Vt:F2

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: font-
baza vorto: font-o

difino: Loko, kie venas akvo el tero; tio, el kio venas io; tio, de kio oni ekhavis informon; fonti: eliĝi el fonto.

ekzemploj: La fonto sen-akv-iĝis. — Ni loĝas en fonto-riĉa regiono. — La akvo de ĉi tiu fonto estas trinkebla, ĉar ĝi estas pura. — Fonto el varma kaj minerala akvo, uzata por kuracado, nomiĝas kuraca fonto. — Suno estas fonto de lumo (lum-fonto). — Brul-gaso kaj nafto estas fontoj de energio (energi-fontoj). — La fonto-serĉisto trovis la bonan lokon por konstrui la fontanon. — Mi dubas, ke tia verko povas fonti el la cerbo de moderna homo.

angle: a source, a spring, a fountain
ĉine: 泉,来源
france: (une) source, fontaine ; ~i = sourdre, émaner; ~serĉ-isto = (un) sourcier.
germane: Quelle, Ursprung
hispane: fuente; origen
hungare: forrás
portugale: fonte, nascente; origem; ~i = brotar (de fonte), manar; originar-se, provir
ruse: источник, родник, ключ; ~i = бить ключом, проистекать; = родниковый, ключевой



radiko: fontan-
baza vorto: fontan-o

difino: Instalaĵo kun elŝprucanta akvo.

ekzemploj: Foje fontanoj estas tre ornamitaj. — En nia urbo estas belaj fontanoj ornamitaj per statuoj. — En kelkaj urboj ekzistas malgrandaj fontanoj en ĉiuj stratoj.

angle: a fountain
ĉine: 人工喷泉,喷水池
france: (une) fontaine, (un) jet d'eau.
germane: Springbrunnen, Fontäne
hispane: fuente (contrucción con tubos de la cual brota algún líquido)
hungare: szökőkút
portugale: chafariz
ruse: фонтан; ~i = фонтанировать, бить фонтаном; = фонтанный



radiko: for
baza vorto: for

difino: Al malproksima loko (iri for aŭ foriri, ĵeti for aŭ forĵeti); ne (plu) ĉi tie (esti for); fore = malproksime.

ekzemploj: For de la okuloj, for de la koro. — Ĉiu espero estas for. — Neniu patrino forirus kaj forlasus siajn junajn idojn. — La fratino staris jam kelkajn paŝojn for de ŝi. — Mi devas vivi for de la gepatroj kaj de la gefratoj. — Li loĝas en fora angulo de la norda regiono. — Mi loĝas pli fore. — Ili diskuris foren kaj hodiaŭ ankoraŭ forestas. — Multaj ĉagrenoj kaj suferoj povus esti forigataj, se homoj kondutus pli home.

angle: (far) away
ĉine: 往远处;fora远
france: loin, au loin ; ~a = lointain(e) ; ~e = au loin, au delà; ~iri = partir; ~lasi = abandonner; ~esti = être absent; ~igi = éloigner, débarasser de, supprimer.
germane: weg, entfernt (von)
hispane: preposición de lejanía
hungare: el, távol, tova
portugale: longe, para longe; ~! = fora! rua! abaixo!; ~a = distante, longínquo; ~e = a longa distância, longe; ~en = para longe; ~aĵo, ~ejo = lugar distante; ~igi = afastar; eliminar; ~aĉeti = açambarcar; ~esti = estar ausente; ~iĝi, iri = partir, ir embora; ~ĵeti = jogar fora; ~kuri = fugir; ~lasi = abandonar; ~manĝi = devorar; ~pasi = decorrer, passar (tempo); morrer, falecer; ~porti = levar embora; ~preni = tirar, tomar, arrancar; ~tranĉi = amputar; ~uzi = desperdiçar
ruse: прочь, вон, долой; ~i = быть далёким, быть вдалеке; = даль; = далёкий, дальний, отдалённый; = далеко, вдалеке, вдали



radiko: forges-
baza vorto: forges-i

difino: Ne memori; perdi el memoro; ne pripensi.

ekzemploj: Forgesi la pasintan malfeliĉon, instruon, ies nomon, rendevuon. — Ne forgesu min. — Oni facile forgesas la ricevitajn bonfarojn. — Mi forgesis hejme la monujon. — Neforgesebla amiko ĵus transloĝiĝis. — Tio estas forgesejo.

angle: to forget
ĉine: 忘记
france: oublier ; ~o = (un) oubli; ~ema = oublieux(-euse); ne~ebla = inoubliable; ~ejo = (une) oubliette.
germane: vergessen
hispane: olvidar
hungare: elfelejt
portugale: esquecer, olvidar; ~o = esquecimento, olvido; ~ema = esquecido; ne~ebla = inesquecível
ruse: забывать, забыть, позабыть; = забвение



radiko: form-
baza vorto: form-o

difino: Videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, taŭga, kvadrata, ronda, anguleca kaj tile plu); formi = doni formon; konsistigi; form(uj)o = en kio io mola ekhavas formon.

ekzemploj: Al mi ne plaĉas la formo de ĉi tiu meblo. — La frato okupiĝis pri la formado de la vazo. — En la komenco la tero estis senforma kaj dezerta. — Ĉio transformiĝas po iomete en la mondo. — Tie ni vidis diversformajn montojn. — Ŝi estis belforma kaj belvizaĝa. — "-ĉj-" kaj "-nj-" kreas kares-formojn de nomoj. — La ardanta metalo fluis en la formujon. — Mi bezonos formujon por fari la kukon. — La formo de la registaro ŝanĝiĝis. — Li formis ĉi tiun societon. — La societo formiĝis en la jaro 2000-a. — Subite nia gaja festo aliformiĝis en ardajn disputojn. — La akto estis redaktita en leĝa formo. — Espereble oni akceptos la reformojn. — La verkisto donis originalan formon al tia banala temo.

angle: shape, form, format
ĉine: ①外形,形状,样子;②【技】=formujo:模子,阴模;③形式;④方式
france: (une) forme ; -a = formel(le) ; sen~a = informe, chaotique; -i = former; ~ad-o = (une, la) formation; ~iĝi = prendre forme, se former; trans~i = transformer.
germane: Form
hispane: forma
hungare: forma, alak
portugale: forma, feitio; ~i = formar; ~ado = formação; ~iĝi = formar-se, tomar forma; ~ujo = forma (utensílio); ali~iĝi = tomar outra forma; de~i = deformar
ruse: форма; ~i = (с)формировать, образовывать



radiko: fort-
baza vorto: fort-a

difino: Tre kapabla por puŝi, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado.

ekzemploj: Forta homo, luktisto, nacio, motoro, registaro. —— Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana. — Forta sento, kolero, intereso, bezono, dozo, fulmotondro, streko, profito, utilo, diferenco. — Forte ĝoji, dubi, deziri, voli, sin amuzi. — Kiu havas forton, havas rajton. — Ĉiuj vortoj estas malfortaj. — Li havis la strangan malfortaĵon, ke li ne povis labori longe. — La entuziasmo malfortiĝas. — Perforto estas uzo de fizika forto por trudi sian volon.

angle: strong
ĉine:
france: fort(e), solide; ~o = (une, la) force; ~e = fortement; ~i = être fort, solide; mal~a = faible; mal~igi = affaiblir ; ne~a = frêle, fragile; per~o = (une, la) violence.
germane: kräftig(e,r,s), stark(e,r,s)
hispane: fuerte
hungare: erős
portugale: forte, potente, vigoroso; ~o, ~eco = força; ~e = fortemente, com força; ~igi = fortificar, fortalecer; ~ulo = fortão; per~e = à força; per~i = violentar; mal~a = fraco
ruse: сильный, крепкий; = сила; = сильно, крепко



radiko: fot-
baza vorto: fot-o

difino: Bildo farita per aparato, kiu reproduktas la realon, fotografaĵo.

ekzemploj: Mi volis foti la tiean barilon, sed policisto malpermesis tion. — Oni laŭplaĉe kunmetas fotojn, muzikon, tekston, fonon, kolorojn. — La romano estas kvazaŭ foto-bildo (foto) de la tiamaj socioj. — Sur la foto mi gluiĝis al la patrino kaj estis iom timema pro la fotisto kaŝita malantaŭ la nigra tolo de la fotilo. — Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros al la urbodomo.

angle: a photo; ~i = to take a photo
ĉine: foto相片; foti照相
france: (une) photo(graphie) ; ~a = photographique; ~i = photographier; ~isto = (un) photographe; ~ilo = (un) appareil photo(graphique).
germane: Foto, -i fotografieren
hispane: foto; fotografía
hungare: fotó
portugale: fotografia; ~i = fotografar; ~ilo = máquina fotográfica; ~isto = fotógrafo; ~libro = livro de fotos, álbum; strat~isto = fotógrafo ambulante
ruse: фотография; ~i = (с)фотографировать, снимать фотоаппаратом



radiko: franc-
baza vorto: franc-o

difino: Civitano de Francujo.

ekzemploj: Francoj loĝantaj en Francujo estas multaj milionoj. — La franca muziko estas tre konata en la mondo. — Kvankam francino ŝi preskaŭ neniam loĝas en Francujo. — Multaj francoj kaj nefrancoj loĝas en la ĉef-urbo, Parizo.

angle: a Frenchman, a French person
ĉine: 法国人
france: (un) Français ; ~in-o = (une) Française; ~a = français(e); ~igi = franciser.
germane: Franzose
hispane: francés (un francés)
hungare: francia
portugale: francês (povo); ~a = francês (relativo ao povo francês ou à língua francesa); ~ujo = França
ruse: француз




radiko: frank-
baza vorto: frank-o

difino: Malnova mon-unuo de Francujo kaj kelkaj aliaj landoj.

ekzemploj: Franko ne plu estas uzata ĉe ni. — Mi havas du-frankan moneron.

angle: a franc (currency)
ĉine: 法朗(法国货币单位);法兰克人
france: (un) franc (argent).
germane: Franc, Franken (Zahlungsmittel)
hispane: franco (moneda)
hungare: frank
portugale: franco (moeda)
ruse: 1) франк (денежная единица), 2) франк (представитель древней народности)



radiko: frap-
baza vorto: frap-i

difino: Subite kaj forte tuŝi per mano aŭ per io alia.

ekzemploj: Frapi iun per bastono. — Esti frapita de la fulmo. — Frapi vazon por ĝin rompi; frapi al si la kapon, la ventron. — Li frapis la birdon sur la bekon. — Li uzis la pordofrapilon trifoje kaj atendis esperante, ke iu malfermos. — Oni aŭdis tri frapojn sur la muro. — Senpacience li frapetis sur la tablon per la fingroj.

angle: to knock, tap, strike, hit
ĉine: 拍,敲
france: frapper, heurter, taper ; ~o = (un) coup, (une) tappe, frappe; ~ita = frappé(e), tapé(e); ~ilo = (un) battant, heurtoir; ~eti = tapoter; vang~o = (une) gifle.
germane: schlagen, klopfen
hispane: golpear
hungare: üt, ver
portugale: bater, golpear; ~o = golpe, batida, pancada; ~a, ~anta = tocante, palpitante; okul~a = que chama a atenção, conspícuo; pordo~ilo = aldraba; sun~o = insolação; vango~o = bofetada;
ruse: стучать, ударять, бить, хлопать; = удар, стук



radiko: frat-
baza vorto: frat-o

difino: Vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido).

ekzemploj: Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn. — Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj. — Frata amo estas tre forta. — Mia fratino estas tre bela knabino. — Bofrato estas la frato de la edzino rilate al la edzo. — Bofratino estas la fratino de la edzino rilate al la edzo. — Mi havas multajn gefratojn: tri fratojn kaj tri fratinojn. — Rilatu al la malriĉuloj frate.

angle: brother
ĉine: 兄弟
france: (un) frère ; ~in-o = (une) sœur; ~a = fraternel(le) ; ~-e = fraternellement; bo~in-o = (une) belle-sœur; ge~o-j = (des) frères et sœurs; du-on~o =(un) demi-frère; fra/ĉjo = frérot.
germane: Bruder
hispane: hermano
hungare: fivér
portugale: irmão; ~ino = irmã; ge~oj = irmãos e irmãs; fraĉjo = mano; duon~o = meio-irmão
ruse: брат; = братнин, братский; = по-братски



radiko: fraŭl-
baza vorto: fraŭl-o

difino: Viro ne (jam) edziĝinta.

ekzemploj: Fraŭloj ankoraŭ ne trovis edzinon. — Fraŭloj ĉirkaŭadis ankaŭ tie ĉi la amindan kaj riĉan fraŭlinon.— Fraŭlino estas ne edziniĝinta virino.

angle: a batchelor, a single man
ĉine: 未婚男士;fraŭlino未婚女子,小姐
france: (un) jeune homme, célibataire; ~in-o = (une) demoiselle; ~a = célibataire.
germane: Junggeselle
hispane: joven; soltero
hungare: legény
portugale: homem solteiro, solteirão; ~eco = celibato; ~ino = mulher solteira; senhorita
ruse: холостяк, неженатый; = холостяцкий



radiko: fraz-
baza vorto: fraz-o

difino: Vortoj kune farantaj eldiron ("Li sidis tie, kiam ŝi eniris kaj mi salutis ŝin." kaj "Jen mi!" estas frazoj).

ekzemploj: Simpla frazo konsistas el ununura propozicio. — Malsimpla frazo estas plur-propozicia. — Tiu frazo estas tro longa kaj ne klara. — Tiu vorto estas subjekto de la frazo. — Frazaro estas libro kun modelaj antaŭ-pretaj frazoj. — Ni starigas konkurson por trovi trafan frapfrazon de la organizaĵo de la junaj esperantistoj.

angle: a sentence, a statement, an expression, a phrase
ĉine: 句子
france: (une) phrase; ~aro = (un) recueil de phrases; frap~o = (un) slogan; ĉirkaŭ~o (une) périphrase.
germane: Satz (das sprachliche Gebilde)
hispane: frase
hungare: mondat
portugale: frase, proposição; ĉirkaŭ~o = circunlóquio, perífrase
ruse: фраза



radiko: frenez-
baza vorto: frenez-a

difino: Perdinta la prudenton; mense malsana.

ekzemploj: Ŝi estas en frenezulejo, ĉar ŝi estas freneza. — Tiu ĉi konstruaĵo estas malsanulejo por frenezuloj. — Li estis freneza pro ĵaluzo. — Li atingis tian gradon de frenezeco, ke li volis mortigi sin. — Ŝi estas frenezeta (ne tute prudenta). — La kolero frenezigis min. — Vi tute freneziĝis! — Li iom drinkis kaj komencis frenezumi. — Li ĉiam montris sian frenezan amon. — Tio, kion vi diris, estas frenezaĵo!

angle: crazy, mad
ĉine: 疯狂的
france: fou(-olle), dément(e) ; ~i = être fou, disjoncter ; ~o, aĵo = (une) folie, démence ; ~e = frénétiquement; ~ulo = (un) fou, dément; ~ec-o =(une, la) folie; ~iĝi = s'affoler, perdre les pédales; ~um-i = faire le fou, se déchaîner.
germane: wahnsinnig(e,r,s), verrückt(e,r,s)
hispane: loco
hungare: őrült, bolond
portugale: doido, louco, maluco; ~o, ~eco = loucura; ~aĵo = maluquice; ~eta = aloucado; ~igi = enlouquecer (tornar louco); ~iĝi = enlouquecer (ficar louco); ~ulo = louco (indivíduo); ~ulejo = hospício, manicômio
ruse: безумный, сумасшедший, умалишённый; ~i = безумствовать, сумасшествовать; = безумие, сумасшествие; = безумно



radiko: fromaĝ-
baza vorto: fromaĝ-o

difino: Firmigita (parte senlikvigita) produkto el lakto.

ekzemploj: Mi ne ŝatas manĝi fromaĝon. — Ĉi tiu kuko ŝajnas iom tro fromaĝa. — En nia lando ekzistas kaj ŝafa kaj bovina fromaĝo. — Fromaĝon oni faras en kamparaj bien-domoj kaj ankaŭ en fabrikoj. — La fromaĝisto kunportas la lakton en sian fromaĝejon.

angle: cheese
ĉine: 奶酪
france: (un) fromage ; ~a = fromager(-ère); ~ejo = (une) fromagerie; ~isto = (un) fromager.
germane: Käse
hispane: queso
hungare: sajt
portugale: queijo; ~isto = queijeiro; ~ejo = queijaria; ~ujo = queijeira (recipiente)
ruse: сыр; ~i = сдобрить сыром, добавить сыр; = сырный



radiko: fru-
baza vorto: fru-a

difino: Antaŭ la kutima aŭ fiksita tempo; je la komenco.

ekzemploj: En frua mateno/frumatene ni ekiru al la laboro. — Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas. — Via horloĝo fruas. — Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita. — Ĉi-jare fruas la printempo. — En la malfrua nokto (malfrue en la nokto). — Pardonu, ke mi malfruas. — La malbona vetero malfruigis la rikoltojn.

angle: early
ĉine:
france: matinal(e), précoce ; ~e = de bonne heure, tôt ; ~maten-e = de bon matin; ~i = être précoce, avancer; mal~e = tard, tardivement; mal~i = être en retard; mal~igi = retarder.
germane: früh(e,r,s), zeitig(e,r,s)
hispane: temprano
hungare: korai
portugale: prematuro, precoce; que ocorre cedo; ~e = cedo; ~mateno = madrugada; ~naskito = bebê prematuro
ruse: ранний; ~i = спешить; = рано



radiko: frukt-
baza vorto: frukt-o

difino: Parto de planto, kiu enhavas semojn.

ekzemploj: Citrono, pomo, oranĝo, vinbero estas fruktoj. — Laŭ la frukto oni arbon ekkonas. — Lernado ne restas sen fruktoj, ĝi estas fruktodona. — Ĉu mizero estas frukto de mallaboremo. — Tiuj fruktarboj produktas bonajn pomojn. — Ŝi bone fruktigis siajn aferojn.

angle: fruit
ĉine: 菓实
france: (un) fruit ; ~a, ~odon-a = fructueux(-euse), fécond(e) ; ~i = porter des fruits, être fructueux; ~arbo = (un) arbre fruitier; ~igi = fructifier.
germane: Frucht, Obst
hispane: fruta; fruto
hungare: gyümölcs
portugale: fruta, fruto; ~i = frutificar; ~oĝardeno = pomar; ~odona = frutífero, fecundo;~ujo = árvore frutífera; fruteira (utensílio)
ruse: фрукт, плод; ~i = плодоносить = плодовый, фруктовый



radiko: fundament-
baza vorto: fundament-o

difino: Masonaĵo en tero kiel bazo de konstruaĵo; la firma bazo de io; Fundamento: bazo de Esperanto (1905).

ekzemploj: La domo ankoraŭ ne estas konstruita - estas nur fundamento. — Detruita ĝis la fundo de la fundamento. — Ĉiuj ĉeestantoj metis fundamentajn ŝtonojn. — La konstruaĵo estas bone fundamentita. — Tradicio kaj interkonsento estas la fundamentoj de ĉiu lingvo. — Verŝajne ĉiu esperantisto scias pri la netuŝebleco de la Fundamento. — Viaj proponoj estas senfundamentaj kaj ni ne povas ilin akcepti.

angle: foundation
ĉine: 基础
france: (un, le) fondement ; ~a = fondamental(e) ; ~e = fondamentalement; ~i = poser les fondements, les fondations.
germane: Grundlage, Fundament
hispane: fundamento
hungare: alap, fundamentum
portugale: alicerce, fundamento; ~a = fundamental; ~i = fundamentar, basear; ~iĝi = fundamentar-se, basear-se
ruse: фундамент, основание, основа; ~i = возводить (закладывать) фундамент, основание, основу; = фундаментальный, основной, основательный



radiko: funkci-
baza vorto: funkci-o

difino: Servo, laboro, agado, kiun iu (aŭ io) faru (la funkcio de kelnero estas alporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn; la funkcio de kasisto estas enkasigi pagojn; la funkcio de la nazo estas spiri kaj flari; la funkcio de horloĝo estas montri la (ĝustan) horon); funkcii = plenumi funkcion; agi laŭ sia funkcio.

ekzemploj: Nia kasisto ne plenumas siajn funkciojn. — Li estas funkciulo de nia Esperanto-grupo. — Esperanto bonege plenumas ĉiujn funkciojn, kiujn ni povas postuli de la internacia lingvo. — Hodiaŭ estas dimanĉo kaj vendejoj ne funkcias. — La banko ĉesigis sian funkciadon. — Mi ne sukcesis funkciigi la komputilon. — La motoro finfine ekfunkciis, kvankam mi nenion faris por ekfunkciigi ĝin. — Oni postulis la malfunkciadon de ĉiuj elektrostacioj. — La horloĝo misfunkcias. — La nova versio de la programo havas aldonajn funkciojn.

angle: a function
ĉine: 职能,作用,函数
france: (une) fonction ; ~a = de fonction(nement) ; ~i = fonctionner; ~ad-o = (un,le) fonctionnement; ~igi = faire fonctionner; ek~i = démarrer; mal~i = mise à l'arrêt; mis~i = mal fonctionner.
germane: Funktion, Wirkungsweise
hispane: función
hungare: funkció
portugale: função; ~i = funcionar; ~ado = funcionamento; ~igi = fazer funcionar; ~isto, ~ulo = funcionário; laŭ~a = funcional; mal~o = pane, enguiço
ruse: функция; ~i = функционировать, работать; = функциональный



radiko: fuŝ-
baza vorto: fuŝ-i

difino: Malbonigi ion aŭ malbone fari ion, pro senzorgeco (laŭvola aŭ ne laŭvola).

ekzemploj: La tajloro fuŝis mian veston. — La lernanto fuŝis sian taskon. — La tuta urbo parolos pri ilia mis-faro, pri tiu gravega fuŝo. — Ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de niaj malamikoj. — Tia libro estas nur fuŝaĵo. — Ŝi ne devas vivi kun fuŝulo. — Fuŝkuiristo estas kuiristo, kiu kuiras malbone.

angle: to mess up, to botch
ĉine: 弄糟,拙劣的做
france: bousiller, gâcher, gâter, bacler ; ~a = baclé(e), massacré(e), foutu(e) ; ~e = en gâchant, bousillant; ~ulo = (un) gâcheur, bousilleur; ~aĵo = (une) malfaçon, (un) travail en dépit du bon sens.
germane: (ver)pfuschen
hispane: estropear
hungare: fuserál
portugale: fazer trapalhada, estragar; ~a = mal feito; ~aĵo = trapalhada; coisa mal feita; ~isto, ~ulo = trapalhão, desajeitado
ruse: (с)делать небрежно, (с)халтурить; = сделанный небрежно, халтурный; = небрежно, халтурно