UNUA TAGO - Kompletorio

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


UNUA TAGO Kompletorio

Kiam Vilhelmo kaj Adso ĝuas la ĝojan gastadon de la Abato kaj la koleran konversacion de Jorge

La refektorion lumigis grandaj torĉoj. La monaĥoj sidis laŭlonge de vico da tabloj, kulminanta kun la tablo de la Abato, starigita perpendikle sur granda podio. En la kontraŭa flanko estis prediktribuno, kie jam staris la monaĥo, kiu laŭtlegos dum la vespermanĝo. La Abato atendis nin ĉe fontaneto kun blanka tuko por la sekigo de niaj manoj post la lavo, laŭ la malnovegaj konsiloj de sankta Pakomjo.

La Abato invitis Vilhelmon al sia tablo kaj diris, ke tiuvespere, ĉar ankaŭ mi estis tutnova gasto, mi ĝuos la saman honoron, kvankam mi estas benediktana novico. La sekvajn tagojn, li diris al mi patrece, mi povos sidi ĉetable kun la monaĥoj, aŭ, se mia majstro donos al mi ian taskon, iri antaŭ aŭ post la manĝoj al la kuirejo, kie la kuiristoj okupiĝus pri mi.

La monaĥoj nun staris ĉe la tabloj, senmovaj kun siaj kapuĉoj super siaj vizaĝoj kaj kun siaj manoj sub la skapulario. La Abato alproksimiĝis al sia tablo kaj preĝis la “Benedicite” (Benu [la antaŭmanĝa preĝo]). La preĝeja kantisto el la predikejo kantis “Edent pauperes” (la malriĉuloj manĝos). La Abato donis sian benon kaj ĉiuj sidiĝis.

La Regulo de nia fondinto antaŭvidas tre sobran vespermanĝon, sed allasas, ke la Abato decidu kiom da manĝaĵoj la monaĥoj efektive bezonas. Aliflanke, nun en niaj abatejoj oni pli multe sin fordonas al la plezuroj de la tablo. Mi ne parolas pri tiuj, kiuj, bedaŭrinde, transformiĝis en kovejon de frandemuloj; sed ankaŭ tiuj inspiritaj de la kriterioj de pentofaro kaj virto liveras al la monaĥoj, kiuj preskaŭ ĉiam aktivas por la peza laboro de la intelekto, nutraĵon ne rafinitan sed abundan. Aliflanke, la tablo de la Abato ĉiam estas privilegia loko, ankaŭ ĉar ne malofte eminentaj gastoj sidas tie, kaj la abatejoj fieras pri la produktoj de sia tero kaj de siaj staloj, kaj de la sperteco de siaj kuiristoj.

La manĝo de la monaĥoj okazis silente, kiel kutime, unuj komunikante kun la alia per nia kutima perfingra alfabeto. La novicoj kaj pli junaj monaĥoj ricevis servon kiel unuaj, tuj post kiam la pladoj destinitaj al ĉiuj trapasis la tablon de la Abato.

Ĉe la tablo de la Abato sidis kun ni Malaĥi, la kelmastro kaj la du pli maljunaj monaĥoj, Jorge de Burgoso, la blinda maljunulo, kiun mi jam renkontis en la scriptorium, kaj la tre maljuna Alinardo de Grottaferrata: preskaŭ centjaraĝa, lamanta kaj malfortika, kaj - li ŝajnis al mi – mense forestanta. La Abato rakontis al ni pri li, kiu, jam novico en tiu ĉi abatejo, ĉiam loĝis tie kaj memoris almenaŭ okdek jarojn da eventoj. La Abato mallaŭte diris al ni ĉi tiujn aferojn komence, ĉar poste ni respektis la moron de nia ordeno kaj atentis la laŭtlegadon silente. Sed, kiel mi diris, ĉe la tablo de la Abato ni permesis al ni kelkan liberecon, kaj okazis, ke ni laŭdis la pladojn proponitajn al ni, dum la Abato elstarigis la kvalitojn de sia oleo aŭ de sia vino. Eĉ, je iu momento, dum li verŝis por ni trinkaĵon, li memorigis al ni tiujn fragmentojn de la Regulo, en kiuj la sankta fondinto rimarkigis, ke certe vino ne taŭgas por monaĥoj, sed pro tio, ke ne eblas konvinki la monaĥojn de nia epoko ne trinki, ke almenaŭ ili ne trinku ĝissate, ĉar la vino puŝas al forlaso de religio ankaŭ la saĝulojn, kiel la biblia libro Kohelet memorigas. Benedikto diris: “de nia epoko” aludante la sian, kiu nun estas tre malproksima: imagu, do, kia situacio estis je la epoko kiam ni vespermanĝis en la abatejo, post tioma forfalo de moroj (kaj mi ne parolas pri mia epoko, kiam mi nun verkas, kun la diferenco, ke ĉi tie en Melk oni sin fordonas pli ofte al biero!): resume, oni trinkis sen troigi, sed ne sen frandi.

Ni manĝis rostitan viandon, de ĵus buĉitaj porkoj, kaj mi konstatis, ke por aliaj manĝaĵoj oni ne uzis grason de animaloj nek oleon de napo, sed bonan oliv-oleon, produkton de tero, kiun la abatejo posedis ĉe la malsupro de la monto, en la direkto al la maro. La Abato gustumigis al ni (rezervitan por lia tablo) tiun kokon, kiun mi vidis dum la pretigo en la kuirejo. Mi rimarkis, ke, malofta evento, li ankaŭ disponis je metala forketo, kiu pro formo memorigis al mi la lensojn de mia majstro: estante viro el nobla deveno, nia gastiganto ne volis malpurigi siajn manojn per manĝaĵoj, kaj eĉ proponis al ni sian ilon almenaŭ por preni la viandon el la granda telero kaj meti ĝin en niajn tasetojn. Mi rifuzis, sed mi vidis, ke Vilhelmo volonte akceptis kaj senĝene uzis tiun ilon de sinjoroj , eble por ne montri al la Abato, ke la franciskanoj estas homoj el malmulta eduko kaj tre humila deveno.

Ĉar mi estis entuziasmoplena pro ĉiuj manĝaĵoj tiom bonaj (post kelkaj tagoj da vojaĝado, dum kiuj ni manĝis tion, kion ni povis trovi), mi malatentis la laŭtlegadon, kiu daŭris intertempe piece. Al ĝi min vokis forta konsenta kriaĉo, kiun ellasis Jorge, kaj mi konsciis, ke tiam estis la momento, kiam oni ĉiam legas ĉapitron de la Regulo. Mi komprenis, surbaze de tio, kion mi aŭskultis de li posttagmeze, kial Jorge estis tiom plezurigita. Fakte la leganto diris: “Ni imitu la ekzemplon de la profeto, kiu diras: ‘Mi decidis, mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; mi bridos mian buŝon; mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono’. Kaj se per ĉi tiu teksto la profeto instruas al ni, ke kelkfoje pro amo al silento oni devus eviti eĉ licajn parolojn, des pli multe ni devas deteni nin de nelicaj paroloj por eviti la punon de tiu peko!” Kaj poste li daŭrigis: “Sed la trivialaĵojn, la stultaĵojn kaj la petolaĵojn ni kondamnas eterne, en ĉiu loko, kaj ni ne permesas, ke la disĉiplo malfermu sian buŝon por fari tiajn paroladojn.”

“Kaj ĉi tio validu por la marĝenaj bildoj, pri kiuj ni parolis hodiaŭ,” ne evitis komenti Jorge mallaŭte. “Johano la Orbuŝa diris, ke Kristo neniam ridis.”

“Nenio en lia homa naturo malpermesis tion,” rimarkis Vilhelmo, “ĉar la rido, instruas la teologoj, estas propraĵo de la homo.”

“Forte potuit sed non legitur eo usus fuisse,” (verŝajne Li kapablis, sed oni ne legas [en la Evangelioj], ke Li kutimis [fari tion]), diris senhezite Jorge, citante Petrus Cantor.

“Manduca, jam coctum est,” (Manĝu, ĝi jam estas bakita) flustris Vilhelmo.

“Kion?” demandis Jorge, kiu kredis, ke li aludis iun manĝaĵon alportitan al li.

“Ili estas la vortoj, kiujn, laŭ Ambrozo, diris sankta Laŭrenco sur la krad-rostilo, kiam li invitis siajn torturantojn renversi lin, kiel memorigas ankaŭ Prudencio en Peristephanon,” diris Vilhelmo kun la mieno de sanktulo. “Sankta Laŭrenco, do, kapablis ridi kaj diri ridindajn aferojn, kvankam por humiligi siajn malamikojn.”

“Kio montras, ke ridado estas afero tre proksima al morto kaj putriĝo de la korpo,” Jorge rebatis grumblante, kaj mi devas agnoski, ke lia logiko estis neriproĉebla.

Tiumomente la Abato milde invitis nin al silento. La vespermanĝo cetere estis finiĝanta. La Abato ekstaris kaj prezentis Vilhelmon al la monaĥoj. Li laŭdis lian saĝecon, malkaŝis lian famon kaj informis, ke oni petis al li enketi pri la morto de Adelmo, invitante la monaĥojn respondi al liaj demandoj kaj informi la subulojn, tra la tuta abatejo, por ke ili faru la samon. Kaj por faciligi lian enketadon, kondiĉe ke, li aldonis, liaj petoj ne estu kontraŭ la reguloj de la monaĥejo. En tiu kazo oni devus peti la rajtigon de la Abato.

Post la vespermanĝo, la monaĥoj pretiĝis por iri al la ĥorejo por la trapreĝo de kompletorio. Ili tiris siajn kapuĉojn sur siajn vizaĝojn kaj enviciĝis fronte al la pordo, kie ili haltadis. Poste ili ekiris laŭ longa vico, trairante la tombejon kaj enirante en la ĥorejon tra la norda portalo.

Ni ekiris kun la abato. “Ĉu oni nun fermas la pordojn de la Konstruaĵo?” demandis Vilhelmo.

“Post kiam la servistoj finpurigos la refektorion kaj la kuirejojn, la bibliotekisto mem fermos ĉiujn pordojn, riglante ilin deinterne.”

“Ĉu deinterne? Kaj de kie li eliros?”

La Abato fikse rigardis Vilhelmon dum momento, kun serioza mieno: “Li certe ne dormas en la kuirejo,” li diris abrupte. Kaj li rapidigis siajn paŝojn.

“Bone, bone,” Vilhelmo flustris al mi, “do ekzistas alia enirejo, sed ni ne devas koni ĝin.” Mi ridetis tute fiera pri lia dedukto, kaj li riproĉis min: “Kaj ne ridu. Vi vidis, ke inter ĉi tiuj muroj ridado ne ĝuas bonan famon.”

Ni eniris en la ĥorejon. Nur unu lampo fajris sur fortika bronza tripiedo, alta kiel du homoj. La monaĥoj eksidis en la ĥorseĝoj silente, dum la leganto legis fragmenton el prediko de sankta Gregoro.

Poste la Abato faris geston kaj la preĝeja kantisto ekkantis “Tu autem Domine miserere nobis” (Ankaŭ vi, Sinjoro, kompatu nin). La Abato respondis “Adjutorium nostrum in nomine Domini” (Nia helpo estas en la nomo de la Sinjoro) kaj ĉiuj daŭrigis ĥore: “Qui fecit coelum et terram” (Kiu kreis la ĉielon kaj la teron). Sekve, komenciĝis la ĉantado de psalmoj: “Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!”, “Mi gloras Vin el mia tuta koro”, “Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo”. Ni ne sidis en la ĥorseĝoj, kaj venis returne al la centra navo. De tie ni subite vidis Malaĥi’n eliri el la mallumo de flanka kapelo.

“Tenu tiun punkton antaŭ la okuloj,” Vilhelmo diris al mi. “Eble estas trapasejo, kiu kondukas al la Konstruaĵo.”

“Sub la tombejo?”

“Kial ne? Efektive, repensante, devas esti ie ostejo; estas neeble, ke dum la jarcentoj oni entombigis ĉiujn monaĥojn en tiu malgranda terspaco.”

“Sed ĉu vi vere volas iri en la bibliotekon dumnokte?” mi demandis terurita.

“Ĉu tien, kie estas mortintaj monaĥoj kaj serpentoj kaj misteraj lumoj, mia bona Adso? Ne, knabo. Al tio mi pensis hodiaŭ, ne pro scivolemo, sed pro tio, ke mi starigis al mi la demandon pri la maniero laŭ kiu Adelmo mortis. Nun, kiel mi diris al vi, mi emas al pli logika klarigo, kaj, ĉion konsiderinte, mi deziras respekti la agmanierojn de ĉi tiu loko.”

“Kial do vi volas scii?”

“Ĉar la scienco ne konsistas nur el scioj pri tio, kion oni devas aŭ oni povas fari, sed ankaŭ el scioj pri tio, kion oni povus fari kaj verŝajne oni ne devus fari. Jen kial mi diris hodiaŭ al la majstro vitristo, ke la saĝulo devas iel vuali la sekretojn, kiujn li malkovras, por ke aliaj ne uzu ilin malbone, sed nepras ilin malkovri, kaj ĉi tiu biblioteko multe pli ŝajnas al mi loko, kie la sekretoj restas vualitaj.”

Post ĉi tiuj vortoj li ekiris ekster la preĝejon, ĉar finiĝis la preĝado. Ni ambaŭ estis tre lacaj kaj ni iris al nia ĉelo. Mi min kuntiris en tiu, kiun Vilhelmo ŝerce nomis mia ‘tombo-niĉo’ kaj mi rapide endormiĝis.