Ssv: E

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


easto

east·o → orient·o

ebleco

ebl·ec·o [fun] → ebl·aĵ·o, ebl·o (en la okazo de io, kio estas elektebla: vi havas du eblojn, iri tuj aŭ iri morgaŭ)

ebria

ebri·a [1oa] ~ mal·sobr·a [fun]

editoro

editor·o → redakt·ant/int/ont·o

editorialo

editorial·o → ĉef·artikol·o

edro

edr·o (en geometrio) → fac·o [8oa]

eduki

eduk·i [en la senco de instrui] → instru·i

efemera

efemer·a [3oa] ~ mal·long·e·daŭr·a

eferveski

efervesk·i → ek·bol·ant·a, vigl·a, gaj·e vigl·a (laŭ la kunteksto).


egoismo

egoism·o [1oa] ~ mem·ism·o, mi·ec·o, mi·ism·o, mem·centr·ec·o

egoisto

egoist·o [1oa] → mem·ist·o, mi·ist·o, mem·centr·ist·o, egoism·ul·o

egotismo

egotism·o → mem·centr·ec·o, egoism·o

egzameno

egzamen·o → ekzamen·o

eĝo

eĝ·o (en la komuna lingvo) → rand·o, angul·rand·o

eĥografio

eĥografi·o ~ eĥo·bild·ig·o, eĥo·bild·o (la rezulto)

eĥokardiografio

eĥokardiografi·o ~ eĥo·kor·bild·ig·o

eĥokardiogramo

eĥokardiogram·o ~ eĥo·kor·bildoj

eĥokardiografo

eĥokardiograf·o ~ eĥo·kor·bild·ig·il·o

ejektivo

ejektiv·o → (aer·)el·ĵet·a konsonant·o

ekliptiko

ekliptik·o [zam] → ter·orbit·o

eko-

eko- → ekologia

ekonomio

ekonomi·o [1oa] (en la senco de ŝparado) ~ ŝpar·o, ŝpar·ad·o. ŝpar·em·o

ekonomiko

ekonomik·o → ekonomi·scienc·o

ekscesi

ekscesi [2oa] ~ tro·e far·i, tro far·i

ekscizi

eksciz·i → for·tranĉ·i

ekskludi

eksklud·i → ekskluziv·i

ekskuzi

ekskuz·i → sen·kulp·ig·i, pardon·i
ekskuzo
ekskuz·o → sen·kulp·ig·o, pretekst·o
senekskuza
sen·ekskuz·a → ne·pardon·ind·a, ne·prav·ig·ebl·a

ekslibriso

ekslibris·o → libr·o·mark·o, posed·ant·o·mark·o, posed·ant·o·slip·o

eksoskeleto

eksoskelet·o → ekster·a skelet·o

eksonimo

eksonim·o → ekster·a lok·nom·o

ekspansio

ekspansi·o [zam] → pli·vast·iĝ·o, pli·etend·iĝ·o

ekspekti

ekspekt·i → atend·i, antaŭ·vid·i

ekspektori

ekspektor·i → kraĉ·i

eksperimenti

eksperiment·i [1oa] (en la senco de 'sperti') → spert·i

eksperto

ekspert·o → fak·ul·o, spert·ul·o

ekspertizo

ekspertiz·o → raport·o, (valor-)taks·o

eksplici

eksplic·i → mal·implic·i, klar·e esprim·i
eksplicita
eksplic·it·a → mal·implic·it·a, klar·a, klar·esprim·a

ekspliki

eksplik·i → klar·ig·i

eksponi

ekspon·i → ekspozici·i

ekspozi

ekspoz·i → ekspozici·i

ekspresa

ekspres·a [1oa] ~ rapid·a, rekt·a

ekspresionismo

ekspresionism·o → esprim·ism·o

ekstradicio

ekstradici·o → trans·don·o (de krim·int·o)

ekstrakto

ekstrakt·o [1oa] ~ el·tir·aĵ·o

ekstraktadi

ekstrakt·ad·i [1oa] ~ el·ig·i, el·tir·i

ekstravaganco

ekstravaganc·o [zam] ~ ne·komun·a strang·aĵ·o, kondut·strang·ec·o

'ekto-

ekto· ekster· , ekstera·a

ekumena

ekumen·a → Evitinda pro tro multaj signifoj! Jen kelkaj el ili, laŭ la kunteksto: tut·mond·a, tut·katolik·a, tut·ortodoks·a, tut·krist·an·a, tut·religi·a, ĉiu·religi·a, inter·religi·a, religi·unu·iĝ·a, universal·a, ĝeneral·a

ekumenismo

ekumen·ism·o → Vidu indikon ĉe "ekumen·a". Lau la kunteksto: tut·krist·an·ism·o, inter·religi·ism·o, religi·unu·iĝ·ism·o

ekumeno

ekumen·o → Vidu indikon ĉe "ekumen·a". Lau la kunteksto: tut·a mond·o, mond·o

ekvalizi

ekvaliz·i (muziko) ~ egaligi

ekvilibro

ekvilibr·o [2oa] ~ egal·pez·o, sam·pez·o

ekvinokso

ekvinoks·o → tag··nokt·egal·ec·o, nokt·egal·ec·o

ekvivalenta

ekvivalent·a [zam] ~ sam·valor·a, egal·valor·a

ekzakta

ekzakt·a (en la senco de "preciza") → preciz·a
ekzakt·a (en faka uzo en la senco de "absolute preciza") [4oa] ~ absolut·e preciz·a

ekzegezo

ekzegez·o [zam] → klar·ig·o, interpret·o

ekzalti

ekzalt·i [zam] → entuziasm·ig·i, tro·vigl·ig·i


ekzekuta

ekzekut·a (por direktoro, komitato) → plen·um·a

ekzekutivo

ekzekutiv·o → plen·um·a pov·o
ekzekutiva
ekzekutiv·a → plen·um·a
ekzo-
ekzo-· ekster·, ekstera·a

ekzistencialismo

ekzistencialism·o ekzist·ad·ism·o
ekzistencialisto
ekzistencialist·o ekzist·ad·ist·o

ekzotera

ekzoter·a → publik·a, publik·e instru·at·a

ekzotika

ekzotik ·a ~ ekzot·a, al·;og·e fremd·a

elano

elan·o → impuls·o, impet·o

elo

el·o [zam] → angl·a bier·o

elektrokardiografo

elektro·kardiograf·o ~ elektro·kor·bat·aparat·o, elektro·kor·stri·aparat·o, elektro·kor·spur·il·o, elektro·kor·registr·il·o

elektrokardiogramo

elektro·kardiogram·o ~ elektro·kor·bat·linio, elekto·kor·stri·o, elektro·kor·spur·o, elektro·kor·registr·aĵ·o

elektronika

elektronik·a [8oa] (krom en okazoj kiam ĝi signifas: funkcianta per elektraj signaloj aŭ iel rilata al elektroniko)(laŭ la kunteksto) elektron·a, elektron·scienc·a, komput·il·a

elektroskopo

elektroskop·o → elektr·o·mezur·il·o


elimini

elimin·i → for·ig·i

elipso

elips·o [1oa] (en literaturo) → (vort·o·)el·las·o ; (pri geometria formo en la komunuza lingvo) ~ oval·o.

elvokiva

el·vok·iv·a → el·vok·a, el·vok·pov·a

emajlo

emajl·o (en komputil-retaj aferoj) → ret·mesaĝ·o

emancipi

emancip·i [1oa] ~ liber·ig·i

embargi

embarg·i → mal·permes·i (foriri, komerci, ktp.)

embrazuro

embrazur·o [zam] → fenestr·et·o, paf·fenestr·et·o

emerituro

emeritur·o [zam] → pensi·o

emigri

emigr·i [zam] → el·migr·i

emigracio

emigraci·o [zam] → en·migr·int·ar·o, en·migr·int·a komunumo, en·migrado

emisii

emisi·i → (en la senco eldoni monon, bank-biletojn) el·don·i; (en la senco de ellasado de radioj kaj similaj en fiziko) el·las·i, el·send·i, el·ig·i. (en la senco de radia aŭ televida dissendo) dis·send·o

emoĝio

emoĝi·o → bild·sign·o

empatio

empati·o → kun·sent·(ad·)o, sent·o·kompren·o

empireo

empire·o → la plej alt·a ĉiel·o

empiro

empir·o → imperi·a stil·o

empireŭmo

empireŭm·o → brul·odor·o

encefalo

encefal·o → cerb·o

encikliko

enciklik·o → pap·a rond·leter·o

endo-

endo· → en·, intern·a

endemio

endemio [zam] → lok·a mal·san·o, lok·a ripet·a mal·san·o
endemia
endemi·a → lok·a, region·a

endokrina

endokrin·a → hormon·a, hormon•el•las•a
endokrinologo
endokrinolog•o → hormon•scienc•ist•o; hormon•kurac•ist•o
endokrinologio
endokrinologi•o → hormon•scienc•o

endonimo

endonim·o → intern·a lok·nom·o

endosi

trans·don·i ĉek·o·n; garanti·i (lsŭ la signifo)

endoskeleto

endoskelet·o → intern·a skelet·o, en·a skelet·o

engaĝi

engaĝ·i (en la senco de dungi) → dung·i
engaĝ·iĝ·i (en la senso de dediĉi sin al io) → si·n dediĉ·i, dediĉ·iĝ·i

englo

engl·o (en la senco de ano de ĝermana tribo) → angl·o

engraŭlo

engraŭl·o [zam] → sardel·o

enjekcio

enjekci·o ~ dis·ĵet·o, unu·al·unu·funkci·o

enologo

enolog·o → vin·fak·ul·o, vin·scienc·ist·o

enorma

enorm·a ~ grand·eg·a, ne·norm·e grand·a

ensemblo

ensembl·o → muzik·grup·o

entalpio

entalpi·o ~ varm·o·en·hav·o, energi·en·havo

entento

entent·o → inter·konsent·o [inter regnoj]]

entjero

entjer·o → plen·a nombro

ento

ent·o → ekzist·aĵ·o

entomologio

entomologi·o [2oa] ~ insekto·scienc·o

entreo

entre·o → antaŭ·manĝ·o, en·ir·plad·o, komenc·a plad·o, (en Usono) ĉef·plad·o

enumeracio

enumeraci·o → list·ig·o

envulti

envult·i → en·sorĉ·i

enzimo

enim·o ~ (en la ĝenerala lingvo) ferment·o

eosto

eost·o → orient·o

eparkio

eparkio episkopa distrikto (ortodoksa religio)

epicentro

epicentr·o (de tertremoj) → surfac·a centr·o

epidemio

epidemi·o (1oa) ~ amas·infekt·a mal·san·o

epigrafo

epigraf·o ~ sur·skrib·aĵ·o

epika

epik·a → epope·a

epistakso

epistaks·o → naz·o·sang·ad·o

epistemologio

epistemologi·o → sci·teori·o, fiolozofi·o de scienc·o

epistolo

epistol·o → (apostol·a) leter·o

epitafo

epitaf·o → tomb·o·skrib·o, sur·tomb·a fraz·o

epitalamo

epitalam·o → ge·edz·iĝ·a kant·o

epiteto

epitet·o [1oa] ~ adjektiv·aĵ·o, ec·o·vort·aĵ·o

epitomo

epitom·o [zam] → resum·o, resum·a lerno·libr·o, eltiraĵ·o

eposo

epos·o [zam] → epope·o

erco

erc·o → mineral·o, min·aĵ·o

erekcio

erekci·o (de la peniso) → erekt·iĝ·o

eritrocito

eritrocit·o ~ ruĝ·a sang·o·ĉel·o

eritroforo

eritrofor·o → ruĝ·pigment·ĉel·o, ruĝ·pigment·o·ĉel·o, ruĝ·pigment·a ĉel·o

erodi

erod·i → for·frot·i, mal·akr·ig·i

erota

erot·a → erotik·a

erozii

erozi·i → for·frot·i, mal·akr·ig·i

erudi

erud·i → kler·ig·i

erudicio

erudici·o [3oa] ~ (profund·a kaj divers·fak·a) kler·ec·o

erudiciulo

erudici·ul·o ~ kler·ul·o

esameno

esamen·o → abel·svarm·o, abel·ar·o

-esk-

-esk- → -ec-

eskalo

eskal·o → ŝtup·et·ar·o; (ŝiraĵo kun formo de ŝtupetaro en maŝŝtofo) dis·maŝ·iĝ·o, maŝ·o·fal·o
eskaladi
eskal·ad·i → grimp·i
eskalatoro
eskalator·o → rul·ŝtup·ar·o

eskarpeno

eskarpen·o → danco·ŝu·o

eskulo

eskul•o → ĉeval•kaŝtan•uj•o

eskvizita

eskvizit·a → rafin·it·a, eg·e bon·kvalit·a, bon·gust·eg·a, rav·a [fun]

esoterika

esoterik·a → esoter·a

Esperantio

Esperanti·o → Esperant·uj·o

esperantofono

esperanto·fon·o → esperanto·parol·ant·o

esperantologo

esperantolog·o → Esperant·o-fak·ul·o, Esperant·o-scienc·ist·o, esperantologi·ist·o

esperantologio

esperantologi·o ~ Esperant·o-scienc·o

esplanado

esplanad·o → mal·ferm·it·a eben·aĵ·o, plac·o, promen·ej·o

establo

establ·o [4oa] (en la signifo de 'organizaĵo) ~ organiz·aĵ·o

estiel

estiel → kiel

estetiko

estetiko ~ bel·ec·stud·o, bel·ec·scienc·o

estrado

estrad·o [1oa] → podi-o [4oa]

eŝafodo

eŝafod·o [fun] ~ mort·ig·pod·i·o

etalono

etalon·o → norm·aĵ·o, kompar·a indik·o

etato

etat·o [fun] ~ list·o, tabel·o

etimo

etim·o→ font·vort·o, pra·vort·o, origin·vort·o, vort·font·o

etimologo

etimolog·o [7oa] ~ vort·de·ven·scienc·ist·o, vort·de·ven·fak·ul·o, vort·histori·ist·o

etimologio

etimologi·o [2oa] ~ vort·de·ven·scienc·o, vort·histori·o, vort·de·ven·o, deven·o (de vort·o), vort·font·o

etiologio

etiologi·o [1oa] ~ kaŭzo·scienc·o, kaŭzo·stud·o (precipe pri malsanoj)

etno

etn·o → naci·o, gent·o

etnografo

etnograf·o [7oa] ~ etn·o·grafi·ist·o, etn·o·scienc·ist·o, gent·o·ersplor·ant·o
etnografio
etnografi·o [2oa] ~ etno·scienc·o, popol·pri·skrib·o, gent·o·esplor·o
etnologio
etnologi·o [9oa] ~ etn·o·scienc·o
etnologo
etnolog·o → etn·o·scienc·ist·o

etnonimo

etnonim·o → etn·o·nom·o, gent·a nom·o

etologio

etologi·o [zam] ~ kondut·o·scienc·o

eŭfemismo

eŭfemism·o [zam] ~ pli·bel·ig·a ĉirkaŭ·dir·o, evit·esprim·o, ĉirkaŭ·parolo, ĉirkaŭ·skrib·o, bon·vort·o, pur·a lingv·aĵ·o,

eŭfonie

eŭfoni·e → bel·son·e

eŭforio

eŭfori·o → ĝoj·o·sent·o, bon·fart·o·sent·o

eŭkaristio

eŭkaristi·o ~ eŭĥaristi·o [komunlingve ankaŭ] komuni·o

eŭritmio

eŭritmi·o ~ bel·ritm·a danc·o, sent-esprim-a danco

eŭro-

eŭro- (kiel mallongigita vorto por Eŭropo) → eŭrop-

eŭteismo

eŭteism·o → bon·di·ism·o

evakui

evaku·i → (militiste forlasi okupitan teritorion) for·las·i; (perforte, por la bono de la enloĝantoj, forigi tiujn enloĝantojn el iu loko) ali·lok·ig·i, for·ig·i, for·sendi.

evento

event·o [8oa] ~ okaz·aĵ·o

evolucio

evoluci·o [3oa] ~ evolu-o
evolu·iĝ·i [en la senco 'Iompostiome disvolviĝi'] → evolu·i

-eza

-ez·a (por lingvoj, ekzemple: angleza) → -a



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj