Vt: K

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: kaf-
baza vorto: kaf-o

difino: Bruna aŭ nigra trinkaĵo farita el rostitaj kaj poste muelitaj semoj de la kaf-arbo.

ekzemploj: Lia edzino, jam kuiris la kafon, kaj agrabla kafodoro plenigis la manĝejon. — En kaftaso li donis al mi teon kun sukero, sed sen lakto. — Prenu la kafujon de tiu breto. — Ĝi estas populara kaj tradicia kafejo de la urbo.

angle: coffee
ĉine: 咖啡
france: (un, du) café (boisson); ~ujo = (une) cafetière; ~ejo = (un) café; ~taso = (une) tasse à café.
germane: Kaffee
hispane: café (bebida)
hungare: kávé
portugale: café (grão, bebida); ~ejo = café (estabelecimento); ~arbo = cafeeiro; ~ujo = bule de café; cafeeiro; ~umi = tomar café em pausa do trabalho
ruse: кофе; = кофейный




radiko: kaj
baza vorto: kaj

difino: Vorto, kiu donas la signifon de "kune", "plie", "aldone"; a kaj b = a+b, a kun b

ekzemploj: Patro kaj frato. — La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestrobreto. — Li estas granda kaj forta kaj riĉa kaj tiel plu.

angle: and
ĉine: 和,及:a kaj b = a + b
france: et ; conjonction ou pour additionner; ~ tiel plu = et ainsi de suite, etc.
germane: und
hispane: y (conjunción)
hungare: és, s, meg
portugale: e; (matemática) e, mais; ~... ~ = não somente... como também, tanto... quanto; ~ tiel plu = e assim por diante, etcétera
ruse: и,а




radiko: kalkul-
baza vorto: kalkul-i

difino: Labori per nombroj, fari agadojn de ĉi tiu speco: 7+5=12 8x7=56 312/3=104

ekzemploj: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. — Li trompiĝis en sia kalkulo. — Tio estas nekalkulebla tasko. — Mi kalkulas je vi. — La kalkulisto uzis rapidegan kalkulilon.

angle: to count, to number, to calculate
ĉine: 计算
france: calculer, compter ; ~o = (un) calcul, compte, note (au restaurant); ~ilo = (une) calculatrice; ~isto = (un) commptable; ~ema = calculateur(-trice); ne~ebla = incalculable; de~i = déduire; ~i je, ~i pri = compter sur.
germane: (be)rechnen
hispane: calcular
hungare: számol
portugale: contar, calcular; ~o, ~ado, ~aĵo= cálculo; ~ilo = calculadora (aparelho); ~isto = calculista; ~i je, ~i pri = contar com; de~i = deduzir; el~i = obter o resultado de um cálculo; en~i = incluir; ne~ebla = incalculável; pri~i = calcular (projetar mediante cálculos)
ruse: считать, подсчитывать, вычислять; = счёт, расчёт, подсчёт; = счётный, расчётный, вычислительный




radiko: kalson-
baza vorto: kalson-o

difino: Subvesta pantalon(et)o; bankalsono = pantaloneto por banado

ekzemploj: Oni bezonas longan kalsonon sub la pantalono, kiam tre malvarmas. — Ĉu mi rajtos publikigi foton de vi, sinjoro, kiu surhavas naĝkalsoneton? — Li estis nur kalsone vestita.

angle: underwear
ĉine: 内裤。衬裤:bankalsono游泳裤
france: (un) caleçon (homme), slip, (une) culotte (femme); ~e = en caleçon; naĝ~o = (un) maillot de bain.
germane: Unterhose u.ä. (Badehose = bankalsono)
hispane: calzón, ropa interior
hungare: alsónadrág, gatya, bugyi
portugale: cueca; calcinha; sunga; ban~o = calção de banho
ruse: кальсоны, подштанники, панталоны




radiko: kamp-
baza vorto: kamp-o

difino: Tereno sen arbaro; (ĉirkaŭlimita) tero por kreskigo de plantoj; limoj, inter kiuj iu agas aŭ inter kiuj efikas ago (kampo de esplorado; magneta kampo; kampo de influo); kamp(ad)i = dormi ekster domo en kamparo (en tendo)

ekzemploj: Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. — Jen bela blua kampa floreto. — La kampulo montris siajn vastajn kaj herboriĉajn kampojn. — La kampisto loĝas en ĉarma kampara domo. — La posedanto akceptis, ke ni kampados tiun nokton apud la limo de tiu kampo. — Tie la elektrokampo estas forta.

angle: a field
ĉine: 无树林的场地,农耕地,野外,场地,影响范围:magneta kampo磁场;kampadi在野外露营
france: (un) champ, terrain ; ~a = champêtre; ~aro = ensemble de champs, (la) campagne; ~ar-a = campagnard(e), rural(e); ~adi = camper; ~ad-ejo = (un) terrain de camping; ~ulo = (un) paysan.
germane: Feld
hispane: campo (terreno), campo (de acción o de especialidad ej: campo magnético)
hungare: mező
portugale: campo, campina; ~a, ~ara = campestre, rural; ~i, ~adi = acampar; ~aro = campos; ~arano = camponês; ~isto = trabalhador rural
ruse: поле; = полевой




radiko: kant-
baza vorto: kant-i

difino: Muzike paroli; eligi harmonian voĉon laŭ muzika ritmo; kanto = vortoj kaj melodio kantataj.

ekzemploj: Printempe birdoj agrable kantas. — Ŝi kantetis la rekantaĵon de malnova kanto.— Vespere oni aŭdis muzikon kaj kantadon. — La kantistaro ekkantis ĥore. — Facile estas danci, se la feliĉo kantas.

angle: to sing
ĉine: 唱,歌
france: chanter ; ~o = (un) chant, (une) chanson; ~et-i = fredonner; re~aĵo = (un) refrain; ~ist-aro = (un) chœur de chanteur; ek~i = entonner.
germane: singen
hispane: cantar
hungare: énekel
portugale: cantar; ~a = canoro; ~o, ~ado = canto, canção, cantiga, cantoria; ~aro = cancioneiro; ~isto = cantor (profissional); ~antistaro = coro; ~birdo = ave canora; re~aĵo = refrão
ruse: петь; = песня; = песенный, вокальный




radiko: kap-
baza vorto: kap-o

difino: Korpoparto kun cerbo, buŝo, okuloj, oreloj; (figure: cerbo; estro; komenca aŭ supra parto)

ekzemploj: Ĉiu sin direktas, kiel la kapo al li diktas.— Kapo pekas, piedoj suferas. — Se la ĉielo falus al tero, birdo-kaptado estus facila afero. — Ĉu vi estas senkapa? — En tiu speciala spegulo oni vidas sin mem kiel staranta surkape. — Li kapjesis al mi. — Mi suferas kapturnon.

angle: head
ĉine: ①头,头部;②头脑,脑子,才智;③人,个人;④<转>首脑,首长,主要负责人;⑤【植】头状花序,秋花;⑥顶,端,上部,最高的部分;⑦前头,最前面的部分
france: (une, la) tête, le pommeau ;~a = céphalique; ~jes-i = opiner du chef; sen~a = sans tête, écervelé(e); ~turn-o = (un) vertige
germane: Kopf, Haupt
hispane: cabeza
hungare: fej
portugale: cabeça; ~aĵo = cabeça (culinária); ~antaŭen = de ponta-cabeça; ~flanko = cara de moeda ou medalha; ~jesi = afirmar com a cabeça; ~loko = cabeceira de cama ou mesa; ~rompaĵo = quebra-cabeça; ~turno = vertigem, tontura
ruse: голова; = головной




radiko: kapabl-
baza vorto: kapabl-a

difino: Povanta bone fari ion; povanta bone fari multajn aferojn.

ekzemploj: Ĉu ŝi estos kapabla, tutsola venki la elementojn malamikajn. — Ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? — Kun konscio de sia propra senkapableco, li respondis: "Mi mem ne kapablas fari ĉi tiun laboron!" — Li estas fortulo kaj militkapablulo.

angle: capable ~o = the means to do something
ĉine: 有能力
france: capable ; ~o = (la) faculté, (le) pouvoir ; ~i = être capable de, être apte à; ~ec-o = (la) capacité, l'aptitude; sen~ec-o = l'incapacité; ~ulo = (un) homme de valeur.
germane: fähig(e,r,s)
hispane: capáz, apto (adjetivo)
hungare: képes
portugale: capaz, apto, capacitado; ~o, ~eco = capacidade, aptidão; ~i = ser capaz de; ~igi = capacitar; ~ulo = homem capaz, de valor
ruse: способный; ~i = быть способным; = способность




radiko: kapreol-
baza vorto: kapreol-o

difino: Speco de cervo, rekonebla per la blanka postaĵo kaj la blankmakulita felo de la idoj.

ekzemploj: Oni legas en la Biblio: vi povas manĝi tiujn bestojn: bovon, ŝafon, kaj kapron, cervon kaj gazelon kaj kapreolon kaj antilopon ... — En arbaro ni renkontiĝis kun kapreolidoj, sur kampo. — Kapreolo paŝis ĉi tie, tio estas kapreolaj piedsignoj.

angle: a roe buck, roe deer
ĉine: 狍,狍属动物
france: (un) chevreuil; ~a = de chevreuil; ~aĵo = (du) chevreuil (viande).
germane: Reh
hispane: corzo (especie de ciervo)
hungare: őz
portugale: cabrito-montês
ruse: косуля




radiko: kapt-
baza vorto: kapt-i

difino: Ekpreni, tiel, ke la kaptaĵo aŭ kaptito ne plu povas foriri; (figure: kapti la atenton, la signifon)

ekzemploj: Li levis la manojn, por kapti ŝian veston. — Ŝi malfermis grande la buŝon, por kapti aeron. — “Kiu kaptas la armilon, tiu pereos(mortos) per la armilon. — Ili estis kaptitaj en fiŝkaptaj retoj. — Pasero(birdeto) kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. — La fiŝkaptistoj montris siajn kaptitaĵojn.

angle: to capture
ĉine: 捕,抓住
france: capturer, attraper, saisir ; ~o = (une) capture, prise; ~(it)aĵo = (une) prise, proie, (un) butin; ~ilo = (un) piège; ~ita = capturé(e); ~it-o = (un) captif, prisonnier; fiŝ~i = pêcher.
germane: fangen, er-, begreifen
hispane: capturar, agarrar
hungare: elkap, elcsíp
portugale: capturar, agarrar; captar; prender; ~o, ~ado = captura, apreensão; ~aĵo, ~itaĵo = presa; ~ilo = armadilha; ardil; ~ito = cativo, preso, detento; fiŝ~i = pescar
ruse: поймать, схватить, ловить; = поимка, захват; = ловчий, хватательный



radiko: kar-
baza vorto: kar-a

difino: Amika, amata.

ekzemploj: Ho, mia fratino! ho mia kara, amata koro! — Mi salutas vin, karaj samideanoj. — Dankon, karulo! Vi estas mia karega amikino. — Por la turkaj familioj ĉi tiuj malnovaj domoj estas tre karaj, tre ŝatataj. — Ne bela aĵo estas kara aĵo, sed kara aĵo estas bela aĵo.

angle: dear, cherished
ĉine: 亲爱的,珍贵的
france: cher(-ère); ~ec-o = (la) chèreté; mal~a = pas cher(-ère), bon marché; ~ulo = mon cheri, cher ami; ~ul-ino = (une) chérie.
germane: lieb(e,r,s), teuer, teur(e,r,s)
hispane: querido/a (adjetivo)
hungare: kedves
portugale: caro, prezado, querido; dispendioso; ~eco = carestia; ~ulo = querido; mal~a = barato (mercadoria)
ruse: дорогой, милый; = дорого




radiko: karot-
baza vorto: karot-o

difino: Manĝebla radiko (ruĝa, flava) de difinita plano.

ekzemploj: Prenu kelkajn karotojn kaj terpomojn en mia ĝardeno, ni kuiros ilin. — Mi ŝatas manĝi salaton de dispecigitaj karotoj. — Oni trovas ankaŭ violajn kaj blankajn karotojn.

angle: carrot
ĉine: 胡萝卜,红萝卜
france: (une) carotte.
germane: Karotte
hispane: zanahoria
hungare: sárgarépa
portugale: cenoura
ruse: морковь; = морковный




radiko: kart-
baza vorto: kart-o

difino: Foli(et)o el dika papero, kartono aŭ plasto

ekzemploj: Montru vian membrokarton. — Jen tri ludkartarojn, la familianoj povos ludi kartojn. — La moderna vivo ne plu penseblas sen iuj kartoj en la poŝo. — Mi ŝatas kolekti poŝtkartojn el ĉiuj landojn. — Uzu tiun konektilon pere de speciala plasta karto.

angle: a card
ĉine: 卡片,厚纸片
france: (une) carte; lud~o = (une) carte à jouer; lud~aro = (un) jeu de cartes (à jouer); poŝt~o = (une) catrte postale; restoraci~o = (la) carte de restaurant.
germane: Karte (ein Stück Papier oder Pappe)
hispane: tarjeta (de cartón o plástico)
hungare: kártya, kartoték
portugale: cartão; ~ludo = jogo de cartas; land~o = mapa; land~aro = atlas (livro); lud~aro = baralho; manĝ~o = cardápio; poŝt~o = cartão postal; vizit~o = cartão de visita
ruse: карта, карточка; = карточный




radiko: kas-
baza vorto: kas-o

difino: Monkesto; pago-loko kun monkesto; monrimedoj, monhavo.

ekzemploj: Li donis la tutan monon al la kluba kaso. — Tio alportis al la regna kaso milionojn. — Tiu ĉi enkasigo estis komencita tute regule. — La kasisto aĉetis la studlibrojn por la klubo. — Jen tie estas la kasejo.

angle: cash box, money box
ĉine: 钱柜,银箱,出纳室
france: (une) caisse; en~igi = encaisser; ~isto = (un) caissier, trésorier; ~ejo = (une, la) terésorerie.
germane: Kasse
hispane: caja, fondos (finanzas)
hungare: kassza
portugale: caixa (finanças); ~ejo = tesouraria; ~isto = tesoureiro; en~igi = recolher (à caixa); land~o = erário público
ruse: касса; = кассовый




radiko: kased-
baza vorto: kased-o

difino: = Kesteto, skatoleto (por son- aŭ bild-bendo).

ekzemploj: Kasedo estas kesteto por ŝirmo kaj pli facila manipulo de enhavataj informoj. — Kasedo de magneta bendo. — Kasedo de magneta disko aŭ lumdisko. — Kasedo de ink-bendo. — Li enmetas kasedon, kaj funkciigas la aparaton.

angle: a cassette
ĉine: 卡匣,卡式(或盒式)录音或录像带
france: (une) cassette
germane: Kassette
hispane: casette
hungare: kazetta, szelence
portugale: fita cassete (áudio ou filme); ~ilo = toca-fita
ruse: кассета




radiko: kaŝ-
baza vorto: kaŝ-i

difino: Meti ion ien, tiel, ke oni ne vidas ĝin; ne priparoli; ne sciigi; teni sekrete; malkaŝi = montri/diri ion kaŝitan

ekzemploj: Neĝo kaŝas aĵojn nur ĝis printempo. — Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj. — Iru for, tio estas mia kaŝejo! — Ĝi estas tro granda kaj sekve nekaŝebla. — Kaŝu kiom vi povos, mensogo tamen aperos. — Li kaŝe mortigis ŝin. — Tiu kaŝema knabino neniam diras siajn sekretojn. — Tiu okazaĵo estas kaŝinda, kaj pli bone neniu eksciu pri ĝi. — La tempo ĉiam malkaŝas la veron. — Amo ne estas kaŝebla. — Malfeliĉe ŝi malkaŝis mian kaŝnomon.

angle: to hide
ĉine: 隐藏,把...藏起来,不公开
france: cacher, dissimuler ; ~o = une dissimulation ; ~a = caché(e), secret(-ète) ; ~e = en cachette; ~ejo = (une) cache, cachette; ~ata = caché(e), dissimulé(e); ~ebla =cachable, dissimulable; ~ema = dissimuleur(-euse), cachottier(-ère); ~nom-o = (un) pseudonyme; mal~i = dévoiler, révéler.
germane: verstecken, verheimlichen
hispane: esconder, ocultar
hungare: dug, rejt
portugale: esconder, ocultar; encobrir, acobertar, dissimular; ~o, ~eco = obscuridade, dissimular; ~a = furtivo; ~e = furtivamente, às escondidas; ~ata = secreto; latente; ~ateco = sigilo; ~ebla = ocultável, dissimular; ~ejo = esconderijo; ~ema = sonso, dissimulado; ~indaĵo = o que deve ser escondido; ~angulo = recanto; ~helpilo = cola (de aluno desonesto); ~ludo = esconde-esconde; ~nomo = pseudônimo; mal~i = revelar, trazer à tona
ruse: (с)прятать, скрывать, утаивать; = скрытый, потайной, тайный; = скрытно, тайно, тайком, украдкой




radiko: kaŭz-
baza vorto: kaŭz-i

difino: Okazigi, esti la motivo de io.

ekzemploj: Tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn. — Tion kredeble kaŭzas la printempa aero! — Jen estas la kaŭzo, kial li malakceptis. — Ne ekzistas senkaŭzaj bataloj. — Precipe oni suferis kaŭze de ekonomiaj ŝanĝoj. — Malfeliĉo kaŭzata de malbona volo.

angle: to cause
ĉine: 使发生,引起;kaŭzo原因
france: (une) cause, raison, (un) motif ; ~a = causal(e) ; ~e de = à cause de ; ~i = causer, être cause de, susciter; ~ec-o' = (la) causalité; sen~a = sans cause, sans motif.
germane: verursachen, bewirken
hispane: causar, ocasionar
hungare: okoz
portugale: causar; ~o = causa, motivo; ~eco = causalidade; sen~a = sem causa
ruse: причинять, вызывать; быть причиной; = причина, основание; = причинный; = по причине, из-за, вследствие, ввиду




radiko: kaz-
baza vorto: kaz-o

difino: (En gramatiko) formo de substantivo,... laŭ ĝia rolo en frazo (en Esperanto nur distingo inter kazo "sen -n" kaj kazo "kun -n"); ĉi tiu vorto estas ankaŭ ofte uzata por aparte priparolata aŭ komparata okazaĵo aŭ situacio, sed ni konsilas en tiu okazo, uzi la radikon "okaz-".

ekzemploj: Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo “n”. — La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj. — La leĝo ne antaŭvidis tiun kazon.

angle: case (grammatical and in the sense "in any case", "in case")
ĉine: 案件,事件;格(在世界语中有无受词的主格 "sen -n" 和有受词的受格 "kun -n")
france: (un) cas.
germane: Fall
hispane: caso (gramatical)
hungare: eset
portugale: caso (gramática, medicina, direito)
ruse: 1) падеж, 2) случай




radiko: ke
baza vorto: ke

difino: Vorteto por kunligo inter frazoj: li diris, ke li iris = li diris: "mi iris"; ŝi diros, ke ŝi vidas = ŝi diros: "mi vidas"; li aŭdis, ke ŝi venos = li aŭdis ŝin veni; estas bone, ke li faros tion; mi vidas, ke pluvis).

ekzemploj: Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla. — Ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. — Mi volas, ke vi tien iru. — Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.

angle: that (conjunction)
ĉine: 连接词,连接名词性的从句:li diris, ke li iris = li diris "mi iris".他说过,他去了 = 他说过:"我去了"﹒
france: que, qu' : conjonction de coordination entre deŭ énonciations; Li diris, ke... = il a dit que... ; Mi scias, ke... = Je sais que... ou qu'...
germane: dass
hispane: que (conjunción)
hungare: hogy
portugale: que
ruse: что, чтоб, чтобы




radiko: kelk-
baza vorto: kelk-a

difino: Iom da, malmulta; kelkaj = 2, 3, 4; ne multaj.

ekzemploj: Li dum kelka tempo rigardis ŝin. — Mi venos post kelkaj tagoj. — Nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn. — En la ĉambro sidis nur kelkaj homoj. — Kelkfoje mi ne scias, ĉu vi diras la veron.

angle: some, several
ĉine: 从中的一些;表示不确切的小数量,二,三,四个
france: quelque, pas qu'un ; ~a-j = quelques, quelques-uns; ~ da = un petit nombre de; ~foje = quelquefois.
germane: manch(e,r,s), im Plural: einige
hispane: alguno/a
hungare: némely
portugale: ~aj = alguns; ~e da = um pouco de
ruse: несколько (kelkaj minutoj - несколько минут); = несколько, некоторое число (kelke da minutoj - несколько минут)




radiko: kelner-
baza vorto: kelner-o

difino: Servisto, kiu alportas manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn.

ekzemploj: Kelnero! Kafon mi petas. — La kelnero alportis la tagmezan manĝon. — La kelneroj rapidis al la kuirejo. — Ŝi laboros kiel kelnerino en tiu urbo. — La tablo vekis neniun dubon en la kelnera spirito.

angle: waiter
ĉine: 饮食业的侍者,跑堂
france: (un) serveur, garçon de café; ~in-o = (une) serveuse; ĉef~o = (un) maître d'hôtel.
germane: Kellner
hispane: mesero, mesonero
hungare: pincér
portugale: garção; copeiro; ĉef~o = maître
ruse: официант, кельнер




radiko: Kembriĝ-
baza vorto: Kembriĝ-o

difino: Urbo en Britujo.

ekzemploj: Mi estas 35jara brito loĝanta en Kembriĝo, Britujo. — La kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ. — Koran dankon al la kembriĝa urbestraro. — Ŝi estas profesoro ĉe la fama kembriĝa universitato.

angle: Cambridge
ĉine: 剑桥(英国城市,剑桥大学所在地)
france: Cambridge.
germane: Cambridge
hispane: Cambridge
hungare: Kembridzs
portugale: Cambridge
ruse: Кембридж




radiko: kest-
baza vorto: kest-o

difino: Ujo (ofte rektangula) el ligno aŭ metalo.

ekzemploj: En la kesto troviĝis ludiloj, li elkestigis la pli grandan. — Tiom da floroj ne povas normale kreski en ĉi tiu malgranda florkesto. — Kara, bonvolu kontroli, ĉu estas leteroj en la leterkesto. — Niaj infanoj nun ludas en la sablokesto. — Mi volus, ke ĉi tiu tablo enhavu kelkajn tirkestojn. — Formeti la aferon en la keston de forgeso.

angle: a chest, container
ĉine: 箱子
france: (une) caisse, huche, un coffre; el~igi = déballer; leter~o = (une) boîte aŭ lettres; tir~o = (un) tiroir; flor~o = (une) jardinière.
germane: Kasten, Kiste
hispane: caja, cofre
hungare: edény
portugale: caixa; ~ego = caixote, caixão (em geral); el~igi = desencaixotar; en~igi = encaixotar; leter~o = caixa postal; tir~o = gaveta
ruse: ящик, коробка




radiko: kia
baza vorto: kia

difino: Vorteto por demandi pri la kvalito de iu aŭ io aŭ por kunligi du frazojn per tiu ideo.

ekzemploj: Kia = Kiuspeca? — Tia speco, kian mi donis. —— Kia patro, tia filo = La filo estas tia, kia estas la patro. — Ŝi diris. “Kaj kian sciigon li alportas?”. — ” Ho kiaj vortoj! Por kiaj celoj li ĝin uzas?”

angle: that sort, that type
ĉine: 什么样的,多么的
france: quelle sorte, que, comme ; tia ..., ~ ... = tel(le) ... tel(le) ... ; tel(le) ... que...
germane: wie (Tabellwort, das Wort fragt nach einer Eigenschaft. Wie ist das Wetter? - Gut ~ Kia estas la vetero? - Bona.)
hispane: de ese tipo, de esa clase
hungare: milyen, amilyen
portugale: que espécie de
ruse: какой, каков




radiko: kial
baza vorto: kial

difino: Vorteto, kiu demandas pri la kaŭzo, bazo, motivo.

ekzemploj: Kial vi venas tiel malfrue? — Kial ŝi ne studas? — Ŝi estas via edzino! Kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? — Pro familiaj kialoj ŝi forlasis la urbon. — Mi ne konas la kialon, pro kio tio okazis.

angle: why ~o = the reason
ĉine: 为什么;kialo原因,理由,动机
france: pourquoi, pour quelle raison ; ~o = le pourquoi, le motif, la raison; ~ ne? = pourquoi pas?
germane: warum (Tabellwort)
hispane: por qué
hungare: miért, amiért
portugale: por que, por que motivo, por quê; ~o = razão, motivo, porquê; ~igi = expor os motivos; sen~e = sem motivo
ruse: почему, отчего; = причина




radiko: kiam
baza vorto: kiam

difino: Vorto, kiu demandas pri la tempo de io aŭ kunligas du frazojn per la sama ideo de tempo.

ekzemploj: Kiam li venos? — Mi scias, kiam li venis. — Mi foriros, kiam li venos. — Kiam ajn tiu aĉulo petos, mi tamen rifuzos. — Tuj kiam vi alvenos, mi foriros.

angle: when, at what time
ĉine: 什么时候,何时
france: quand, à quel moment? quand, lorsque, alors que; ~ ajn = n'importe quand; tuj ~ ... = aussitôt que...
germane: wann, als (nur als Angabe eines Zeitpunkts, vgl. "ol") (Tabellwort)
hispane: cuando
hungare: mikor, amikor
portugale: quando; ~ ajn = não importa quando; ~o = época, período; ekde ~ = desde quando, desde que; ĝis ~ ? = até quando?; post ~ = depois que
ruse: когда




radiko: kie
baza vorto: kie

difino: Vorto, kiu demandas pri la loko aŭ kunligas du frazojn per tiu sama ideo pri loko.

ekzemploj: Kie ŝi estas? — Mi diros, kie ŝi staras, kaj kien ŝi iros. — Mi loĝas, kie la urbo finiĝas. — Mi renkontas ilin, kien ajn mi iras.

angle: where
ĉine: 在那里,什么地方
france: où, à quel endroit ; ~n = où, à quel but; ~ ajn = partout où.
germane: wo (Tabellwort)
hispane: donde
hungare: hol, ahol
portugale: onde; ~n = aonde, para onde; ~ ajn = onde quer que; de ~, el ~ = de onde; ĝis ~ = até onde
ruse: где




radiko: kiel
baza vorto: kiel

difino: Vorto, kiu demandas pri maniero aŭ kunligas du frazojn per la sama ideo de maniero.

ekzemploj: Kiel vi fartas? — Mi faros, kiel mi volas. — Mi faris ĉion tiel, kiel oni petis. — Kiam vi estas en la urbo Romo, agu, kiel la romanoj agas. — Mi servos vin, kiel eble plej rapide mi povos. — Mi, kiel prezidanto, decidas tion.

angle: how, like
ĉine: 怎样,好像
france: comment, comme, en tant que, que ; tiel, ~ = tel(le) que, aussi que; ~ ajn = n'importe comment, si ... que; ~ eble plej = le plus possible ... que; same ~ = de la même façon que.
germane: wie (Tabellwort, das Wort fragt nach der Art und Weise: Wie geht es dir? - Gut ~ Kiel vi fartas? - Bone.)
hispane: cómo, de que manera, de que modo
hungare: hogyan, ahogyan
portugale: como, de que modo, de que maneira; ~o = modo, maneira; ~ ajn = de qualquer modo; ~ eble plej rapide = o mais depressa possível; same ~ = assim como; mal~ = de maneira oposta, ao contrário de
ruse: как, в качестве




radiko: kies
baza vorto: kies

difino: Vorto, kiu demandas pri la posedanto de io aŭ kunligas du frazojn per tiu sama ideo pri posedanto.

ekzemploj: Kies klubo? = La klubo de kiu? — La lingvo, kies lernado facilas, nomiĝas Esperanto. — Dio sola, kies nomo estas benita, estas granda! — Kies ajn ĝi estas, mi uzas ĝin. — En malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, ni povos uzi Esperanton. — Scias la kato, kies viandon ĝi manĝis.

angle: whose
ĉine: 谁的
france: de qui, duquel, de laquelle, dont. kies? = à qui?
germane: wessen (Tabellwort)
hispane: de quién
hungare: kié, mié, amié, akié
portugale: de quem; cujo
ruse: чей




radiko: kio
baza vorto: kio

difino: Vorto, kiu demandas pri aĵo aŭ afero aŭ kiu kunligas du frazojn per tiu sama ideo pri io.

ekzemploj: Kio estas? — Kion vi volas? — Mi scias, kio okazos! — Mi ne scias, kion vi volas. — Pri kio vi parolas?

angle: what, what thing
ĉine: 什么
france: quoi, quelle chose, que, qu', ce qui; ~ ajn = quoi que ce soit, n'importe quoi.
germane: was (Tabellwort)
hispane: qué
hungare: mi, ami
portugale: que, o que, o quê; ~ ajn = seja o que for, o que quer que seja
ruse: что



radiko: kiom
baza vorto: kiom

difino: Vorto, kiu demandas pri kvanto aŭ kunligas du frazojn per la sama ideo de kvanto.

ekzemploj: Kiom vi volas? — Mi deziras tiom, kiom eblas! — Kiom da eŭroj tio kostas? — Kioma horo estas nun? — Ja hodiaŭ estas sabato, sed kioma tago de la monato estas ? — Kiomfoje mi devos rediri antaŭ ol vi memoros. — Kiomjara vi estas?

angle: how much
ĉine: 多少,量的疑问词
france: combien, quelle quantité, comme, que; ~o = (un, le) montant, total; ~ da = combien de; ~ ajn = si nombreŭ que, autant que; ~a = quel(le), à quel rang, (la) combientième; ~jar-a = quel âge (en années).
germane: wie viel (Tabellwort)
hispane: cuánto
hungare: mikor, amikor
portugale: quanto; ~o = quantidade, o quanto; ~ ajn = seja quanto for; ~ da = quanto de; ~a horo estas? = que horas são?; ~a tago estas hodiaŭ? = que dia é hoje?; ~foje? = quantas vezes?; ~ofte = com que frequência; ~jara vi estas? = qual é tua idade?
ruse: сколько; = который, какой по счёту



radiko: kiu
baza vorto: kiu

difino: Vorto, kiu demandas pri la identeco de aĵo aŭ individuo aŭ kunligas du frazojn per la sama ideo.

ekzemploj: Kiu venas? — Kiu virino venos? — Kiuj parolis? — Kiujn vortojn diris vi? — Mi vidas tiun, kiu venas. — Kiu ajn li estos, mi alparolos lin.

angle: who, that which
ĉine: 谁,什么人
france: qui, lequel, laquelle; quel, quelle; ~j = qui, lesquels; ~n = que, quel(le); ~ ajn = qui que ce soit, n'importe qui, n'importe quel.
germane: wer, welch(e,r,s)(Tabellwort)
hispane: quién
hungare: ki, mely, melyik, aki, amely, amelyik
portugale: quem; qual; que, o qual; ~ ajn = quem quer que seja
ruse: который, какой, кто