UNUA TAGO - sesa preĝ-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Sesa preĝhoro

Kiam Adso admiras la portalon de la preĝejo kaj Vilhelmo renkontas Ubertino’n el Kazale.


La preĝejo ne estis majesta kiel la aliaj, kiujn mi poste vidis en Strasburgo, Ŝartro, Bambergo kaj Parizo. Ĝi pli similis al tiuj, kiujn mi jam vizitis en Italujo - ne tiom elstarantaj kirle al la ĉielo kaj kun solidaj bazoj ofte pli larĝaj ol altaj - escepte de la fakto, ke ĝian unuan etaĝon superstaris, kvazaŭ ĝi estus fortikaĵo, serio da kreneloj, kaj sur tiu etaĝo staris dua konstruaĵo, ne turo sed dua preĝejo, same solida, kun pintohava tegmento kaj traborata de senornamaj fenestroj. Ĝi estis fortika abateja preĝejo, kiel tiuj, kiujn niaj antikvuloj konstruis en Provenco kaj Langvedoko, fremda je la aŭdacoj kaj troaj ornamaĵoj, kiuj karakterizas la modernan stilon, kaj nur ĵusdate, mi opinias, oni pliriĉigis ĝin, sur la ĥorejo, per pinaklo aŭdace direktita al la ĉiela volbo.

Antaŭ la enirejo, kiu unuavide aspektis kiel unusola granda arko, staris du rektaj kaj poluritaj kolonoj: sed el la kolonoj deiĝis du embrazuroj, kiuj, surhavantaj aliajn kaj plurajn arkaĵojn, gvidis la rigardon, kiel al koro de abismo, al la vera portalo, kiun oni ekvidis en ombro, kun supra, granda timpano, subtenata je la du flankoj de pilieroj kaj, je la centro, de skulptita pilastro, kiu dividis la enirejon en du aperturojn, baritaj de kverkaj pordoj kun metalaj plifortigoj. Tiuhore, pala suno radiis preskaŭ vertikale sur la tegmenton kaj la lumo falis oblikve sur la fasadon sen lumigi la timpanon: tiom, ke, trapasinte la du kolonojn, ni subite staris sub la arbareska volbo de la arkaĵoj, kiuj estiĝis el la sinsekvo de la pli malgrandaj kolonoj, kiuj plifortigis la fenestrobretojn laŭ konstanta maniero. Kiam niaj okuloj fine alkutimiĝis je la mallumo, abrupte la silenta mesaĝo de la surdesegnita ŝtono, facile kaptebla de ĉies vido kaj fantaziado (ĉar pictura est laicorum literatura, la pentraĵoj estas literaturo por la laikoj) trafulmis mian rigardon kaj dronigis min en vizion, pri kiu ankoraŭ hodiaŭ mia lango pene sukcesas paroli.

Mi vidis tronon en la ĉielo, kaj unu sidantan sur la trono. La vizaĝo de la Sidanto estis laŭ aspekto severa kaj senemocia, la okuloj malfermegataj kaj elirigantaj fulmojn al surtera homaro atinginta la finon de sia historio, la majestaj haroj kaj la barbo ruliĝis sur la vizaĝo kaj brusto kiel akvoj de rivero, laŭ fluetoj ĉiuj samaj kaj simetrie disdividitaj. La krono, kiun Li surportis, estis riĉa je emajloj kaj gemoj, la imperia tuniko el purpura koloro aranĝiĝis laŭ larĝaj spiraloj sur la genuoj, interplektita de brodaĵoj kaj puntoj el oraj kaj arĝentaj fadenoj. La maldekstra mano, senmova sur la genuoj, tenis sigelitan libron, la dekstra leviĝis en sinteno, mi ne scias ĉu benanta aŭ minacanta. La vizaĝon prilumis la timodona beleco de krucoforma kaj floranta aŭreolo, kaj mi vidis la brilon, ĉirkaŭ la trono kaj super la kapo de la Sidanto, de ĉielarko aspekte simila al smeraldo. Antaŭ la trono, sub la piedoj de la Sidanto, fluis kristala maro kaj ĉirkaŭ la Sidanto, ĉirkaŭ la trono kaj super la trono, kvar terurajn bestojn mi vidis, teruraj al mi, kiu rigardis ilin ekstazita, sed obeemaj kaj tre dolĉaj por la Sidanto, kies laŭdojn ili prikantis senpaŭze.

Aŭ, ne ĉiuj indis je la difino teruraj, ĉar bela kaj ĝentila ŝajnis al mi la viro, kiu maldekstre de mi (kaj dekstre de la Sidanto) etendis libron. Sed horora je la kontraŭa flanko ŝajnis al mi aglo, ĝia beko dilatiĝis, ĝiaj akraj plumoj estis aranĝitaj kiel kiraso, ĝiaj ungegoj, potencaj, ĝiaj grandaj flugiloj, malfermitaj. Kaj je la piedoj de la Sidanto, sub la unuaj figuroj, estis aliaj du, virbovo kaj leono, ĉiu el du monstroj kunpremis inter siaj ungegoj kaj hufoj libron, kun la korpo turnita for el la trono, sed kun la kapo al la trono, kvazaŭ tordante la ŝultron kaj la kolon per sovaĝa impulso, la flankoj palpantaj, la membroj da agonianta besto, la vostoj ĉirkaŭvolvitaj kaj torditaj kiel serpentoj kaj kun je la pinto flamolangoj. Ambaŭ kun flugiloj, ambaŭ kronitaj de aŭreolo, malgraŭ la potencega aspekto ili ne estis inferaj kreitaĵoj sed ĉielaj, kaj se ili aspektis teruraj tio okazis ĉar ili roris adorante Venonton, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn.

Ĉirkaŭ la trono, apud la kvar bestoj kaj sub la piedoj de la Sidanto, videblaj kiel oni vidus tra la akvoj de kristala maro, preskaŭ plenigante la tutan spacon de la vizio, ordigitaj laŭ la triangula strukturo de la timpano, superstarantaj sinsekve el la baza vico de sep plus sep, poste po tri plus tri kaj fine po du plus du apud la trono, estis dudek kvar maljunuloj, sur dudek kvar tronetoj, vestitaj per blankaj roboj kaj kronitaj per oro. Iuj mantenis violon, iuj, pokalon de parfumo kaj nur unu ludis, ĉiuj aliaj estis kaptitaj de ekstazo, kun la vizaĝo turnita al la Sidanto, kies gloron ili prikantis, ankaŭ ili kun la membroj torditaj kiel tiuj de la bestoj, por ke ili ĉiuj povu vidi la Sidanton, ne bestimite sed male per ekstaza dancmoviĝo – kiel dancis Davido ĉirkaŭ la Arkeo – tiel ke, kie ajn ili estu, iliaj pupiloj, kontraŭ la leĝo, kiu aranĝis la staturon de korpoj, konverĝu en la sama brileganta punkto. Ho, kia harmonio de sinallasoj kaj elanoj, de nenaturaj pozicioj kaj tamen graciaj, estis en tiu mistika lingvaĵo de membroj mirakle liberigitaj el la pezo de la korpa materio, signata quantitas (konkreta materio) kun enverŝita nova substanca formo, kvazaŭ la sankta aro estus batita de impeta vento, blovo de vivo, ekscitiĝo de ĝojo, jubilado per haleluja, iama sono, kiu mirinde fariĝis bildo.

Korpoj kaj membroj loĝataj de la Spirito, prilumataj de revelacio, vizaĝoj emociitaj de miro, okuloj ekzaltitaj de entuziasmo, vangoj flamigitaj de amo, pupiloj dilatitaj de feliĉo, iu blindigita de plaĉa konsterno, iu alia de konsternita plaĉo, iuj transfiguritaj de gapado, iuj rejunigitaj de beateco, jen ke ili ĉiuj kantas, per la mieno de siaj vizaĝoj, per la drapiraĵo de siaj tunikoj, per la sinteno kaj streĉo de siaj membroj, novan kanton, kun la lipoj duonmalfermitaj en rideto de eterna glorado. Kaj ili estis sub la piedoj de la pliaĝuloj kaj arke lokitaj super ili kaj super la trono kaj super la besta kvaropo, aranĝitaj laŭ simetriaj viciĝoj, apenaŭ distingeblaj unu de la alia, pro la fakto, ke la lerteco de la artisto igis ilin ĉiujn inter si proporciaj, samaj en varieco kaj diverskoloraj en unueco, unikaj en diverseco kaj malsamaj en sia taŭga grupo, laŭ admirinda kongrueco de la partoj kun rava dolĉeco de nuancoj, miraklo de konsonanco kaj konkordo de voĉoj inter si malsimilaj, aro lokita laŭ la maniero de la kordoj de la citro, kunsenta kaj kunspiranta konstanta parenceco pro profunda kaj interna forto, taŭga por fari unusencaĵon el la alterna ludo mem de dubsencaĵoj, ornamaĵo kaj glumozaiko de estaĵoj alterne neredukteblaj kaj reduktitaj alterne pro amoplena kunligo regata de samtempe ĉiela kaj monduma regulo (ligilo kaj konstanta konekso de paco, amo, virto, regado, potenco, ordo, origino, vivo, lumo, brilo, specio kaj figuro), multnombra egaleco lumanta pro la rebrilo de la formo super la proporciaj partoj de la materio – jen ke interplektiĝis ĉiuj floroj kaj la folioj kaj la ĉiroj kaj la arbustoj kaj la korimboj de ĉiuj herboj, kiuj ornamas la ĝardenojn de la tero kaj de la ĉielo, la violo, la citiso, la serpilo, la lilio, la ligustro, la narciso, la kolokazio, la akanto, la hinda cinamo, la mirho kaj la rezinbalzamoj.

Sed, dum l’ animo mia, ravita de tiu simfonio de surteraj belecoj kaj majestaj supernaturaj signoj, estis eksplodonta en ĝoja kanto, la okulo, sekvante la proporcian sinsekvon de la florornamitaj rozfenestroj sub la piedoj de la maljunuloj, falis sur la figurojn, kiuj, interplektitaj, estis unu tuto kun la centra kolono, kiu subtenis la timpanon. Kio ili estis kaj kian simbolan mesaĝon transdonis tiuj tri duopoj de leonoj interplektitaj laŭ transverse orientita ikso, baŭmantaj kiel pafarkoj, premapogantaj la malantaŭajn krurojn sur la tero kaj la frontajn krurojn sur la dorso de sia kunulo, la kolhararo taŭzita laŭ angilformaj spiraloj, la buŝo malfermita por minaca graŭlo, ligitaj kun la trunko mem de la kolono per pasto aŭ per volvaĵo el ĉiroj? Trankviligis mian spiriton, eble ĉar ili estis sur la flankoj de la kolono por dresi la diablecan naturon de la leonoj kaj transformi ĝin en simbolan aludon al pli altaj aferoj, du homaj figuroj, nenature altaj kiel la kolono mem kaj ĝemeloj de du aliaj, kiuj simetrie ambaŭflanke frontis ilin sur la ornamitaj pilieroj de la eksteraj flankoj, kie ĉiu el la kverkaj pordoj havis siajn proprajn pilastrojn; temis, do, pri kvar figuroj de maljunuloj, el kies distingiloj mi rekonis Petron kaj Paŭlon, Jeremion kaj Jesajan, ankaŭ ili torditaj kvazaŭ por danci, kun la longaj ostaj manoj levitaj kun fingroj etenditaj kiel flugiloj, kaj kiel flugiloj estis la barboj kaj haroj movitaj de profeteca vento, la faldoj de la tre longaj vestaĵoj kirlataj de la tre longaj kruroj estigante ondojn kaj spiralojn, diametre kontraŭmetitaj al la leonoj sed el sama materialo de la leonoj. Kaj dum mi retiris la okulon ravita de tiu enigma polifonio de sanktaj membroj kaj inferaj karnopecoj, mi vidis je la flanko de la portalo, kaj sub la profundaj arkadoj, kelkloke ornamitaj sur la murapogiloj en la spaco inter la maldikaj kolonoj, kiuj subtenis kaj ornamis ilin, kaj plie sur la densa vegetaĵaro de la kapiteloj de ĉiu kolono, kaj de tie disbranĉitaj ale al la arbara volbo de la multoblaj arkoj, aliajn vidaĵojn, teruraj por la vido, kies ĉeeston en tiu loko pravigis nur ilia forto de parabolo kaj alegorio aŭ la morala instruo, kiun ili transdonis; kaj mi vidis voluptan virinon nudan kaj senkarnigitan, kiun ronĝis bufoj abomene malpuraj, suĉita de serpentoj, sekskunigita al satiruso el ŝvela ventro kaj kun kruroj de grifo kovritaj de hirtaj haroj kaj naŭziga gorĝo, kiu kriegis sian damniĝon, kaj mi vidis avarulon, rigida pro la rigideco de la morto en sia lito kun luksaj kolonoj, jam senpova kaptitaĵo de kohorto de diabloj, el kiuj unu elŝiris el lia stertoranta buŝo la animon en formo de infano (ve, neniam plu naskiĝonta al eterna vivo), kaj mi vidis orgojlulon sur kies ŝultroj diablo establiĝis fiksante siajn ungegojn en la okulojn, dum aliaj du voremuloj buĉis sin reciproke per abomena batalo de korpo kontraŭ korpo, kaj aliajn pliajn kreitaĵojn, kapo de virkapro, hararo de leono, faŭkoj de pantero, ĉiuj kaptitaj en arbaro de flamoj, kies brogantan spiron oni povis kvazaŭ percepti. Kaj ĉirkaŭ ili, miksitaj kun ili, super ili kaj sub iliaj piedoj, estis aliaj vizaĝoj kaj aliaj membroj, viro kaj virino kaptantaj unu la alian per la haroj, du aspidoj suĉantaj la okulojn de damnito, ridanta viro, kiu larĝigis per siaj hokaj manoj la makzelojn de hidro, kaj ĉiuj bestoj de la bestaro de Satano, kolektitaj por konsistorio kaj metitaj kiel gardistoj kaj krono de la trono fronte al ili, por kanti ĝian gloron per sia malvenko, faŭnoj, ambaŭseksaj estaĵoj, brutoj kun sesfingraj manoj, sirenoj, centaŭroj, gorgonoj, harpioj, inkuboj, drakpieduloj, minotaŭroj, linkoj, leopardoj, ĥimeroj, hundmuzeloj, kiuj ĵetis fajron el la naztruoj, dentotiranoj, plurvostuloj, vilaj serpentoj, salamandroj, cerastoj, amfibiaj serpentoj, kolubroj, dukapaj kreitaĵoj kun dentitaj dorsoj, hienoj, lutroj, kornikoj, krokodiloj, segilfiŝoj kun segildentaj kornoj, ranoj, grifoj, simioj, hundokapuloj, leonidaj luphundoj, mantiĥoroj, vulturoj, tarandusoj, musteloj, drakoj, upupoj, noktuoj, baziliskoj, kolorvariantaj aspidoj, vaporĵetantaj aspidoj, vidfrostigaj serpentoj, skorpioj, saŭroj, balenoj, hipnotigaj serpentoj, dukapaj flugilhavaj serpentoj, ĵetlancaj serpentoj, sangodrenantaj serpentetoj, verdaj lacertoj, remoroj, polpoj, murenoj kaj testudoj. Ŝajnis, ke la tuta loĝantaro de la inferoj renkontiĝis por esti vestiblo, arbareg’ obskura, senespera ebenaĵo de ekskludo, por la apero de la Sidanto de la timpano, por lia promesplena kaj minaca vizaĝo, ili, la venkitoj de Har-Magedono, fronte al Tiu, kiu venos definitive por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Kaj sveninta (preskaŭ) pro tiu vizio, necerta ĉu mi estis en amika loko aŭ en la valo de la fina juĝo, mi konsterniĝis, kaj malfacile retenis la larmojn, kaj mi pensis aŭdi (aŭ ĉu mi vere aŭdis?) tiun voĉon kaj mi vidis tiujn viziojn, kiuj akompanis la komencon de mia noviceco, miajn unuajn legadojn de la sanktaj libroj kaj la noktojn de meditado en la ĥorejo de Melk, kaj en la sveno de miaj malfortegaj kaj malfortiĝintaj sentoj, mi aŭdis grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto, dirantan: “Kion vi vidas, tion skribu en libron” (kaj tion mi faras nun) kaj mi vidis sep orajn lampingojn; kaj meze de la sep lampingoj Iun similan al la Filo de homo, zonitan ĉirkaŭ la brusto per ora zono, lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, liaj okuloj estis kiel fajra flamo, liaj piedoj estis kiel la bronzo de fandforno, lia voĉo estis kiel bruado de multaj akvoj, li havis en sia dekstra mano sep stelojn kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo. Kaj mi vidis pordon malfermitan en la ĉielo kaj la Sidanto aspektis al mi simila al ŝtono jaspisa kaj sardia kaj ĉielarko ĉirkaŭvolvis la tronon kaj el la trono eliris fulmoj kaj tondroj. Kaj la Sidanto prenis enmane akran rikoltilon kaj kriis: “Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; venis la horo por rikolti ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis” kaj la Sidanto ĵetis sian rikoltilon kaj la tero rikoltiĝis.

Ĝuste tiam mi komprenis, ke la vizio parolas pri nenio krom tio, kio okazas en la abatejo kaj kiun ni eksciis el la nediremaj lipoj de la abato - kaj multajn fojojn en la sekvaj tagoj mi revenis por kontempli la portalon, certa, ke mi travivis la saman eventaron, kiun ĝi rakontis. Kaj mi komprenis, ke ni iris tien supren por esti atestantoj de granda kaj ĉiela masakro.

Mi tremis, kvazaŭ mi estus malseka pro la frosta vintra pluvo. Kaj mi aŭdis plian voĉon, sed ĉi-foje ĝi venis de malantaŭ miaj ŝultroj kaj ĝi estis malsama voĉo, ĉar ĝi deiris el la tero kaj ne el la brilega centro de mia vizio; kaj eĉ ĝi rompis la vizion, ĉar ankaŭ Vilhelmo (je tiu momento mi konsciis pri lia ĉeesto), ĝis tiam ankaŭ li perdiĝinta en kontemplo, turniĝis kiel mi.

La ulo malantaŭ ni aspektis monaĥo, kvankam lia malpura, disŝirita froko similigis lin al trampo, kaj lia vizaĝo ne estis malsimila ol tiu de la monstroj, kiujn mi ĵus vidis sur la kapiteloj. Neniam okazis al mi en la vivo, kiel okazis al multaj el miaj kunfratoj, esti vizitita de la diablo, sed mi kredas, ke se ĝi iam aperos fronte al mi, ĉar ĝi ne kapablas pro dia dekreto plene kaŝi sian naturon ankaŭ kiam ĝi volus simili al homo, ĝi havus neniujn aliajn trajtojn krom tiuj prezentitaj al mi en tiu momento de nia kunparolanto. La kapo estis razita, sed ne por pentofari, sed pro la iama efiko de ia viskeca ekzemo, la frunto estis tiom malalta, ke, se li havus harojn sur la kapo, ili estus konfuzitaj kun la brovoj (kiujn li havis dikaj kaj neglektataj), la okuloj estis rondaj, kun malgrandaj kaj tre moviĝemaj pupiloj, kaj ĉu la rigardo estis senkulpa aŭ malica mi ne povis diri: eble ĝi estis tia aŭ tia sinsekve kaj en diversaj momentoj. La nazo povis esti nomata nazo nur pro la fakto, ke el la mezo inter la okuloj komenciĝis osto, sed ĝi aperis el la vizaĝo kaj tuj retrosinkis en ĝin, iĝante unike du malhelaj kavernoj, naztruoj grandegaj kaj dense plenaj je haroj. La buŝo, kunigita al tiuj truoj per cikatro, estis granda kaj malgracia, pli larĝa dekstre ol maldekstre, kaj inter la supra lipo, neekzistanta, kaj tiu malsupra, elstara kaj karna, aperis, laŭ neregula sinsekvo, nigraj dentoj kaj akraj kiel tiuj de hundo.

La viro ridetis (aŭ almenaŭ mi pensis tion) kaj levante la fingron kvazaŭ por admoni, li diris:

“Penitenziagite! Vide kiam en futurum la drako venanta est’, pro ronĝi animam vian! Morto ‘stas super nosotros! Preĝu al sankta Pater ke li venu liberar nosotros el malbono kun pekoj niaj! Ha, ha, plaĉas al vi ista negromancio de Domini Nostri Jesu Christi! Kaj mem al mi ĝojo est’ peno kaj plazer est’ douleur. Cave al diabolo! Semper kuŝas atende de mi en iu angulum por dentomordi miajn kalkanojn. Sed Salvatore ne stultus! Bonum monasterium, kaj aqui manĝeblas kaj preĝante al dominum nostrum. Kaj resto ne valoras merdon. Amen. Ĉu ne?”

En la disvolviĝo de ĉi tiu rakonto mi devos ankoraŭ paroli, kaj pli multe, pri ĉi tiu kreitaĵo kaj raporti ĝiajn dirojn. Mi konfesas, ke mi tre malfacile faras ĉi tion, ĉar mi ne povas diri nun, kiel mi neniam tiutempe komprenis, kian lingvon li parolis. Ĝi ne estis la latino, per kiu ni esprimis nin kiel kleruloj en la abatejo, ĝi ne estis la vulgara lingvo de tiuj landoj, nek iu ajn alia vulgara, kiun mi iam aŭskultis. Mi pensas, ke mi donis palan ideon pri lia parolmaniero, raportante iom antaŭe (laŭ mia memoro) la unuajn vortojn, kiujn mi aŭdis de li. Kiam mi poste eksciis pri lia aventura vivo kaj la diversaj lokoj, en kiuj li vivis, sen trovi radikojn ie ajn, mi konsciis, ke Salvatore parolas ĉiujn lingvojn, kaj neniujn. Tio estas, li inventis sian propran lingvon per la pecoj de la lingvoj, kun kiuj li venis en kontakto - kaj iam mi pensis, ke la lia estas, ne la adama lingvo, kiun feliĉa homaro parolis, ĉiuj unuigitaj de unu nura lingvaĵo, ekde la origino de la mondo ĝis la Babela Turo, kaj des malpli ĝi estis unu el la lingvoj estiĝintaj post la fatala evento de ilia disdivido, sed ĝuste la babela lingvo de la unua tago post la dia puno, la lingvo de la praa konfuzo. Nek aliflanke mi povus nomi lingvo la parolmanieron de Salvatore, ĉar en ĉiu homa lingvo ekzistas reguloj kaj ĉiu termino signifas ad placitum (laŭ konvencio) unu aferon, laŭ leĝo, kiu ne ŝanĝiĝas, ĉar la homo ne povas nomi la hundon foje hundo kaj alifoje kato, nek eldiri sonojn al kiuj la konsento de la popoloj ne atribuis difinitan signifon, kiel okazus al tiuj, kiuj dirus la vorton “blitiri”. Kaj tamen, bone aŭ malbone, mi komprenis tion, kion Salvatore celis, kaj same ankaŭ la aliaj. Indiko, ke li parolis ne unu, sed ĉiujn lingvojn, neniun laŭ korekta maniero, prenante la vortojn jen de unu, jen de alia. Mi ankaŭ rimarkis poste, ke li povas nomi ion jen en la latina, jen en la provenca, kaj mi konsciis, ke prefere ol elpensi siajn proprajn frazojn, li uzis disiecta membra (disajn partojn) de aliaj frazoj, iam aŭskultitaj, laŭ la situacio kaj laŭ tio, kion li volis diri, kvazaŭ li povus paroli pri manĝaĵo, mi celas, nur per la vortoj de la homoj kun kiuj li manĝis tiun manĝaĵon, kaj esprimi sian ĝojon nur per frazoj, kiujn li aŭdis el ĝojaj homoj, la tagon, kiam ankaŭ li spertis ĝojon. Kvazaŭ lia parolo estus tia, kia lia vizaĝo, kunmetita el pecoj de aliaj vizaĝoj, aŭ, kiel mi foje konstatis ĉe altvaloraj relikvujoj (si licet magnis componere parva, se licas kompari la malgrandajn aferojn kun la grandaj, aŭ diaĵojn kun diablaĵoj), fabrikitaj per la rubo de aliaj sanktaj objektoj. En tiu momento, kiam mi renkontis lin por la unua fojo, Salvatore aspektis al mi, kaj pro lia vizaĝo, kaj pro la parolmaniero, estaĵo ne malsimila ol la harplenaj kaj hufaj speci-miksiĝoj, kiujn mi ĵus vidis sub la portalo. Poste mi konstatis, ke la viro verŝajne estas bonkora kaj bonhumura. Pli poste... Sed ni iru laŭ ordo. Ankaŭ ĉar, tuj post kiam li parolis, mia majstro pridemandis lin kun granda scivolemo.

“Kial vi diris penitenziagite?”, li demandis.

“Domine frate magnificentisimo,” respondis Salvatore iamaniere sininklinante, “Jesus venanta est’ kaj la homoj debent facere penitencon. Ĉu ne?”

Vilhelmo fikse rigardis lin: “Ĉu vi venis ĉi tien el monaĥejo de minoraj fratuloj?”

“No kompreno”.

“Mi demandas, ĉu vi vivis kun la fratuloj de sankta Francisko, mi demandas ĉu vi konis la tiel nomatajn apostolojn...”

Salvatore paliĝis, aŭ pli bone, lia sunbrunigita kaj besta vizaĝo fariĝis griza. Li profunde riverencis, duonbuŝe dirante “vade retro” (retroiru), devotece krucosignis sin kaj fuĝis, retrorigardante de tempo al tempo.

“Kion vi demandis al li?” mi demandis Vilhelmon.

Li restis iom malproksima mense. “Ne gravas, mi diros al vi poste. Nun ni eniru. Mi volas trovi Ubertino’n”.

La sesa horo ĵus pasis. La suno, pale, penetris el okcidento kaj, tra kelkaj mallarĝaj fenestroj, en la internon de la preĝejo. Eta lumradio daŭre tuŝis la ĉefaltaron, kies antaŭa panelo ŝajnis al mi brili per ora brilego. La flankaj navoj estis en duonmallumo.

Ĉe la lasta kapelo antaŭ la altaro, en la maldekstra navo, staris subtila kolono, sur kiu estis Virgulino el ŝtono, skulptita laŭ la stilo de la modernuloj, kun neesprimebla rideto, ŝvela ventro, infano en siaj brakoj, gracie vestita, kun maldika korseto. Ĉe la piedoj de la Virgulino, en preĝanta sinteno, preskaŭ sternita, estis viro, kun la vestoj de la kluniza ordeno.

Ni alproksimiĝis. La viro, aŭdante la bruon de niaj paŝoj, levis la vizaĝon. Li estis altaĝulo, kun senbarba vizaĝo, kalva kranio, grandaj bluaj okuloj, maldika kaj ruĝa buŝo, blanka haŭto, osta kranio al kiu fiksiĝis la haŭto kiel li estus mumio konservita en lakto. La manoj estis blankaj, kun longaj kaj maldikaj fingroj. Li aspektis kiel knabino velkinta pro antaŭtempa morto. Li rigardis nin komence konfuzita, kvazaŭ ni ĝenus lin dum ekstaza vizio, poste lia vizaĝo lumiĝis pro ĝojo.

“Vilhelmo!” li ekkriis. “Frato mia karega!” Li pene ekstaris kaj iris por renkonti mian majstron, ĉirkaŭbrakante lin kaj kisante lin sur la buŝo. “Vilhelmo!” li rediris, kaj liaj okuloj malsekiĝis pro larmoj. “Kiom da tempo! Sed mi ankoraŭ rekonas vin! Kiomlonge, kiom da eventoj! Kiom da elprovoj la Sinjoro trudis al ni!” Li ploris. Vilhelmo brakumis lin, kun evidenta kortuŝiĝo. Ni staris antaŭ Ubertino el Kazale.

Pri li mi jam aŭdis delonge kaj ankaŭ multe, ankaŭ antaŭ ol veni al Italujo, kaj des pli vaste vizitante la franciskanojn de la imperiestra kortego. Iu eĉ diris al mi, ke la plej granda poeto de tiu epoko, Danto Alighieri el Florenco, kiu mortis antaŭ kelkaj jaroj, verkis poemon (kiun mi ne povis legi, ĉar ĝi estis skribita en la toskana vulgaro), al kiu konkuris kaj ĉielo kaj tero, kaj kies multaj versoj estis nenio alia ol parafrazo de pecoj verkitaj de Ubertino en lia Arbor vitae crucifixae (La krucumo de la Arbo de vivo, t.e. la krucumo de Jesuo). Nek tio estis la sola merit-titolo de tiu fama viro. Sed por permesi al mia leganto pli bone kompreni la gravecon de tiu renkontiĝo, mi devos klopodi rekonstrui la eventojn de tiuj jaroj, kiel mi komprenis ilin ĉu dum mia mallonga restado en centra Italujo, el disaj vortoj de mia majstro, ĉu aŭskultante la multajn konversaciojn, kiujn Vilhelmo havis kun abatoj kaj monaĥoj dum nia vojaĝo.

Mi provos diri tion, kion mi komprenis, kvankam mi ne certas, ĉu mi bone diras ĉi tiujn aferojn. Miaj instruistoj de Melk ofte diris al mi, ke por nordulo estas tre malfacile havigi al si klarajn ideojn pri la religiaj kaj politikaj eventoj de Italujo.

La duoninsulo, kie la povo de la pastraro estis pli evidenta ol en iu ajn alia lando, kaj kie pli ol en iu alia lando la pastraro paradis per potenco kaj riĉeco, generis dum almenaŭ du jarcentoj movadojn de viroj celantaj pli malriĉan vivon, en polemiko kun koruptitaj pastroj, kies sakramentojn ili eĉ rifuzis, ariĝante en memstaraj komunumoj, sammaniere malamataj de la feŭduloj, de la imperio kaj de la urbaj magistratoj.

Fine venis sankta Francisko kaj li disvastigis amon al malriĉeco, kiu ne kontraŭdiris la preceptojn de la eklezio, kaj per li la eklezio akceptis la alvokon al la severeco de la moroj de tiuj malnovaj movadoj kaj purigis ilin de la elementoj de malordo kaŝitaj en ili. Post tio devis sekvi epoko de mildeco kaj sankteco, sed ju pli la franciskana ordeno kreskis kaj altiris al si la plej bonajn homojn, des pli ĝi fariĝis tro potenca kaj ligita al surteraj aferoj, kaj multaj franciskanoj volis rekonduki ĝin al la pureco de la pasinteco. Afero tre malfacila por ordeno, kiu, je la epoko kiam mi estis en la abatejo, jam havis pli ol tridek mil membrojn tra la tuta mondo. Sed tiel estas, kaj multaj el ĉi tiuj monaĥoj de sankta Francisko kontraŭis la regulon, kiun la ordeno donis al si, dirante, ke la ordeno jam alprenis la manierojn de tiuj ekleziaj institucioj kies reformo estis la motivo de ĝia naskiĝo. Kaj ke tio jam okazis en la tempo, kiam Francisko vivis, kaj ke liaj vortoj kaj liaj intencoj estis perfiditaj. Multaj el ili remalkovris tiam la libron de cistercia monaĥo, kiun li verkis komence de la 12-a jarcento de nia epoko, nomata Joakimo kaj al kiu oni rekonis profeteca spirito. Li efektive antaŭvidis la alvenon de nova epoko, en kiu la spirito de Kristo, delonge koruptita de liaj falsaj apostoloj, denove enkarniĝus surtere. Kaj li anoncis tiajn limtempojn kaj por ĉiuj estis klare, ke li parolis pri la franciskana ordeno sen konscii pri tio. Kaj multaj franciskanoj tre ĝojis pri tio, verŝajne tro multe, tiel ke meze de la jarcento en Parizo la doktoroj de Sorbono kondamnis la propoziciojn de tiu abato Joakimo, sed ŝajnas, ke ili faris tion ĉar la franciskanoj (kaj la dominikanoj) fariĝis tro potencaj, kaj sciplenaj, en la universitato de Francujo, kaj ili volis elimini ilin kiel herezulojn.

Tion oni poste ne faris kaj ĝi estis tre bona afero por la eklezio, ĉar tio permesis diskonigi la verkojn de Tomazo de Akvino kaj Bonaventuro de Bagnoregio, kiuj certe ne estis herezuloj. El tio oni konkludas, ke ankaŭ en Parizo la ideoj estis konfuzaj aŭ, ke iu volis konfuzi ilin pro siaj propraj celoj. Kaj jen la malbono, kiun herezo faras al la kristana popolo, kiu igas obskuraj la ideojn kaj puŝas ĉiujn fariĝi inkvizitoroj por sia propra persona bono. Kaj plie, tio, kion mi vidis en la abatejo (kaj pri kiu mi parolos poste), pensigis min, ke ofte la inkvizitoroj kreas la herezulojn. Kaj ne nur en la senco, ke ili imagas ilin, kiam ili ne ĉeestas, sed ke ili subpremas la herezan putraĵon tiom impete, ke ili instigas multajn aliĝi al ĝi, pro malamo al ili. Vere, cirklo imagita de la diablo - Dio savu nin.

Sed mi estis parolanta pri la herezo (se ĝi estus tia) de Joakimo. Kaj en Toskanujo oni vidis franciskanon, Gerardo de Borgo San Donnino, iĝi voĉo de la antaŭdiroj de Joakimo kaj ege impresi la medion de la franciskanoj. Tiel estiĝis inter ili grupo de subtenantoj de la malnova regulo, kontraŭ la reorganizado de la ordeno por kiu klopodis la granda Bonaventuro, kiu poste fariĝis ĝia generalo. En la lastaj tridek jaroj de la pasinta jarcento, kiam la koncilio de Liono, savante la franciskanan ordenon kontraŭ tiuj, kiuj volis ĝin malfondi, donis al li la posedon de ĉiuj havaĵoj, kiujn li uzis, kiel jam estis laŭ la leĝo por la plej malnovaj ordenoj, iuj monaĥoj en Markizolando ribelis, ĉar ili kredis, ke la spirito de la regulo estis definitive perfidita, ĉar franciskano devas posedi nenion, ĉu persone, ĉu kiel monaĥejo, ĉu kiel ordeno. Ili metis ilin en malliberejon dumvive. Ne ŝajnas al mi, ke ili predikis aferojn kontraŭ la evangelio, sed kiam la posedo de surteraj aferoj enludiĝas, estas malfacile por la homoj rezoni laŭ justeco. Oni diris al mi, ke jarojn poste, la nova generalo de la ordeno, Raimondo Gaufredi, trovis ĉi tiujn kaptitojn en Ankono kaj, liberigante ilin, diris: “Volu Dio, ke ni ĉiuj kaj la tuta ordeno estu markitaj de ĉi tiu kulpo”. Signo pri tio, ke ne veras tio, kion diras la herezuloj kaj ke en la eklezio daŭre loĝas homoj el granda virto.

Inter tiuj liberigitaj malliberuloj estis Anĝelo Klareno, kiu poste renkontiĝis kun monaĥo el Provenco, Petro Johano Olivi, kiu predikis la profetaĵojn de Joakimo kaj poste kun Ubertino el Kazale, kaj el tio naskiĝis la movado de la spiritualistoj. En tiuj jaroj leviĝis al la papa trono sanktega ermito, Petro de Morrone, kiu regis kun la nomo Celestino la 5-a, kaj lin akceptis kun sento de senpeziĝo la spiritualistoj: “Aperos sanktulo”, oni diris, “kaj li observos la instruojn de Kristo, li havos anĝelan vivon, tremu koruptitajn prelatojn”. Eble Celestino havis tro multe da anĝela vivo, aŭ la prelatoj ĉirkaŭ li estis tro koruptitaj, aŭ li ne sukcesis elteni la streĉon de milito jam tro longdaŭra kontraŭ la imperiestro kaj la aliaj reĝoj de Eŭropo; fakto estas, ke Celestino rezignis sian dignon kaj retiriĝis en ermitejon. Sed dum la mallonga periodo de lia regado, malpli ol unu jaro, la esperoj de la spiritualistoj estis ĉiuj kontentigitaj: ili iris al Celestino, kiu fondis kun ili la komunumon nomatan fratres et pauperes heremitae domini Celestini (fratoj kaj malriĉaj ermitoj – laŭ la regulo – de Celestino).

Aliflanke, dum la papo devis roli kiel peranto inter la plej potencaj kardinaloj de Romo, estis kelkaj kiel iu el familio Colonna kaj iu el familio Orsini, kiuj sekrete subtenis la novajn tendencojn al malriĉeco: tre kurioza elekto ja por tre potencaj viroj, kiuj vivis meze de senbridaj komfortoj kaj riĉeco, kaj mi neniam komprenis ĉu ili simple ekspluatis la spiritualistojn por siaj celoj de regado aŭ iel ili sentis sian vivon laŭ karno pravigita ĉar ili subtenis spiritajn tendencojn; kaj eble ambaŭ hipotezoj estis veraj, ĉar malmulton mi komprenas pri italaj aferoj. Sed nur por doni ekzemplon, Ubertino estis akceptita kiel kapelano de kardinalo Orsini kiam, fariĝinte la plej aŭskultita el la spiritualistoj, li riskis esti akuzita esti herezulo. Kaj la kardinalo mem protektis lin en Avinjono.

Tamen, kiel okazas en tiaj aferoj, unuflanke Anĝelo kaj Ubertino predikis laŭ doktrino, aliflanke grandaj amasoj da simplaj homoj akceptis ĉi tiun ilian predikadon kaj disvastiĝis tra la tuta lando, ekster ĉia kontrolo. Tial Italujon invadis tiuj fratuletoj aŭ fratuloj el malriĉa vivo, kiuj aspektis danĝeraj al multaj. Fariĝis malfacile distingi inter la spiritaj majstroj, kiuj tenis kontaktojn kun la ekleziaj aŭtoritatuloj, kaj iliaj pli simplaj sekvantoj, kiuj simple jam vivis ekster la ordeno, almozpetante kaj vivante tagon post tago per la laboro de siaj manoj, sen reteni iun ajn posedaĵon. Kaj ili estis tiuj, kiujn la popola voĉo baldaŭ nomis fratuletoj, ne malsimilaj ol la francaj Beginoj, kiuj estis inspiritaj de Petro Johano Olivi.

Celestino la 5-a estis anstataŭigita de Bonifaco la 8-a kaj ĉi tiu papo rapidis montri tre malmultan indulgemon rilate al spiritualistoj kaj monaĥoj ĝenerale: en la lastaj jaroj de la jarcento finiĝanta, kiam li mortis, li subskribis buleon, Firma cautela (Por forta protekto), per kiu li kondamnis unubate la ‘bizochi’, vagantaj kvestistoj, kiuj gravitis ĉirkaŭ la ekstremaj partoj de la franciskana ordeno, kaj la spiritualistojn mem, tio estas, tiuj, kiuj forlasis la vivon en la ordeno por retiriĝi en ermitejo.

La spiritualistoj klopodis poste altiri la konsenton de la postaj papoj, kiel Klemento la 5-a, por povi forlasi la ordenon laŭ neperforta maniero. Mi kredas, ke ili estus sukcesintaj, sed la apero de Johano la 22-a forprenis de ili ĉiun esperon. Kiam li estis elektita en 1316, li skribis al la reĝo de Sicilio por ke li forpelu tiujn fratulojn el siaj teroj, ĉar multaj rifuĝis tie: kaj li enkatenigis Anĝelo Klareno’n kaj la spiritualistojn de Provenco.

Ne ĉio iris glate kaj multaj en la kurio staris kontraŭ. Fakto estas, ke Ubertino kaj Klareno sukcesis ricevi la permeson forlasi la ordenon kaj ili estis akceptitaj unu de la Benediktanoj kaj la alia de la Celestinanoj. Sed rilate al tiuj, kiuj daŭrigis sian liberan vivon, Johano estis senkompata kaj persekutigis ilin fare de la Inkvizicio kaj multaj estis bruligitaj.

Li tamen komprenis, ke por detrui la malbonan herbon de la fratuletoj, kiu minacis elradike la aŭtoritaton de la eklezio, necesis kondamni la proponojn, sur kiuj baziĝis ilia fido. Ili argumentis, ke Kristo kaj la apostoloj ne havis iun ajn posedaĵon, ĉu unuope, ĉu komune, kaj la papo kondamnis ĉi tiun ideon kiel herezaĵon. Mirige, ĉar ne koncepteblas kial papo devus taksi malica la ideon, ke Kristo estis malriĉa: sed precize unu jaron antaŭe la ĝenerala kapitulo de la franciskanoj en Peruĝo subtenis ĉi tiun opinion, kaj kondamnante la unujn, la papo ankaŭ kondamnis la aliajn. Kiel mi jam diris, la kapitulo multe damaĝis lian batalon kontraŭ la imperiestro, tio estas fakto. Tial, ekde tiam, multaj fratuletoj, kiuj sciis nenion pri la imperio aŭ pri Peruĝo, mortis sur la ŝtiparoj.

Ĉi tion mi pensis rigardante legendan personon kiel Ubertinon. Mia instruisto prezentis min kaj la maljunulo karesis mian vangon, per varma, preskaŭ arda mano. Je la tuŝo de tiu mano mi komprenis multajn el la aferoj, kiujn mi aŭdis pri tiu sankta viro kaj aliajn, kiujn mi legis en la paĝoj de Arbor Vitae; mi komprenis la mistikan fajron, kiu forkonsumis lin ekde juneco, kiam, kvankam studante en Parizo, li distanciĝis el teologiaj konjektoj kaj imagis sin transformita en la pentantan Magdalenon; kaj la tre intensajn rilatojn, kiujn li havis kun sankta Anĝela el Folinjo, kiu iniciatis lin al la trezoroj de la mistika vivo kaj al la adorado de la kruco; kaj kial liaj superuloj iun tagon, zorgantaj pro la ardo de lia predikado, sendis lin al retiriĝejo en La Verna.

Mi atente rigardis tiun vizaĝon, el dolĉegaj trajtoj kiel tiuj de la sanktulino, kun kiu li fratece interŝanĝis profundajn spiritajn sentojn. Mi intuiciis, ke li kapablis alpreni pli severan mienon, kiam en 1311 la koncilio de Vienne, per Dekretaro Exivi de paradiso (Mi eliris el Paradizo), eksigis la franciskanajn superulojn malamikojn de la spiritualistoj, sed li devigis ilin vivi en paco ene de la ordeno, kaj ĉi tiu ĉampiono de la rezigno ne akceptis tiun sagacan kompromison kaj batalis por la starigo de sendependa ordeno, inspirita de la plej granda rigoreco. Ĉi tiu granda batalanto tiam perdis sian batalon, ĉar en tiuj jaroj Johano la 22-a energie subtenis intensan kampanjon kontraŭ la sekvantoj de Petro Johano Olivi (inter kiuj Ubertino mem estis alkalkulita) kaj kondamnis la fratulojn de Narbono kaj Béziers. Sed Ubertino ne hezitis defendi fronte al la papo la memoron de sia amiko, kaj la papo, mastrata de lia sankteco, ne kuraĝis kondamni lin (kvankam poste li kondamnis la aliajn). En tiu okazo, male, li proponis al li vojon al savo, unue konsilante al li kaj poste ordonante al li eniri la klunizan ordenon. Ubertino, kiu ankaŭ estis same lerta (li, kiu aspektis tiom senarma kaj delikata) por gajni protektojn kaj aliancojn en la papa kortego, ja akceptis eniri la monaĥejon Gemblach en Flandrio, sed mi kredas, ke li eĉ ne iris tien, kaj li restis en Avinjono, sub la insignoj de kardinalo Orsini, por defendi la celojn de la franciskanoj.

Nur lastatempe (kaj la diroj, kiujn mi aŭdis, estis malprecizaj), la favoro ĝuata de li en la kortego malpliiĝis kaj li devis forlasi Avinjonon dum la papo lanĉis ĉason kontraŭ tiu ĉi nevenkebla viro, kiun oni postkuris ĉar taksata herezulo, kiu per mundum discurrit vagabundus (pasumas tra la mondo kiel vagulo). Pri li, laŭdire, malaperis spuroj. Posttagmeze mi eksciis, el la dialogo inter Vilhelmo kaj la Abato, ke li nun estas kaŝita en ĉi tiu abatejo. Kaj nun mi vidas lin fronte al mi.

“Vilhelmo,” li diris, “ili estis mortigontaj min, ĉu vi scias?, mi devis fuĝi nokte”.

“Kiu volis, ke vi mortu? Ĉu Johano?”

“Ne. Johano neniam amis min, sed li ĉiam respektis min. Entute, li mem proponis al mi manieron por eviti la proceson antaŭ dek jaroj, devigante min aliĝi al la benediktanoj, kaj per tio li silentigis miajn malamikojn. Ili murmuris longe, ili ironie diris, ke ĉampiono de malriĉeco aliĝis al tre riĉa ordeno, kaj loĝis ĉe la kortumo de kardinalo Orsini... Vilhelmo, vi scias, kiom mi zorgas pri la aferoj de ĉi tiu mondo! Sed ĝi estis la maniero por resti en Avinjono kaj defendi miajn fratojn. La papo timas Orsini’n, li eĉ unu haron de mia kapo ne pereigus. Antaŭ tri jaroj li sendis min kiel heroldon ĉe la reĝo de Aragono”.

“Do, kiu deziris vian malbonon?”

“Ĉiuj. La kurio. Oni klopodis murdi min dufoje. Oni klopodis silentigi min. Vi scias, kio okazis antaŭ kvin jaroj. Du jarojn post la kondamno de la Beginoj de Narbono, Berengaro Taloni, kiu ankaŭ estis unu el la juĝistoj, apelaciis al la papo. Ili estis malfacilaj momentoj, Johano jam publikigis du buleojn kontraŭ la spiritualistoj kaj Mikaelo el Ĉezeno mem kapitulacis - cetere, kiam li alvenos?”

“Li estos ĉi tie post du tagoj”.

“Mikaelo... Mi ne vidas lin de multe da tempo. Nun li pentis, li komprenas nian volon, la kapitulo de Peruĝo pravigis nin. Sed tiutempe, ankoraŭ en 1318, li kapitulacis al la papo kaj transdonis en liajn manojn kvin spiritualistojn el Provenco, kiuj ne volis submetiĝi. Ili estis bruligitaj, Vilhelmo... Ho, teruraĵo!” Li kaŝis sian kapon en siajn manojn.

“Sed, precize, kio okazis post la apelacio de Taloni?” demandis Vilhelmo.

“Johano estus devinta remalfermi la debaton, ĉu vi komprenas? Li devis, ĉar ankaŭ en la kurio troviĝis dubantaj viroj, ankaŭ la franciskanoj de la kurio - fariseoj, similaj al tomboj blankigitaj, pretaj vendi sin kontraŭ prebendo, sed ili estis kaptitaj de dubo. Ĝuste tiam Johano petis al mi verki memuaron pri malriĉeco. Ĝi rezultis bele, Vilhelmo, ke Dio pardonu mian fierecon...”

“Mi legis ĝin, Mikaelo montris ĝin al mi”.

“Estis hezitemuloj, ankaŭ inter la niaj, la provincestro de Akvitanio, la kardinalo de sankta Vitale, la episkopo de Kaffa...”

“Stultulo”, diris Vilhelmo.

“Ke li ripozu en paco, li iris al Dio antaŭ du jaroj”.

“Dio ne estis tiom mizerikorda. Ĝi estis falsa informo sendita el Konstantinopolo. Li ankoraŭ estas meze de ni, oni diris al mi, ke li estos membro de la legacio. Ke Dio protektu nin!”

“Sed li favoras la kapitulon de Peruĝo”, diris Ubertino.

“Ĝuste. Li apartenas al tiu speco de homoj, kiuj ĉiam estas la plej bonaj ĉampionoj de sia kontraŭulo”.

“Verdire,” diris Ubertino, “ankaŭ tiam li ne multe utilis por la afero. Kaj poste ĉio malsukcesis, sed almenaŭ oni ne decidis, ke la ideo estas hereza, kaj tio gravis. Pro tio la aliaj neniam pardonis min. Ili klopodis ĉiamaniere damaĝi min, ili diris, ke mi estis en Saĥsenhaŭsen, kiam Ludoviko antaŭ tri jaroj deklaris Johanon herezulo. Kaj tamen ĉiuj sciis, ke en julio mi estis en Avinjono kun Orsini... Ili konkludis, ke partoj de la deklaro de la imperiestro respegulis miajn opiniojn, kia frenezaĵo”.

“Ne tiom,” Vilhelmo diris. “Mi donis al li ideojn, ĉerpante ilin el via deklaro de Avinjono kaj el kelkaj paĝoj de Olivi”.

“Ĉu vi?”, Ubertino ekkriis, inter miro kaj ĝojo, “do vi konsentas kun mi!”

Vilhelmo aspektis embarasita: “Ili estis bonaj ideoj por la imperiestro en tiu momento,” li diris eviteme.

Ubertino rigardis lin kun malkonfido. “Ha, sed vi ne kredas je ili, ĉu vere?”

“Rakontu plie,” Vilhelmo diris, “diru al ni, kiel vi savis vin de tiuj hundoj”.

“Ho jes, hundoj, Vilhelmo. Furiozaj hundoj. Mi kontraŭbatalis Bonagraco’n mem, ĉu vi scias?”

“Sed Bonagraco el Bergamo staras kun ni!”

“Nun, post mia longa interparolo kun li. Nur tiam li konvinkiĝis kaj protestis kontraŭ Ad conditorem canonum (Al la aŭtoro de la reguloj). Kaj la papo tenis lin en prizono dum unu jaro”.

“Mi aŭdis, ke li nun estas proksima al mia amiko, kiu estas en la kurio, Vilhelmo de Okam”.

“Mi ne konas lin bone. Li ne plaĉas al mi. Viro sen fervoro, ĉio en la kapo, nenio en la koro”.

“Sed temas pri bela kapo”.

“Povas esti, kaj ĝi kondukos lin al infero”.

“Tial mi revidos lin tie malsupre, kaj ni diskutos pri logiko”.

“Silentu Vilhelmo,” diris Ubertino ridetanta kun intensa amemo, “vi plibonas ol viaj filozofoj. Se nur vi volus…”

“Kion?”

“Kiam ni laste renkontiĝis en Umbrio? Ĉu vi memoras? Mi estis ĵus resaniĝinta el miaj suferoj per la propeto de tiu mirinda virino ... Klara de Montefalco ...” li flustre diris dum lia vizaĝo fariĝis lumanta, “Klara... Kiam la ina naturo, laŭ sia naturo tiom perversa, sublimiĝas en sankteco, tiam ĝi kapablas iĝi la plej eminenta vehiklo de graco. Vi scias, ke mia vivo ĉiam inspiriĝis de plej pura ĉasteco, Vilhelmo,” (li kaptis lin je la brako, konvulsie) “vi scias per kiu... furioza - jes, ĝi estas la ĝusta vorto - per kia furioza soifo je pentofaro mi provis malvivigi la pulsadon de la karno en mi, por iĝi tute travidebla de la amo de Jesuo Krucumita... Tamen tri virinoj en mia vivo estis por mi tri ĉielaj heroldoj. Angela el Foligno, Margherita el Città di Castello (kiu antaŭdiris la finon de mia libro kiam mi estis verkinta nur unu trionon el ĝi), kaj fine Klara de Montefalco. Por mi estis rekompenco el la ĉielo, kiam mi mem devis esplori pri ŝiaj mirakloj kaj proklami ŝian sanktecon al la homamasoj, antaŭ ol la sankta patrino-eklezio faru ion. Kaj vi estis tie, Vilhelmo, kaj vi povus helpi min en tiu sankta celo, kaj vi ne volis...”

“Sed la sankta celo, al kiu vi invitis min, estis la alsendo de Bentivenga, Jacomo kaj Giovannuccio al la ŝtiparumo,” diris Vilhelmo mallaŭte.

“Ili obskurigis la memoron pri ŝi per siaj malicaĵoj. Kaj vi estis inkvizitoro!”

“Kaj ĝuste tiam mi petis liberigon el tiu tasko. Mi ne ŝatis la aferon. Mi ne ŝatis, mi estos sincera, ankaŭ la manieron laŭ kiu vi instigis Bentivenga’n konfesi siajn erarojn. Vi ŝajnigis, ke vi volis aliĝi al lia sekto, se ĝi estis sekto, vi ŝtelis de li liajn sekretojn kaj arestigis lin”.

“Sed tiel ĉi oni kondutas kontraŭ la malamikoj de Kristo! Ili estis herezuloj, ili estis pseŭdoapostoloj, ili odoris je la sulfuro de Frato Dolĉino!”

“Ili estis la amikoj de Klara”.

“Ne Vilhelmo, ne ĵetu eĉ ombreton sur la memoron de Klara!”

“Sed ili aperadis en ŝia grupo...”

“Ili estis minoraj fratuloj, ili nomis sin spiritualistoj, sed ili estis fratoj de la komunumo! Sed ĉu vi scias, ke evidentiĝis, dum la enketo, ke Bentivenga el Gubbio proklamis sin apostolo, kaj poste kun Giovannuccio de Bevagna li delogis la monaĥinojn dirante al ili, ke la infero ne ekzistas, ke la karnaj deziroj povas esti kontentigitaj sen ofendi Dion, ke oni povas ricevi la korpon de Kristo (Sinjoro, pardonu min!) post kuŝado kun monaĥino, ke Magdaleno estis pli akceptebla por la Sinjoro ol la virgulino Agneza, ke tio, kion la plebo nomas diablo, estas Dio mem, ĉar la demono estas saĝeco kaj Dio ja estas saĝeco! Kaj la beata Klara estis tiu, kiu, aŭdinte ĉi tiujn parolojn, havis la vizion, dum kiu Dio mem diris al ŝi, ke tiuj estas malicaj sekvantoj de la Spiritus Libertatis! (ordeno Spirito de la libereco)”

“Ili estis minoraj fratuloj kun la menso flamigita de la samaj vizioj de Klara, kaj ofte unu paŝo sufiĉas por transiri el ekstaza vizio al impulso peki”, diris Vilhelmo.

Ubertino manpremis liajn manojn kaj liaj okuloj estis ankoraŭ vualitaj de larmoj: “Ne diru ĉi tion, Vilhelmo. Kiel vi povas konfuzi la momenton de ekstaza amo, kiu bruligas viajn intestojn per la parfumo de incenso, kun la malordo de la sensoj, kiu odoras je sulfuro? Bentivenga instigis tuŝi la nudajn membrojn de korpo, li asertis, ke nur tiel oni atingas la liberiĝon el superregado de la sensoj, homo nudus cum nuda iacebat...” (viro nuda kun nuda (virino) kuŝis…)

Et non commiscebantur ad invicem...” (kaj ne kuniĝis unu kun la alia)

“Mensogoj! Ili serĉis plezuron, se la karna stimulo estis sentata, ili ne taksis peko la fakton, ke por trankviligi ĝin viro kaj virino kuŝis kune, kaj unu tuŝis kaj kisis la alian en ĉiu parto, kaj ke li kunigis sian nudan ventron kun la nuda ventro de ŝi!”

Mi konfesas, ke la maniero laŭ kiu Ubertino kondamnis la malvirton de la aliaj ne gvidis min al virtaj pensoj. Mia majstro certe rimarkis, ke mi maltrankviliĝis kaj li interrompis la sanktan viron.

“Vi estas arda spirito, Ubertino, ĉu amante Dion, ĉu malamante la malbonon. Tio, kion mi celis estas, ke malmulta diferenco staras inter la ardo de la Serafoj kaj la ardo de Lucifero, ĉar ambaŭ naskiĝas ĉiam el ekscesa allaso de volo”.

“Ho, diferenco estas, kaj mi konas ĝin!” Ubertino diris inspirita. “Vi volas diri, ke inter voli bonon kaj voli malbonon estas malgranda paŝo, ĉar temas ĉiam pri direktado de la volo mem. Veras. Sed la diferenco kuŝas en la objekto, kaj la objekto estas klare rekonebla. Tie ĉi Dio, tie la diablo”.

“Kaj mi timas, ke mi ne plu kapablas distingi, Ubertino. Ĉu via Anĝela el Folinjo ne rakontis pri tiu tago, kiam, ravita en spirito, restis en la tombo de Kristo? Ĉu ŝi ne diris, ke unue ŝi kisis lian bruston kaj vidis lin kuŝi kun fermitaj okuloj, poste ŝi kisis lian buŝon kaj sentis nepriskribeblan odoron de dolĉecoj leviĝi el tiuj lipoj, kaj post mallonga paŭzo ŝi metis sian vangon sur la vangon de Kristo kaj Kristo alproksimigis sian manon al ŝia vango kaj alpremis ŝin al si kaj - ŝi diris - ŝia ĝojo fariĝis altega?...”

“Kiel tio rilatas al la impulso de la sensoj?” - demandis Ubertino. “Ĝi estis mistika sperto, kaj la korpo estis tiu de Nia Sinjoro”.

“Eble mi alkutimiĝis al Oksfordo,” diris Vilhelmo, “kie ankaŭ la mistika sperto estis alispeca...”

“Tute en la kapo,” ridetis Ubertino.

“Aŭ en la okuloj. Dio perceptata kiel lumo, en la sunradioj, en la bildoj de la speguloj, en la disvastiĝo de koloroj super la partoj de la ordigita materio, en la reflektaĵoj dumtagaj sur la malsekaj folioj... Ĉu ne estas ĉi tiu amo pli proksima al tiu de Francisko, kiam li laŭdas Dion en liaj kreitaĵoj, floroj, herboj, akvo, aero? Mi ne kredas, ke el tiu speco de amo povas fonti iu ajn insido. Dume mi ne ŝatas amon, kiu transmetas en la dialogon kun la Plejaltulo la emociojn, kiujn oni sentas en la karnaj kontaktoj…”

“Vi blasfemas, Vilhelmo! Ne temas pri la sama afero. Estas abismo inter la ekstazo de koro amanta Jesuon Krucumitan kaj la koruptita ekstazo de la pseŭdoapostoloj de Montefalco...”

“Ili ne estis pseŭdoapostoloj, ili estis fratuloj de la Libera Spirito, vi mem diris tion”.

“Kaj kie estas diferenco? Vi ne konas ĉion pri tiu proceso, mi mem ne kuraĝis registri en la aktoj certajn konfesojn, por ne ĵeti, eĉ ne dum unu momento, la ombron de la diablo sur la etoson de sankteco, kiun Klara kreis en tiu loko. Sed mi eksciis iajn aferojn, ja iajn aferojn, Vilhelmo! Ili kunvenis nokte en kelo, kaptis ĵusnaskiton, ĵetis lin unu al la alia ĝis li mortis, pro batoj ... aŭ pro io alia ... Kaj kiu ajn ricevis lin vivanta por la lasta fojo, kaj inter liaj manoj mortis, tiu fariĝis la estro de la sekto ... Kaj la korpo de la infano estis disŝirita, kaj miksita kun faruno, por fari blasfemajn hostiojn!”

“Ubertino,” diris firme Vilhelmo, “ĉion ĉi diris, antaŭ multaj jarcentoj, la armenaj episkopoj, la sekto de la pavlikianoj. Kaj de la bogomilanoj”.

“Kaj kio gravas? La diablo estas etkomprena, ĝi sekvas ritmon por siaj insidoj kaj delogoj, ĝi ripetas siajn proprajn ritojn post jarmiloj, ĝi estas ĉiam la sama, ĝuste tial oni rekonas ĝin kiel la malamikon! Mi ĵuras al vi, ke ili lumigis kandelojn en la paska nokto kaj venigis knabinojn al la kelo. Poste ili estingis la kandelojn kaj ĵetis sin sur ilin, ankaŭ kiam ili estis ligitaj de la sama sango ... Kaj se infano naskiĝus pro tiu kuniĝo, la infera rito komenciĝus denove, ĉiuj ĉirkaŭ vazo plena de vino, kiun ili nomis la bareleto, por ebriiĝi, kaj ili dishakis la infanon en pecojn, kaj verŝis lian sangon en tason, kaj ĵetis infanojn ankoraŭ vivantajn en la fajron, kaj miksis la cindron de la infano kun lia sango, kaj trinkis el tio!”

“Sed Mikaelo Psello skribis ĉi tion en la libro pri la operacioj de la diabloj, antaŭ tricent jaroj! Kiu rakontis al vi ĉi tiujn faktojn?”

“Ili, Bentivenga kaj la aliaj, kaj sub torturo!”

“Estas nur unu afero, kiu ekscitas bestojn pli ol la plezuro, kaj ĝi estas la doloro. Sub torturo oni vivas kiel sub la regado de tiuj herboj, kiuj donas viziojn. Ĉio, kion vi aŭdis, ĉio, kion vi legis, revenas al via menso, kvazaŭ vi estus transportita, ne al la ĉielo, sed al la infero. Sub torturo vi diras ne nur tion, kion la inkviziciisto deziras, sed ankaŭ tion, kion vi supozas povas plezurigi lin ĉar estiĝas ligiteco (ĉi-lasta jes, vere diabla) inter vi kaj li... Mi konas ĉi tiujn aferojn, Ubertino, ankaŭ mi estis membro de unu el tiuj homgrupoj, kiuj kredas, ke ili produktas la veron per inkandeska fero. Nu, vi scias, ke la inkandesko de la vero estas tute alia flamo. Sub torturo Bentivenga eble diris la plej absurdajn mensogojn, ĉar ne plu parolis li mem, sed lia volupto, la demonoj de lia animo”.

“Ĉu volupto?”

“Jes, ekzistas volupto de la doloro, samkiel estas volupto de la adoro kaj eĉ volupto de la humileco. Se estis facile por la ribelemaj anĝeloj ŝanĝi sian ardon de adorado kaj de humileco en ardon de fiereco kaj ribelo, kion ni atendu de homoj? Jen, nun vi scias tion, ĝuste ĉi tiu penso kaptis min dum miaj inkviziciaĵoj. Kaj tial mi rezignis tiun agadon. Mi ne havis kuraĝon esplori la malfortaĵojn de la malvirtuloj, ĉar mi malkovris, ke ili estas la samaj malfortaĵoj de la sanktuloj”.

Ubertino aŭskultis la lastajn vortojn de Vilhelmo kvazaŭ li ne komprenus tion, kion li diris. El lia mieno pli kaj pli inspirita de amema kompato, mi komprenis, ke li taksis Vilhelmon kaptito de tre kulpaj sentoj, kiujn li pardonis al li, ĉar li tre amis lin. Li interrompis lin, kaj diris per tre amara tono: “Ne gravas. Se vi sentis tion, prave vi haltis. Tentojn oni devas batali. Sed al mi mankis via subteno, kaj ni povus venki tiun malbonan bandon. Sed male, vi scias, kio okazis, mi mem estis akuzita esti tro malforta kun ili, kaj oni suspektis min pri herezo. Ankaŭ vi estis tro malforta, batalante kontraŭ malbono. La malbono, Vilhelmo; ĉu iam ĉesos ĉi tiu kondamno, ĉi tiu ombro, ĉi tiu koto, kiu malhelpas nin tuŝi la fonton?” Li des pli alproksimiĝis al Vilhelmo, kvazaŭ li timus, ke iu aŭskultas lin: “Ankaŭ ĉi tie, ankaŭ inter ĉi tiuj muroj konsekritaj al preĝado, ĉu vi scias?”

“Mi scias, la abato parolis al mi, eĉ li petis al mi helpi lin ĵeti lumon”.

“Do spionu, fosu, rigardu per okulo de linko al du direktoj, volupto kaj fiereco...”

“Ĉu volupto?”

“Jes, volupto. Estis io... io ineca, kaj sekve diabla, en tiu juna viro, kiu mortis. Li havis la okulojn de knabino serĉanta rilaton kun koŝmaro. Sed mi ankaŭ parolis al vi pri la fiereco, la fiereco de la menso, en ĉi tiu monaĥejo konsekrita al la fiereco de la parolo, al la iluzio de saĝeco...”

“Se vi scias ion, helpu min”.

“Mi scias nenion. Nenio estas, kiun mi konas. Sed iuj aferoj estas sentataj per la koro. Lasu, ke via koro parolu, pridemandu la vizaĝojn, ne aŭskultu la langojn... Sed ek’, kial ni devas paroli pri ĉi tiuj malĝojoj kaj timigi ĉi tiun junan amikon nian?” Li rigardis min per siaj bluaj okuloj, flugtuŝante mian vangon per siaj fingroj longaj kaj blankaj, kaj mi preskaŭ sentis la emon retiriĝi; mi retenis min kaj agis bone, ĉar mi ofendus lin, kaj lia intenco estis pura. “Prefere, rakontu al mi pri vi mem,” li diris, denove sin turnante al Vilhelmo. “Kion vi faris ekde tiam? Pasis...”

“Dek ok jaroj. Mi revenis al miaj teroj. Mi studis plie en Oksfordo. Mi studis la naturon”.

“La naturo estas bona ĉar ŝi estas filino de Dio,” diris Ubertino.

“Kaj Dio devas esti bona, se Li generis la naturon,” diris ridetante Vilhelmo. “Mi studis, mi renkontis tre saĝajn amikojn. Poste mi renkontis Marsiljo’n, liaj ideoj pri la imperio, pri la homoj, pri nova leĝo por la reĝlandoj de la tero altiris min, kaj do je la fino mi troviĝis en tiu grupo de niaj fratoj, kiuj konsilas la imperiestron. Sed vi konas ĉi tiujn aferojn, mi skribis al vi. Mi ĝojis, kiam en Bobjo oni diris al mi, ke vi estas ĉi tie. Ni pensis, ke ni perdis vin. Sed nun, kiam vi estas kun ni, vi povas esti por ni granda helpo post kelkaj tagoj, kiam ankaŭ Mikaelo alvenos. Ĝi estos malfacila batalo”.

“Mi ne havos por diri multon plian ol tio, kion mi diris antaŭ kvin jaroj en Avinjono. Kiu venos kun Mikaelo?”

“Kelkaj, kiuj ĉeestis dum la kapitulo de Peruĝo, Arnaldo de Akvitanio, Hugh of Newcastle...”

“Kiu?” demandis Ubertino.

“Hugo el Novkastelo, pardonu, mi uzas mian lingvon, ankaŭ kiam mi parolas bone la latinan. Kaj plie Vilhelmo Anek. Kaj en la partio de la avinjonaj franciskanoj ni povos kalkuli je Hieronimo, la idioto de Kaffa, kaj verŝajne alvenos Berengaro Taloni kaj Bonagraco el Bergamo”.

“Ni esperu je Dio,” diris Ubertino, “la lastaj ne volos tro malamikiĝi kun la Papo. Kaj kiu ĉeestos por subteni la starpunktojn de la kurio, mi celas, kiu el la kormalmolaj?”

“El la leteroj, kiujn mi ricevis, mi imagas, ke ĉeestos Lorenco Dekoalkone...”

“Malica homo”.

“Ĵan Dano'...”

“Li subtilas pri teologio, gardu vin”.

“Ni gardos nin. Kaj fine Ĵan Debon”.

“Li renkontiĝos kun Berengaro Taloni”.

“Jes, mi vere pensas, ke ni amuziĝos,” diris mia majstro bonhumora. Ubertino rigardis lin kun necerta rideto.

“Mi neniam komprenas, kiam vi angloj parolas serioze. Nenio amuza estas en tiom grava demando. Temas pri la transvivo de la ordeno, kiu estas via kaj kiu en la profundo de mia koro estas ankoraŭ mia. Sed mi petegos Mikaelo’n, por ke li ne iru al Avinjono. Johano volas lin, serĉas lin, invitas lin tro insiste. Malfidu tiun maljunan francon. Ho Sinjoro, en kiujn manojn falis via eklezio!” Li turnis la kapon al la altaro. “Transformita en malĉastistinon, moligita de la lukso, ĝi volvas sin en volupton kiel serpento en amsezono! El la nuda pureco de la stalo de Betlehemo, ligna kiel estis ligno la lignum vitae (arbo de la vivo) de la kruco, ĝi transiris al senbridaj deziroj de oro kaj juvelŝtonoj; rigardu, ankaŭ ĉi tie, vi vidis la portalon, oni ne povas fuĝi el la fiereco de bildoj! Proksimas la tagoj de la Antikristo kaj mi timas, Vilhelmo!” Li ĉirkaŭrigardis, fiksante siajn malfermegatajn okulojn al la navoj en mallumo, kvazaŭ la Antikristo aperus abrupte, kaj mi efektive atendis vidi lin. “Liaj leŭtenantoj jam estas ĉi tie, senditaj kiel Kristo sendis la apostolojn en la mondon! Ili surtretas la Urbon de Dio, ili delogas per trompo, hipokriteco kaj perforto. Tiam Dio devos sendi siajn servistojn Elija kaj Ĥanoĥ, kiujn li konservis vivantaj en la tera paradizo, por ke iam ili konfuzu la Antikriston, kaj ili venos por profeti, vestitaj per sakaĵoj, kaj ili predikos pentofaradon per ekzemplo kaj parolo...”

“Ili jam alvenis, Ubertino,” diris Vilhelmo, montrante sian franciskanan sakveston.

“Sed ili ankoraŭ ne venkis, nun estas la momento, kiam la Antikristo, plena je furiozo, ordonos mortigi Ĥanoĥ kaj Elija, kaj elmontri iliajn korpojn por ke ĉiuj povu vidi ilin kaj ne kuraĝi imiti ilin. Tiel, kiel oni volis mortigi min...”

En tiu momento, terurita, mi pensis, ke Ubertino estis kaptita de ia dia manio, kaj mi timis pri lia racio. Nun, post paso de la tempo, sciante tion, kion mi scias, nome, ke kelkajn jarojn poste li estis mistere mortigita en germana urbo fare de murdanto neniam malkovrita, mi estas des pli terurita, ĉar evidente tiun vesperon Ubertino profetis.

“Abato Joakimo diris la veron, vi scias. Ni atingis la sesan horon de la homa historio, en kiu aperAbadonos du Antikristoj, la mistika Antikristo kaj la Antikristo proprasence, tio okazas nun en la sesa horo, post kiam Francisko aperis por doni formon al la kvin vundoj de Jesuo Krucumita en sia propra karno. Bonifaco estis la mistika Antikristo, kaj la abdiko de Celestino ne validis, Bonifaco estis la besto, kiu venas el la maro, kies sep kapoj simbolas la ofendojn kontraŭ la mortmeritaj pekoj kaj la dek kornoj, la ofendojn kontraŭ la dek ordonoj, kaj la kardinaloj, kiuj ĉirkaŭis lin, estis la akridoj, kies korpo estas Abadon! Sed la numero de la besto, se vi legas ĝian nomon per la grekaj literoj, estas Benedicti!” Li fikse rigardis min por konstati ĉu mi komprenas kaj levis fingron admonante min. “Benedikto la 11-a estis la Antikristo proprasence, la besto, kiu supreniras el la tero! Dio permesis al tia monstro de malvirto kaj maljusteco regu lian eklezion, por ke la virtoj de lia posteulo brilegu glore!”

“Sed patro sankta,” mi obĵetis per malfortega voĉo, ĉerpante el mi kuraĝon, “lia posteulo estas Johano!”

Ubertino metis sian manon sur sian frunton kvazaŭ por forviŝi ĝenan sonĝon. Li spiradis pene, li estis laca. “Ja. La kalkuloj estis malĝustaj, ni ankoraŭ atendas la anĝelan papon... Sed intertempe aperis Francisko kaj Dominiko”. Li levis la okulojn al la ĉielo kaj diris kvazaŭ preĝante (sed mi estis certa, ke li recitis paĝon el sia bonega libro pri la arbo de la vivo): “Quorum primus seraphico calculo purgatus et ardore celico inflammatus totum incendere videbatur. Secundus vero verbo predicationis fecundus super mundi tenebras clarius radiavit ... (El kiuj la unua (sankta Francisko el Asizo), purigita de serafa karbo kaj flamanta el ĉiela ardo, ŝajnis bruligi la tutan mondon. La alia (sankta Dominiko el Guzmán) fekunda per la vera parolo de predikado, radiis tre lumanta super la profundaj mallumoj de la mondo). Jes, se ĉi tiuj estis la premisoj, la anĝela papo devas ankoraŭ veni”.

“Kaj tiel estu, Ubertino,” diris Vilhelmo. “Intertempe mi estas ĉi tie por malebligi, ke estu forpelita la homa imperiestro. Pri via anĝela papo parolis ankaŭ frato Dolĉino...”

“Ne plu diru la nomon de tiu serpento!” Ubertino kriis, kaj por la unua fojo mi vidis en li transformiĝon, el afliktiĝo al kolero. “Li malpurigis la vortojn de Joakimo el Kalabrio kaj igis ilin incita kaŭzo de morto kaj malpuraĵo! Heroldo de la Antikristo, se da ili iam ekzistis. Sed vi Vilhelmo parolas tiel ĉi, ĉar vere vi ne kredas je la apero de la Antikristo kaj viaj instruistoj en Oksfordo instruis al vi idoligi la racion sekigante la profetajn kapablojn de via koro!”

“Vi eraras Ubertino,” Vilhelmo respondis tre serioze. “Vi scias, ke mi amegas Roger Bacon pli ol iu ajn alia el miaj instruistoj...”

“Kiu deliris pri flugantaj maŝinoj,” amare mokis Ubertino.

“Kiu parolis klare kaj pure pri la Antikristo, li perceptis liajn signojn en la korupto de la mondo kaj en la malfortiĝo de la saĝeco. Sed li instruis, ke ekzistas nur unu maniero prepariĝi por lia alveno: studi la sekretojn de la naturo, uzi sciojn por plibonigi la homaron. Vi povas prepari vin mem por batali kontraŭ la Antikristo studante la resanigajn virtojn de herboj, la naturon de ŝtonoj kaj eĉ projektante la flugmaŝinojn, kiujn vi priridas”.

“La Antikristo de via Bacon estis preteksto por kultivi la orgojlon de la racio”.

“Sankta preteksto”.

“Nenio preteksta estas sankta. Vilhelmo, vi scias, ke mi amas vin. Vi scias, ke mi multe fidas je vi. Punu vian inteligenton, lernu plori super la vundoj de la Sinjoro, forĵetu viajn librojn”.

“Mi konservos nur la vian,” diris ridetante Vilhelmo. Ankaŭ Ubertino ridetis kaj minacis lin per sia fingro: “Stulta anglo. Kaj ne tro ridu pri viaj similuloj. Pli bone, timu tiujn, kiujn vi ne povas ami. Kaj gardu vin de la abatejo. Mi ne ŝatas ĉi tiun lokon”.

“Ĝuste tial mi volas koni ĝin pli bone,” diris Vilhelmo forsalutanta, “ni iru, Adso”.

“Mi diras al vi, ke ĝi ne bonas, kaj vi diras, ke vi volas koni ĝin. Aĥ!” diris Ubertino skuante sian kapon.

“Ĉi-koncerne,” diris plie Vilhelmo, kiu jam atingis la centron de la navo, “kiu estas tiu monaĥo, kiu aspektas besto kaj parolas la lingvon de Babelo?”

“Ĉu Salvatore?” Ubertino, kiu jam surgenuiĝis, turnis sin. “Mi kredas, ke estis mi, kiu donacis lin al ĉi tiu abatejo... Kune kun la kelmastro. Kiam mi demetis la franciskanan veston, mi revenis dum iom da tempo al mia malnova monaĥejo en Kazale, kaj tie mi trovis aliajn fratulojn ĉagrenitaj, ĉar la komunumo akuzis ilin esti spiritualistoj de mia sekto... tiel ili parolis. Mi aktivis iliafavore, kaj mi igis, ke ili povu sekvi mian ekzemplon. Kaj du el ili, Salvatore kaj Remiĝo, mi retrovis ĝuste ĉi tie, kiam mi alvenis antaŭ unu jaro… Salvatore… Vere, li aspektas besto. Sed li estas komplezema”.

Vilhelmo hezitis dum momento. “Mi aŭdis lin diri penitenziagite”.

Ubertino silentis. Li mansvingis kvazaŭ por forpuŝi ĝenan penson. “Ne, mi ne kredas tion. Vi scias, kiaj estas ĉi tiuj laikaj fratoj. Kamparanoj, kiuj verŝajne aŭskultis iun vagantan predikiston, kaj ne scias, kion ili diras. Mi riproĉus Salvatore’n pro aliaj aferoj, ĉar li estas avida kaj voluptema besto. Sed nenio, nenio kontraŭ ortodokseco. Ne, la malbono de la abatejo estas alia, serĉu ĝin ĉe tiuj, kiuj scias tro multe, ne ĉe tiuj, kiuj scias nenion. Ne konstruu kastelon de suspektoj surbaze de vorto”.

“Mi neniam farus tion,” respondis Vilhelmo. “Mi ĉesis esti inkvizitoro ĝuste por ne fari tion. Tamen mi ŝatas aŭskulti ankaŭ la vortojn, kaj poste mi pripensas ilin”.

“Vi pensas tro. Knabo,” li diris, turnante sin al mi, “ne eltiru tro malbonajn ekzemplojn el via majstro. La unika afero, al kiu vi devas pensi, kaj mi konstatas tion fine de mia vivo, estas la morto. "Mors est quies viatoris - finis est omnis laboris”. (La morto estas ripozo por la vojiranto – ĝi estas la fino de ĉiuj penoj). Lasu min preĝi”.