Radikoj oficialigindaj

El La bona lingvo
Revizio de 23:06, 12 Jan. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi




Ĉi tiu vortolisto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita <http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo> kaj laŭ la Ĝenerala Publika Permesilo 2.0 de GNU <http://www.gnu.org/licenses/gpl-2.0.html>.


agnosk/i

deklari oficiale rajtigita; deklari (ion, iun) ĝusta; deklari (ion, iun) aprobinda; malkontesti; oficiale malkontesti,akcepti ion/iun kiel validan; akcepti ion/iun kiel veran.

burĥ/o

islama virina tutkorpa vesto, el kiu eblas vidi nur tra maldensa interkruciĝanta fadenaro ĉe la okuloj. Plej ofte je hel-blua koloro ĝi kovras la tutan korpon. Ĝi estas uzata en Afganujo kaj deviga sub la “talebana” reĝimo.

citrus/o

Florplanto el la specaro, al kiu apartenas interalie la specoj oranĝujo, citronujo kaj mandarinujo. (Citrus. ) citrus/frukt/o. Frukto de citruso, ekzemple oranĝo, citrono aŭ mandarino.

ĉador/o

Islama virina tutkorpa tuko, nigra kaj montranta nur la okulojn de la virino, kiu surhavas ĝin. Plejofte nigra, ĝi estas uzata en Irano kaj en aliaj landoj de la Meza Oriento, laŭ libervola, se socie kondiĉita, uzo.

ĉantaĝ/i

Klopodi kontraŭleĝe pliriĉigi sin (aŭ trian partion) perforte aŭ per minaco de sentebla malbonaĵo malfavore al iu alia.

disert/i

Prezenti al kompetenta faka instanco, ekzemple universitato, detalan studaĵon pri scienca, filozofia aŭ literatura temo.

diod/o

Duonkondukanta elektrona elemento ebliganta fluon de elektra kurento nur al unu direkto.

dop/i ?

Pliigi la fizikajn aŭ mensajn kapablojn de homo aŭ de besto per substancoj, kiuj malpliigas la laciĝon kaj pligrandigas la strebo-eblojn, precipe en sporto.

dosier/o

Organizita aro de registritaj dokumentoj kaj paperaj kaj komputilaj rilataj al afero, agado aŭ persono.

drelik/o

Speco de maldelikata teksaĵo por sakoj, laborvestoj, ktp.

eĝ/o

1. (geometrie) Komuna linio de du intersekcantaj surfacoj. 2. (teĥnike) Akra kaj longforma rando de objekto, ekzemple de tranĉilo aŭ glavo.

elektrodo

Elektrokondukilo, ĉe kiu elektro transiras al alia kondukmaniero.

elit/o

Relative malgranda aro de influaj kaj superregantaj homoj, aŭ de alte edukitaj kaj plej kapablaj homoj, kiu havas apartan statuson ene de iu pli granda socio.

fagopir/o

1. Specaro de unujaraj, rapide kreskantaj herboj kun triangule korformaj folioj kaj kun triangulaj nuksoj, el la poligona familio. (Fagopyrum.) 2. La semoj de ĉi tiu herbo uzataj kiel greno.

firma/o

Jure agnoskita kaj kutime profitcela organizaĵo kiu ofertas varojn kaj/aŭ servojn al klientoj.

flak/o

Malgranda provizora kolektaĵo de akvo (aŭ alia fluidaĵo), ekzemple post pluvado

flaŭn/o

Dolĉaĵo farita el miksaĵo de lakto, sukero kaj ovo aŭ faruno, ofte kun aldonaj gustigiloj kiel vanilo aŭ kakao, kiun oni kuiras ĝis ankoraŭ mola, malfirma stato.

fobi/o

Longedaŭra malsano karakterizata per neracia, neregebla timo.

gabardin/o

Tolo, kies du fadenaroj kruĉiĝas oblikve kaj en kiu unu fadenaro estas plifortigita rilate al la alia. Temas pri tolo aparte taŭga por la surtutaj vestaĵoj.

gener/i

1. Produkti vivaĵojn de la propra vivaĵospeco: paro da ĉimpanzoj en la apuda bestoĝardeno generis virseksan idon; en multaj riĉaj landoj la homoj generas maltro da gefiloj por teni la loĝantaro-nivelo konstanta sen enmigrado. 2. Produkti per fizika, ĥemia, biologia, matematika aŭ komputa procezo, ekzistigante el io alikvalita aŭ alisubstanca aŭ el nenio: generi elektron; Esperanto generas sian propran kulturon; la programo ankaŭ enhavas parton por generi vortlistojn. elektr/o/gener/il/o (aŭ simple gener/il/o). Maŝino por produkti elektran povon.

geril/o

Milito sen fronta linio, lanĉita de malgrandaj batalgrupoj kaj karakterizita de embuskoj kaj sabotado.


gluten/o

Glueca substanco konsistanta el diversaj proteinoj kaj troviĝanta en diversaj grenoj, ekzemple en tritiko, sekalo kaj hordeo.

gravit/o

Forto kiu kuntiras du masojn, kaj kiu kaŭzas ke korpoj proksimaj al la tero falas sur ĝin.

greft/i

Transplanti parton de vivaĵo en alian vivaĵon, por ke ĝi tie plu

vivu kaj funkciu.

gulaŝ/o

Origine hungara vianda supo aŭ stufaĵo, foje kun legomoj aŭ terpomoj, spicita per papriko kaj ofte per karvio kaj ajlo.

ĝinz/o

Blua tol-pantalono

haŝiŝ/o

Drogo farita el la rezino de kanabo.

herpet/o

Infekta malsano, kiu povas kaŭzi i.a. inflamajn lezojn de la lipoj kaj de la seksorganoj kaj kanceron.

hiĝab/o

Islama virina granda kaptuko, kiu kovras la kapon kaj la ŝultrojn lasante malkovrita la vizaĝon. Ĝi estas uzata en Eŭropo, laŭ libervola uzo.

hist/o

Sistemo da samfunkciaj kaj samdevenaj ĉeloj, kune kun la interĉelaj substancoj kaj la strukturoj produktitaj de la ĉeloj: mola histo; kuniga histo; ostohisto.

implic/i

1. (Kun ula subjekto:) Nerekte indiki aŭ supozigi kiel neesprimitan antaŭkondiĉon, sekvon aŭ cirkonstancon.
2. (Kun aĵa subjekto:) Koncepte aŭ logike enteni; neprigi kiel necesan antaŭkondiĉon, sekvon aŭ cirkonstancon.

indian/o

Amerika praloĝanto.

integral/o

integral/o. 1. (de realnombra funkcio f inter a kaj b) La nombro ∫ab f(x) dx (legu: integralo de a al bo de fo de ikso do ikso), kiu por pozitiva funkcio f povas esti interpretata kiel areo inter la grafikaĵo de f kaj la x-akso inter la valoroj x=a kaj x=b. 2. (de realnombra funkcio f) Ajna funkcio, kies derivaĵo estas f, simbole ∫ f(x) dx (legu: integralo de fo de ikso do ikso). integral/i. Kalkuli integralon.

Rimarko 1: Se oni volas distingi inter la signifoj 1 kaj 2 de integral/o, oni nomas la unuan difinita integralo kaj la duan nedifinita integralo. Anstataŭ nedifinita integralo oni ankaŭ povas diri malderivaĵo.
Rimarko 2: Oni ne uzu integri en la senco de integrali.

intuici/o

Scio pri difinita fakto, akirita senpere, sen helpo de racia pripenso.

invest/i

Elspezi valoraĵon (kiel monon, laboron aŭ tempon) por io kio laŭ-espere redonos iun gajnon. Nia firmao devas investi pli da mono en la aĉetadon de maŝinoj; Li investis multe da tempo kaj laboro en tiun projekton.

kafein/o

Maldolĉa vigliga substanco trovata precipe en kafofaboj kaj tefolioj (C8H10NO2).

karaoke/o

Filmo de muziko kun fono de kanto kaj teksto de la kanto. Homoj kantas rigardante la filmon.
Karaoke konsistas el du vortoj: "kara" kaj "oke". "kara" signifas "malplena" (sen elvoĉo de kantisto) kaj "oke" signifas "orkestro). Se ili estas kunligitaj, "Karaokeo" estas "orkestro sen elvoĉo de kantisto".

karvi/o

La fruktoj de la karviujo, uzataj kiel spico (ekzemple por fromaĝo, pano aŭ terpomoj) kaj kiel kuracilo.
karvi/uj/o. Origine eŭropa planto de la apia familio (Carum carvi).

kebab/o

Manĝaĵo devena el la Meza Oriento ĉefe el rostitaj viandotranĉaĵoj.

keĉup/o

Saŭco el koncentritaj tomatoj, vinagro, sukero (aŭ siropo), salo kaj spicoj.

kibernetik/o


kokao

Sudamerika speco de daŭrafoliaj tufarbustoj el la gerania familio, kies folioj enhavas kokainon (Erythroxylum coca).

kokain/o

Vigliga konsci-ŝanĝa drogo ekstraktita el la folioj de kokao (C17H21NO4).

koktel/o

Trinkaĵo – plej ofte alkohola – farita per miksado de diversaj ingrediencoj, ekzemple brandoj, sukoj, glacio, kremo, siropoj, kokoslakto kaj/aŭ spicoj.

kola/o

Kafein- kaj suker-entena karbonacida trinkaĵo, gustigita interalie per kolanukso.
kola/nuks/o. Semo de la kolaarbo.
kola/arb/o. Arbo el la malva familio, origine el okcidenta kaj centra Afriko (Cola).

kongru/i

Povi harmonie interligiĝi aŭ interrilati.

krank/o

Ilo, kiu tenas akson paralela je distanco de ĉefa akslinio. Kranko ebligas transformi alternan movon (ekzemple de brako aŭ kruro) en rotacion.
angle: crank; germane: Kurbel; nederlande: zwengel; france: manivelle
krank/o/ŝaft/o - krank/aks/o
Ŝafto/akso tenanta almenaŭ unu akson paralela je distanco de sia akslinio. Per krankakso kaj bielo(j) eblas transformi perioda(j)n movo(j)n ekzemple de piŝto(j) en rotacion kaj inverse.
france: vilebrequin; angle: crankshaft; nederlande: krukas; germane: Kurbelwelle

kultiv/i

Kreskigi ne-bestajn vivaĵojn (ekzemple plantojn, fungojn aŭ bakteriojn), kreante favorajn kondiĉojn por ilia kreskado (okaze de plantoj plej ofte per prilaboro de tero).

kuskus/o

1. Tritika grio formita en globetojn. 2. Origine nord-afrika manĝaĵo farita per vaporkuirado de kuskuso (1).

lagr/o

Maŝina elemento, kiu portas alian elementon, ebligante kaj gvidante ties rotacian aŭ rektlinian moviĝon.

latent/a

Ne senpere aŭ ne tuj montriĝanta, sed ekzistanta kaj aperigebla.

mafi/o

Granda, hierarkia organizaĵo de krimuloj, aganta en urbo aŭ en tuta lando.

mariĥuan/o

Drogo farita el la sekigitaj floroj kaj folioj de kanabo.

naved/o

(parolante pri teksmaŝino) ilo, per kiu la laŭlarĝa fadeno estas ĵete transportata inter la laŭlonga fadenaro; (parolante pri dufadena kudromaŝino) ilo, kiu entenas la bobeneton kun la malsupra fadeno.

nazi/o

Ano, subtenanto de naziismo.

nazi/ism/o

Naciisma, rasisma (precipe kontraŭ-juda) kaj diktatorema politika movado kaj idearo, kiu estiĝis en Germanujo en la 1920aj jaroj, estis la registara idearo de Germanujo inter 1933 kaj 1945 kaj la precipa kaŭzo de la dua mondmilito, post kies fino ĝi signife malfortiĝis.

nikab/o

islama virina kompleto de du kaptukoj je sama stilo kaj koloro (plej ofte nigra), kiuj lasas malkovritaj nur la okulojn; la pli ampleksa kovras la la kapon, la ŝultrojn kaj la bruston, la malpli ampleksa kovras la vizaĝon de la okuloj suben kaj estas fiksata malantaŭ la oreloj. Ĝi estas uzata en Sauda Arabujo.

nit/o

Daŭra ligilo ĉefe inter metalaj pecoj. Ĝi konsistas el metala tigo, kiu havas pli larĝajn partojn ĉe ambaŭ finoj, inter kiuj estas premataj la nititaj pecoj.

padel/o

Plata parto de aparato interaganta kun fluaĵo por transformi meĥanikan movon al fluo aŭ fluon al meĥanika movo.

paŭs/i

1. Detale kopii desegnon, bildon, skribon ktp sur diafana materialo, precize sekvante ĝiajn liniojn kaj konturojn per skribilo. 2. (figure) Detale imiti aŭ kopii. 3. (lingvoscience) Alpreni novan esprimon en iun lingvon pere de laŭvorta traduko de alilingva esprimo.

piĝin/a (lingvo)

Tre simpla interlingvo spontanee ekestinta, kiam la parolantoj de du aŭ pli da diversaj lingvoj renkontiĝis kaj bezonis komuniki.

pluk/i

Rikolti ŝirante delikate per la fingroj.
ekzemploj: ŝi plukis ĉiujn belajn florojn, kiujn ŝi troviŝ ĉe la vojrando; la tefolioj ne povas esti rikoltataj maŝine, sed devas esti plukataj mane.

polu/i

danĝere malpurigi vivesencan elementon de la naturo.

prim/o

Natura nombro dividebla nur per si mem kaj per la nombro unu.

pulover/o

Senfenda vestaĵo, plej ofte trikita, kiu kovras la torson kaj la brakojn, kaj kiun oni surmetas traŝovante la kapon kaj kutime portas super ĉemizo aŭ T-ĉemizo

radius/o

1. Streko, kiu ligas punkton de cirklo aŭ sfero al ĝia centro. 2. La longo de tia streko.

soj/o

Planto el la fabofamilio, kultivata pro ĝiaj semoj, el kiuj oni faras oleon, farunon (ĉefe kiel porbestan manĝaĵon) kaj diversajn porhomajn manĝaĵojn (ekzemple la sojkazeon kaj la sojsaŭcon). (Glycine max). soj/fab/o. La fabosimila semo de sojo. soj/kaze/o. Blanka kazesimila proteinriĉa manĝaĵo el sojfaboj, populara en orienta Azio kaj inter viand-evitantoj. soj/saŭc/o. Azia spicosaŭco farita per fermentado de sojfaboj kun akvo, salo kaj greno.

stuc/i

Forigi ĉiujn nenecesajn partojn de arboj.

stuf/i

Kuiri en fermita poto kun malmulte da akvo kaj modere varmigante.

stumbl/i

1. Irante, preskaŭ fali pro malbona meto de la piedo sur la grundon, kaŭzita de obstaklo, glito ks. 2. (figure) Senkonscie fari malgravajn erarojn.

ŝlif/i

prilabore depreni materialon de maŝinpecoj (el malmola ŝtalo, ceramiko, vitro, ...) kaj similaj uzante ilon havanta multegajn tranĉajn eĝojn sen fiksita formo, rapide moviĝantajn (.. 10-60.. m/s) kaj konsistantajn el malmolaj mineralaj substancoj (diamanto, Al2O3, SiC, ...) plej ofte sur rotacianta disko, ringo, rado, k.s.
DE: schleifen, EN: to grind, RU: шлифовать, PL: szlifować, NL: slijpen

ŝmink/o

Farbo uzata por kolorigi la vizaĝon (haŭton, okulharojn ktp) aŭ aliajn partojn de la korpo.
ŝmink/i. Kolorigi per ŝminko.

ŝik/a

Laŭmode eleganta, stile bongusta.

tabu/o

Moro, laŭ kiu iaj personoj kaj objektoj estas normale netŭŝeblaj, iliaj nomoj neelparolendaj aŭ laŭ kiu iaj agoj estas nefarendaj sen ia socia aŭ magia puno.

tajd/o

La perioda altiĝo kaj malaltiĝo de la supraĵo de oceanoj, golfoj ktp. ĉefe pro la interagoj de la mas-altirforto inter la luno, suno kaj tero.

taŭz/i

Malordigi per tirskuado aŭ ĉifado.


team/o

Grupo da homoj, laborantaj aŭ ludantaj por komuna celo

? tele-

Prefikso, kiu montras ke io funkcias per longdistanca komunikado aŭ ĝenerale longdistance per ia teĥniko.
tele/reg/il/o. Ilo por regi aparaton de distanco.
tele/vid/i. Rigardi filmojn, movbildojn kaj akompanajn sonojn transsendatajn je grandaj distancoj per elektromagnetaj ondoj aŭ aliaj rimedoj.
tele/komunik/i. Sendi informon per elektromagnetaj rimedoj.
tele/aĉet/i. Aĉeti de longa distanco helpe de telekomunikado.
tele/labor/i. Labori je longa distanco de la firmao, kiu onin dungas, aŭ de la kunlaborantoj, helpe de telekomunikado.
tele/kopi/i. Sendi per telekopiilo.
tele/kopi/il/o. Aparato por sendi kaj ricevi tekstojn aŭ bildojn per kondukilo de telefonaj signaloj, ciferecigante dokumentojn ĉe la sendanto kaj represante ilin ĉe la ricevanto.

traŭm/o

Sekvoj de perturba emocia ŝokego

valv/o

Aĵo (organo, aparato aŭ ilo) reganta fluon (precipe unudirekten).

viki/o

Retpaĝaro, kies enhavon ĝiaj uzantoj povas facile ampleksigi kaj ŝanĝi.

zori/o

Sandalo konsistanta nur el plandumo kaj V-forma rimeno, kies pinto restas inter la dika kaj la sekvaj pied-fingroj.