UNUA TAGO - naŭa preĝ-horo

El La bona lingvo
Revizio de 19:47, 3 Aŭg. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La nomo de la rozo <hr> <br> '''Unua tago''' ''Ĉirkaŭ la naŭa preĝhoro'' ''Kiam Vilhelmo havas kleregan dialogon kun Severino la herbisto.'' Ni retrairis...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Unua tago

Ĉirkaŭ la naŭa preĝhoro

Kiam Vilhelmo havas kleregan dialogon kun Severino la herbisto.

Ni retrairis la centran navon kaj eliris el la portalo, tra kiu ni estis enirintaj. Mi ankoraŭ havis la vortojn de Ubertino, ĉiujn, zumantaj en mia kapo.

“Li estas ... stranga homo,” mi kuraĝis diri al Vilhelmo.

“Li estas, aŭ estis, multaspekte granda homo. Sed ĝuste pro tio li estas stranga. Nur tiuj etmensaj aspektas normalaj. Ubertino povis fariĝi unu el la herezuloj, kiujn li helpis bruligi, aŭ kardinalo de la sankta roma eklezio. Li tre proksimiĝis al ambaŭ perversaĵoj. Kiam mi parolas kun Ubertino, mi havas la impreson, ke la infero estas la ĉielo rigardata el la mala flanko.”

Mi komprenis, kion li celis: “El kiu flanko?” mi demandis.

“He, ĝuste,” rekonis Vilhelmo, “necesas scii ĉu estas flankoj kaj ĉu ekzistas tutaĵo. Sed bonvolu ne aŭskulti min. Kaj ne plu rigardu tiun portalon,” li diris, donante bateton al mia nuko dum mi rigardis tien kaj tien, altirata de la skulptaĵoj, kiujn mi vidis enirante. “Hodiaŭ oni timigis vin sufiĉe. Ĉiuj.”

Kiam mi turniĝis al la elirejo, mi vidis alian monaĥon antaŭ mi. Li povus havi la saman aĝon de Vilhelmo. Li ridetis al ni kaj ĝentile salutis nin. Li diris, ke li estas Severino el sankta Emmeram, kaj ke li estas la patro herbisto, kiu prizorgas la banejojn, la hospitalon kaj la legomĝardenojn, kaj ke li metus sin je nia servo, se ni dezirus pli bone orientiĝi interne de la abateja komplekso.

Vilhelmo dankis lin kaj diris, ke li jam rimarkis, enirinte, la belan legomĝardenon, kiu ŝajnis al li enhavi ne nur manĝeblajn herbojn, sed ankaŭ kuracajn plantojn, kiom ajn li povis vidi tra la neĝo.

“Somere aŭ printempe, kun la vario de siaj herboj, kaj ĉiu ornamita per siaj floroj, ĉi tiu legomĝardeno prikantas plibone la laŭdojn al la Kreinto,” Severino diris kvazaŭ por senkulpiĝi. “Sed ankaŭ en ĉi tiu sezono la okulo de la herbisto vidas tra la sekaj branĉoj la kreskontajn plantojn kaj povas diri al vi, ke ĉi tiu legomĝardeno estas pli riĉa ol iam ajn estis riĉa ajna herbario, kaj pli bunta, ne gravas kiom estu belaj la miniaturoj en tiu alia. Kaj, plie, ankaŭ vintre kreskas la bonaj herboj, kaj mi tenas aliajn, kiuj estas kolektitaj kaj pretaj en la potoj, kiujn mi havas en la laboratorio. Tiel, per la radikoj de la etaj okzaloj oni kuracas la katarojn, kaj per la infuzaĵoj de alteaj radikoj oni pretigas kompresojn por haŭtaj malsanoj, per la lapo oni cikatrigas la ekzemojn, dispecigante kaj muelante la rizomon de la bistorto oni kuracas diareon kaj kelkajn malsanojn de la virinoj, la lipio estas bona digestilo, la tusilago taŭgas kontraŭ la tuso, kaj ni havas bonan gencianon por digesti kaj glicirizon kaj juniperon por bona infuzaĵo, sambucon per kies ŝelo pretigi dekoktaĵon por la hepato, saponarion kies radikojn ni maceras en malvarma akvo kontraŭ kataro, kaj valerianon, kies kvalitojn vi certe konas.”

“Vi havas diversajn kaj bonajn herbojn el diversaj klimatoj. Kiel tio eblas?”

“Unuflanke mi ŝuldas tion al la mizerikordo de la Sinjoro, kiu metis nian altebenaĵon meze de montĉeno, kiu sude alrigardas la maron kaj ricevas ĝiajn varmajn ventojn, kaj norde havas la plej altan monton, el kiu ĝi ricevas la arbarajn balzamojn. Kaj aliflanke mi ŝuldas tion al la arta praktiko, kiun mi malinde atingis pro la volo de miaj majstroj. Iuj plantoj kreskas ankaŭ en malfavora klimato, se oni zorgas pri la ĉirkaŭa grundo, la nutraĵo kaj la kresko.”

“Sed ĉu vi ankaŭ havas plantojn, kiuj nur taŭgas por manĝi?” mi demandis.

“Mia malsata juna ĉevalido, ne ekzistas plantoj bonaj por manĝaĵo, kiuj samtempe ne taŭgas por kuracado, kondiĉe, ke oni enprenu ilin laŭ ĝusta kvanto. Nur la eksceso igas ilin kaŭzo de malsano. Konsideru la kukurbon. Nature ĝi estas malvarma kaj humida kaj mildigas soifon, sed se oni manĝas ĝin putrinta ĝi kaŭzas diareon kaj vi devas adstringi viajn intestojn per sala akvo kaj mustarda pasto. Kaj kion pri la cepoj? Varmaj kaj humidaj, iom da ili potencigas la koiton, kompreneble al tiuj, kiuj ne votis sin al ĉasteco kiel ni, tro da ili donas al vi pezon en la kapo kaj oni devas batali kontraŭ tio per lakto kaj vinagro. Ĝi estas bona motivo,” li aldonis petole, “pro kiu juna monaĥo devus ĉiam manĝi ilin modere. Manĝu ajlon anstataŭe. Varma kaj seka, ĝi estas bona kontraŭ venenoj. Sed ne troigu, ĝi kaŭzas forpeladon de tro multaj humuroj el la cerbo. Fazeoloj, aliflanke, produktas urinon kaj dikigas, du tre bonaj aferoj. Sed ili estigas malbonajn sonĝojn. Tamen multe malpli ol iuj aliaj herboj, ĉar ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj kaŭzas malbonajn viziojn.”

“Kiuj ili estas?” mi demandis.

“He, he, nia noviculo volas koni tro multe. Ili estas aferoj, kiujn devas koni nur la herbisto, kontraŭe iu ajn senprudentulo povus ĉirkaŭiri por liveri viziojn, tio estas, mensogi per la herboj.”

“Tamen sufiĉas iom da urtiksuko,” intervenis Vilhelmo, “aŭ da roybra aŭ da olieribus por esti ŝirmataj kontraŭ vizioj. Mi esperas, ke vi havas ĉi tiujn bonajn herbojn.”

Severino rigardis la majstron duonfermante siajn okulojn: “Ĉu vi interesiĝas pri herbokuracado?”

“Tre malmulte,” Vilhelmo diris modeste, “mi iam tenis Theatrum Sanitatis de Ububchasym de Baldach en miaj manoj ...”

“Abul Asan al Muchtar ibn Botlan.”

“Aŭ Ellucasim Elimittar, kiel vi deziras. Mi scivolas, ĉu troveblas ĉi tie unu ĝia ekzemplero.”

“Kaj ĝi estas el la plej belaj, kun multaj riĉaj bildoj.”

“Estu laŭdo al la ĉielo. Kaj kion pri De virtutibus herbarum de Platearius?”

“Ankaŭ tiu estas, kaj De plantis kaj De vegetalibus verkitaj de Aristotelo kaj tradukitaj de Alfredo de Sareshel.”

“Mi aŭdis, ke ili ne estis verkitaj de Aristotelo,” rimarkis Vilhelmo, “samkiel li ne verkis, oni malkovris tion, De causis.”

“Ĉiukaze ĝi estas bonega libro,” rimarkis Severino, kaj mia majstro konsentis kun multe da entuziasmo sen demandi, ĉu la herbisto parolis pri De vegetalibusDe causis, du verkoj, kiujn mi ne konis, sed pri kiuj mi konkludis, pro tiu interparolo, ke ambaŭ estas bonegaj.

“Mi ĝojos,” finis Severino, “havi kun vi kelkan sinceran interparolon pri la herboj.”

“Mi pli ol vi,” diris Vilhelmo, “sed ĉu ni ne malrespektos la regulon pri la silento, kiu, ŝajnas al mi, validas en via ordeno?”

“La regulo,” Severino diris, “adaptiĝis tra la jarcentoj laŭ la bezonoj de la diversaj komunumoj. La regulo preskribis la lectio divina (legado, kutime grupa, de tekstoj bibliaj aŭ spiritaj) sed ne la studadon: kaj tamen vi scias kiom multe nia ordeno evoluigis esploradon pri diaj aferoj kaj homaj aferoj. Plie, la regulo preskribas komunajn dormejojn, sed kelkfoje estas ĝuste, kiel ĉe ni, ke la monaĥoj havu la eblecon mediti ankaŭ dum la nokto, do, ĉiu el ili havas sian propran ĉelon. La regulo estas tre strikta pri la silento, kaj ankaŭ ĉe ni ne nur la monaĥo manlaboristo, sed ankaŭ tiu, kiu skribas aŭ legas, ne devas interparoli kun siaj fratoj. Sed la abatejo estas ĉefe komunumo de kleruloj kaj ofte estas utile por la monaĥoj interŝanĝi la trezorojn de doktrino, kiujn ili amasigas. Ĉiu interparolo pri niaj studoj estas taksata lica kaj profitodona, kondiĉe ke ĝi ne okazu en la refektorio aŭ dum la horoj de la sanktaj liturgiaĵoj.”

“Ĉu vi havis okazon multe paroli kun Adelmo el Otranto?” Vilhelmo demandis abrupte. Severino ne montris sin surprizita: “Mi konstatas, ke la abato jam parolis al vi,” li diris. “Ne. Mi ne pasigis tempon kun li ofte. Li pasigis sian tempon miniaturante. Mi kelkfoje aŭdis lin diskuti kun aliaj monaĥoj, Venantius el Salvemec, aŭ Jorge el Burgoso, pri la speco de sia laboro. Cetere mi ne pasigas la tagon en la scriptorium, sed en mia laboratorio,” kaj li gestis al la domo de la hospitalo. “Mi komprenas,” diris Vilhelmo. “Do, vi ne scias, ĉu Adelmo havis viziojn.” “Ĉu viziojn?” “Kiel tiujn, kiujn havigas viaj herboj, ekzemple.” Severino rigidiĝis: “Mi diris, ke mi gardas danĝerajn herbojn tre zorgeme.” “Mi ne diras tion,” Vilhelmo rapidis precizigi. “Mi parolis pri vizioj ĝenerale.” “Mi ne komprenas,” insistis Severino. “Mi pensis, ke monaĥo, kiu vagas tra la Konstruaĵo dum la nokto, kie, laŭ diro mem de la abato, povas okazi eventoj ... teruraj por tiuj, kiuj eniras en ĝin dum malpermesitaj horoj, nu, mi diris, mi pensis, ke li eble havis diablecajn viziojn, kiuj puŝis en la krutaĵon.” “Mi diris, ke mi ne vizitas la skriptorium, escepte se mi bezonas iujn librojn, sed mi kutime uzas miajn herbariojn, kiujn mi konservas en la hospitalo. Mi diris al vi, ke Adelmo familiaris kun Jorge, Venanzio kaj ... kompreneble, Berengario.” Ankaŭ mi kaptis etan heziton en la voĉo de Severino. Nek ĝin maltrafis mia majstro: “Ĉu Berengario? Kaj kial kompreneble?” “Berengario el Arundel, la helpanto de la bibliotekisto. Ili estis samaĝuloj, ili estis noviculoj kune, normale, ke ili havis aferojn por priparoli. Mi celis ĉi tion.” “Ĉi tion vi celis, do,” komentis. Kaj mi miris, ke li tute ne insistis pri tio. Fakte, li tuj ŝanĝis temon. “Sed verŝajne nun estas la horo, ke ni eniru la Konstruaĵon. Ĉu vi gvidos nin?” “Plezure,” diris Severino iĝante, eĉ tro evidente, pli trankvila. Li pasigis nin ĉirkaŭ la bordo de la legomĝardeno kaj li kondukis nin fronte al la okcidenta fasado de la Konstruaĵo. “Flanke de la legomĝardeno estas la portalo, kiu permesas aliron al la kuirejo,” li diris, “sed la kuirejo okupas nur la okcidentan duonon de la unua etaĝo, en la dua duono estas la refektorio. Kaj post la suda pordo, kiun oni atingas pasante malantaŭ la ĥorejo de la preĝejo, estas aliaj du portaloj, kiuj kondukas kaj al la kuirejo kaj kaj al la refektorio. Sed ni eniru ĉi tien, ĉar el la kuirejo ni povas iri el ĝi al la refektorio.” Enirinte en la vastan kuirejon, mi rimarkis, ke la Konstruaĵo enfermis, laŭ sia tuta alteco, okangulan korton; kiel mi poste komprenis, ĝi estis ia granda puto, sen alirejoj, sur kiu, ĉe ĉiu etaĝo, malfermiĝis larĝaj fenestroj, kiel tiuj ekstere. La kuirejo estis vastega fumplena koridoro, kie multaj servantoj jam rapide pretigis la manĝaĵojn por la vespero. Sur granda tablo, du el ili preparis torton per legomoj, hordeo, aveno kaj sekalo, kaj ili distranĉis rapojn, akvokreson, rafanojn kaj karotojn. Apude, alia kuiristo ĵus finis kuiri kelkajn fiŝojn en miksaĵo de vino kaj akvo, kaj li estis kovranta ilin per saŭco konsistanta el salvio, petroselo, timiano, ajlo, pipro kaj salo. En la surfaco de la okcidenta turego estis grandega panforno, kiu jam fulmis pro duonruĝaj flamoj. En la suda turego estis grandega kameno, en kiu bolis potegoj kaj pivotis rostostangoj. De la pordo, kondukanta al la korto malantaŭ la preĝejo, eniris tiumomente la porkopaŝtistoj alportante la viandon de la buĉitaj porkoj. Ni eliris ĝuste el tiu pordo kaj ni retroviĝis en la korto, ĉe la orienta limo de la altebenaĵo, proksime al la muroj, kie staris multaj konstruaĵoj. Severino klarigis al mi, ke la unua estis la grupo de la sterkostaploj, poste estis la staloj por la ĉevaloj, poste tiuj por la bovoj, kaj la kokejoj, kaj la ĉirkaŭbarita areo kun ŝirmilo por la ŝafoj. Antaŭ la sterkostaploj, la porkopaŝtistoj kirlis la sangon de la ĵus buĉitaj porkoj en granda terkruĉo, por ke ĝi ne koaguliĝu. Se oni zorgeme kaj tuj miksas ĝin ĝi konserviĝas dum tagoj, dank’ al la frosta klimato, kaj fine per ĝi oni faros sangokolbasojn. Ni reeniris la konstruaĵon kaj ni nur rapide rigardis la refektorion, dum ni trairis ĝin por atingi la orientan turegon. La refektorio etendiĝis en du el la turegoj: tiu norda, kie estis la kameno, kaj tiu orienta, kie estis helikforma ŝtuparo, kiu kondukis al la skriptorium, tio estas al la dua etaĝo. Tra ĝi la monaĥoj ĉiutage iris al laborejo, aŭ tra aliaj du ŝtuparoj, malpli komfortaj sed bone hejtitaj, kiuj leviĝis spirale malantaŭ la kameno kaj la kuireja forno. Vilhelmo demandis, ĉu ni trovos iun en la scriptorium kvankam estis dimanĉo. Severino ridetis kaj diris, ke la laboro por benediktana monaĥo egalas al preĝo. Dimanĉe la liturgiaĵoj daŭris pli longe, sed la monaĥoj respondecaj pri la libroj same restis kelkajn horojn tie supre, kutime por sin dediĉi al fruktodonaj interŝanĝoj de kleraj rimarkoj, konsiloj, meditoj pri la sankta Skribo.