SESA TAGO - naŭa pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - naŭa preĝhoro

Kiam la abato rifuzas aŭskulti Vilhelmo’n, parolas pri la lingvaĵo de la valoraj ŝtonoj kaj elmontras sian deziron, ke oni ne plu enketu pri tiuj malfeliĉaj eventoj.

La domo de la abato estis super la halo de la Kapitulo kaj el la fenestro de la salono, granda kaj pompa, en kiu li nin akceptis, oni povis vidi, en klara kaj venta tago, preter la tegmento de la abateja preĝejo, la konturojn de la Konstruaĵo. La abato, staranta antaŭ fenestro, estis admiranta ĝin kaj montris ĝin al ni per solena gesto.

“Admirinda fortikaĵo,” li diris, “kiu resumas en siaj proporcioj la oran regulon, kiu gvidis la konstruadon de la arkeo. Dividita en tri etaĝojn ĉar tri estas la numero de la Triunuo, tri estis la anĝeloj, kiuj vizitis Abrahamo’n, la tagoj, kiujn Jona pasigis en la ventro de la granda fiŝo, tiuj, kiujn Jesuo kaj Lazaro pasigis en la tombo; tri la fojoj, kiam Kristo petis al la Patro, ke la maldolĉa kaliko pasu for de Li, tri la fojoj, kiam Li retiriĝis por preĝi kun la apostoloj. Trifoje Petro malkonfesis Lin, kaj trifoje Li montris sin al la siaj post la resurekto. Estas tri teologiaj virtoj, tri sanktaj lingvoj, tri partoj de la animo, tri klasoj de intelektaj estaĵoj, anĝeloj, viroj kaj demonoj, tri specoj de sono, vox, flatus, pulsus (tono, blovo, impulso), tri epokoj de la homa historio, antaŭ, dum kaj post la leĝo”.

“Mirinda harmonio de mistikaj interkonformecoj”, konsentis Vilhelmo.

“Sed eĉ la kvadrata formo,” daŭrigis la abato, “riĉas je spiritaj instruoj. Kvar estas la kardinalaj punktoj, la sezonoj, la elementoj kaj la varmo, la malvarmo, la humideco kaj la sekeco, la naskiĝo, la kresko, la matureco kaj la maljuneco, kaj la ĉielaj, surteraj, aeraj kaj akvaj specioj de bestoj, la koloroj de la ĉielarko kaj la nombro da jaroj necesaj por atingi superjaron”.

“Ho, certe,” diris Vilhelmo, “kaj tri plus kvar donas sep, kiu estas nombro mistika kiel malmultaj aliaj, dum tri oble kvar estas dekdu, kiel la apostoloj, kaj dekdu oble dekdu estas centkvardekkvar, kiu estas la nombro da bibliaj elektitoj”. Kaj al ĉi tiu lasta manifestiĝo de mistika scio pri la hiperurania mondo de la numeroj la abato havis nenion plian por aldoni. Kio ebligis al Vilhelmo enkonduki la temon.

“Ni devas paroli pri la lastaj eventoj, pri kiuj mi longe meditis”, li diris.

La abato turnis la dorson al la fenestro kaj alfrontis Vilhelmo’n kun severa vizaĝo: “Eble tro longe. Mi konfesas al vi, frato Vilhelmo, ke mi atendis pli multe de vi. Preskaŭ ses tagoj pasis ekde kiam vi alvenis ĉi tien, kvar monaĥoj mortis, aldone al Adelmo, du estis arestitaj de la inkvizicio - ĝi estis justica faro, certe, sed ĉi tiun honton ni povus eviti, se la inkvizitoro ne estus devigita pritrakti la antaŭajn krimojn - kaj, fine, la kunveno, kies peranto mi estis, havis malfeliĉajn rezultojn, ĝuste pro ĉiuj tiuj krimoj... Vi samopinios kun mi, ke mi povus atendi tute alian rezulton, kiam mi petis al vi esplori pri la morto de Adelmo".

Vilhelmo eksilentis embarasita. Certe la abato pravis. Mi diris, komence de ĉi tiu rakonto, ke mia majstro ege ŝatis mirigi la aliajn per la rapideco de siaj konkludoj, kaj logike lia fiereco estis vundita, kiam oni akuzis lin, kaj ne malprave, pri malrapideco.

“Estas vere,” li konfesis, “mi ne kontentigis viajn atendojn, sed mi diros al vi kial, via sublimeco. Ĉi tiuj krimoj ne estas sekvo de interbatiĝo aŭ de iu revenĝo ĉe la monaĥoj, sed ili fontas el faktoj, kiuj siavice fontas el fora historio de la abatejo...”

La abato rigardis lin kun zorgo: “Kion vi volas diri? Ankaŭ mi komprenas, ke la ŝlosilo ne kuŝas en la malfeliĉa vivhistorio de la provizestro, kiu miksiĝis kun alia historio. Sed koncerne tion alian, tion alian, kion mi eble konas, sed pri kio mi ne povas paroli... mi esperis, ke ĝi estis klara al vi, kaj ke vi parolus al mi pri ĝi...”

“Via sublimeco pensas pri ia evento, kiun vi eksciis dum konfespreno...” La abato turnis sian rigardon aliloken, kaj Vilhelmo daŭrigis: “Se via grandiozeco volas scii, ĉu mi eksciis, tamen ne de via grandiozeco, ĉu malpermesitaj rilatoj okazis inter Berengaro kaj Adelmo, kaj inter Berengaro kaj Malaĥi, nu, jes, ĉiuj en la abatejo scias tion...”

La abato forte ruĝiĝis: “Mi opinias, ke ne utilas paroli pri similaj aferoj kiam ĉeestas ĉi tiu novico. Kaj mi ne pensas, ke, pro la fino de la kunsido, vi ankoraŭ bezonas lin kiel skribiston. Eliru knabo”, li diris aŭtoritate. Humiligita, mi eliris. Sed, estante scivolema, mi kaŭris malantaŭ la pordo de la ĉambro, kiun mi lasis malfermita, por ke mi povu sekvi la dialogon.

Vilhelmo ekparolis: “Nu, ĉi tiuj malpermesitaj rilatoj, se ili okazis, havis malmulte da rolo en la doloraj eventoj. La ŝlosilo estas alia, kaj mi pensis, ke vi imagis ĝin. Ĉio rondiras ĉirkaŭ la ŝtelo kaj posedo de libro, kiu estis kaŝita en finis Africae, kaj kiu nun estas denove tie dank' al interveno de Malaĥi, sen, tamen, vi konstatis tion, ke la sinsekvo de krimoj interrompiĝu”.

Estis longa silento, poste la abato reparolis per rompita kaj necerta voĉo, kvazaŭ surprizita de neatenditaj malkovroj. “Tio ne eblas... Vi... Kiel vi scias pri finis Africae? Ĉu vi malobservis mian malpermeson kaj eniris en la bibliotekon?”

Vilhelmo devus diri la veron, sed la kolerego de la abato ne estus koninta limon. Li evidente ne volis mensogi. Li decidis respondi la demandon per alia demando: “Ĉu via grandiozeco ne diris al mi dum nia unua renkontiĝo, ke viro kiel mi, kiu tiel bone priskribis Brunello'n ne iam vidinte ĝin, ne havus malfacilaĵojn pensi pri lokoj, en kiujn li ne povas iri?”

“Tiel statas la aferoj, do”, diris Abbo. “Sed kial vi pensas tion, kion vi pensas?”

“Kiel mi atingis miajn konkludojn estas tro longa historio por rakonti. Nu, oni plenumis serion da krimoj por malhelpi multajn malkovri ion, kion oni ne volis, ke oni malkovru. Nun ĉiuj, kiuj sciis ion pri la sekretoj de la biblioteko, ĉu juste ĉu per trompo, mortis. Nur unu persono restas, vi”.

“Vi volas subkomprenigi... vi volas subkomprenigi...” la abato parolis kiel iu, kies kolvejnoj ŝvelas.

“Ne miskomprenu min,” diris Vilhelmo, kiu verŝajne provis subkomprenigi ion. “Mi diras, ke ekzistas iu, kiu scias kaj kiu volas, ke neniu alia sciu. Vi, estante la lasta, kiu scias, povus fariĝi la sekva viktimo. Krom en la kazo, ke vi diras al mi tion, kion vi scias pri tiu malpermesita libro kaj, ĉefe, kiu, en la abatejo, povas scii tion, kion vi scias, kaj eble pli multe, pri la biblioteko”.

“Ĉi tie estas malvarme”, diris la abato, “ni eliru”.

Mi rapide malproksimiĝis el la pordo kaj atendis ilin ĉe la supro de la ŝtuparo kondukanta malsupren. La abato vidis min kaj ridetis al mi.

“Kiom da maltrankviligaj aferoj ĉi tiu monaĥeto certe aŭskultis en ĉi tiuj tagoj! Venu knabo, ne tro ĉagreniĝu. Ŝajnas al mi, ke oni imagis pli da intrigoj ol tiuj, kiuj efektive ekzistas...”

Li levis manon kaj lasis, ke la taglumo lumigu belegan ringon, kiun li portis sur sia ringofingro, signo de sia potenco. La ringo ekbrilis per la tuta brilego de siaj ŝtonoj.

“Vi rekonas ĝin, ĉu ne?” li diris al mi. “Ĝi estas la simbolo de mia aŭtoritato sed ankaŭ de la ŝarĝo sur mi. Ĝi ne estas ornamaĵo, ĝi estas grandioza resumo de la dia vorto, kies gardanto mi estas”. Per siaj fingroj li tuŝis la ŝtonon, la triumfon de la diverskoloraj ŝtonoj, kiuj konsistigis tiun admirindan ĉefverkon de homa arto kaj naturo. “Jen la ametisto,” li diris, “kiu estas spegulo de humileco kaj memorigas al ni la naivecon kaj dolĉecon de sankta Mateo; jen la kalcedonio, signo de karitato, simbolo de la pieco de Jozefo kaj de sankta Jakobo la pli aĝa; jen la jaspo, kiu evidentigas la kredon, ĝi rilatas al sankta Petro; kaj la sardonikso, signo de martireco, kiu memorigas al ni sanktan Bartolomeo’n; jen la safiro, espero kaj kontemplado, ŝtono de sankta Andreo kaj sankta Paŭlo; kaj la berilo, sana doktrino, scienco kaj pacienco, virtoj propraj al sankta Tomaso... Kiom grandioza estas la lingvaĵo de la valoraj ŝtonoj”, li daŭrigis, enprofundiĝinta en sia mistika vizio, “kiun la tradiciaj gemistoj kunmetis el la rezonado de Aarono kaj el la priskribo de la ĉiela Jerusalemo en la libro de la apostolo. Cetere, en la muregoj de Ciono estis la samaj juveloj, kiuj ornamis la brustkirason de la frato de Moseo, escepte de la karbunkolo, la agato kaj la onikso kiuj, menciitaj en la biblia libro Eliro, estas anstataŭigitaj en la Apokalipso per kalcedonio, sardonikso, krizopraso kaj jacinto”.

Vilhelmo komencis malfermi la buŝon, sed la abato levis manon por silentigi lin kaj daŭrigis sian parolon: “Mi memoras libron de litanioj, en kiu ĉiu ŝtono estis priskribita per laŭdaj versoj honore al la Virgulino. Oni parolis pri ŝia fianĉringo kiel simbola poemo pri la pli altaj veroj manifestitaj per la lingvaĵo de la ŝtonoj, laŭ la gemtraktato, kiuj plibeligis ĝin. Jaspro por la kredo, kalcedonio por la karitato, smeraldo por la pureco, sardonikso por la trankvileco de la virga vivo, rubeno por la sanganta koro sur la Kalvario, krizolito, kies multforma ekbrilo memorigas la mirindan varion de la mirakloj de Maria, hiacinto por la karitato, ametisto, kun sia miksaĵo de rozo kaj bluo, por la amo de Dio... Sed en la muntumo estis enkorpigitaj aliaj ne malpli signifaj substancoj, kiel la kristalo, kiu rilatas al la ĉasteco de la animo kaj korpo, la ligurio, kiu similas al sukceno, simbolo de modereco, kaj la magneta ŝtono, kiu altiras feron, samkiel la Virgulino tuŝas la kordojn de pentantaj koroj per la arĉo de sia boneco. Ĉiuj substancoj, kiuj, kiel vi povas vidi, ornamas ankaŭ mian juvelon kvankam laŭ minimuma kaj tre humila kvanto”.

Li movis la ringon kaj li kvazaŭblindigis miajn okulojn per ĝia fulmetado, kvazaŭ li volus senkonsciigi min. “Mirinda lingvaĵo, ĉu ne? Laŭ aliaj ekleziaj patroj la ŝtonoj signifas pliajn aliajn aferojn, laŭ papo Inocento la 3-a la rubeno anoncas trankvilon kaj paciencon kaj la granato anoncas karitaton. Laŭ sankta Bruno de Kolonjo la akvamarino koncentras la teologian sciencon per la virto de siaj tre puraj briletoj. La turkiso signifas ĝojon, la sardonikso elvokas la serafojn, la topazo la kerubojn, la jaspo la tronojn, la krizolito la regecojn, la safiro la virtecojn, la onikso la potencojn, la berilo la regantojn, la rubeno la ĉefanĝelojn kaj la smeraldo la anĝelojn. La lingvaĵo de la gemoj estas multfaceta, ĉiu el ili esprimas pli ol unu veron, laŭ la signifo de la elektita interpreto, laŭ la kunteksto en kiu ĝi aperas. Kaj kiu decidas pri la nivelo de interpretado kaj pri la ĝusta kunteksto? Vi scias tion, knabo, oni instruis tion al vi: la aŭtoritatulo, la plej fidinda komentisto el ĉiuj kaj tiu kun prestiĝo, kaj do kun sankteco. Kontraŭe, kiel oni povus interpreti la multformajn signojn, kiujn la mondo metas sub niajn pekemajn okulojn, kiel eblus eviti la miskomprenojn, al kiuj la diablo allogas nin? Vi devas scii, ke la lingvaĵo de la gemoj estas aparte abomena por la diablo, kiel atestas sankta Hildegarda. La fia besto vidas en ĝi mesaĝon prilumitan de malsamaj signifoj aŭ niveloj de scio, kaj li volus ĝin konfuzi, ĉar en li, en la Malamiko, la brilego de la ŝtonoj elvokas la mirindajn aferojn, kiujn li posedis antaŭ sia falego en la inferon, kaj li komprenas, ke tiu brilego estas produktita de fajro, kiu estas lia turmento”. Li prezentis al mi la ringon por kisi, kaj mi genuiĝis. Li karesis mian kapon. “Kaj do, knabo, forgesu la sendube erarajn aferojn, kiujn vi aŭdis dum ĉi tiuj tagoj. Vi eniris en la plej grandan kaj plej noblan ordenon el ĉiuj, kies unu el la abatoj mi estas, vi estas sub mia jurisdikcio. Kaj sekve, aŭskultu mian ordonon: forgesu, kaj ke viaj lipoj estu sigelitaj por ĉiam. Ĵuru”.

Emociita, submetita, mi certe estus ĵurinta. Kaj vi, mia bona leganto, ne povus nun legi ĉi tiun mian fidelan kronikon. Sed en tiu momento Vilhelmo intervenis, eble ne por malebligi mian ĵuron, sed pro instinkta reago, pro ĝeniĝo, por interrompi la abaton, por rompi tiun sorĉon, kiun li certe kreis.

“Nu, al kio rilatas la knabo? Mi faris al vi demandon, mi avertis vin pri danĝero, mi petis al vi diri al mi nomon... Ĉu vi nun volas, ke mi ankaŭ kisu la ringon kaj ĵuru, ke mi forgesu tion, kion mi sciis aŭ suspektas?”

“Ho, vi...” la abato diris melankolie, “mi ne esperas, ke almozmonaĥo komprenu la belecon de niaj tradicioj, aŭ ke li respektu la diskretecon, la sekretojn, la misterojn de la karitato... jes, de la karitato, kaj la senton pri honoro, kaj la sanktpromeson silenti, sur kiu kuŝas nia grandiozeco... Vi rakontis al mi strangan historion, nekredeblan historion. Pri malpermesita libro, kiu kaŭzis serion da murdoj, pri iu, kiu scias ion, kion nur mi devus scii... Fabeloj, sensencaj konkludoj. Parolu pri tio, se vi volas, sed neniu kredos vin. Kaj ankaŭ kaze, ke iu fragmento de via imagita rekonstruo estus vera... nu, nun ĉio falas sub mian kontrolon kaj mian respondecon. Mi kontrolos, mi havas la rimedojn, mi havas la aŭtoritaton. Mi eraris dekomence petante al fremdulo, kiom ajn saĝa li estu, kiom ajn fidinda li estu, esplori aferojn, pri kiuj nur mi kompetentas. Sed vi komprenis tion, vi diris al mi; mi kredis komence, ke ĉio rilatis al malobservo de la voto de ĉasteco, kaj (malprudenta mi estis) mi volis, ke iu alia diru al mi tion, kion mi aŭskultis dum konfespreno. Bone, nun vi diris ĉi tion al mi. Mi tre dankas vin pro tio, kion vi faris aŭ klopodis fari. La kunsido de la delegacioj okazis, via misio ĉi tie finiĝis. Mi imagas, ke oni tre atendas vin en la imperiestra kortego, ili ne povas longe resti sen homo kiel vi. Mi donas al vi la permeson forlasi la abatejon. Verŝajne nun estas jam malfrue, mi ne volas, ke vi vojaĝu post la sunsubiro, la vojoj estas nesekuraj. Vi foriros morgaŭ frumatene. Ho, ne danku min, por mi estis ĝojo havi vin kiel fraton meze de fratoj kaj honori vin per nia gastamo. Vi povas retiriĝi kun via novico por prepari la pakaĵojn. Mi salutos vin denove morgaŭ matene. Dankegon. Kompreneble, ne necesas, ke vi daŭrigu viajn esplorojn. Ne malkvietigu plie la monaĥojn. Iru, do”.

Pli ol forsaluto, ĝi estis forpelo. Vilhelmo salutis kaj ni malsupreniris la ŝtuparon.

“Kion tio signifas?” mi demandis. Mi nenion plu komprenis.

“Provu formuli hipotezon. Vi devus jam esti lerninta fari tion”.

“Se tiel estas, mi lernis, ke mi devas formuli almenaŭ du el ili, unu kontraŭ la alia, kaj ambaŭ devas esti nekredeblaj. Nu, do...”. Mi englutis mian salivon: fari hipotezojn estis io embarasodona por mi. “Unua hipotezo, la abato jam sciis ĉion kaj li imagis, ke vi nenion malkovros. Li komisiis vin pri la enketo kiam nur Adelmo mortis, sed iom post iom li komprenis, ke la historio estas multe pli komplika, ke ĝi iel koncernas ankaŭ lin, kaj li ne volas, ke vi malkaŝu la intrigon. Dua hipotezo, la abato neniam suspektis ion ajn (kio estas suspektenda mi ne scias, ĉar mi ne scias pri kio vi nun pensas). Sed ĉiukaze li daŭre pensis, ke ĉio ŝuldiĝis al kverelo inter... inter sodomiaj monaĥoj... Sed nun vi malfermis liajn okulojn, li subite komprenis ion terura, li pensis pri nomo, li havas precizan ideon pri tiu, kiu respondecas pri la krimoj. Sed je ĉi tiu punkto li volas solvi la aferon per si mem kaj li volas malproksimigi vin, por savi la honoron de la abatejo”.

“Bona laboro. Vi komencas bone rezoni. Sed vi jam vidas, ke ambaŭkaze nia abato zorgas pri la bona reputacio de sia monaĥejo. Ĉu li estu murdanto aŭ estonta murdito, li ne volas, ke transpasu ĉi tiujn montojn misfamigaj informoj pri ĉi tiu sankta komunumo. Oni mortigu la monaĥojn, sed oni ne tuŝu la honoron de ĉi tiu abatejo. Aĥ, je...” Vilhelmo komencis koleriĝi. “Tiu bastardo de feŭda gravulo, tiu pavo famiĝinta ĉar li estis la sepultisto de Tomaso el Akvino, tiu ŝvelbrustulo, kiu ekzistas nur ĉar li surhavas ringon grandan tiom, kiom la pugo de glaso! Speco de arogantulo, arogantuloj estas vi ĉiuj, klunizaj monaĥoj, pli aĉaj ol princoj, pli kanajlaj ol la kanajloj!”

“Majstro...” mi kuraĝis diri, ofendiĝinta, riproĉtone.

“Silentu vi, kiu estas ilia samspeculo. Vi ne estas simpluloj, nek filoj de simpluloj. Se vi renkontas kamparanon, eble vi bonvenigas lin, sed mi vidis hieraŭ, ke vi ne hezitas transdoni lin al la sekulara brako. Sed neniun el la viaj vi transdonas, necesas kovri, Abbo kapablas trovi friponon kaj ponardi lin en la subteraĵo de la trezorejo, kaj dismeti liajn renojn en siajn relikvujojn, kondiĉe ke la honoro de la abatejo estu savita. Ĉu franciskano, iu malaltranga monaĥo, malkovru, kia vermejo estas ĉi tiu sankta domo? Ho ne, ĉi tion Abbo ne povas ebligi, ne gravas al li, kiom tio kostu. Dankon frato Vilhelmo, la imperiestro bezonas vin, vi vidis, kian belan ringon mi havas, ĝis la revido. Sed nun la defio ne estas nur afero inter mi kaj Abbo, ĝi estas inter mi kaj la tuta demando: mi ne forlasas ĉi tiujn muregojn antaŭ ol scii ĉion. Ĉu li volas, ke mi foriru morgaŭ matene? Bone, li estas la dommastro, sed mi devas ekscii ĉion antaŭ la morgaŭa mateno. Mi devas”.

“Ĉu vi devas? Kiu devigas vin, nun?”

“Neniu postulas, ke ni sciu, Adso. Ni devas, jen ĉio, ankaŭ riske, ke ni komprenu malbone”.

Mi estis ankoraŭ konfuzita kaj humiligita de la vortoj de Vilhelmo kontraŭ mia ordeno kaj ĝiaj abatoj. Kaj mi klopodis parte pravigi Abbo’n vortumante trian hipotezon, laŭ la arto pri kiu mi fariĝis, ŝajnis al mi, tre lerta: “Vi ne pripensis trian eblecon, majstro,” mi diris. “Ni rimarkis dum la lastaj tagoj, kaj hodiaŭ matene tio evidentiĝis al ni, post la konfidoj de Nikolao kaj la murmuroj, kiujn ni aŭdis en la preĝejo, ke ekzistas grupo da italaj monaĥoj, kiuj ne toleras la sinsekvon de elektoj de alilandaj bibliotekistoj, kaj ili akuzas la abaton, ke li ne respektas la tradicion kaj ili, laŭ mia kompreno, kaŝiĝas malantaŭ la maljuna Alinardo, puŝante lin antaŭ si kiel flagon, por peti diversan regmanieron de la abatejo. Mi bone komprenis ĉi tiujn aferojn, ĉar ankaŭ la novicoj aŭskultas en sia monaĥejo multajn diskutojn, kaj aludojn, kaj tiaspecajn intrigojn. Kaj sekve, eble la abato timas, ke viaj malkovroj povas havigi armilon al liaj malamikoj, kaj li volas solvi la tutan demandon per granda prudento...”

“Tio eblas. Sed li restas ŝvelbrustulo, kaj li lasos, ke oni mortigu lin”.

“Sed kion vi opinias pri miaj konjektoj?”

“Mi diros al vi poste”.

Ni estis en la klostro. La vento pli kaj pli fortiĝis, la lumo estis malpli klara, kvankam apenaŭ pasis la naŭa horo. La tago alproksimiĝis al la sunsubiro kaj restis al ni tre malmulte da tempo. Dum la vesperaj preĝoj la abato certe informos la monaĥojn, ke Vilhelmo ne plu havas la rajton fari demandojn kaj eniri ĉien.

“Estas malfrue,” diris Vilhelmo, “kaj kiam oni havas malmulte da tempo, oni devas klopodi konservi paciencon. Ni devas agi kvazaŭ ni havus la eternecon antaŭ ni. Mi havas problemon por solvi, kiamaniere penetri en la finis Africae, ĉar en ĝi devas esti la fina respondo. Poste, ni devas savi homon, sed mi ankoraŭ ne scias kiun. Fine, ni atendu, ke io okazos en la loko de la staloj. Do, vi kontrolos ilin... Rigardu, kiom da moviĝoj tie...”

Fakte, la spaco inter la Konstruaĵo kaj la klostro estis aparte vivoplena. Iom antaŭe, novico, alveninta el la domo de la abato, kuris al la direkto de la Konstruaĵo. Nun Nikolao eliris kaj direktiĝis al la dormejoj. En angulo la grupo de la mateno, Pacifiko, Ajmaro kaj Petro, parolis kun Alinardo insiste, kvazaŭ por konvinki lin pri io.

Poste ili ŝajne alprenis decidon. Ajmaro subtenis Alinardo’n, ankoraŭ malinklina, kaj iris kun li al la loĝejo de la abato. Ili estis enirantaj en ĝin, kiam Nikolao eliris el la dormejo, kondukante kun si Jorge’n al la sama direkto. Li vidis la du enirantojn, flustris ion en la orelo de Jorge, la maljunulo skuis sian kapon kaj ili tamen daŭrigis sian iradon ĝis la kapitula salono.

“La abato ekmastras la situacion...” murmuris Vilhelmo kun skeptiko. El la Konstruaĵo eliris aliaj monaĥoj, kiuj devis resti en la scriptorium, kaj tuj post ili sekvis Benĉo, kiu venis renkonten al ni, pli kaj pli maltrankvila.

“Estas ekscitiĝo en la scriptorium”, li diris al ni, “neniu laboras, ĉiuj flustras unuj al la aliaj... Kio okazas?”

“Okazas, ke mortis ĉiuj homoj, kiuj ĝis hodiaŭ matene aspektis la plej suspektindaj. Ĝis hieraŭ ĉiuj sin gardis kontraŭ Berengaro, stulta kaj nefidinda kaj voluptavida, poste kontraŭ la provizestro, suspektinda herezulo, fine kontraŭ Malaĥi, sufiĉe malŝatata de ĉiuj... Nun ili ne plu scias, kontraŭ kiu sin gardi, kaj ili urĝe bezonas trovi malamikon, aŭ propekan kapron. Kaj ĉiu suspektas pri la alia, kelkaj timas, kiel vi, aliaj decidis timigi iun alian. Vi ĉiuj estas tro agititaj. Adso, kontrolu la stalojn de tempo al tempo. Mi iras ripozi”.

Mi devintus surpriziĝi: iri al ripozo, dum restas malmultaj horoj, ne aspektas la plej saĝa decido. Sed nun mi konis mian majstron. Ju pli lia korpo malstreĉiĝas, des pli lia menso fermentas.