SESA TAGO - post tria pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - post la tria preĝhoro

Kiam Vilhelmo klarigas al Adso lian sonĝon,

Mi tute konfuzita eliris tra la ĉefa portalo kaj mi retrovis min antaŭ malgranda homamaso. Ili estis la forirantaj franciskanoj, kaj Vilhelmo malsupreniris por saluti ilin.

Mi aliĝis al la adiaŭoj, al la frataj brakumoj. Poste mi demandis al Vilhelmo, kiam la aliaj foriros kune kun la kaptitoj. Li diris al mi, ke ili jam antaŭ duonhoro foriris, dum ni estis en la trezorejo, verŝajne, mi pensis, kiam mi estis sonĝanta.

Mi estis konsternita dum momento, poste mi renormaliĝis. Pli bone tiel. Mi ne povus elteni la vidon de la kondamnitoj (mi diras, la kompatinda mizera provizestro, Salvatore... kaj kompreneble ankaŭ la knabino), trenitaj for kaj por ĉiam. Kaj plie mi estis ankoraŭ tiom agitita de mia sonĝo, ke miaj sentoj mem kvazaŭ frostiĝis.

Dum la karavano de la franciskanoj ekiris al la elirpordego en la murzono, Vilhelmo kaj mi restis antaŭ la preĝejo, ambaŭ melankoliaj, kvankam pro malsamaj kialoj. Poste mi decidis rakonti al mia majstro la sonĝon. Kvankam la vizio estis multfaceta kaj mallogika, mi ĝin rememoris kun eksterordinara klareco, bildon post bildo, geston post gesto, vorton post vorto. Kaj sekve mi rakontis ĝin, sen preterlasi ion ajn, ĉar mi sciis, ke la sonĝoj ofte estas misteraj mesaĝoj, en kiuj kleraj homoj povas legi tre klarajn profetaĵojn.

Vilhelmo aŭskultis min silente, poste li demandis al mi: “Ĉu vi scias, kion vi sonĝis?”

“Tion, kion mi diris al vi...” mi respondis perpleksa.

“Certe, mi komprenis. Sed ĉu vi scias, ke multon el tio, kion vi diris al mi, oni jam skribis? Vi enigis la personojn kaj la eventojn de ĉi tiuj tagoj en kuntekston, kiun vi jam konis, ĉar la intrigon de la sonĝo vi antaŭe legis ie, aŭ oni rakontis ĝin al vi kiam vi estis infano, en la lernejo, en la monaĥejo. Ĝi estas la Coena Cypriani (la vespermanĝo de Cipriano)”.

Mi restis perpleksa dum momento. Poste mi rememoris. Vere! Eble mi forgesis la titolon, sed kiu plenkreska monaĥo aŭ maltrankvila juna monaĥo ne ridetis aŭ ridis pro la diversaj vizioj, en prozo aŭ rimo, de tiu rakonto, kiu apartenas al la tradicio de la paska rito kaj de la ioca monachorum (ŝercoj de monaĥoj)? Malpermesita aŭ ege insultata fare de la pli severaj el la majstroj de la novicoj, ne ekzistis tamen monaĥejo, en kiu la monaĥoj, unuj al la aliaj, ne flustre diris ĝin, diversmaniere resumita kaj ŝanĝita, dum kelkaj pie transskribis ĝin, asertante, ke sub la vualo de gaja humoro ĝi kaŝas sekretajn moralajn instruojn; kaj aliaj kuraĝigis ĝian disvastigon ĉar, ili diris, per ludoj la junuloj povas pli facile parkerigi la eventojn de la sankta historio. Ĝia poezia versio estis verkita por papo Johano la 8-a, kun la dediĉo: “Ludere me libuit, ludentem, papa Johannes, accipe. Ridere, si placet, ipse potes" (Mi ŝatas ludi, esti gaja, Papo Johano, akceptu (min). Se vi ŝatas ĝin, vi mem povas ridi). Kaj oni diris, ke Karlo la Kalva mem surscenigis, laŭ formo de tre komika sankta mistero, ĝian version en rimoj, por amuzi siajn kortegajn gravulojn dum la vespermanĝo:

Ridens cadit Gaudericus
Zacharias admiratur,
supinus in lectulum
docet Anastasius...

(Gaŭderiko falas ridante / Zeĥarja atente rigardas sin / Anastazio instruas / dorsokuŝa en lito…)

Kaj kiom da riproĉoj mi ricevis de la majstroj, kiam kun miaj kunfratuloj ni deklamis al ni kelkajn pecojn el ili. Mi rememoris maljunan monaĥon de Melk, kiu diris, ke virta viro kiel Cipriano ne povus verki tian maldecan aferon, tian sakrilegan parodion de la sankta Skribo, pli indan je malfidelulo kaj malsaĝulo ol sankta martiro... Dum jaroj mi forgesis tiujn infanecajn ludojn. Kial la Coena tiel vive reaperis en mia sonĝo tiun tagon? Mi ĉiam pensis, ke la sonĝoj estas diaj mesaĝoj, aŭ ke maksimume ili estas absurda balbutado de dormanta memoro pri aferoj, kiuj okazis dumtage. Mi konstatis nun, ke oni povas sonĝi ankaŭ librojn, kaj tial oni povas sonĝi sonĝojn.

“Mi volas esti Artemidoro por ĝuste interpreti vian sonĝon,” diris Vilhelmo. “Sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ sen la saĝo de Artemidoro estas facile kompreni tion, kio okazis. Vi travivis en ĉi tiuj tagoj, mia kompatinda knabo, serion da eventoj, en kiuj ĉiu ĝusta regulo ŝajne dissolviĝis. Kaj ĉi-matene aperis en via dormanta menso la memoro pri speco de komedio, en kiu, kvankam eble pro aliaj celoj, la mondo estas renversita. Vi enigis en ĝin viajn plej lastatempajn rememorojn, viajn maltrankvilojn, viajn timojn. Vi komencis per la marginalia (marĝenaj miniaturoj) de Adelmo por retravivi grandan karnavalon, en kiu ĉio ŝajnas disvolviĝi laŭ erara maniero, kaj tamen, kiel en Coena, ĉiu faras tion, kion ili vere faris dum sia vivo. Kaj finfine vi scivolis, en la sonĝo, kiu estas la erara mondo, kaj kiu signifas antaŭeniri kun la kapo malsupren. Via sonĝo ne plu sciis, kie estas la supro kaj kie la malsupro, kie morto kaj kie vivo. Via sonĝo dubis pri la instruoj, kiujn vi ricevis”.

“Ne mi,” mi diris virte, “sed mia sonĝo. Sed sekve la sonĝoj ne estas diaj mesaĝoj, ili estas diablecaj deliraĵoj, kaj ili ne enhavas veron!”

“Mi ne scias, Adso,” diris Vilhelmo. “Ni jam havas multajn verojn en niaj manoj, ke se iun tagon iu alvenus kun la pretendo povi eltiri veron el niaj sonĝoj, tiam la tempo de la Antikristo vere estus proksima. Kaj tamen, ju pli mi pensas pri via sonĝo, des pli mi taksas ĝin informodona. Eble ne por vi, sed por mi. Pardonu, ke mi transprenas viajn sonĝojn por disvolvi miajn hipotezojn, mi scias, ke ĝi estas malnobla afero, kiun oni devus fari. Sed mi pensas, ke via dormanta animo komprenis pli multajn aferojn ol tiuj, kiujn mi, ankaŭ sendorma, komprenis dum ses tagoj”.

“Ĉu vere?”

“Vere. Aŭ eble ne. Mi taksas vian sonĝon informodona, ĉar ĝi koincidas kun unu el miaj hipotezoj. Sed vi donis al mi grandan helpon. Dankon”.

“Sed kio estis en mia sonĝo, kiu tiom interesas vin? Ĝi estis sensenca, kiel ĉiuj sonĝoj!”

“Ĝi havis alian sencon, kiel ĉiuj sonĝoj kaj vizioj. Oni devas ĝin interpreti alegorie aŭ anagogie, tio estas, konkludante el apartaj faktoj al ĝenerala leĝo”.

“Kiel oni faras kun la sankta Skribo!?”

“Sonĝo estas skribo, kaj multaj skriboj estas nenio krom sonĝoj”.