Vt: A2

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: -ar-
baza vorto: -ar-o

difino: Aldonebla radiko esprimanta kolekton de samspecaj estuloj aŭ objektoj, kiuj povas esti, sed ne nepre, esence ligitaj inter si kaj formi unu apartan tuton, unu kolektivan objekton.

ekzemploj: Homaro estas la tuto de la homoj. — Pro multo da arboj li arbaron ne vidas (vidas nur detalojn, sed ne la tuton). — Aro da dehakitaj arboj (nura amaso ne formanta apartan tuton). — La polico dispelis la ariĝintojn. — Post lia morto multaj legendoj ariĝis ĉirkaŭ lia nomo. — La ŝafoj estas aremaj bestoj.

angle: signifies a collective of the word it's appended to: from ŝtupo = step we get ŝtup~o = staircase; from sheep = ŝafo we get flock of sheep = ŝaf~o.
ĉine: 类集;表示相同事物在一起,如 arbaro 森林,vortaro 字典
france: (un) groupe, ensemble, collection; ~a = grégaire ; ~ema = d'instinct grégaire; hom~o = (une, l') humanité; arb~o = (une) forêt; vort~o = (un) dictionnaire; ~iĝi = s'attrouper, se grouper.
germane: Diese Nachsilbe kennzeichnet eine Gruppe Gleichartiger: arbo ~ ein Baum / arb~o = ein Wald.
hispane: aro= indica conjunto o reunión de elementos o personas
hungare: Sokaságot kifejező képző. Példa: arbo = fa, arb~o = erdő
portugale: sufixo que indica coleção de objetos ou seres da mesma espécie, que formam um todo; hom~o = humanidade; arb~o = floresta; demand~o = questionário; vort~o = dicionário; ~igi = ajuntar, agrupar.
ruse: : суффикс, обозначающий совокупность однородных элементов, предметов или существ (например: hom~o = человечество, ŝtuparo = лестница): = совокупность, группа, куча)




radiko: aranĝ-
baza vorto: aranĝ-i

difino: Meti laŭ ĝusta ordo, ordigi oportune; pretigi, organizi, prepari, prizorgi, okazigi.

ekzemploj: Aranĝi ĉambron, liton, librojn en biblioteko, kongreson, feston, interkomunikiĝadon, belan akcepton. — Jen la kalendaro de Esperanto-aranĝoj. — La hararanĝo de la virinoj multe ŝanĝiĝis ekde kelkaj jaroj.

angle: to arrange, organize
ĉine: 安排
france: (ar)ranger, installer, aménager; ~o = (un) (ar-)rangement, aménagement, (une) installation; har~o = (une) coiffure, (une) coupe.
germane: arrangieren, einrichten, herrichten
hispane: arreglar, ordenar
hungare: rendez ; ~o = rendezés
portugale: arrumar, arranjar
ruse: устраивать, улаживать, налаживать, приводить в порядок, обустраивать; = устройство, расположение, построение, мероприятие



radiko: arb-
baza vorto: arb-o

difino: Ligna daŭra plantaĵo kun alta trunko supre disbranĉiĝanta.

ekzemploj: Antaŭ la domo staras arbo. — Ĉerizujo, kverko, pino, platano, pomujo, tilio estas arboj. — En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. — Ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton. — Li trovis arbetaron kun plej belaj folioj kaj paŝtis tie la kaprinon. — Arbetaĵo estas nealta ligneca aŭ herbeca vegetaĵo, kies branĉoj aŭ tigoj disiĝas sub aŭ tuj sur la ternivelo.

angle: tree
ĉine:
france: (un) arbre ; ~a = arboré(e) ; ~aro = (une) forêt; ~aristo = (un) forestier; ~et-aĵo = (un) arbuste.
germane: Baum
hispane: árbol
hungare: fa
portugale:árvore; ~aro = arvoredo, floresta; ~isto = guarda-florestal; ~umi = arborizar; ~etaĵo = moita.
ruse: дерево; = древесный



radiko: are-
baza vorto: are-o

difino: Spaco super la tero konsiderata el aparta vidpunkto.

ekzemploj: La areo, sur kiu estis konstruita nia domo, ne estis granda. — En ĉi tiu libera areo ludas infanoj. — La areo de tiu kampo estas dudek miloj da kvadrataj metroj.

angle: area (surface or measure, rather than place)
ĉine: ①地区,区域;②【建】建筑面积;③【数·理】面积;④【印】版心
france: l'aire (Math.), (une) aire, zone.
germane: Areal, Fläche
hispane: aire
hungare: terület, alapterület, felszín
portugale:área (geometria)
ruse: площадь, зона, участок



radiko: arm-
baza vorto: arm-i

difino: Provizi per armiloj, per bataliloj.

ekzemploj: La lando armis siajn soldatojn per modernaj pafiloj. — La demando pri ĝenerala malarmiĝo estas ankoraŭ aktuala. — En la mezepoko militistoj surhavis ŝirm-armilojn.

angle: to arm (provide weapons)
ĉine: 保卫
france: armer, munir d'arme(s); ~o = (l', un) armement ; ~ilo = (une) arme; ~il-ejo = (un) arsenal; mal~iĝ-o = (le) désarmement.
germane: bewaffnen, aus-, aufrüsten
hispane: armar, proveer de armas
hungare: felfegyverez, megerősít, merevít
portugale:armar (prover armas); ~ilo = arma (instrumento); ~ilejo = arsenal; ~aĵo = armadura
ruse: вооружать, снаряжать



radiko: arme-
baza vorto: arme-o

difino: La tuta organizita milita forto de ŝtato: la soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj kaj iliaj armiloj.

ekzemploj: Malamika armeo atakas nian landon. — La japana aerarmeo bombardis la stacidomon. — La mar-armeo okupiĝas pri la milit-ŝiparo. — Ĉef-generalo estras la armeon. — Kiom da tempo vi militservis en la mararmeo?

angle: army
ĉine: 军队
france: (une) armée, les forces armées; ~a = d'armée, militaire ; mar~o = (la) marine.
germane: Armee
hispane: ejército
hungare: hadsereg
portugale: exército; mar~o, ŝip~o = marinha
ruse: армия, войско; = армейский, воинский



radiko: art-
baza vorto: art-o

difino:Homa kreokapablo kontraste al la okazaĵoj de la naturo, tuto de scioj kaj reguloj akirita per studo, uzebla por iuj rezultoj.

ekzemploj: Al la fiŝo ne instruu naĝ-arton. — La arto estas imito, sed ne simpla kopio de la naturo. Tiu haveno estas kreita de naturo kaj aranĝita de arto. — Artistoj ludas koncertojn kaj donas spektaklojn. — Arte-farita lago estas lago kreita de homoj.

angle: art
ĉine: arto 艺术;arta人工的
france: (l', un) art; ~a = artistique ; ~e = artistiquement; ~aĵ⋅o = (une) œuvre d'art; bel~o = (les) beaŭ-arts.
germane: Kunst
hispane: arte
hungare: művészet
portugale: arte; ~a =artístico; bel~o = belas-artes; ~aĵo = obra de arte; ~efarita = artificial
ruse: искусство; = искусный; = искусно



radiko: artik-
baza vorto: artik-o

difino: Loko, kie kunligiĝas du ostoj aŭ membroj, tiel ke ili povas moviĝi unu rilate al alia.

ekzemploj: Piedartiko kunigas la piedon al la kruro. — Malsanulo ĝemis, al kiu oni ĵus remetis elartikigitan piedon. — Multaj homoj havas horloĝon ĉe la manartiko. — En Esperanto oni povas montri al komencantoj la dis-artik-o-j-n de kun-met-it-a vort-o per strek-et-o-j.

angle: articulation,­ hinge,­ joint
ĉine: 关节
france: (une) articulation; ~a = articulaire, articulé(e); ~i = articuler (deŭ pièces); el~iĝo = (une) lŭation; el~ig-ita = lŭé(e); dis~o = désarticulation.
germane: Gelenk (anatomisch, technisch, botanisch)
hispane: articulación
hungare: izület, íz, csukló
portugale: articulação, junta; el~iĝo = lŭação; man~o = pulso
ruse: сустав, сочленение; = суставный, суставчатый



radiko: artikol-
baza vorto: artikol-o

difino: Vorto uzata ĉe alia vorto por ĝin determini: la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj; "la" egalas al "tiu" (kiun ni konas, pri kiu ni jam parolis); relative negranda verko scienca, politika, kritika kaj tiel plu en gazeto, revuo, artikolaro, broŝuro.

ekzemploj: En la artikolo, kiun multaj el vi legis, mi analizis tiun demandon detale. — La artikolo estas dividaĵo meza inter ĉapitro kaj paragrafo.

angle: article (unit of grammar, written work in a newspaper or magazine)
ĉine: 冠词
france: (l', un) article.
germane: Artikel (sowohl der grammatische als auch der geschriebene)
hispane: artículo
hungare: cikk
portugale: artigo (jornal ou revista); verbete (dicionário); artigo (gramática)
ruse: 1) артикль, 2) статья



radiko: -as
baza vorto: -as

difino:Aldonenda vorto por montri, ke la ago aŭ stato inidikita de la radiko okazas en la nuna tempo.

ekzemploj: Nun li manĝas pomon. — Mi legas kaj vi aŭskultas. — Ĉiusabate ni muzikas kune. — Ŝi tre belas nuntempe. — Pluvas!

angle: the verb ending which indicates the present tense - something happening at the moment or regularly, or a universal truth (water boils at 100 degrees)
ĉine: 表示动词现在式的后缀
france: est, se manifeste par ; indique un verbe au présent de l'indicatif: mi leg~ = je - se manifeste par - lire = je lis; pluv~ = se manifeste par-pluie = il pleut, ça pleut; naturo verd~ = la nature se manifeste par - vert = la nature verdoie.
germane: Endung für alle Verben (Tätigkeitswörter) in der Gegenwart
hispane: Terminación de todos los verbos conjugados en presente
hungare: Az ige cselekvő szemléletű kijelentó mód jelenidejének ragja. Példa: mi leg~ = (én) olvasok.
portugale: terminação verbal usada para descrever fato que ocorre no presente ou de forma regular, ou ainda que representa verdade universal.
ruse: окончание настоящего времени глагола (например: mi sid~ = я сижу, li leg~ = он читает)



radiko: asekur-
baza vorto: asekur-i

difino: Protekti sin aŭ aliajn per kontrakto kun kompanio, kiu en okazo de domaĝo aŭ perdo pagu kompensan monon.

ekzemploj: Ni devis asekuri nian domon kontraŭ brulego. — Sin asekuri kontraŭ akcidentoj aŭ morto estas io bona. — Asekura kompanio asekuras laŭ la petoj de la klientoj. — Mia asekuristo bone konsilis min.

angle: to assure, insure, underwrite
ĉine: 保安,保全
france: assurer; ~o = (une, l') assurance ;~ist⋅o = (un) assureur.
germane: versichern (eine Versicherung abschließen)
hispane: asegurar (proteger mediante póliza de seguros)
hungare: biztosít; = biztosítás; ~a = biztosító
portugale:segurar (pôr no seguro); ~isto = segurador; viv~o = seguro de vida; fajr~o = seguro contra incêndio.
ruse: страховать, застраховать; = страховка; ~a = страховой



radiko: asoci-
baza vorto: asoci-o

difino: Grava societo por komuna celo.

ekzemploj: En nia lando ekzistas du Esperanto-asocioj. — La asocio de komercistoj en nia kvartalo estas tre potenca. — Asocio kun 1000 membroj estas tre grava asocio. — Ni povas fari niajn asociajn kunvenojn en ĉambro de la urbodomo.

angle: an association, a link
ĉine: ~i 结合; -o 协会
france: (une) association; ~a = associatif, associative; ~i = associer
germane: Vereinigung, Verband (organisierte Mitglieder)
hispane: asociación
hungare: társulat, egyesület, szövetség, társítás; ~i = társít
portugale: associação; ~i = associar; ~iĝi = associar-se.
ruse: ассоциация, общество; ~i = объединять в ассоциацию, ассоциировать, связывать; = ассоциационный



radiko: aspekt-
baza vorto: aspekt-i

difino: Ŝajni, ekvidiĝi, vidigi ian aŭ alian eksteraĵon.

ekzemploj: Li aspektas pale, malĝoje, bonfarte. — Li havas agrablan, ne mizeran aspekton. — La kamparo havis aspekton de ŝaka tabulo kun verdaj kaj flavaj kvadratoj. — Aspekte li plaĉis al mi, sed mi ne ŝatas liajn manierojn.

angle: to seem, to appear; ~o = (un, l')aspect
ĉine: 看来像,aspekto 现象
france: avoir l'air, l'apparence de; ~o = (un) aspect, (une) apparence; ~e = extérieurement, d'apparence
germane: aussehen
hispane: lucir, parecer
hungare: kinéz; ~o = kinézet
portugale: parecer, aparentar, ter aspecto de; ~o = aspecto, aparência
ruse: выглядеть, иметь вид; = облик, вид, внешность; = с виду, на вид



radiko: -at-
baza vorto: -at-

difino:Radiko, kiu montras, ke agado estas farata nuntempe al la subjekto de la frazo.

ekzemploj: Mi estas amata ankoraŭ nun. — Se mi manĝas pomon, mi estas la manĝanta homo, kaj la pomo estas la manĝata frukto. — Tiu libro, kiun vi serĉas, estas legata de mia amiko.

angle: This demonstrates that something is -ed, a passive present participle: from love (ami) the beloved person (amato) is loved (amata)
ĉine: 表示现在被动的后缀
france: ~a = en train d'être, indique le participe présent passif; manĝ~a = en train d'être mangé(e); leg~a = en train d'être lu(e); am~a = aimé(e).
germane: Diese Nachsilbe bildet bei allen Verben (Tätigkeistswörtern) das Partizip Präsenz Passiv: La akvo estas trinkata. = Das Wasser wird (jetzt gerade) getrunken.
hispane: terminación del participio pasivo, ej: La akvo estas trinkata. = el agua es tomada (bebida)
hungare: A jelenidejű passzív melléknévi igenév képzője.
portugale:sufixo que, precedido de verbo, indica ação sofrida e ainda não terminada
ruse: суффикс пассивных причастий и деепричастий настоящего времени, а также существительных, обозначающих объект действия, совершаемого в настоящем (например: demand~a = спрашиваемый, nekonato = незнакомец)



radiko: atend-
baza vorto: atend-i

difino: Resti ĝis iu alvenos aŭ io okazos; antaŭvidi ion kiel eblan.

ekzemploj: Mi atendas amikon. — Li atendas la horon de la malfermo. — De nia nuna kongreso ni ne povas atendi gravajn decidojn. — Granda surprizo vin atendas. — Atendejo estas loko aŭ ĉambro por atendi, ĉe stacidomo, kuracisto kaj similaj lokoj.

angle: to await, to wait for - *not* to participate (= partopreni, ĉeesti)
ĉine: 等待,期待
france: attendre, s'attendre (à ce que); ~o = (une, l') attente ; ~ejo = lieu ou salle d'attente.
germane: warten, ab-, erwarten
hispane: esperar (por un período de tiempo)
hungare: vár, várakozik; ~o = várakozás
portugale: aguardar, esperar; ~ado = espera; ~antaro = fila de espera; ~ejo = sala de espera
ruse: ждать, ожидать, дожидаться; = ожидание



radiko: atent-
baza vorto: atent-a

difino: Turnanta kaj fiksanta sian spiriton al io.

ekzemploj: Estu atenta pri la leciono. — Mi atentas la paroladon de la oratoro. — Atentu, ke vi ne falu. — Li dediĉas sian atenton al tio. — Malatenti la riproĉojn estas io malbona.

angle: attentive, alert, watchful
ĉine: 注意
france: attentif, attentive; ~e = attentivement ; ~i = être attentif à, prendre garde à; ~o = l'attention (une);mal~i = négliger; sen~a = étourdi(e).
germane: aufmerksam(e,r,s), achtsam(e,r,s)
hispane: atento, atenta, ej: atenta lernanto = alumno atento
hungare: figyelmes, éber ; ~o = figyelem, éberség; ~i = figyelmeztet
portugale: atento; ~i = prestar atenção em, atentar para; ~igi = chamar a atenção para; ~inda = digno de atenção
ruse: внимательный, бдительный; = внимание, бдительность; ~i = обращать своё внимание на кого-то, что-то, быть внимательным к чему-то, кому-то, уделить внимание кому-то, чему-то; = внимательно, бдительно



radiko: ating-
baza vorto: ating-i

difino: Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan; ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion.

ekzemploj: La hundoj kuratingis la ŝteliston. — Etendante la brakon, li atingis la pomon. — Tio situas pli malproksime, ol ŝi povas atingi per sia rigardo. — La akvo ekstere atingis ĝis la fenestro. — La arbaro atingas ĝis la lago. — Afabla vorto pli atingas ol forto. — Tiu celo ŝajnas neatingebla.

angle: to reach, attain; achieve
ĉine: ~o 成就; ~i 达成,到达
france: atteindre, parvenir à, accéder à, s'étendre jusqu'à; ~o = (une) obtention, (l')atteinte ; ~ebl⋅a = accessible; mal~i = rater, manquer.
germane: erreichen
hispane: alcanzar, llegar, ej: atingi sukceson = Alcanzar el éxito.
hungare: elér, utolér
portugale: atingir, alcançar; ~ebla = atingível, alcançável; ~ebleco, ~povo = alcance
ruse: достичь, достигнуть, добиться, догнать; = достижение



radiko:
baza vorto:

difino: Vorto uzata por prezenti plurajn frazelementojn, kaj indiki neceson elekti inter ili.

ekzemploj: Ĉu vi trinkos teon aŭ kafon? — Ĉu jes aŭ ne? — Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia gepatra lingvo! — Skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo. — Li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, aŭ perei.

angle: or
ĉine:
france: ou, ou bien, soit
germane: oder
hispane: o; ej: pomo aŭ banano = manzana o banano
hungare: vagy, esetleg, talán
portugale: ou
ruse: или, либо



radiko: aŭd-
baza vorto: aŭd-i

difino: Percepti sonon per la oreloj.

ekzemploj: Orelojn ili havas, sed ne aŭdas. — Bojas hundido kiel ĝi aŭdas de hundoj. — Mi aŭdis multon pri vi. — Mi aŭdis, ke vi rezignas je via posteno. — Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.

angle: to hear
ĉine: 听到
france: entendre, ouïr; ~o = l'ouïe (une); ~a = auditif, auditive ; ~e = par oui-dire; ~ebla = audible
germane: hören
hispane: oir
hungare: hall; ~o = hallás
portugale: ouvir; ~ado = audição; ~anto = ouvinte; ~antaro = auditório (pessoas); ~ebla = audível; ~iĝi = ourvir-se; ~igi = fazer ouvir;
ruse: слышать



radiko: aŭgust-
baza vorto: aŭgust-o

difino: La oka monato inter julio kaj septembro.

ekzemploj: Dum aŭgusto en Eŭropo estas varme. — Ĉu vi naskiĝis en aŭgusto? — En mia lando multaj homoj aŭguste ne laboras. — La aŭgustaj tagoj estas ofte la plej varmaj en mia lando.

angle: August
ĉine: 八月
france: août ; ~e = en août.
germane: August
hispane: agosto (8vo mes del año)
hungare: augusztus
portugale: agosto (mês)
ruse: август; = августовский; = в августе



radiko: aŭskult-
baza vorto: aŭskult-i

difino: Atenti por aŭdi.

ekzemploj: Kiu bone aŭskultas, bone lernas. — Ne aŭskultinte ne kondamnu. — Li ne volis aŭskulti miajn konsilojn. — Ni reagas kaj citas el la lastaj korespondaĵoj de niaj aŭskultantoj. — Iuj aŭskultas la tradukon per kap-aŭskult-iloj. — Mi subaŭskultis tion, kion ili diris.

angle: to listen to
ĉine: 倾听,聆听
france: écouter; ~o = (l', une) écoute ; ~ant⋅o = (un) auditeur; ~il⋅o⋅j des écouteurs ; ~um⋅i = ausculter; sub~i = écouter aŭ portes.
germane: zu-, hinhören
hispane: escuchar
hungare: hallgat; ~o = hallgatás
portugale: escutar; auscultar; ~anto = ouvinte; ~ilo = fone de ouvido; kuracista ~ilo = estetoscópio; ~antaro = auditório (pessoas)
ruse: слушать



radiko: aŭtobus-
baza vorto: aŭtobus-o

difino: Granda aŭtomobilo por publika transportado de pluraj personoj samtempe.

ekzemploj: Ni ekskursis per aŭtobuso. — Venas al nia urbo multaj turismaj aŭtobusoj. — Mi veturas al la laborejo per la urba aŭtobuso je la numero 5. — Mi venos aŭtobuse.

angle: bus
ĉine: 巴士,公共汽车
france: (un) autobus; ~a = d'autobus, de bus; ~e = en bus (par le bus); ~i = se déplacer en bus
germane: Autobus
hispane: autobus
hungare: autóbusz
portugale: ônibus
ruse: автобус; = автобусный; = ехать на автобусе



radiko: aŭtomat-
baza vorto: aŭtomat-o

difino: Maŝino kapabla mem regi ĉiujn, aŭ almenaŭ iujn, siajn funkciojn.

ekzemploj: Aŭtomato por disdoni aĵojn, aŭtomato por pesi homojn. — Trian fojon ŝi venis al la trinkejo por resti tutan tagon, malpli por konsumi ol por ludi ĉe aŭtomato ĉiam mongluta. — Aŭtomata aparato funkcias per interna programo. — Ŝi sin apogis aŭtomate sur lian brakon. — Ni elprenis iom da pola mono el la banka aŭtomato.

angle: an automat, automaton; ~a = automatic
ĉine: 自动贩卖器,自动装置
france: (un) automate; ~a = automatique ; ~e = automatiquement; ~ec-o = (un, l')automatisme.
germane: Automat
hispane: autómata
hungare: automata
portugale: autômato; ~a = automático; ~igi = automatizar
ruse: автомат; = автоматический, автоматичный; = автоматически, автоматично




radiko:aŭt(omobil)-
baza vorto: aŭtomobil-o

difino: Veturilo por sur-grunda transporto de varoj aŭ homoj, movata de motoro.

ekzemploj: Kelkaj aŭtomobiloj kuris sur la stratoj. — Vi aŭtomobilos en Francujo laŭ la ŝoseo E75. — Mi ŝatus viziti eŭropajn landojn per loĝ-aŭtomobilo. — Mi memoras pri amiko mia, ŝoforo de ŝarĝ-aŭtomobilo.

angle: car
ĉine; 汽车
france: (une) auto(mobile), voiture; ~i = faire de l'automobile, aller en voiture; ~ = en auto ; ŝarĝ~o = (un) poids lourd.
germane: Auto, PKW, Kfz.
hispane: automóvil
hungare: autó, automobil
portugale: automóvel, carro
ruse: автомобиль; = автомобильный; = ехать на автомобиле



radiko: aŭtor-
baza vorto: aŭtor-o

difino: Verkinto (de libro aŭ de scienca, literatura, belarta verko).

ekzemploj: Verkinto havas aŭtorajn rajtojn al viaj libroj. — Kiom da verkoj vi aŭtoris? — Aŭtora subskribo en libro estas tre valora. — Ĉu estas aŭtororajtoj?

angle: author
ĉine: 作者
france: (un) auteur ; ~a = d'auteur ; ~rajt⋅o⋅j = (des) droits d'auteur.
germane: Verfasser, Autor, Urheber, Schöpfer (eines Werkes)
hispane: autor
hungare: szerző, alkotó; ~i = alkot, szerez (zenét); = szerzői
portugale: autor; ~a = autoral; ~eco = autoria; ~rajtoj = direitos autorais; kun~o = co-autor.
ruse: автор; ~i = являться автором; = авторский



radiko: aŭtun-
baza vorto: aŭtun-o

difino: Sezono de malvarmiĝo post somero, antaŭ vintro en Eŭropo.

ekzemploj: Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. — Ankoraŭ estis agrable varme, sed jam senteblis la malvarmeta spiro de aŭtuno. — Aŭtune la vetero estas ofte pli agrabla ol printempe.

angle: autumn
ĉine: 秋季
france: l'automne (une); ~a = automnal(e); ~e = en automne.
germane: Herbst
hispane: otoño
hungare: ősz; ~a = őszi; ~e = ősszel
portugale: outono; ~a = outonal
ruse: осень; = осенний; = осенью



radiko: av-
baza vorto: av-o

difino: Patro de patro aŭ patrino.

ekzemploj: Mi havas mian avon kaj mian avinon. — Miaj geavoj jam mortis. — Mi ŝategas viziti miajn geavojn. — Kiam mi naskiĝis, ankoraŭ vivis mia praavino.

angle: grandfather
ĉine: 祖父,外祖父
france: (un) grand-père ; ge~o·j = (des) grands-parents; pra~o = aïeul, arrière grand-père.
germane: Großvater
hispane: abuelo
hungare: nagyapa, nagyapó
portugale: avô; ~ino: avó
ruse: дед, дедушка; = дедов, дедовский



radiko: aviad-il-
baza vorto: aviad-il-o

difino: Flugmaŝino; ilo por aviadi; aviad-i = flugi per maŝino; aviad-ist-o = gvidanto de flugmaŝino

ekzemploj: Mi ĉiam sentime vojaĝas aviadile. — Nuntempe inter la kontinentoj estas multaj fluglinioj, kiuj uzas multegajn aviadilojn. — Aviadistoj bombadas malamikojn dum milito. — Per tekniko oni faris la tankojn kaj la milit-aviadilojn.

angle: aeroplane, aircraft, airplane
ĉine: 飞机
france: (un) avion, (l')outil de l'aviation; ~e = par avion ; (aviad-i = faire de l'avion, voler; aviad-o = (l')aviation; aviad-isto = (un) aviateur).
germane: Flugzeug
hispane: aeronave, avión
hungare: repülőgép; ~e = repülővel
portugale: avião; ~ejo = hangar; ~ŝipo = porta-aviões
ruse: летательный аппарат, самолёт; = авиационный