Pri paticipoj

El La bona lingvo
Revizio de 19:13, 12 Okt. 2017 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Artikoletoj pri specifaj temoj <hr> <br> ''E ŭ r o p a j P a r t i c i p o j .'' Enkonduko pri la angla lingvo: 1). PERFEKTA TEMPO = Pasinta Partici...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


E ŭ r o p a j P a r t i c i p o j .

Enkonduko pri la angla lingvo:

1). PERFEKTA TEMPO = Pasinta Participo + prezenco de “havi”: “He has come”; “I have seen”.

2). PASIVA VOĈO = Pasiva participo + ajna tempo de “esti”: “He is kept alive by bloodtransfusion.”

3). ĜENERALE AKCEPTATA : Ekzistas nur du participoj en la angla: Prezenca kaj Pasinta.

4). KELKAJ DIRAS: Tiuj du participoj estas la Aktiva Participo kaj la Pasiva Participo.

Kiu pravas? NEK SUB 3), NEK SUB 4), ĉar:

1). La tiel nomata Prezenca Participo ne havas tempon: “She was singing”. La tempon indikas “was” kaj tial la kantado estis ankaŭ en la pasinteco (ŝi kantis ne en du tempoj!).

2). Ne nur “(I am) eating” estas Aktiva, sed ankaŭ “(I have) eaten”. /time”.

3). “Received” estas Aktiva en “I have received the letter” kaj Pasiva en “It was received just in/

4). La tiel nomata Perfekta Participo unuflanke indikas la pasintecon, kiel en “She has given us the results” kie “has” ne indikas tempon de la donado sed nur la Aktivon, kaj aliflanke indikas ne tempon sed nur la Pasivon, kiel en “The results were/are/will be given us by her” kie la tempon indikas nur la helpverbo, ne la sentempa “given”.

Antaŭ longa tempo “(I have) eaten” estIS Pasiva Participo, sed ĝi ŝanĝiĝis antaŭ pluraj jarcentoj al Preterita (Perfekta) Participo kaj plu estas, kiel en “I have eaten”. Do, kun “have”, ĝi nun estas Aktiva Pasinteca Participo. Pro manko de imagado la antaŭulo de la angla lingvo komencis uzi la formon de la Aktiva Pasinta Participo por alia funkcio, komplete malsama, nome por formi kun la helpverbo “be” la Pasivan Voĉon, kiel en “He was/is/will be sent away forthwith”. EN ĈI LASTA FUNKCIO LA PARTICIPO NE INDIKAS TEMPON.

En la angla, kaj en aliaj lingvoj, ne estas maloftaĵo havi vorton indikantan du malsamajn signifojn kaj funkciojn. La angla vorto “fine” povas esti substantivo, verbo, kaj adjektivo. En ĉiu malsama funkcio aŭ signifo, vorto havas malsaman nomon gramatikan, kompreneble. Tio aplikiĝas ankaŭ al la vorto “sent”, kaj al ĉiuj aliaj tiel nomataj pasintaj participoj: Kiam uzata kun la helpverbo “have”, ĝi estas (Aktiva) Perfekta (Pasinta) Participo indikanta tempon, kaj kiam uzata kun la helpverbo “be” ĝi estas (sentempa) Pasiva Participo. Notu ke nur la du sentempaj participoj uzeblas (ĉe siaj subjektoj) kiel adjektivoj, sed ne la Pasinta.

Tiel dum sia historio la angla (kiel aliaj eŭropaj lingvoj) kreis sistemon nun havantan tri participojn:

1e. Imperfektmodan Participon sentempan, tiel nomatan Prezenca Participo, kaj

2e. Pasintan Participon indikantan kun “have” aktivan pasintan tempon (perfektan kaj preteritan), kaj

3e. sentempan Pasivan Participon kun “be”. Malbonŝance la du lastaj havas la saman formon, sed tute malsamajn funkcion kaj signifon kaj gramatikan nomon.

                                                                                                                               Marcel Leereveld.  

Noto 1. Kial anglaj lingvistoj ne scias ke la angla lingvo havas tri malsamajn participojn?

Respondo: Ĉar ili ne konscias, ke kiam gramatika kategorio de vorto ŝanĝiĝas, KAJ ĜIA SIGNIFO KAJ ĜIA FUNKCIO KAJ ĜIA NOMO ŜANĜIĜAS.

Noto 2. Kial la Esperantistoj daŭrigas fari erarojn pri siaj participoj?

Respondoj: 1). Ĉar ili traktas la eŭropan Pasivan Participon kiel Perfekttempan Participon, kaj tial uzas en la simpla pasinttempa Pasiva Voĉo Esperanta du pasintajn tempojn (-is plus –ita).

2). Ĉar multaj el ili plu uzas en la Pasiva Voĉo la adjektivan formon de la participo anstataŭ uzi simplan verbon kun la pasiva sufikso “-ati”, ne konsciante ke “-ati” signifas nur la pasivon, ne tempon nek nefinitecon, ĉar tio decidatis baze de la malmulte konata Regulo pri Signiforedukto.