SESA TAGO - de la vesperaj preghoj...

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - De la vesperaj preĝoj al kompletorio

Kiam, mallonge, oni rakontas pri longaj horoj de konfuziĝo.

Malfacilas al mi rakonti tion, kio okazis dum la sekvaj horoj, inter la vesperaj preĝoj kaj la kompletorio.

Vilhelmo ne ĉeestis. Mi vagis ĉirkaŭ la staloj sed nenion nenormalan mi rimarkis. La ĉevalgardistoj reenirigis la bestojn, maltrankvilajn pro la vento, sed ĉio cetera estis kvieta.

Mi eniris en la preĝejon. Ĉiuj estis jam sur siaj lokoj en la ĥorseĝoj, sed la abato rimarkis la foreston de Jorge. Per gesto li prokrastis la komencon de la preĝado. Li vokis Benĉo’n por ke li iru serĉi lin. Benĉo ne estis tie. Iu rimarkigis, ke li verŝajne estis aranĝanta la scriptorium por ĝia fermo. La abato, ĝenata, diris, ke estis decidite, ke Benĉo nenion fermas, ĉar li ne konas la regulojn. Ajmaro de Aleksandrio ekstaris el sia seĝo: “Se via patra moŝto permesas, mi iras kaj mi vokos lin...”

“Neniu petis ion al vi,” diris la Abato abrupte, kaj Ajmaro revenis al sia sidloko, ne sen esti adresinta nedifineblan rigardon al Pacifiko el Tivoli. La abato vokis Nikolao’n, kiu ne ĉeestis. Ili rememorigis al li, ke li preparas la vespermanĝon kaj li kapjesis pro elreviĝo, kvazaŭ li bedaŭrus montri al ĉiuj, ke li estas en stato de ekscito.

“Mi volas, ke Jorge estu ĉi tie,” li kriis, “serĉu lin! Iru!” li ordonis al la majstro de la novicoj.

Iu alia rimarkigis al li, ke ankaŭ Alinardo ne ĉeestas. “Mi scias,” diris la Abato, “li estas malsana”. Mi estis proksima al Petro de sankta Albano kaj mi aŭdis lin diri al sia najbaro, Gunzo el Nola, en popola lingvo de centra Italujo, kiun mi parte komprenis: “Mi pensas, ke jes. Hodiaŭ kiam li foriris post la interparolo, la kompatinda maljunulo ĉagreniĝis. Abbo kondutas kiel la putino de Avinjono!”

La novicoj estis konsternitaj, per sia senkulpa, knabeca sentemo ili sentis la streĉon, kiu regis en la ĥorejo, kiel mi sentis ĝin. Pasis kelkaj longaj momentoj de silento kaj embaraso. La abato ordonis kanti kelkajn psalmojn, kaj hazarde li indikis tri, kiuj ne estis preskribitaj de la regulo por la vesperaj preĝoj. Ĉiuj rigardis unu la alian, poste oni komencis preĝi mallaŭte. La majstro de la novicoj revenis, sekvata de Benĉo, kiu atingis sian lokon kun la kapo klinita. Jorge ne estis en la scriptorium nek li estis en sia ĉelo. La abato ordonis, ke la vesperaj preĝoj komenciĝu.

Fine, antaŭ ol ĉiuj malsupreniris al vespermanĝo, mi iris voki Vilhelmo’n. Li kuŝis sur sia lito, vestita, senmova. Li diris, ke li ne pensis, ke estas tiom malfrue. Mi mallonge rakontis al li tion, kio okazis. Li balancis sian kapon.

Ĉe la pordo de la refektorio ni vidis Nikolao’n, kiu akompanis Jorge’n kelkajn horojn antaŭe. Vilhelmo demandis al li, ĉu la maljunulo tuj vizitis la abaton. Nikolao diris, ke li devis longe atendi ekster la pordo, ĉar en la ĉambro estis Alinardo kaj Ajmaro el Aleksandrio. Post eniro, Jorge restis restis ene dum kelka tempo kaj li atendis lin. Poste li eliris kaj li estis akompanata, unu horon antaŭ la vesperaj preĝoj, al la preĝejo ankoraŭ dezerta.

La abato vidis nin paroli kun la provizestro. “Frato Vilhelmo,” li admonis, “ĉu vi ankoraŭ esploras?”. Li mangestis, ke li sidiĝu ĉe lia tablo, kiel kutime. La benediktana gastamo estas sankta.

La vespermanĝo estis pli silenta ol kutime, kaj malĝoja. La abato manĝis kontraŭvole, premata de malgajaj pensoj. Fine, li diris al la monaĥoj, ke ili rapidu iri al la kompletorio.

Alinardo kaj Jorge ankoraŭ forestis. La monaĥoj indikis unu al la alia la malplenan sidlokon de la blindulo, murmurante. Fine de la rito, la abato invitis ĉiujn trapreĝi specialan preĝon por la sano de Jorge el Burgoso. Ne estis klare, ĉu li parolas pri la korpa sano aŭ pri la eterna sano. Ĉiuj komprenis, ke nova katastrofo batos tiun komunumon. Poste, la abato ordonis al ĉiuj rapidi, kun pli granda diligenteco ol kutime, al siaj litoj. Li ordonis, ke neniu, kaj li akcentis la vorton neniu, restu vaganta ekster la dormejo. La timigitaj novicoj eliris kiel unuaj, kun la kapuĉoj super la vizaĝoj, la kapoj klinitaj, sen interŝanĝi vorton, sen puŝpeloj per la kubutoj, sen ridetoj, sen la malicaj kaj kaŝe faritaj stumbligoj, per kiuj ili kutimis provoki unu la alian (ĉar la novico, kvankam monaĥo, estas ĉiam knabo, kaj malmulte efikas la riproĉoj de lia majstro, kiu ne povas malebligi, ke ili ofte kondutu kiel infanoj, kiel postulas ilia malalta aĝo).

Kiam la plenkreskuloj eliris, mi enviciĝis, diskrete, al la grupo, kiun mi nun distingis kiel tiun de la “italoj”. Pacifiko murmuris al Ajmaro: “Ĉu vi vere pensas, ke Abbo ne scias, kie estas Jorge?” Kaj Ajmaro respondis: “Povas esti, ke li ne scias, kaj ke li scias, ke li neniam plu revenos el la loko, kie li estas. Eble la maljunulo deziris tro multe, kaj Abbo ne plu volas lin...”

Dum Vilhelmo kaj mi ŝajnigis, ke ni iras al la gastejo de la pilgrimuloj, ni vidis la abaton reenirantan en la Konstruaĵon tra la pordo de la refektorio ankoraŭ malfermita. Vilhelmo konsilis atendi iomete, poste, kiam la esplanado estis dezerta, li invitis min sekvi lin. Ni rapide transiris la malplenajn spacojn kaj ni eniris en la preĝejon.