SESA TAGO - post kompletorio

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - Post kompletorio

Kiam, preskaŭ hazarde, Vilhelmo malkovras la sekreton por eniri en la finis Africae.

Kiel paro da murdistoj, ni kaŝatendis malantaŭ kolono proksime de la enirejo de kie ni povis observi la kapelon kun la kranioj.

“Abbo iris por fermi la Konstruaĵon,” diris Vilhelmo, “kiam li ŝlosos la pordojn deinterne, li povos eliri nur tra la ostejo”.

“Kaj poste?"

“Kaj poste ni vidos, kion li faras”.

Ni ne povis scii, kion li faras. Post unu horo li ankoraŭ ne eliris. Li iris al finis Africae, mi diris. Povas esti, respondis Vilhelmo. Preta por formuli multajn hipotezojn, mi aldonis: eble li denove eliris el la refektorio kaj iris serĉi Jorge’n. Kaj Vilhelmo: ankaŭ tio povas esti. Eble Jorge jam mortis, mi plie imagis. Eble li estas en la Konstruaĵo kaj li mortigas la abaton. Eble ili ambaŭ estas ie aliloke kaj iu alia embuskas atendante ilin. Kion volis la “italoj”? Kaj kial Benĉo tiom ektimis? Ĉu eble ĝi estis masko, kiun li metis sur sian vizaĝon por trompi nin? Kial li restis en la scriptorium dum la vesperaj preĝoj se li ne scias kiel fermi ĝin aŭ kiel eliri? Ĉu li volis prove esplori la pasejon al la labirinto?

“Ĉio povas esti”, diris Vilhelmo, “sed nur unu afero okazas, aŭ okazis, aŭ okazos. Kaj fine, la dia mizerikordo dotas nin per radianta certeco”.

“Kiu?” mi demandis esperoplena.

“Ke frato Vilhelmo el Baskervilo, kiu nun havas la impreson esti kompreninta ĉion, ne scias kiel oni eniras en finis Africae. Ek’ al la staloj, Adso, al la staloj”.

“Kaj se la Abato trovos nin?”

“Ni ŝajnigos esti du fantomoj”.

Ĝi ne ŝajnis al mi realigebla solvo, sed mi silentis. Vilhelmo nervoziĝis. Ni eliris tra la norda portalo kaj pasis tra la tombejo, dum la vento forte siblis kaj mi petis al la Sinjoro ne renkontigi al ni du fantomojn, ĉar en la abatejo, tiunokte, ne mankis animoj en turmento. Ni alvenis al la staloj kaj ni aŭdis la ĉevalojn pli kaj pli maltrankvilaj pro la furiozo de la vetero. La ĉefpordo havis, je la alteco de homa brusto, grandan metalan kradon, tra kiu oni povis vidi la internon. Ni ekvidis la konturojn de la ĉevaloj en la mallumo, mi rekonis Brunello’n ĉar ĝi estis la unua maldekstre. Dekstre de ĝi, la tria besto en la vico levis la kapon perceptante nian ĉeeston kaj blekis. Mi ridetis: “Tertius equi,” mi diris.

“Kion?” demandis Vilhelmo.

“Nenion, mi rememoris la kompatindan Salvatore’n. Li volis fari, kiu scias kian magion kun tiu ĉevalo, kaj per sia latino li nomis ĝin tertius equi. Kio estus la u”.

“Ĉu la u?” demandis Vilhelmo, kiu sekvis mian pensvagadon sen multe atenti ĝin.

“Jes, ĉar tertius equi signifus ne la trian ĉevalon sed la trionon de la ĉevalo, kaj la tria litero de la vorto ĉevalo estas u. Sed ĝi estas sensencaĵo...”

Vilhelmo rigardis min, kaj en la mallumo mi kredis vidi, ke lia vizaĝo transformiĝas “Ke Dio benu vin, Adso!” li diris. “Kompreneble, ĝi estas suppositio materialis (materiala signifo-funkcio), la diro koncernas de dicto (la vorton) kaj ne de re (la aferon)... Kiom stulta mi estas!”. Li donis baton al sia frunto per la malfermita mano, tiom fortan, ke aŭdiĝis klako, kaj mi pensis, ke li vundiĝis. “Knabo mia, por la dua fojo hodiaŭ la saĝo parolis per via buŝo, unue en sonĝo kaj nun dum vi ne dormas! Kuru, kuru al via ĉelo por preni la lampon, nu, ambaŭ lampojn, kiujn ni kaŝis. Ke neniu vidu vin, kaj tuj atingu min en la preĝejo! Ne faru demandojn, iru!”

Mi foriris sen fari demandojn. La lampoj estis sub mia pajlolito, plenaj de oleo, ĉar mi jam prizorgis ilian plenigon. Mi havis la fajrigilon en la monaĥa vesto. Kun la du valoraj iloj surbruste mi kuris al la preĝejo.

Vilhelmo estis ĉe la tripiedo kaj relegis la pergamenon kun la notoj de Venancio. “Adso” li diris al mi, “primum et septimum de quatuor ne signifas ‘la unua kaj sepa el la kvar’, sed de kvar, de la vorto kvar!”. Mi ankoraŭ ne komprenis, poste mia menso klariĝis: “Super thronos viginti quatuor! La skribaĵo! La verso! La vortoj, kiuj estas gravuritaj super la spegulo!”

“Ni iru!” diris Vilhelmo. “Eble ni ankoraŭ povas savi vivon!”

“Kies vivon?” mi demandis, dum li jam manipulis la kraniojn kaj malfermis la trapasejon al la ostejo.

“De iu, kiu ne meritas tion”, li diris. Kaj ni jam estis en la subtera koridoro, kun la lampoj lumantaj, irantaj al la pordo, kiu kondukis al la kuirejo.

Mi jam diris, ke tiuloke oni devis puŝi lignan pordon por eniri en la kuirejon de malantaŭ la kameno, je la fino de la helikforma ŝtuparo, kiu kondukis al la scriptorium. Kaj ĝuste kiam ni puŝis la pordon, ni aŭdis obtuzajn bruojn en la muro maldekstre. Ili venis de la muro apud la pordo, je la fino de la serio da niĉoj kun kranioj kaj ostoj. En tiu punkto, en la loko de la lasta niĉo, estis peco de plena muro, konsistanta el grandaj kaj kvadrataj blokoj el ŝtono, kun malnova tomboŝtono je la centro, sur kiu estis gravuritaj monogramoj nun malklaraj. La frapoj venis, ŝajne, de malantaŭ la tomboŝtono, aŭ de sur la tomboŝtono, parte de malantaŭ la muro, parte preskaŭ super niaj kapoj.

Se simila evento okazus en la unua nokto, mi tuj pensus pri la mortintaj monaĥoj. Sed nun mi estis preta atendi des pli aĉajn aferojn fare de la vivantaj monaĥoj.

“Kiu li povas esti?” mi demandis.

Vilhelmo malfermis la pordon kaj eliris el la malantaŭo de la kameno. La frapoj aŭdiĝis ankaŭ laŭ la muro, kiu bordis la helikforman ŝtuparon, kvazaŭ estis iu kaptito en la muro, aŭ en tiu dikeco de la muro (ja vasta) kiu supozeble konsistigis la internan muron de la kuirejo kaj tiun eksteran de la suda turego.

“Estas iu enfermita tie,” diris Vilhelmo, “mi ĉiam demandis al mi ĉu ekzistas alia enirejo de la finis Africae en ĉi tiu Konstruaĵo tiom plena de koridoroj. Evidente ĝi ekzistas; tra la ostejo, antaŭ ol iri al la kuirejo, oni devas malfermi murpecon kaj oni suriras ŝtuparon paralelan al ĉi tiu, kaŝitan en la muro, kaj oni eniras rekte en la masonfermitan ĉambron”.

“Sed kiu nun estas interne?”

“La dua persono. Unu estas en la finis Africae, alia provis atingi lin, sed tiu, kiu estis supre, certe blokis la mekanismon, kiu reguligas ambaŭ enirejojn. Do, la vizitanto estis kaptita. Kaj li certe tre agitiĝis ĉar, mi supozas, ne multe da aero eniras en tiun tubkoridoron”.

“Kaj kiu li estas? Ni savu lin!”

“Kiu li estas, ni vidos baldaŭ. Kaj eblas savi lin nur malblokante la mekanismon en la supra etaĝo, ĉar ni ne konas la sekreton por malbloki ĝin ĉi tie. Sekve, ni supreniru rapide”.

Tion ni faris, ni supreniris al la scriptorium, kaj de tie al la labirinto, kaj baldaŭ ni atingis la sudan turegon. Dufoje mi devis bridi mian elanon, ĉar la vento, kiu venis tra la fendoj tiuvespere, kreis fluojn, kiuj, enpenetrante la pasejojn, siblis tra la ĉambroj, blovante sur la paperfolioj dismetitaj sur la tabloj, kaj mi devis sirmi la flamon per mia mano.

Ni baldaŭ estis en la ĉambro de la spegulo, ĉi-foje pretaj al la ludo de la tordado, kiu atendis nin. Ni levis la lampojn kaj lumigis la versojn sur la kadraĵo, super thronos viginti quatuor... La sekreto nun estis klara: la vorto quatuor havas sep literojn, necesis premi q kaj r. Mi pensis, ekscitita, ke mi mem faros tion: mi rapide metis la lampon sur la tablon en la centro de la ĉambro, mi faris la geston nervoze, la flamo komencis alkisi la bindaĵon de libro, kiu estis tie.

“Atentu stultulo!” kriis Vilhelmo, kaj per blovo li estingis la flamon. “Ĉu vi volas bruligi la bibliotekon?”

Mi pardonpetis kaj mi volis denove ekbruligi la lampon. “Ne gravas,” diris Vilhelmo, “la mia sufiĉas. Prenu ĝin kaj faru al mi iom da lumo, ĉar la skribo estas tro alte kaj vi ne povas atingi ĝin. Ni estu rapidaj”.

“Kaj se iu armito estas interne?” mi demandis dum Vilhelmo, preskaŭ palpante, serĉis la decidajn literojn, leviĝante sur siaj piedpintoj, kiom alta li estis, por tuŝi la verson de Apokalipso.

“Lumigu, diable, kaj ne timu: Dio estas kun ni!” li respondis iom nekohere. Liaj fingroj tuŝis la q de quatuor, kaj mi, kiu estis kelkajn paŝojn malantaŭe, vidis pli bone ol li tion, kion li faras. Mi jam diris, ke la literoj de la versoj ŝajnis ĉizitaj aŭ gravuritaj en la muro: ŝajne tiuj de la vorto quatuor konsistis el metalaj konturoj, malantaŭ kiuj mirinda mekanismo estis metita kaj enmasonita. Ĉar, kiam ĝi estis puŝita, la q resonis kun akra klako, kaj same okazis kiam Vilhelmo agis sur la r. La tuta kadraĵo de la spegulo preskaŭ eksaltis, kaj la vitra surfaco skuiĝis retren. La spegulo estis pordo, ĉarnirita je la maldekstra flanko. Vilhelmo enmetis sian manon en la malfermitan spacon, kiu estiĝis inter la dekstra bordo kaj la muro, kaj altiris al si.

Kun grincado la pordo malfermiĝis al ni. Vilhelmo enŝoviĝis en la malfermaĵon kaj post li ankaŭ mi englitiĝis, kun la lampo alte super mia kapo.

Du horojn post la kompletorio, je la fino de la sesa tago, en la mezo de la nokto, kiam komenciĝis la sepa tago, ni penetris en la finis Africae.