Pri vortkunmetado

El La bona lingvo
Revizio de 00:46, 30 Jan. 2017 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* revenu al Ĝeneralaj artikoloj <hr> <br> '''Pri aglutinaj lingvoj'''<br> '''Kiel fari kunmetaĵojn en Esperanto'''<br> kaj '''Ĉu la finaĵoj estas veraj radikoj?'''<br>...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Pri aglutinaj lingvoj
Kiel fari kunmetaĵojn en Esperanto
kaj Ĉu la finaĵoj estas veraj radikoj?

de Marcel Leereveld


La precipa diferenco inter aglutina lingvo (kiaj la germana kaj Esperanto) kaj la malaglutinaj lingvoj (kiaj la franca) estas: En la malaglutinaj lingvoj oni faras el du aŭ tri aliaj vortoj novan nocion, novan esprimon, kombinante la partojn en la vicordo jena: unue la ĉefelemento (drap) sekvata de la pseŭdoprepozicio "de" aŭ "'a", kio sekvatas, sen la artikolo kaj sen la prepozicio, de la flankelemento (lit). Do la rezulto estas "drap de lit" (te. litotuko en Esperanto), malsama al la prepozitiva kombinaĵo, kiu tekstas "(le) drap du (au: "pour le") lit" (te kovrilo por lito), kiu entenas du nociojn, ne unu novan. Same pri "fromage de Hollande" kaj "(le) fromage de la Hollande". La karakteraĵo do estas la vicordo ke la difinanta flankelemento sekvas senkunglue la ĉefelementon, kaj la malpli gravan regulon, ke oni ne kunmetas sed kombinas la partojn.

En la aglutinaj lingvoj okazas la kontraŭo por la samaj novaj nocioj. La precipa regulo estas, ke la ĉefelemento lastas (antaŭ -o) en kunmetaĵo, do en unu vorto, en kiu la difina flankelemento antaŭas la ĉefelementon, "litotuko" ne estas lito sed tuko. Krome la partoj kunmetatas en unu vorton, sen interaĵoj, dum la malaglutinaj havas la interaĵon "de" aŭ "'a" inter apartaj vortoj. Esperanto klare kaj pure sekvas la aglutinan vojon, eĉ se oni konsideras la finaĵon "-o" kiel (reduktitan) radikon.

Esperanto ne estas tute aparta lingvo, ĝi estas pure aglutina, ĉar ĝi formas novajn vortojn en la sama maniero: flankelemento kunmetite sekvata de ĉefelemento: do "litotuko" kie "tuko difinatas de "lito" aŭ o-substantivigo difinita de ĝia flankelemento "tuk" kiu difinatas de sia flankelemento "lit". La nura diferenco inter Esperanto kaj aliaj aglutinaj lingvoj estas, ke Esperanto estas pli aglutina ĉar ĝi formas pliajn aglutinspecajn kunmetaĵojn ol la germana ktp.

Nek la etnaj lingvoj nek Esperanto, kiu tamen havas pli da specoj de aglutina kunmetado, permesas kunmetojn de substantivo kun sia adjektivo SE TIAJ KUNMETOJ SIGNIFAS LA SAMON KIEL LA NEKUNMETITAJ ESPRIMOJ. Cetere, kial ni bezonus du manierojn por unu signifo?

Sed la etnaj aglutinaj lingvoj kreis, kiel esceptan varion de aglutinado, kelkajn aŭ plurajn kunmetaĵojn de substantivo kun adjektivo, KIUJ NENIAM HAVAS LA SAMAN SIGNIFON KIEL LA NEKUNMETITA ESPRIMO. Ili nun apartenas al la aglutinado, sed oni ege malofte faras pliajn tiajn kunmetaĵojn, verŝajne ĉar la lingvo fariĝus malklara.

Imitante la germanan lingvon, Zamenof kreis, nebezone, similajn kunmetaĵojn neregulajn. Sed post tio li kaj la Esperantistoj ne kreis pliajn, sentante ke temas pri esceptoj. Kaj Plena Analiza Gramatiko (PAG) tre forte konsilas ne plu fari tiajn. Vidu por tio #423, kie diriĝas i.a. "Se oni allasus ankaŭ alian vortfaradon, ĉio ĉi estus en danĝero, la tuta konstruaĵo ekŝanceliĝus, ĉio fariĝus malcerta kaj malfirma. Tiom certe ne valoras la ŝparo de kelkaj a-finaĵoj". Mi samopinias kun PAG pri tio ĉar tio tre konfuzas la parolantojn de neaglutinaj lingvoj, kiel ilia propono pri la vorto "novvorto" ks. Tial mi plu uzas la vorton "neologismo" aŭ la esprimon "nova aŭ neoficiala aŭ proponita vorto".

Jes, mi ne uzas la kunmetaĵon "brunpano", kvankam la nederlanda akceptas tion. Sed "brunpana" jes, ĉar la aglutina regulo por Esperanto estas, ke substantivo kun sia adjektivo kunmeteblas, SE ONI UZAS ĜIN KIEL ADJEKTIVON, ĉar tiel la signifo de "bruna" ne plu estas speciala. Do simile, la kunmetaĵo "novjaro" povas signifi NUR "la komenco de nova jaro", kaj neniel "nova jaro". La kunmetaĵo "novjaro" kiel “nova+jaro” estas malĝusta, ĉar en tiu kunmetaĵo estas la speciala signifo de "nov", ne la normala "nova", sed noveca".

Mi valorjuĝas la ideon, ke ni evitu kunmetaĵojn de substantivo kun sia adjektivo, sed ni ne bezonas kopii la nederlandan vortkunmeton same aglutinan. Ekzemple "malvarmŝranko" kiel la proponita vorto por fremddevena vorto "fridujo" ne estas kunmetaĵo de substantivo kun adjektivo, sed de substantivo "ŝranko" kun prepozitivo "de malvarm(ec)o", kiel la normala "veterprognozo" por "prognozo de vetero".

"Malvarmŝranko" ŝajnas al mi la nura konsilinda alternativo, ĉar "malvarmujo" povas esti ankaŭ "malvarmkesto", kaj ne valoras "malvarmigŝranko" ĉar en "ŝranko de malvarmeco" la aferoj aŭtomate malvarmigiĝas.

La timo de mi kaj tiu de la PAG estas, ke duonaglutina kunmetaĵo de substantivo kun sia adjektivo kreos miskomprenojn. La homoj komencus krei novajn vortojn kun du apartaj nocioj: "ruĝa rozo" malĝuste fariĝus "ruĝrozo" kvankam ne ekzistas specialeco de tia rozo; ĝi simple restas du nocioj: rozo kiu hazarde estas ruĝa, dum malvarmĝranko estas unu afero, unu nocio, ne ŝranko kiu hazarde estas malvarma. Do la timita malklareco ne estas nur supozo.

Se ni regule kreus novajn kunmetoaĵojn de substantivo kun sia adjektivo (cetere ne bezonataj), la samideanaro komencus krei siajn sen la nocio de specialeco, ekz. “grandkamelo” anstataŭ“granda kamelo” kaj “ruĝrozo” por “ruĝa rozo” kaj “sanmovado” por “sana movado” (anstataŭ movado pri sano). Ĉar la amaso, kiu lude kreus multajn neĝustajn (ĉar nespecialajn) kunmetaĵojn, ekaperus vortoj kaj frazoj kiel "Mia maljunpatro bondonacis al bonŝancmi novbiciklon por mia dekkvarnaskiĝtago".

Oni rajtas kunmeti kion ajn oni volas, sed se oni diras 'vapor-ŝip-o' ĉiuj komprenas tiun ĝuste, se oni diras 'rapid-kamel-o', kaj ĝi ne signifas 'rapida kamelo', restas duboj.

Interalie la ideo, ke en Esperanto finaĵoj (-o, -a, -i, -as, -is, -os, -us ks)estas memstaraj radikoj estas falsa, ĉar ili ne povas esti uzataj memstare, kiel ekz. "mia -iso" el "mia eco esti -is'a". Plue en "partopren-i" la ago "-i" ne estas la ĉefelemento de "partopren", sed la ĉefelemento de "pren", kaj plue, "preni" estas la ĉefelemento de "parto".

La ideo ke la finaĵoj estu rigardataj kiel vortoj estas malĝusta ĉar ili ne estas vortoj. Pro tio ili ne povas esti flankelementoj en kunmetaĵoj, ekzempleĉu ekzistas la vorto "o-hundo"? En la praktiko ili eĉ ne estas radikoj, kaj la radikeca ideo pri la finaĵoj estas nur teoria teĥnikaĵo, ne valoranta grandskalan reguladon.

Miopinie,se ni akceptus la regulon de Zamenhof,kiu diras, ke finaĵoj estas plenaj radikoj tio malfaciligus nian lingvon. Zamenhof al tiu regulo aldonas, ke la lernantoj eĉ ne scias ke "o" estas memstara radiko. Do, mi ne instruas tiun Zamenhof'an opinion, sed nur se oni demandas al mi. La regulo ne havas tian praktikan utilon. Tiu regulo ja malfaciligus nian lingvon ĉar :

1) tia regulo ne ekzistas en etnaj lingvoj
2) ĝi estas ekstra regule
3) ĝi estas superflua ĉar sen ĝi la lernantoj bone komprenas la aglutinajn regulojn, ĉikaze, ke la ĉefelemento venas laste kaj ke nature la kunmetaĵo ricevas finaĵon
4) kaj ĉar inteligentaj lernantoj demandus, kial la finaĵo povas esti radiko dum oni ne povas trakti ĝin kiel radikon, ĉar ĝi ne povas esti uzata komence aŭ interne de kunmetaĵo kaj ĉar oni ne povas pluformigi ĝin per ĉiuj finaĵoj, nek per afiksoj, kaj ĉar oni ne bezonas uzi ĝin sola ĉar aliaj vortoj haveblas, kaj ĉar se ĝi estus normala radiko ĝi devus ricevi finaĵon, do "-oo" !!!