UNUA TAGO - unua preĝ-horo: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 11: Linio 11:
 
Ĝi estis bela mateno fine de novembro. En la nokto neĝis iomete, sed la grundon kovris freŝa tavolo ne pli ol tri fingrojn alta. En la mallumo, tuj post la trapreĝo de la matenaj laŭdoj, ni partoprenis en la meso en vilaĝo de la valo. Poste ni ekvojaĝis al la montoj, je la tagiĝo.
 
Kiam ni surgrimpis laŭ la kruta pado kiu disvolviĝis ĉirkaŭ la monto, mi vidis la abatejon. Ne mirigis min ĝiaj muroj kiuj zonis ĝin ĉiuflanke, similaj al tiuj, kiujn mi vidis en la tuta kristana mondo, sed la maso de tio, kio, mi poste sciis, estis la Konstruaĵo. Ĝi estis okangula strukturo kiu de malproksime aspektis kvarangula (perfektega figuro, kiu esprimas la firmecon kaj nepenetreblecon de la Dia Urbo), kies sudaj flankoj staris desur la placeto de la abatejo, dum tiuj nordaj ŝajnis kreski el la radikoj mem de la monto, sur kiuj ili interplektiĝis superpendaj. Sciu, ke en kelkaj punktoj, el la malsupro, ŝajnis ke la roko plilongiĝas al la ĉielo, sen interrompo de koloroj kaj de materio, kaj ke ĝi fariĝis, je certa alteco, bastiona turego kaj ĉefturo (realigo de gigantoj certe alkutimiĝintaj rilati kaj kun la tero kaj kun la ĉielo). Tri vicoj de fenestroj montris la trielementan serion de ĝia altiĝo, tiel ke tio, kio estis fizike kvadrata sur la tero, estis spirite triangula en la ĉielo. Ju pli oni alproksimiĝis, des pli oni komprenis ke la kvadrata formo naskis, je ĉiu ĝia angulo, sepangulan turegon, kaj ke el ĝi kvin flankoj etendiĝis eksteren – do, kvar el ok flankoj de la pli granda okangulo generis kvar minorajn sepangulojn, kiuj ekstere aperis kiel kvinanguloj. Kaj ne mankas tiuj, kiuj konstatas en tio laŭdindan korespondon kun multaj sanktaj numeroj, ĉiu el ili kun propra tre delikata spirita signifo. Ok estas la numero de la perfekteco de ĉiu kvarangulo, kvar estas la nombro de evangelioj, kvin estas la nombro de mondaj regionoj, sep estas la donacoj de la spirito. Pro ĝia maso, kaj pro ĝia formo, la Konstruaĵo ŝajnis al mi, kiel mi pli poste vidis en la sudo de la itala duoninsulo, Kastelo Ursino aŭ Kastelo del Monte, sed pro ĝia nealirebla situo ĝi estis multe pli terura ol la dua, kaj timiga por vojaĝanto kiu alproksimiĝus al ĝi iom post iom. Feliĉe, ĝi estis purega vintra mateno kaj mi ne vidis la konstruaĵon tia, kian oni vidas dum ŝtormaj tagoj.
+
Dum ni surgrimpis laŭ la kruta pado, kiu disvolviĝis ĉirkaŭ la monto, mi vidis la abatejon. Ne mirigis min ĝiaj muroj, kiuj zonis ĝin ĉiuflanke, similaj al tiuj, kiujn mi vidis en la tuta kristana mondo, sed la maso de tio, kio, mi poste sciis, estis la Konstruaĵo. Ĝi estis okangula strukturo kiu de malproksime aspektis kvarangula (perfektega figuro, kiu esprimas la firmecon kaj nepenetreblecon de la Dia Urbo), kies sudaj flankoj staris desur la placeto de la abatejo, dum tiuj nordaj ŝajnis kreski el la radikoj mem de la monto, sur kiuj ili interplektiĝis superpendaj. Sciu, ke en kelkaj punktoj, el la malsupro, ŝajnis ke la roko plilongiĝas al la ĉielo, sen interrompo de koloroj kaj de materio, kaj ke ĝi fariĝis, je certa alteco, bastiona turego kaj ĉefturo (realigo de gigantoj certe alkutimiĝintaj rilati kaj kun la tero kaj kun la ĉielo). Tri vicoj de fenestroj montris la trielementan serion de ĝia altiĝo, tiel ke tio, kio estis fizike kvadrata sur la tero, estis spirite triangula en la ĉielo. Ju pli oni alproksimiĝis, des pli oni komprenis ke la kvadrata formo naskis, je ĉiu ĝia angulo, sepangulan turegon, kaj ke el ĝi kvin flankoj etendiĝis eksteren – do, kvar el ok flankoj de la pli granda okangulo generis kvar minorajn sepangulojn, kiuj ekstere aperis kiel kvinanguloj. Kaj ne mankas tiuj, kiuj konstatas en tio laŭdindan korespondon kun multaj sanktaj numeroj, ĉiu el ili kun propra tre delikata spirita signifo. Ok estas la numero de la perfekteco de ĉiu kvarangulo, kvar estas la nombro de evangelioj, kvin estas la nombro de mondaj regionoj, sep estas la donacoj de la spirito. Pro ĝia maso, kaj pro ĝia formo, la Konstruaĵo ŝajnis al mi, kiel mi pli poste vidis en la sudo de la itala duoninsulo, Kastelo Ursino aŭ Kastelo del Monte, sed pro ĝia nealirebla situo ĝi estis multe pli terura ol la dua, kaj timiga por vojaĝanto kiu alproksimiĝus al ĝi iom post iom. Feliĉe, ĝi estis purega vintra mateno kaj mi ne vidis la konstruaĵon tia, kian oni vidas dum ŝtormaj tagoj.
  
Mi ne diras, ke ĝi estigis en mi sentojn de ĝojo. Mi ĉerpis timon, kaj iom da maltrankvilo. Dio scias, ke ne temis pri koŝmaroj de mia nematura animo, kaj ke mi rekte komprenis nedubeblajn antaŭsignojn gravuritajn en la roko jam en la unua tago kiam la gigantoj prilaboris ĝin, kaj antaŭ ol la vane esperanta volo de la monaĥoj kuraĝis konsekri ĝin al la defendo de la dia parolo.
 
Linio 23: Linio 23:
 
“Mi vin dankas, sinjoro provizestro,” respondis elkore mia majstro, “kaj mi des pli ŝatas vian komplezemon ĉar por saluti min vi interrompis la postkuron. Sed ne timu, la ĉevalo pasis tra tie ĉi kaj sin direktis al la dekstra pado. Ĝi ne povos iri tro malproksimen ĉar, post atingo de la sterkejo, ĝi devos halti. Ĝi estas tro inteligenta por decidi sin ĵeti laŭlonge de kruta deklivo”.<br>
 
-“Kiam vi vidis ĝin?” demandis la provizestro.
+
“Kiam vi vidis ĝin?” demandis la provizestro.
  
- “Ni tute ne vidis ĝin, ĉu ne, Adso?” diris Vilhelmo, turnante sin al mi kun amuzita mieno. “Sed se vi serĉas Brunello’n, la besto povas esti nur tie kie mi diris.”
+
“Ni tute ne vidis ĝin, ĉu ne, Adso?” diris Vilhelmo, turnante sin al mi kun amuzita mieno. “Sed se vi serĉas Brunello’n, la besto povas esti nur tie kie mi diris.”
  
La provizestro hezitis. Li rigardis Vilhelmon, poste la padon, kaj fine li demandis: “Ĉu Brunello? Kiamaniere vi scias...?”
 
La provizestro hezitis. Li rigardis Vilhelmon, poste la padon, kaj fine li demandis: “Ĉu Brunello? Kiamaniere vi scias...?”
  
- “Nu,” diris Vilhelmo, “estas evidente, ke vi serĉas Brunello’n, la ĉevalon preferatan de la Abato, la plej bonan galopĉevalon de via ĉevalejo, el nigra felo, kvin futojn altan, el pompa vosto, el hufo malgranda kaj ronda, sed el tre regula galopo; kun ne granda kapo, mallarĝaj oreloj sed kun grandaj okuloj. Ĝi iris dekstren, mi diras al vi, kaj ĉiel ajn, rapidu.”
+
“Nu,” diris Vilhelmo, “estas evidente, ke vi serĉas Brunello’n, la ĉevalon preferatan de la Abato, la plej bonan galopĉevalon de via ĉevalejo, el nigra felo, kvin futojn altan, el pompa vosto, el hufo malgranda kaj ronda, sed el tre regula galopo; kun ne granda kapo, mallarĝaj oreloj sed kun grandaj okuloj. Ĝi iris dekstren, mi diras al vi, kaj ĉiel ajn, rapidu.”
  
La provizestro pli longe hezitis, poste li mansignis al siaj kaj ekkuris malsupren tra la dekstra pado, dum niaj muloj daŭrigis la supreniron. Mi ekparolis al Vilhelmo, ĉar scivolemo manĝis min, sed li mansignis al mi, ke mi atendu; kaj fakte kelkajn momentojn poste ni aŭdis ekkriojn de jubilo, kaj ĉe la vojturno reaperis monaĥoj kaj domo-servantoj, kiuj kuntrenis la ĉevalon per la enbuŝaĵo. Ili pasis flanke de ni, daŭre gapante al ni kaj ili iris antaŭ ni al la abatejo. Mi ankaŭ opinias, ke Vilhelmo bridis sian muleton por lasi, ke tiuj rakontu la okazintaĵon. Fakte, mi jam povis konstati, ke mia majstro, centprocente virtoplena viro, tamen fordonadis sin al malvirta vantaĵo, kiam temis pri pruvo de lia sagaco kaj, ĉar mi jam havis okazon ŝati liajn dotojn de subtila diplomato, mi komprenis, ke li volis atingi celatan lokon post kiam tie jam vastiĝis famo pri li kiel saĝa homo.
 
“Kaj nun diru al mi,” je la fino mi ne plu povis bremsi min, “kiamaniere vi sciis?”
 
“Kaj nun diru al mi,” je la fino mi ne plu povis bremsi min, “kiamaniere vi sciis?”
“Mia bona Adso,” diris la majstro, "laŭlonge de la tuta vojaĝo mi daŭre vin instruis rekoni la spurojn per kiuj la mondo parolas kiel granda libro. Alano el Lilo diris, ke
+
 
 +
“Mia bona Adso,” diris la majstro, "laŭlonge de la tuta vojaĝo mi konstante vin instruis rekoni la spurojn per kiuj la mondo parolas kiel granda libro. Alano el Lilo diris, ke
  
''omnis mundi creatura''<br>
 
''omnis mundi creatura''<br>

Kiel registrite je 18:02, 17 Jun. 2022

UNUA TAGO

Unua preĝhoro
Kiam oni alvenas je la malsupro de la abatejo
kaj Vilhelmo elmontras sian grandan sagacon.

Ĝi estis bela mateno fine de novembro. En la nokto neĝis iomete, sed la grundon kovris freŝa tavolo ne pli ol tri fingrojn alta. En la mallumo, tuj post la trapreĝo de la matenaj laŭdoj, ni partoprenis en la meso en vilaĝo de la valo. Poste ni ekvojaĝis al la montoj, je la tagiĝo.

Dum ni surgrimpis laŭ la kruta pado, kiu disvolviĝis ĉirkaŭ la monto, mi vidis la abatejon. Ne mirigis min ĝiaj muroj, kiuj zonis ĝin ĉiuflanke, similaj al tiuj, kiujn mi vidis en la tuta kristana mondo, sed la maso de tio, kio, mi poste sciis, estis la Konstruaĵo. Ĝi estis okangula strukturo kiu de malproksime aspektis kvarangula (perfektega figuro, kiu esprimas la firmecon kaj nepenetreblecon de la Dia Urbo), kies sudaj flankoj staris desur la placeto de la abatejo, dum tiuj nordaj ŝajnis kreski el la radikoj mem de la monto, sur kiuj ili interplektiĝis superpendaj. Sciu, ke en kelkaj punktoj, el la malsupro, ŝajnis ke la roko plilongiĝas al la ĉielo, sen interrompo de koloroj kaj de materio, kaj ke ĝi fariĝis, je certa alteco, bastiona turego kaj ĉefturo (realigo de gigantoj certe alkutimiĝintaj rilati kaj kun la tero kaj kun la ĉielo). Tri vicoj de fenestroj montris la trielementan serion de ĝia altiĝo, tiel ke tio, kio estis fizike kvadrata sur la tero, estis spirite triangula en la ĉielo. Ju pli oni alproksimiĝis, des pli oni komprenis ke la kvadrata formo naskis, je ĉiu ĝia angulo, sepangulan turegon, kaj ke el ĝi kvin flankoj etendiĝis eksteren – do, kvar el ok flankoj de la pli granda okangulo generis kvar minorajn sepangulojn, kiuj ekstere aperis kiel kvinanguloj. Kaj ne mankas tiuj, kiuj konstatas en tio laŭdindan korespondon kun multaj sanktaj numeroj, ĉiu el ili kun propra tre delikata spirita signifo. Ok estas la numero de la perfekteco de ĉiu kvarangulo, kvar estas la nombro de evangelioj, kvin estas la nombro de mondaj regionoj, sep estas la donacoj de la spirito. Pro ĝia maso, kaj pro ĝia formo, la Konstruaĵo ŝajnis al mi, kiel mi pli poste vidis en la sudo de la itala duoninsulo, Kastelo Ursino aŭ Kastelo del Monte, sed pro ĝia nealirebla situo ĝi estis multe pli terura ol la dua, kaj timiga por vojaĝanto kiu alproksimiĝus al ĝi iom post iom. Feliĉe, ĝi estis purega vintra mateno kaj mi ne vidis la konstruaĵon tia, kian oni vidas dum ŝtormaj tagoj.

Mi ne diras, ke ĝi estigis en mi sentojn de ĝojo. Mi ĉerpis timon, kaj iom da maltrankvilo. Dio scias, ke ne temis pri koŝmaroj de mia nematura animo, kaj ke mi rekte komprenis nedubeblajn antaŭsignojn gravuritajn en la roko jam en la unua tago kiam la gigantoj prilaboris ĝin, kaj antaŭ ol la vane esperanta volo de la monaĥoj kuraĝis konsekri ĝin al la defendo de la dia parolo.

Dum niaj muletoj rampis laŭ la lasta vojturno de la monto, tie kie la ĉefa irejo dividiĝis en tri vojojn estigante du flankajn padojn, mia majstro haltis kelktempe, ĉirkaŭrigarde al la flankoj de la vojo, al la vojo kaj desur la vojo, kie vico de ĉiamverdaj pinarboj formis, laŭlonge de malgranda vojpeco, naturan tegmenton, blankan pro la neĝo.

“Riĉa abatejo”, li diris. “La Abato ŝatas belaspekti okaze de publikaj eventoj”.

Jam kutimiĝinta aŭskulti liajn plej kuriozajn rimarkojn, mi ne pridemandis lin. Ankaŭ ĉar, post plia vojpeco, ni aŭdis bruojn, kaj post vojturno aperis ekscitita grupo de monaĥoj kaj de domo-servantoj. Unu el ili, tuj post kiam li vidis nin, venis renkonte al ni kun multe da afableco: “Bonvenon, sinjoro,” li diris, “kaj bonvolu ne miri se mi imagas, kiu vi estas, ĉar oni informis nin pri via vizito. Mi estas Remiĝo el Varaĝine, la provizestro de la monaĥejo. Kaj se vi estas, kiel mi kredas, frato Vilhelmo el Baskervilo, oni devas informi la Abaton. Vi,” li ordonis al unu el la sekvantaro, “supreniru por informi, ke nia vizitanto eniras la murzonitan parton!”.

“Mi vin dankas, sinjoro provizestro,” respondis elkore mia majstro, “kaj mi des pli ŝatas vian komplezemon ĉar por saluti min vi interrompis la postkuron. Sed ne timu, la ĉevalo pasis tra tie ĉi kaj sin direktis al la dekstra pado. Ĝi ne povos iri tro malproksimen ĉar, post atingo de la sterkejo, ĝi devos halti. Ĝi estas tro inteligenta por decidi sin ĵeti laŭlonge de kruta deklivo”.

“Kiam vi vidis ĝin?” demandis la provizestro.

“Ni tute ne vidis ĝin, ĉu ne, Adso?” diris Vilhelmo, turnante sin al mi kun amuzita mieno. “Sed se vi serĉas Brunello’n, la besto povas esti nur tie kie mi diris.”

La provizestro hezitis. Li rigardis Vilhelmon, poste la padon, kaj fine li demandis: “Ĉu Brunello? Kiamaniere vi scias...?”

“Nu,” diris Vilhelmo, “estas evidente, ke vi serĉas Brunello’n, la ĉevalon preferatan de la Abato, la plej bonan galopĉevalon de via ĉevalejo, el nigra felo, kvin futojn altan, el pompa vosto, el hufo malgranda kaj ronda, sed el tre regula galopo; kun ne granda kapo, mallarĝaj oreloj sed kun grandaj okuloj. Ĝi iris dekstren, mi diras al vi, kaj ĉiel ajn, rapidu.”

La provizestro pli longe hezitis, poste li mansignis al siaj kaj ekkuris malsupren tra la dekstra pado, dum niaj muloj daŭrigis la supreniron. Mi ekparolis al Vilhelmo, ĉar scivolemo manĝis min, sed li mansignis al mi, ke mi atendu; kaj fakte kelkajn momentojn poste ni aŭdis ekkriojn de jubilo, kaj ĉe la vojturno reaperis monaĥoj kaj domo-servantoj, kiuj kuntrenis la ĉevalon per la enbuŝaĵo. Ili pasis flanke de ni, daŭre gapante al ni kaj ili iris antaŭ ni al la abatejo. Mi ankaŭ opinias, ke Vilhelmo bridis sian muleton por lasi, ke tiuj rakontu la okazintaĵon. Fakte, mi jam povis konstati, ke mia majstro, centprocente virtoplena viro, tamen fordonadis sin al malvirta vantaĵo, kiam temis pri pruvo de lia sagaco kaj, ĉar mi jam havis okazon ŝati liajn dotojn de subtila diplomato, mi komprenis, ke li volis atingi celatan lokon post kiam tie jam vastiĝis famo pri li kiel saĝa homo.

“Kaj nun diru al mi,” je la fino mi ne plu povis bremsi min, “kiamaniere vi sciis?”

“Mia bona Adso,” diris la majstro, "laŭlonge de la tuta vojaĝo mi konstante vin instruis rekoni la spurojn per kiuj la mondo parolas kiel granda libro. Alano el Lilo diris, ke

omnis mundi creatura
quasi liber et pictura
nobis est in speculum.

(ĉiu monda kreaĵo
kvazaŭ libro kaj pentraĵo
por ni estas spegulo.)

kaj li celis la neelĉerpeblan kvanton da simboloj per kiuj Dio, pere de siaj kreitaĵoj, parolas al ni pri la eterna vivo. Sed la universo estas multe pli parolema ol Alano opiniis kaj ĝi ne nur parolas pri la kulminaj aferoj (ĉi-kaze ĝi ĉiam parolas obskure) sed ankaŭ pri tiuj plej proksimaj al ni laŭ tre komprenebla maniero. Mi preskaŭ hontas rediri al vi tion, kion vi devus scii. Ĉe la trivoja kruciĝo, sur neĝo ankoraŭ nova, konturiĝis tre klare la spuroj de la hufoj de ĉevalo, kiuj viciĝis laŭ la maldekstra pado. Ĉar ili estis netaj kaj je egala distanco, unu post alia, tiuj spuroj diris, ke la hufo estis malgranda kaj ronda, kaj la galopo egal-ritma – tiel ke mi deduktis la karakteron de la ĉevalo, kaj la fakton, ke ĝi ne galopis malorde kiel faras koleriĝinta besto. Tie, kie pinarboj formis kvazaŭ naturan tegmenton, kelkaj arbobranĉoj estis ĵus dispecigitaj, precize je la alteco de kvin futoj. En unu el la morusarboj, en la loko, kie la ĉevalo devis turniĝi por ekiri laŭ la dekstra pado dum li fiere svingis sian belan voston, ankoraŭ estis longaj ege nigraj feloj sur la dornoj... Ne diru al mi, ke vi ne konstatis, ke tiu pado iras ĝis la deponejo de la sterkaĵoj, ĉar dum ni supreniris laŭ la malsupra vojturno ni vidis, ke la putraj likvaĵoj rulfalegis ĝis la piedoj de la orienta turego, makulante la neĝon; konsidere al la aranĝo de la tri vojoj, tiu pado kondukis nur al tiu loko.”

“Jes,” mi diris, “sed kion pri la malgranda kapo, la mallarĝaj oreloj, la grandaj okuloj...”

“Mi ne scias ĉu ĝi havas ilin, sed certe la monaĥoj firme kredas tion. Diris Isidoro de Sevilo, ke beleco de ĉevalo implicas “ut sit exiguum caput et siccum prope pelle ossibus adhaerente, aures breves et argutae, oculi magni, nares patulae, erecta cervix, coma densa et cauda, ungularum soliditate fixa rotunditas”. (ke la kapo estu malgranda kaj firma, la haŭto preskaŭ sintenanta al la ostoj, malgrandaj oreloj kaj pintaj, grandaj okuloj, vastaj naztruoj, rekta kolo, felaro kaj vosto dikaj, kaj la rondeco de la hufoj bone formita). Se la ĉevalo, kies iradon mi konjektis, ne estus vere la plej bona de la ĉevalejo, vi ne povus kompreni kial postsekvis ĝin ne nur la ĉevalzorgantoj, sed eĉ la provizestro. Kaj monaĥo kiu taksas eminenta ĉevalon, preter ĝiaj naturaj formoj, ne povas vidi ĝin malsama ol la priskribo ricevita de la auctoritates (aŭtoritatuloj), ĉefe kiam,” kaj li adresis al mi friponan rideton, “temas pri klera benediktano...”

“Bone,” mi diris, “sed kion pri... Brunello?”

“Ke la Sankta Spirito verŝu en vian kapon pli da sagaco ol tiu, kiun vi havas, filo mia!” ekkriis la majstro. “Per kiu alia nomo vi volus nomi ĝin se eĉ la granda Buridano, kiu baldaŭ estos rektoro en Parizo, ne trovis alian pli logikan nomon, por aludi belan ĉevalon?”

Tia estis mia majstro. Li ne nur kapablis legi la grandan libron de la naturo, sed krome li faris tion laŭ la maniero de monaĥoj, kiam ili legas la Sanktan Skribon kaj aranĝas siajn pensojn laŭ ĝi. Ĝi estis doto kiu, kiel ni vidos, multe da utilo donis al li en la postaj tagoj. Lia klarigo krome aspektis al mi tiom logika, ke la humiliĝon pro la fakto, ke ne mi trovis ĝin unue estis kovrita de la orgojlo, ke nur mi kundividis ĝin kun li kaj preskaŭ mi gratulis al mi pro mia sagaco. Tioma estas la forto de la vero, kiu, kiel la bono, elverŝiĝas mem. Kaj estu laŭdata la sankta nomo de nia sinjoro Jesuo Kristo pro la bela rivelado, kiun mi tiam ricevis.

Sed, ho mia rakonto, vi daŭru laŭ la sinsekvo de la eventoj, ĉar ĉi tiu maljuniĝanta monaĥo sencele perdiĝas en detalojn. Diru, do, ke ni atingis la portalon de la abatejo, ĉe kies sojlo staris la Abato, kun du novicoj, kiuj mantenis oran kuvon plenan je akvo. Kaj diru kiel post nia elseliĝo el la bestoj, li lavis la manojn de Vilhelmo, poste ĉirkaŭbrakante lin kun kiso sur liaj lipoj kaj prezentante al li sian sanktan bonvenon, dum la provizestro prizorgis min.

“Dankon Abbo,” diris Vilhelmo, “mi tre ĝojas, ke mi estas en la monaĥejo de via moŝta grandiozeco, kies famo superis ĉi tiujn montojn. Mi venas kiel pilgrimulo en la nomo de Nia Sinjoro kaj kiel tia vi omaĝis al mi. Sed mi venas ankaŭ en la nomo de nia surtera sinjoro, kiel diras la letero, kiun mi donas al vi, kaj ankaŭ en lia nomo mi dankas vin pro via akceptemo”.

La Abato prenis la leteron kun la imperiaj sigeloj kaj diris, ke ĉiuokaze la alveno de Vilhelmo estis antaŭanoncita de alia leteroj de liaj kunfratoj (pro tio, diris mi kun iagrada orgojlo, estas malfacile, ke benediktano estu kaptita de surprizaj eventoj), poste li petis al la provizestro, ke li akompanu nin al niaj loĝejoj, dum la ĉevalzorgantoj forkondukis niajn rajdobestojn. La Abato promesis al ni, ke li poste vizitos nin, post nia refreŝiĝo, kaj ni eniris la grandan enfermaĵon kie estis la abatejaj konstruaĵoj, disaj tra la altebenaĵo, speco de malalta tereno - aŭ plataĵo- kiu tranĉis la montopinton.

Pri la aranĝo de la abatejo mi havos okazon paroli plurfoje, kaj pli detale. Trans la portalo (unika trapasejo en la zonmuregoj) komenciĝis aleo kun arbovico, kiu kondukis al la abateja preĝejo. Maldekstre de la aleo estis sternitaj vastaj legomĝardenoj kaj, kiel mi poste sciis, la botanika ĝardeno ĉirkaŭ la du konstruaĵoj – la banejoj kaj la malsanulejo kaj laboratorio de la herboj – kiuj randis la kurbiĝon de la muregoj. Fone, maldekstre de la preĝejo, staris la Konstruaĵo, dividita de la preĝejo de esplanado plena je tomboj. La norda portalo de la preĝejo alrigardis la sudan turon de la Konstruaĵo, kiu fronte proponis al la okuloj de vizitanto la okcidentan turon, kiu plilongiĝis poste maldekstren ĝis la zonmuregoj por poste etendiĝi kun siaj turoj super la abismo, sur kiu leviĝis la norda turego, videbla nur oblikve. Dekstre de la preĝejo etendiĝis kelkaj konstruaĵoj, kiuj sin ŝirmis per ĝi; ili estis ĉirkaŭ la klostro: certe temis pri la dormejo, la domo de la Abato kaj la domo de la pilgrimuloj al kiu ni iris kaj kiun ni atingis tra bela ĝardeno. Sur la dekstra flanko, trans vasta ebenaĵo, laŭ la sudaj zonmuregoj ĝis orienten malantaŭ la preĝejo, estis farmodomoj, staloj, grenmuelejoj, olivmuelejoj, grenejoj kaj keloj, kaj tiu, kiu aspektis al mi la domo de la noviculoj. La glata tereno, apenaŭ ondoforma, ebligis al la antikvaj konstruantoj de tiu sankta loko respekti la preskribojn pri orientado, pli bone ol la faktaj postuloj de Honorio la Aŭgustodunano aŭ de Vilhelmo Durando. Per la pozicio de la suno tiuhore mi konstatis, ke la portalo estis perfekte orientita al okcidento, tiel ke sekve la ĥorejo kaj la altaro turniĝis al oriento; kaj la frumatena suno leviĝis rekte vekante la monaĥojn en la dormejo kaj la bestojn en la staloj. Mi neniam vidis pli belan kaj mirinde orientitan abatejon, kvankam poste mi vizitis Sankt-Gallen, kaj Cluny, kaj Fontenay, kaj pliajn, verŝajne pli grandaj sed malpli proporciaj. Diference de la aliaj, tiu ĉi reliefiĝis tamen pro la senmezura maso de la Konstruaĵo. Mi ne estis faka kiel konstrumasonisto, sed mi tuj ekkonsciis, ke la Konstruaĵo estis multe pli malnova ol la ĉirkaŭaj konstruaĵoj, ke ĝi verŝajne estis starigita por aliaj celoj, kaj ke la abateja tutaĵo estis aranĝita ĉirkaŭ ĝi dum pli postaj epokoj, sed laŭ maniero, ke la orientiĝo de la granda konstruaĵo harmoniu kun tiu de la preĝejo, aŭ tiu de ĉi-lasta kun ĝi. Kaj tio ĉar arkitekturo estas el ĉiuj artoj tiu, kiu pli kuraĝe klopodas reprodukti per sia dismeto la ordon de la universo, kiun la antikvuloj nomis kosmos, tio estas harmonio, ĉar la universo estas kiel granda besto kies membroj brilegas pro perfekteco kaj proporcio. Kaj estu laŭdata la Kreanto Nia, kiu, kiel diras Aŭgusteno, aranĝis ĉiujn aĵojn laŭ nombro, pezo kaj mezuro.