Vt: Ĉ

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: ĉambr-
baza vorto: ĉambr-o

difino: Parto de domo disigita de aliaj partoj per mur(et)oj.

ekzemploj: Ĉi tiu domo havas kvin ĉambrojn. — Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon kaj infanistinon. — Mi atendis la kuraciston en atendo-ĉambro dum duonhoro. — Je la deka vespere ĉiuj estis en la dormo-ĉambroj. — La klas-ĉambroj havis multajn fenestrojn por havigi sufiĉe da lumo. — Estis tie koridoro, kiu kondukis de la vizit-ĉambro al la manĝo-ĉambro.

angle: a room
ĉine: 房,室
france: (une) pièce, salle, chambre; ~aro = (un) appartement; ~eg-o = (une) salle, (un) hall; ~ist-ino = (une) femme de chambre; dorm~o = chambre à coucher; ban~o = (une) salle de bain; antaŭ~o = (une) antichambre.
germane: Zimmer
hispane: cuarto, habitación
hungare: szoba
portugale: quarto, sala, aposento, câmara; compartimento; ~ego = salão; ~eto = quartinho, camarim; ~istino = aia, camareira, arrumadeira; antaŭ~ = antecâmara, sala de espera, vestíbulo; dormo~ = quarto de dormir; lerno~ = sala de aula
ruse: комната, палата, номер; = комнатный



radiko: ĉar
baza vorto: ĉar

difino: Vorto, kiu kunligas du frazojn kaj montras kialon, kaŭzon, motivon.

ekzemploj: Ni malsekiĝis, ĉar pluvis. — Mi ridas ĉar vi grimacas. — Ĉar vi ne obeas, mi punos vin. — Ĉar ni decidis kunvenadi ĉiuhore, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas.

angle: because
ĉine: 因为
france: car, parce que
germane: weil
hispane: porque (palabra utilizada para mostrar por qué razón, causa o motivo)
hungare: mert
portugale: porque, pois, visto que, já que
ruse: потому что, так как, поскольку, ибо



radiko: ĉar-
baza vorto: ĉar-o

difino: Du-rada aŭ kvar-rada veturilo por transportado de homoj aŭ aĵoj.

ekzemploj: Necesan jungi la ĉevalojn al la ĉaro. — La ĉaro, portanta la ĉariston, la oficiston kaj lian onklon, daŭrigis la voj-iron. — Ĉarumo estas malgranda ĉareto, kiun oni puŝas aŭ tiras per du ten-stangoj, kaj kiu ruliĝas sur unu sola malgranda rado. — Kiujn kvin aĵojn vi metus en vian aĉet-ĉareton? — Ŝi promenas, puŝante sian infan-ĉareton sur la trotuaro.

angle: a chariot, a trolley, waggon or cart
ĉine:
france: (un) char, train de voiture, chariot, (une) cariole; ~et-o = (une) charrette; ~um-o = (une) brouette; infan~o = (une) poussette, (un) landeau; ~isto = (un) charretier.
germane: Karren, Wagen
hispane: carro, carroza, carretón
hungare: kocsi, szekér
portugale: carro, carroça; ~isto = carreteiro, carroceiro; ~umo = carro de mão; infan~eto = carrinho de bebê; plen~o = carrada; krom~o = side car (de motocicleta)
ruse: колесница, повозка, телега



radiko: ĉarm-
baza vorto: ĉarm-a

difino: Plaĉa, bela, alloga; ĉarmi = iom mistere, sorĉe allogi.

ekzemploj: Ĉarma virino, vizaĝo, ornamo, vesto, rakonto, kamparo. — Ŝi ĉarmas ĉiujn per sia amindeco kaj spriteco. — Lia ĉarmo estas granda kaj altiras ĉiujn. — Tiu infano parolas tre ĉarme.

angle: alluring, charming, lovely
ĉine: 可爱的,迷魂的
france: charmant(e), gracieŭ(-euse) ; ~o = (un) charme, agrément ; ~i = charmer; ~ulo = (un) charmeur.
germane: charmant(e,r,s)
hispane: encantador, fascinante
hungare: kedves, bájos
portugale: encantador, atraente; ~i = encantar, fascinar; ~o = encanto, atrativo, fascinação
ruse: милый, прелестный, очаровательный, обаятельный; = прелесть, обаяние, очарование; ~i = очаровывать, пленять, покорять обаянием; = мило, прелестно



radiko: ĉe
baza vorto: ĉe

difino: En loko tre proksima de; (preskaŭ) tuŝante; en la domo, lando,... de iu.

ekzemploj: Ni loĝas ĉe mia amiko. — Kiu ĉe la vojo konstruas, tiun ĉiu instruas. — Ĉe la granda lago staris malnova kastelo. — Sidi ĉe la fajro, ĉe la fenestro, ĉe la forno, ĉe la fortepiano, ĉe maŝino, ĉe la tablo, ĉe skribmaŝino. — Ŝi iris por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo. — Mi portas la sakon ĉemane. — Ĉiuj lernantoj ĉeestas.

angle: a preposition that shows a proximity, which we would translate by at, with, besides: ĉe la bakisto = at the baker's
ĉine: 在,于
france: chez, à, tout près de, sur le lieu de; ~esti = être présent; ~mane = à la main, sous la main.
germane: bei, an, zu (in unmittelbarer Nähe von etwas, ohne es zu berühren)
hispane: preposición que muestra proximidad ej: en (en la ventana); a (sentarse a la mesa); ĉe mi (en mi casa)
hungare: -nál/-nél
portugale: junto de, junto a; em casa de, no escritório, consultório etc. de; por ocasião de; arroba (Internet); ~esti = estar presente, comparecer; ~mane = à mão, ao alcance da mão; ~mara = litorâneo;
ruse: у, при (предлог)



radiko: ĉef-
baza vorto: ĉef-a

difino: Plej grava.

ekzemploj: La ĉefa homo en nia grupo ne estas la prezidanto. — Ĉef-urbo, ĉef-vojo, ĉef-direktoro. — Ĉefo estas superulo en laborejo, estro de oficeja fako. — Ĉef-inĝeniero, ĉef-ministro, ĉef-pastro, ĉef-redaktoro, ĉef-anĝelo, ĉef-episkopo, ĉef-leŭtenanto, ĉef-serĝento. — Mi ĉefe ŝatas kafon. -

angle: main, principal, chief; ~e = mainly, principally, chiefly; ~o the head (of a group)
ĉine: 主要的
france: principal(e), primordial(e), en chef ; ~e = principalement, surtout ; ~o = (un) chef, celui qui est à la tête ; ~i = être à la tête, primer; ~ec-o = (la) suprématie; ~urbo = (une) capitale.
germane: hauptsächlich(e,r,s), den Chef angehend(e,r,s)
hispane: principal
hungare: fő; e = főleg; ~o = főnök
portugale: principal; ~o = chefe; ~e = principalmente; ~aĵo = parte principal; ~eco = supremacia; ~artikolo = artigo principal, editorial; ~laboristo = capataz; ~manĝo = refeição principal; ~rolulo = protagonista; ~urbo = capital (geografia)
ruse: главный, старший (по должности), верховный, основной, главенствующий; = глава, предводитель, руководитель, шеф, заведующий; ~i = главенствовать, первенствовать; = главным образом, прежде всего



radiko: ĉemiz-
baza vorto: ĉemiz-o

difino: Ne tre dika vesto, kiu kovras la supran parton de la korpo.

ekzemploj: Subĉemizo estas portata sub aliaj vestoj sur la haŭto. — Ĉemizeto estas ĉemizo kun mallongaj manikoj. — T-ĉemizo havas tre mallongajn manikojn. — Atentu pri via ĉemiza kolumo. — Viroj portas ĉemizojn kun poŝoj.

angle: a shirt
ĉine: 衬衣
france: (une) chemise ; ~eto = (une) chemisette; sub~o = (un) maillot de corps; T~o = (un) T-shirt.
germane: Hemd
hispane: camisa
hungare: ing
portugale: camisa; sub~o = camiseta; T~o = T-shirt; nokto~o = camisola
ruse: рубашка, рубаха, сорочка



radiko: ĉes-
baza vorto: ĉesi

difino: Komenci ne esti; komenci ne okazi (ĝi ĉesis = ĝi ne plu okazas); ĉesi ...-i = komenci ne ...-i; ne plu ...-i; mal-komenc-iĝ-i.

ekzemploj: Ĉesu plendi! — La infano ne ĉesas petoli. — Li ĉesis paroli. — La instruisto ĉesigis la kurson. — Hodiaŭ estas senĉesa pluvo. — Paf-ĉesigo estas aranĝo per kiu inter-milit-antaj landoj aŭ inter-batal-antaj homoj haltigas inter-batal-adon.

angle: to stop, halt, end or cease
ĉine: 停止
france: cesser, prendre fin, s'arrêter ; ~o = (la) cessation, (un, l') arrêt; ~igi = faire cesser, terminer; sen~a = incessant(e).
germane: aufhören
hispane: detenerse, cesar
hungare: abbahagy
portugale: parar, cessar; chegar ao fim; ~o = cessação, parada; ~igi = deter, fazer cessar
ruse: прекратиться, остановиться, прерваться, кончиться, перестать; = прекращение



radiko: ĉeval-
baza vorto: ĉeval-o

difino: Besto kvarpieda por rajdi aŭ tiri ĉaron (ĝi blekas per sono simila al: "hi-hi-hi-hi-hi").

ekzemploj: Ĉevalo estas tre amata besto. — En la ĉevalejo blekis la nigraj ĉevaloj. — Ĉevalido estas nematura ĉevalo. — Deĉevaliĝu, amiko, kaj senbridigu la bestojn. — Virĉevalo kaj ĉevalino paŝtiĝas kune en la herbejo. — Ĉu vi manĝas ĉevalan viandon?

angle: horse; -a = equine
ĉine:
france: (un) cheval ; ~a = équin(e), chevalin(e); ~ejo = (une) écurie; vir~o = (un)étalon; ~ino = (une) jument; ~ido = (un) poulain; ~eto = (un) poney; ~isto = (un) palefrenier; ~aĵo = du cheval (viande); ~kurejo = (un) hippodrome.
germane: Pferd
hispane: caballo
hungare:
portugale: cavalo; ~a = eqüino, cavalar; ~ino = égua; vir~o = garanhão; ~ido = potro; ~ejo = cavalariça, estrebaria; ~aĉo = pangaré, matungo; ~aro = cavalhada; ~eto = cavalinho, pônei; ~aĵo = carne de cavalo; ~povo = cavalo-vapor (física); mar~eto = cavalo-marinho; ~kurado = corrida de cavalos; ~kurejo = hipódromo; amata ~eto = xodó
ruse: лошадь, конь; = лошадиный, конский; = по-лошадиному, по-конски



radiko: ĉi
baza vorto: ĉi

difino: Proksima loke aŭ tempe; vorto, kiu proksimigas alian vorton.

ekzemploj: Ĉi tie = tie ĉi; ĉi tiu = tiu ĉi; ĉi-foje. — Ĉi-nokte mi ne dormis = Dum ĉi tiu nokto mi ne dormis. — Mi legis ĉi-libron = Mi legis ĉi tiun libron. — Mi loĝas ĉi-apude = Mi loĝas ĉi tie apude.

angle: added to a word to indicate nearness: "ne tiu sed tiu ĉi!" = "not that one but this one!"
ĉine: 表示接近的副词:tie ĉi 在这里; tiu ĉi 这个
france: ci, ce qui est le plus près, le plus précis ; tie = là, ~ tie = ici; tiu = celui, tiu ~ = celui-ci; ~foje = cette fois-ci.
germane: Dieses Wort weist auf etwas in der Nähe befindliches hin: tiu ~ jener - ĉi tiu ~ dieser; tie ~ dort - ĉi tie ~ hier.
hispane: partícula que indica proximidad ej: tio = eso, ĉi tio = esto
hungare: Közelítő szócska. Példák: Ĉi tie = tie ĉi itt; ĉi tiu = tiu ĉi ez; ĉi-foje ezalkalommal;...
portugale: indica aproximação; ~ tio = isto; ~ tiu = este; ~ tie = aqui; ~ tiel = desta forma, assim; como prefixo, é ligado por hífen: ~apude = aqui junto; ~kune = em anexo; ~jare = neste ano; ~foje = desta vez
ruse: частица, обозначающая близость в пространстве или во времени, употребляется обычно с указательными коррелятивными местоимениями, прилагательными и наречиями (например: ĉi-foje - в этот раз, ĉi-jara - этого года)



radiko: ĉia
baza vorto: ĉia

difino: De ĉiu ajn speco, kvalito; ĉiuspeca.

ekzemploj: Ĉiaj homoj estas "homoj de ĉiuj kvalitoj". — Ĉia homo povas fari tion. — Ŝi meritis ĉian laŭdon. — Ĉe ĉia vetero mi tamen iros. — Ĉiaokaze mi iros.

angle: every kind of, every type or sort of
ĉine: 一切,每种
france: (de) toute sorte, de chaque espèce; ~okaze = en tout cas.
germane: jedwede(r) (Ein Tabellwort: mit jeder Eigenschaft ausgestattet)
hispane: de todo tipo, de toda clase
hungare: mindenféle
portugale: de todo tipo ou qualidade; ~maniere = de qualquer modo; ~speca = de toda espécie
ruse: всякий, любой



radiko: ĉiam
baza vorto: ĉiam

difino: En ĉiuj tempoj.

ekzemploj: Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. — Mi trinkas ĉiam mian kafon sen sukero. — Li ĉiam diradis al mi la veron. — Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. — Mi restos por ĉiam via amiko. — Mia ĉiama amo al vi estas certa. — Por-ĉiama leĝo estas leĝo, kiu validos dum la tuta tempo.

angle: always
ĉine: 时常,永远
france: tout le temps, toujours; por~a = à jamais, à perpétuité.
germane: immer (Ein Tabellwort: zu jedem Zeitpunkt)
hispane: siempre
hungare: mindig
portugale: sempre; ~a, por~a = eterno, perpétuo
ruse: всегда; = всегдашний, постоянный, обычный



radiko: ĉie
baza vorto: ĉie

difino: En ĉiu(j) loko(j).

ekzemploj: Preskaŭ ĉie oni trovas parolantojn de Esperanto. — Nenie semata, ĉie trovata. — Li vojaĝas ĉien, kaj ĉie oni lin renkontas. — Li kredas je la ĉiea ĉeesto de Dio.

angle: everywhere, throughout
ĉine: 到处,遍地
france: en tout lieu, partout; ~a = de partout, universel(le); ~esta = omniprésent.
germane: überall (Ein Tabellwort: an jedem Ort)
hispane: en todo lugar
hungare: mindenhol
portugale: em todo lugar, em toda parte; ~esta = onipresente
ruse: везде, повсюду; = повсеместный, встречающийся везде



radiko: ĉiel
baza vorto: ĉiel

difino: En ĉia maniero, laŭ iuj ajn manieroj.

ekzemploj: Ili ĉiel helpis al ni. — Mi volas ĉiel danki ŝin. — Mi provos atingi la urbon ĉiel, per iu ajn veturilo.

angle: in every way, every manner
ĉine:
france: de toute manière
germane: auf jede Weise (Ein Tabellwort)
hispane: de cualquier manera, de cualquier modo
hungare: mindenképp
portugale: de todo ou qualquer modo
ruse: всячески, по-всякому




radiko: ĉiel-
baza vorto: ĉiel-o


difino: Tio super ni (ekster domo), kie estas nuboj.

ekzemploj: La ĉielo estas blua. — Bela sennuba ĉielo estas taŭga por promeni en la kamparo. — Laŭ la legendoj dioj loĝas en la ĉielo. — Ni pasigis la nokton sub libera ĉielo. — Zenito estas la plej alta punkto sur la ĉiela sfero.

angle: sky
ĉine: ①天,天空;②【宗】天堂;③【宗】上苍,老天爷
france: (le) ciel ; ~a = du ciel, céleste ; ~arko = (un) arc-en-ciel.
germane: Himmel
hispane: cielo
hungare: mindenhogy, mindeféleképpen
portugale: céu; ~a = celeste
ruse: небо; = небесный




radiko: ĉin-
baza vorto: ĉin-o

difino: Civitano de Ĉinujo.

ekzemploj: Ĉinoj estas multaj. — En Ĉinujo mem vivas pli ol unu miliardo da ĉinoj. — La ĉina popolo estas tre diligenta. — Ĉu vi parolas la ĉinan (lingvon)?

angle: a Chinese person
ĉine: 中国人
france: (un) Chinois ; ~in-o = (une) Chinoise; ~a = chinois(e)
germane: Chinese
hispane: chino (ciudadano de China)
hungare: kínai
portugale: chinês
ruse: китаец; = китайский; = по-китайски



radiko: ĉio
baza vorto: ĉio

difino: Ĉiuj aferoj; la tuto.

ekzemploj: Ŝia fratino en ĉio estas kulpa. — Ne ĉio brilanta estas diamanto. — Al ĉio oni povas alkutimiĝi. — Ĉio, kio servas al la frat-ig-ado de la gentoj, apartenas al nia movado. — Li amas sian monon pli ol ĉion en la mondo. — Mi faris ĉion, kion mi devis fari. — Ĉiopova = povanta fari ĉion, ĉiopardona = povanta pardoni ĉion, ĉiosciado = scianta ĉion.

angle: everything
ĉine: 皆,全部
france: tout, toute chose, chaque chose; ~pova = tout puissant(e); ~manĝ-a = omnivore.
germane: alles (Ein Tabellwort: jedes Objekt, jede Sache, jeder Sachverhalt)
hispane: todo, todas las cosas
hungare: minden
portugale: tudo, qualquer coisa, todas as coisas; ~farulo = faz-tudo; ~manĝa = onívoro; ~pova = onipotente, todo-poderoso
ruse: всё



radiko: ĉirkaŭ
baza vorto: ĉirkaŭ

difino: Je ĉiuj flankoj de....

ekzemploj: La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. — Aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo. — Jen plantoj, kiujn mi trovis ĉirkaŭ nia urbo dum miaj promenadoj. — Ĉirkaŭ la vespero mi revenos hejmen. - En ĝi laboras ĉirkaŭ dudek virinoj. — Tio estos kredeble sufiĉa por ĉirkaŭ du semajnoj. — Amaso da admirantoj ĉirkaŭas la du pentristojn. — Li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. — Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo. — La patro estis ĉirkaŭita de la tuta familio. — Mi ŝatas promeni en la ĉirkaŭaĵo de la urbo.

angle: around
ĉine: 表示周围,环绕,约在此时之前置词
france: autour de, aŭ environs de; ~a = environnant(e); ~i = entourer, environner; ~aĵo = les alentours.
germane: um...herum
hispane: alrededor
hungare: körül
portugale: ao redor de, em torno de, em volta de; aproximadamente, cerca de; ~i = circundar, rodear; ~e = tout autour; ~aĵoj = arredores; ~urbo = subúrbio; -braki, ~preni = abraçar
ruse: 1) вокруг, кругом (предлог о пространстве), 2) около (предлог о времени), 3) около, приблизительно, примерно (наречный предлог перед числительными); = окружающий, окрестный, окольный, окружный; = 1) вокруг, кругом (наречие о месте), 2) приблизительно, примерно (употр. с числительными)



radiko: ĉiu
baza vorto: ĉiu

difino: Homoj, individuoj, ekzempleroj apartenantaj al grupo sed konsiderataj unuope kaj senescepte.

ekzemploj: Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. — Li estas sola kontraŭ ĉiuj. — Mi ne volas tiujn aŭ tiujn librojn, mi volas ĉiujn. — Ĉiuokaze (= en ĉiuj okazoj) ŝi venos. — Ŝi legis ĉiun libron, kiun ŝi povis ricevi. — Ĉiuj forkuris, ĉiu al sia domo.

angle: each, every, everybody
ĉine: 每个,各个;ĉiuj 全体,全部
france: chaque, chacun(e) ; ĉiuj = tous; ~taga = quotidien(ne); ~foje = chaque fois.
germane: jede(r,s) (Ein Tabellwort: jede Person, jedes bekannte, erwähnte Objekt)
hispane: cada persona, cada uno
hungare: mindenki, mindegyik
portugale: todo, cada; ~foje = toda vez, cada vez (que); ~taga = diário;
ruse: всякий, любой, каждый



radiko: -ĉj-
baza vorto: -ĉj-o

difino: Post la unuaj 1 - 5 literoj de persona vira nomo donas al tiu nomo karesan karakteron. Ekzemple: patro ——> paĉjo .

ekzemploj: Paĉjo = pa(tro) + -ĉjo; filĉjo = fil(o) + -ĉjo; Joĉjo = Jo(hano) + -ĉjo). — Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos. — Kiam avĉjo ankoraŭ loĝis kun ni, li ĉiam ludis kun ni. — Oĉjo estas karesvorto por onklo. — Fraĉjo estas karesvorto por frato aŭ por Francisko.

angle: when inserted after the first 1 to 5 letters of a male name gives a more personable shortening: patro (father) > paĉjo (Dad); Vilhelmo (William) > Vilĉjo (Bill, Will, Willy)
ĉine: 昵称男性的后缀
france: après les 1 à 5 premières lettres d'un prénom masculin, lui donne un caractère diminutif et caressant: patr = père, pa~o = (un) papa, petro = pierre, pe~o = pierrot; tin~o = Tintin (diminutif de Martin).
germane: Eine Nachsilbe, die den männlichen Kosenamen bildet: Johano ~ Hans / Joĉjo ~ Hänschen, Hansi / patro ~ Vater / paĉjo ~ Paps, Papi.
hispane: sufijo que denota cariño, usado en nombres masculinos. Ej: padre = patro, papi = paĉjo
hungare: Hímnemű becéző elem. Példa: patro --> paĉjo apu, apuci
portugale: diminutivo masculino de carinho; pa~o = papai
ruse: суффикс, употребляемый для образования ласкательных форм имён собственных и имён нарицательных, относящихся к мужчине (например: paĉjo - папа, папочка, папуля)



radiko: ĉu
baza vorto: ĉu

difino: Demanda vorteto, kiam ne ĉeestas alia demando-vorto kiel: kiu, kio, kiam, kie..., aŭ kun-liga vorteto por enkonduki demandon aŭ dubon.

ekzemploj: Ĉu vi legis tion? Jes./Ne. — Mi ne scias, ĉu mi faros tion. — Ĉu morgaŭ, ĉu postmorgaŭ, tiu letero baldaŭ alvenos. — Ĉu mi ŝatas aŭ ne, tio tamen okazos, ĉu ne? — Mi ne scias, ĉu li venos.

angle: in the absence of a direct question word (who? what?) makes a sentence into a question which can be responded with yes or no
ĉine: 是否,吗?,或
france: est-ce-que?, si (dans une question indirecte), hein? (employé en fin de phrase); ~ ne? = n'est-ce pas?
germane: 1. ob, 2. Einleitendes Fragewort für Sätze, die mit "Ja" oder "Nein" beantwortet werden können.
hispane: particula que indica pregunta cuando no está presente una palabra interrogativa (kio, kiu etc) ej: ĉu vi estas studento? = ¿Eres estudiante?
hungare: vajon
portugale: exprime interrogação ou dúvida, na ausência de kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom ou kiu; se (em expressão de dúvida)
ruse: частица, иногда переводимая русской частицей ли, иногда — наречиями разве или неужели, обычно не переводимая, употребляемая в начале вопросительной фразы, если нет другого вопросительного слова (например: Ĉu vi vidis lin? - Вы его видели?)