UNUA TAGO - post la naŭa preĝ-horo

El La bona lingvo
Revizio de 00:10, 17 Aŭg. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La nomo de la rozo <hr> <br> '''UNUA TAGO Post la naŭa preĝhoro''' ''Kiam oni vizitas la scriptorium kaj renkontas multajn erudiciulojn, kopiistojn kaj rubrik...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


UNUA TAGO Post la naŭa preĝhoro

Kiam oni vizitas la scriptorium kaj renkontas multajn erudiciulojn, kopiistojn kaj rubrikofaristojn kaj ankaŭ blindan maljunulon, kiu atendas la Antikriston

Dum ni supreniris, mi vidis, ke mia majstro rigardis la fenestrojn, kiuj lumigis la ŝtuparon. Mi probable ekfariĝis tiom lerta kiom li, ĉar mi tuj rimarkis, ke ilia dismeto apenaŭ permesus al iu ajn atingi ilin. Aliflanke, ankaŭ la fenestroj, kiuj malfermiĝis en la refektorio (la unikaj, kiuj en la teretaĝo frontis al la krutaĵo) ne aspektis facile atingeblaj, ĉar sub ili tute ne estis mebloj.

Kiam ni atingis la supron de la ŝtuparo, ni eniris en la scriptorium tra la norda turo, kaj tie mi ne povis reteni krieton de admiro. La dua etaĝo ne estis dividita kiel la malsupra kaj tial ĝi aperis al miaj okuloj laŭ sia tuta granda vasteco. La volboj, kurbaj kaj ne tro altaj (malpli ol tiuj de preĝejo, tamen pli altaj ol tiuj de ĉiuj kapitulaj salonoj, kiujn mi vidis), subtenataj de fortikaj pilastroj, ĉirkaŭis spacon surŝutitan de bela lumo, ĉar en ĉiu el la pli larĝaj muroj estis tri grandegaj fenestroj kaj sur ĉiu el la muroj de la eksteraj turoj malfermiĝis kvin pli malgrandaj fenestroj, kaj fine lumo envenis ankaŭ el la interna okangula puto tra ok altaj kaj mallarĝaj fenestroj.

La abundo da fenestroj igis, ke la granda salono estis vigligita per konstanta kaj ĉiudirekta lumo, ankaŭ dum la vintraj posttagmezoj. La vitraloj ne havis kolorojn kiel tiuj preĝejaj, kaj plumba lutaĵo alfiksis kvadratojn el senkolora vitro por ke la lumo penetru laŭ plej ebla pura maniero, sen nuancoj pro homa interveno, kaj utilu al sia celo, nome, lumigi la laboron de legado kaj skribado. Mi vidis alifoje kaj aliloke multajn scriptorium, sed en neniu el ili plej klare lumis, en la fluoj de fizika lumo, kiuj rebriligis la medion, la spirita principo mem, kiun la lumo enkarnigas, la claritas]] (klareco), fonto de ĉia beleco kaj saĝo, distingilo nemalhavebla de tiu proporcio, kiun la salono elmontris. Ĉar tri aferoj kunhelpas por krei belecon: unue, la integreco aŭ perfekteco, kaj pro tio ni taksas malbelaj la nekompletajn aferojn; poste, la taŭga proporcio aŭ harmonio; kaj fine, la klareco kaj la lumo, kaj fakte ni nomas belaj la aferojn el klara koloro. Kaj ĉar vidi belecon implicas pacon, kaj por niaj deziregoj egalas trankviliĝi ĉu per paco, aŭ per bono aŭ per beleco, mi sentis min penetrita de granda konsolo kaj mi pensis, ke tre agrabla estas la laboro en tiu loko.

Tia, kia ĝi aperis al miaj okuloj, en tiu posttagmeza horo, ĝi ŝajnis al mi ĝoja fabriko de saĝeco. Mi poste vizitis en Sankt-Galo scriptorium kun similaj proporcioj, apartigitan de la biblioteko (en aliaj lokoj la monaĥoj laboris en la sama loko, kie la libroj estis konservitaj), sed ĝi ne estis tiel bele aranĝita. Antikvaĵistoj, kopiistoj, rubrikofaristoj kaj studuloj sidis ĉiu ĉe sia propra tablo, unu tablo sub ĉiu fenestro. Kaj ĉar la fenestroj estis kvardek (vere perfekta nombro ŝuldita al la dekobligo de la kvarangulo, kvazaŭ la dek ordonoj pligrandiĝis per la kvar kardinalaj virtoj) kvardek monaĥoj povus labori samtempe, kvankam en tiu momento ili estis apenaŭ tridek. Severino klarigis al ni, ke la monaĥoj, kiuj laboris en la scriptorium, estis liberigitaj el la komunaj preĝoj de la tria, sesa kaj naŭa horoj por ne devi interrompi sian laboron dum la taglumaj horoj, kaj ili ĉesis sian agadon nur ĉe la sunsubiro, por la vesperaj preĝoj.

La lumoplenaj sidlokoj estis rezervitaj por antikvaĵistoj, por la plej spertaj miniaturistoj, por rubrikofaristoj kaj kopiistoj. Sur ĉiu tablo estis ĉio necesa por miniaturi kaj kopii: kornoj kun inko, maldikaj plumoj, kiujn iuj monaĥoj akrigis per tranĉileto, pumiko por glatigi la pergamenon, liniiloj por desegni la liniojn sur kiuj disvolviĝos la skribaĵo. Apud ĉiu skribisto, aŭ ĉe la supro de la kliva tabulo de ĉiu tablo, estis pupitro, sur kiu li metis la kopiendan kodekson, kies paĝo estis kovrita de masketoj, kiuj enkadrigis la linion transskribatan tiumomente. Kaj kelkaj havis inkojn orajn kaj alikolorajn. Aliaj, male, nur legis librojn, kaj transskribis notojn en siaj privataj kajeroj aŭ tabuletoj.

Tamen mi ne havis tempon por okulumi ilian laboron, ĉar la bibliotekisto, kiu - ni jam sciis - estis Malaĥi el Hildesheim, venis renkonten al ni. Lia vizaĝo klopodis teni bonvenigan mienon, sed mi ne povis ne tremi fronte al tiom aparta fizionomio. Ŝia figuro estis alta kaj, kvankam tre maldika, liaj membroj estis grandaj kaj malgraciaj. Dum li alpaŝis rapide, envolvita en la nigraj ordenaj vestaĵoj, estis io maltrankviliga en lia aspekto. La kapuĉo, ĉar li alvenis deekstere, ankoraŭ kovris lian kapon, ombrigis la palecon de lia vizaĝo kaj aldonis ajnan dolorsenton al liaj grandaj, melankoliaj okuloj. En lia fizionomio estis kvazaŭ spuroj de multaj pasioj, kiujn la volo disciplinis, sed kiuj ŝajne blokis tiujn trajtojn, kiujn antaŭe ili animis. La vizaĝo esprimis ĉefe malĝojon kaj severecon kaj liaj okuloj havis tioman intensecon, ke ili, per unu rigardo, povus penetri la koron de la alparolanto kaj legi sekretajn pensojn, tiel ke ilia esploro malfacile estis tolerebla kaj oni emis poste ne renkonti ilin duafoje.

La bibliotekisto prezentis nin al multaj el la monaĥoj, kiuj tiumomente laboris. Pri ĉiu Malaĥi ankaŭ priskribis al ni la laboron, kiun tiu faris kaj pri ĉiuj mi admiris la profundan sindediĉon al la kono kaj studo de la dia parolo. Tiel, mi ekkonis Venantius de Salvemec, tradukisto el la greka kaj araba, korligita al tiu Aristotelo, kiu certe estis la plej saĝa el ĉiuj homoj. Benno de Upsalo, juna skandinava monaĥo, kiu okupiĝis pri retoriko. Berengar de Arundel, la helpanto de la bibliotekisto. Aymaro de Aleksandrio, kiu kopiis verkojn pruntedonitajn al la biblioteko nur dum kelkaj monatoj, kaj poste grupon de miniaturistoj el diversaj landoj, Patriko de Cluain Mhic Nóis, Rabano de Toledo, Magnus de Í Cholm Cille, Waldo de Hereford.

La listo certe povus pludaŭri kaj ekzistas nenio pli mirinda ol listo, rimedo por admirindaj preskaŭ vivodonaj priskriboj. Sed mi devas rilati al la temo de niaj diskutoj, el kiuj aperis multaj utilaj indikoj por kompreni la ioman maltrankvilon, kiu ŝvebis ĉe la monaĥoj, kaj ion alian, neesprimitan, kiu pezis sur ĉiuj iliaj diroj.

Mia majstro komencis paroli kun Malaĥi laŭdante la belecon kaj aktivecon de la scriptorium kaj demandante lin pri la progreso de la laboro tie farita ĉar, li diris sagace, ĉie li aŭdis pri la biblioteko kaj dezirus ekzameni multajn el la libroj. Malaĥi klarigis al li tion, kion la Abato jam diris, nome, ke monaĥo petas konsulti verkon al la bibliotekisto, kiu iros trovi ĝin en la supra biblioteko, se la peto estus ĝusta kaj pia. Vilhelmo demandis, kiel oni povas koni la nomojn de la libroj konservitaj en la niĉo-ŝrankoj de la supraj etaĝoj, kaj Malaĥi montris al li, fiksitan per ora ĉeneto al lia tablo, tre ampleksan kodekson plenan je densegaj listoj.

Vilhelmo enŝovis siajn manojn en la saketon, kiun li havis sur sia brusto en la froko, kaj elprenis objekton, kiun mi jam vidis en liaj manoj kaj sur lia vizaĝo, dum la vojaĝo. Ĝi similis al forko, aranĝita tiel, ke ĝi povis resti sur la nazo de homo (pli bone, sur lia nazo, tiom longa kaj agleca) kiel rajdanto sidas sur sia ĉevalo aŭ kiel birdo sur apogstango. Kaj ambaŭflanke de la forko, por korespondi al la okuloj, deiris du ovalaj metalaj cirkloj, kiuj enfermis du migdalformajn vitraĵojn, tiom dikaj, kiom la fundo de glasetoj. Kun tiuj aĵoj sur siaj okuloj Vilhelmo preferis legi, kaj li diris, ke li vidas pli bone ol la naturo ebligas al li, aŭ ol kiom lia alta aĝo, precipe kiam la taglumo malpliiĝis, permesas al li. Nek ili utilis al li por vidi demalproksime, ĉar li efektive havis tre akran vidadon, sed por vidi deproksime. Per ili li povis legi manuskriptojn skribitajn per tre malgrandaj literoj, por kies deĉifrado ankaŭ mi baraktis. Li klarigis al mi, ke kiam homo superas la mezon de sia vivo, kvankam lia vido ĉiam estis bonega, la okulo malmoliĝas kaj ne emas adaptigi la pupilon, tiom ke multaj saĝuloj kvazaŭ mortis, por tiel diri, ĉar ili ne povis legi nek skribi post sia kvindeka printempo. Grava malfeliĉaĵo por viroj, kiuj povus doni la plej bonon el sia inteligenteco dum multaj pliaj jaroj. Pro tio, oni devis laŭdi la Sinjoron, ke iu malkovris kaj fabrikis tiun instrumenton. Kaj li diris al mi ĉi tion por subteni la ideojn de sia Roger Bacon, kiu asertis, ke la celo de saĝo estas ankaŭ plilongigi la homan vivon.

La aliaj monaĥoj rigardis Vilhelmon kun granda scivolemo, sed ili ne kuraĝis fari al li demandojn. Kaj mi konstatis, ke ankaŭ en loko tiom fervore kaj orgojle dediĉita al legado kaj skribado, tiu mirinda instrumento ankoraŭ ne aperis. Kaj mi sentis min fiera sekvi viron, kiu havis ion, kiu mirigis aliajn virojn famajn en la mondo pro sia saĝo.

Kun tiuj objektoj super la okuloj, Vilhelmo kliniĝis super la listoj ellaboritaj en la kodekso. Ankaŭ mi rigardis, kaj ni malkovris titolojn de libroj neniam antaŭe aŭditaj, kaj aliajn famegajn, kiujn posedis la biblioteko.

“De pentagono Salomonis, Ars loquendi et intelligendi in lingua hebraica, De rebus metallicis de Ruggero el Hereford, Algebra de AlKuwarizmi, latinigita de Roberto la Anglo, la Puniche de Silius Italicus, la Gesta francorum, De laudibus sanctae crucis de Rabano Mauro, kaj Flavii Claudii Giordani de aetate mundi et hominis reservatis singulis litteris per singulos libros ab A usque ad Z” (La kvinangulo de Salomono; La arto paroli kaj kompreni en la hebrea lingvo; La metaloj, de Roger el Hereford; Algebro, de AlKuwarizmi ellatinigita de Roberto la Anglo; La milito kontraŭ Kartago, de Silius Italicus; La gloraj agoj de la Francoj; Laŭde al la sankta kruco, de Rabano Mauro; kaj Pri la mondoaĝoj de Flavius Claudius Giordani kaj la specifaj tekstoj, kiuj konserviĝis pri li [eldonitaj] en unuopaj volumoj de A ĝis Z)”, laŭtlegis mia majstro. “Belegaj verkoj. Sed, laŭ kiu ordo oni registris ilin?” Li citis tekston, kiun ne konis mi, sed Malaĥi certe jes: «Habeat Librarius et registrum omnium librorum ordinatum secundum facultates et auctores, reponeatque eos separatim et ordinate cum signaturis per scripturam applicatis.» (La bibliotekisto havu ankaŭ registron de ĉiuj libroj klasifikitaj laŭ la posedata kvanto kaj aŭtoroj kaj li remetu ilin aparte kaj laŭorde kun indeksoj skribitaj (sur la dorso)). Kiel vi povas trovi la lokon de ĉiu libro?”

Malaĥi montris al li la notojn flanke de ĉiu titolo. Mi legis: iii, IV gradus, V in prima graecorum; ii, V gradus, VII en tertia anglorum (3-a, 4-a breto, 5-a en la unua de la greklingvaj, 2-a, 5-a breto, 7-a en la tria de la anglalingvaj), kaj tiel plu. Mi komprenis, ke la unua numero indikas la vicordon de la libro, en la breto, aŭ gradus, indikita per la dua numero, dum la tria indikas la ŝrankon, kaj mi ankaŭ komprenis, ke la aliaj frazoj indikas la ĉambron aŭ koridoron de la biblioteko, kaj mi kuraĝis peti pliajn informojn pri ĉi tiuj lastaj distingiloj. Malaĥi severe rigardis min: “Vi eble ne scias, aŭ forgesis, ke nur la bibliotekistoj rajtas eniri en la bibliotekon. Kaj tial estas prave kaj sufiĉe, ke nur la bibliotekisto kapablu deĉifri ĉi tiujn aferojn.”

“Sed en kiu ordo la libroj estas listigitaj en ĉi tiu listo?” demandis Vilhelmo. “Ne laŭ temoj, mi pensas.” Li ne menciis la ordigon laŭ aŭtoroj, kiu sekvas la saman sinsekvon de la alfabetaj literoj, ĉar ĝi estas sistemo, kiun mi vidis uzata nur dum la lastaj jaroj kaj kiu, tiutempe, estis tre malofta.

“La origino de la biblioteko perdiĝas en la tempo plej malnova,” diris Malaĥi, “kaj la libroj estas registritaj laŭ la ordo de aĉetoj, donacoj, ilia eniro inter niaj muroj.”

“Malfacile troveblaj,” rimarkis Vilhelmo.

“Sufiĉas, ke la bibliotekisto konu ilin parkere kaj sciu pri ĉiu libro la tempon de ĝia alveno. La aliaj monaĥoj povas fidi al lia memoro” kaj ŝajnis, ke li parolis pri iu, kiu ne estis li; kaj mi komprenis, ke li parolis pri la funkcio, kiun tiumomente li nemerite havis, sed kiun plenumis cent aliaj, nun mortintaj, kiuj transdonis siajn sciojn unu al la alia.

“Mi komprenas,” diris Vilhelmo. “Do, se mi serĉus ion, sen scii kion, pri la kvinangulo de Salomono, vi povus indiki al mi, ke la libro, kies titolon mi ĵus legis, ekzistas, kaj vi povus trovi ĝian pozicion en la supra etaĝo.”

“Se verus, ke vi devas lerni ion pri la kvinangulo de Salomono,” diris Malaĥi. “Sed antaŭ ol doni ĝin al vi mi preferus unue peti la konsilon de la Abato.”

“Mi eksciis, ke unu el viaj pli talentaj miniaturistoj,” Vilhelmo tiam diris, “ĵus forpasis. La Abato multe parolis al mi pri lia arto. Ĉu mi povus vidi la kodeksojn, kiujn li miniaturis?”

“Adelmo el Otranto”, diris Malaĥi, rigardante Vilhelmo’n suspekteme, “pro sia juna aĝo, li prilaboris nur la marginalia (marĝenajn desegnojn). Li havis tre viglan imagon kaj el la konataj aferoj li kapablis kunmeti nekonatajn kaj surprizajn aferojn, kiel iu, kiu kunigas homan korpon kun ĉevala nuko. Sed jen tie liaj libroj. Ankoraŭ neniu tuŝis lian tablon.”

Ni alproksimiĝis al tio, kio estis la laborejo de Adelmo, kie ankoraŭ kuŝis la riĉe miniaturitaj folioj de psalmaro. Ili estis folioj el ekstrakvalita vellum (veleno) - reĝino de la pergamenoj - kaj la lasta estis ankoraŭ fiksita al la tablo. Apenaŭ frotita per pumika ŝtono kaj moligita per kreto, ĝi estis glatigita per rabotilo kaj, el la etaj truoj faritaj sur la marĝenoj, per maldika grifelo oni strekis ĉiujn liniojn, kiuj devis gvidi la manon de la artisto. La unua duono de la folio jam estis kovrita de skribaĵoj kaj la monaĥo ekskizis la figurojn en la marĝenoj. La aliaj folioj, aliflanke, estis jam kompletaj, kaj rigardante ilin nek mi nek Vilhelmo sukcesis reteni admiroplenan ekkrion. Ĝi estis psalmaro en kies marĝenoj aperis mondo renversita kompare kun tiu, al kiu niaj sentoj kutimigis nin. Kvazaŭ je la kulmino de parolo, kiu mem estas parolo de vero, disvolviĝus, strikte kunligita kun ĝi, per mirigaj aludoj in aenigmate (enigmaj), mensoga parolo pri universo renversita, en kiu la hundoj fuĝas fronte al leporo kaj la cervo ĉasas la leonon.

Malgrandaj kapoj kun birdokruroj, bestoj kun homaj manoj sur la dorsoj, multharaj kapoj el kiuj elkreskis piedoj, zebrostriitaj drakoj, kvarpieduloj kies serpentuma kolo tordiĝis en mil nemalimplikeblaj nodoj, simioj kun cervaj kornoj, sirenoj kun formo de birdo kun membranecaj flugiloj surdorse, senbrakaj viroj kun aliaj homaj korpoj elstarantaj el ilia dorso kiel ĝiboj, kaj figuroj kun dentitaj buŝoj sur la ventro, homoj kun ĉevalaj kapoj kaj ĉevaloj kun homaj kruroj, fiŝoj kun birdoflugiloj kaj birdoj kun fiŝovosto, monstroj kun unu korpo kaj du kapoj aŭ ununura kapo kaj du korpoj, bovinoj kun vosto de koko kaj flugiloj de papilio, virinoj kun kapoj skvamaj kiel dorso de fiŝo, dukapaj ĥimeroj interplektitaj kun lacert-vizaĝaj libeloj, centaŭroj, drakoj, elefantoj, mantiĥoroj, homoj kun unu kruro kaj giganta piedo kuŝantaj sur arbobranĉoj, grifoj el kies vosto eliris pafarkisto ekipita por batalo, diablaj estaĵoj kun senfinaj koloj, al kiuj aldoniĝis sinsekvoj de homaspektaj bestoj kaj bestaspektaj nanoj, foje sur la sama paĝo, kun scenoj de kampara vivo en kiu oni vidis reprezentita, per impresodona vigleco tioma, ke oni kredus, ke la figuroj vivas, la tuta vivo de la kampoj, plugistoj, fruktokolektantoj, falĉrikoltistoj, ŝpinistinoj, semantoj apud vulpoj kaj foinoj armitaj per arbalestoj, kiuj surgrimpis turetitan urbon defendatan de simioj. Tie ĉi, komenca litero L estis klinita kaj el la suba parto aperis drako, tie estis granda V, komenco de la vorto “verba” (vortoj), kiu produktis, simile al natura ĉiro el trunko, serpenton kun mil spiraloj, siavice generanta aliajn serpentumojn kiel vitfoliojn kaj korimbojn.

Apud la psalmaro estis, evidente finpretigita antaŭnemulte, delikata preĝolibro, nekredeble tiom malgranda, ke oni povus ĝin teni en la manplato. Malgranda skribo, la marĝenaj miniaturoj estis apenaŭ videblaj unuavide kaj necesis, ke la okulo ekzamenu ilin proksime por ke ili aperu en sia tuta beleco (kaj oni scivolis per kiu superhoma instrumento la miniaturistoj trajtis ilin por rezultigi efikon el tioma vigleco en tiom malgranda spaco). La marĝenoj de la libro estis ĉie plenplenaj de etaj figuroj, kiuj estiĝis, preskaŭ pro natura disvastiĝo, el la finaj arabeskoj de la belege desegnitaj literoj: maraj sirenoj, fuĝantaj cervoj, ĥimeroj, senbrakaj homaj torsoj, kiuj eliris kiel lumbrikoj el la korpo mem de la versikloj. En iu punkto, kvazaŭ por daŭrigi la tri “Sanctus Sanctus, Sanctus” (sankta) ripetitajn sur tri malsamaj linioj, oni vidis tri figurojn de bestoj kun homaj kapoj, du el kiuj kliniĝis, unu malsupren kaj la alian supren, por kuniĝi en kiso, kiun oni ne hezitus difini senpudora, se oni ne havus la konvinkon, ke, kvankam ne tuj evidente, certe tiun bildon tie pravigis profunda spirita signifo.

Mi ekzamenis tiujn paĝojn ŝanceliĝanta inter silenta admiro kaj rido, ĉar la figuroj nepre puŝis al rido, kvankam ili komentis sanktajn paĝojn. Kaj frato Vilhelmo ekzamenis ilin ridetante, kaj komentis: “Babewyn, tiel oni nomas ilin en mia insularo.”

“Babouins, oni nomas ilin en Gaŭlio”, diris Malaĥi. “Kaj fakte Adelmo lernis sian arton en via lando, kvankam poste li ankaŭ studis en Francujo. Pavianoj, aŭ simioj de Afriko. Figuroj de renversita mondo, kie la domoj staras sur turpinto kaj la tero staras super la ĉielo.”

Mi memoris kelkajn versojn, kiujn mi aŭskultis en la dialekto de mia lando: mi ne rezistis kaj recitis ilin:

Aller Wunder si geswigen,
das herde himel hât überstigen,
daz sult is vür ein Wunder Wigen.

Gapu pri ĉiuj mirindaĵoj,
ke la tero leviĝis super la ĉielo
vi devus taksi mirindaĵo.

Kaj Malaĥi daŭrigis, citante el la sama teksto:

Erd ob un himel unter
das sult ir hân besunder
Vür aller Wunder ein Wunder.

La tero alte kaj la ĉielo malalte
ĝi estu por vi
el ĉiuj mirindaĵoj la plej mirinda.

“Brava Adson,” aldonis la bibliotekisto, “fakte ĉi tiuj bildoj parolas al ni pri tiu regiono, kie oni alvenas rajdante bluan anseron, kie estas mallongkruraj akcipitroj kaptantaj fiŝojn en rivereto, ursoj, kiuj postkuras falkojn en la ĉielo, omaroj flugantaj kun kolomboj kaj tri gigantoj falintaj en kaptilon kaj morditaj de koko.”

Kaj pala rideto lumigis liajn lipojn. Tiam la aliaj monaĥoj, kiuj sekvis la konversacion kun ia timideco, tutkore ridis, kvazaŭ ili atendus la konsenton de la bibliotekisto. Li malkvietiĝis dum la aliaj plu ridis, laŭdante la lertecon de la kompatinda Adelmo kaj montrante unuj al la liaj la plej neverŝajnajn figurojn. Kaj dum ĉiuj ankoraŭ ridis, ni aŭdis voĉon malantaŭ ni, solenan kaj severan.

“Verba vana aŭ risui apta non loqui.” (Ne diru vortojn vanajn aŭ taugajn por ridado)

Ni turniĝis. Kiu parolis, tiu estis monaĥo kliniĝinta pro la pezo de la jaroj, blanka kiel neĝo, ne nur en la haroj, sed ankaŭ en la vizaĝo kaj la pupiloj. Mi vidis, ke li estas blinda. Lia voĉo estis ankoraŭ majesta kaj la membroj, potencaj, kvankam la korpo estis kuntiriĝinta pro la pezo de aĝo. Li fiksrigardis nin kvazaŭ li vidus nin, kaj ĉiam, ankaŭ poste, mi vidis lin moviĝi kaj paroli kvazaŭ li ankoraŭ posedus la vid-bonon. Sed la tono de la voĉo estis male tiu de homo posedanta nur la donon de la profetado.

“La viro respektinda pro aĝo kaj pro saĝo, kiun vi vidas,” diris Malaĥi al Vilhelmo, montrante la novan alveninton, “estas Jorge de Burgoso. Pli aĝa ol iu ajn, kiu loĝas en la monaĥejo, escepte de Alinardo de Grottaferrata, li estas tiu, al kiu multaj el la monaĥoj konfidas la ŝarĝon de siaj pekoj en la sekreto de la konfespreno.” Poste, turnante sin al la maljunulo: “Tiu, kiu staras antaŭ vi, estas frato Vilhelmo el Baskervilo, nia gasto.”

“Mi esperas, ke vi ne koleris pro miaj vortoj,” diris la maljunulo kun seka tono. “Mi aŭdis homojn ridi pri ridindaj aferoj kaj mi memorigis al ili unu el la principoj de nia Regulo. Kaj kiel diras la psalmisto, se la monaĥo devas deteni sin de bonaj paroloj pro la voto al silento, des pli multe li devas eviti malbonajn parolojn. Kaj samkiel ekzistas malbonaj paroloj, ekzistas malbonaj bildoj. Kaj ili estas tiuj, kiuj mensogas pri la aspekto de la kreaĵaro kaj montras mondon malan ol tio, kio ĝi devas esti, ĉiam estis kaj ĉiam estos en la jarcentoj da jarcentoj ĝis la fino de la tempo. Sed vi venas el alia ordeno, en kiu, oni diras al mi, ankaŭ la plej maloportuna gajeco estas taksata indulgeme.” Li aludis tion, kion oni diras ĉe la benediktanoj pri la ekstravagancoj de sankta Francisko el Asizo kaj eble pri tiuj ekstravagancoj atribuitaj al ĉiuspecaj fratuletoj kaj spiritualistoj, la pli ĵusdataj kaj embarasodonaj novuloj de la franciskana ordeno. Sed frato Vilhelmo ŝajnigis, ke li ne kaptis la malican aludon.

“La marĝenaj bildoj ofte estigas ridetojn, sed por edifaj celoj,” li respondis. “Kiel dum predikoj, por tuŝi la imagemon de la piaj homamasoj necesas enmeti ekzemplojn, ne malofte spritaj, tiel same ankaŭ la mesaĝo de la bildoj devas permesi ĉi tiujn nugae (frivolaĵojn). Por ĉiu virto kaj ĉiu peko estas ekzemplo prenita el bestofabelaroj, kaj la bestoj fariĝas bildo de la homa mondo.”

“Ho jes,” parolmokis la maljunulo, tamen sen rideti, “ĉiu bildo bonas por allogi al virto, por ke la ĉefverko de la kreado, renversita, fariĝu motivo de ridado. Kaj tial, la parolo de Dio manifestiĝas per la azeno ludanta liron, la strigo pluganta per ŝildo, la bovoj, kiuj mem alkroĉas sin al la plugilo, la riveroj, kiuj fluas inverse, la maro, kiu brulas, la lupo, kiu fariĝas ermito! Ĉasu la leporon per la bovo, lasu, ke la noktuoj instruu al vi gramatikon, lasu, ke la hundoj mordu la pulojn, ke la blinduloj rigardu la mutulojn kaj ke la mutuloj petu panon, la formiko nasku bovidon, la rostitaj kokoj flugu, la kukoj kresku sur la tegmentoj, la papagoj instruu retorikon, la kokinoj fekundigu la kokojn, metu la ĉaron antaŭ la bovoj, lasu la hundon dormi en la lito kaj ĉiuj promenu kun la kapo sube! Kion celas ĉiuj ĉi nugae (frivolaĵoj)? Renversitan kaj kontraŭan mondon ol tiu, kiun decidis Dio, sub la preteksto, ke oni volas instrui la diajn preceptojn!”

“Sed Areopagano instruas,” humile diris Vilhelmo, “ke Dio povas esti nomata nur per la plej malsimilaj aferoj. Kaj Hugo de Sankta Viktoro memorigis al ni, ke ju pli la komparo fariĝas malsimila, des pli la vero estas revelaciita al ni sub la aspekto de teruraj kaj maldecaj figuroj, des malpli la imagemo kvietiĝas per karna ĝuado kaj ĝi estas devigata ekkapti la misterojn kaŝitajn en la maldecaĵo de la bildoj...”

“Mi konas tiun tezon! Kaj mi rekonas hontante, ke ĝi estis la ĉefa argumentado de nia ordeno, kiam la klunizaj Abatoj disputis kontraŭ la cistercianoj. Sed sankta Bernardo pravis: iom post iom la homo, kiu bildigas monstrojn kaj nenormalaĵojn de la naturo por malkaŝi la aferojn de Dio per speculum et in aenigmate (per spegulo, enigme), ekĝuas la naturon mem de la monstraĵoj, kiujn li kreas kaj amuziĝas per ili kaj por ili, kaj vidas ĉion nur per ili. Sufiĉas, ke vi rigardu, vi, kiu ankoraŭ vidas, la kapitelojn de via klostro,” kaj per la mano li indikis ion ekster la fenestroj, en la direkto al la preĝejo, “sub la okuloj de la monaĥoj meditantaj, kion signifas tiuj ridindaj monstraĵoj, tiuj kriplaj belformoj kaj tiuj belformaj monstraĵoj? Tiuj naŭzaj simioj? Tiuj leonoj, tiuj ĉevalviroj, tiuj kvazaŭhomaj estuloj, kun la buŝo sur la ventro, kun nur unu piedo kaj velformaj oreloj? Tiuj makulitaj tigroj, tiuj batalantaj militistoj, tiuj ĉasistoj blovantaj en kornon, kaj tiuj multaj korpoj en unu kapo kaj multaj kapoj en unu korpo? Kvarpieduloj kun vosto de serpento, kaj fiŝoj kun kapo de kvarpiedulo, kaj ĉi tie besto, kiu fronte aspektas kiel ĉevalo kaj malantaŭe kiel kapro, kaj tie ĉevalo kun kornoj kaj tiel plu, jam nun estas pli agrable por la monaĥo legi en la marmoroj ol en manuskriptoj, kaj admiri la homajn farojn anstataŭ mediti pri la leĝo de Dio. Estu honto por la deziro de viaj okuloj kaj por viaj ridetoj!”

La altaĝa maljunulo ĉesis paroli. Li pene spiris. Kaj mi admiris la viglan memoron, per kiu li, verŝajne blinda jam de multaj jaroj, ankoraŭ memoris la bildojn, kies fiecon li priskribis al ni. Tiom, ke mi suspektis, ke ili multe delogis lin, kiam li vidis ilin, ĉar li povis priskribi ilin per granda impeto. Sed ofte okazis al mi trovi la plej allogajn prezentojn de peko ĝuste en la paĝoj de tiuj homoj el nekoruptebla virto, kiuj kondamnis ĝiajn ĉarmon kaj efikojn. Ĝi estas signo pri tio, ke tiuj homoj estas tiom puŝataj de arda volo atesti la veron, ke ili ne hezitas, pro amo al Dio, konsistigi la malbonon per ĉiuj delogaĵoj per kiuj ĝi sin kovras, por ke la homoj pli bone konsciu pri la manieroj, laŭ kiuj la maliculo ensorĉas ilin. Kaj fakte la vortoj de Jorge estigis en mi grandan deziron vidi la tigrojn kaj simiojn de la klostro, kiujn mi ankoraŭ ne rigardis. Sed Jorge interrompis la fluadon de miaj pensoj, ĉar li rekomencis paroli, per malpli ekscitita tono.

“Nia Sinjoro ne bezonis tiujn multajn stultaĵojn por montri al ni la ĝustan vojon. Nenio en liaj paraboloj instigas al rido aŭ timo. Adelmo, male, kiu nun vi priploras, tiom ĝuis la monstraĵojn, kiujn li miniaturis, ke li ne plu vidis la kulminajn aferojn, kiuj devis esti male materia figuro. Kaj li trairis ĉiujn, mi substrekas: ĉiujn,” kaj ĉi tie lia voĉo fariĝis solena kaj minaca, “la padojn de monstreco. Tial, Dio kapablas puni.”

Peza silento falis sur la ĉeestantojn. Venantius de Salvemec aŭdacis rompi ĝin.

“Respektinda Jorge,” li diris, “via virteco igas vin maljusta. Du tagojn antaŭ la morto de Adelmo, vi partoprenis en klera debato, kiu okazis ĉi tie en la scriptorium. Adelmo zorgis por ke lia arto, tute dediĉita al strangefektaj kaj fantaziaj bildigoj, tamen estu komprenata kiel gloro al Dio, rimedo por koni la ĉielajn aferojn. Frato Vilhelmo menciis Areopagano’n antaŭ ne multe, pri la kono per malsimilecoj. Kaj Adelmo citis tiutage alian tre altan aŭtoritatan voĉon, tiun de la doktoro de Akvino, kiu diris, ke estus pli bone, ke la diaj aferoj estu prezentitaj pli en formo de malnoblaj korpoj ol en formo de noblaj korpoj. Unue, ĉar pli facile la homa animo liberiĝas disde konfuzo; estas klare, fakte, ke iajn ecojn oni ne povas atribui al diaĵoj, sed ĉi tion oni pridubus, se tiajn ecojn oni prezentus per bildoj de noblaj korpaj aferoj. Due, ĉar tiu maniero bildigi pli taŭgas por la kono, kiun ni havas pri Dio sur ĉi tiu tero: li manifestiĝas al ni pli en tio, kio li ne estas, ol en tio, kio li estas, kaj tial la komparado de tiuj aferoj, kiuj estas plej malproksimaj de Dio, kondukas nin al pli ĝusta opinio pri li, ĉar tiel ni scias, ke li estas super ĉio, kion ni diras kaj pensas. Kaj trie, ĉar tiel la aferoj de Dio estas pli bone kaŝitaj al neindaj homoj. Entute, tiutage oni celis kompreni, kiel la veron oni povus malkovri per surprizaj, kaj spritaj kaj enigmaj esprimoj. Kaj mi memorigis al li, ke en la verkoj de la granda Aristotelo mi trovis tre klarajn vortojn ĉi-koncerne...”

“Mi ne memoras,” draste interrompis Jorge, “mi estas tre maljuna. Mi ne memoras. Mi eble troigis per severeco. Nun estas malfrue, mi devas iri.”

“Strange, ke vi ne memoras,” insistis Venantius, “ĝi estis klera kaj bela diskuto, en kiu intervenis ankaŭ Benno kaj Berengar. Fakte, oni deziris scii, ĉu metaforoj, vortludoj kaj enigmoj, kiuj ja ŝajnas esti elpensitaj de poetoj por pura plezuriĝo, kondukas aŭ ne al rezonado pri aferoj laŭ nova kaj surpriza maniero, kaj mi diris, ke ankaŭ ĉi tio estas virto, postulita ĉe saĝulo... Kaj ĉeestis ankaŭ Malaĥi...”

“Se la respektinda Jorge ne memoras, respektu lian aĝon kaj la laciĝon de lia menso... cetere ĉiam viglega,” intervenis iu el la monaĥoj, kiuj sekvis la diskuton. Verdire, li elparolis tiun frazon laŭ agitita maniero, almenaŭ komence, ĉar kiu parolis, tiu rimarkis, ke inviti al respekto por la maljunulo, en la realo reliefigis unu el liaj malfortaĵoj, tial li bremsis la impeton de sia interveno, finante preskaŭ per flustrita pardonpeto. La parolinto estis Berengar de Arundel, la helpanto de la bibliotekisto. Li estis juna viro kun pala vizaĝo, kaj vidante lin, mi rememoris la difinon, kiun Ubertino uzis pri Adelmo: liaj okuloj ŝajnis tiuj de voluptema virino.

Timigita de ĉies rigardoj nun fiksitaj al li, li tenis siajn fingrojn interplektitaj kiel iu, kiu volus bridi intiman streĉon.

La reago de Venantius estis aparta. Li rigardis Berengar tiel, ke ĉi-lasta mallevis la okulojn: “Tre bone, frato,” li diris, “se memoro estas donaco de Dio, la kapablo forgesi ankaŭ povas esti tre bona, kaj oni devas respekti ĝin. Sed mi respektas ĝin en la maljuna frato, al kiu mi parolis. Mi atendis de vi pli viglan rememoron pri la aferoj okazintaj kiam ni estis ĉi tie, kune kun karega amiko via ...”

Mi ne povus diri, ĉu Venantius akcentis tone la vorton “karega”. Sed fakto estas, ke mi perceptis embarasan etoson ĉe la ĉeestantoj. Ĉiuj turnis siajn okulojn al alia direkto kaj neniu plu direktis ilin al Berengar, kiu intense ruĝiĝis. Malaĥi tuj intervenis, kun aŭtoritato: “Venu, frato Vilhelmo,” li diris, “mi montros al vi aliajn interesajn librojn.”

La grupo disiĝis. Mi vidis Berengar ĵeti al Venantius rigardon plenan de rankoro, kaj Venantius egale reagis, en silenta defio. Vidante, ke la maljuna Jorge foriras, mi, puŝita de ega respektemo, kliniĝis por kisi lian manon. La maljunulo akceptis la kison, metis sian manon sur mian kapon kaj demandis, kiu mi estas. Kiam mi diris al li mian nomon, lia vizaĝo heliĝis.

“Vi portas gloran kaj belegan nomon,” li diris. “Ĉu vi scias, kiu estis Adson de Montier-en-Der?” li demandis. Mi, mi konfesas, ne sciis. Sekve Jorge aldonis: “Li estis la aŭtoro de elstara kaj terura libro, la Libellus de Antichristo (Broŝuro pri la Antikristo), en kiu li vidis aferojn okazontajn kaj li ne estis sufiĉe aŭskultita.” “La libro estis verkita antaŭ la fino de la jarmilo,” Vilhelmo diris, “kaj tiuj aferoj ne realiĝis ...”

“Laŭ tiuj, kiuj ne havas okulojn por vidi,” diris la blindulo. “La vojoj de la Antikristo estas malrapidaj kaj malrektaj. Li alvenas kiam oni ne antaŭvidas tion, kaj ne ĉar la kalkulo proponita de la apostolo estis malĝusta, sed ĉar ni ne lernis la arton sur kiu baziĝas la kalkulo.” Poste li kriis, per tre laŭta voĉo, kun sia vizaĝo direktita al la salono, igante, ke tondre reeĥu la volboj de la scriptorium: “Li venas! Ne perdu la lastajn tagojn ridante pri la monstretoj el makulita haŭto kaj tordita vosto! Ne malŝparu la lastajn sep tagojn!”