Radikoj maloficialigindaj

El La bona lingvo
Revizio de 16:06, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Ĉefpaĝo aŭ al vortaro <hr> <br> Ĉi tiu vortolisto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita <http://creativecommons...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Ĉi tiu vortolisto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita <http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo> kaj laŭ la Ĝenerala Publika Permesilo 2.0 de GNU <http://www.gnu.org/licenses/gpl-2.0.html>.



- animal/o. Oni uzu "best/o" anstataŭe. Rimarku ke "besto" estas uzebla ne nur laŭ la komunlingva senco kiu malinkluzivas homojn, sed ankaŭ laŭ la biologia senco, kiu inkluzivas homojn (simile kiel la koncerna vorto en la plej multaj aliaj lingvoj).

- abiturient/o. Por la oficiala signifo, oni uzu "lernejfininto". Por alia senco, oni uzu "lastjara lernanto" aŭ "lernejfinonto".

- aerolit/o. Oni uzu "meteorŝtono".

- antipati/o. Oni uzu "mal•simpati•o".

- apozici/o. Oni uzu "apudmeto".

- arkitektur/o. Oni uzu la Fundamentan "arĥitekturo".

- astronom/o. Oni uzu "astrosciencisto".

- astronomi/o. Oni uzu "astroscienco".

- atlas/o (en la senco de la 2-a OA). Oni uzu "sateno".

- beletristik/o (en la 9-a Aldono oni oficialigis la formon 'beletro')

- budĝet/o. Oni uzu "buĝeto".

- despot/o. Oni uzu "tirano".

- dualism/o. Oni uzu "duismo".

- egoist/o. Oni uzu "memisto" aŭ "egoismulo".

- ekzakt/a. Oni uzu "preciza".

- estrad/o. Pro la konfuzo kun "estr•ad•o" kaj ĉar en la 4-a Oficiala Aldono oni enkondukis la samsignifan "podi•o".

- fiktiv/a. Oni uzu "fikci/a".

- geograf/o. Oni uzu "geografiisto".

- geometr/o. Oni uzu "geometriisto" aŭ "termezuristo" depende de la intencita signifo.

- homonim/o. Oni uzu "samforma vorto" aŭ "plursignifa vorto".

- humid/a. Oni uzu "malseketa" aŭ, parolante pri aero, "malseka".

- idealism/o. Tiu vorto prefere estu analizata kiel "ideal•ism•o".

- imperialism/o. Oni uzu "imperiismo".

- ĵurnal/o. Depende de la intencita senco, oni uzu "gazeto", "taggazeto", "revuo" aŭ "taglibro".

- kemi/o. Oni uzu "ĥemio".

- licenc/o. La unua signifo estu maloficialigata. Oni uzu "permesilo" por ĝi.

- moskit/o. Oni uzu "kulo".

- negr/o. Oni uzu "nigrulo".

- panteism/o. Oni uzu "ĉiodiismo".

- plural/o. Oni uzu "plurnombro" aŭ "multenombro".

- poliglot/o. Oni uzu "plurlingvulo" aŭ "multlingvulo".

- preterit/o. Oni uzu "pasinta tempo".

- racionalism/o. Oni uzu "raciismo".

- raked/o. Oni uzu "batilo", "tenisbatilo" aŭ similan formon por alia sporto.

- rivel/i. Oni uzu "malkaŝi", "malkovri" aŭ "aperigi".

- stenografi/o. Depende del a intencita signifo, oni uzu "stenografado", "stenografarto" aŭ "stenografsignaro"

- televid/i. Ni rekomendas la oficialigon de la prefikso "tele-", tiel ke "televid/i" ne plu estu konsiderata kiel unuradika vorto, sed kiel kunmetaĵo de "tele-" kaj "vid/i".

- ultimat/o. Oni uzu "lasta oferto".

- uvertur/o. Oni uzu "malfermo" aŭ "muzika malfermo".

- variant/o. Oni uzu "variaĵo".

- vegetal/o. Oni uzu "planto" aŭ "kreskaĵo".

- vit/o. Oni uzu "vinberujo".