Vt: H

El La bona lingvo
Revizio de 19:31, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> ''radiko:'' ha<br> ''baza vorto:'' '''ha!'''<br> ''difino:'' Ekkri-vorto pro surprizo. <br> ''ekzemploj:'' Ha! Kia originalu...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


radiko: ha
baza vorto: ha!

difino: Ekkri-vorto pro surprizo.

ekzemploj: Ha! Kia originalulo vi estas! — Ha! Fine vi alvenas! — Ha! Mi neniam estus pensinta, ke vi lernas Esperanton!.

angle: Ah! (surprise, wonderment, realisation)
ĉine: 惊叹词:啊
france: Ah ! (surprise, étonnement).
germane: Ausruf, der Überraschung ausdrückt
hispane: ah! (expresión de sorpresa)
hungare: Ah!
portugale:ah!
ruse: а!, ха!, ах!, ох! (выражение удивления от чего-л. хорошего или плохого)




radiko: hal-
baza vorto: hal-o

difino: Granda ejo kun tegmento (por bazaro, foiro, sporto kaj tiel plu); salono, akceptosalono, ĉambrego.

ekzemploj: Ni renkontiĝu en la halo de la hotelo. — En ĉi tiu konstruaĵo ne estas sufiĉe grandaj haloj. — La stacidomo de nia urbo havas grandan halon.

angle: a hall
ĉine: 厅,堂
france: (un) hall, (une) halle, grande salle.
germane: Halle
hispane: salón, vestíbulo
hungare: hall, terem, csarnok
portugale: salão, mercado coberto, hall (em estação, hotel, feira etc.)
ruse: зал, зала



radiko: halt-
baza vorto: halt-i

difino: Ĉesi moviĝi, iri, agi; interrompi sian iradon aŭ veturadon; haltejo = loko, kie kutime haltas trajno/vagonaro, tramo, aŭtobuso kaj tiel plu.

ekzemploj: La soldatoj haltis post longa marŝado. — La vagonaro haltas dek minutojn ĉe tiu stacio. — Haltu! (ne iru plue). — La policanoj kriis al la homamaso: ne haltadu! — Se li iros per aŭtobuso, ni devos kune atendi ĉe la haltejo. — Li haltigis iun pasanton, por demandi lin pri la vojo. — Senhalta vagonaro estas tiu, kiu iras rekte al la celata loko, ne haltante dumvoje.

angle: to stop moving, to halt
ĉine: 停止,留留
france: s'arrêter, faire halte ; ~o = (une) halte, (un) arrêt; ~adi = s'arrêter longuement, stationner; ~ejo = (une) halte (ch. de fer), (un) arrêt (de bus); ~igi = arrêter,stopper; sen~a = direct(e), sans arrêt.
germane: an-, inne-, halten
hispane: detenerse
hungare: megáll
portugale: parar, deter-se; -o, -ado = parada (interrupção); -ejo = parada (de ônibus, trem etc.); -igi = fazer parar, deter; sen-a = sem parada, contínuo
ruse: остановиться, встать; = остановка, стоянка, привал



radiko: har-
baza vorto: har-o

difino: Fadenforma kreskaĵo sur la haŭto de homo aŭ de iuj bestoj (ĉe homoj multaj haroj kreskas sur la kapo, tial pri homoj "hararo" kutime signifas "ĉiuj kapharoj kune").

ekzemploj: Haro estas tre maldika. — Lia tre nigra hararo estas rimarkinda. — Ĉevaloj havas longajn haregojn. — Harplektaĵo estas kelkaj ŝnure kunplektitaj(kruce kunigitaj) tufoj de kapharoj. — Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vango-haroj. — Mi vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj. — Li estis malbela kaj senhara. — La punoj, laŭ la priskribo, estis harstarigaj/timindaj.

angle: a hair (hair in the sense of the many hairs on one's head = hararo)
ĉine: 毛,髪
france: (un) poil, cheveu; ~aro = (une) chevelure; lip~o-j = (des) moustaches; vang~o-j = (des) favoris; okul~o-j = (des) cils; sen~a = chauve; ~star-ig-a = horrible, à faire dresser les cheveŭ sur la tête.
germane: Haar (nur ein einzelnes)
hispane: cabello, pelo (cabellera = hararo)
hungare: szőr, haj
portugale: cabelo, pelo; -aro = cabeleira; pelame; -ego = cerda; -eto = penugem; -plena = peludo, cabeludo; okul-oj = pestanas; sen-a = careca; glabro
ruse: волос; = волосяной



radiko: haŭt-
baza vorto: haŭt-o

difino:" La surfaco de homa aŭ besta korpo.

ekzemploj: Serpentoj ĉiujare deĵetas la haŭton. — Via haŭto estas tre delikata. — Mi havas haŭtan malsanon. — Oni senhaŭtigas kelkajn bestojn.

angle: skin
ĉine: 皮肤,动植物的皮
france: (une, la) peau, (un, l')épiderme; ~a = cutané(e); sen~igi = dépouiller; ~kurac-isto = (un) dermatologue; sen~iĝi = peler, muer, faire peau-neuve.
germane: Haut
hispane: piel
hungare: bőr
portugale: pele; -a = relativo à pele; -kuracisto = dermatologista; dik-ulo = paquiderme
ruse: кожа, кожура, кожица, корка (плодов); = кожный



radiko: hav-
baza vorto: hav-i

difino: Posedi; esti kun

ekzemploj: Havi bastonon ĉe la mano kaj ĉapelon sur la kapo. — Mi havas domon, monon, liton, ĉambron, ĉevalon, riĉaĵojn. — La urbo Parizo havas belajn monumentojn. — Ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron. — Vi havas du filojn, sed mi havas nur unu filinon. — Li malŝparis grandan parton de sia hav(aĵ)o. — Tiu vortaro enhavas ĉiujn komune uzatajn vortojn. Tiu libro estas nehavebla.

angle: to have, to possess
ĉine:
france: avoir ;~o = (un, l')avoir; en~i = avoir en soi, contenir, renfermer; ne~ebla = introuvable; mal~i = se passer de; ne-mal~ebla = indispensable, dont on ne peut se passer.
germane: haben (Nur i.S.v. besitzen! In Esperanto ist "haben" nicht Hilfverb!)
hispane: tener, poseer
hungare: bír, van neki
portugale: ter, possuir; -aĵoj = bens, haveres; -ebla = disponível, adquirível; -igi = obter (para si ou para outrem); -inda = desejável que merece aquisição); bon-a = rico, abastado; ek-i = adquirir; en-o = conteúdo; sen-a = sem bens, paupérrimo; nemal-ebla = indispensábel
ruse: иметь, обладать, владеть



radiko: haven-
baza vorto: haven-o

difino: Ŝirmita loko por enveno kaj restado de ŝipoj.

ekzemploj: En nia lando estas multaj mar-havenoj kaj kelkaj river-havenoj. — La ŝipo feliĉe alvenis ĉe la havenon. — La fiŝhavenoj/fiŝkaptistaj havenoj estas multaj, precipe sude. — Mi veturis per taksio al la flughaveno. — La havenaj konstruaĵoj estas grandaj.

angle: a haven, a port
ĉine: 港口,避难所
france: (un) port, un havre; ~a = portuaire; flug~o = (un) aéroport.
germane: Hafen
hispane: puerto; flug-o = aeropuerto
hungare: kikötő
portugale: porto; cais; flug-o = aeroporto
ruse: гавань, порт; = гаванский, портовый



radiko: hazard-
baza vorto: hazard-o

difino: Kiam io okazas sen plano, intenco, volo, reguleco.

ekzemploj: Pro hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis min. — Hazardo estas malbona gardo. — Ni ne planis la renkontiĝon, ĝi estis hazarda. — Pardonu! Mi vundis vin hazarde. — Kiu nenion hazardas, nenion gajnas.

angle: chance, randomness; -e = by chance
ĉine: 偶然,巧合
france: (un, le) hasard ; ~a = fortuit(e), accidentel(le) ; ~e = au hasard; ~i = tenter au hazard, tenter sa chance.
germane: Zufall
hispane: casualidad, azar
hungare: véletlen
portugale: acaso; -a = casual, fortuito; -e = ao acaso, a esmo; por acaso; -i = arriscar; -aĵo = obra do acaso; -ludo = jogo de azar
ruse: случай, случайность, неожиданность; = случайный, неожиданный; = случайно, неожиданно



radiko: hejm-
baza vorto: hejm-o

difino: La propra aŭ familia loĝejo; famili(ec)a restadejo.

ekzemploj: Vagulo ne havas hejmon. — La juda profeto estis elhejmigita el sia lando. — Ĉi tiu estas mia hejma lando kaj mia hejma lingvo estas parolata en ĝi. — Hejma besto vivas en hejmoj de la posedantoj. — Ĉu sinjoro Paŭlo estas hejme? — Mi reiras hejmen. — Post kelkaj tagoj li plene hejmiĝis ĉe ni.

angle: home' -e = at home
ĉine:
france: (un, le) chez soi, foyer; ~a = familier, domestique; ~e = chez soi; ~eca = intime; ~iĝi = se sentir chez soi; sen~a = sans foyer, sans feu ni lieu; sen~ulo (un) SDF sans domicile fixe.
germane: Heim
hispane: hogar
hungare: otthon
portugale: lar; -a = caseiro, doméstico; -e = em casa; en = para casa; -ema = sedentário; -obesto = animal doméstico; -olando = terra natal; -urbo = cidade natal ou de residência
ruse: дом, домашний, очаг; = домашний; = дома, по-домашнему, как у себя



radiko: hel-
baza vorto: hel-a

difino: Luma, prilumita (pri koloro: ne miksita kun nigro; miksita kun blanko).

ekzemploj: Tiun helan tagon ni decidis veturi al lago. — Post vetero malbela lumas suno plej hela. — Helecon nokte ni havas kiam brilas luno. — La lampo heligas la ĉambron. — Jam estas malhela nokto kaj pro tio mi nenien volas iri. — La ĉielo estas hele blua. — Ŝi surhavis malhele ruĝan robon. — Dum la festo en la urbo aŭdeblis laŭtaj, helaj voĉoj (pro gaja humoro). — Tiu novaĵo malheligis la ĝojan feston. — Ŝia vizaĝo heliĝis post lia rigardo.

angle: light, bright, clear (think of a colour mixed with white)
ĉine: 明鸁的,清爽的
france: clair(e), lumineŭ(-euse), non foncé(e), pâle (couleur); ~ec-o = (une, la) clarté; mal~a = sombre, foncé(e); mal~igi = assombrir; ~iĝi = s'éclaicir.
germane: hell(e,r,s)
hispane: claro (con brillo)
hungare: világos
portugale: claro, luminoso; -o, -eco = claridade, luminosidade; -igi = clarear; -kolora = de cor(es) clara(s)
ruse: яркий, ясный, светлый; = ярко, ясно, светло



radiko: help-
baza vorto: help-i

difino: Faciligi ies laboron; kune fari; esti utila por.

ekzemploj: Ni devas helpi unu la alian. — Se via tasko estas tro longa, mi helpos vin. — Ĉiuj konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas. — Silento multe helpas la mediton. — Ne rifuzu al mi vian helpon. — Esperanto estas helpa lingvo. — Esperanto estas bona helpilo por la lernado de la naciaj lingvoj. — La policano diris al li, ke li malhelpas la pasantojn. — La kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi.

angle: to help
ĉine: 帮助
france: aider, secourir ; ~o = aide, secours, assistance ; ~a = d'aide, aŭiliaire, secourable ; ~e = par aide, secours; Helpon! = À l'aide, au secours!; mal~i = gêner, troubler, empêcher; sen~a = privé(e) de secours, en détresse, impuissant(e), désarmé(e).
germane: helfen
hispane: ayudar
hungare: segít
portugale: ajudar, aŭiliar, socorrer; -o = ajuda, aŭílio, socorro; -a = aŭiliar; -anto, -isto = ajudante; -e de = com aŭílio de; -ema = prestativo; -on! = socorro!; -opeto = pedido de ajuda, socorro; mal-i = atrapalhar, prejudicar
ruse: помогать; = помощь; = вспомогательный, подсобный, подручный; = с помошью, при помощи



radiko: herb-
baza vorto: herb-o

difino: (Kutime verda) malgranda planto sen lignaj partoj.

ekzemploj: De tiu tempo la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. — La verda herbo kun la malgrandaj ruĝaj kaj blankaj floroj estis la subpieda tapiŝo. — La reĝidinoj rigardis unu la alian, rigardis sur la teron kaj inter la herberoj ili ekvidis grandajn nuksojn. — Flororiĉa, sufiĉe granda herbejo estas en mia kampara bieno.

angle: grass
ĉine:
france: (une) herbe ; ~a = herbacé(e); ~ero = (un) brin d'herbe; ~ejo = (une) prairie, (un) pré; ~et-aro = (un) gazon.
germane: Gras (Nur die Pflanze im Rasen)
hispane: hierba
hungare:
portugale: erva, relva; grama, pasto; -aĉo = erva daninha; -ejo = relvado, prado; pastagem
ruse: трава; = травяной, травянистый, травный



radiko: hered-
baza vorto: hered-i

difino: Ricevi ion post morto de iu; ekhavi iujn ecojn, kiujn havas aŭ havis (unu el) la gepatroj aŭ geavoj.

ekzemploj: Estas riĉa heredaĵo, sed mi devas dividi ĝin kun miaj gefratoj. — Iom post iom formiĝis la hereda nobelaro. — Hereda malsano havas genan kaŭzon. — Bonulo heredigas la genepojn. — La patro senheredigis maldankan filon.

angle: to inherit
ĉine: 继承,承袭
france: hériter ;~o = (un, l') héritage ; ~a = héréditaire ; ~e = en héritage; ~igi = léguer, faire son héritier (qq'un); sen~igi = déshériter; ~rajt-o-j = (des) droits de succession.
germane: erben
hispane: heredar (recibir herencia)
hungare: örököl
portugale: herdar (obter por herança); -a = hereditário; -aĵo = herança; -anto, -into, -onto = herdeiro; -igi = legar, testar; sen-igi = deserdar
ruse: (у)наследовать; = (у)наследование; = наследственный; = по наследству, в наследство



radiko: hieraŭ
baza vorto: hieraŭ

difino: En/dum la tago antaŭ la nuna tago.

ekzemploj: Hieraŭ multe pluvis. — Lia hieraŭa parolo estis tre bela. — Ne bedaŭru la hieraŭan (tagon), ne atendu la morgaŭan, ne forlasu la hodiaŭan. — Antaŭhieraŭ kaj hieraŭ neĝis, sed hodiaŭ sunas.

angle: yesterday
ĉine: 昨天
france: hier ; ~o = la veille ; ~a = de la veille, d'hier; antaŭ~ = avant-hier.
germane: gestern
hispane: ayer
hungare: tegnap
portugale: ontem; -a = de ontem; -o = véspera; antaŭ- = anteontem
ruse: вчера; = вчера, вчерашний день; = вчерашний



radiko: hispan-
baza vorto: hispan-o

difino: Loĝanto de Hispanujo.

ekzemploj: Hispanujo estas lando en la sudo de Eŭropo. — La ĉefurbo de Hispanujo estas Madrido. — La hispana lingvo ne estas malfacila.

angle: a Spaniard, a Spanish person
ĉine: 西班牙人
france: (un) Espagnol ; ~a = espagnol(e); ~in-o = (une) espagnole.
germane: Spanier
hispane: español (gentilicio)
hungare: spanyol
portugale: espanhol (povo); -a = relativo ao povo espanhol ou às línguas da Espanha
ruse: испанец; = испанский; = по-испански



radiko: histori-
baza vorto: histori-o

difino: Tio, kio okazis en la pasinteco.

ekzemploj: La centjara milito estas rakontata en la eŭropa historio. — La universitato posedis ... fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo kaj de arthistorio. — La historio estas registrita de historiistoj, kiuj uzas skribitajn dokumentojn. — Historie konata heroo. — Li studas la antaŭhistorion.

angle: history
ĉine: 历史
france: (une, l')histoire ; ~a = historique; ~e = historiquement; ~isto = (un) historien; art~o = (une, l')histoire de l'art; antaŭ~o = (la) préhistoire.
germane: Geschichte
hispane: historia (la historia)
hungare: történelem, történet
portugale: história; conto, narrativa; -a = histórico; -isto = historiador
ruse: история; = исторический; = исторически



radiko: ho
baza vorto: ho!

difino: Ekkrio esprimanta la vivecon de sento.

ekzemploj: Ho ve! Mi fartas malbone. — Ho, kia surprizo vidi vin ĉi tie! — Ho! Kia katastrofo!

angle: Oh!
ĉine: 感叹词:啊,噢,通常表示感情的激动,或表示不满;ho ve! 哎
france: Ô ! Oh ! (surprise, interpellation).
germane: Ausruf, der die Lebhaftigkeit eines Gefühls ausdrückt
hispane: ¡oh! (exclamación)
hungare: ó, oh
portugale: oh!, ó!
ruse: о!; ох!



radiko: hodiaŭ
baza vorto: hodiaŭ

difino: En/dum la nuna tago; en/dum ĉi tiu tago.

ekzemploj: Ni renkontiĝos hejme hodiaŭ vespere. — Hodiaŭ estas festo. — Hodiaŭ por mono, morgaŭ senpage. — Kio okazas hodiaŭ? Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon.

angle: today
ĉine: 今天
france: aujourd'hui ; ~a = du jour, d'aujourd'hui.
germane: heute
hispane: hoy
hungare: ma
portugale: hoje; -a = hodierno; -o = o dia de hoje; ekde - = de hoje em diante
ruse: сегодня; = сегодня, сегодняшний день; = сегодняшний



radiko: hom-
baza vorto: hom-o

difino: Viro aŭ virino aŭ knabo aŭ knabino; la homaro: ĉiuj homoj en la mondo.

ekzemploj: Homo estas la plej evoluinta vivaĵo de la tero, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo. — Homoj ne ĉiam racie agas. — La homa parolo estas granda progreso. — De la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis. — Ni volas kultivi ĉe niaj membroj „fortikan senton de homeca solidaro“. — Io nehoma estas io homaspekta, ne inda je homo. — Hodiaŭ gravas, ke ĉiu sentu sin homarano. — Tiu regiono estas senhoma.

angle: human, human being
ĉine:
france:(un) homme, humain ; ~a = humain(e) ; ~e = humainement; ~ec-o = (l')humanité, (la) nature humaine; ~aro =(une, l')humanité; sen~a = sans âme qui vive, dépeuplé(e), désert(e).
germane: Mensch
hispane: humano, ser humano
hungare: ember
portugale: homem, pessoa, ser humano; -a = humano (próprio do ser humano); -aro = humanidade; -amaso = multidão; -eco = natureza humana; -igi = humanizar (dar atributos de ser humano); -plena = lotado (recinto, veículo etc.); super-o = super-homem
ruse: человек; = человеческий, человечий



radiko: hont-
baza vorto: hont-i

difino: Havi malbonan senton pro farado aŭ pensado de io malbona, malbela, malhonora,... aŭ pro nefarita devo.

ekzemploj: Mi hontas, ke mi tiom longe ne skribis al vi. — Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro. — Kie timo, tie honto. — Ŝi estas hontema kaj ruĝiĝas antaŭ ĉiu nekonata homo. — Mi hontigis la mallaboremulon. — Nenio hontinda troviĝas en ŝiaj agoj. — Kiel vi povas tiel senhonte mensogi?!

angle: to feel ashamed; -o = shame
ĉine: 感到羞恥,害羞
france: avoir honte ;~o = (une) honte ; ~a = honteŭ(-euse), confus(e); ~igi = faire honte, humilier; ~inda = honteŭ(-euse), dont on doit avoir honte; sen~e = de façon éhontée, impudemment.
germane: sich schämen
hispane: avergonzarse
hungare: szégyell
portugale: ter vergonha, envergonhar-se, vexar-se; -a, -iga, -inda = vergonhoso, vexaminososo; -o = vergonha; -ema = envergonhado, tímido; -anta, -plena = envergonhado, vexado; -igi = envergonhar; -u! = tenha vergonha!; kia -o! = que vergonha!; sen-ulo = sem-vergonha, desavergonhad
ruse: стыдиться; = стыд, срам, позор; = пристыженный, стыдливый, срамной



radiko: hor-
baza vorto: hor-o

difino: 60 minutoj [mezuro por tempo].

ekzemploj: Horo estas ĉiu el la 24 egaldistancaj numeritaj tempo-daŭroj en tagnokto. — Kioma horo estas? Estas la oka kaj duono. — Mi revenos post kvaronhoro. — Ĉu ni ludos dum la unua horduono aŭ dum la dua? — Estis la horo, kiam la leonoj iras por trinki. — Meza rapideco estas po 10 kilometroj hore. — Dum la prem-horoj (= horoj de plej granda trafiko) ĉiuj veturas al la laboro aŭ revenas de la laboro. [figure]

angle: an hour
ĉine: 时,小时
france: (une) heure; ~e = par heure, dans l'heure; kvar-on~o = (un) quart d'heure; du-on~o = (une) demi-heure; ~du-on-o = (une, la) moitiée de l'heure; prem~o-j = (des) heures d'affluence(au figuré).
germane: Stunde
hispane: hora
hungare: óra
portugale: hora; -a = horário (relativo a hora); -aro = horário (planejamento); kioma -o estas? = que horas são?; estas la kvina -o posttagmeze = são cinco da tarde
ruse: час; = часовой



radiko: horloĝ-
baza vorto: horloĝ-o

difino: Mezurilo de tempo; objekto, kiu montras la horon kaj la minutojn (per montriloj aŭ per ciferoj).

ekzemploj: Li havis la senton, kvazaŭ la mondo estas unu granda horloĝejo. — Horloĝisto fabrikas aŭ prizorgas la horloĝojn. — La ora horloĝo kuŝis antaŭ ŝi apud la skatoleto. — Mi iris por riparigi mian brakhorloĝon. — Sablo-horloĝo montras tempopason laŭ la konstanta ŝutiĝo de sablo tra funelo. — Sun-horloĝo montras la tempopason laŭ la pozicio de sunluma ombro de stango sur plato. — Vek-horloĝo sonoras ĉiumatene tro frue.

angle: a clock
ĉine: 钟,表,定时器
france: (une) horloge, pendule; ~isto = (un) horloger; brak~o = (une) montre (bracelet); vek~o (un) réveil; sun~o = (un) cadran solaire.
germane: Uhr
hispane: reloj
hungare: óra
portugale: relógio; -ejo, -vendejo = relojoaria; -isto = relojoeiro; brak-o = relógio de pulso; poŝ-o = relógio de bolso; vek-o = despertador
ruse: часы; = часовой



radiko: hotel-
baza vorto: hotel-o

difino: Granda domo, kie vojaĝantoj povas loĝi (kontraŭ pago).

ekzemploj: Ĉi tiu hotelo estas tre fama pro siaj belegaj ĉambroj kaj bonegaj servoj. — Mi nun lernas en hotela lernejo. — Mi volas paroli kun la hotelisto (hotelmastro)!

angle: a hotel
ĉine: 旅馆,饭店
france: (un) hôtel ; ~a = hôtelier(-ère); ~isto, ~mastro = (un) maître d'hôtel.
germane: Hotel
hispane: hotel
hungare: szálloda
portugale: hotel; -isto = hoteleiro; -arto = hotelaria; -ĉambro = quarto de hotel
ruse: отель, гостиница; = гостиничный



radiko: hungar-
baza vorto: hungar-o

difino: loĝanto de Hungarujo.

ekzemploj: Multaj hungaroj loĝas en la nordo de la lando. — La hungara lingvo ne estas hind-eŭropa lingvo.

angle: a Hungarian
ĉine: 匈牙利人
france: (un) Hongrois ; ~a = hongrois(e); ~ujo = la Hongrie.
germane: Ungar
hispane: húngaro (gentilicio)
hungare: magyar
portugale: húngaro, magiar (povo); -a = relativo ao povo ou língua húngaros
ruse: венгр; = венгерский