Ssv plio 23 - fano

El La bona lingvo
Revizio de 15:45, 13 Jun. 2018 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Miĥaelo Rikardo Balicki: Kompreneble, ankaŭ en esperanto eblas kompari kaj gradigi nivelojn de ŝatantoj de piedpilkado.

La baza nivelo estus simple „ŝatanto” — al tiu persono plaĉas piedpilkado, eble de tempo al tempo ĝi spektas matĉon. Se iu estas „zeloto” — tiu fervore spektas matĉojn, havas sian plej ŝatatan teamon kaj sekvas ĝiajn sukcesojn kaj malsukcesojn. Se tia sekvado estas malsana aŭ agresema — eblas tian personon nomi „zelotaĉo” (zeloto, sed havanta objektive malbonan karakteron), „fanatikulo” (zeloto, sed fervora blinde kaj senindulga por aliuloj) aŭ „huligano” (se tia estas ĝia konduto dum matĉoj).