Vt: C

El La bona lingvo
Revizio de 13:54, 28 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> <hr> <br> ''radiko:'' cel-<br> ''baza vorto:'' '''cel-o'''<br> ''difino: '' Tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni vo...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi




radiko: cel-
baza vorto: cel-o

difino: Tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni volas veni; tio, kion oni volas atingi;tio, al kio oni direktas sian pafilon, por atingi ĝin per kuglo; celi = voli atingi; voli komprenigi ("kion vi celas?")

ekzemploj: Trafi du celojn per unu ŝtono. — Li celis trafi paseron, sed trafis anseron. — Ŝerce dirita afero, cele pensita afero. — La celo de ŝia vivo estas trovi riĉan edzon. — Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon. — Profiton celu, sed aliajn ne pelu. — Mi estas alcela homo - konscia pri mia celo. — La diskuto estis sencela.

angle: goal, target
ĉine: 目的
france: viser, tendre à, se proposer (de); ~o = (un) but, objectif, (une) visée; ~a = d'objectif, final(e); ~ilo = (un) viseur; laŭ~a = qui mène au but, approprié, adéquat~eco = (la) finalité; ~e al = dans le but de; sen~e = au hasard
germane: Ziel, (Zweck, Absicht)
hispane: objetivo, meta
hungare: cél, szándék
portugale: alvo, meta, objetivo; ~i = mirar, apontar; visar; objetivar; ~ado = empenho; ~ilo = alça de mira; al~a = direto ao ponto; laŭ~a = funcional; sen~a = sem propósito, inútil; sen~e = sem destino, à toa
ruse: цель; ~i = целиться, прицеливаться, держать на прицеле, иметь целью



radiko: cent
baza vorto: cent
difino: 100.

ekzemploj: ducent: 200; cent du: 102; ducent tridek: 230. — La centa homo envenis. — Mi aĉetis kelkajn centojn da folioj. — La vendisto redonis al mi dek centonojn da eŭroj.

angle: hundred
ĉine:
france: cent; ~a = (le ou la) centième; ~o = (une) centaine; ~ono = (un) centième; ~obla = centuple; ~ope = à cent; ~um-a = centésimal(e).
germane: hundert
hispane:cien (número)
hungare: cent (100 cent = 1 euró)
portugale: cem; ~o = cento; ~a = centésimo (ordinal); ~ono = centésimo (fração); ~oblo = cêntuplo; ~ope = em grupos de cem; ~uma = centesimal (sistema de graduação ou numeração)
ruse: сто; ~o = сотня; = сотый



radiko: centr-
baza vorto: centr-o

difino: La mezo de cirklo, rondo, urbo, agado,...

ekzemploj: Via urbo fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero. — Centra punkto, kvartalo, regantaro. — Pezocentro estas la punkto, en kiu oni povas imagi koncentrita la tutan pezon aŭ mason de korpo. — Grekaj saĝuloj jam starigis la bazojn de sun-centra teorio. — La antikvaj astronomiistoj modelis en tero-centra sistemo la planed-movojn vidatajn de la tero.

angle: a centre/center; ~i to centralize
ĉine: 中心
france: (un) centre; -~a = central(e); ~i = centrer; al~a = centripète; de~a = centrifuge; sam~a = concentrique.
germane: Zentrum, Mittelpunkt
hispane: centro
hungare: központ, középpont
portugale:centro; ~a = central (no centro); ~i = centrar, centralizar (pôr no centro); ~ulo = que joga no centro; al~a = centrípeto; de~a = centrífugo; sam~a = concêntrico
ruse: центр; ~i = центрировать, центровать; = центральный, центровой



radiko: cert-
baza vorto: cert-a

difino: Sen dubo; difinita; esti certa pri.../ke.. =: ne dubi pri.../ke...

ekzemploj: Mi estas certa (mi certas) pri tio, ke li revenos. — Kiu iras sperte, iras certe. — Pli da okuloj, pli da certeco. — Disputo kredigas, sed ne certigas. — Mi nur volis certiĝi pri tio, ĉu li diras veron. — Ŝi ŝatas montri sin memcerta. — Lia intenco estas certa, kaj neniu ŝanĝos ĝin. — Plej certa laboro estas laboro per oro. — Certe, kiel duoble du kvar.

angle: certain, sure; ~i to be sure
ĉine: 确定
france: certain(e), sûr(e); ~e = certainement, assurément, à coup sûr ; ~o = (la) certitude; ~igi = certifier; ~iĝi = devenir certain, s'assurer.
germane: sicher(e,r,s), gewiss(e,r,s)
hispane: sin duda, no tener dudas; ~e = ciertamente
hungare: biztos, bizonyos
portugale: certo (sem dúvida), seguro; ~e = certamente, decerto; ~eco = certeza; ~igi = assegurar, certificar; ~iĝi = certificar-se
ruse: 1) уверенный, 2) верный, достоверный, несомненный, безусловный; = достоверное знание; ~e = 1) уверенно, 2) верно, достоверно, несомненно, безусловно, конечно, разумеется



radiko: citron-
baza vorto: citron-o

difino: Flava frukto kun acida suko.

ekzemploj: Mi ne ŝatas trinki citron-sukon. — Oni uzas citronojn por pluraj kuir-receptoj. — Oranĝoj estas pli dolĉaj ol citronoj. — Citrona gusto estas acida.

angle: lemon
ĉine: 柠檬
france: (un) citron ; ~a = citronné(e); ~prem-ilo = (un) presse-citron.
germane: Zitrone
hispane: limón (fruta)
hungare: citrom
portugale:limão; ~ujo = limoeiro; ~premilo = espremedor de limão
ruse: лимон; = лимонный