UNUA TAGO - tria preĝ-horo

El La bona lingvo
Revizio de 17:14, 19 Sep. 2022 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Tria preĝhoro
Kiam Vilhelmo havas instruan interparolon kun la abato.


La provizestro estis dikventra viro kaj el vulgara aspekto sed gajhumora, blankhara sed ankaŭ fortika, malgranda sed rapida. Li kondukis nin al niaj ĉeloj en la domo de la pilgrimuloj. Aŭ pli bone, li kondukis nin al la ĉelo rezervita por mia majstro, promesante, ke la postan tagon li liberigos alian ĉelon ankaŭ por mi ĉar, kvankam novico, mi estas ilia gasto, kaj sekve oni devas trakti min per ĉiu honoro. Dum tiu nokto mi povis dormi en larĝa kaj longa niĉo en la muro de la ĉelo, en kiu li metigis bonan freŝan pajlon. Ĝi estas aranĝo, li aldonis, kiun oni faras foje por la servantoj de iu gravulo, kiu deziras prigardon dum sia dormado.

Poste la monaĥoj alportis al ni vinon, fromaĝon, olivojn, panon kaj bonajn sekajn vinberojn, kaj ili lasis, ke ni refreŝiĝu. Ni tre gustumis la manĝon kaj la trinkadon. Mia majstro ne havis la sobrajn kutimojn de la benediktanoj kaj li ne ŝatis manĝi meze de silento. Cetere, li ĉiam parolis pri tiom bonaj kaj saĝaj temoj, ke ŝajnis, ke monaĥo legas al ni la biografiojn de sanktuloj.

Tiun tagon mi ne povis deteni min demandi lin denove pri la epizodo de la ĉevalo.

“Tamen,” mi diris, “kiam vi prilegis la spurojn en la neĝo kaj sur la arbustoj, vi ankoraŭ ne konis Brunello’n. Iusence tiuj spuroj parolis pri ĉiaj ĉevaloj, aŭ almenaŭ pri ĉiuj ĉevaloj de tiu specio. Ĉu ni ne devas konkludi, ke la libro de la naturo parolas al ni nur per esencaĵoj, kiel instruas multaj kleraj teologoj?”

“Ne tute, kara Adso,” respondis al mi la majstro. “Certe tiu speco de spuroj esprimis al mi, se vi preferas, la ĉevalon kiel verbum mentis (vorto de la menso aŭ koncepto), kaj tian ĝi esprimus al mi en ĉiu ajn alia loko. Sed la spuro en tiu loko kaj en tiu horo de la tago diris al mi, ke almenaŭ unu el ĉiuj eblaj ĉevaloj trapasis tie. Tiel mi estis duonvoje inter la ekscio de la koncepto ĉevalo kaj la kono de specifa ĉevalo. Kaj ĉiuokaze miaj scioj pri universala ĉevalo fontis el spuro, kiu estis karakteriza. Mi povus diri, ke tiumomente mi ŝanĉeliĝis inter la karakteriza spuro kaj mia nescio, kiu komencis alpreni ian formon de universala koncepto. Se vi vidas ion demalproksime, kaj vi ne komprenas pri kio temas, vi kontentiĝos difini ĝin korpokonsisto. Post alproksimiĝo, vi tiam difinos ĝin besto, kvankam vi ankoraŭ ne scias ĉu temas pri ĉevalo aŭ azeno. Kaj fine, kiam ĝi estos tute proksima al vi, vi povos diri, ke temas pri ĉevalo, kvankam vi ankoraŭ ne scias ĉu ĝi estas Brunello aŭ Favello. Kaj nur kiam vi estos je taŭga distanco vi vidos, ke ĝi estas Brunello (nome, tiu ĉevalo mem, ne alia, kia ajn estu la nomo per kiu vi nomos ĝin). Kaj ĝi estos la plena kono, la intuicio el karakterizo. Same, antaŭ unu horo mi pretis imagi ĉiajn ĉevalojn, sed ne pro miaj vastaj konoj, sed pro la limigita intuicio mia. Kaj la famon de mia inteligenteco konfirmis nur la vido de la specifa ĉevalo, kiun la monaĥoj trenis per la enbuŝaĵo. Nur tiam mi vere sciis, ke mia antaŭa rezonado preskaŭ kondukis min al la vero. Same la ideoj, kiujn mi uzis por bildigi al mi ĉevalon ankoraŭ neviditan, estis puraj signoj, samkiel signojn de la koncepto ĉevalo simbolis la spuroj sur la neĝo: kaj oni uzas signojn kaj signojn de signoj nur kiam oni ne regas la aferojn”.

Aliajn fojojn mi aŭskultis lin paroli per sufiĉa skeptikismo pri universalaj konceptoj kaj per granda respekto pri la karakterizaj aferoj: kaj ankaŭ en la postaj tagoj tiu lia emo ŝajnis al mi esti parto ĉu de lia brita deveno ĉu de lia franciskana aparteno. Sed tiun tagon mankis al mi fortoj sufiĉaj por alfronti teologiajn diskutojn: tial mi ekkaŭris en la spaco al mi donita, mi ĉirkaŭvolvis min per kovrilo kaj min kaptis profunda dormo.

Ĉiuj, kiuj enirus la ĉelon povus min konfuzi kun envolvaĵo. Kaj tio certe okazis al la abato, kiam li venis viziti Vilhelmo'n ĉirkaŭ la tria preĝhoro. Tial mi povis aŭskulti, sen ke oni rimarku min, ilian unuan interparolon. Kaj oni ne taksu malica tiun mian konduton, ĉar mia abrupta apero al la vizitanto estus pli malbonmora afero ol la kaŝiteco, kiun mi tenis, humile.

Do, alvenis Abbo. Li pardonpetis pro sia abrupta entrudiĝo, li renovigis sian bonvenon kaj diris, ke li devas paroli kun Vilhelmo private, pri treege grava afero.

Li komencis per gratuloj al li pro la lerteco, per kiu li kondutis dum la afero de la ĉevalo, kaj li demandis kiamaniere li povis doni tiom fidindajn informojn pri besto, kiun li neniam vidis antaŭe. Vilhelmo resume kaj per iom da indiferenteco klarigis al li la faritan rezonadon, kaj la abato multe gratulis al li pro lia sagaco. Li diris, ke li ne povis esperi malpli sukcesan rezulton de viro, kies famo pri granda sagaco estis de li jam konata. Li diris, ke li ricevis leteron de la abato de Farfa, kiu ne nur parolis pri la misio konfidita al Vilhelmo fare de la imperiestro (pri ĝi oni priparolos en la postaj tagoj), sed li ankaŭ diris, ke en Britujo kaj en Italujo mia majstro estis inkvizitoro en kelkaj procesoj, dum kiuj li distingiĝis pro sia klarvido, ne disigita de granda humaneco.

“Multe plezurigis min ekscii,” aldonis la abato, “ke por multaj kazoj vi decidis favore al senkulpeco de la akuzito. Mi kredas, des pli en la nunaj malfeliĉegaj tagoj, je la daŭra ĉeesto de la diablo en la homaj aferoj,” kaj li ĉirkaŭrigardis, per neperceptebla gesto, kvazaŭ tiu malamiko estus inter tiuj muroj, “sed mi opinias ankaŭ, ke multfoje la diablo agas pro kaŝitaj celoj. Kaj mi scias, ke ĝi povas instigi siajn viktimojn realigi malbonon, tiel ke la kulpo falu sur justulon, ĝuante pro la fakto, ke justulo estas bruligita anstataŭ lian subulon. Ofte la inkvizitoroj, por elmontri zorgemon, ĉiukoste elŝiras konfeson de la akuzanto, opiniante, ke bona inkvizitoro estas tiu, kiu finas la proceson ĉiam trovante propetan kapron...”

“Ankaŭ inkvizitoro povas agi laŭ puŝo de la diablo,” diris Vilhelmo.

“Tio eblas,” konfesis la abato kun multe da singardemo, “ĉar neesploreblaj estas la vojoj de la Plejaltulo, sed mi ne ĵetu ombron de suspektemo kontraŭ tiom bonmeritaj homoj. Eĉ, estas unu el ili, kiel vin, kiun mi bezonas hodiaŭ. En ĉi tiu abatejo okazis io, kio postulas atenton kaj la konsilon de sagaca kaj prudenta homo kiel vi. Sagaca por malkovri kaj prudenta (se necesas) por kaŝi. Ofte fakte nepras pruvi la kulpecon de homoj, kiuj devus eminente elstari pro sia sankteco, sed laŭ la maniero, kiu ebligu la eliminon de la malbono sen ke oni allasu la kulpulon al publika abomeno. Se paŝtisto eraras, oni devas lin izoli disde la aliaj paŝtistoj, ve se la ŝafoj komencus malkonfidi je la paŝtistoj”.

“Mi komprenas,” diris Vilhelmo. Mi jam povis konstati, ke kiam li parolis per tiom zorgema kaj edukita maniero, li kutime kaŝis, laŭ honesta maniero, sian malkonsenton aŭ sian perplekson.

“Pro tio,” daŭrigis la abato, “mi opinias, ke ĉiun kazon, kiu koncernas la eraron de paŝtisto, oni ne povas konfidi al iu ajn krom al viroj kiel vi, kiuj ne nur kapablas distingi bonon disde malbono, sed ankaŭ tion, kio estas taŭga disde tio, kio ne estas tia. Mi ŝatas pensi, ke vi kondamnis nur kiam...”

“... la akuzitoj estis kulpaj pri murdoj, pri venenigoj, pri koruptado de senkulpaj infanoj kaj pri aliaj abomenaĵoj, kiujn mia buŝo ne kuraĝas eldiri...”

“... ke vi kondamnis nur kiam,” daŭrigis la abato sen konsideri la interrompon, “la ĉeesto de la diablo estis tiom evidenta sub ĉies okuloj, ke oni ne povus alimaniere procedi, sen ke la indulgemo estus pli skandalodona ol la krimo mem”.

“Kiam mi agnoskis la kulpecon de iu,” klarigis Vilhelmo, “tiu vere plenumis tiaspecajn krimojn, ke mi povis liveri lin kun trankvila konscienco al la sekulara brako”.

La abato havis momenton de hezitiĝo: “Kial,” li demandis, “vi insiste parolas pri krimaj agoj sen paroli pri ilia diableca motivado?”

“Ĉar rezoni pri kaŭzoj kaj pri efikoj estas tre malfacila afero, kies unika juĝisto laŭ mi povas esti nur Dio. Ni jam tre pene sukcesas trovi rilaton inter la evidenta efiko ĉe bruligita arbo kaj la fulmo, kiu ĝin bruligis, tiom ke la revuado de ĉenoj foje longegaj de kaŭzoj kaj efikoj ŝajnas al mi sammaniere freneza kiel la klopodo konstrui turon ĝis la ĉielo”.

“La doktoro el Akvino,” sugestis la abato, “ne timis pruvi per la nura forto de la racio la ekzistadon de la Plejaltulo, retroirante de kaŭzo al kaŭzo ĝis la unua kaŭzo ne kaŭzita”.

“Kiu estas mi,” diris humile Vilhelmo, “por kontraŭi la doktoron el Akvino? Ankaŭ ĉar lian pruvon pri la ekzisto de Dio subtenas multaj aliaj atestoj, kaj liaj vojoj rezultas fortigitaj. Dio parolas al ni ene de la animo nia, kiel jam sciis Aŭgusteno, kaj vi Abbo prikantus la gloron de la Sinjoro kaj la evidentecon de lia ĉeesto ankaŭ se Tomaso ne estus...” Li silentis, kaj aldonis: “Mi supozas”.

“Ho, sendube,” rapide konfirmis la abato, kaj mia majstro ĉesigis laŭ tiom bela maniero akademian diskuton, kiu evidente ne plaĉis al li. Poste li reparolis.

“Pri la procesoj, denove. Ni supozu, ke iu homo estis mortigita per veneno. Tiu ĉi estas empiria fakto. Fronte al iuj nerefuteblaj faktoj mi povas supozi, ke la veneniginto estis alia homo. Sed kiel mi povas kompliki la ĉenon imagante, ke tiu malica faro havas alian motivon, ne homan sed diablan? Mi ne diras, ke tio estas neebla, kvankam la diablo postlasas siajn spurojn kiel via ĉevalo Brunello. Sed, kial mi devas serĉi tiujn pruvojn? Ĉu ne sufiĉas mia kono, ke la kulpulo estas tiu homo specifa kaj ke mi liveru lin al la sekulara brako? Ĉiuokaze lia puno estos la morto, kaj ke Dio povu pardoni lin”.

“Sed mi scias, ke dum proceso en Kilkenny antaŭ tri jaroj, kontraŭ kelkaj personoj akuzitaj pri fiaj krimoj, vi ne ekskludis la intervenon de la diablo, post malkovro de la kulpuloj”.

“Nek mi asertis tion per klaraj vortoj. Mi ne neis tion, vere. Kiu estas mi por juĝi la komplotojn de la diablo, ĉefe kiam,” li aldonis, kaj ŝajnis, ke li tre insistis pri ĉi tiu motivo "ĉiuj iniciatintoj de la proceso - la episkopo, la urba magistrato kaj la tuta popolo, kun la akuzitoj mem, kiu scias? - deziris nepre konstati la ĉeeston de la diablo? Nu, verŝajne la ununura vera pruvo pri la ĉeesto de la diablo estas la insisto per kiu en tiu momento ĉiuj strebas konstati, ke ĝi ĉeestas...”

“Vi do,” diris la abato per tono de zorganto, “diras al mi, ke en multaj procesoj la diablo agas ne nur en la kulpulo sed verŝajne kaj ĉefe en la juĝistoj?”

“Ĉu mi povus fari tian deklaron?” demandis Vilhelmo, kaj mi konsciis, ke la demandon li vortumis en maniero tia, ke la abato ne povis respondi jes; tial Vilhelmo profitis de lia silento por ŝanĝi temon. “Sed entute ili estas malproksimaj aferoj. Mi forlasis tiun noblan agadon kaj mi faris tion ĉar la Sinjoro tiel volis...”

“Sendube,” agnoskis la abato.

“... kaj nun,” daŭrigis Vilhelmo, “mi interesiĝas pri aliaj delikataj problemoj. Kaj mi dezirus okupiĝi pri tiu problemo, kiu maltrankviligas vin, se vi deziras paroli pri ĝi”.

Ŝajnis al mi, ke la abato estis kontenta povi fini tiun konversacion por reveni al sia problemo. Li do komencis rakonti, per tre prudenta uzo de la vortoj kaj per longaj ĉirkaŭparoloj, pri aparta evento, kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj kaj kiu estigis multe da konfuzo ĉe la monaĥoj. Kaj li diris, ke li parolas al Vilhelmo pri ĝi ĉar, sciante ke li estas granda konanto kaj de la homa animo kaj de la komplotoj de la diablo, li esperis, ke li povu dediĉi parton de sia valora tempo por klarigi tre dolorigan misteron. La fakto estis, ke Adelmo de Otranto, ankoraŭ juna monaĥo kaj tamen jam fama majstro de la miniaturista arto, kiu ornamis la manuskriptojn de la biblioteko per belegaj bildoj, estis retrovita de kaprogardisto iun matenon funde de la apika krutaĵo super kiu staras la orienta turego de la Konstruaĵo. Ĉar la aliaj monaĥoj vidis lin en la ĥorejo dum la kompletorio sed li ne partoprenis en la posta horo de la legaĵoj, li probable falegis dum plej profundaj horoj de la nokto. Ĝi estis nokto kun granda neĝo-ŝtormo, dum kiu falis neĝflokoj tranĉaj kiel klingoj, kiuj preskaŭ similis al hajleroj, puŝataj de suda vento, kiu blovis impete. Trempita de tiu neĝo, kiu komence fandiĝis kaj poste kompaktiĝis en malmolaj glaciaj lamenoj, lian korpon oni retrovis en la krutejo, ŝiritan de la rokoj kontraŭ kiuj ĝi resaltis. Kompatinda kaj malforta mortaĵo, ke Dio kompatu lin. Pro la multaj resaltoj, kiujn la korpo suferis dum falego, ne estis facile kompreni el kiu preciza punkto li falis: certe el unu el la fenestroj, kiuj estas je ĉiuj tri etaĝoj de la tri flankoj de la turego, super la abismo.

“Kie vi sepultis la kompatindan korpon?” demandis Vilhelmo.

“En la tombejo, kompreneble,” respondis la abato. “Verŝajne vi rimarkis ĝin, ĝi situas inter la norda flanko de la preĝejo, la Konstruaĵo kaj la legomĝardeno”.

“Mi komprenas,” diris Vilhelmo, “kaj mi komprenas, ke via problemo statas jene. Se tiu malfeliĉulo - Dio ne volu! - mortigis sin (ĉar oni ne povis pensi, ke li falis pro akcidento) la postan tagon vi retrovus unu el tiuj fenestroj malfermitaj, sed vi retrovis ilin ĉiujn fermitaj, sen stagna akvo je ilia bazo”.

La abato estis homo, mi jam diris, el granda kaj diplomatia bonteniĝo, sed tiun fojon li faris eksalton pro surprizo, kiu forigis de li ĉiun eron de tiu digno, kiu decas al grava kaj grandanima persono, kiel asertas Aristotelo: “Kiu diris al vi tion?”

“Vi diris tion al mi. Se la fenestro estus malfermita, vi tuj pensus, ke li ĵetis sin tra ĝi. Mi konstatis de ekstere, ke ili estas grandaj fenestroj kun opakaj vitraĵoj kaj tiuspecaj fenestroj, en konstruaĵoj el tioma dimensio, ne estas kutime je homa alteco. Sekve, se ĝi estus malfermita, formetante la eblecon, ke tiu malfeliĉulo tiom alfenestriĝis, ke li perdis ekvilibron, restus al ni nur konkludi, ke li mortigis sin. Tiukaze vi ne povus sepulti lin en konsekrita tero. Sed ĉar vi kristane sepultis lin, la fenestroj devis esti fermitaj. Kaj se ili estis fermitaj, ĉar mi neniam renkontis eĉ dum procesoj kontraŭ sorĉistoj tiom obstinan mortinton al kiu Dio aŭ la diablo ebligis reveni supren el abismo por forigi la spurojn de sia misfaro, evidentas, ke la supozata memmortiginto estis puŝita, ĉu de homa mano ĉu de diabla forto. Kaj vi demandas al vi mem, kiu povis, mi ne diras puŝi lin en la abismon, sed levi lin kontraŭ lia volo ĝis la fenestrosojlo, kaj nun vi estas agitita de la ideo, ke malica forto, ĉu natura aŭ supernatura, cirkulas en la abatejo”.

“Tiel estas...” diris la abato, kaj ne estis klare, ĉu li konfirmis la vortojn de Vilhelmo aŭ ĉu li malkovris la pravecon de la rezonado, kiun Vilhelmo tiom mirinde faris. “Sed kial vi scias, ke ne estis akvo je la bazo de ajna vitralo?”

“Ĉar vi diris al mi, ke blovis suda vento kaj la akvo ne povis esti puŝata kontraŭ fenestroj direktitaj orienten”.

“Oni ne sufiĉe parolis al mi pri viaj virtoj,” diris la abato. “Kaj vi pravas, ne estis akvo, kaj nun mi scias kial. La eventoj okazis laŭ via parolo. Kaj nun vi komprenas mian angoron. Jam gravega estus la fakto, se unu el miaj monaĥoj makulus sian animon per la abomeninda peko de memmortigo. Sed mi havas motivon por kredi, ke alia el ili makuliĝis per same terura peko. Kaj estus nur tio...”

“Antaŭ ĉio, kial unu el la monaĥoj? En la abatejo estas multaj aliaj personoj, stalistoj, kaprogardistoj, servantoj...”

“Jes, efektive ĝi estas malgranda sed riĉa abatejo,” agnoskis aplombe la abato. “Cent kvindek servantoj por sesdek monaĥoj. Sed ĉio okazis en la Konstruaĵo. Tie, eble vi jam scias tion, kvankam je la unua etaĝo estas kaj la kuirejoj kaj la manĝejo, je la du supraj etaĝoj estas la scriptorium kaj la biblioteko. Post la vespermanĝo la Konstruaĵon oni fermas kaj tre rigida regulo malpermesas al ĉiu ajn eniri ĝin,” li imagis la demandon de Vilhelmo kaj tuj aldonis, sed kun evidenta malemo, “ankaŭ al monaĥoj, kompreneble, sed...”

“Sed?”

“Sed mi absolute ekskludas, absolute, ĉu vi komprenas min?, ke servanto havus la kuraĝon eniri en ĝin dumnokte”. En liaj okuloj aperis kvazaŭ defia rigardo, sed ĝi estis rapida kiel fulmo, aŭ kiel falanta stelo. “Ni diru, ke ili timus, vi scias... foje la ordonojn donitajn al simpluloj oni devas plifortigi per ia minaco, kiel la averto, ke se iu malobeas, io terura trafas lin, kaj io el supernatura forto. Male, monaĥo...”

“Mi komprenas”.

“Sed ne nur, monaĥo povus havi aliajn motivojn por riske eniri malpermesitan lokon, mi celas motivojn... kiel diri? kompreneblajn, kvankam kontraŭ la regulo...”

Vilhelmo ekrimarkis la embarason de la abato kaj li faris demandon, verŝajne kun la celo ŝanĝi temon, sed ĝi estigis des pli grandan embarason.

“Parolante pri ebla murdo vi diris: ‘kaj estus nur tio’. Kion vi intencis diri?”

“Ĉu mi diris tion? Nu, oni ne mortigas sen motivo, kiom perversa ĝi estu. Kaj mi tremas pensante al la perverseco de la motivoj, kiuj povus instigi monaĥon murdi kunfratulon. Jen. Tion mi celis”.

“Ĉu nenio plia?”

“Nenion plian mi povas diri al vi”.

“Ĉu vi volas diri, ke estas nenio alia, kiun vi estas rajtigata diri al mi?”

“Bonvolu, monaĥo Vilhelmo, frato Vilhelmo” kaj la abato akcentis ĉu la vorton monaĥo ĉu la vorton frato. Vilhelmo vigle ruĝiĝis kaj komentis:

"Eris sacerdos in aeternum (Vi estas pastro por ĉiam)".

“Dankon”, diris la abato.

Ho mia Sinjoro Dio, kian teruran misteron kundividis tiumomente miaj malprudentaj superuloj, unu puŝita de angoro, la alia de scivolemo. Ĉar ankaŭ mi, novico, kiu alproksimiĝis al la misteroj de la sankta pastreco de Dio, ankaŭ mi, humila knabeto, komprenis, ke la abato sciis ion, sed ke li eksciis tion dum konfespreno, kiu devigas lin al silento. Li eksciis el la lipoj de iu alia iun detalon pri peko, kiu iel koncernis la tragikan morton de Adelmo. Verŝajne pro tio li petegis Vilhelmo'n, ke li malkovru sekreton kies ekziston li supozis, sen povi sciigi tion al aliaj, kaj li esperis, ke mia majstro ĵetu lumon per la forto de la intelekto sur tion, kion li devis kaŝi en la ombro pro la supera ordono de la karitato.

“Bone,” diris tiam Vilhelmo, “ĉu mi povos fari demandojn al la monaĥoj?”

“Vi povos”.

“Ĉu mi povos libere cirkuli en la abatejo?”

“Mi rajtigas vin”.

“Ĉu vi donos al mi ĉi tiun mision coram monachis (je la ĉeesto de ĉiuj monaĥoj)?”

“Jam ĉi-vespere”.

“Mi tamen komencos hodiaŭ antaŭ ol la monaĥoj eksciu la taskon, kiun vi donis al mi. Krome, ne lasta motivo de mia alveno ĉi tie, mi multe deziras viziti vian bibliotekon, faman en ĉiuj abatejoj de la kristanaro”.

La abato abrupte leviĝis, lia vizaĝo estis tre kuntirita. “Vi povos cirkuli en la tuta abatejo, mi diris. Certe ne en la lasta etaĝo de la Konstruaĵo, en la biblioteko”.

“Kial?”

“Mi devis klarigi tion al vi antaŭe, kaj mi pensis, ke vi sciis tion. Vi scias, ke nia biblioteko ne estas kiel la aliaj...”

“Mi scias, ke ĝi havas pli da libroj ol ĉiu alia kristana biblioteko. Mi scias, ke kompare kun viaj libroŝrankoj tiuj de Bobjo aŭ de Pomposa, de Klunizo aŭ de Fleury ŝajnas la ĉambro de infano, kiu eklernas la alfabeton. Mi scias, ke la ses mil kodeksoj pri kiuj fieris Novaleza antaŭ cent kaj pliaj jaroj estas malmulto kompare kun la viaj, kaj verŝajne multaj el tiuj nun estas ĉi tie. Mi scias, ke via biblioteko estas la unika lumo, kiun la kristanaro povas starigi kontraŭ la tridek ses bibliotekoj de Bagdado, la dek mil kodeksoj de veziro Ibn al-Alkami, ke la nombro de viaj biblioj egalas al la du mil kvarcent koranoj, kiujn oni havas en Kairo, kaj ke la konsisto de viaj libroŝrankoj estas lumanta fakto kontraŭ la aroganta legendo de la miskredantoj, kiuj antaŭ jaroj asertis (ili, kiuj havas intimajn rilatojn kun la Princo de la Mensogoj), ke la biblioteko de Tripolio entenis ses milionojn da libroj kaj gastigis okdek mil komentistojn kaj ducent skribistojn”.

“Tiel estas, al la ĉielo estu danko”.

“Mi scias, ke el la monaĥoj, kiuj vivas ĉe vi, multaj alvenis el aliaj abatejoj de la tuta mondo: kelkaj restas dum la malmulta tempo, kiu sufiĉas al ili por kopii manuskriptojn, kiujn oni trovas nur en via biblioteko, por poste porti la kopiojn al sia sidejo, sed lasante, interŝanĝe, alian raran manuskipton, kiun vi kopias kaj aldonas al via trezoro. Aliaj restas dum longa tempo, foje ĝismorte, ĉar nur ĉi tie ili povas trovi la verkojn, kiuj prilumas iliajn studojn. Kaj tial inter vi estas germanoj, dakoj, hispanoj, francoj kaj grekoj. Mi scias, ke imperiestro Frederiko, antaŭ multaj jaroj, petis al vi kompili libron pri la profetaĵoj de Malaĥio kaj traduki ĝin poste en la araban, ĉar li volis sendi ĝin donace al la sultano de Egiptujo. Mi scias, fine, ke glorplena abatejo, tiu de Murbaĥ, dum ĉi tiuj malfeliĉegaj tagoj, ne plu havas skribistojn, ke en Sankta Galo postrestis malmultaj monaĥoj, kiuj kapablas skribi, ke jam nun en la urboj laboras por la universitatoj korporacioj kaj gildoj de laikoj kaj ke nur via abatejo ĉiutage renovigas, pli bone, levas al pli kaj pli alta prestiĝo la famobrilon de via ordeno...”

"Monasterium sine libris," citis inspirita la abato, “est sicut civitas sine opibus, castrum sine numeris, coquina sine suppellectili, mensa sine cibis, hortus sine herbis, pratum sine floribus, arbor sine foliis... (monaĥejo sen libroj estas kiel urbo sen rimedoj, armea tendaro sen trupoj, kuirejo sen ilaro, manĝotablo sen manĝaĵoj, ĝardeno sen herbo, herbejo sen floroj, arbo sen folioj). Kaj nia ordeno, kiu kreskis surbaze de la duobla ordono labori kaj preĝi, estis lumo por la tuta konata mondo, rezervo de scio, savo por malnova doktrino, kiu riskis malaperi pro bruligoj, disrabadoj kaj tertremoj, forĝejo de novaj skribaĵoj kaj kreskilo de tiuj malnovaj... Ho, vi bone scias, ni travivas tre malhelan periodon, kaj mi hontas diri al vi, ke ne antaŭ multaj jaroj la Koncilio de Vjen devis redeklari, ke ĉiu monaĥo havas la devon ordiniĝi... Kiom da niaj abatejoj, kiuj antaŭ ducent jaroj estis lumantaj centroj pro grandiozeco kaj sankteco, nun estas rifuĝejo por mallaboremuloj. La ordeno daŭre estas potenca, sed la fetoro de la urbo sieĝas deproksime niajn sanktajn lokojn, la popolo de Dio nun inklinas al komercado kaj militoj inter koterioj, tie, en la grandaj loĝataj centroj, kie ne povas gasti la spirito de sankteco, oni ne nur parolas (kion alian oni atendu de laikoj?) sed oni jam skribas en la vulgara lingvo, kaj ke neniu el tiuj libroj sukcesu eniri niajn muregojn - ĉar fatale ili fariĝas vehiklo de herezoj! Pro la pekado de la homoj, la mondo ŝanceliĝas sur la rando de la abismo, trapenetrita de la abismo mem, kiun la abismo alvokas. Kaj morgaŭ, kiel asertis Honorjo, la korpoj de la homoj estos pli malgrandaj ol la niaj, kiel la niaj estas pli malgrandaj ol tiuj de la antikvuloj. Mundus senescit (la mondo maljuniĝas). Se do Dio konfidis mision al nia ordeno, ĝi estas la misio kontraŭstari tiun kuradon al abismo, per la konservo, ripeto kaj defendo de la trezoro de saĝeco, kiun niaj patroj konfidis al ni. La dia providenco aranĝis, ke la universala regado, kiu komence de la mondo estis en oriento, transloĝiĝu laŭgrade, kun la paso de la tempo, al okcidento, por averti nin, ke la mondofino proksimiĝas, ĉar la fluo de la eventoj jam atingis la kapaciton de la universo. Sed dum ne finiĝas definitive la jarmilo, dum ne triumfas, ankaŭ iomete, la abomena besto, la Antikristo, ni devas defendi la trezoron de la kristana mondo, kaj la parolon mem de Dio, kiun li diktis al la profetoj kaj al la apostoloj, kiun la patroj ripetis sen ŝanĝi verbon, kiun la skoloj klopodis komentarii, kvankam hodiaŭ en tiuj skoloj mem ennestiĝas la serpento de la aroganteco, de envio, de malprudenteco. Dum falas la mallumoj ni estas fajrujoj kaj lumo briletanta tie supre, je la horizonto. Kaj dum ĉi tiuj muregoj ne falas, ni estas la gardantoj de la dia Parolo”.

“Amen,” diris Vilhelmo per pia sinteno. “Sed kiun rilaton havas ĉio tio kun la fakto, ke oni ne povas viziti la bibliotekon?”

“Vidu, frato Vilhemo,” diris la abato, “por povi plenumi la senmezuran kaj sanktan taskon, kiu igas valoraj tiujn muregojn,” li aludis la mason de la Konstruaĵo, kiun eblis vidi tra la fenestreto de la ĉelo, ŝvebanta super la abateja preĝejo mem, “piuloj laboris dum jarcentoj, laŭ striktaj reguloj. La biblioteko naskiĝis el projekto, kiu estis mistera por ĉiuj dum jarcentoj, kaj neniu monaĥo povas koni ĝin. Nur la bibliotekisto estas priinformita de la antaŭa bibliotekisto, kaj li transdonas la sekreton, dum li vivas, al la helpanta bibliotekisto, antaŭ ol abrupta morto trafu lin, forprenante tiun konon de la komunumo. Kaj la lipoj de la du estas sigelitaj de sekreteco. Nur la bibliotekisto, aldone al siaj scioj, rajtas trairi la labirinton de la libroj, nur li scias, kie trovi ilin kaj kie remeti ilin; nur li respondecas pri ilia konservado. La aliaj monaĥoj laboras en la scriptorium kaj ili povas koni la liston de la libroj enfermitaj en la biblioteko. Sed listo ofte malmulton signifas, nur la bibliotekisto komprenas, el la situo de la libro, el ĝia nealirebleco, kiujn sekretojn, verojn aŭ mensogojn ĝi enhavas. Nur li decidas kiel, kiam kaj ĉu disponigi ĝin al petanta monaĥo, foje post konsulto kun mi. Ĉar ĉiuj oreloj ne povas auskulti ĉiujn verojn, ne ĉiujn mensogojn rekonas kiel tiajn piulo, kaj la monaĥoj, entute, estas en la scriptorium por plenumi precizan agadon, por kiu ili devas legi certajn librojn ne aliajn, sed ne por elaŭdi ĉiun frenezan scivolemon, kiu kaptas ilin, ĉu pro malforteco de la menso, ĉu pro aroganteco, ĉu pro inspiro de la diablo”.

“En la biblioteko vi do konservas mensogajn librojn...”

“Monstroj ekzistas ĉar ili estas parto de la dia plano kaj ankaŭ el iliaj hororaj trajtoj mem riveliĝas la potenco de la Kreanto. Tial ekzistas pro dia plano ankaŭ la libroj de la sorĉistoj, pri la hebrea kabalo, kun la fabeloj de la paganaj poetoj, la mensogoj de la miskredantoj. Laŭ la firma kaj sankta opinio de tiuj, kiuj volis kaj subtenis ĉi tiun abatejon dum la jarcentoj, ankaŭ en la mensogaj libroj povas aperi, sub la okuloj de sagaca leganto, pala lumo de la dia saĝeco. Kaj tial ankaŭ ilin la biblioteko savogardas. Sed ĝuste pro tio, vi komprenas, ne ĉiuj povas eniri en ĝin. Kaj krome,” aldonis la abato, kvazaŭ por trovi senkulpiĝon fronte al tiom malforta preteksto, “libro estas rompiĝema kreitaĵo, ĝi suferas la korodon de la tempo, ĝi timas ronĝulojn, la malbonan veteron, la nezorgemajn manojn. Se dum centoj kaj centoj da jaroj ĉiuj povus libere tuŝi niajn kodeksojn, plejparto el ili ne plu ekzistus. La bibliotekisto sekve defendas ilin ne nur kontraŭ la homoj sed ankaŭ kontraŭ la naturo kaj li dediĉas sian tutan vivon al ĉi tiu lukto kontraŭ la fortoj de la forgeso, malamikoj de la vero”.

“Tial, neniu, krom la du, povas eniri en la lastan etaĝon de la Konstruaĵo...”

La abato ridetis: “Neniu devas. Neniu povas. Neniu, kiu deziregus tion, sukcesus. La biblioteko defendas sin mem, ĉar ĝi estas nesondebla kiel la vero, kiun ĝi gastigas, kaj trompa kiel la mensogo, kiun ĝi konservas. Spirita labirinto sed ankaŭ surtera labirinto ĝi estas. Vi povus eniri kaj ne plu eliri. Dirinte tion mi esperas, ke vi respektos la regulojn de la abatejo”.

“Sed vi ne ekskludis la eblecon, ke Adelmo falegis el iu fenestro de la biblioteko. Kaj kiel mi povas enketi pri lia morto, se mi ne vidas la lokon en kiu komenciĝis la fina fazo de lia vivo?”

“Frato Vilhelmo,” diris la abato, per paca tono, “homo, kiu priskribis mian ĉevalon Brunello’n sen vidi ĝin antaŭe kaj la morton de Adelmo preskaŭ sen antaŭa informiĝo, facile pristudos lokojn en kiujn li ne povas eniri”.

Vilhelmo kliniĝis antaŭ li: “Vi estas saĝa ankaŭ kiam vi estas severa. Estu kiel vi volas”.

“Se mi vere estus saĝa, tia mi estus ĉar mi kapablas esti severa”, respondis la abato.

“Lasta afero”, demandis Vilhelmo, “Kion pri Ubertino?”

“Li estas ĉi tie, li atendas vin, vi renkontos lin en la preĝejo”.

“Kiam?”

“Kiam vi volas,” diris la abato ridetante. “Vi eble scias, ke li, kvankam klerega, ne ŝatas bibliotekojn. Li taksas ilin mondumaj trompiluzioj... Li plejofte restas en la preĝejo meditante, preĝante...”

“Ĉu li maljuniĝis?”, demandis Vilhemo iom hezitante.

“Kiam vi renkontis lin lastfoje?”

“Antaŭ multaj jaroj”.

“Li estas laca. Li estas tre deteniĝema rilate al la mondaj aferoj. Li estas sesdek ok-jara. Sed laŭ mi li konservis la animon de sia juneco”.

“Mi tuj iros al li, dankon”.

La abato demandis al li, ĉu li deziras aliĝi al la tagmanĝo kun la monaĥoj post la sesa preĝhoro. Vilhelmo respondis, ke li manĝis antaŭ ne multe, kaj tre agrable, kaj ke li preferas tuj renkonti Ubertino’n. La abato salutis lin.

Li estis eliranta el la ĉelo kiam el la korto leviĝis korŝira kriego, kvazaŭ de ĝismorte vundita persono, kun postaj same teruraj krioj. “Kio okazas?” demandis Vilhelmo, konsternita.

“Nenio,” respondis la abato ridetante. “Nun estas la periodo, kiam oni mortigas la porkojn. Laboro por la porkopaŝtistoj. Ne pri tiu sango vi devas enketi”.

Li eliris kaj li malrespektis sian famon de sagaca homo. Ĉar la postan matenon... Sed bremsu vian malpaciencon, ho petola lango mia. Ĉar en la tago pri kiu mi volas paroli, kaj antaŭ la nokto, okazis multaj pliaj eventoj, pri kiuj necesas raporti.