SEPA TAGO - nokto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sepa tago - nokto

Kiam, resumante la mirindajn malkovrojn pri kiuj oni parolas ĉi tie, la titolo devus esti tiom longa kiom la ĉapitro, kio estas io kontraŭ la kutimoj.

Ni troviĝis sur la sojlo de ĉambro simila laŭ formo al la aliaj tri blindaj sepangulaj ĉambroj, regata de forta odoro de trolonge fermita ejo kaj de malsekaj libroj. La lampo, kiun mi tenis alte, lumigis la volbon unue; poste, mi movis mian brakon malsupren, maldekstren kaj dekstren, kaj la flamo eligis malfortajn lumecojn sur la forajn bretojn, laŭlonge de la muroj. Fine ni vidis je la centro tablon paperplenan, kaj malantaŭ la tablo, sidantan figuron, kiu ŝajnis atendi nin senmova en la mallumo, kvankam li ankoraŭ vivis. Antaŭ ol la lumo lumigu lian vizaĝon, Vilhelmo parolis.

“Feliĉan nokton, respektinda Jorge,” li diris, “ĉu vi atendis nin?”

Nun la lampo, ĉar ni faris kelkajn antaŭenpasojn, lumigis la vizaĝon de la maljunulo, kiu alrigardis nin kvazaŭ li vidus.

“Ĉu estas vi, Vilhelmo el Baskervilo?” li demandis. “Mi atendis vin ekde ĉi tiu posttagmezo, antaŭ la vesperaj preĝoj, kiam mi venis ĉi tien por enŝlosi min. Mi sciis, ke vi alvenos”.

“Kaj kion pri la abato?” demandis Vilhelmo, “ĉu estas li, kiu agitiĝas en la sekreta ŝtuparo?” Jorge hezitis momenton: “Ĉu li ankoraŭ vivas?” li demandis. “Mi pensis, ke li jam sufokiĝis”.

“Antaŭ ol ni komencu paroli,” diris Vilhelmo, “plaĉus al mi savi lin. De ĉi tie vi povas malfermi al li”.

“Ne,” Jorge diris kun laca voĉo, “mi ne plu povas. La mekanismo funkcias en la malsupra etaĝo post premo de la tomboŝtono, kaj ĉi tie elklikiĝas levilo, kiu malfermas pordon tie, malantaŭ tiu ŝranko”, kaj li indikis lokon malantaŭ si. “Vi povus vidi apud la ŝranko radon kun kontraŭpezoj, kiu reguligas la mekanismon de ĉi tie supre. Sed kiam ĉi tie mi aŭdis la radon turniĝi, signo pri tio, ke Abbo eniris tien, malsupre, mi perforte tiris la ŝnuron subtenantan la pezojn, kaj la ŝnuro rompiĝis. Nun la pasejo estas fermita, ambaŭflanke, kaj oni ne povas renodi la fadenojn de tiu aparato. La abato mortis”.

“Kial vi mortigis lin?”

“Hodiaŭ, kiam li vokis min, li diris al mi, ke danke al vi li malkovris ĉion. Li ankoraŭ ne sciis, kion mi klopodas protekti, li neniam komprenis precize tiujn, kiuj estas la trezoroj kaj la celoj de la biblioteko. Li petis al mi klarigi tion, kion li ne scias. Li volis, ke la finis Africae estu malfermita. La grupo da italoj petis al li ĉesigi tion, kion ili nomas la mistero vivtenata de mi kaj de miaj antaŭuloj. Ili estas posedataj de la avido je novaj aferoj...”

“Kaj vi certe promesis al li, ke vi venos ĉi tien kaj ĉesigos vian vivon kiel vi ĉesigis la vivon de la aliaj, por ke la honoro de la abatejo estu sekura kaj neniu eksciu ion ajn. Sekve, vi montris al li la vojon por poste alveni kaj kontroli. Male, vi atendis lin por mortigi lin. Ĉu vi ne pensis, ke li povus eniri tra la spegulo?”

“Ne, Abbo estas malaltstatura, li ne povis atingi la verson per si mem. Mi montris al li ĉi tiun trairejon, kiun nur mi ankoraŭ konis. Ĝi estas tiu, kiun mi uzis dum multaj jaroj, ĉar ĝi estis pli simpla, en la mallumo. Sufiĉas atingi la kapelon, kaj poste sekvi la serion da ostoj de la mortintoj, ĝis la fino de la pasejo”.

“Do, vi venigis lin ĉi tien sciante, ke vi mortigos lin...”

“Mi ne plu povis fidi je li. Li ektimis. Li famiĝis, ĉar en Fosanovo li sukcesis malsuprenporti korpon tra spirala ŝtuparo. Maljusta gloro. Nun li mortis ĉar li ne sukcesi suprenporti la sian”.

“Vi ekspluatis lin dum kvardek jaroj. Kiam vi konstatis, ke vi blindiĝas kaj ne povas daŭre kontroli la bibliotekon vi agis sagace. Vi elektigis abato viron je kiu vi povis fidi, kaj vi nomumigis bibliotekisto unue Roberto’n el Bobjo, kiun vi povus eduki laŭ via plaĉo, poste Malaĥi’n, kiu bezonis vian helpon kaj ne faris unu paŝon sen antaŭe konsultiĝi kun vi. Dum kvardek jaroj vi estis la posedanto de tiu ĉi abatejo. Jen tio, kion komprenis la grupo da italoj, jen tio, kion diradis Alinardo, sed neniu aŭskultis lin ĉar oni nun taksis lin freneza, ĉu ne? Sed vi ankoraŭ atendis min, kaj vi ne povis bloki la enirejon de la spegulo, ĉar la mekanismo estas enmasonita. Kial vi atendis min, kiel vi povis esti certa, ke mi alvenos?” demandis Vilhelmo, sed el lia tono estis klare, ke li jam malkovris la respondon, kaj atendis ĝin kiel rekompencon por sia lerteco.

“Ekde la unua tago mi komprenis, ke vi komprenos. Pro via voĉo, pro la maniero laŭ kiu vi gvidis min al diskuto pri io, kion mi ne volis priparoli. Vi estis pli lerta ol la aliaj, vi estis destinita atingi konkludon ĉiuokaze. Nu, sufiĉas pensi kaj rekonstrui en sia menso, la pensojn de la aliaj. Kaj plie, mi aŭdis, ke vi faris al la aliaj monaĥoj demandojn, ĉiuj trafaj. Sed vi neniam faris demandojn pri la biblioteko, kvazaŭ vi jam konus ĉiun sekreton. Iun nokton mi venis kaj frapis je la pordo de via ĉelo, kaj vi ne estis tie. Vi certe estis ĉi tie. Du lampoj malaperis el la kuirejo, mi aŭdis el servisto. Kaj fine, kiam Severino venis por paroli kun vi pri libro, la pasintan tagon en la nartekso, mi estis certa, ke vi sekvis la samajn spurojn kiel mi”.

“Sed vi sukcesis ŝteli la libron de mi. Vi iris al Malaĥi, kiu ĝis tiam nenion komprenis. Agitita de sia ĵaluzo, la malsaĝulo daŭre estis obsedita de la ideo, ke Adelmo forrabis lian amatan Berengaro’n, kiu nun deziris pli junan korpon ol la lia. Li ne komprenis, kiun rolon Venancio havis en la tuta historio, kaj vi des pli konfuzis liajn ideojn. Vi diris al li, ke Berengaro havis seksrilaton kun Severino, kaj ke por rekompenci lin li donis al li libron el la finis Africae. Mi ne konas viajn precizajn vortojn al li. Malaĥi, freneza pro ĵaluzo, iris al Severino kaj mortigis lin. Poste li ne havis tempon por serĉi la libron, kiun vi priskribis al li, ĉar alvenis la provizestro. Ĉu ĉio tiel okazis?”

“Pli malpli”.

“Sed vi ne volis, ke Malaĥi mortu. Li verŝajne neniam rigardis la librojn de finis Africae, li fidis je vi, li obeis viajn malpermesojn. Li limiĝis pretigi la herbojn vespere por timigi la eventualajn scivolulojn. Severino disponigis ilin al li. Tial, Severino allasis, tiun tagon, ke eniru Malaĥio en la flegejon, ĝi estis lia ĉiutaga vizito por preni la freŝajn herbojn, kiujn li ĉiutage pretigis, laŭ ordono de la abato. Ĉu mi divenis?”

“Vi divenis. Mi ne volis, ke Malaĥi mortu. Mi diris al li, ke li retrovu la libron, ĉiumaniere, kaj ke li remetu ĝin ĉi tie, sen malfermi ĝin. Mi diris al li, ke ĝi havas la potencon de mil skorpioj. Sed por la unua fojo la malsaĝulo volis agi memvole. Mi ne volis lin mortinta, li estis fidela plenumanto. Sed ne diru al mi tion, kion vi scias, mi scias, ke vi scias. Mi ne volas nutri vian fierecon, vi jam mem faras tion. Mi aŭdis vin ĉi-matene en la scriptorium pridemandi Benĉo’n pri la Coena Cypriani. Vi estis tre proksima al la vero. Mi ne scias, kiel vi malkovris la sekreton de la spegulo, sed kiam mi aŭdis de la abato, ke vi menciis al li la finis Africae, mi estis certa, ke vi baldaŭ estos ĉi tie. Tial mi atendis vin. Kion vi volas nun?”

“Mi volas vidi,” diris Vilhelmo, “la lastan manuskripton de la bindita libro, kiu entenas araban tekston, sirian tekston kaj interpreton aŭ transskribon de la Coena Cypriani. Mi volas vidi tiun kopion en la greka, verŝajne faritan de arabo aŭ hispano, kiun vi trovis kiam, estante helpanto de Paŭlo el Rimini, vi sukcesis esti sendata al via lando por kolekti en Leono kaj Kastilio la plej belajn manuskriptojn de la Apokalipso, ĝi estis akiritaĵo, kiu igis vin fama kaj estimata ĉi tie en la abatejo kaj havigis al vi la postenon de bibliotekisto, dum ĝi apartenis al Alinardo, dek jarojn pli maljuna ol vi. Mi volas vidi tiun grekan kopion skribitan sur ŝtofa papero tre malofta tiutempe kaj farita ĝuste en Silos, apud Burgoso, via patrujo. Mi volas vidi la libron, kiun vi ŝtelis tie post legado ĉar vi ne volis, ke aliaj legu ĝin, kaj kiun poste vi kaŝis ĉi tie, protektante ĝin sagace, kaj kiun vi ne detruis ĉar homo kiel vi ne detruas libron, sed li nur ĝin gardas kaj certigas, ke neniu ĝin tuŝu. Mi volas vidi la duan libron de Aristotelo pri la Poetiko, tiun, kiun ĉiuj opiniis perdita aŭ neniam skribita, kaj kies solsolan kopion vi eble havas”.

“Kia mirinda bibliotekisto vi estus, Vilhelmo,” diris Jorge kun tono de admiro kaj bedaŭro, “do, vi scias ĉion. Venu, mi pensas, ke estas tabureto je la flanko de la tablo ĉe vi. Sidiĝu, jen via premio”.

Vilhelmo sidiĝis kaj apogis la lampon, kiun mi transdonis al li, lumigante de malsupre la vizaĝon de Jorge. La maljunulo prenis antaŭ si libron kaj transdonis ĝin al li. Mi rekonis la bindaĵon, ĝi estis tiu, kiun mi malfermis en la flegejo, pensante, ke ĝi estas araba manuskripto.

“Legu do, foliumu, Vilhelmo,” diris Jorge, “vi venkis”.

Vilhelmo rigardis la volumon, sed ne tuŝis ĝin. Li eltiris paron da gantoj el sia vesto, ne tiujn liajn kun la fingropintoj mankantaj, sed tiujn, kiujn Severino surhavis, kiam ni trovis lin mortinta. Malrapide li malfermis la ŝiriĝintan kaj delikatan bindaĵon. Mi alpaŝis kaj kliniĝis super lia ŝultro. Jorge, per sia tre akra aŭdkapablo, aŭdis la bruon, kiun mi faris. Li diris: “Ĉu ankaŭ vi estas tie, knabo? Mi montros ĝin ankaŭ al vi... poste”.

Vilhelmo rapide trafoliumis la unuajn paĝojn. “Ĝi, laŭ la katalogo, estas araba manuskripto pri la diraĵoj de iu stultulo”, li diris, “pri kio temas?”

“Ho, ili estas stultaj legendoj de la malfideluloj, en kiuj oni opinias, ke la frenezuloj kapablas diri aferojn, kiuj mirigas eĉ iliajn pastrojn kaj entuziasmigas iliajn kalifojn...”

“La dua estas siria manuskripto, sed laŭ la katalogo ĝi estas traduko de egipta libreto pri alĥemio. Kial, do, ĝi estas enmetita en ĉi tiu volumo?”

“Ĝi estas egipta verko de la tria jarcento de nia epoko. Ĝi kongruas kun la sekva verko, sed ĝi estas malpli danĝera. Neniu aŭskultus la deliraĵojn de afrika alkemiisto. Ĝi atribuas la mondokreon al la ridado de Dio...”. Li levis sian vizaĝon kaj deklamis, per sia mirinda memorkapablo de leganto, kiu dum kvardek jaroj ripetadis al si aferojn, kiujn li legis, kiam li ankoraŭ havis la donon de la vido: “Tuj, kiam Dio ridis, naskiĝis sep dioj, kiuj regis la mondon, tuj kiam li ekridegis aperis la lumo, post la dua rido aperis la akvo, kaj en la sepa tago de lia ridado aperis la animo... Frenezaĵoj. Kaj sama estas la sekva verko, de unu el la sennombraj stultaj homoj, kiuj komencis verki komentojn pri la Coena... Sed ne estas tio, kio interesas al vi”.

Fakte, Vilhelmo rapide preterlasis la paĝojn kaj alvenis al la greka teksto. Mi tuj vidis, ke la folioj estas el alia kaj pli mola materialo, la unua preskaŭ ŝirita, kun parto de la bordo korodita, ŝprucita per palaj makuloj tiaj, kiajn kutime la tempo kaj humideco estigas sur aliaj libroj. Vilhelmo legis la unuajn liniojn unue en la greka, poste li tradukis ilin en la latinan kaj poste li daŭrigis en ĉi tiu lingvo, por ke ankaŭ mi eksciu, kiel komenciĝis la mortiga libro.

«En la unua libro ni traktis la tragedion kaj ni vidis kiel, vekante kompaton kaj timon, ĝi produktas purigon de tiaj sentoj. Kiel ni promesis, ni nun okupiĝos pri la komedio (kaj ankaŭ pri la satiro kaj mimiko) kaj ni vidos kiel, estigante la plezuron de ridindeco, ĝi atingas la purigon de tiu pasio. Ke tia pasio estas konsiderinda ni jam diris en la libro pri la animo, ĉar - la sola el ĉiuj bestoj - la homo kapablas ridi. Ni poste difinos la specon de agoj kies imitaĵo estas la komedio, poste ni ekzamenos la rimedojn per kiuj la komedio ekscitas ridon, kaj ĉi tiuj rimedoj estas agoj kaj parolo. Ni montros kiel la ridindeco de agoj naskiĝas el la similigo de tio plej bona al tio plej malbona kaj inverse, el vekado de surprizo per trompo, el la neeblaĵoj kaj el la malobservo de la naturaj leĝoj, el sensignifo kaj nekonsekvencaĵoj, el la malhonoro de la roluloj, el la uzo de komikaj kaj vulgaraj pantomimoj, el malharmonio, el la elekto de malpli indaj aferoj. Ni do montros, kiel la ridindigo de parolo estiĝas el la miskompreno de similaj vortoj por diri aliajn aferojn kaj de diversaj vortoj por diri similajn aferojn, el paroltorento kaj ripetado, el vortludoj, el diminutivoj, el prononceraroj kaj el barbarismoj...»

Vilhelmo kun peno tradukis, serĉante la ĝustajn vortojn, kelkfoje haltante. Tradukante li ridetis, kvazaŭ li rekonus aferojn, kiujn li atendis trovi. Li laŭtlegis la unuan paĝon, poste li ĉesis, kvazaŭ li ne ŝatus scii ion plian, kaj rapide li foliumis la sekvajn paĝojn: sed post kelkaj paĝoj li renkontis reziston, ĉar proksime de la supra angulo de la flanka bordo, kaj laŭlonge de tiu supra, kelkaj paĝoj kungluiĝis, kiel okazas kiam la malseka kaj difektita papera substanco formas specon de glueca pasto. Jorge komprenis, ke la susuro de la movataj folioj ĉesis kaj li instigis Vilhelmo’n.

“Ek, legu ĝin, foliumu. Ĝi estas via, vi meritas ĝin”.

Vilhelmo ridis, kaj li ŝajnis iom amuzita: “Do, ne estas vere, ke vi opinias min sagaca, Jorge! Vi ne vidas tion, sed mi havas gantojn. Kun miaj fingroj per ili malhelpataj mi ne povas disigi la foliojn unu de la alia. Mi devus fari tion per miaj nudaj manoj, malsekigi miajn fingrojn sur mia lango, kiel mi faris ĉi-matene dum legado en la scriptorium, kiam subite fariĝis klara al mi ankaŭ ĉi tiu mistero, kaj mi devus daŭrigi la foliumadon ĉi-tiel, ĝis la taŭga kvanto da veneno atingu mian buŝon. Mi celas la venenon, kiun vi antaŭ longe ŝtelis el la laboratorio de Severino, kiam eble vi estis zorganta, ĉar vi aŭdis iun en la scriptorium esprimi scivolemon, ĉu pri la finis Africae, ĉu pri la perdita libro de Aristotelo, ĉu pri ambaŭ. Mi kredas, ke vi konservis la ampolon dum longa tempo, planante uzi ĝin kiam vi perceptis danĝeron. Kaj vi perceptis ĝin antaŭ kelkaj tagoj, kiam Venancio tro alproksimiĝis al la temo de ĉi tiu libro kaj samtempe Berengaro, pro facilanimeco, pro vantemo, por impresi Adelmo’n, montriĝis malpli diskreta ol vi esperis. Do, vi venis kaj aranĝis vian kaptilon. Kaj ĝustatempe, ĉar kelkajn noktojn poste Venancio eniris ĉi tien, ŝtelis la libron, foliumis ĝin kun maltrankvilo, kun preskaŭ fizika voremo. Li baldaŭ malsaniĝis, kaj kuris por ricevi helpon en la kuirejo. Tie li mortis. Ĉu mi eraras?”

“Ne, daŭrigu”.

“La resto estas simpla. Berengaro trovas la korpon de Venancio en la kuirejo, li timas, ke estiĝos enketo, ĉar finfine Venancio estis en la Konstruaĵo dum la nokto konsekvence de tio, kion li, Berengaro, malkaŝis al Adelmo. Li ne scias kion fari, li metas la korpon sur sian ŝultron kaj ĵetas ĝin en la terkruĉon de la sango, opiniante, ke ĉiuj konvinkiĝos, ke li dronis”.

“Kaj kiel vi scias, ke ĉio okazis ĉi-tiel?”

“Ankaŭ vi scias tion, mi vidis vian reagon post kiam oni trovis ĉe Berengaro ŝtofon makulitan de sango. Per tiu ŝtofo la malprudentulo viŝis siajn manojn post kiam li metis Venancio’n en la sangon. Sed ĉar li malaperis, Berengaro povis malaperi nur kun la libro, kiu jam vekis lian scivolemon. Kaj vi atendis, ke oni retrovos lin ie, ne sanganta sed venenita. La resto estas klara. Severino retrovas la libron, ĉar Berengaro unue iris al la hospitalo por legi ĝin malproksime de scivolaj okuloj. Malaĥi mortigas Severino’n incitita de vi, kaj li mortas kiam li revenas ĉi tien por malkovri, kio estas tiom malpermesita de la objekto, kiu igis lin murdinto. Jen ni havas klarigon por ĉiuj kadavroj... Stultulo...”

“Kiu?”

“Mi. Pro frazo de Alinardo mi konvinkiĝis, ke la serio da krimoj sekvas la ritmon de la sep trumpetoj de Apokalipso. Hajlo en la kazo de Adelmo, kaj ĝi estis memmortigo. Sango en tiu de Venancio, kaj ĝi estis strangefekta ideo de Berengaro; akvo en la kazo de Berengaro mem, sed ĝi estis hazarda okazintaĵo; la triono de la ĉielo en tiu de Severino, sed Malaĥi batis lin per la sfera astrolabo ĉar ĝi estis la sola aĵo, kiun li trovis ĉemane. Fine, la skorpioj en la kazo de Malaĥi... Kial vi diris al li, ke la libro havas la forton de mil skorpioj?”

“Pro vi. Alinardo informis min pri sia ideo, poste mi aŭdis de iu, ke ankaŭ vi taksis ĝin konvinka... Tiam mi konvinkiĝis, ke iu dia plano gvidis tiujn malaperojn, pri kiuj mi ne respondecis. Kaj mi anoncis al Malaĥi, ke se li scivolemos, li pereos laŭ la sama dia plano, kiel fakte okazis”.

“Tiel statas la aferoj, do... Mi konstruis erare skemon por interpreti la farojn de la kulpulo kaj la kulpulo alkonformigis sin al ĝi. Kaj ĝuste tiu erara skemo permesis al mi malkovri viajn spurojn. En nia epoko ĉiuj estas obseditaj de la libro de Johano, sed vi ŝajnis al mi tiu, kiu plej meditis pri ĝi, kaj ne tiom pro via konceptado pri la Antikristo, sed ĉar vi venis el la lando, kiu produktis la plej belajn Apokalipsojn. Iun tagon iu diris al mi, ke en la biblioteko la plej belaj kodeksoj de tiu libro estis tiuj alportitaj de vi. Poste, iun tagon Alinardo deliris pri sia mistera malamiko, kiu iam serĉis librojn en Silos (min intrigis la fakto, ke li diris, ke li atingis antaŭtempe la regnon de la mallumo: tiumomente oni povis pensi, ke li parolis pri iu, kiu mortis juna, male li aludis vian blindecon). Silos estas proksime de Burgoso, kaj hodiaŭ matene en la katalogo mi trovis serion da akiritaĵoj, ĉiuj hispanaj Apokalipsoj, de la periodo kiam vi postsekvis aŭ estis postsekvonta Paŭlo’n el Rimini. Kaj en tiu grupo da akiritaĵoj estis ankaŭ ĉi tiu libro. Sed mi ne povis esti certa pri la rekonstruo de la eventoj, kiun mi faris, ĝis kiam mi eksciis, ke la ŝtelita libro havis paperon el ŝtofo. Tiam mi rememoris Silos, kaj mi fariĝis tutcerta. Kompreneble, ju pli klariĝis la ideo pri tiu libro kaj ĝia venena efiko, des pli rompiĝis la skemo laŭ la Apokalipso, sed mi ne sukcesis kompreni, kiel ambaŭ, la libro kaj la serio da trumpetadoj, indikis vin. Sed mi pli bone komprenis la historion de la libro ĝuste ĉar, gvidata de la apokalipsa serio, mi estis devigata pensi pri vi kaj viaj diskutoj pri la rido. Tiom, ke ĉi-vespere, kiam mi ne plu kredis je la apokalipsa skemo, mi insiste volis kontroli la stalojn, kie mi atendis la sonoron de la sesa trumpeto, kaj ĝuste ĉe la staloj, tute hazarde, Adso donis al mi la ŝlosilon por eniri en la finis Africae”.

“Mi ne komprenas vin,” diris Jorge, “vi fieras montri al mi kiel, sekvante vian rezonadon, vi venis al mi kaj tamen vi pruvas, ke vi alvenis al mi laŭ malĝusta rezonado. Kion vi volas diri al mi?”

“Nenion, al vi. Mi estas konfuzita, jen ĉio. Sed ne gravas. Mi estas ĉi tie”.

“La Eternulo ludis la sep trumpetojn. Kaj vi, ankaŭ erarante, aŭdis konfuzan reeĥon de tiu sono”.

“Vi jam diris tion dum la hieraŭa vespera prediko. Vi provas konvinki vin mem, ke ĉi tiu tuta historio disvolviĝis laŭ dia plano, por kaŝi al vi la fakton, ke vi estas murdanto”.

“Mi mortigis neniun. Ĉiu falis sekvante sian destinon pro siaj pekoj. Mi estis nur rimedo”.

“Hieraŭ vi diris, ke ankaŭ Judaso estis rimedo. Restas la fakto, ke li estis damnita”.

“Mi akceptas la riskon esti kondamnita. La Sinjoro min absolvos, ĉar li scias, ke mi agis por lia gloro. Mia devo estis protekti la bibliotekon”.

“Antaŭ kelkaj momentoj vi estis preta mortigi ankaŭ min, kaj ankaŭ ĉi tiun knabon...”

“Vi estas pli sagaca, sed ne pli bona ol la aliaj”.

“Kaj nun, kio okazos, post mia malkaŝo de la embusko?”

“Ni vidos,” respondis Jorge, “mi ne nepre volas vian morton. Eble mi povos konvinki vin. Sed antaŭe diru al mi, kiel vi divenis, ke ĝi estas la dua libro de Aristotelo?”

“Ne povis sufiĉe helpi min viaj anatemoj kontraŭ la rido, nek la malmulto, kiun mi eksciis pri la diskuto, kiun vi havis kun aliaj. Helpis min kelkaj notoj lasitaj de Venancio. Mi tutunue ne komprenis, kion ili celis. Sed en ili estis kelkaj aludoj pri senhonta ŝtono ruliĝanta tra la ebenaĵo, pri la cikadoj, kiuj kantos de sub la tero, pri la respektindaj figoj. Mi jam legis ion tian: mi kontrolis dum la lastaj tagoj. Ili estas ekzemploj, kiujn Aristotelo jam faris en la unua libro pri poetiko kaj en tiu pri retoriko. Poste mi rememoris, ke Izidoro de Sevilo difinas la komedion io, kio rakontas pri stupra virginum et amores meretricum (pri seksperforto de virgulinoj kaj amoroj de putinoj)… Iom post iom klariĝis en mia menso kiel devis esti ĉi tiu dua libro. Mi povus priskribi ĝin al vi preskaŭ tute, sen legi la paĝojn, kiuj supozeble venenigus min. La komedio naskiĝis en la komai, tio estas, en la vilaĝoj de la plebanoj, kiel ŝercema celebro post manĝo aŭ festo. Ĝi ne rakontas pri famaj kaj potencaj viroj, sed pri malkuraĝaj kaj ridindaj estuloj, ne malicaj, kaj ĝi ne finiĝas per la morto de la ĉefroluloj. Ĝi atingas la efikon ridindigi montrante la malperfektaĵojn kaj malvirtojn de la ordinaraj homoj. Ĉi tie Aristotelo taksas bona forto la emon ridi, kiu povas havi ankaŭ konigan valoron, kiam per spritaj enigmoj kaj neatenditaj metaforoj, kvankam ĝi rakontas al ni aferojn malsame ol kiaj ili estas, kvazaŭ ĝi mensogus, ĝi efektive devigas nin ekzameni ilin pli detale, kaj ĝi igas nin diri: jen, la aferoj statis ĝuste tiel, kaj mi ne sciis tion. Ĝi estas vero atingita prezentante la homojn, kaj la mondon, pli malbonaj ol ili estas, aŭ ol ni taksas ilin, ĉiukaze pli malbonaj ol prezentis ilin al ni la epopeoj, la tragedioj, la biografioj de sanktuloj. Ĉu tiel estas?”

“Preskaŭ. Ĉu vi rekonstruis ĝin legante aliajn librojn?”

“Multajn super kiuj Venancio laboris. Mi kredas, ke Venancio serĉis ĉi tiun libron jam de kelka tempo. Li certe legis la informojn, kiujn mi legis en la katalogo, kaj konvinkiĝis, ke ĉi tiu estas la libro, kiun li serĉas. Sed li ne sciis kiel eniri en la finis Africae. Kiam li aŭdis Berengaro’n paroli pri tio al Adelmo, tiam li ĵetis sin kiel hundo faras sekvante la spuron de leporo”.

“Tiel okazis, mi tuj ekkonsciis pri tio. Mi komprenis, ke venis la tempo, ke mi devas defendi la bibliotekon per ungoj kaj dentoj...”

“Kaj vi ŝmiris la venenon. Vi multe penis por tio... en la mallumo”.

“Nun vidas pli bone miaj manoj ol viaj okuloj. Mi ankaŭ ŝtelis penikon de Severino. Kaj mi ankaŭ uzis gantojn. Ĝi estis bona ideo, ĉu ne? Necesis al vi longa tempo por ekkompreni la eventojn”.

“Jes. Mi pensis pri pli komplika kompleto, venenita dento aŭ io simila. Mi devas diri, ke via solvo estis modela, la viktimo venenis sin tiom, kiom li volis legi...”

Mi konstatis, tremetante, ke en tiu momento tiuj du viroj, viciĝintaj por mortiga lukto, admiris unu la alian, kvazaŭ ĉiu agis nur por konkeri la aplaŭdon de la alia. Mian menson trapasis la penso, ke la artoj uzataj de Berengaro por delogi Adelmo’n, kaj la simplaj kaj naturaj gestoj, per kiuj la knabino vekis mian pasion kaj mian deziron, estis nenio kompare kun la ruzeco kaj freneza lerteco, kiujn ĉiu uzis por konkeri la alian, nenio fronte al la ago de delogo okazanta antaŭ miaj okuloj en tiu momento kaj kiu disvolviĝis dum sep tagoj, kiam ĉiu el la du interparolantoj donis, por tiel diri, misterajn rendevuojn al la alia, ĉiu sekrete deziranta ricevi la aprobon de la alia, kiun li timis kaj malamis.

“Sed nun diru al mi,” diris Vilhelmo, “kial? Kial vi volis protekti ĉi tiun libron pli ol multaj aliaj? Kial vi kaŝis, sed ne koste de krimo, studaĵojn pri nekromancio, paĝojn, en kiuj estis blasfemoj kontraŭ la nomo de Dio, dum pro ĉi tiuj paĝoj vi damnis viajn fratojn kaj vi damnis vin mem? Estas multaj aliaj libroj, kiuj parolas pri komedio, multaj aliaj, kiuj enhavas laŭdojn al la rido. Kial ĉi tiu tiom timigis vin?”

“Ĉar ĝi estis de la Filozofo. Ĉiu libro de tiu viro detruis parton de la saĝeco, kiun la kristanismo akumulis dum la jarcentoj. La patroj diris tion, kio necesas scii pri la potenco de la Vorto, kaj sufiĉis, ke Boecio komentu la Filozofon, por ke la dia mistero de la Vorto transformiĝu en la homan parodion de kategorioj kaj de silogismo. La libro de Genezo diras tion, kion oni bezonas scii pri la konsisto de la kosmo, kaj sufiĉis, ke la libroj pri fiziko de la Filozofo estu remalkovritaj, por ke la universo estu repensita kiel obtuza kaj ŝlima materio, kaj por ke la araba Averoeso konvinku preskaŭ ĉiujn pri la eterneco de la mondo. Ni sciis ĉion pri diaj nomoj, kaj la dominikano enterigita de Abbo - delogita de la Filozofo - renomis ilin laŭ la memfidaj vojoj de la natura racio. Same, la kosmo, kiu por la Areopagano manifestiĝis al tiuj, kiuj kapablis rigardi supren al la lumanta fluado de la ekzempla unua kaŭzo, fariĝis rezervujo de surteraj signoj, pere de kiuj oni difinas abstraktan kaŭzon. Antaŭe ni rigardis la ĉielon, donante nur rigardon de abomeno al la koto de la materio; nun ni rigardas la teron, kaj ni kredas je la ĉielo nur surbaze de la atesto de la tero. Ĉiu vorto de la Filozofo, pri kies vereco jam ĵuras eĉ la sanktuloj kaj la papoj, renversis la bildon de la mondo. Sed li ne sukcesis renversi la bildon de Dio. Se ĉi tiu libro sukcesus... se ĝi estus sukcesinta fariĝi objekto por publika interpreto, ni transpasus la lastan limon”.

“Sed kio el ĉi tiu diskuto pri la ridado timigis vin? Vi ne forigas la ridon forigante ĉi tiun libron”.

“Ne, kompreneble. Sed ridado estas malforteco, korupto, sengusteco de nia karno. Ĝi estas la amuziĝo de la kamparano, la senbrideco de la drinkulo; eĉ la eklezio en sia saĝeco permesis la momenton de festeno, de karnavalo, de foiro, tiun tagan poluadon, kiu liberigas humorojn kaj bremsas aliajn dezirojn kaj aliajn ambiciojn... Sed tiel ĉi la ridado restas malnobla afero, memdefendo por la simpluloj, malsanktigo de mistero por la plebanoj. Ankaŭ la apostolo diris tion, anstataŭ bruli, geedziĝu. Anstataŭ ribeli kontraŭ la ordo, kiun Dio decidis, ridu kaj amuziĝu per viaj malpuraj parodioj de la ordo, post la fino de la manĝo, post kiam vi malplenigis la kruĉojn kaj botelojn. Elektu la reĝon de la stultuloj, perdiĝu en la liturgio de la azeno kaj la porko, ludu per la prezento de viaj saturnaj festoj kun la kapo malsupre kaj la piedoj supre… Sed ĉi tie, ĉi tie...” nun Jorge batis per sia fingro sur la tablo, apud la libro fronte al Vilhelmo, “ĉi tie oni renversas la funkcion de ridado, ĝi estas levita al arto, oni malfermas al ĝi la pordojn en la mondo de la kleruloj, ĝi iĝas la temo de filozofio kaj de perfida teologio... Vi vidis hieraŭ, kiel la simpluloj povas koncepti, kaj realigi, la plej fiajn herezojn, malagnoskante la leĝojn de Dio kaj la leĝojn de la naturo. Sed la eklezio povas elteni la herezon de la simpluloj, kiuj kondamnas sin mem, ruinigitaj de sia nesciado. La neklera frenezo de Dolĉino kaj de liaj kunuloj neniam enkrizigos la dian ordon. Ĝi predikos perforton kaj mortos perforte, ĝi ne postlasos spuron, ĝi konsumiĝos kiel la karnavalo iĝas konsumita, kaj ne gravas, ĉu dum la festo, estiĝos surtere, kaj mallongdaŭre, la manifestiĝo de mondo renversita. Sufiĉas, ke la gesto ne fariĝu plano, ke tiu ĉi vulgaro ne trovu latinlingvan tradukon. La ridado liberigas la vilaĝanon el la timo pri la diablo, ĉar en la festo de stultuloj ankaŭ la diablo aspektas malriĉa kaj stulta kaj do kontrolebla. Sed ĉi tiu libro povus instrui, ke liberiĝi el timo pri la diablo estas saĝe. Kiam li ridas, dum la vino plaŭdas en lia gorĝo, la vilaĝano sentas sin mastro, ĉar li renversis la rangordon: sed tiu ĉi libro povus instrui al la kleruloj la spritajn artifikojn, kiuj iĝus sekve eminentaj, per kiuj pravigi la renverson. Tiam transformiĝus en faron de la intelekto tio, kio en la instikta gesto de la vilaĝano estas ankoraŭ, kaj feliĉe, faro de la ventro. Ke la ridado apartenas al homo, estas signo de nia limigo kiel pekuloj. Sed el ĉi tiu libro multaj koruptaj mensoj kiel la via eltirus la ekstreman konkludon, ke ridado estas la celo de la homo! La ridado forprenas, dum kelkaj momentoj, la timon de la vilaĝano. Sed la leĝon oni altrudas per timo, kies vera nomo estas timo antaŭ Dio. Kaj per ĉi tiu libro povus komenciĝi la diabla fajrero, kiu ekbruligus novan fajron en la tuta mondo: kaj la ridado alprenus la formon de nova arto, nekonata eĉ de Prometeo, por nuligi la timon. La vilaĝano, kiu ridas, en tiu momento ne zorgas pri la morto: sed poste, kiam ĉesas la permeso, la liturgio denove trudas al li, laŭ la dia plano, la timon pri la morto. Kaj el ĉi tiu libro povus fonti la nova kaj detrua ambicio detrui la morton per la liberiĝo el timo. Kaj kio ni estus ni, pekantaj estuloj, sen la timo, kiu eble estas la plej providenca kaj amema el la diaj donacoj? Dum jarcentoj, ekleziaj doktoroj kaj patroj elverŝis la parfumitajn oleojn de sankta scio por elaĉeti el mizero kaj el la tento de tio, kio estas malsupera, per la penso pri tio, kio estas supera. Kaj ĉi tiu libro, praviganta la komedion kaj la satiron kaj mimikon kiel miraklan medikamenton, kiu kaŭzas puriĝon el la pasioj per sia prezentomaniero de difekto, malvirto, malforteco, instigus falsajn akademianojn klopodi elaĉeti (diabla renverso) tion, kio estas supera per la akcepto de tio malsupera. El ĉi tiu libro originus la penso, ke la homo povas deziri havi sur la tero (kiel via Bacon hipotezis koncerne la naturan magion) la abundon mem de Kuklando. Sed ĉi tion ni ne devas nek povas havi. Vidu kiel la monaĥetoj senhonoriĝas per tiu burleska parodio, la Coena Cypriani. Kia diabla transformado de la sankta Skribo! Tamen, farante tion, ili scias, ke tio estas malbona faro. Sed se, iun tagon, la vorto de la Filozofo pravigus la marĝenajn ludojn de la senbrida imagemo, ho tiam vere tio, kio estas marĝena, saltus en la centron, kaj oni perdus ĉiun spuron de la centro. La popolo de Dio transformiĝus en asembleon de monstroj erupciitaj el la abismoj de la terra incognita (nekonata tero), kaj en tiu momento la periferio de la konata tero fariĝus la koro de la kristana imperio, la Arimaspoj estus sur la trono de Petro, la blemjoj en la monaĥejoj, la nanoj kun granda ventro kaj grandega kapo gardus la bibliotekon! La servistoj diktus la leĝon kaj ni (sed ankaŭ vi, sekve) obeus al ili pro la manko de ĉia leĝo. Greka filozofo (kiun via Aristotelo citas ĉi tie, komplico kaj malpura auctoritas [aŭtoritatulo]) diris, ke oni devas malkonstrui la seriozecon de la kontraŭuloj per ridado, kaj la ridadon kontraŭstari per la seriozeco. La prudento de niaj patroj faris sian elekton: se la ridado estas la amuziĝo de la plebanoj, la arbitreco de la plebanoj estu bremsata kaj humiligata, kaj fortimigata kun severeco. Kaj la plebanoj ne havas armilojn por rafini sian ridon, ĝis igi ĝin rimedo kontraŭ la seriozeco de la paŝtistoj, kiuj devas konduki ilin al la eterna vivo kaj savi ilin el la delogoj de la ventro, de la hontaj partoj, de la manĝaĵoj, de iliaj naŭzaj deziroj. Sed se iu, iun tagon, svingante la vortojn de la Filozofo, kaj pro tio parolante kiel filozofo, levus la arton ridigi ĝis la kvalito de subtila armilo, se la retoriko de la konvinko estus anstataŭigita per la retoriko de mokado, se la argumenton de la pacienca kaj savodona konstruo de la bildoj pri la elaĉeto anstataŭigus la argumento de senpacienca malkonstruo kaj la distordo de ĉiuj plej sanktaj kaj plej respektindaj bildoj – ho, tiutage ankaŭ vi kaj via tuta saĝeco, Vilhelmo, estus superfortitaj!”

“Kial? Mi batalus, mia spriteco kontraŭ la spriteco de la aliaj. Ĝi estus pli bona mondo ol tiu, en kiu la fajro kaj la broganta fero de Bernardo Gui humiligas la fajron kaj la brogantan feron de Dolĉino”.

“Vi mem estus kaptita en la intrigo de la diablo. Vi batalus en la alia flanko de la kampo de Armagedono, kie devos okazi la fina interalfronto. Sed por tiu tago la eklezio devos esti kapabla denove altrudi sian regulon pri la konflikto. Ne timigas nin la blasfemo, ĉar eĉ en la malbeno de Dio ni rekonas la misformitan bildon de la kolero de Jehovo, kiu malbenas la ribelantajn anĝelojn. Ne timigas nin la perforto de tiuj, kiuj mortigas la paŝtistojn ennome de ia fantaziumado pri renovigo, ĉar ĝi estas la sama perforto de la princoj, kiuj provis detrui la popolon de Israelo. Ne timigas nin la rigoreco de la Donatistoj, la memmortiga frenezo de la Circuncelionoj, la volupto de la Bogumilanoj, la fiera pureco de la Albigensoj, la bezono de skurĝiĝanto sangi, la vertiĝodona perforto de la frato de la libera spirito: ni konas ilin ĉiujn kaj ni konas la radikon de iliaj pekoj, kiu estas la radiko mem de nia sankteco. Ili ne timigas nin kaj ĉefe ni scias, kiel detrui ilin, pli bone, kiel allasi, ke ili detruu sin mem per la aroga suprenlevo ĝis la zeniton de sian volo de morto, kiu fontas el la profundo mem de ilia nadiro. Eĉ, mi volas diri, ke ilia ĉeesto estas altvalora por ni, ĝi enskribiĝas en la dia plano, ĉar ilia peko instigas nian virton, ilia blasfemo kuraĝigas nian laŭdkanton, ilia neregebla pentofarado reguligas la guston de nia sinofero, ilia malpieco igas brilega nian piecon, samkiel necesis la princo de mallumo, lia ribelo kaj senespero, por ke la gloro de Dio, komenco kaj fino de ĉia espero, brilu pli bone. Sed se iun tagon – kaj ne plu kiel pleba escepto, sed kiel asketismo de la klerulo, konfidanta je la nedetruebla atesto de la Skribo – fariĝus akceptebla, kaj aspektus nobla kaj liberala, la arto de la ridindigo, kaj ne plu mekanika, se iun tagon iu povus diri (kaj esti aŭskultata): ‘mi priridas la Enkarniĝon...’ tiam ni ne havus armilojn por ĉesigi tiun blasfemon, ĉar ĝi arigus la mallumajn fortojn de la korpa materio, tiujn, kiuj esprimiĝas en la furzo kaj en la rukto, kaj la rukto kaj la furzo postulus la rajton, kiu apartenas nur al la Spirito, blovi kie ĝi volas!”

“Likurgo starigis statuon de la rido”.

“Vi legis tion en la libreto de Koricjo, kiu klopodas senkulpigi la mimojn disde la akuzo pri malpieco, dirante, ke malsanulon resanigis kuracisto, kiu helpis lin ridi. Kial necesis resanigi lin, se Dio konstatis, ke lia surtera tago finiĝis?” “Mi ne pensas, ke li resanigis lin el malsaneco. Li instruis lin priridi la malsanon”. “La malsanon oni ne ekzorcas. Oni detruas ĝin”.

“Per la korpo de la malsanulo”.

“Se necese”.

“Vi estas la diablo”, tiam diris Vilhelmo.

Jorge ŝajne ne komprenis. Se li estus vidanto, mi dirus, ke li fikse rigardus sian interparolanton per mirigitaj okuloj. “Ĉu mi?” li diris.

“Jes, oni mensogis al vi. La diablo ne estas la princo de la materio, la diablo estas la aroganteco de la spirito, la kredo sen rideto, la vero, kiu neniam estas kaptita de dubo. La diablo estas malĝoja ĉar li scias, kien li iras, kaj, irante, li ĉiam iras al la loko, de kie li alvenis. Vi estas la diablo kaj kiel la diablo vi vivas en mallumo. Se vi volis konvinki min, vi ne sukcesis. Mi malamas vin, Jorge, kaj, se mi povus, mi kondukus vin malsupren, tra la altebenaĵo, nuda kun birdaj plumoj enpikitaj en via pugo, kaj kun via vizaĝo pentrita kiel ĵonglisto kaj bufono, por ke la tuta monaĥejo ridu pri vi kaj ne plu timu. Plaĉus al mi kovri vin per mielo kaj poste ruli vin sur la plumoj, konduki vin per kondukrimeno en la foiroj, por diri al ĉiuj: tiu ĉi anoncis al vi la veron kaj diris, ke la vero gustumas je morto, kaj vi ne kredis je lia parolo, sed je lia malgajeco. Kaj nun mi diras al vi, ke, en la senfina kirlo de eblecoj, Dio permesas ankaŭ al vi imagi mondon en kiu la supozata interpretisto de la vero estas nenio krom malgracia korvo, kiu ripetas vortojn lernitajn antaŭ longa tempo”.

“Vi estas pli malbona ol la diablo, franciskano,” responde diris Jorge. “Vi estas burleskulo, kiel la sanktulo, kiu naskis vin. Vi estas kiel via Francisko, kiu de toto corpore fecerat linguam (la tutan korpon igis lango), kiu predikis proponante spektaklojn kiel la akrobatoj, kiu konfuzis la avarulon enmanigante al li monon, kiu humiligis la devotecon de la la monaĥinoj trapreĝante la Miserere (Kompatu) anstataŭ prediki, kiu almozpetis franclingve, kaj imitis per bastoneto la gestojn de homo ludanta vjelon, kiu alivestis sin kiel almozulo por konfuzi la frandemajn monaĥojn, kiu ĵetis sin nuda en la neĝon, parolis kun la bestoj kaj la herboj, transformis la misteron mem de la Naskiĝo de Kristo en vilaĝan spektaklon, preĝe alvokis la Ŝafidon de Betlehemo imitante la blekon de ŝafo… Ĝi estis bona lernejo! Ĉu ne estis franciskano tiu Diotisalvi el Florenco?”

“Jes,” ridetis Vilhelmo. “Li estas tiu, kiu iris al la monaĥejo de la predikantoj kaj diris, ke li ne akceptos manĝaĵon dum oni ne donos al li antaŭe pecon de la tuniko de monaĥo Johano, por konservi ĝin kiel relikvon, kaj kiam li ricevis ĝin, li per ĝi purigis sian pugon kaj poste ĵetis ĝin en la sterkejon kaj per stango li kirlis ĝin en la sterkon samtempe kriante: ‘ho ve, helpu min fratoj, ĉar mi perdis la relikvojn de la sanktulo en la fekejo!’”

“Ĉi tiu historio amuzas vin, ŝajnas al mi. Eble vi ankaŭ volos rakonti al mi pri tiu alia franciskano, monaĥo Paŭlo Milmuŝoj, kiu, iun tagon, pro falo, tute sterniĝis batante la glacion kaj liaj samvilaĝanoj mokis lin kaj unu el ili demandis al li, ĉu li ne deziras havi ion pli bonan sub si, kaj li respondis al li: jes, vian edzinon... Tiamaniere vi serĉis la veron”.

“Tiamaniere Francisko instruis al la homoj rigardi la aferojn el alia vidpunkto”.

“Sed ni disciplinis vin. Vi vidis ilin hieraŭ, viajn kunfratulojn. Ili reeniris en niajn rondojn, ili ne plu parolas kiel la simpluloj. La simpluloj ne devas paroli. Ĉi tiu libro pravigas la ideon, ke la lingvo de la simpluloj estas la alportanto de ia saĝo. Ĉi tion oni devas malhelpi, tion mi faris. Vi diras, ke mi estas la diablo: ne estas vere. Mi estis la mano de Dio”.

“La mano de Dio kreas, ne kaŝas”.

“Ekzistas limoj trans kiuj oni ne rajtas iri. Dio volis, ke estu skribita sur specifaj pergamenoj hic sunt leones (ĉi tie estas la leonoj [averto ne pluiri])”.

“Dio kreis ankaŭ monstrojn. Ankaŭ vin. Kaj li volas, ke ni parolu pri ĉio”.

Jorge etendis siajn tremantajn manojn kaj altiris la libron al si. Li tenis ĝin malfermita sed renversita, por ke Vilhelmo povu daŭre vidi ĝian internan flankon. “Kial do,” li diris, “li lasis, ke ĉi tiu teksto restu perdita dum jarcentoj kaj ke konserviĝu nur unu kopio, ke la kopio de tiu kopio, kiu scias, kie ĝi malaperis, restu enterigita dum jaroj en la manoj de malfidelulo, kiu ne scipovis la grekan, kaj ke poste ĝi kuŝu forlasita en la fermiteco de malnova biblioteko, kie mi, ne vi, estis vokata de la Providenco por retrovi ĝin kaj porti ĝin kun mi, kaj kaŝi ĝin dum pliaj jaroj? Mi scias, mi scias kvazaŭ mi vidus tion skribita per diamantaj literoj, per miaj okuloj, kiuj vidas aferojn, kiujn vi ne vidas, mi scias, ke ĝi estis la volo de la Sinjoro kaj interpretante ĝin mi agis. En la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito”.