Vt: I1

El La bona lingvo
Revizio de 19:35, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> ''radiko: ''insign-<br> ''baza vorto:'' '''insign-o'''<br> ''difino: '' Rekonilo portata de homo (por montri membrecon, por mon...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


radiko: insign-
baza vorto: insign-o

difino: Rekonilo portata de homo (por montri membrecon, por montri sian rangon, ...).

ekzemploj: La esperantistoj alprenis verdan stelon kiel insignon. — Vi havas tre belan insignon. — La insignoj de esperantistoj eksterlande estas pli grandaj kaj pli multkoloraj.

angle: an emblem, an insignia
ĉine: 徽章,符印
france: (un) insigne; ~o-j = (des) insignes, armoiries.
germane: Abzeichen
hispane: insignia, emblema
hungare: jelvény
portugale: insígnia, brasão, distintivo
ruse: значок



radiko: insist-
baza vorto: insist-i

difino: Daŭre, ripete kaj firme esprimi sian opinion (aŭ peton) al aliaj.

ekzemploj: Oni devas insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo. — Ankaŭ se vi insistos, mi ne ŝanĝos mian opinion. — Tiu reklamo estas ripetata insiste. — Mi insistis, ke li restu, sed li ne volis. — Laŭ la insisto de miaj gepatroj mi ekstudis medicinon. — La ordono de la estro estis insista. — Vi jam tedis min per via insistado!

angle: to insist
ĉine: 坚持
france: insister ; ~o = (une, l') insistance ; ~a = insistant(e), pressant(e); ~ema = insistant(e), qui ne lâche pas; ~e = en insistant, de manière pressante.
germane: beharren auf, bestehen auf
hispane: insistir
hungare: ösztönöz
portugale: insistir, teimar; ~a, ~ema = insistente; ~o, ~ado = insistência
ruse: настаивать; = настойчивость; = настойчивый; = настойчиво



radiko: instru-
baza vorto: instru-i

difino: Lernigi; transdoni sciojn.

ekzemploj: Dancu la dancisto, kaj muziku la muzikisto, sed instruu nur la instruisto. — Instrui infanon pri gramatiko = instrui gramatikon al infano. — Nin instruas eraro, kiun faras najbaro. — Oni devas profiti la instruojn de profesoro. — Aperis nova metodo por instruado. — La patro estis instruisto de vilaĝa lernejo. — Li estas instruita kaj eĉ havas priinstruan scion.

angle: to teach, to instruct
ĉine: 教导
france: instruire, enseigner ; ~o = une leçon, un enseignement ; ~a = instructif(-ive); ~ad-o = (l')enseignement; ~isto = (un) enseignant, instituteur; ~ita = instruit(e); pri~a = pédagogique
germane: unterrichten (die Tätigkeit eines Lehrers)
hispane: enseñar, instruir
hungare: tanít, oktat
portugale: ensinar, instruir; ~a = instrutivo; ~o = ensinamento; ~ado = ensino; ~isto = professor; ~istaro = corpo docente; ~ataro = corpo discente; ~iteco = grau de instrução
ruse: учить, обучать; = учение, наставление, поучение; = учебный



radiko: insul-
baza vorto: insul-o

difino: peco de tero, ĉirkaŭ kiu ĉiuflanke estas akvo

ekzemploj: En Francujo granda insulo havas la nomon Korsiko. — La insulanoj estis tre amikaj. — Neniu homo loĝis en tiu insuleto. — Italujo, Hispanujo kaj Grekujo estas tri grandaj duoninsuloj en la sudo de Eŭropo. — Ĉi tiu insularo konsistas el dek insuloj. — Trafikinsulo estas parto de ŝoseo, destinita por trairantaj piedirantoj.

angle: an island
ĉine:
france: (une) île ; ~a = insulaire; ~ano = (un) insulaire; du-on~o = (une) presqu'île, péninsule; aro = (un) archipel; trafik~o =(une) zone piétone (interdite au trafic).
germane: Insel
hispane: isla
hungare: sziget
portugale: ilha; ~aro = arquipélago; ~ano, ~ulo = ilhéu; duon~o = península
ruse: остров; = островной



radiko: -int-
baza vorto: -int-

difino: Fininta, post la ago] (manĝinta homo = homo kun manĝaĵo en sia stomako; falinta pluvo = akvo sur tero; manĝinte = post la manĝado, li lavis la telerojn- (ĝenerale, -into = -inta homo)

ekzemploj: Nun mi estas manĝ-ant-a, sed vi estas manĝ-int-a, ĉar vi jam finmanĝis. — Ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj. — Li estas prezidinto de nia asocio, sed nun la prezidanto estas iu alia. — Dirinte tion, li foriris.

angle: This is a participle which indicates an active state in the past. Manĝinta homo = homo kiu jam manĝis; falinta pluvo estas pluvo kiu jam faris. So, a prezidinto is someone who in the past was a president but is no longer.
ĉine: 表示完成某种动作的缀:manĝ~a homo = 用过餐的人, kun manĝaĵo en sia stomako肚子里有食物; fal{a pluvo = 降下的两;; manĝ~e (=post la manĝado, li lavis la telerojn)用餐后他洗盘子;通常into 表示已经做某事的人
france: ~a = ayant manifesté(e)..., représente le participe passé actif, manĝ~a = ayant mangé; labor~a = ayant travaillé(e); -o = ce, celui, celle qui a... (ayant...); prezi~o = ayant présidé, l'ancien président; mort~o = (un) défunt; dir~e = (en) ayant dit.
germane: Die Nachsilbe kennzeichnet das Partizip Präteritum Aktiv: fali ~fallen - la falinta neĝo ~ der gefallene Schnee / paroli ~ reden - parolinto ~ jemand, der (gerade) sein Reden beendet hat.
hispane: Participio que indica una acción (estado) activa en el pasado ej: (manĝinta homo = hombre que acaba de comer)
hungare: A cselekvő cselekvésének befejezettségére utaló képző.
portugale: sufixo que, ligado a verbo, indica fato já ocorrido; fal~a = que caiu, caído; kre~o = aquele que criou, criador; mort~o = defunto; naskiĝ~a = que nasceu, nascido
ruse: суффикс активных причастий и деепричастий прошедшего времени (например: manĝ~a homo = (по)евший человек; fal~a pluvo = падавший дождь; formanĝ~e = съев



radiko: inter
baza vorto: inter

difino: La pozicion de iu aŭ io en la spaco aŭ en la tempo, kiu apartigas du aŭ plurajn personojn aŭ objektojn; en la litergrupo abc b estas inter a kaj c.

ekzemploj: Inter la fenestro kaj la pordo estas tablo. — Inter Francujo kaj Polujo estas Germanujo. — La rivero fluas inter du vicoj da arboj, — Inter la leviĝo kaj la subiro de la suno estas tuta tago. — En tiu tribo ili geedziĝas inter si. — Esperanto estas lingvo internacia. — Ne interrompu mian prelegon, ni interparolos poste.

angle: between
ĉine: 介于...之间:b estas inter a kaj c.字母b是在字母a与c之间;rilatoj inter A kaj B,A与B之关系
france: entre; ~a = intermédiaire; ~naci-a = international(e); ~rompi = interrompre; ~paroli = s'entretenir; ~vid-iĝi = avoir une entrevue.
germane: zwischen
hispane: entre (preposición)
hungare: között
portugale: entre, no meio de; ~ Eŭropo kaj Ameriko = entre a Europa e a América; ~ hodiaŭ kaj morgaŭ = entre hoje e amanhã; ~a = intermediário; ~aĵo = entremeio; ~frapiĝo = colisão (de veículos, corpos etc.); ~konsenti = pôr-se de acordo; ~ligi = entrelaçar; ~meti = interpor; ~parolo = conversa; éveni = intervir
ruse: между, меж, среди



radiko: interes-
baza vorto: interes-i

difino: Veki scivolon (ĉu en la afero estas ia utilo, profito, kono aŭ scio (por iu)); interesiĝi = esti scivola (ĉu la afero povas prezenti iel utilon,...); interesa = estas la kvalito de io, kio eble povas prezenti ian utilon, profiton, konon aŭ scion (por iu); scivolo-veka.

ekzemploj: Hodiaŭ tiu problemo interesas la publikon, morgaŭ eble ne plu. — La lingvaj demandoj interesas multajn esperantistojn. — Ĉu la libro interesis vin? — Ni facile forgesas, kio nin ne interesas. — La teksto estos disdonata al la interesatoj. Tiu libro havas neniun intereson. — La leganto trovos fortan intereson pri tiu romano. — Li havas malgravan, seninteresan oficon en la urba administrejo. — Mi interesiĝas pri Esperanto.

angle: to interest (*not* to be interested in); ~a, ~inda = interesting; ~iĝi pri = to be interested in
ĉine: interesi引起兴趣;~a = 有趣的,可获利的
france: intéresser ; ~o = (un) intérêt (sauf financier) ; ~a = intéressant(e), ~at-o = (un) intéressé; sen~a = inintéressant(e); ~iĝi = s'intéresser.
germane: interessieren (Das Buch interessiert mich. ~ La libro interesas min.)
hispane: interesar, causar interés
hungare: érdekel
portugale: interessar; ~a, ~kapta = interessante; ~o = interesse; ~ema = interesseiro; ~iĝi = interessar-se;
ruse: интересовать, вызвать интерес; = интерес; = интересный, представляющий интерес; éе = интересно



radiko: intern-
baza vorto: intern-a

difino: Estanta en io; ne ekstera.

ekzemploj: Interna parto de urbo, domo, korpo, ventro, kesto, frukto. — Interna maro estas enfermita meze de granda terparto aŭ de kontinentoj. — Interna milito estas milito inter la civitanoj de unu sama lando. — La interna ideo de Esperanto estas ĝiaj ideaj motivoj. — Tiu frukto estas interne putra.

angle: internal, inside
ĉine: 内部的
france: interne, intérieur(e) ; ~o = l'intérieur ; ~e = à l'intérieur, intérieurement; ~aĵo = entrailles; ~igi = inculquer, faire pénétrer, interner.
germane: intern(e,r,s), inner(e,r,s)
hispane: interno
hungare: belső
portugale: interno interior;~e = dentro, internamente; ~en = para dentro; ~aĵo = âmago; entranhas; ~igi = internar; ~ulo = aluno interno; ~ulejo = internato
ruse: внутренний; = внутренность, внутреннее пространство, внутренний мир; = внутри



radiko: invent-
baza vorto: invent-i

difino: Elpensi ion novan (novan aparaton, metodon, ...).

ekzemploj: Kiu inventis tiun aparaton? — Kiam okazis invento de la presado? — Mi volas vidi inventinton de tia modo. — Ĉu la patento pri tiu inventaĵo apartenas al vi? — Inventisto okupiĝas pri elpensado de novaj inventaĵoj.

angle: to invent
ĉine: 发明(新事物,新方法)
france: inventer ; ~o = l'invention; ~aĵo = (une) invention; ~ema, ~pova = inventif(-ive); ~into = (l')inventeur.
germane: erfinden
hispane: inventar
hungare: feltalál
portugale: inventar; ~o, éaĵo = invenção; ~ema, ~pova = inventivo; ~into = inventor
ruse: изобрести; = изобретение



radiko: invit-
baza vorto: invit-i

difino: Peti iun veni ien (demandi, ĉu li aŭ ŝi volas veni tien); peti iun fari ion (demandu, ĉu li aŭ ŝi volas fari tion); peti sen devigo.

ekzemploj: Li invitis siajn geamikojn al la koncerto. — Oni invitas - venu, oni donacas - prenu. — Mi jam sendis ĉiujn invitajn leterojn. — Malfeliĉo inviton ne atendas. — En la sekva numero vi trovos invitilon kaj aliĝilon al la aranĝo. — Ŝi afable akceptis la invititojn (invititajn gastojn). — Li invitis min al danco. — Mi akceptis ilian inviton vojaĝi kune. — Ili malinvitis min fari prelegon (nuligis inviton).

angle: to invite
ĉine: 邀请(某人光临),邀请(免费或免义务的做某事),招待
france: inviter ; ~o = (une) invitation, invite; ~ita = invité(e); ~karto, ~ilo = (une) invitation écrite; mal~i = décommander.
germane: einladen (bitten, zu einem Ereignis zu kommen)
hispane: invitar
hungare: meghív
portugale: convidar; ~o = convite (ação); ~a = convidativo; ~ilo = convite (cartão, carta etc.); ~ito = convidado
ruse: приглашать, пригласить; = приглашение; = пригласительный



radiko: io
baza vorto: io

difino: Nedifinita (aŭ ne menciata) afero.

ekzemploj: Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan. — Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion. — Ĉu vi havas ion por manĝi? — Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis? — En la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi.

angle: something
ĉine: 代名词,指某事或某物
france: quelque chose; ~ ajn = n'importe quoi.
germane: irgendetwas (Tabellwort)
hispane: algo, alguna cosa
hungare: valami
portugale: algo, alguma coisa; ~ ajn = qualquer coisa
ruse: что-то, что-либо, что-нибудь, нечто



radiko: iom
baza vorto: iom

difino: Nedifinita (aŭ ne menciita) kvanto; (ofte:) malgranda kvanto.

ekzemploj: Donu al mi iom da teo kaj iom da pano. — Mi volus havi iom de tiu kuko. — Mi ankaŭ aŭdis tion kaj mi iom kredas je ĝi. — Ioma senzorgemo pri la sekvoj ekzistas en la monda politiko. — Kun la tempo, la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan. — Iom-post-ioma unuiĝo de la homaro. — Mi bonvolas iomete da lakto.

angle: some amount (though usually considered to mean 'a small amount', 'a bit')
ĉine: 一些(未定量);iom ...a 一点点的,不很多的:iom malgranda一点点小
france: quelque peu, un peu; ~a = d'une certaine quantité; ~ post ~ = peu à peu; ~post~a = graduel(le), progressif(-ive); ~et-e = un (tout) petit peu.
germane: etwas, ein wenig (eine unbestimmte, oft kleine Menge)(Tabellwort)
hispane: una cantidad, alguna cantidad
hungare: valamennyi
portugale: um pouco; alguma quantidade; ~ete = um pouquinho; ~ post ~ = pouco a pouco; ~post-a = gradual
ruse: сколько-то, сколько-нибудь, несколько, некоторое количество, немного



radiko: ir-
baza vorto: ir-i

difino: Movi sin de loko al loko per piedoj, flugiloj, naĝiloj.

ekzemploj: Ni iris al la urbo, je la oka ni eniris en la urbon, poste ni plu iris en la urbo ĝis la lernejo. — Kien vi iras? Mi iras hejmen. — La fratiĝado de la homaro irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence. — Aĉetu bileton por iro kaj reveno. — Piediri estas iri piede, ŝipiri estas iri per ŝipo. — Ni devas ĉiam antaŭen-iri/iri antaŭen, ne timante la malhelpojn. — Post la fino de la kunveno ni eliris kaj tuj disiris. — Kie estas la elirejo?

angle: to go
ĉine: 去(用脚,用游泳,用飞,用某动作到)
france: aller, fonctionner par mouvement, se mouvoir d'un lieu vers un autre (sans préciser, comme en français, qu'on l'atteindra) ; ~o = (un, l')aller, (un) mouvement; el~i = sortir; dis~i = se séparer; for~i = partir; supre-n~i = monter; mal-supre-n~i = descendre; tra~i = traverser; el~ejo = (une, la) sortie.
germane: gehen
hispane: ir
hungare: megy, halad
portugale: ir, andar, caminhar, transitar, rumar; ~o, ~ado = ida, caminhada, marcha; ~antaro = cortejo, procissão; ~ebla = transitável; ~ejo = passagem, caminho, via; en~i = entrar; el~i = sair; for~i = ir embora; supren~i = subir; malsupren~i = descer; tra~i = atravessar
ruse: идти, двигаться, передвигаться; = ход, ходка



radiko: Iran-
baza vorto: Iran-o

difino: Lando en Azio

ekzemploj: Irano limas okcidente kun Irako kaj oriente kun Pakistano. — En Irano oni festas la unuan tagon de printempo en marto. — La irana jaro komenciĝas en marto.

angle: Iran
ĉine: 伊朗,亚洲的国家
france: (l')Iran; ~ano = (un) iranien; ~in-o = (une) iranienne.
germane: Iran
hispane: Irán (país)
hungare: Irán
portugale: Irã; ~ano = iraniano
ruse: Иран



radiko: -is
baza vorto: -is

difino: Ago/stato antaŭa al la nuna tempo.

ekzemploj: Mi ĵus vidis birdon. — Hieraŭ mi estis en la urbo. — Antaŭ kvar jaroj li forveturis. — Ni surprizis lin. — Vi kune promenadis en la urbo. — Ili jam vizitis tiun landon.

angle: This indicates that an action occurred in the past: mi ĵus vidis birdon (I just saw a bird); antaŭ kvar jaroj li forveturis (four years ago he left/drove away)
ĉine: : 动词的语尾,表示某动作之后的状态,为过去,或已完成的:mi ĵus vidis birdon;我刚看到鸟;hieraŭ mi estis en la urbo.昨天我在城里; antaŭ kvar jaroj li forveturis.四年前他离开
france: se manifester au passé, indique la forme conjuguée d'un verbe au passé; mi vid~ = j'ai vu, (je voyais, je vis); vi est~ = vous étiez, (avez été, fûtes); li forvetur~ = il est parti,(partait, partit).
germane: Die Endung bildet das Präteritum (die Vergangenheitsform) bei allen Verben (Tätigkeitswörtern) iri ~ gehen - Ni iris. ~ Wir gingen.
hispane: terminación verbal del pasado simple
hungare: A múlt idő jele.
portugale: terminação verbal usada para descrever fato já ocorrido ou que ocorria no passado
ruse: окончание прошедшего времени глагола (например: Mi vid~ birdon = Я видел птицу. Hieraŭ mi est~ en la urbo = Вчера я был в городе.)



radiko: -ist-
baza vorto: -ist-o

difino: Profesiulo; scienculo; sportulo; iu, kiu ofte, daŭre aŭ speciale okupiĝas pri io .

ekzemploj: Vendanto vendas ion, vendisto vendas ion profesie. — Kuranto kuras, kuristo kuras sporte aŭ profesie. — Bakisto estas profesiulo, kiu okupiĝas pri produktado de pano kaj kukoj. — Ĝardenisto, fizikisto, piedpilkisto estas profesiuloj pri ĝardenoj, fiziko kaj piedpilko. — Ĉu vi estas esperantisto?

angle: This indicates that the person often or specially is concerned with something: futbalisto (footballer), vendisto (sales assistant), instruisto (teacher)
ĉine: 具某专业,某学识,某专长的人,或专执某爱好或行业的人:vendisto贩子,卖家;kuristo跑步者,kuristo kuras sporte aŭ profecie.跑步者为运动或为其专业而跑;bakisto烘焙师;tubisto管匠;ĝardenisto园丁;fizikisto物理学家;futbalisto足球家;某信仰或某事物的支持者或依赖者[ism-ano; ism-ulo]:imperiisto帝国主义者;kapitalisto资本主义者;oportunisto机会主义者;alkoholisto饮酒上瘾者,酒精中毒者
france: (un) professionnel ou pratiquant averti ; vend~o = (un) vendeur; kur~o = (un) coureur; bak~o = (un) boulanger, fournier; ĝarden~o = (un) jardinier; fizik~o = (un) physicien; pied-pilk~o = (un) footballeur; esper-ant~o = (un) espérantiste.
germane: Die Nachsilbe kennzeichnet eine Person, die einen Beruf ausübt, Anhänger einer Lehre ist oder von etwas begeistert ist: instrui ~ unterrichten / instruisto ~ Lehrer / nuda ~ nackt / nudisto ~ Nudist.
hispane: sufijo que indica profesión u ocupación
hungare: A foglalkozás, hivatás megnevezésére szolgáló képző.
portugale: sufixo que indica profissão, ocupação ou adesão; instru~o = professor; labor~o = trabalhador; bicikl~o = ciclista; dekstr~o = direitista; esperant~o = esperantista
ruse: суффикс обозначающий 1) лицо определённой профессии или определённого рода занятий (например: vend~o = продавец; fizik~o = физик); 2) лицо, являющееся сторонником определённого общественного или религиозного движения, научного или философского направления (например: komun~o = коммунист; darvin~o = дарвинист)



radiko: -it-
baza vorto: -it-

difino: En ago-vortoj la aldonebla vorto -it- indikas, ke la ago estas finita; finita = post la ago, finfarita; trinkita akvo = akvo en stomako; lavita vesto = pura; fotografita = post la fotografado.

ekzemploj: Nun la piro estas sur la tablo antaŭ mi, sed post 10 minutoj la piro estos manĝita. — Kaptitan birdon oni metas en kaĝon. — Vaŝington estas naskita en la jaro mil-sepcent-tridek-dua. — La soldatoj kondukis la venkitojn tra la stratoj. — Tuj dirite, tuj farite!

angle: This creates words called passive past participles. It indicates that an action happened to the thing in question in the past. So, trinkita akvo is the water in one's stomach, the water that has been drunk = la akvo kiun oni trinkis. (Trinkinta homo is the person who drank the water = tiu kiu trinkis.)
ĉine: 表示被动,或使用过的后缀:trink~a akvo = 喝过的水;通常 ~it-o = 表示被影响的某人:delegi派遗,deleg~o = 被派遗的代表
france: it'a = ayant été, représente le participe passé passif; manĝ~a = mangé(e); kapt~a = capturé(e), attrappé(e); nask~a = né(e); venk~o- = (un) vaincu; dir~e! = c'est dit ! (ayant été dit); far~e! = c'est fait ! (ayant été fait).
germane: Die Nachsilbe kennzeichnet das Partizip Präteritum Passiv: legi ~ lesen - legita libro ~ ein gelesenes Buch / kapti ~ fangen - kaptito ~ ein Gefangener.
hispane: participio pasado pasivo (trinkita akvo = agua bebida)
hungare: A cselekvés elszenvedése befejezettségének jelzésére szolgáló képző.
portugale: sufixo que, ligado a verbo, indica ação sofrida e já terminada; fin~a = terminado, concluído; invit~o = convidado; leg~a = lido; kuir~a = cozido; dir~e kaj far~e = dito e feito
ruse: суффикс пассивных причастий и деепричастий прошедшего времени (например: trink~a akvo = (вы)питая вода, lav~a vesto = (вы)стиранная одежда; vid~e = будучи увиденным)



radiko: ital-
baza vorto: ital-o

difino: Loĝanto kaj civitano de Italujo

ekzemploj: Italoj loĝas en Italujo kaj parolas la italan lingvon. — Italujo estas duoninsulo en la mediteranea maro. — Leonardo Davinci [davinĉi] estis italo.

angle: an Italian
ĉine: italo意大利人;意大利italujo
france: (un) Italien ;~in-o = (une) Italienne, ~a = italien(ne); ~ujo = l'Italie.
germane: Italiener
hispane: italiano
hungare: olasz
portugale: italiano (povo); ~a = relativo ao povo ou às línguas italianas
ruse: итальянец; = итальянский; = по-итальянски



radiko: iu
baza vorto: iu

difino: Nedifinita (aŭ ne menciata) individuo aŭ ekzemplero; unu el multaj

ekzemploj: Iu venis = Iu (homo) venis. — Iuj lernas Esperanton tre facile = Iuj (homoj) lernas Esperanton tre facile. — Kiujn skribilojn vi volas? Iujn! — Iuj libroj estas tre utilaj. — Iuj pomoj ne estas manĝeblaj. — Iufoje mi dubas. — Iu ajn homoj scias tion.

angle: somebody, someone, anybody, anyone
ĉine: 某人,某个:~ ajn = 任何人
france: quelque, un(e) certain(e) adjectif ou quelqu'un(e) pronom; ~j = quelques, certains(-nes) ou quelques-uns; ~foj-e = quelquefois, parfois; ~ ajn = n'importe qui, n'importe quel(le).
germane: irgendjemand, irgendetwas Bestimmtes, Bekanntes Tabellwort
hispane: alguien
hungare: valaki, valamely
portugale: alguém; algum; ~ ajn = qualquer um; ~foje = às vezes
ruse: кто-то, кто-либо, кто-нибудь, некто