Vt: D

El La bona lingvo
Revizio de 20:20, 22 Jan. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br><hr> <br> ''radiko:'' da<br> ''baza vorto:'' '''da '''<br> ''difino: '' Prepozicio por indiki, pri kio temas la mezuro. <br> ''...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi




radiko: da
baza vorto: da

difino: Prepozicio por indiki, pri kio temas la mezuro.

ekzemploj: Du litroj da akvo. — Unu glaso da pom-suko. — Grupo da homoj. — Riĉulo havas multe da mono. — En la botelo estas litro da lakto. — Miloj da homoj falis en la granda batalo. — Li havas pli da saĝo ol dek mil viroj. — Kiom da mono li ricevis? Multon da mono. — Botelo da vino = tiom da vino, kiom estas aŭ estis en botelo, sed botelo de vino = botelo en kiu estas aŭ estis vino.

angle: of (when referring to a quantity or measurement)
ĉine: 前置词,用在量词和可量名词之间,以表示其后名词的量
france: de, d', quand on précise une quantité, une mesure de quelque chose;Ex. du litroj ~ akvo = Deŭ litres d'eau; Unu glaso ~ pomsuko = un verre de jus de pomme; kiom da homoj? = combien d'hommes?
germane: Diese Präposition wird benutzt, um eine Menge, eine Anzahl oder ein Maß von etwas zu beschreiben: glaso da akvo ~ ein Glas Wasser, kilogramo da pomoj ~ ein Kilo Äpfel.
hispane: de (preposición; cuando vamos a precisar una cantidad – un vaso de agua = glaso da akvo)
hungare: Részelő elöljárószó. Megmutatja, hogy az előtte álló mennyiséget a tárgyak vagy dolgok mely halmazából vesszük. Példák: Du litroj da akvo. - Két liter víz; Du glasoj da akvo. - Két pohár víz; Multe da mono. - Sok pénz; Multo da mono. - Pénz sokasága; Grupo da homoj. - Emberek csoportja; Botelo da vino = annyi bor, amennyi egy palackba belefér, de botelo de vino = palack amelyben van vagy volt bor: borospalack, borosüveg. En la botelo estas litro da lakto. - Az üvegben egy liter tej van. Miloj da homoj falis en la granda batalo. - A nagy csatában sok ember esett el. La riĉulo havas multe da mono. - A gazdagnak sok pénze van. Matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro. Reggel minden csupa harmat volt a sátor körül.
portugale: de (referindo-se a quantidade): du glasoj ~ akvo = dois copos de água; multe ~ mono = muito dinheiro (muita quantidade de)
ruse: предлог, соответствующий русскому родительному падежу без предлога; употребляется для связи слова или словосочетания, выражающего меру или количество (например: multe da papero - много бумаги)



radiko: dan-
baza vorto: dan-o

difino: Civitano de Danujo

ekzemploj: Ĉu vi konas ja la historion de Danujo? — En la verko: Hamleto reĝido de Danujo, Hamleto diras al la reĝo: "Vi trinku, mortigisto! — Pri tiu sporto la danoj gajnis ĉi-jare. — Tiu kanto estas populara dana kanto.

angle: a Dane, Danish person
ĉine: 丹麦人
france: un Danois; ~a = danois(e).
germane: Däne
hispane: danés (ciudadano de Dinamarca)
hungare: dán
portugale: dinamarquês
ruse: датчанин; = датский



radiko: danc-
baza vorto: danc-i

difino: Ritme kaj harmonie movi sin, irante laŭ muziko.

ekzemploj: Facile estas danci, se la feliĉo kantas. — Ek, konduku la dancon! — Jen tre danca muziko, ĉu ni dancos? — Tiuj geedzoj estas mirindaj dancistoj. — La dancejo apudis la restoraciajn tablojn, eĉ dum manĝado kelkaj dancis.

angle: to dance; ~o a dance
ĉine: 跳舞
france: danser ; ~o = une danse, ~a = dansant(e), qui invite à la danse; ~isto = (un) danseur.
germane: tanzen
hispane: bailar; ~o = baile
hungare: táncol
portugale: dançar, bailar; ~ejo = danceteria; ~isto = dançarino, passista
ruse: танцевать, плясать; = танец, пляска; = танцевальный, плясовой



radiko: danĝer-
baza vorto: danĝer-o

difino: Kio povas esti malbona; kio povas kaŭzi malfeliĉon; kio povas eĉ kaŭzi morton.

ekzemploj: Danĝero ĉeestas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. — Estinta amiko estas plej danĝera malamiko. — Plej danĝera malsano estas manko de saĝo. — Resti kun leono estas danĝere. — Por infanaj oreloj danĝeras malbelaj paroloj. — La danĝereco de tiu vojo estas granda.

angle: a danger; ~a = dangerous
ĉine: 危险
france: un danger ; ~a = dangereŭ(-euse), périlleŭ(-se) ; ~e = dangeureusement; ~eco = (la) dangerosité.
germane: Gefahr
hispane: peligro
hungare: vész, veszély
portugale: perigo, risco; ~a = perigoso, arriscado; ~eco = periculosidade
ruse: опасность; ~i = быть опасным; = опасный; = опасно



radiko: dank-
baza vorto: dank-i

difino: Diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro.

ekzemploj: Mi dankas vin pro via letero. — Dankon! Ne dankinde! - Jen dankaj floroj por ŝi. — Danke al vi, mi sukcesis trapasi la ekzamenon. — Ŝi estas tre dankema. — Mi dankegas al vi. — Mi estas feliĉa, mi sentas dank-em-on por la vivo. — Kia maldankemo!

angle: to thank; ~o an expression of thanks, a thank-you; ~e = acknowledging, thanks to
ĉine: 感谢
france: remercier ; ~o = un remerciement ; ~a = reconnaissant(e), obligé(e) ; ~e = avec reconnaissance ; ~on! = merci !; ~e al = grace à; ~emo = (la) gratitude; mal~ema = ingrat(e); ne ~inde! = De rien!
germane: danken
hispane: agradecer; ~on = gracias
hungare: köszöni
portugale: agradecer; ~on! obrigado!; mi ~as vin por (pro)... = agradeço-lhe por...; ~e al = graças a, em virtude de; ~a, ~ema = agradecido, grato; mal~a, maléema = ingrato; ne ~inde! = de nada! não há por quê!
ruse: благодарить; = благодарность, признательность; = признательный, благодарный, благодарственный; = благодарно, с благодарностью, благодаря



radiko: dat-
baza vorto: dat-o

difino: Tago montrita per jaro, monato kaj numero de la tago: 2000-08-27, la 27a de aŭgusto de la jaro 2000; dati = skribi daton sur io; difini tempon de origino (de elfosaĵo, kaj tiel plu).

ekzemploj: La dato de la unua tutmonda ekzameno estis la 9an de junio 2012. — Kiun daton ni havas hodiaŭ? — Oni kelkafoje ricevas sendatan dokumenton, ne forgesu dati vian leteron. — Oni ne devas antaŭdati dokumenton. — Oni faris la datadon de la okazaĵo science. — La unua eldono de la Unua Libro datiĝas de julio 1887.

angle: date (calendar, not the fruit = daktilo)
ĉine: 日期
france: une date ; ~i = dater, mettre la date de; ~ado = (une) datation; ~iĝi = dater (de) , remonter (à); antaŭ~i = antidater; datreveno = anniversaire.
germane: Datum (nur Kalender)
hispane: fecha
hungare: dátum, kelet, keltezés
portugale: data; ~i = datar (documento); ~iĝi = datar de; pra~a = muito antigo
ruse: дата, число (месяца); ~i = датировать, помечать датой, определять дату



radiko: daŭr-
baza vorto: daŭr-i

difino: Ekzisti aŭ okazi dum pli longa tempo; ekzisti aŭ okazi ankaŭ (antaŭe kaj) poste; ne ĉesi.

ekzemploj: Ŝia kolero ne longe daŭris. — Por viroj en Eŭropo la meza daŭro de la vivo ne plu longiĝas. — Okazos nur nedaŭra doloreto. — Jen la daŭrigo de la rakonto. — Ne timu, daŭrigu, plu faru! — Tiaj floroj estas daŭremaj, eĉ ŝiritaj, eĉ sekaj ili konservas sian koloron.

angle: to last (length of time); ~o duration, length (of time); ~igi = to continue, to prolong
ĉine: 持续, 继续
france: durer, persister, continuer ; ~o = une durée ; ~a = durable, continuel(le); ~e = continûment; ~eme = à demeure; ~igi = continuer (qch.), prolonger, poursuivre; ne~a = passager, éphémère.
germane: daŭri: dauern, andauern; daŭro: Dauer, Verlauf
hispane: continuar, durar, seguir (en el tiempo)
hungare: 1. (el)tart, elhúzódik; 2. kitart, folytatódik, megmarad
portugale: durar, permanecer, prosseguir, continuar; ~o = duração, decurso; ~a, ~ema = duradouro; longe~a = demorado; ~igo = continuação, prosseguimento
ruse: продолжаться, длиться; ~o продолжительность, длительность; = продолжительный, длительный, долгий; = 1) продолжительно, длительно, долго, 2) по-прежнему, всё ещё



radiko: de
baza vorto: de

difino: Vorto, kiu indikas la devenon; la faranton; la apartenon; mal-al.

ekzemploj: Li venas de Azio. — Iri de la hejmo al la urbo. — Li falis de seĝo. — Mi ricevis tion de li, t. e. letero skribita de li. — Mi devos ŝanĝi la radon de mia aŭto. — La kunveno okazos ekde la oka ĝis la dek-unua. — Li estas denaska parolanto de Esperanto. — De nun mi ne devojiĝos de la Fundamento. — La itala lingvo devenas de la latina lingvo.

angle: of (matching most English uses of the word, except to express a quantity or measurement, in which case we use da)
ĉine: 表示:从,由,之等的前置词
france: de possession, origine ou par en tant qu'agent du passif: far-ita ~ ... = fait par ...; ek~ = depuis; ~ nun = désormais, dorénavant; ~voj-iĝi = s'égarer, se dévoyer; ~veni = provenir, descendre (de).
germane: von (Die Päposition, die zeigt, dass an diesem Ort / zu diesem Zeitpunkt, eine Bewegung, Handlung, Abstammung beginnt.)
hispane: de (preposición de pertenencia – la aŭto de Karlo = el auto de Carlos)
hungare: Sok jelentésű elöljárószó. Fő szerepe a birtokviszony jelölése. Példák: Li venas de Azio Ázsiából jön.; iri de la hejmo al la urbo otthonról a városba menni; li falis de seĝo leesett a székről; mi ricevis tion de li azt tőle kapatam; Leteron sktribita de li általa írottt levelet; Rado de aŭto autókerék; libro de mia filo a fiam könyve.
portugale: de (pertencente ou relativo a); de, desde; feito por; a partir de; ~...ĝis... = de... até...; ~naska' = nato, inato; ~veno = origem; ~vojiĝi = desviar-se
ruse: 1) от, с, из; 2) соответствует русскому родительному падежу без предлога (например: patro de Petro - отец Петра)



radiko: decembr-
baza vorto: decembr-o

difino: Lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro, dek-dua monato de la jaro.


ekzemploj: Dum decembro pluvis preskaŭ ĉiutage. — La decembraj festoj estis ĝojaj. — Mi bone ricevis la decembran numeron de nia revuo, sed ne la novembran. — Decembre ofte neĝas en nia lando.

angle: December
ĉine: 十二月
france: décembre ; ~a = de décembre; ~e = en décembre.
germane: Dezember
hispane: diciembre
hungare: december
portugale: dezembro
ruse: декабрь; = декабрьский; = в декабре



radiko: decid-
baza vorto: decid-i

difino: Ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion aŭ volon, post konsiderado.

ekzemploj: Homo fidas, feliĉo decidas. — Ne rapidu, trankvile decidu. — Mi lasos la aferon al ŝia decido. — Fine li komandis per laŭta kaj decida voĉo. — Mi ne laboros por tia prezo, ŝi diris decide. — Li eble ankoraŭ decidos tion fari. — La edziĝ-dato estos decidata morgaŭ. — Mi ne estas tre decidema. — Jen decidiga kialo.

angle: to decide; ~o a decision
ĉine: 决定
france: décider ; ~o = décision, résolution ; ~a = décidé(e), résolu(e), déterminé(e), ~e = décidément; ~ema = résolu(e) (qqun); ~iga = décisif, catégorique.
germane: entscheiden, beschließen
hispane: decidir; ~o = decisión
hungare: elhatároz
portugale: decidir, resolver; ~a, ~iga = decisivo; ema = resoluto, decidido
ruse: решать, принимать решение; = решение; éа = решающий, решительный; = решительно



radiko: dediĉ-
baza vorto: dediĉ-i

difino: Enskribi en libron specialajn vortojn por la ricevonto; mencii, ke libro aŭ poemo estas verkita por (ofte fakte: honore al) iu; uzi preskaŭ ĉiun sian tempon aŭ forton por iu celo.

ekzemploj: Li havis la eblecon dediĉi multe da tempo al tio. — Mi aĉetis libron kun manskribita dediĉo de la aŭtoro. — De tiu tempo li dediĉis sin al verkado. — Vivo dediĉe al malriĉuloj. — Okazos festo dediĉe al la kvindek-jar-iĝo de la fino de la milito.

angle: to dedicate, devote, set aside
ĉine: 致力于,献身
france: dédier, consacrer à ; ~o = une dédicace, consécration, offrande; sin ~i = se consacrer, se dévouer à.
germane: widmen
hispane: dedicar; consagrar
hungare: áldoz, szán
portugale: dedicar; ~o = dedicação, oferecimento; dedicatória; sin ~i = consagrar-se a, votar-se a, devotar-se a
ruse: посвящать; = посвящение



radiko: deĵor-
baza vorto: deĵor-i

difino: Plenumi sian servon (laŭ horaro).

ekzemploj: En tiu vilaĝo deĵoras plen-tempe instruisto. — La flegistino deĵoros dum la nokto kaj helpos, se io okazos. — Dum unu monato mi havas du noktajn deĵorojn. — Voku la deĵorantan kuraciston! — Iru al la deĵorejo, kie vi trovos la flegistinon.

angle: to be on duty
ĉine: 值班,值勤
france: être de service, de jour ; ~o = un (jour de) service, tour; ~anto = (un) employé, quelqu'un de service; ~ejo = (une) salle de garde.
germane: Dienst haben
hispane: atender, servir (en turnos), estar de servicio
hungare: ügyel
portugale: dar plantão, ficar de serviço
ruse: дежурить; = дежурство; = дежурный



radiko: dek
baza vorto: dek

difino: 10; dudek: 20; dek du: 12; naŭdek tri: 93.

ekzemploj: Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. — Dek kaj dek faras dudek. — Donu al mi dekon da biletoj. — La deka estos la lasta. — La dekono de cent estas dek, male la dekoblo de dek estas cent. — Piedpilkon oni ludas en grupo de dek unu ludantoj.

angle: ten
ĉine:
france: dix ; ~o = une dizaine ; ~a = dixième; ~oblo = (un) décuple; ~ono = (un) dixième; ~ope = à dix; ~uma = décimal.
germane: zehn
hispane: diez
hungare: tíz
portugale: dez; ~o = dezena; ~a = décimo (ordinal); ~opo = grupo de dez; ~oblo = décuplo; ~ono = décimo (fração); ~uma = decimal (escala ou sistema numérico)
ruse: десять; = десятка, десяток; ~a = десятый; = в-десятых



radiko: dekstr-
baza vorto: dekstr-a

difino: Ne je la flanko de la koro de homo, sed en la alia flanko. Je la oriento, kiam oni rigardas norden.

ekzemploj: La plimulto de homoj uzas pli facile la dekstran manon ol la maldekstran, tamen kelkaj estas ambaŭ-dekstraj. — Esperanton, kiel la plimulton de lingvoj, oni skribas de maldekstre dekstren. — Kontraŭe oni komprenas la kunmetitajn vortojn de dekstro maldekstren. — Iuj famaj tenisistoj estis maldekstra-man-uloj.

angle: right (direction)
ĉine:
france: droit(e) ; ~e = à droite ; mal~a = gauche; ~en! = à (vers la) droite! mal~manulo = (un) gaucher.
germane: recht(e,r,s)
hispane: derecha (dirección)
hungare: jobb
portugale: direito (lado); mal~a = esquerdo; ~isto = direitista (política)
ruse: правый; = правая сторона, правый бок; ~e = справа, направо, вправо (на вопрос где?)



radiko: demand-
baza vorto: demand-i

difino: Diri ion al iu por ekscii ion.

ekzemploj: Li demandis al ŝi, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. — Kiu demandas, tiu ne eraras. — Kia demando, tia respondo. — Peto kaj demando kondukas tra la tuta lando. — Ŝi parolis kun tono jesanta kaj samtempe demanda. — Sendemande li plenumis la taskojn. — Post longa pridemandado kaj esplorado li komprenis tion, kio okazis. — La virino ankoraŭ restis demandema pri ŝia edzo.

angle: to ask (a question, not make a request), to inquire, to question
ĉine:
france: interroger, questionner, demander ; ~o = une question ; ~a = interrogatif(-ive); ~ema = interrogateur(-trice); pri~o = (un) interrogatoire
germane: fragen
hispane: preguntar
hungare: kérdez
portugale: perguntar; ~o = pergunta, questão, indagação; pri~i = interrogar
ruse: спросить; ~o = вопрос; = вопросительный



radiko: de-nov-
baza vorto: de-nov-e

difino: Plian fojon de la komenco, laŭ (ek-de) nova fojo, re-e.

ekzemploj: Mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. — Li atendas kaj koleras kaj denove atendas. — Eble iam la homoj denove komencos komprenadi unu la alian.

angle: again, anew, afresh
ĉine: 更,复,再一次
france: à nouveau, à neuf implique une nouveauté, une manière différente; souvent employé dans le sens de: de nouveau, une nouvelle fois ( sans vraiment de nouveauté )
germane: erneut
hispane: de nuevo, otra vez, nuevamente
hungare: ismét, újból, megint
portugale: de novo, novamente
ruse: снова, вновь, опять



radiko: departement-
baza vorto: departement-o

difino: Fako de grava institucio, parto de ministrejo.

ekzemploj: Li iĝis estro de la Lingva departemento de internacia organizaĵo pri kulturo. — Mi estas membro de la Departemento por Popola Edukado. — Unu fojon mi eĉ estis estro de departemento. — Tio estas departementa decido.

angle: a department
ĉine: 机关的分部
france: un département ; ~a = départemental(e)
germane: Verwaltungsabteilung, -bezirk, Departement
hispane: departamento; (división política de un estado)
hungare: megye, járás, kerület, körzet
portugale: departamento
ruse: департамент, ведомство, управление; = департаментский, ведомственный



radiko: desegn-
baza vorto: desegn-i

difino: Fari bildon per krajono, plumo, kreto (sur papero aŭ sur alia aĵo); (ankaŭ:) fari bildon de farota objekto.

ekzemploj: Mi scias iom desegni. — Montriĝas, ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon. — Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn pri desegnado... — Kia bela desegno, kiaj koloroj, ĝi estas rava. — Tiu desegnaĵo estas laboro de bonega desegnisto. — Ĉu vere ĝi estas desegnita de vi? — Li prezentis al mi infan-desegnan kolekton.

angle: to draw, to design
ĉine: 画出轮廓,绘,设计
france: dessiner, tracer ; ~o = le dessin ; ~aĵo = (un) dessin; ~isto = (un) dessinateur.
germane: zeichnen
hispane: dibujar
hungare: rajzol
portugale: desenhar; ~o, ~aĵo = desenho
ruse: чертить, рисовать



radiko: dev-
baza vorto: dev-i

difino: Ne povi ne fari, pro neceseco aŭ forta volo, aŭ pro ordono; devas esti = sendube (aŭ tre verŝajne) estas.

ekzemploj: En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. — Kiu volas mensogi, devas bone memori. — Ne danku min, estas mia devo. — Demando ne kostas, demando ne devigas. — Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. — Jenas kelkaj nedevigaj demandoj. — Li igis sin deva al pagado granda.

angle: to have to, must, be obliged to; ~o a duty, an obligation
ĉine: 必须,应该;devo 义务
france: devoir, être obligé ou tenu de ; ~o = le devoir; ~igi = obliger; ne~deviga = facultatif(-ive); sin ~igi = s'engager à.
germane: müssen, verpflichtet sein
hispane: deber (obligación), estar obligado a
hungare: kell
portugale: dever, ser ou estar obrigado a; ~o = obrigação, dever; ~igi = obrigar; ~ontigi sin = comprometer-se a; ne~iga = facultativo
ruse: долженстовать, быть должным, быть обязанным; ~o = долг, обязанность



radiko: dezir-
baza vorto: dezir-i

difino: Voli havi ion; voli fari ion; voli ĝui ion.

ekzemploj: Kion vi deziras, miaj karaj? — Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! — Kiu tro multe deziras, nenion akiras. — Deziru sincere, vi atingos libere. — Mi volonte plenumis lian deziron. — Volo kaj deziro leĝojn ne konas. — Ŝi beliĝis, ŝi iĝis dezirinda. — Ĉu la dezirintaj ŝanĝoj montriĝos necesaj?

angle: to wish, desire
ĉine: 想望
france: désirer, convoiter ; ~o = un désir, une envie, convoitise; ~inda = désirable.
germane: wünschen, begehren
hispane: desear
hungare: kíván
portugale: desejar; ~inda = desejável
ruse: желать; ~o = желание, пожелание



radiko: di-
baza vorto: di-o

difino: Plej supera, supernatura estulo aŭ estaĵo (nehoma).

ekzemploj: En komenco estis la vorto kaj la vorto estis Dio. — Dio donis, Dio prenis. — Dio mia! Jen mia edzo. — Li vivis dian sperton. — Ili preĝis al naturaj diaĵoj. — Jen la beleca diino. — Iuj homoj estas sen-di-uloj aŭ sen-di-istoj. — Kelkaj popoloj diigas la naturon.

angle: a god; ~a = divine
ĉine:
france: un dieu, Dieu ; ~a = divin(e); ~aĵo = (une) divinité; ~ino = (une) déesse; sen~isto = athéiste; ~igi = diviniser.
germane: Gott (ein beliebiger)
hispane: dios
hungare: isten
portugale: deus; ~a = divino; ~aĵo = divindade (ser divino); ~eco = divindade (caráter divino); ~igi = endeusar; ~ismo = deísmo
ruse: бог, Бог, верховное божество; ~a = божий, божественный, божеский



radiko: diabl-
baza vorto: diabl-o

difino: Supernatura estulo aŭ estaĵo de malbono.

ekzemploj: Ne voku diablon, ĉar li povas aperi. — La diabloj vin prenu! — Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. — Diable! Mi perdis la monujon! — Li estas vera diablo kun la virinoj! — Vizaĝo agrabla sed malsaĝo diabla. — Ne faru diablaĵojn, kiam mi forestos. — La infano estas vera diableto! — Tiu diablino min trompis diablece!

angle: a devil; ~a = devilish, diabolical
ĉine: 魔鬼
france: un diable ; ~a = diabolique ; ~e = diable, diantre!; ~ece = diaboliquement; ~aĵo = (une) diablerie; ~ino = (une) diablesse.
germane: Teufel
hispane: diablo
hungare: ördög
portugale: diabo, demônio, capeta; ~a, ~eca = diabólico, demoníaco, endiabrado; ~aĵo = diabrura
ruse: чёрт, дьявол; ~a = дьявольский, чертовский; = дьявольски, чертовски



radiko: difin-
baza vorto: difin-i

difino: Precize, sen-dubige klarigi aŭ priskribi ideon, vorton, taskon, menciante ecojn, kiujn ĝi havas kaj ne havas.

ekzemploj: Ĉu vi povus difini, kion signifas tiu vorto? — Trinkaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. — Tiu odoro estas tute ne-difin-ebla. — La estro jam difinis taskojn al mi. — En Esperanto "la" estas difina artikolo. — Ni renkontiĝos en la difinita tempo.

angle: to define; ~o = a definition
ĉine: 下定义;difino 定义
france: définir ; ~o = une définition ; ~a = défini(e); ~ita = défini(e), arrêté(e), net(te); ne~ebla = indéfinissable
germane: definieren
hispane: definir
hungare: meghatároz, definiál
portugale: definir
ruse: определить; ~o = определение



radiko: dik-
baza vorto: dik-a

difino: (Kun mezuro pli granda ol kutime en ne-ĉefa direkto (arbo dika aŭ maldika, dum la alto estas sama).

ekzemploj: Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. — Haro estas tre maldika. — Kie maldike, tie rompiĝas. — Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas. — Mi diklitere skribas la titolon.

angle: thick, fat
ĉine: 厚的,粗的,胖的,浓稠的
france: gros(se), épais(se) ; ~o = épaisseur; mal~a = mince, ténu(e), menu(e)0, fin(e); ~iĝi = grossir; mal~iĝo = amaigrissement.
germane: dick(e,r,s)
hispane: gordo, grueso
hungare: kövér, testes, elhízott, túltáplált
portugale: grosso, espesso; volumoso; gordo; ~iĝi = engrossar, engordar; ~eco = grossura, espessura; ~litero = negrito
ruse: толстый, полный