Sinonimaro - Listo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


afabla: ĝentila, agrabla, plaĉa, simpatia, kara, dolĉa, ŝatinda, aminda, helpema, bonvola, bonvolema, kompleza, komplezema, bonkora, varmkora, komprenema, homeca, varma, amika, amikema, gastigema, societema.

agado: aktiveco, vigleco, okupiĝo, ekzerciĝo, intereso, entrepreno, funkciado, plenumo →ago

ago: faro, faraĵo, farado, agmaniero, agemo, okupiĝo, moviĝado, konduto, manovro, movo, gesto, realigo, efektivigo, plenumo, ekfunkciigo, funkcio, agitiĝo, ekscitiĝo, prezento, procedo, operacio, atingo, heroaĵo, bravaĵo, lertaĵo, sukceso.

akra: tranĉa, pinta, pintigita, pika, trapika, penetra, trabora, ponarda, klingosimila, glava, razila, morda, brula, spica, ŝira, grata, skrapa, frota, sega, malglata, raspa, kaŭstika°, dolorega, intensa, akuta, forta, fortega, ekstrema, sagaca, perceptema°, distingema, distingokapabla, precizega, kolera, abrupta, severa, malsimpatia.