SESA TAGO - unua pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa tago - Unua preĝhoro

Kiam Nikolao rakontas multajn aferojn, dum oni vizitas la subteraĵon kun la trezoro.

Nikolao de Morimondo en sia nova rango de provizestro estis donanta instrukciojn al la kuiristoj, kaj ili estis donantaj al li informojn pri la kutimoj en la kuirejo. Vilhelmo volis paroli kun li, kaj li petis al ni atendi kelkan momenton. Poste, li diris, li devos malsupreniri al la subtera trezorejo por kontroli la purigadon de la ujoj, tasko, kiu ankoraŭ apartenis al li, kaj tie li havus pli da tempo por interparoli.

Post iom da tempo, fakte, li invitis nin sekvi lin, li eniris la preĝejon, pasis malantaŭ la ĉefaltaro (dum la monaĥoj estis aranĝataj katafalkon en la navo, por la funebra honorado al la korpo de Malaĥi), kaj li malsuprenirigis al ni ŝtupetaron, ĉe kies fino ni troviĝis en ĉambro kun tre malaltaj volboj subtenataj de grandaj kolonoj el kruda ŝtono. Ni estis en la subteraĵo en kiu oni konservis la riĉaĵojn de la abatejo, ejo pri kiu la abato estis tre ĵaluza kaj kiu malfermiĝis nur por esceptaj cirkonstancoj kaj por gastoj tre respektindaj.

Ĉiuflanke estis ujoj el nesama grandeco, ene de kiuj la lumo de la torĉoj (ekbruligitaj de du fidindaj helpantoj de Nikolao) igis la objektojn brili kun mirinda beleco. Orumitaj liturgiaj vestaĵoj, oraj kronoj surŝutitaj de valoraj ŝtonoj, juvelkestetoj el diversaj metaloj ornamitaj per figuroj realigitaj laŭ dekoraci-maniero nomata nielado, eburaĵoj. Nikolao ekstaze montris al ni evangeliaron sur kies bindaĵo vidiĝis admirindaj emajlitaj platetoj, kiuj konsistigis varian unuaĵon de egalecaj partoj, dividitaj de ora filigrano kaj alnajlitaj per altvaloraj ŝtonoj. Li indikis al ni delikatan niĉon kun du kolonoj lazurŝtonaj kaj orumitaj, kiuj enkadrigis scenon de la entombigo de Kristo bildigitan sur arĝenta bareliefo kun supra ora kruco surŝutita per dek tri diamantoj kaj fone de ĝi estis alternkolora onikso, dum la malgranda frontono havis kurban konturon kun agatoj kaj rubenoj. Poste mi vidis pentraĵon eburoran sur du tabulpecoj, kun kvin scenoj el la vivo de Kristo kaj, je la centro, la mistika ŝafido, kiun oni komponis per ĉeloj el orumita arĝento kun vitra pasto, unika plurkolora bildo sur fono el vaksa blankeco.

La vizaĝo, la gestoj de Nikolao, kiam li montris tiujn aĵojn al ni, estis prilumitaj de fiero. Vilhelmo laŭdis la aĵojn, kiujn li vidis, poste li demandis al Nikolao, kia ulo estis Malaĥi.

“Stranga demando,” Nikolao diris, “vi ankaŭ konis lin”.

“Jes, sed ne sufiĉe. Mi neniam komprenis, kiajn pensojn li kaŝis... kaj...” li hezitis eldiri juĝojn pri lastatempa mortinto “... kaj ĉu li havis iujn pensojn”.

Nikolao malsekigis fingron, pasigis ĝin sur ne tute klaran kristalan surfacon kaj duonridete respondis, ne rigardante la vizaĝon de Vilhelmo: “Nu, vi ne bezonas fari demandojn... Vere, laŭ multaj, Malaĥi aspektis homo tre pensema, sed li estis male tre simpla viro. Laŭ Alinardo li estis malsaĝulo”.

“Alinardo pluhavas rankoron kontraŭ iu pro fora okazaĵo, kiam al li estis rifuzita la digno de bibliotekisto”.

“Ankaŭ mi aŭdis pri tio, sed ĝi estas malnova historio, kiu datiĝas de almenaŭ kvindek jaroj. Kiam mi alvenis ĉi tien, Roberto el Bobjo estis bibliotekisto, kaj la maljunuloj murmuris pri maljustaĵo plenumita kontraŭ Alinardo. Mi tiutempe ne volis scii pli multe, ĉar mi sentis, ke mi malrespektus la pliaĝulojn kaj mi ne volis min fordoni al klaĉado. Roberto havis asistanton, kiu poste mortis, kaj Malaĥi, ankoraŭ tre juna, estis nomumita por tiu tasko. Multaj diris, ke li ne havas meriton, ke li pretendas koni la grekan kaj la araban dum tio ne veras, ke li estas nur bona simio, kiu kopias per bela manskribo manuskriptojn en tiuj lingvoj, sed sen kompreni tion, kion li kopias. Oni diris, ke bibliotekisto devas esti multe pli klera. Alinardo, kiu tiam estis ankoraŭ viro plena de forto, diris tre maldolĉajn aferojn pri tiu nomumo. Kaj li enŝovis la suspekton, ke Malaĥi estis metita en tiun lokon por faciligi la planojn de la malamiko, la malamiko de Alinardo, sed mi ne komprenis, pri kiu li parolis. Jen ĉio. Oni ĉiam flustris, ke Malaĥi defendis la bibliotekon kiel gardohundo, sed sen vere kompreni, kion ĝi konservas. Aliflanke, estis murmurado ankaŭ kontraŭ Berengaro, kiam Malaĥi elektis lin sia asistanto. Oni diris, ke ankaŭ li ne estas pli lerta ol sia majstro, ke li estas nur intriganto. Oni diris ankaŭ, ke... Sed jam nun ankaŭ vi aŭdis ĉi tiajn murmuradojn... ke estis stranga rilato inter Malaĥi kaj li... Malnovegaj aferoj, plie vi scias, ke oni murmuris pri Berengaro kaj Adelmo kaj la junaj miniaturistoj diris, ke Malaĥi suferas silente pro fortega ĵaluzo… Kaj poste oni murmuris ankaŭ pri la rilatoj inter Malaĥi kaj Jorge, ne, ne en la senco, kiun vi povas pensi... neniu iam murmuris pri la virto de Jorge! Sed Malaĥi, kiel bibliotekisto, laŭ tradicio, estus devinta elekti la abaton kiel sian konfesprenanton, dum ĉiuj aliaj pekkonfesas al Jorge (aŭ Alinardo, sed la maljunulo nun estas preskaŭ demenca)... Nu, oni diris, ke malgraŭ tio, Malaĥi tro ofte mistere interparolis kun Jorge, kvazaŭ la abato gvidus lian animon, dum Jorge lian korpon, liajn gestojn, lian laboron. Aliflanke, vi scias, verŝajne vi vidis tion: ke se iu volis indikon de antikva kaj forgesita libro, oni demandis ne al Malaĥi, sed al Jorge. Malaĥi gardis la katalogon kaj iris al la biblioteko, sed Jorge sciis, kion signifas ĉiu titolo...”

“Kial Jorge sciis tiom multe pri la biblioteko?”

“Li estas la plej maljuna, post Alinardo, li estas ĉi tie ekde sia junaĝo. Jorge devas esti pli ol okdekjara, li laŭdire estas blinda ekde almenaŭ kvardek jaroj kaj eble pli...”

“Kiel li fariĝis tiom klera antaŭ blindiĝo?”

“Ho, ekzistas legendoj pri li. Ŝajnas, ke jam kiam li estis infano tuŝis lin dia graco kaj tie for, en Kastilio, li, ankoraŭ ne adoleskanto, legis la librojn de la araboj kaj grekaj doktoroj. Kaj poste, ankaŭ post sia blindiĝo, ankaŭ nun, li sidas dum longaj horoj en la biblioteko, li petas, ke oni legu al li la katalogon, li ricevas librojn kaj novico laŭtlegas lin dum horoj kaj horoj. Li memoras ĉion, li ne estas forgesema kiel Alinardo. Sed kial vi demandas al mi ĉion ĉi?”

“Nun, post la morto de Malaĥi kaj Berengaro, kiu konservas la sekretojn de la biblioteko?”

“La abato, kaj la abato nun devos transdoni ilin al Benĉo... se li volas...”

“Kial, se li volas?”

“Ĉar Benĉo estas juna, li estis nomumita helpanto kiam Malaĥi ankoraŭ vivis, estas malsame esti helpbibliotekisto kaj bibliotekisto. Laŭ tradicio, la bibliotekisto poste iĝas abato...”

“Ha, tiel... Tial la ofico de bibliotekisto estas tiom avide dezirata. Sed sekve, ĉu Abbo estis bibliotekisto?”

“Ne, Abbo ne. Lia nomumo okazis antaŭ ol mi alvenu ĉi tien, nun pasis tridek jaroj. Unue estis abato Paŭlo el Rimini, scivolemulo, pri kiu oni rakontas strangajn historiojn: ŝajnas, ke li estis vorema leganto, li konis parkere ĉiujn librojn en la biblioteko, sed li havis strangan malsanon, li ne povis skribi, oni kromnomis lin Abbas agraphicus (abato sen skribo). Li fariĝis abato tre juna, oni diris, ke li havis la subtenon de Algirdas el Klunizo, la Doctor Quadratus (la kvadrata, tio estas saĝa, doktoro)... Sed ili estas malnovaj klaĉoj de la monaĥoj. Resume, Paŭlo fariĝis abato, Roberto el Bobjo transprenis lian oficon en la biblioteko, sed li estis endanĝerita de malsano, kiu konsumis lin, oni sciis, ke li ne povas regi la sorton de la abatejo, kaj kiam Paŭlo el Rimini malaperis...”

“Ĉu li mortis?”

“Ne, li malaperis, mi ne scias kiel, iun tagon li ekvojaĝis kaj neniam revenis, eble li estis mortigita de rabistoj dum la vojaĝo... Resume, kiam Paŭlo malaperis, Roberto ne povis anstataŭi lin kaj okazis obskuraj intrigoj. Abbo - oni diras - estis la natura filo de la reganto de ĉi tiu regiono, li kreskis en la abatejo de Fosanovo, oni diris, ke kiam li estis junuleto li helpis sanktan Tomason, kiam li mortis tie kaj prizorgis la transporton de lia granda korpo malsupren el turo tra kies ŝtuparo oni ne sukcesis forporti la kadavron… tio estigis lian gloron, murmuradis la klaĉemuloj ĉi tie... Fakte li estis elektita abato, kvankam li ne estis bibliotekisto, kaj ricevis instruojn de iu, mi kredas, ke li estis Roberto, pri la misteroj de la biblioteko”.

“Kaj kial Roberto estis elektita?”

“Mi ne scias. Mi ĉiam klopodis ne tro esplori tiujn aferojn: niaj abatejoj estas sanktaj lokoj, sed foje terurajn intrigojn oni teksas ĉirkaŭ la abateja digno. Al mi gravis okulvitroj kaj relikvujoj faritaj de mi, mi ne volis, ke oni enmiksu min en tiajn rakontojn. Sed nun vi povas kompreni la motivon pro kiu mi ne scias, ĉu la abato volas instrui Benĉo’n, kio kvazaŭ signifus, ke li nomumis lin sia posteulo, malprudenta knabo, preskaŭ barbara gramatikisto, el la ekstrema nordo, kion li povas scii pri ĉi tiu lando, pri la abatejo kaj la rilatoj kun la lokaj regantoj…”

“Sed ankaŭ Malaĥi ne estis italo, nek Berengaro, kaj tamen oni konfidis al li la mastrumadon de la biblioteko”.

“Jen obskura fakto. La monaĥoj murmuras, ke dum duonjarcento la abatejo neglektis siajn tradiciojn... Pro tio, antaŭ pli ol kvindek jaroj, eble pli frue, Alinardo sopiris leviĝi al la digno de bibliotekisto. La bibliotekisto ĉiam estis itala, ne mankas grandaj geniuloj en ĉi tiu lando. Kaj plie, vidu...” kaj ĉi tie Nikolao hezitis, kvazaŭ li ne volus diri tion, kion li estis dironta: “…vidu, eble Malaĥi kaj Berengaro mortis por ke ili ne fariĝu abatoj”.

Li skuis sin, svingis la manon antaŭ sia vizaĝo kvazaŭ por forpeli ne multe honestajn ideojn, li poste faris al si la krucosignon. “Kion mi estas diranta? Vidu, hontindaj aferoj okazas en ĉi tiu lando jam de multaj jaroj, ankaŭ en monaĥejoj, ĉe la papa kortego, en preĝejoj... Bataloj por akiri potencon, akuzoj pri herezo por ŝteli ies eklezia rento..., mi perdas fidon je la homaro, mi vidas kortegajn intrigojn kaj konspirojn ĉie. Al tio ne povis ne malaltiĝi ankaŭ ĉi tiu abatejo, nesto de vipuroj aperinta per okulta magio en tio, kio estis ujo de sanktaj membroj. Rigardu la pasintecon de ĉi tiu monaĥejo!”

Li fingromontris al ni la trezorojn dismetitajn ĉirkaŭe, kaj preterlasante krucojn kaj aliajn meblojn, li kondukis nin por vidi la relikvujojn, kiuj konsistigis la gloron de tiu loko.

“Rigardu,” li diris, “ĉi tiu estas la pinto de la lanco, kiu trapikis la flankon de la Savanto!” Ĝi estis ora skatolo, kun kristala kovrilo, en kiu sur purpura kuseneto kuŝis triangula ferpeco, iam rustiĝinta sed al kiu oni redonis sian plenan brilegon per longa prilaboro per oleoj kaj vaksoj. Sed ĉi tio estis ankoraŭ nenio. Ĉar en alia arĝenta skatolo kovrita de ametistoj, kies antaŭa flanko estis travidebla, mi vidis pecon el la respektinda ligno de la sankta kruco, alportita al tiu abatejo de reĝino Helena mem, patrino de imperiestro Konstanteno, post sia pilgrimo al la sanktaj lokoj, kie ŝi elfosis la golgotan monteton kaj la sanktan tombon, por konstrui katedralon sur tiu loko.

Nikolao daŭre montris al ni aliajn aĵojn kaj pri ĉiuj mi ne povas diri, pro ilia kvanto kaj ilia rareco. Estis najlo de la kruco en ujo el marblua smeraldo. Estis, en vitra ujeto, staranta sur tavolo de malgrandaj velkintaj rozoj, parto el la dornkrono de Kristo, kaj en alia skatolo, ankaŭ ĝi sur tavolo de sekaj floroj, flaviĝinta peceto de la tablotuko de la Lasta Vespermanĝo. Sed plie estis la sako de sankta Mateo, kun arĝentaj maŝoj, kaj en cilindra ujo, ligita per purpura rubando, konsumita de la tempopaso kaj sigelita per oro, osto de la brako de sankta Anna. Mi vidis, mirindaĵo el mirindaĵoj, ŝirmitan en vitra kloŝo kaj sur ruĝa kuseno kovrita de perloj, pecon de la staltrogo de Betleĥemo, kaj strieton de la purpura robo de sankta Johano la evangeliisto, du el la ĉenoj, kiuj blokis la maleolojn de apostolo Petro en Romo, la kranion de sankta Adalberto, la glavon de sankta Stefano, tibion de sankta Margareta, fingron de sankta Vitale, ripon de sankta Sofia, la mentonon de sankta Eobano, la supran parton de la skapolo de sankta Krizostomo, la fianĉringon de sankta Jozefo, denton de la Baptisto, la bastonon de Moseo, ĉifonan kaj tre maldikan punton de la nupta vestaĵo de la virgulino Maria.

Kaj poste aliaj aĵoj, kiuj ne estis relikvoj, sed tamen ĉiam reprezentis atestojn de mirindaĵoj kaj de mirindaj estuloj el malproksimaj landoj, alportitaj al la abatejo fare de monaĥoj, kiuj vojaĝis ĝis la ekstremaj limoj de la mondo: remburitaj bazilisko kaj hidro, korno de unikorno, ovo, kiun ermito trovis ene de alia ovo, peco de la manao, kiu nutris la judojn en la dezerto, dento de baleno, kokosnukso, humero de antaŭdiluva besto, ebura dentego de elefanto, ripo de delfeno. Kaj pliaj aliaj restaĵoj, kiujn mi ne rekonis, kies relikvujoj verŝajne estis pli altvaloraj kaj kelkaj el ili (juĝante surbaze de la fabrikmaniero de la ujoj el nigrigita arĝento) tre antikvaj, senfina serio de fragmentoj de ostoj, de ŝtofoj, de lignaĵoj, de metalaĵoj, de vitraĵoj. Kaj flakonetoj kun malhelaj pulvoroj, el kiuj unu, mi eksciis, enhavis la bruligitajn rubaĵojn de urbo Sodomo, kaj alia, kalkon el la muroj de Jeriĥo. Ili estis aĵoj, ĉiuj, ankaŭ la plej modestaj, kontraŭ kiuj imperiestro donus pli ol unu bienon, kaj kiuj konsistigis konservejon ne nur el grandega prestiĝo sed ankaŭ de vera materia riĉeco por la abatejo, kiu gastigis nin.

Mi daŭre vagadis miroplena ankaŭ kiam Nikolao ĉesis prezenti la objektojn, kiuj tamen estis priskribitaj en almetita kadro, jam nun libera vagi preskaŭ laŭplaĉe tra tiu konservejo de mirindaĵoj el netaksebla valoro, foje admirante tiujn aĵojn sub plena lumo, kelkfoje vidante ilin en la duonmallumo, kiam la helpantoj moviĝis al alia parto de la subteraĵo kun siaj torĉoj. Mi estis ravita de tiuj flaviĝintaj kartilagoj, mistikaj kaj abomenaj samtempe, travideblaj kaj misteraj, de tiuj ŝiritaj pecetoj de vestaĵoj el la nememorebla epoko, senkolorigitaj, disfadenigitaj, foje rulitaj en flakonetoj kiel paliĝinta manuskripto, de tiuj diseriĝintaj materialoj, kiuj konfuziĝis kun la ŝtofo, kiu estis ilia kuŝejo, sanktaj derompaĵoj de vivo, kiu estis besta (kaj racia) kaj nun, malliberaj en konstruaĵoj el kristalo aŭ metalo imitantaj per sia eta dimensio la aŭdacon de la ŝtonaj katedraloj kun siaj turoj kaj siaj pintoj, aspektis, ankaŭ ili, transformitaj en metalaĵon. Ĉu tiel la korpoj de la sanktuloj entombigitaj atendas la resurekton de la karno? Ĉu el tiuj ĉi fragmentoj rekunmetiĝos tiuj organismoj, kiuj, en la brilego de la dia vizio, reakirante sian tutan naturan sentemon, sentus, kiel skribis Piperno, ankaŭ la minimas differentias odorum (la minimumajn diferencojn de odoroj)?

Vilhelmo, tuŝante min sur la ŝultro, vekis min el miaj meditoj: “Mi iras,” li diris, “mi supreniras al la scriptorium, estas ankoraŭ io, kion mi devas konsulti...”

“Sed ne eblos ricevi librojn,” mi diris, “al Benĉo oni ordonis...”

“Mi devas nur denove ekzameni la librojn, kiujn mi legis la pasintan tagon, kaj ili ĉiuj estas ankoraŭ en la scriptoriumDoctor sur la tablo de Venancio. Se vi volas, restu ĉi tie. Ĉi tiu subteraĵo estas bela resumo de la debatoj pri malriĉeco, kiujn vi ĉeestis en la nunaj tagoj. Kaj nun vi scias, pro kio ĉi tiuj viaj kunfratoj buĉas sin reciproke, kiam ili fervore deziras la dignon de abato”.

“Sed ĉu vi kredas je tio, kion Nikolao duonaludis al vi? Ĉu la krimoj entute temas pri batalo por la solena enoficigo?”

“Mi jam diris al vi, ke nuntempe mi ne volas aŭdaci diri laŭte hipotezojn. Nikolao diris multajn aferojn. Kaj kelkaj el ili interesis min. Sed nun mi sekvos ankoraŭ alian spuron. Aŭ eble la saman, sed aliloke. Kaj vi, ne tro raviĝu pro ĉi tiuj elmontraj vitroŝrankoj. Mi vidis multajn aliajn fragmentojn de la kruco, en aliaj preĝejoj. Se ĉiuj estus veraj, nia Sinjoro ne estis torturita sur du krucitaj tabuloj, sed sur tuta arbaro”.

“Majstro!” mi diris skandalita.

“Tiel estas, Adso. Kaj ekzistas des pli riĉaj trezoroj. Antaŭ iom da tempo, en la katedralo de Kolonjo , mi vidis la kranion de Johano la Baptisto dekdujaraĝa”.

“Ĉu vere?” mi ekkriis admire. Poste min kaptis dubo: “Sed la Baptisto estis mortigita kiam li estis multe pli maljuna!”

“La dua kranio devas kuŝi en alia trezorejo,” diris Vilhelmo kun serioza vizaĝo. Mi neniam komprenis, kiam li ŝercis. En miaj teroj, kiam oni ŝercas, oni diras ion kaj poste oni ridas farante multe da bruo, por ke ĉiuj povu partopreni en la ŝerco. Vilhelmo, kontraŭe, ridis nur kiam li diris seriozajn aferojn, kaj restis tre serioza kiam supozeble li estis ŝercanta.