Termopilo

El La bona lingvo
Revizio de 00:53, 19 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Kavafis - tradukoj reviziataj <hr> <br> '''Θερμοπύλες''' Τιμή σ’ εκείνους όπου στην ζωή των<br> ώρισαν και φυλ...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Θερμοπύλες

Τιμή σ’ εκείνους όπου στην ζωή των
ώρισαν και φυλάγουν Θερμοπύλες.
Ποτέ από το χρέος μη κινούντες·
δίκαιοι κ’ ίσιοι σ’ όλες των τες πράξεις,
αλλά με λύπη κιόλας κ’ ευσπλαχνία·
γενναίοι οσάκις είναι πλούσιοι, κι όταν
είναι πτωχοί, πάλ’ εις μικρόν γενναίοι,
πάλι συντρέχοντες όσο μπορούνε·
πάντοτε την αλήθεια ομιλούντες,
πλην χωρίς μίσος για τους ψευδομένους.

Και περισσότερη τιμή τούς πρέπει
όταν προβλέπουν (και πολλοί προβλέπουν)
πως ο Εφιάλτης θα φανεί στο τέλος,
κ’ οι Μήδοι επί τέλους θα διαβούνε.

(Από τα Ποιήματα 1897-1933, Ίκαρος 1984)



Termopilo

Honoron al tiuj, kiuj dum sia vivo
decidis kaj gardas Termopilon!
Neniam forestantaj el la devo;
justaj kaj honestaj en ĉiuj siaj agoj,
sed ankaŭ­ kun korfavoro kaj kompato;
donacemaj kiam ili estas riĉaj, kaj kiam
ili ne estas riĉaj, same iomete donacemaj,
same helpantaj tiel, kiel ili povas;
dirantaj la veron ĉiam,
tamen, senmalame al la mensoguloj.

Kaj honoron plian ili meritas,
kiam ili antaŭvidas (kaj multaj ja antaŭ­vidas),
ke Efialto fine aperos,
kaj la persoj finfine trairos.


Tradukis Eftimjo Mavrogeorgiadis
Ŝanĝetis Renato Korseti


Klariga noto: Termopilo [Θερμοπύλαι] estas la nomo de loko en Grekujo, tre mallarĝa spaco inter la monto kaj la maro, kie en la jaro 480-a antaŭ la komuna erao 300 soldatoj el Sparto, estrataj de la reĝo Leonido [Λεωνίδας], haltigis la grandan armeon de la persa reĝo Ĥaŝajarŝao (en la okcidento konata kiel Kserkso). Greka paŝtisto, Efialto [Ἐφιάλτης], tamen montris al la persoj vojon tra la montoj por ĉirkaŭiri Termopilon. Ĉiuj spartaj soldatoj estis mortigataj. En la okcidento la rakonto pri Termopilo estas konata kiel rakonto de granda heroaĵo. Kavafis utiligas ĝin por glorigi homojn, kiuj agas laŭ justeco kaj homeco malgraŭ ĉiuj malhelpoj.