SEPA TAGO - nokto 1: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 3: Linio 3:
 
<br>
 
<br>
  
''''''Sepa tago - nokto 1'''
+
'''Sepa tago - nokto 1'''
  
 
''Kiam okazas la fajropurigo kaj pro la troa virteco unuarangas la fortoj de la infero.'''
 
''Kiam okazas la fajropurigo kaj pro la troa virteco unuarangas la fortoj de la infero.'''

Kiel registrite je 11:16, 29 Aŭg. 2022



Sepa tago - nokto 1

Kiam okazas la fajropurigo kaj pro la troa virteco unuarangas la fortoj de la infero.'

La maljunulo silentis. Li tenis ambaŭ manojn malfermitaj sur la libro, preskaŭ karesante la paĝojn, kvazaŭ li sternis la foliojn por pli bone legi ĝin aŭ kvazaŭ li volis protekti ĝin kontraŭ rabokapto.

“Ĉiuokaze, ĉio ĉi utilis al nenio,” diris al li Vilhelmo. “Nun finiĝis ĉio, mi trovis vin, mi trovis la libron, kaj la aliaj mortis vane”.

“Ne vane,” diris Jorge, “eble tro multaj mortis. Kaj se vi iam bezonis pruvon, ke ĉi tiu libro estas malbenita, vi ricevis ĝin. Sed ilia morto ne devas esti vana. Kaj por ke ilia morto ne estu vana, unu plia morto ne estos troa”.

Li diris, kaj li komencis per siaj ostecaj kaj palegaj manoj disŝiri malrapide, en pecetojn kaj striojn, la molajn paĝojn de la manuskripto, metante ilin popece en sian buŝon, kaj maĉante malrapide kvazaŭ li konsumus la eŭkaristion kaj volus igi ĝin karno de sia propra karno.

Vilhelmo rigardis lin tute allogita kaj ŝajnis, ke li ne konsciis pri tio, kio okazas. Poste, li skuiĝis kaj klinis sin antaŭen kriante: “Kion vi faras?”. Jorge ridetis, kaj nudiĝis liaj sensangaj gingivoj, dum flaveca ŝaŭmo elglitis el liaj palaj lipoj sur la blankan kaj maldensan hararon de lia mentono.

“Vi estis tiu, kiu atendis, ke la sepa trumpeto sonoru, ĉu ne? Nun aŭskultu, kion diras la voĉo: sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj ĝin ne skribu, prenu kaj formanĝu ĝin; kaj ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa kiel mielo. Ĉu vi vidas? Nun mi sigelas tion, kio ne devis esti dirita, en la tombo, kiu mi fariĝas”.

Li ridis, ja li, Jorge. Por la unua fojo mi aŭdis lin ridi... Li ridis per la gorĝo, sen ke la lipoj alprenu ĝojan mienon, kaj preskaŭ ŝajnis, ke li ploras: “Vi ne atendis ĉi tiun konkludon, Vilhelmo, ĉu vi? Ĉi tiu maljunulo per la graco de la Sinjoro denove venkas, ĉu ne?”. Kaj ĉar Vilhelmo provis preni de li la libron, Jorge, kiu perceptis la geston sentante la vibradon de la aero, retiriĝis, tenante la libron al sia brusto per la maldekstra mano, dum per la dekstra li daŭre ŝiris la paĝojn kaj metis ilin en sian buŝon.

Li estis ĉe la kontraŭa flanko de la tablo kaj Vilhelmo, kiu ne povis ĝistuŝi lin, subite provis ĉirkaŭiri la obstaklon. Sed li batfaligis sian sidlokon, kaj lia vesto alhokiĝis al ĝi, tiom ke Jorge povis percepti la bruon. La maljunulo denove ridis, ĉi-foje pli laŭte, kaj kun neatendita rapideco li etendis sian dekstran manon, serĉante per palpado la lampon, gvidita de la varmego li atingis la flamon kaj premis la manon sur ĝin, sen timi doloron, kaj la flamo estingiĝis. Falis mallumo en la ĉambron kaj por la lasta fojo ni aŭdis la ridon de Jorge, kiu kriis: “Trovu min nun, ĉar nun estas mi, kiu vidas pli bone!” Poste li eksilentis kaj ne plu aŭdigis sin, moviĝante kun tiuj silentaj paŝoj, kiuj ĉiam igis neatenditaj liajn aperojn kaj nur de tempo al tempo ni aŭdis, el diversaj lokoj de la ĉambro, la brueton de ŝirata papero.

“Adso!” kriis Vilhelmo, “restu ĉe la pordo, ne lasu lin eliri!”.

Sed li parolis tro malfrue, ĉar jam de kelkaj momentoj mi ekscitiĝis pro la deziro salti sur la maljunulon, kaj kiam mallumiĝis, mi ĵetis min antaŭen, klopodante ĉirkaŭiri la tablon laŭ la kontraŭa flanko el kiu mia majstro ekiris. Tro malfrue mi konstatis, ke mi ebligis al Jorge atingi la pordon, ĉar la maljunulo kapabis orientiĝi en la mallumo kun eksterordinara certeco. Kaj fakte ni aŭdis brueton de ŝirata papero malantaŭ ni, iom sufokitan ĉar ĝi jam fontis el la apuda ĉambro. Kaj samtempe ni aŭdis alian bruon, malrapidan kaj kreskantan knaron, grincadon de ĉarniroj.

“La spegulo!” kriis Vilhelmo, “li enŝlosas nin!”. Gvidataj de la bruo, ni kune ĵetis nin ale la enirejo, mi stumblis pro tabureto kaj kontuzis mian kruron, sed mi ne atentis tion, ĉar fulmorapide mi komprenis, ke se Jorge enŝlosus nin, ni neniam plu povus eliri: en la mallumo ni ne povus remalfermi la eliron, ĉar ni ne sciis, kion, en tiu loko, oni devas manipuli kaj kiel.

Mi pensas, ke Vilhelmo moviĝis pro konsterniĝo egala al la mia, ĉar mi sentis lin apud mi, kiam ni ambaŭ, atingintaj la sojlon, puŝis nin kontraŭ la malantaŭa dorso de la spegulo, fermiĝanta direkten al ni. Ni alvenis ĝustatempe, ĉar la pordo haltis kaj baldaŭ cedis, remalfermiĝante. Evidente Jorge, sentante, ke la lukto estas neegala, malproksimiĝis. Ni forlasis la malbenitan ĉambron, sed ni ne sciis kien foriris la maljunulo kaj la mallumo ankoraŭ estis kompleta. Subite mi rememoris: “Majstro, mi havas la fajrilon kun mi!”

“Kion do vi atendas?” ekkriis Vilhelmo, “serĉu la lampon kaj ekbruligu ĝin!”. Mi ĵetis min en la mallumon, reen en la finis Africae, serĉante la lampon per palpado. Mi tuj sukcesis, per dia miraklo, mi traserĉis en mia monaĥa manteleto, trovis la fajrilon, miaj manoj tremis kaj mi malsukcesis du aŭ tri fojojn antaŭ ol ekbruligi ĝin, dum Vilhelmo brue spiris ĉe la pordo: “Rapide, rapide!” kaj fine mi lumigis.

“Rapide,” Vilhelmo denove instigis min, “se ne, li manĝas la tutan Aristotelon!”

“Kaj mortas!” mi kriis angoroplena, atinginte lin kaj komencante serĉadon kun li.

“Ne gravas al mi ĉu li mortas, tiu malbenata!” kriis Vilhelmo, alcelante siajn okulojn ĉirkaŭe kaj moviĝante senorde. “Ĉiuokaze, pro tio, kion li jam manĝis, lia destino estas jam fiksita. Sed mi volas la libron!”

Poste li haltis, kaj aldonis pli trankvile: “Haltu. Se ni agas tiel, ni neniam trovos lin. Ni silentu kaj haltu dum momento”. Ni rigidiĝis en silento. Kaj en la silento ni aŭdis nemalproksima la bruon de korpo, kiu kunpuŝiĝis kun ŝranko, kaj la krakadon de kelkaj falantaj libroj. “Tien!”, ni kriis kune.

Ni kuris al la direkto de la bruoj, sed ni tuj komprenis, ke ni devas malrapidi. Fakte, ekster la finis Africae, la biblioteko estis trairata tiuvespere de aerblovoj, kiuj siblis kaj ĝemis proporcie al la ekstera forta vento. Multobligitaj de nia impeto, ili minacis estingi la lampon, kiun ni rekonkeris ne facile. Ne povante paŝi pli rapide, estis necese malrapidigi Jorge’n. Sed Vilhelmo havis la malan intuicion kaj kriis: “Ni kaptis vin, nun ni havas lumon!”. Kaj ĝi estis saĝa decido, ĉar la sciigo verŝajne ekscitis Jorge’n, kiu devis plirapidigi sian paŝon, kompromitante la ekvilibron de sia magia perceptemo de vidanto en la mallumo. Fakte, baldaŭ ni aŭdis alian bruon kaj kiam, sekvante la bruon, ni eniris en la ĉambron Y de Yspania, ni vidis lin falinta teren, kun la libro ankoraŭ en siaj manoj, dum li klopodis ekstari meze de la libroj falintaj el la tablo, kun kiu li koliziis renversante ĝin. Li klopodis ekstari, sed li daŭre ŝiris la paĝojn, kvazaŭ por formanĝi sian kaptitaĵon kiel eble plej rapide.

Ni atingis lin kiam li jam staris denove kaj, sentante nian ĉeeston, li alfrontis nin retropaŝante. Lia vizaĝo, sub la ruĝa brilo de la lampo, nun ŝajnis al ni horora: aliiĝintaj trajtoj, malsaneca ŝvito striis lian frunton kaj vangojn, la okuloj kutime morte blankaj aspektis punktitaj per sango, ŝirpecoj el la pergameno eliris el lia buŝo, simile al vorema besto, kiu ŝtopis sian gorĝon kaj ne plu povis engluti sian manĝaĵon. Misfiguriĝinta de mensa perturbo, de la aganta minaco de la veneno, kiu jam abunde disvastiĝis en liaj vejnoj, de lia senespera kaj diabla firmeco, tio, kio estis la honorinda figuro de la maljunulo, nun aperis abomena kaj groteska: en aliaj situacioj ĝi povus instigi al ridado, sed ankaŭ ni malaltiĝis je la nivelo de bestoj, de hundoj spurantaj ĉasaĵon.

Ni povintus kapti lin trankvile, male ni alkuris lin impete, li baraktis, kunpremis la manojn sur la bruston defendante la libron, mi tenis lin per mia maldekstra mano, dum per tiu dekstra mi klopodis teni la lampon alta, sed mi tuŝis lian vizaĝon per la flamo, li sentis la varmon, eligis obtuzan sonon, preskaŭ muĝon, faligante paperpecojn el la buŝo. Lia dekstra mano ellasis la libron, atingis la lampon kaj subite forŝiris ĝin de mi, ĵetante ĝin antaŭen...

La lampo atingis rekte la amason da libroj, kiuj falis el la tablo kaj kiuj metiĝis unu sur la alian kun la paĝoj malfermitaj. La oleo elverŝiĝis, la fajro tuj ekkaptis delikatan pergamenon, kiu ekflamis kiel fasko da sekaj plantobranĉetoj. Ĉio okazis dum malmultegaj momentoj, ekflamo leviĝis el la libroj, kvazaŭ tiuj jarmilaj paĝoj jam de jarcentoj sopiris bruli kaj ĝojis pro abrupta kontentigo de sia delongtempa soifo je fajropurigo. Vilhelmo ekkonsciis pri okazintaĵo kaj malkaptis la maljunulon - kiu, sentante sin libera, faris kelkajn paŝojn malantaŭen. Vilhelmo hezitis pli ol iom, certe tro longe, necerta ĉu denove kapti Jorge’n aŭ rapidi por estingi la etan brulaĵon. Unu libro, pli malnova ol la aliaj, brulis preskaŭ tuj, eligante langon de fajro.

La maldikaj ventoblovoj, kiuj povis estingi malfortan flameton, male provizis alian pli fortan kaj viglan, kaj eĉ estigis vagantajn fajretojn.

“Estingu tiun fajron, rapide!” kriis Vilhelmo. “Ĉi tie ĉio brulas!”

Mi ekkuris al la brulantaĵo, poste mi haltis, ĉar mi ne sciis kion fari. Vilhelmo denove alproksimiĝis al mi por helpi min. Ni etendis la manojn al la fajro, per la okuloj ni serĉis ion, per kio ĝin sufoki, mi havis kvazaŭan inspiron, mi demetis mian veston ŝovante ĝin el mia kapo kaj provis ĵeti ĝin sur la ŝtiparon. Sed la flamoj estis tro altaj nun, ili mordis mian veston kaj nutris sin per ĝi. Mi retromovis miajn brulvunditajn manojn, turnis min al Vilhelmo kaj vidis, tute malantaŭ li, Jorge’n denove alproksimiĝantan. La varmego nun estis tiom forta, ke li tre bone perceptis ĝin kaj sciis kun absoluta certeco kie estas la fajro kaj ĵetis la aristotelaĵon en ĝin.

Vilhelmo havis koleregan reagon kaj donis perfortan puŝon al la maljunulo, kiu kunpuŝiĝis kun ŝranko, batante la kapon kontraŭ angulon kaj falante teren... Sed Vilhelmo, kiu, mi kredas, eldiris hororan blasfemon, ne zorgis pri li. Tro malfrue: la aristotelaĵo, tio estas, tio, kio postrestis post la manĝo de la maljunulo, jam brulis.

Intertempe, kelkaj fajreroj flugis al la muroj kaj jam la libroj de alia ŝranko kurbiĝis sub la impeto de la fajro. Nun ne unu, sed du fajroj ardis en la ĉambro. Vilhelmo komprenis, ke ni ne povas estingi ilin per niaj manoj, kaj li decidis savi la librojn per la libroj. Li kaptis libron, kiu aspektis pli bone bindita ol la aliaj kaj pli kompakta, kaj provis uzi ĝin kiel armilon por sufoki la malamikan elementon. Sed batante la metalornamitan bindaĵon sur la fajron de la brulantaj libroj, li nur estigis novajn fajrerojn. Li provis disĵeti ilin per la piedoj, sed li atingis la malan efikon, ĉar leviĝis flugantaj pecetoj de pergameno preskaŭ cindrigitaj, kiuj velis kiel vespertoj, dum la aero, aliancita kun sia aera kunulo, sendis ilin por ekbruligi la teran materion de aliaj folioj.

Pro ekstrema malbonsorto, tiu estis unu el la plej malordaj ĉambroj en la labirinto. El la bretoj de la ŝrankoj pendis envolvitaj manuskriptoj, aliaj libroj, jam malbinditaj, allasis elirigi el siaj kovriloj, kvazaŭ el ridetantaj lipoj, langojn de felpapero sekigita de la jaroj kaj la tablo verŝajne surhavis grandan kvanton da skribaĵoj, kiujn Malaĥi (sollaboranto ekde tagoj) neglektis formeti. Tiel ke la ĉambro, post la ruiniĝo kaŭzita de Jorge, estis invadita de pergamenoj, kiuj nur atendis transformiĝi en alian elementon.

Resume, tiu loko estis braĝujo, brulanta arbetaĵo. Ankaŭ la ŝrankoj partoprenis en tiu ofero kaj komencis kraki. Mi ekkomprenis, ke la tuta labirinto nenio estis krom grandega oferfajro, preparita atende de la unua fajrero...

“Akvo, necesas akvo!” diradis Vilhelmo, sed poste li aldonis: “Kaj kie oni trovas akvon en ĉi tiu infero?”

“En la kuirejo, malsupre, en la kuirejo”, mi kriis.

Vilhelmo rigardis min, perpleksa, kun sia vizaĝo ruĝigita de tiu furioza brilo. “Jes, sed antaŭ ol ni sukcesu malsupreniri kaj resupreniri... Al la diablo!” li poste kriis, “Ĉiel ajn ĉi tiu ĉambro estas perdita, kaj eble ankaŭ la sekva. Ni tuj malsupreniru, mi serĉas akvon kaj vi iras lanĉi alarmon, necesas multe da homoj!”

Ni trovis la vojon al la ŝtuparo, ĉar la fajrego ankaŭ lumigis la sekvajn ĉambrojn, kvankam pli kaj pli malforte, tiom ke ni trairis la lastajn du ĉambrojn preskaŭ palpe. Malsupre, la nokta lumo malmulte lumigis la scriptorium kaj de tie ni malsupreniris al la refektorio. Vilhelmo kuris al la kuirejo, mi al la pordo de la refektorio, baraktante por malfermi ĝin deinterne, kaj mi sukcesis post ne malmulta klopodo, ĉar la agitiĝo igis min mallerta kaj malkapabla. Mi eliris al la altebenaĵo, kuris al la dormejo, poste mi konstatis, ke mi ne povas veki po unu la monaĥojn, mi havis inspiron, mi iris al la preĝejo serĉante la enirejon al la sonorilturo. Kiam mi alvenis tien, mi kaptis ĉiujn ŝnurojn, kaj mi alarmsonoradis. Mi forte tiris kaj la ŝnuro de la plej granda sonorilo, resuprenirante, trenis min kun si. Miaj manoj en la biblioteko estis brulvunditaj sur la dorso, miaj manplatoj estis ankoraŭ sanaj, tial mi brulvundis ilin glitante ilin laŭ la ŝnuroj ĝis ili sangis kaj mi devis lasi la tenadon.

Sed jam mi jam faris sufiĉe da bruo, mi kuris eksteren, ĝustatempe por vidi la unuajn monaĥojn elirantajn el la dormejo, dum demalproksime oni povis aŭdi la voĉojn de la domo-servantoj, kiuj ekaperis ĉe la sojlo de sia loĝejo. Mi ne povis bone komprenigi min, ĉar mi ne kapablis formuli vortojn, kaj la unuaj, kiuj venis al miaj lipoj, estis en mia gepatra lingvo. Per mia sanganta mano mi indikis la fenestrojn de la suda branĉo de la Konstruaĵo, tra kies alabastraj vitraĵoj videbliĝis nenormala heleco. Mi konsciis, pro la intenseco de la lumo, ke dum mi malsupreniris kaj sonorigis la sonorilojn, la fajro disvastiĝis al aliaj ĉambroj. Ĉiuj fenestroj de Afriko kaj la tuta fasado inter ĝi kaj la orienta turo nun brilis per neegalaj briloj.

“Akvon, alportu akvon!” mi kriegis.

Komence neniu komprenis. La monaĥoj tiom kutimis taksi la bibliotekon sankta kaj nealirebla loko, ke ili ne povis koncepti, ke ĝi, samkiel kamparana kabano, estas minacata de banala akcidento. La unuaj, kiuj suprenrigardis al la fenestroj, krucosignis sin, murmurante vortojn el timo, kaj mi komprenis, ke ili kredas je novaj aperoj. Mi min alkroĉis al iliaj vestoj, petegis ilin kompreni ĝis kiam iu tradukis miajn singultojn en homajn vortojn.

Temis pri Nikolao de Morimondo, kiu diris: “La biblioteko brulas!”

“Ha, fine,” mi murmuris, lasante min fali teren pro elĉerpiteco.

Nikolao montris grandan energion, kriis ordonojn al la servistoj, donis konsilojn al la monaĥoj, kiuj ĉirkaŭis lin, sendis iun malfermi la aliajn pordojn de la Konstruaĵo, aliajn li puŝis serĉi sitelojn kaj ujojn ĉiuspecajn, li adresis la ĉeestantojn al la fontoj kaj provizejoj de akvo en la murzonita areo. Li ordonis al la bovogardistoj uzi mulojn kaj azenojn por transporti terkruĉojn... Se viro kun aŭtoritato estus doninta tiujn ordonojn, oni tuj obeus lin. Sed la domo-servantoj kutimiĝis ricevi ordonojn el Remiĝo, la skribistoj el Malaĥi, ĉiuj el la abato. Kaj neniu el la tri ĉeestis, ho ve. La monaĥoj serĉis per la okuloj la abaton por trovi indikojn kaj konsolon, kaj ili ne trovis lin, kaj nur mi sciis, ke li mortis, aŭ estis mortanta tiumomente, masonfermita en senaera tubkoridoro, kiu nun transformiĝis en fornon, en taŭron de Falarido.

Nikolao puŝis la bovogardistojn al iu direkto, sed iu alia monaĥo, animata de bonaj intencoj, puŝis ilin aliloken. Kelkaj el la fratuloj evidente perdis trankvilon, aliaj estis ankoraŭ malviglaj pro dormemo. Mi provis klarigi, ĉar mi nun rehavis la parolkapablon, sed oni memoru, ke mi estis preskaŭ nuda, ĉar mi ĵetis mian veston en la flamojn, kaj certe ne povis inspiri konfidon knabo, kiel mi estis, sanganta, kun vizaĝo nigrigita de fulgo, nedece senhara en la korpo, nun stultiĝinta pro la frosto.

Fine Nikolao sukcesis treni kelkajn kunfratulojn kaj aliajn homojn al la kuirejo, kiun intertempe iu malfermis. Iu alia havis la saĝan ideon alporti torĉojn. Ni trovis la lokon en granda malordo, kaj mi komprenis, ke Vilhelmo certe ordrenversis ĝin por trovi akvon kaj taŭgajn ujojn por transporti ĝin.

En tiu momento mi vidis Vilhelmo’n ĵus elirinta el la pordo de la refektorio, kun sia vizaĝo iom bruligita, la vesto fumanta, en la mano li tenis grandan poton kaj mi kompatis al li, emocidona alegorio de senpoveco. Mi komprenis, ke ankaŭ en la kazo, ke li sukcesis alporti poton da akvo al la dua etaĝo sen disverŝi ĝin, kaj ankaŭ se li faris tion pli ol unu fojon, li certe atingis tre malmultan rezulton. Mi rememoris la historion de sankta Aŭgusteno, kiam li vidis infanon, kiu provis transverŝi la marakvon per kulero: la infano estis anĝelo kaj li faris tion por moki la sanktulon, kiu pretendis penetri la misterojn de la dia naturo. Kaj Vilhelmo parolis al mi kiel tiu anĝelo, apogante sin elĉerpita al la pordofosto: “Ne eblas, ni neniam sukcesos, eĉ ne kun ĉiuj monaĥoj de la abatejo. La biblioteko estas perdita”. Diference ol la anĝelo, Vilhelmo ploris.

Mi ĉirkaŭbrakis lin, dum li eltiris tukon el tablo kaj klopodis kovri min. Ni, venkobatitaj nun, haltis por observi tion, kio okazas ĉirkaŭ ni.

Temis pri senorda alkuro de homoj, kelkaj supreniris havante nenion en siaj manoj, kaj ili interkruciĝis sur la helikforma ŝtuparo kun tiuj, kiuj, kun malplenaj manoj ankaŭ ili kaj pelitaj de stulta scivolemo, jam estis supre kaj nun malsupreniris por serĉi ujojn. Aliaj, pli prudentaj, tuj serĉis potojn kaj pelvojn, konstatinte, ke ne estas sufiĉe da akvo en la kuirejo. Abrupte la granda ĉambro estis invadita de kelkaj muloj surportantaj kruĉojn, kaj la bovogardistoj, kiuj ilin puŝis, malŝarĝis ilin kaj mangestis por inviti alporti la akvon supren. Sed ili ne sciis kiel iri supren al la scriptorium, kaj necesis iom da tempo por ke kelkaj el la skribistoj instruu ilin, kaj kiam ili supreniris, ili kunpuŝiĝis kun tiuj, kiuj malsupreniris teruritaj. Kelkaj el la kruĉoj rompiĝis kaj disĵetiĝis akvo teren, aliaj estis laŭgrade transportitaj tra la helikforma ŝtuparo fare de laboremaj manoj. Mi sekvis la grupon kaj mi retroviĝis en la scriptorium: el la enirejo de la biblioteko venis densa fumo, la lastaj, kiuj provis ŝoviĝi en la orientan turon, tuj revenis, tusantaj, kun la okuloj ruĝiĝintaj kaj deklarante, ke ili ne plu povas eniri tiun inferon.

Tiam mi vidis Benĉo’n. Lia vizaĝo misformiĝis. Kun grandega ujo li suprenvenis el la malsupra etaĝo. Li aŭdis tion, kion diras la revenintoj kaj alparolis ilin: “La infero englutos vin ĉiujn, malkuraĝuloj!” Li turnis sin kvazaŭ por serĉi helpon kaj vidis min: “Adso,” li kriis, “la biblioteko... la biblioteko…” Li ne atendis mian respondon. Li kuris ĝis la piedo de la ŝtuparo kaj kuraĝe eniris en la fumon. Ĝi estis la lasta fojo, kiam mi vidis lin.

Mi sentis knaron venantan el la supro. El la volboj de la scriptorium falis pecoj de ŝtonoj miksitaj kun kalko. Ŝlosoŝtono skulptita laŭ formo de floro dekroĉiĝis kaj ĝi falis preskaŭ sur mian kapon. La planko de la labirinto ekcedis.

Mi kuris malsupren al la teretaĝo kaj eliris subĉielen. Kelkaj bonvolemaj domo-servantoj alportis ŝtupetarojn per kiuj ili provis atingi la fenestrojn de la supraj etaĝoj kaj enirigi la akvon tra tiu parto. Sed la pli longaj ŝtupetaroj apenaŭ atingis la fenestrojn de la scriptorium, kaj tiuj, kiuj supreniris, ne povis malfermi ilin deekstere. Ili vokis por ke oni malfermu ilin deinterne, sed neniu plu kuraĝis supreniri.

Intertempe mi rigardis la fenestrojn de la tria etaĝo. La tuta biblioteko certe nun fariĝis ununura fumanta braĝujo kaj la fajro nun kuris de ĉambro al ĉambro, rapide disbranĉiĝante tra la miloj da sekiĝintaj paĝoj. Ĉiuj fenestroj nun estis lumantaj, nigra fumo eliris el la tegmento: la fajro jam disvastiĝis al la tegmentaj traboj. La Konstruaĵo, kiu ŝajnis tiom firma kaj neŝancelebla, malkaŝis dum tiu specifa momento sian malfortecon, siajn fendojn, la murojn manĝitajn deinterne, la diseriĝantajn ŝtonojn, kiuj permesis al la flamo atingi la lignajn kadrojn, kie ajn ili estis.

Subite kelkaj fenestroj rompiĝis kvazaŭ premataj de interna forto, la fajreroj eliris eksteren, dismakuletante la mallumon de la nokto kiel vagantaj lumoj. La vento, iam forta, fariĝis pli malpeza, kaj tio estis misfortuno, ĉar, forta, ĝi eble estingus la fajrerojn, dum, malforta, ĝi transportis kaj vigligis ilin, kaj kun ili ĝi flirtigis en la aero pecetojn de pergameno, iĝintaj maldikegaj fare de interna flamo. En tiu momento aŭdiĝis frakaso: la planko de la labirinto cedis iuloke, igante, ke ĝiaj brulantaj traboj falu en la malsupran etaĝon. Nun mi vidis langojn de flamoj leviĝi el la scriptorium, ankaŭ ĝi plenplena de libroj kaj ŝrankoj, kaj de disaj paperoj, sternitaj sur la tabloj, pretaj estigi fajrerojn. Mi aŭdis kriojn de senesperiĝo el grupo da skribistoj, kiuj kaptis sian kapon per ambaŭ manoj kaj ankoraŭ decidis heroece supreniri, por retrovi siajn karegajn pergamenojn. Vane, ĉar la kuirejo kaj la refektorio fariĝis interkruciĝo de perditaj animoj malpace moviĝantaj ĉiudirekten, kaj ĉiu malhelpis la aliajn. Homoj kunpuŝiĝis, falis, kiu havis ujon tiu renversis ĝian savodonan enhavon, la muloj, kiuj eniris en la kuirejon, perceptis la ĉeeston de la fajro kaj, batante la grundon per la piedoj, kuris al la elirejoj puŝante la homojn kaj siajn ege timantajn gardistojn mem. Fariĝis klare, ke, ĉiukaze, tiu amaso da vilaĝanoj kaj da devotecaj kaj saĝaj homoj, sed tre malkapablaj, sen iu ajn direktado, baras la helpojn, inkluzive de tiuj, kiuj povus ankoraŭ alveni.

La tuta altebenaĵo estis kaptita de malordo. Sed ĝi estis nur la komenco de la tragedio. Ĉar, elirante el la fenestroj kaj el la tegmento, la triumfa nubo de la fajreroj, kuraĝigita de la vento, falis ĉien, tuŝante la tegmentojn de la preĝejo. Ne ekzistas iu, kiu ne scias, kiom da mirindaj katedraloj estas vundeblaj de la mordo de fajro: ĉar la domo de Dio aspektas bela kaj bone defendita kiel la ĉiela Jerusalemo pro la ŝtono motivo de ĝia pompo, sed la muroj kaj volboj staras sur delikata, kvankam admirinda, arkitekturaĵo el ligno, kaj se la ŝtona preĝejo memorigas la plej ŝatindajn arbaregojn pro siaj kolonoj, kiuj disbranĉiĝas alten en la volboj, maltimaj kiel kverkoj, el la kverko ofte konsistas ĝia korpo - samkiel el ligno estas ĉiu tuta meblaro, la altaroj, la ĥorejoj, la pentritaj tabloj, la benkoj, la brakseĝoj, la kandelingoj. La samo okazis al la abateja preĝejo kun sia bela portalo, kiu tiom ravis min en la unua tago. Ĝi ekbrulis dum tre mallonga tempo. La monaĥoj kaj la tuta loĝantaro de la altebenaĵo tial komprenis, ke la transvivo mem de la abatejo estas riska, kaj ĉiuj komencis kuri des pli kuraĝe kaj malorde por alfronti la danĝeron.

Certe la preĝejo estis pli alirebla kaj sekve pli defendebla ol la biblioteko. La biblioteko estis kondamnita de sia propra nepenetrebleco, de la mistero, kiu ĝin protektis, de la malmulteco de siaj enirejoj. La preĝejo, patrinece malfermita al ĉiuj en la horo de preĝado, al ĉiuj estis malfermita en la horo de helpado. Sed ne plu estis akvo, aŭ almenaŭ tre malmulte da ĝi troviĝis deponita en sufiĉa kvanto, la fontoj provizis ĝin per sia natura modesteco kaj per malrapideco ne kongrua kun la urĝo de la bezono. Ĉiuj povus estingi la fajron en la preĝejo, neniu sciis kiel fari. Krome, la fajro transdoniĝis el la supro, al kiu estis malfacile suprenlevi sin por bati la flamojn aŭ sufoki ilin per tero kaj ĉifonoj. Kaj kiam la flamoj venis el la malsupro, fariĝis senutile ĵeti sur ĝin teron aŭ sablon, ĉar la plafono komencis falegi sur la kontraŭfajrajn batalantojn, trafante ne malmultajn el ili. Tial, al la krioj de bedaŭro pro la multaj bruligitaj riĉaĵoj aldoniĝis la krioj de doloro pro la bruligitaj vizaĝoj, la dispremitaj membroj, la korpoj malaperintaj sub abrupta falo de volboj.

La vento denove fariĝis impeta kaj pli impete nutris la kontaĝon. Tuj post la preĝejo, ekbrulis la sterkejoj kaj staloj. La teruritaj bestoj rompis siajn ligilojn, trarompis la pordojn, disiĝis tra la altebenaĵo henante, muĝante, ŝafblekante, terure gruntante. Kelkaj fajreroj atingis la kolhararon de multaj ĉevaloj kaj ni vidis la esplanadon trairata de inferaj estaĵoj, de flamantaj ĉevaloj, kiuj superŝutis ĉion en sia itinero, kiu havis nek celon nek paŭzon.

Mi vidis la maljunan Alinardo’n ĉirkaŭvagi, ne komprenanta kio okazas, batfaligita de la grandioza Brunello, aŭreolo de fajro; la maljunulo estis trenita en la polvon kaj tie forlasita, kompatinda senforma objekto. Sed mi havis nek eblecon nek tempon por helpi lin, nek por priplori lian finon, ĉar similaj scenoj okazis ĉie.

La flamantaj ĉevaloj alportis la fajron tien, kie la vento ankoraŭ ne faris tion: nun brulis ankaŭ la metiejoj kaj la domo de la novicoj. Homamasoj kuris de unu limo de la esplanado al la alia, sen celo aŭ kun iluziaj celoj. Mi vidis Nikolao’n kun la kapo vundita, kun tute ŝirita vesto, kiu, nun venkita, genuiĝinta sur la enira aleo, malbenis la dian malbenon. Mi vidis Pacifiko’n el Tivoli, kiu, rezigninte je ĉia ideo helpi, provis kapti preterkurantan, incitiĝintan mulon, kaj dum li faris tion, li kriis al mi, ke mi ankaŭ faru la samon, ke mi forkuru, por fuĝi el tiu minacanta kvazaŭa Armagedono.

Mi tiam demandis al mi, kie estas Vilhelmo kaj mi timis, ke li estas enterigita sub la ruinoj. Mi trovis lin post longa serĉado apud la klostro. Li havis enmane sian vojaĝsakon: kiam la fajro jam komencis transdoniĝi al la domo de la pilgrimuloj, li supreniris al sia ĉelo por savi almenaŭ siajn tre altvalorajn objektojn. Li prenis ankaŭ mian sakon, en kiu mi trovis ion por vesti min. Ni haltis peze spirante por rigardi tion, kio okazas ĉirkaŭ ni.

La abatejo estis kondamnita. Preskaŭ ĉiuj ĝiaj konstruaĵoj estis, kelkaj pli, kelkaj malpli, atingitaj de la fajro. Tiuj ankoraŭ netuŝitaj baldaŭ ne plu estus tiaj, ĉar nun ĉio, ekde la naturaj elementoj ĝis la konfuza agado de la helpantoj, kunlaboris por disvastigi la fajron. Savitaj restis la partoj ne konstruitaj, la legomĝardeno, la ĝardeno antaŭ la klostro... Nenion plian eblis fari por savi la konstruaĵojn sed sufiĉis rezigni la ideon savi ilin por povi ĉion observi sen danĝero, restante en malfermita areo.

Ni rigardis la preĝejon, kiu nun malrapide brulis, ĉar karakterizo de tiuj grandaj konstruaĵoj estas tuj ekflami en la lignaj partoj kaj poste agonii dum horoj, foje dum tagoj. Laŭ malsama maniero ankoraŭ brulis la Konstruaĵo. En ĝi la brulopova materialo estis multe pli riĉa, la fajro, kiu tute disvastiĝis tra la scriptorium, invadis la kuirejon. Koncerne la trian etaĝon, kie iam kaj dum centoj da jaroj estis la labirinto, estis fakte detruita.

“Ĝi estis la plej granda biblioteko de la kristanaro,” diris Vilhelmo. “Nun,” li aldonis, “la Antikristo estas vere proksima ĉar neniu saĝeco plu estos baro por li. Aliflanke, ni vidis lian vizaĝon hieraŭ nokte”.

“Kies vizaĝon?” mi demandis konfuzita.

“Tiun de Jorge, mi celas. En tiu vizaĝo ruinigita de malamo kontraŭ la filozofio, mi unuafoje vidis la portreton de la Antikristo, kiu ne venas el la tribo de Judujo, kiel asertas liaj predikantoj, nek el malproksima lando. La Antikristo povas naskiĝi el la pieco mem, el la troa amo al Dio aŭ el la vero, kiel la herezulo naskiĝas el sanktulo kaj la demonhavanto el viziulo. Timu, Adso, la profetojn kaj tiujn, kiuj volas morti por la vero, ĉar kutime ili igas, ke multaj ĉirkaŭ ili mortu kun ili, ofte antaŭ ili, foje anstataŭ ili. Jorge faris diablan laboron ĉar li amis sian veron tiel maldece, ke li kuraĝis fari ĉion por detrui la mensogon. Jorge timis la duan libron de Aristotelo ĉar, eble, ĝi vere instruis kiel distordi la vizaĝon de ĉiu vero, por ke ni ne fariĝu sklavoj de niaj fantomoj. Eble la tasko de tiuj, kiuj amas la homaron, estas priridigi la veron, ridindigi la veron, ĉar la unika vero estas lerni liberigi nin de la malsana pasio por la vero”.

“Sed majstro,” mi kuraĝis diri, bedaŭroplena, “vi nun parolas tiel, ĉar vi estas vundita en la profundo de via animo. Sed estis vero tio, kion vi malkovris ĉi-vespere, kion vi atingis interpretante la spurojn, kiujn vi legis en la lastaj tagoj. Jorge venkis, sed vi venkis Jorge’n, ĉar vi malkovris lian intrigon…”

“Ne ekzistis intrigo,” diris Vilhelmo, “kaj mi malkovris ĝin pro eraro”.

La aserto estis memkontraŭdira, kaj mi ne komprenis, ĉu Vilhelmo vere volis, ke ĝi estu tia. “Sed estis vere, ke la piedsignoj en la neĝo referencis al Brunello,” mi diris, “estis vere, ke Adelmo mortigis sin mem, estis vere, ke Venancio ne dronis en la terkruĉo, estis vere, ke la labirinto estis aranĝita kiel vi imagis ĝin, estis vere, ke oni povis eniri en la finis Africae tuŝante la vorton quatuor, estis vere, ke la mistera libro estis tiu de Aristotelo... Mi povus daŭrigi listigi ĉiujn verajn aferojn, kiujn vi malkovris uzante vian sciencon...”

“Mi neniam pridubis la veron de la signoj, Adso, ili estas la nura afero, kiun homo havas por orientiĝi en la mondo. Tio, kion mi ne komprenis, estis la rilato inter la signoj. Mi atingis la certecon pri Jorge per apokalipsa skemo, kiu ŝajnis estis la fundamento de ĉiuj krimoj, tamen ĝi estis hazarda koincido. Mi atingis la certecon pri Jorge serĉante aŭtoron de ĉiuj krimoj kaj ni malkovris, ke ĉiu krimo havis esence diversan aŭtoron, aŭ neniun. Mi atingis la certecon pri Jorge postkurante planadon de perversa kaj rezonanta menso, kaj ne ekzistis planado, aŭ, pli bone, Jorge mem estis superfortita de sia komenca planado kaj poste komenciĝis ĉeno de kaŭzoj, kaj de kunefikaj kaŭzoj, kaj de memkontraŭdiraj kaŭzoj, kiuj disvolviĝis memstare, kreante rilatojn, kiuj ne dependis de iu ajn planado. Kie estas mia tuta saĝo? Mi kondutis kiel obstinulo, postkurante ŝajnan ordon, dum mi devis bone scii, ke ne ekzistas ordo en la universo”.

“Sed imagante la erarajn ordojn tamen ion vi trovis…”

“Vi diris tre belan aferon, Adso, dankon. La ordo, kiun nia menso imagas, estas kiel reto, aŭ ŝtupetaro, kiun oni konstruas por atingi ion. Sed poste oni devas forĵeti la ŝtupetaron, ĉar oni malkovras, ke, kvankam ĝi estis bezonata, ĝi estis sensignifa. Er muoz gelîchesame die Leiter abewerfen, sô Er an ir ufgestigen ist... (Li devas ĵeti malsupren la ŝtupetaron post kiam li surgrimpis). Ĉu oni tiel diras?”

“Tiele sonas en mia lingvo. Kiu diris tion?”

“Mistikulo de via lando. Li skribis tion ie, mi ne memoras kie. Kaj ne necesas, ke iu iam retrovu tiun manuskripton. La unikaj veroj, kiuj utilas, estas forĵetendaj rimedoj”.

“Vi ne povas riproĉi al vi ion ajn, vi agis laŭ via plejbono”.

“Ĝi estas la plejbono de la homoj, kio estas malmulte. Estas malfacile akcepti la ideon, ke ne povas ekzisti ordo en la universo, ĉar tio ofendus la liberan volon de Dio kaj lian ĉiopovecon. Tiel, la libereco de Dio estas nia kondamno, aŭ almenaŭ la kondamno de nia fiereco”.

Mi kuraĝis eldiri, por la unua kaj lasta fojo en mia vivo, teologian konkludon: “Sed kiel povas ekzisti necesa estulo tute interplektita kun la eblo? Kia diferenco estas do inter Dio kaj la praa ĥaoso? Ĉu aserti la absolutan ĉiopovecon de Dio kaj lian absolutan liberecon rilate al siaj propraj elektoj ne egalas al pruvo, ke Dio ne ekzistas?”

Vilhelmo rigardis min sen ke ia sento montriĝu sur la trajtoj de lia vizaĝo, kaj diris: “Kiel povus saĝulo daŭrigi komuniki siajn sciojn, se li respondus jes al via demando?”. Mi ne komprenis la signifon de liaj vortoj: “Ĉu vi volas diri,” mi demandis, “ke ne plu ekzistus ebla kaj komunikebla scio, se mankus la kriterio mem de la vero, aŭ ke vi ne plu kapablus komuniki tion, kion vi scias, ĉar aliaj ne permesus tion?”

En tiu momento parto de la tegmento de la dormejo falegis kun grandega kraŝo, levante alten nubon de fajreroj. Kelkaj el la ŝafoj kaj kaproj, kiuj vagis tra la korto, preterpasis nin lanĉante terurajn blekojn. Iuj servantoj amase pasis preter ni, kriante, kaj preskaŭ ili tretis nin.

“Ĉi tie estas tro da konfuzo,” diris Vilhelmo, “Non in commotione, non in commotione Dominus” (ne en la tertremo, ne en la tertremo la Eternulo [ĉeestis]).