Ssv: B
- reiru al simplaj samsignifaj vortoj
- reiru al alia litero: ssv: A - ssv: B - ssv: C - ssv: Ĉ - ssv: D - ssv: E - ssv: F - ssv: G - ssv: Ĝ - ssv: H - ssv: Ĥ - ssv: I - ssv: J - ssv: Ĵ - ssv: K - ssv: L - ssv: M - ssv: N - ssv: O - ssv: P - ssv: R - ssv: S - ssv: Ŝ - ssv: T - ssv: U - ssv: Ŭ - ssv: V - ssv: X - ssv: Z
La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj
babordo
- babord·o ~ mal·dekstr·a flank·o (de ŝip·o)
bagaĝo
- bagaĝ·o → pak·aĵ·o, pak·aĵ·ar·o
bagno
- bagn·o → pun·labor·ej·o
bagro
- bagr·o → fos·maŝin·o, skrap·maŝin·o
bajadero
- bajader·o ~ hind·a danc·ist·in·o
bajto
- bajt·o → bit·ok·o
bakalaŭro
- bakalaŭr·o (en la senco de lernej-fininto) → lern·ej·fin·int·o, abiturient·o
bakŝiŝo
- bakŝiŝ·o ~ ŝmir·mon·o, dank·mon·o, trink·mon·o
baktericido
- baktericid·o → bakteri·mort·ig·aĵ·o, bakteri·mort·ig·il·o
balanco
- balanc·o (en la senco de 'ekvilibro') → ekvilibr·o
balancilo
- balanc·il·o (en la senco de stango sur kies ekstremaĵoj sidas infanoj por ludi) → baskul·o
balancumi
- balanc·um·i (en la signifo de marŝado sur kablo restante en ekvilibro) → ekvilibr·um·i
balancelo
- balancel·o ~ vel·ŝip·et·o
baled-o
- baled·o ~ balet·o [6oa]
balistiko
- balistik·o → paf(-aĵ·o)-scienc·o
baloti
- balot·i [2oa] ~ voĉ·don·i (per voĉ·don·il·o)
balotilo
- balot·il·o [2oa] ~ voĉ·don·il·o
baltika
- baltik·a → balt·a
balustro
- balustr·o ~ (balustrad·a) kolon·et·o
bando
- band·o (en la senco de muzikistaro) → muzik·ist·ar·o
banero
- baner·o (en komputado) → banderol·o, reklam·bend·o
bangalo
- bangal·o → (unu·etaĝ·a) (feri·)dom·(et·)o
bankedo
- banked·o ~ festen·o
bankiero
- bankier·o → bank·estr·o, bank·posed·ant·o
bankizo
- bankiz·o → glaci·tavol·eg·o
banuso
- banus·o → (orient·eŭrop·a) vic·reĝ·o
baraterio
- barateri·o → fraŭd·o (de ŝip·estr·o / de ŝip·an·ar·o)
Barato
- Barat·o ~ Hind·uj·o
barbio
- barbi·o → barb·fiŝ·o
barbiro
- barbir·o [fun] ~ friz·ist·o por viroj, barb·ist·o
bareliefo
- barelief·o [3oa] ~ mal·alt·relief·o
baremo
- barem·o → kalkul·tabel·o
bariero
- barier·o [3oa] ~ bar·il·o
barkano
- barkan·o ~ lun·ark·form·a sabl·o·mont·et·o
barometro
- barometr·o ~ (aer·)prem·mezur·il·o
barto
- bart·o → balen·lamen·o, balen·ost·o [fun]
basa
- bas·a → mal·alt·a, mal·fru·a (en la okazo de 'Basa Imperio')
basbalo
- basbal·o → baz·o·pilk·ad·o, staci·a pilk·lud·o
basebalo
- basebal·o → baz·pilk·ad·o
baseno
- basen·o (en la senco de naĝejo) ~ naĝ·ej·o
basiero
- basier·o → kurz·o·fal·a spekul·ant·o
basketbalo
- basketbal·o → korb·o·pilk·ad·o
baterio
- bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o
- baterio [1oa] (en la senco de tamburaro) → tambur·ar·o
batrako
- batrak·o → sen·vost·ul·o; amfibi·o
batuo
- batu·o → pel·ĉas·ad·o
baŭmi
- baŭm·i → star·iĝ·i (parolante pri ĉevalo)
bavi
- bav·i → saliv·um·i
bavo
- bav·o → saliv·um·o, ŝaŭm·o, muk·o (en difinitaj bestaj kuntekstoj); saliv·aĉ·o (se oni volas prezenti malŝatan nuancon)
bavuro
- bavur·o → el·star·aĵ·o, ne·glat·aĵ·o
bazbalo
- bazbal·o → baz·pilk·o
bei
- be·i → (ŝaf·e) blek·i
bebo
- beb·o [8oa] ~ infan·et·o, suĉ·infan·o
beletro
- beletr·o [9oa] ~ bel·literatur·o, literatur·a art·o
beletristiko
- beletristik·o [1oa] → beletr·o [9oa]
belfrido
- belfrid·o → urb·o·tur·o, gard·o·tur·o, gvat·o·tur·o, alarm·a tur·o/alarm·o·tur·o
Belgrado
- Belgrad·o → Beograd·o
bendo
- bend·o [8oa] ~ (en la geografiaj esprimoj: ekzemple bendo de Gazao) stri·o [fun]; (se temas pri ŝtofo) ruband-o [fun]
benefico
- benefico → (En la senco de subtena pago pro senlaboreco aŭ alia kialo) sub·ten·a pag·o/help·o; (Eklezia posteno provizita per rento) eklezi·a posten·o; (Avantaĝo konsentita de la leĝo en certaj okazoj: absolvita pro benefico de dubo, se pruvoj ne estas sufiĉe fortaj) mank·o de pruv·o·j: (Prezentado (spektaklo, sportludo, koncerto ktp), kies profitoj venas al unu aktoro, aŭ al filantropia entrepreno) bon·far·a prezent·ad·o
benigna
- benign·a → ne·grav·a, ne·danĝer·a
benko
- benk·o [fun] (en esprimoj kiel 'Okcidenta benko') → bord·o, river·bord·o
berbero
- berber·o ~ amaziĥ·o
berserko
- berserk·o → (skandinav·a) furioz·a batal·ant·o
bestia
- besti·a → best·ec·a
bestio
- besti·o → best·o, best·ul·o, best·a hom·o, sovaĝa besto
bestselero
- bestseler·o → plej vend·at·a libr·o
beta
- beta (greka litero) ~ greka bo
Bharato
- Bharat·o → Barat·o
bi-
- bi- → du-, ambaŭ
bibliofila
- bibliofil·a → libr·o·ŝat·ant·a, libr·em·a
bibliofilio
- bibliofili·o → libr·o·am·em·o, linr·o·kolekt·ad·o
bibliofilo
- bibliofil·o → libr·o·kolekt·ant·o, libr·o·ŝat·ant·o, libr·o·am·ant·o
bibliografo
- bibliograf·o [7oa] ~ fak·ul·o pri libr·o·j
bibliografio
- bibliografi·o [2oa] ~ referenc·o·j, font·ar·o, font·o·list·o
bibliomanio
- bibliomani·o → libr·o·mani·o
biblioteko
- bibliotek·o [1oa] ~ libr·ej·o, libr·o·ten·ej·o, libr·ar·ej·o
bido
- bid·o → pilk·et·o, glob·et·o
bideo
- bide·o → sid·kuv·o, sid·pelv·o
bienalo
- bienal·o → du·jar·a prezent·ad·o
bifsteko
- bifstek·o ~ bov·tranĉ·aĵ·o
bijekcio
- bijekci·o ~ dis·sur·ĵet·o, ĉio·n·cel·ant·a unu·al·unu·funkci·o, funkci·o unu·al·unu kaj sur·a
bilabialo
- bilabial·o → du·lip·a konsonant·o
bilaterala
- bilateral·a → du·flank·a
bildstrio
- bild·stri·o [1oa+fun] ~ bild·rakont·o
biliono
- bilion·o (en la senco de 1.000.000.000.000) ~ mil miliard·o·j. Vidu Ssv plio 20
- bilion·o [zam] (en la senco de 1.000.000.000) → miliard·o. Vidu Ssv plio 20
bio-
- bio- → viv-, vivaĵ-
biodegradado
- biodegradado → dis⋅iĝ⋅o, dis⋅er⋅iĝ⋅o
biodiverseco
- biodivers·ec·o → biologi·a divers·ec·o, viv-(aĵ-)divers·ec·o
biografo
- biograf·o [7oa] ~ viv·pri·skrib·verk·ist·o
biografio
- biografi·o [2oa] ~ viv·pri·skrib·o
biogramo
- biogram·o → viv·pri·skrib·o
biologio
- biologi·o [1oa] ~ viv(·aĵ)·scienco
biontologio
- biontologi·o → viv·scienc·o, biologi·o
biorubo
- biorub·o → viv·aĵ·o·rub·o, hum·ig·ebl·a rub·o
biri
- bir·i → lok·determin·i, navigaci·i
- birilo
- bir·il·o → lok·determin·il·o; (por ilo kiu kombinas lokdeterminadon kaj vojplanadon) navigaci·il·o
bis
- bis! ~ re·e!, de·nov·e!
bisako
- bisak·o → du·sak·o, du·poŝ·a sak·o
bisekci
- bisekc·i → du·sekc·i, du·on·sekc·i, tranĉ·i je du partoj
biseksa
- bi·seks·a → du·seks·a, ambaŭ·seks·a
bislamo
- bislam·o → la bislam·a lingv·o
bizara
- bizar·a ~ strang·a, ekster·ordinar·a
bizneso
- biznes·o → komerc·o, negoc·o
blagi
- blag·i ~ ŝerc·e mensog·i:
blami
- blam·i → kulp·ig·i, riproĉ·i
blazo
- blaz·o → (haŭta) vezik(et)o
blinda
- blind·a (en la senco de "senfenestra") → sen·fenestr·a
blino
- blin·o → rus·a pat·kuk·o
blinko
- blink·o → intermit·a lum·o
- blinkilo
- blink-il-o (de aŭtomobilo k.s.) → direkt·o·montr·il·o
blogo
- blog·o ~ ret·a tag·libr·o, ret·tag·libr·o, ret·o·tag·libr·o
blokhaŭso
- blokhaŭs·o → (mal·grand·a) fortik·aĵ·o; kiras·it·a paf·ej·o
blufi
- bluf·i [9oa] ~ ŝajn·ig·i (en kartoludo), mensog·e tromp·i
bluĝino
- bluĝin·o → (blu·a) ĝinz·o; ĝinz·o·ŝtof·o
boaco
- boac·o [9oa] ~ nord·a cerv·o [fun]
bobo
- bob·o → sport·glit·vetur·il·o, sport·sled·o
bobelo
- bobel·o → vezik·o [fun], aer·vezik·o
bobo-
- bo·bo- ~ uzebla duobligo de la prefikso "bo-", sed, se ekzistas ebleco miskompreni, oni prefere priskribu la celatan rilaton, ekzemple por bobofrato: edzo de bofratino aŭ edzo de fratino de bofrato, ktp.
boji
- boj·i [fun] ~ (hund·e) blek·i
bokalo
- bokal·o --> vitr·a uj·o, konfit·uj·o, konserv·o·vaz·o
boksi
- boks·i [1oa], [zam] ~ pugn·o·batal·i, pugn·ad·i
bolilo
- bol·il·o (ujo por boligi akvon) ~ bol·ig·il·o, bol·uj·o.
boluso
- bolus·o → (grand·a) pilol·o, pilol·eg·o
bonifiko
- bonifik·o → al·don·a/krom·a avantaĝ·o, prez·o·redukt·o (laŭ Krause), donac·o, kompens·o, krom·salajr·o
bonzo
- bonz·o [sla] (en figura senco: "neestiminda altrangulo") → moŝt·ul·o
boreala
- boreal·a [zam] → nord·a
borno
- born·o → klem·o
bosko
- bosk·o [2oa] ~ (bel·e aranĝ·it·a) arb·ar·et·o
boso
- bos·o → ĝib·o
botaniko
- botanik·o [1oa] ~ kresk·aĵ·o·scienc·o
braceleto
- bracelet·o [2oa] ~ ornam·a brak·ring·o/pied·ring·o, ĉirkaŭ·man·o
brakicefal-o
- brakicefal·o → mal·long·kap·ul·o, larĝ·kap·ul·o
bravisime
- bravisim·e [zam] → bon·eg·e, lert·eg·e
Brazilio
- Brazili·o (ĉef-urbo de Brazilo) → Braziljo
brevo
- brev·o [zam] → pap·a leter·o
breviero
- brevier·o [zam] → (katolik·a) pastr·a preĝ·o·libr·o, preĝ·libr·o
brezi
- brez·i → ek·rost·e stuf·i
brioĉo
- brioĉ·o → (franc·stil·a, dolĉ·a) lakt·o·bulk·o; lun·ark·a bulk·o, lun·ark·a kuk·o (por la matenmanĝa kuko/bulko nomata "croissant" en pluraj etnaj lingvoj)
brizo
- briz·o → vent·et·o
brodkasti
- brodkast·i → dis·send·i (per radi·o, televid·o)
bruna
- brun·a [fun] (en 'brunaj haroj') ~ nigr·a
brunĉo
- brunĉ·o → fru·tag·manĝ·o, maten·tag·manĝ·o, mez·maten·manĝ·o
bruska
- brusk·a → mal·mild·a, sen·pacienc·a, akr·a, mal·ĝentil·a
brutto
- brutt·o [zam] → mal·net·a pez·o
BuenosAjreso
- Buenos·Ajres·o ~ Bon·aer·o
budeno
- buden·o → sang·o·kolbas·o
budĝeto
- budĝet·o [3oa] → buĝet•o [8oa]
Budho
- Budh·o ~ Buda·o
budhismo
- budh·ism·o ~ buda·ism·o
bufono
- bufon·o → amuz·ist·o
bugri
- bugr·i → anus·fik·i, pug·seks·um·i
bujabeso
- bujabes·o → (provenc·a) fiŝ·sup·o
bukceno
- bukcen·o → (en la senco de antikva trumpeto) (rom·a) trumpet·o; (en la senco de mara molusko kun spirala konko) mar·helik·o
bukmekro
- bukmekr·o → vet·perist·o
buldozo
- buldoz·o ~ ŝov·traktor·o, fos·vetur·il·o
buleo
- bule·o ~ pap·a/reĝ·a dekret·o
bulio
- buli·o → amik·a renkont·iĝ·o, (en sporto) en·lud·ig·o
bullo
- bull·o → pap·a/reĝ·a dekreto
bunta
- bunt·a → mult·kolor·a, plur·kolor·a, divers·kolor·a, vari·kolor·a
burgo
- burg·o → (fortik·ig·it·a) kastel·o, fortik·aĵ·o
burgrafo
- burgraf·o → kastel·graf·o
buroo
- buro·o → ofic·ej·o, estr·ar·o
burso
- burs·o → mon·uj·o
busolo
- busol·o → kompas·o
buti
- but·i → ter·um·i, kovr·i per ter·o (kreskaĵon)
buteo
- bute·o (en la meĥanika senco) --> halt·ig·il·o, gvid·rel·o
La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj