aĵ'o aŭ pend'um'ul'o

• aĵa substantivo : brak'o → brak'um'o (aĵ estas nebezona), brak'um'i kaj brak'um'ad'o, brak'um'a kaj brak'um'ec'o, ankoraŭ brak'um'ul'o

• ula substantivo : infan'o → infan'um'o (ul estas nebezona), infan'um'i kaj infan'um'ad'o, infan'um'a kaj infan'um'ec'o ankoraŭ infan'um'aĵ'o.

Tiel la vortumado estus tute logika kaj regula, komprenebla ekde ĝiaj elementoj. Ne plu okazus esceptoj, malregulaĵoj aŭ konfuzigaj kunmetadoj, kia ajn estus la gramatika kategorio de la uzita radiko.

Kompreneble estus necesa, ke ekzemple la ago brakumi estu brakumado kaj ke la formo brakumo tiusence arĥaiĝu, same pri palpebrumado kaj palpebrumo… En tekstaro.com oni povas kontroli, ke pri la ago Zamenhof uzis la vorton papelbrumado, neniam la vorton palpebrumo. Nur poste iuj konstruante vortojn per derivado komencis uzi palpebrumo por signifi la agon. Oni povas konstati, ke por signifi agon ekde verba radiko ~, PIV tre ofte indikas : ~ (ad)o ; Okaze de kunmeto « ~ um » necesus forigi la interkrampojn, kiam la radiko « ~ » ne estas verba radiko, ĉar okaze de malkovro de tia kunmetado, se la kunteksto ne estas sufiĉe klara, nur ad' povas certe komprenigi, ke temas pri ago.

Resuma propono

Ĉiuj kunmetadoj entenantaj la vorteron « um » povus esti komprenataj danke la radikon kaj la kuntekston konsiderante, ke la kunmeto de um al ia radiko apartenas al la sama gramatika kategorio kiel ĝi. Necesus analizi la kunmetaĵon ne laŭ derivado sed laŭ la Fundamenta Gramatiko ekde ĉiu el ties elementoj, komencante ekde la finaĵo.

Pri la unua demando :
Brakumo : aĵo rilata al brako(j) ; kunteksta klarigo : surmetu viajn brakumojn = ... viajn manikojn
Brakumado : ago farata per brako(j) ; kunteksta klarigo : Li bonvenigis min per brakumado = … per enbrakigo, ... per brakĉirkaŭado.
En tiu lasta ekzemplo, la kunteksto estas sufiĉe klara kaj kelkaj, kiuj analizas per derivado povus opinii, ke tie la uzo de ad estas senutila komplikaĵo, fakte Z. en Lingvaj Respodoj konsilis : « … ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus por esprimi plej simplajn ideojn... », sed la brakumado neniam estas nur momenta kaj sekve ad estas (duoble) bonvenata en tia kunmeto.