Princo de okcidenta Libujo

El La bona lingvo
Revizio de 00:51, 19 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Kavafis - tradukoj reviziataj <hr> <br> '''Ηγεμών εκ Δυτικής Λιβύης''' Άρεσε γενικώς στην Aλεξάνδρεια,<br> τες...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Ηγεμών εκ Δυτικής Λιβύης


Άρεσε γενικώς στην Aλεξάνδρεια,
τες δέκα μέρες που διέμεινεν αυτού,
ο ηγεμών εκ Δυτικής Λιβύης
Aριστομένης, υιός του Μενελάου.
Ως τ’ όνομά του, κ’ η περιβολή, κοσμίως, ελληνική.
Δέχονταν ευχαρίστως τες τιμές, αλλά
δεν τες επιζητούσεν· ήταν μετριόφρων.
Aγόραζε βιβλία ελληνικά,
ιδίως ιστορικά και φιλοσοφικά.
Προ πάντων δε άνθρωπος λιγομίλητος.
Θάταν βαθύς στες σκέψεις, διεδίδετο,
κ’ οι τέτοιοι τόχουν φυσικό να μη μιλούν πολλά.

Μήτε βαθύς στες σκέψεις ήταν, μήτε τίποτε.
Ένας τυχαίος, αστείος άνθρωπος.
Πήρε όνομα ελληνικό, ντύθηκε σαν τους Έλληνας,
έμαθ’ επάνω, κάτω σαν τους Έλληνας να φέρεται·
κ’ έτρεμεν η ψυχή του μη τυχόν
χαλάσει την καλούτσικην εντύπωσι
μιλώντας με βαρβαρισμούς δεινούς τα ελληνικά,
κ’ οι Aλεξανδρινοί τον πάρουν στο ψιλό,
ως είναι το συνήθειο τους, οι απαίσιοι.

Γι’ αυτό και περιορίζονταν σε λίγες λέξεις,
προσέχοντας με δέος τες κλίσεις και την προφορά·
κ’ έπληττεν ουκ ολίγον έχοντας
κουβέντες στοιβαγμένες μέσα του.


(Από τα Ποιήματα 1897-1933, Ίκαρος 1984)


  • * *

Princo de Okcidenta Libujo

Impresis bone en Aleksandrio dum lia dek-taga restado la princo de Okcidenta Libujo Aistomeno, filo de Menelao. Lia nomo kaj sinteno: greka laŭ la gusto. Honorojn li akceptis volonte, sed ne serĉis ilin pro modesteco. Li aĉetis grekajn librojn, precipe historiajn kaj filozofiajn. Sed ĉefe li estis malmulte parola, profunda spirito li estis, laŭdire, kaj tiaj homoj estas laŭnature ne tro parolaj Nek profunda spirito, nek io ajn li estis; normalulo sensignifa. Li alprenis grekan nomon kaj vestis sin kiel greko li igis sin esti kredata greko, sed tremis lia animo pro la timo fuŝi la favoran impreson, parolante la grekan kun hororaj barbaraĵoj, ĉar tiam aleksandranoj igus lin celo de siaj ŝercoj, la damnindaj. Pro tio li limiĝis je malmultaj vortoj atente pri finaĵoj kaj elparolo tre ĝenata pro la devo teni interne tiom da nediritaj aferoj



(Tradukis el antaŭa traduko Renato Korseti)


° ° °


Klariga noto: La antikva Libujo, teritorio de liboj, estis laŭgrade grekigita. Ĉi tie ni havas la ekzemplon de grava homo, kiu devigas sin ne paroli tro multe por ne malkaŝi sian negrekan devenon.