UNUA TAGO - vesperaj pregh-horoj

El La bona lingvo
Revizio de 23:24, 7 Nov. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La nomo de la rozo <hr> <br> '''UNUA TAGO Vesperaj preĝoj''' ''Kiam oni vizitas la reston de la abatejo, Vilhelmo tiras kelkajn konkludojn pri la morto de Adel...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



UNUA TAGO Vesperaj preĝoj

Kiam oni vizitas la reston de la abatejo, Vilhelmo tiras kelkajn konkludojn pri la morto de Adelmo, oni parolas kun la fratulo-vitristo pri vitraĵoj por legi kaj pri fantomoj, por tiu, kiu deziras legi tro multe

Tiumomente la sonoriloj sonore anoncis la komencon de la vesperaj preĝoj kaj la monaĥoj komencis lasi siajn tablojn. Malaĥi klarigis, ke ankaŭ ni devas eliri. Li restas kun sia asistanto, Berengar, por ordigi aferojn kaj por aranĝi la bibliotekon por la nokto (tion li diris). Vilhelmo demandis al li, ĉu li poste fermos la pordojn.

“Ne estas pordoj, kiuj baru la eniron en la scriptorium’n el la kuirejo kaj el la refektorio, nek en la bibliotekon el la scriptorium. Pli forta ol iu ajn pordo devas esti la malpermeso de la Abato. Kaj la monaĥoj devas uzi kaj la kuirejon kaj la refektorion ĝis la nokta preĝo. Tiuhore, por malebligi, ke fremduloj aŭ bestoj, por kiuj ne validas la malpermeso, eniru en la Konstruaĵon, mi mem fermas la malsuprajn pordegojn, kiuj kondukas al la kuirejoj kaj la refektorio, kaj de tiu horo la Konstruaĵo restas izolita”.

Ni malsupreniris. Dum la monaĥoj ekiris al la ĥorejo mia majstro decidis, ke la Sinjoro pardonus nin, se ni ne partoprenus en la komuna preĝado (la Sinjoro multon devis pardoni al ni dum la postaj tagoj!) kaj li proponis al mi iom promeni kun li laŭ la ebenaĵo, por ke ni pli kaj pli ekkonu la lokon.

Ni eliris el la kuirejoj kaj trairis la tombejon: estis tomboŝtonoj ĵusdataj kaj aliaj kun la signoj de la tempopaso, kiuj prezentis la vivon de monaĥoj vivintaj en la pasintaj jarcentoj. Estis sennomaj la tomboj sur kiuj staris nur ŝtona kruco.

La vetero ekmalboniĝis. Malvarma vento leviĝis kaj la ĉielo fariĝis nuba. Oni povis imagi la sunon subirantan malantaŭ la legomĝardenoj kaj jam noktiĝis en la orienta flanko, al kiu ni direktiĝis, ĉirkaŭante la preĝejan ĥorejon kaj atingante la malantaŭon de la altebenaĵo. Tie, preskaŭ proksime de la limmurego, kie ĝi kunligiĝis kun la orienta turo de la Konstruaĵo, estis la staloj, kaj la porkopaŝtistoj estis fermintaj la kruĉon kun la sango de la porkoj. Ni rimarkis, ke malantaŭ la staloj la ĉirkaŭa muro estas pli malalta, tiel ke oni povas rigardi trans ĝi. Preter la apika krutaĵo de la muregoj, la tero, kiu rimarkinde deklivis suben, estis kovrita per malkompakta malpuraĵo, kiun la neĝo ne povis komplete kaŝi. Mi konstatis, ke ĝi estis la deponejo de la sterko, kiun oni ĵetas el la loko, kie ni staris, kaj kiu glitas ĝis la vojturno de kie disbranĉiĝas la pado trairita de la fuĝinta Brunello. Mi diras sterkon, ĉar ĝi estis granda glito de fetora materio, kies odoro leviĝis ĝis la randmureto de kiu mi rigardis; evidente la kamparanoj venis por ĝin ĉerpi tie sube kaj por uzi ĝin en la kampoj. Sed kun la ekskrementoj de bestoj kaj homoj miksiĝis aliaj kompaktaj rubaĵoj, la tuta fluado de mortinta materio, kiun la abatejo eligis el sia korpo, por konservi sin klara kaj pura por sia rilato kun la montopinto kaj kun la ĉielo.

En la apudaj staloj, la ĉevalgardistoj kondukis la bestojn al la trogo. Ni laŭiris la padon laŭlonge de kiu, je la flanko de la muro, lokiĝis la diversaj staloj, kaj maldekstre, sub la ĥorejo, la dormejoj de la monaĥoj, kaj pli antaŭe la komunaj necesejoj. Kie la muro turniĝas al sudo, precize je ĝia angulo, estis la forĝejoj. La lastaj restantaj forĝistoj demetis siajn ilojn kaj estingis la blovilojn, por iri poste al la komuna preĝado. Vilhelmo alproksimiĝis kun scivolemo al tiu parto de la forĝejoj, preskaŭ disigita el la resto de la laboratorio, kie monaĥo estis formetinta siajn aĵojn. Sur lia tablo estis belega kolekto de plurkoloraj vitraĵoj, malgrandaj, sed kontraŭ la muro staris pli grandaj vitraj platoj. Antaŭ li estis relikvujo, neelfarita, kun la nura arĝenta strukturo, sur kiu li estis muntanta vitraĵojn kaj aliajn ŝtonojn, uzante siajn ilojn por malgrandigi ilin ĝis la mezuro de gemo.

Ni tiel ekkonis Nikolaon de Morimondo, la majstro vitristo de la abatejo. Li klarigis al ni, ke en la malantaŭa parto de la forĝejo oni ankaŭ ŝvelblovis la vitron, kaj ke en tiu fronta, kie estis la forĝistoj, okazis la fiksado de la vitro al taŭgaj plumbaj lutaĵoj por fari vitralojn. Sed, li aldonis, la bonega vitra laboraĵo, kiu ornamas kaj la preĝejon kaj la Konstruaĵon, estis farita minimume antaŭ du jarcentoj. Nun oni faras nur malgrandajn laborojn, kiel la riparadon de la difektoj estiĝintaj pro tempopaso.

“Kaj kun granda peno,” li aldonis, “ĉar ne plu eblas trovi la iamajn kolorojn, precipe la bluon, kiun vi ankoraŭ povas admiri en la ĥorejo, el tiom klara kvalito, ke, kun la suno alte, ĝi verŝas paradizan lumon en la navon. La vitro de la okcidenta parto de la navo, refarita antaŭ ne longe, ne samkvalitas, kaj oni konstatas tion en la someraj tagoj. Senutilas diri,” li daŭrigis, “ke ni ne plu havas la saĝecon de la antikvuloj, la epoko de la gigantoj finiĝis!”

“Ni estas nanoj,” rekonis Vilhelmo, “sed nanoj, kiuj staras sur la ŝultroj de tiuj gigantoj, kaj per nia mezkvalito ni foje sukcesas vidi pli malproksimen ol ili je la horizonto.”

“Diru al mi, kion ni povas fari pli bone ol tio, kion ili kapablis fari!” ekkriis Nikolao. “Se vi malsupreniros en la kripton de la preĝejo, kie estas konservata la abateja trezoro, vi trovos relikvujojn el tiom delikata prilaboro, ke la eta monstro, kiun mi nun mizere konstruas”, kaj li mangestis al sia laboraĵo sur la tablo, “aspektas kruda imitaĵo!”

“Ne estas skribite, ke la majstroj vitrofaristoj devas daŭre konstrui fenestrojn kaj relikvujojn el oraĵista arto, kiam la majstroj de la pasinteco kapablis produkti ilin tiom belaj kaj destinitaj konserviĝi tra la jarcentoj. Kontraŭe, la tero pleniĝus de relikvujoj, en epoko, kiam la sanktuloj el kiuj preni relikvojn estas malmultegaj,” ŝerce diris Vilhelmo. “Nek oni povas luti fenestrojn eterne. Sed mi vidis en diversaj landoj novajn produktojn faritajn per vitro, kiuj igas nin imagi morgaŭan mondon, en kiu la vitro ne nur utilos al diaj preĝoj, sed ĝi estos ankaŭ helpo por la malfortaĵoj de la homo. Mi volas montri al vi kreaĵon de niaj tagoj, pri kiu mi honoras havi tre utilan ekzempleron.” Li metis siajn manojn en sian frokon kaj elprenis siajn lensojn, kiuj mirigis nian kunparolanton.

Kun granda intereso Nikolao prenis la dupintan instrumenton, kiun Vilhelmo prezentis al li: “Oculi de vitro cum capsula!” (vitraj okuloj kun muntumo!) li ekkriis. “Mi aŭdis pri ili de iu frato Jordano, kiun mi konis en Pizo! Li tiam diris, ke ne pasis dudek jaroj ekde kiam ili estis inventitaj. Sed mi parolis kun li antaŭ pli ol dudek jaroj.”

“Mi pensas, ke ili estis inventitaj multe pli frue,” diris Vilhelmo, “sed ili estas malfacile fabrikeblaj, kaj ili bezonas tre lertajn vitristojn. Ili kostas tempon kaj laboron. Antaŭ deko da jaroj, paro da ĉi tiuj vitrei ab oculis ad legendum (vitraĵoj por okuloj, por legi) estis venditaj en Bolonjo kontraŭ ses moneroj. Mi ricevis paron da ili donace de granda majstro, Salvino de la Armati, antaŭ pli ol dek jaroj, kaj mi ĵaluze konservis ilin dum la tempo, kvazaŭ ili estus - kiel ili nun estas - parto de mia propra korpo.”

“Espereble vi lasos, ke mi ekzamenu ilin en unu el la baldaŭaj tagoj; plaĉus al mi produkti similajn aferojn” diris Nikolao ekscitita.

“Certe,” konsentis Vilhelmo, “sed notu, ke la dikeco de la vitro devas ŝanĝiĝi laŭ la okulo al kiu ĝi devas adaptiĝi, kaj necesas provi per multaj lensoj ĝis kiam oni trovas tiun kun la dikeco taŭga por la okulo de la paciento.”

“Kia mirindaĵo!” daŭrigis Nikolao. “Kaj tamen multaj parolus pri sorĉarto kaj diabla intrigo...”

“Vi certe povas paroli pri magio koncerne ĉi tiujn aferojn,” rekonis Vilhelmo. “Sed ekzistas du formoj de magio. Estas la magio, kiu estas diabla faro kaj kiu celas la pereon de la homo per artifikoj, pri kiuj ne licas paroli. Sed estas la magio, kiu estas dia ago tie, kie la scienco de Dio manifestiĝas per la homa scienco, kiu utilas por transformi la naturon, kaj unu el ĝiaj celoj estas plilongigi la vivon mem de la homo. Kaj ĝi estas sankta magio, al kiu la saĝuloj devos pli kaj pli dediĉi sin, ne nur por malkovri novajn aferojn, sed por retrovi multajn naturajn sekretojn, kiujn la dia saĝeco malkaŝis al la judoj, al la grekoj, al aliaj antikvaj popoloj kaj ankaŭ hodiaŭ al la malfideluloj (kaj mi ne diras al vi, kiom da mirindaj aferoj pri optiko kaj la scienco de la vidado estas en la libroj de la malfideluloj!). Kaj ĉiujn ĉi sciojn la kristana scienco devos realproprigi al si kaj repreni ilin de la paganoj kaj de la malfideluloj tamquam ab iniustis possessoribus (kiel el maljustaj posedantoj).”

“Sed kial tiuj, kiuj posedas ĉi tiun sciencon, ne komunikas ĝin al la tuta popolo de Dio?”

“Ĉar ne la tuta popolo de Dio pretas akcepti multajn sekretojn, kaj ofte okazis, ke oni konfuzis la gardantojn de ĉi tiu scienco kun magiistoj ligitaj de pakto kun la diablo, kaj ili pagis per sia vivo la deziron, kiun ili havis, partoprenigi la aliajn en sia trezoro de scio. Mi mem, dum juĝprocesoj kontraŭ suspektatoj pri rilatoj kun la diablo, devis eviti la uzon de ĉi tiuj lensoj, min turnante al bonvolemaj sekretarioj por ke ili legu al mi la tekstojn, kiujn mi bezonis, ĉar kontraŭe, en epoko, kiam la ĉeesto de la diablo estis tiel trudiĝema, kaj ĉiuj flaris, por tiel diri, la odoron de sulfuro, mi mem estus taksata amiko de la prienketatoj. Kaj fine, avertis la granda Roger Bacon, ne ĉiam la sekretoj de la scienco devas transiri en ĉies manojn, ĉar kelkaj povus uzi ilin por malbonaj celoj. Ofte la saĝulo devas ŝajnigi magiaj librojn, kiuj ne estas magiaj sed bonsciencaj, por protekti ilin kontraŭ sintrudaj okuloj.”

“Ĉu vi sekve timas, ke simpluloj povus malbone uzi ĉi tiujn sekretojn?” demandis Nikolao.

“Koncerne la simplulojn, mi nur timas, ke ili povas teruriĝi pro ili, konfuzante ilin kun tiuj faroj de la diablo, pri kiuj la predikistoj tro ofte parolas al ili. Vidu, okazis al mi koni tre lertajn kuracistojn, kiuj distilis medikamentojn kapablajn tuj resanigi malsanulon. Sed ili donis sian medikamentan paston aŭ infuzaĵon al la simpluloj, akompanante ĝin per sanktaj vortoj kaj ĉantante frazojn, kiuj aspektis preĝoj. Ne ĉar tiuj preĝoj havis la povon resanigi, sed por ke kredante, ke la resaniĝo venas el preĝoj, la simpluloj englutu la infuzaĵon aŭ ŝmiru sin per la medikamenta pasto, tiel resaniĝante sen tro atenti ĝian efektivan potencon. Kaj plie, ankaŭ por ke la animo, bone ekscitita de la konfido je la devoteca formulo, pli bone estu dispona je la agado en la korpo de la kuracilo. Sed ofte la trezorojn de scienco oni devas defendi ne kontraŭ la simpluloj, sed kontraŭ aliaj erudiciuloj. Hodiaŭ oni fabrikas mirindajn maŝinojn, pri kiuj iam mi parolos al vi, per kiuj oni povas vere direkti la iradon de la naturo. Sed ve, se ili falus en la manojn de homoj, kiuj uzus ilin por plivastigi sian surteran potencon kaj satigi sian volupton posedi. Oni diris al mi, ke en Katajo saĝulo miksis pulvoron, kiu povas produkti en kontakto kun fajro grandan bruadon kaj grandan flamon, detruante ĉiujn aferojn en areo vasta klaftojn kaj klaftojn. Admirinda artifiko, se oni uzus por deturni la fluon de riveroj aŭ disrompi la rokon tie, kie necesas igi kultivebla la grundon. Sed kio okazus, se iu uzus ĝin por damaĝi siajn malamikojn?”

“Verŝajne tio estus bona afero, se ili estus la malamikoj de la popolo de Dio,” diris devotece Nikolao.

“Eble,” rekonis Vilhelmo. “Sed, kiu estas hodiaŭ la malamiko de la popolo de Dio? Ĉu Ludoviko imperiestro aŭ Johano papo?”

“Ho mia Sinjoro!” diris tute timoplena Nikolao, “mi vere ne deziras decidi sola pri tiom dolora demando!”

“Ĉu vi komprenas?” diris Vilhelmo. “Foje estas bone, ke certaj sekretoj restu daŭre ŝirmitaj de obskuraj diroj. La sekretojn de la naturo oni ne transportas en ledoj de kapro aŭ de ŝafo. Aristotelo diras en la libro de la sekretoj, ke komunikante tro multajn misterojn de la naturo kaj de la arto oni rompas ĉielan sigelon kaj ke multaj malbonoj povus postsekvi. Tio ĉi ne signifas, ke la sekretojn oni ne devas malvuali, sed ke al saĝuloj apartenas la decido pri la tempo kaj la maniero.”

“Pro tio estas bone, ke en lokoj kiel ĉi tiu,” diris Nikolao, “ne ĉiuj libroj estu je ĉies dispono.”

“Ĉi tiu estas alia demando,” diris Vilhelmo. “Oni povas erari pro troa parolemo kaj pro troa nediremo. Mi ne volis diri, ke la fontoj de la scienco devas esti kaŝitaj. Ĉi tio ŝajnas al mi eĉ granda malbono. Mi volis diri, ke, kiam temas pri misteroj el kiuj povas estiĝi kaj bono kaj malbono, la saĝulo havas la rajton kaj devon uzi obskuran lingvaĵon, kompreneblan nur de liaj similuloj. La vojo de scienco estas malfacila kaj malfacilas distingi bonon disde malbono. Kaj ofte la saĝuloj de la novaj tempoj estas nur nanoj sur la ŝultroj de nanoj.”

La plaĉa interparolo kun mia majstro iel instigis Nikolaon konfidenci. Tial li palpebrumis al Vilhelmo (kvazaŭ por diri: mi kaj vi interkompreniĝas ĉar ni parolas pri la samaj aferoj) kaj aludis: “Tamen, tie,” kaj li indikis per ia signo la Konstruaĵon, “la sekretojn de la scienco oni bone defendas per magiaj faroj...”

“Ĉu?” diris Vilhelmo elmontrante indiferentecon. “Per barataj pordoj, striktaj malpermesoj, minacoj, mi supozas.”

“Ho ne, pli...”

“Kio, ekzemple?”

“Nu, mi ne scias precize, mi prizorgas vitraĵojn, ne librojn, sed en la abatejo cirkulas rakontoj... strangaj rakontoj...”

“Kiaj?”

“Strangaj. Ekzemple, monaĥo eniris en la bibliotekon nokte por trovi ion, kion Malaĥi ne volis doni al li, kaj li vidis serpentojn, homojn sen kapoj kaj homojn kun du kapoj. Li preskaŭ freneziĝis en la labirinto...”

“Kial vi parolas pri magio sed ne pri diablaj aperoj?”

“Ĉar kvankam mi estas humila majstro vitrofaristo, mi ne estas naiva. La diablo (ke Dio savu nin!) ne tentas monaĥon per serpentoj kaj dukapaj homoj. Sed per malĉastaj vizioj, kiel okazis ĉe la patroj de la dezerto. Kaj plie, se estas malbona faro legi iajn librojn, kial la diablo volus deturni monaĥon el peko?”

“Ĝi ŝajnas al mi tre logika rezonado,” rekonis mia majstro.

“Kaj fine, kiam mi riparis la fenestrojn en la hospitalo, mi amuziĝis trafoliumante kelkajn el la libroj de Severino. Estis libro pri sekretoj, verkita, mi pensas, de Alberto la Granda; min allogis kelkaj kuriozaj miniaturoj, kaj mi legis paĝojn pri la maniero oleumi la meĉon de olea lampo, kaj la fumoj, kiuj devenas de ĝi, alportas viziojn. Vi rimarkis, aŭ pli ĝuste vi ankoraŭ ne rimarkis ĉar vi ankoraŭ ne pasigis nokton en la Abatejo, ke dum la mallumaj horoj la supra etaĝo de la Konstruaĵo estas lumigita. De la fenestroj, en iuj punktoj, malforta lumo trabrilas. Multaj scivolis pri kio ĝi estas, kaj oni parolis pri vaglumoj, aŭ pri la animoj de mortintaj monaĥoj bibliotekistoj, kiuj revenas por viziti sian regnon. Multaj ĉi tie kredas je tio. Mi pensas, ke ili estas la lampoj pretigitaj por la vizioj. Vidu, se vi prenas la grason el orelo de hundo kaj ŝmiras per ĝi meĉon, ĉiu, kiu spiras la fumon de tiu lampo, pensos, ke li havas hundan kapon, kaj se estas iu apud li, tiu vidos lin havanta kapon de hundo. Kaj estas alia ŝmiraĵo, kiu igas, ke tiuj ĉirkaŭ la lampo sentu sin grandaj kiel elefantoj. Kaj se vi, per la okuloj de vesperto kaj de du fiŝoj, kies nomojn mi ne memoras, kaj per la galo de lupo, faras meĉon, ĝi, brulante, montros al vi la bestojn, kies grason vi uzis. Kaj per la vosto de lacerto vi povas igi, ke la ĉirkaŭaj aferoj estu arĝentaj, kaj per la graso de nigra serpento kaj fragmento de mortotuko, la ĉambro aspektos plena de serpentoj. Mi scias tion. Iu en la biblioteko estas tre ruza...”

“Sed ĉu ne povus esti la animoj de la mortintaj bibliotekistoj, kiuj faras ĉi tiujn magiaĵojn?”

Nikolao denove iĝis perpleksa kaj maltrankvila: “Mi ne pensis al tio. Povas esti. Ke Dio protektu nin. Nun estas malfrue, jam komenciĝis la vesperaj preĝoj. Ĝis la revido.” Kaj li eliris al la preĝejo.

Ni daŭrigis nian iradon laŭ la suda flanko: dekstre estis la gastejo por la pilgrimuloj kaj la salono de la Kapitulo kun la ĝardeno; maldekstre la olivmuelilo, la muelejo, la grenejoj, la keloj, la domo de la novicoj. Kaj ĉiuj homoj estis rapide kurantaj al la preĝejo.

“Kion vi pensas pri tio, kion diris Nikolao?” mi demandis.

“Mi ne scias. Io okazas en la biblioteko, kaj mi ne opinias, ke ili estas la animoj de la bibliotekistoj forpasintaj... “

“Kial?”

“Ĉar mi imagas, ke ili estis tiom virtaj, ke hodiaŭ ili estas en la ĉiela regno kontemplante la vizaĝon de Dio, se ĉi tiu respondo kontentigas vin. Pri la lampoj, se da ili estas, ni vidos. Kaj pri la ungventoj, pri kiuj parolis al ni nia vitrofaristo, ekzistas pli facilaj manieroj por estigi viziojn, kaj Severino konas ilin tre bone, vi rimarkis tion hodiaŭ. Certe, en la abatejo oni ne volas, ke oni enŝteliĝu en la bibliotekon dumnokte kaj ke multaj, kontraŭe, klopodis aŭ klopodas tion fari.”

“Kaj pri la murdo: kiel ĝi rilatas kun ĉi tiu historio?”

“Ĉu murdo? Ju pli pensas al ĝi, des pli mi konvinkiĝas, ke Adelmo mortigis sin.”

“Kaj kial?”

“Ĉu vi memoras, kiam, hodiaŭ matene, mi rimarkis la sterkon? Dum ni suriris la kurban vojon sub la orienta turo, mi rimarkis tie la signojn postlasitajn de terglito: nome, parto de la tero, pli-malpli tie, kie amasiĝas la rubaĵo, falis, ruliĝante ĝis la piedo de la turo. Kaj jen kial ĉi-vespere, rigardante de supre, la rubaĵo aperis al ni malmulte kovrita de neĝo, tio estas, apenaŭ kovrita de la lasta neĝo falinta hieraŭ, ne de tiu de la lastaj tagoj. Koncerne la kadavron de Adelmo, la Abato diris al ni, ke ĝin ŝiris la rokoj, kaj sub la orienta turo, kie la Konstruaĵo krute finiĝas, kreskas pinoj. La rokoj, male, estas ĝuste en la punkto, kie la muro finiĝas, formante ian specon de ŝtupo, kaj de tie oni ĵetas la rubaĵojn.”

“Kaj do?”

“Kaj do, pensu, ĉu ne estus pli... kiel diri?... malpli elĉerpe por niaj mensoj pensi, ke Adelmo, pro ankoraŭ nekonataj motivoj, ĵetis sin mem el la randmureto, resaltis desur la rokoj, kaj, aŭ mortinta aŭ vundita, li falis en la sterkaĵojn. Poste, la terglito, pro la ŝtormo de tiu vespero, glitigis kaj la sterkon kaj parton de la tero kaj la korpon de la kompatindulo ĝis la bazon de la orienta turo.”

“Kial vi diras, ke ĝi estas malpli elĉerpa solvo por nia menso?”

“Kara Adson, ne necesas multobligi la klarigojn kaj motivojn se tio ne estas nepre necesa. Se Adelmo estus falinta el la orienta turo, la sinsekvo de la eventoj nepre estus, ke li eniris en la bibliotekon, ke iu batis lin unue, por ke li ne rezistu, kaj poste tiu trovis manieron por grimpi ĝis la fenestro kun korpo senmova sur siaj ŝultroj, ke li malfermis ĝin kaj ĵetis suben la mizerulon. Laŭ mia hipotezo sufiĉas male Adelmo, lia volo kaj terglito. Ĉio estas klarigita per malpli da motivoj.”

“Sed kial li mortigis sin?”

“Sed kial oni mortigis lin? Ĉiukaze oni devas trovi motivojn. Kaj mi ne dubas, ke da ili ekzistas. En la Konstruaĵo estas etoso de kulpa silentemo, ĉiuj silentas kun ni pri io. Intertempe ni jam kolektis kelkajn malicajn aludojn, tre malprecizajn, pri iu stranga rilato, kiu ekzistis inter Adelmo kaj Berengar. Tio signifas, ke ni devas atenti la helpanton de la bibliotekisto.”

Dum tio estis dirita, la vesperaj preĝoj finiĝis. La servistoj revenis al siaj taskoj antaŭ la vespermanĝo, la monaĥoj ekiris al la refektorio. La ĉielo nun estis malluma kaj ekneĝis. Malpeza neĝado, kun malgrandaj delikataj flokoj, kiu laŭ mi daŭris preskaŭ la tutan nokton, ĉar la postan matenon la tuta altebenaĵo estis kovrita per blanka litkovrilo, kiel mi rakontos.

Mi malsatis kaj akceptis kun sento de malpeziĝo la ideon iri al la manĝejo.