Sinonimaro - Enkonduko

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Iru al la Listo.


Anna Löwenstein

Mi komencis krei la sinonimaron kiam mi tradukis mian propran romanon La ŝtona urbo en Esperanton, kaj daŭrigis ĝin tradukante mian duan romanon Morto de artisto. Mi enkhavis la ideon, kiam mi konstante devis serĉi sinonimojn por bazaj konceptoj kiaj “bela”, “iri” aŭ “homamaso”. Baldaŭ venis al mi la penso, ke ne havas sencon ĉiufoje rekomenci la serĉon por la samaj vortoj, kaj ke estus utile noti tiujn sinonimojn en kartindekso.

Unue mi faris la sinonimaron nur por mi mem, sed baldaŭ mi konstatis, ke multaj verkistoj povus trovi ĝin utila. Tial mi pli celkonscie ampleksigis ĝin, kreante novan karton ĉiufoje kiam mi serĉis sinonimon por ne jam traktita vorto. Mi tamen neniel povas pretendi, ke ĝi estas kompleta; uzantoj tuj konstatos, ke amaso da bazaj konceptoj ankoraŭ mankas. Tio ŝuldiĝis al la situacio en kiu mi kreis ĝin; ne temis pri sistema laboro, sed pri hazarda sistemo, surbaze de la vortoj, kiujn mi bezonis en difinita momento.

Tiu aliro, kvankam ne sistema, havis la avantaĝon, ke temis pri vera bezono en vera kunteksto. Tial mi ofte venis al solvoj, pri kiuj mi eble ne pensus se mi ne elpensus ilin en la kunteksto de reala bezono.

Por kio utilas sinonimaro? Unue kaj plej evidente, ĝi sugestas alternativojn por eviti troan ripetadon de la sama vorto. Sed sinonimaro havas multe pli gravan funkcion. Ĝi donas ideojn al aŭtoro, kiu serĉas la precizan nuancon, kiu perfekte redonas la ideon aŭ emocion, kiun ŝi deziras transdoni al siaj legantoj. Kaj tio estas la beleco de Esperanto: trakribrante amason da proponoj oni finfine trafas ĝuste tiun, kiu transdonas la deziratan ideon – aŭ kiu eventuale donas ideon por nova kunmetaĵo, ankoraŭ pli trafa.

La sinonomaro ne nur estas nekompleta; ĝi estas ankoraŭ neordigita. Mi komencis fari tion nur en la unuaj paĝoj. Oni rimarkos, ke sub la kapvortoj bonabela, ekzemple, estas sufiĉe plena listo da proponoj, sed ke post la kapvortoj komenciĝantaj per C la rikolto fariĝas malpli riĉa. Ĝis nun mi sukcesis enordigi nur la literojn A-C kaj parton de la mal-vortoj. Preskaŭ ĉiuj kapvortoj post tiu punkto havas la indikon (P); tio signifas “Prilaborota”, alivorte ke la listo bezonas ne nur kompletigon sed ankaŭ reordigadon. Kie troviĝas tiu indiko la proponoj estas listigitaj nesisteme, laŭ la vicordo en kiu ili hazarde eniris mian kapon. Sub la jam pritraktitaj kapvortoj mi provis ordigi ilin iom pli sisteme, grupigante la sinonimojn pli-malpli laŭ signifo.

Kelkaj el la sinonimoj povus ŝajni strangaj; ĉu ekzemple oni povas konsideri “ofendema” sinonimo por “aroganta”? Ne nepre, kompreneble, sed povus troviĝi difinita kunteksto, en kiu verkisto trovas tion la perfekta vorto. Kie la kapvortoj estas ordigitaj – alivorte, kie ne plu troviĝas la indiko (P) – uzantoj povos sekvi la paŝojn per kiuj oni moviĝas de la baza signifo al parencaj konceptoj.

Uzantoj tuj rimarkos, ke mankas vortoj de la speco “lanta”, “povra”, “trista” ktp. Ĝenerale mi limiĝis al fundamenta kaj oficiala vortprovizo, uzante neoficialajn vortojn nur se tiuj ŝajnas al mi necesaj aŭ jam tre uzataj. Neoficialaj vortoj estas indikitaj per la simbolo °.

Per ĉi tiu sinonimaro mi esperas montri, interalie, kiom eblas fari per la tradiciaj rimedoj de la lingvo. Ne necesas inventi neologismojn; sufiĉas kree utiligi la sistemon de kunmetaĵoj kaj sufiksoj por transdoni ĉiun nuancon de la emocio aŭ priskribo, kiun oni deziras prezenti al la leganto. Ofte ŝajnas al mi, efektive, ke la emo krei neologismojn montras ian malkapablon manipuli la lingvon; anstataŭ mem krei la vorton por transdoni la deziratan nuancon, oni esperas preni ĝin jam preta el alia lingvo, ne pensante, ke eble tiuj delikataj nuancoj tute ne transdoniĝas al homoj, kiuj ne konas la koncernan lingvon.

Ĉi tiu sinonimaro tre evidente bezonas ankoraŭ amason da laboro: necesas aldoni multajn kapvortojn, foje por tute bazaj konceptoj, kaj kompletigi kaj ordigi la proponojn sub ĉiu kapvorto. Tamen, la sinonimaro jam povas esti utila kaj konsultebla – kiel mi mem utiligis kaj konsultis ĝin dum tradukado de du ampleksaj romanoj Mi invitas uzantojn helpi min per proponado de novaj kapvortoj, novaj proponoj sub ekzistantaj kapvortoj, kaj eventuale ankaŭ per pli sistema kunlaborado por kompletigi kaj ordigi la tuton.