Vortpluformado

El La bona lingvo
Revizio de 13:21, 26 Apr. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '*reiru al Ĝeneralaj artikoloj <hr> <br> '''V o r t p l u f o r m a d o''' En antaŭa artikolo mi klarigis la regulojn por aglutine fari novajn vortojn el ekzist...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


V o r t p l u f o r m a d o

En antaŭa artikolo mi klarigis la regulojn por aglutine fari novajn vortojn el ekzistantaj Fundament’ecaj radikoj. Ili estas ke antaŭ la finaĵo la ĉefelemento situas laste, ke devas ĉeesti la nocioj de specialeco kaj de la rilato inter la du (aŭ pli) elementoj, kaj ke la nova vorto estu unu vorto, do sen streketoj nek internaj ĉefliteroj nek internaj finaĵoj.

Mi nun mencios la diversajn specojn de vortpluformado en Esperanto. La plej multaj, dek da ili, estas aglutinaj, sed en la etnaj aglutinaj lingvoj uziĝas nur unu aŭ du aŭ tri da ili. Jen ili estas:

1). Ĉefelementa substantivo aŭ verbo aŭ adjektivo, ekzemple “manĝo”, kiel subjekto de sekvanta prepozicio kun sia objekto (kune la prepozitivo), ekzemple “en la vespero” . Ĉi tiu speco estas la plej multe uzata, kaj estas la preskaŭ nura speco en la etnaj lingvoj aglutinaj. Jen ekzemploj: “Manĝo en la vespero” fariĝas “vespermanĝo”, “taŭga por infanoj” fariĝas “infantaŭga”, kaj “ludi per pilko” fariĝas “pilkludi”.

2). Substantivo kun sia adjektivo aŭ, multe malpli ofte, verbo kun sia adverbo aŭ kun sia (rekta) objekto, sed nur por formi adjektivojn aŭ adverbojn, ne substantivojn nek verbojn. Ĉi tiu speco apenaŭ uziĝas en etnaj lingvoj, sed ofte en Esperanto. Jen ekzemploj : koloro de ruĝa rozo fariĝas ruĝroza koloro aŭ kolorigi ruĝroze, alkuri por tuj helpi fariĝas tujhelpe alkuri, kaj amuziĝi per kapti fiŝojn fariĝas fiŝkapte amuziĝi. Speciale la substantivoj kun adjektivoj ĉi-specaj estas popularaj en nia lingvo.

3). Prepozicio kun sia prepozitivo, por fari adjektivojn kaj adverbojn. Ekzemploj: (flago) sur la monto fariĝas montsura (flago) kio fariĝas surmonta (flago) kaj (manĝi) ekster la domo fariĝas (manĝi) domekstere kio fariĝas eksterdome. Ĉi tiu speco estas tre populara en Esperanto, sed nur iomete nur en la angla. Notu ke ĝi sekvas la aglutinajn regulojn, sed ke pro tio ke la prepozicioj kiel ĉefelementoj estas tre mallongaj je la fino de vorto kaj ke konsekvence la vortoj ne plu estus rekoneblaj, oni plej ofte devas renversi la vicordon por havi la ĉefelementon, la prepozicion, en la komenco de la kunmetaĵo. Ekzemple la origina “domena” por en la domo kaj “finala“ por al la fino ne facile kompreneblus, do ili fariĝas endoma/e kaj alfina/e.

4). Prepozitivo kun la verba sufikso igi aŭ iĝi, tiel farante novan verbon: surŝipigi, translimigi, endormiĝi, surteriĝi. Kompreneble la –igi verboj estas transitivaj kaj la –iĝi- verboj estas netransitivaj. La samon oni povas fari per la verba pasiva voĉo: La monero jam enskatolatis, netransitiva. Ĉi tiu speco estas variaĵo de la antaŭa.

5). Verbo kun prepozitiva prepozicio. Ekzemple Iri sur (la monton) fariĝas suriri (la monton) kaj Loĝi en (dometo) fariĝas enloĝi (dometon). Ili estas popularaj en Esperanto. En etnaj lingvoj oni uzas aŭ specialan vorton aŭ prepozicion aŭ adverbon aŭ prefikson. En Esperanto tiuj verboj estas transitivaj kaj ĉiam bezonas objekton esprimitan aŭ ne, kvankam kelkaj el ili ricevis netransitivan alternativon kies prepozicio fariĝis adverba prefikso: alveni, eliri.

6). Verbo kun nuda adverbo: plu legi povas fariĝi plulegi kaj ne agi povas fariĝi neagi. Ili estas tre malmultaj, kaj preskaŭ ĉiam nenecesaj. Ili utilas nur, kiam ili estas pli malforta alternativo por mal- aŭ ankoraŭ aŭ aliaj: ankoraŭ dormi kaj pludormi. Ili tiam funkcias kiel prefiksoj.

7). Numeralo malpli granda ol la sekvanta numerala ĉefelemento: kvardek, centmil, en kiuj kvardek estas kvar dekoj kaj centmil estas cent miloj.

8). Substantivo kun sia adjektivo. Ĉi tiuj estas aglutinaj nur, ĉar la specialeco donas al ili alian signifon ol la analizan. Pro ilia ĉeesto en la germana lingvo, kiel esceptoj, Zamenhof kreis plurajn da ĉi tiaj: dikfingro estas tute alia afero ol dika fingro, kaj belknabino tute alia ol bela knabino. Kalocsay kaj Waringhien admonas nin, ne plu krei tiajn, ĉar ili detruus la tutan aglutinan karakteron de Esperanto, ĉar oni ne plu scius la diferencon inter ekzemple granda seĝo kaj grandseĝo kaj inter bona manĝo kaj bonmanĝo. La samo validas por la kunmetoj de verbo kun sia adverbo kaj de verbo kun sia objekto: rapide kuri kaj rapidkuri, kaj ursojn kapti kaj urskapti. Do ni ne kreu pliajn tiajn, por ne riski gramatikan ĥaoson en Esperanto.

9). La pseŭdoprefiksoj (dis, ek, for, mis, re, retro): ekiri, reveni, retroveni. Ili agas kiel adverbaj radikoj: iri eke, veni ree, veni retroe.

10). La pseŭdosufiksoj (eco, aĵo, ino, ilo, igi, iĝi, ema, inda, -ebla, kaj la participaj sufiksoj adjektivaj): fosilo estas ilo por fosi, kaj manĝita estas la karaktero ke ĵus antaŭe io subiris la agon manĝi.

Ĉiuj dek ĉi-supraj specoj de vortformado estas aglutinaj, ne ekzistantaj en neaglutinaj lingvoj kiaj la franca. Kompreneble en Esperanto ekzistas ankaŭ kelkaj neaglutinaj vortformadoj. Ili estas unue la veraj prefiksoj (bo, eks, ge, mal, pra, pseŭdo), due la veraj sufiksoj (aĉ, eg, et, um, obl, on, op, po en -poe, ĉj, nj), trie parto de la numeraloj (dek-kvar kaj mil-cent), kaj kvare la aliaj adiciaj kombinaĵoj (angla-franca (vortaro), sekretario-kasisto). Ĉe la du unuaj la ĉefelemento situas antaŭ la flankelemento (kiu krome ne estas la por aglutinoj necesa prepozitivo), kaj la du lastaj eĉ ne povas nomiĝi vortkunmetoj, ĉar interestas streketo; ili simple estas vortkombinaĵoj.

Ni memoru, ke kontraŭe al la kunmetoj sub numero ok, aglutineco teorie malpermesas la kunmetojn de substantivo kun sia adjektivo kaj de verbo kun sia adverbo aŭ kun sia objekto, parte pro la manko de specialeco. Sed tiu malpermeso ne validas tuj kiam oni alikategoriigas aŭ derivas la vorton: ne eblas bonkvalito nek altsalti nek fiŝmanĝi sed tre eblas bonkvalita kaj altsaltigi kaj fiŝmanĝulo.

En etnaj lingvoj oni kelkfoje uzas esceptojn al la regulo ke aglutina kunmeto ne havu infiksojn aŭ finaĵojn interne de unu- aŭ plurradika vorto, ekzemple la germana Blumenladen kaj la nederlanda pereboom. Pro tio, kaj pro manko de scio, multaj Esperantistoj malobeas ĉi tiun regulon kaj uzas la kategoriajn finaĵojn interne de vorto, ekz. multedona kaj blankadoma. Ne ekzistas bezono por tio. Eĉ tre evitinda estas havi la akuzativan -n interne de vorto, kiel sinteno kaj sinmortigi, Ili nepre estu siteno kaj simortigo. Same kiel ĉiopova por ĉionpova kaj Diotima por Diontima kaj eĉ postvenulo por posteulo. Zamenhof diris, ke ni uzu, se ni volas, la nenion signifantan literon -o- inter du partoj de kunmetaĵo, do multodona kaj blankodoma, nur pro kosmetikaj tialoj.

La kategoriaj finaĵoj o, i, a, kaj e kaj la verbfinaĵoj kaj la plurala kaj akuzativa finaĵoj nur iomete apartenas al la vortkunmetado, cĈar ili estas nur parte radikoj: ili ja ne povas ricevi sufiksojn nek uzati apartaj nek en alia loko ol je la fino de vorto. Sed ilia loko en la vorto estas aglutina, ĉar la ĉefelemento “o” en “manĝo” estas substantivigita koncepto de la ago “manĝ”, la flankelemento.

                                                                                                       Marcel  Leereveld