Vt: L1

El La bona lingvo
Revizio de 19:51, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> <hr> <br> ''radiko: ''li<br> ''baza vorto:'' '''li'''<br> ''difino: '' Tiu viro; tiu knabo.<br> ''ekzemploj:'' Ĉiu „li“...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi




radiko: li
baza vorto: li

difino: Tiu viro; tiu knabo.

ekzemploj: Ĉiu „li“ havas sian „ŝi“. —— Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiuj celoj li ĝin uzas. — Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn. — Li estas Petro kaj ŝi estas lia filino.

angle: he
ĉine:
france: il, lui ; ~a = son (sa) ... à lui; ~n = le, l'.
germane: er
hispane: él (pronombre personal)
hungare: ő (hímnemű)
portugale: ele (ser masculino); ~a = dele
ruse: он; = его




radiko: liber-
baza vorto: liber-a

difino: Neligita; memdecida; kiu povas foriri, se li, ŝi aŭ ĝi volas foriri; kiu povas fari, kion li aŭ ŝi volas.

ekzemploj: Ĉu la seĝo estas libera? — Mi lasis la hundon libera en la korto. — Tute libera, kiel birdo aera. — Estas preferinda seka panpeco, se oni manĝas ĝin en libereco. — Li finis sian tempon de mallibereco. — Ili perforte min malliberigis! — Liberulo iras, kien li deziras. — Finfine mi liberiĝis de tiu teda gasto. — Libere ŝi respondis : Jes, mi bonvolas.

angle: open, free (to amend, copy but not necessarily "without charge" = senpaga)
ĉine: 自由的
france: libre, indépendant(e), sans conditions ; ~e = librement, sans gêne ; ~i = être libre, affranchi(e); ~o, ~ec-o = (la) liberté; mal~igi = emprisonner, mettre en captivité; mal~ec-o = (la) captivité; ~ulo = (un) homme libre; ~iĝi = se libérer
germane: frei(e,r,s)
hispane: libre
hungare: szabad
portugale: livre, liberto; ~o, ~eco = liberdade; ~e = livremente; ~igi = livrar, liberar, libertar; ~iĝi = libertar-se; ~vole = de própria vontade, espontâneamente; mal~a = preso, cativo; mal~igi = prender, encarcerar; mal~ejo = prisão; mal~ulo = detento, prisioneiro
ruse: свободный; = свобода; = свободно




radiko: libr-
baza vorto: libr-o

difino: Frazoj sur papero kun multaj paĝoj kune (binditaj aŭ alimaniere kunigitaj).

ekzemploj: Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn. — La libroservo de nia asocio estas la plej granda librovendejo en la esperantista mondo. — Nuntempe oni vendas en la reto librojn legeblajn per taŭgaj legiloj. — Mi devas skribi mian nomon en la gastlibron. — Mi legas gvidlibron pri via urbo. — Notlibro estas blankfolia libro, eventuale kun antaŭpresitaj datoj, en kiu oni skribas farendaĵojn aŭ privatajn notojn. — Taglibro estas blankfolia libro, en kiu oni notas ĉiutage pri la tagaj okazaĵoj. — Ŝi estas libr-amanto.

angle: book
ĉine:
france: (un) livre ; ~a = livresque; ~serv-o = (un) service de vente de livres; ~vend-ejo = (une) librairie; ~isto = (un) libraire; gvid~o = (un) guide; not~o = (un) carnet, agenda; tag~o = (un) journal intime (personnel); ~am-ant-o = (un) biblophile.
germane: Buch
hispane: libro
hungare: könyv
portugale: livro; ~aĉo = livreco; ~ejo = biblioteca; ~eto = livreto; ~ovendejo = livraria; ~amanto = bibliófilo; ~oservo = serviço de venda de livros; ~otenado = escrituração mercantil; tag~o = diário (para anotações)elevador; ~isto = ascensorista
ruse: книга; = книжный




radiko: lift-
baza vorto: lift-o

difino: Aparato por levi homojn aŭ aĵojn (al alia etaĝo).

ekzemploj: La knabeto en la lifto timas, se li estas sola. — La lifto nun haltas ĉe la tria etaĝo. — Voku la lifton/premu butonon aŭ ŝaltilon, por ke ĝi venu. — Li estas liftisto en belega hotelo. — Ĝi estas kvarlifta domego.

angle: lift, elevator
ĉine: 电梯
france: (un) ascenceur; ~isti = (un) garçon d'ascenseur, liftier (en franglais); kvar~a = à quatre ascenceurs.
germane: Fahrstuhl
hispane: ascensor, elevador
hungare: lift, felvonó, páternoszter
portugale: elevador; ~isto = ascensorista
ruse: лифт; = лифтовый




radiko: lig-
baza vorto: lig-i

difino: Igi kunaj; maldisigi; fiksi per ŝnuro.

ekzemploj: Mi ligis mian hundon per ŝnuro. — La ponto ligas du urbojn. — Ligu la literojn en la skribado. — Ni alligis la ŝipeton al bordo. — Fianĉiĝis, por ĉiam ligiĝis. — Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj. — Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo. — Ĉiuj esperantistoj de nia regiono membras en la sama Esperanto-Ligo. — La raporto jam estas sendita al ĉiuj liganoj (anoj de la Ligo). — Ni kunligis niajn fortojn. — La ligilo al mia retpaĝo ne plu funkcias.

angle: to link, to bind
ĉine: 连接,联合,联系
france: lier, attacher, ligoter, nouer ; ~o = (une) liaison, ligue; al~i = accrocher, amarrer; ~iĝi = se (re)lier; kun~i = relier; ~ilo = (un) lien.
germane: verknüpfen, zusammenfügfen
hispane: unir, atar, amarrar, ligar
hungare: összeköt
portugale: ligar, unir; atar, amarrar; ~o = ligação; liga; ~ilo = ligação, elo; link (informática); mal~i = desamarrar, desatar; har~o = trança
ruse: связать; = 1) связь, 2) союз, лига; = связный, связной, связующий




radiko: lign-
baza vorto: lign-o

difino: Tio, el kio konsistas arbo-trunkoj.

ekzemploj: Ne el ĉiu ligno oni faras violonon. — Brulligno estas ligno por la fajro. — Lignaj benkoj troviĝas ĉie en ĉi tiu parko. — Lignaĵisto laboras per ligno. — Sur la ligna planko ŝi metis tapiŝon. — Tiu arbo donas bonan lignon por konstrui meblojn.

angle: wood
ĉine: 木,木头
france: (du) bois ; ~a= de bois, en bois; brul~o = du bois de chauffage; ~aĵ-isto = (un) menuisier; ~ero = (un) éclat de bois, copeau; ~eca = ligneŭ(-euse).
germane: Holz
hispane: madera
hungare: fa
portugale: madeira; ~a = de madeira; ~aĵo = objeto de madeira; ~aĵisto = marceneiro, carpinteiro; ~eca = lenhoso; ~ejo = madeireira
ruse: древесина, деревяшка; = деревянный




radiko: lim-
baza vorto: lim-o

difino: kie unu afero finiĝas kaj alia komenciĝas; kie unu lando finiĝas kaj alia lando komenciĝas; limi: esti la limo inter du aferoj; troviĝi tuj apud la limo; limigi: fiksi limon; haltigi plivastiĝon

ekzemploj: Tio estas limo de nia distrikto. — Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. — Pri limoj venas facile diskutoj. — La vojo limas la kampojn. — Nian vilaĝon ĉirkaŭlimas la montoj. — Ni venis al la landlimo kaj devis montri la pasportojn. — Ili loĝas en apudlima urbeto. — Ĉio havas limojn! — La statuto limigas la povojn de la estro. — Mi amas vin senlime!

angle: limit
ĉine: 界线,限制
france: (une) limite, frontière, borne; ~i = borner, confiner, être à la limite ; apud~a = frontalier(-ière); ~igi = limiter; ~iĝi = se limiter; sen~e = infiniment.
germane: Grenze
hispane: límite
hungare: határ
portugale: limite; divisa, fronteira; ~i = fazer limite com; delimitar; ~igi = limitar, restringir; ~iĝi = limitar-se; land~o = fronteira (de país); aĝo~o = limite de idade; apud~a = limítrofe, fronteiriço; ĉirkaŭ~i = delimitar; sen~a = ilimitado; temp~o = data-limite, prazo
ruse: граница, грань, предел; = граничный, пограничный; = на границе, на грани




radiko: lingv-
baza vorto: lingv-o

difino: Ĉio, kion homoj diras (malsama en malsamaj lokoj); skribaĵoj kaj paroloj, per kiuj homoj komprenas unu la alian; nacilingva = ne en Esperanto

ekzemploj: Mi ne parolas fremdan lingvon, mi esta unulingvulo. — Mia gepatra lingvo estas la japana. — Esperanto estas ankaŭ nomata la "lingvo internacia". — Lingvaj demandoj estas respondataj de la Akademio de Esperanto. — Lingvisto estas sciencisto, kiu studas pure lingvajn demandojn, fakulo pri lingvoscienco. — Fontolingvo estas la lingvo, el kiu oni tradukas kaj cellingvo estas la lingvo, al kiu oni tradukas.

angle: language
ĉine: 语言
france: (une) langue, (un) langage ; ~a = de langue, linguistique; unu~a = monolingue; ~isto = (un) linguiste; ~scienco = (la) linguistique; ~aĵo = (un) idiome, parler; fonto~o = (une, la) langue source; cel~o = langue de destination; plur~ulo = (un) polyglotte.
germane: Sprache
hispane: idioma
hungare: nyelv (beszélt)
portugale: língua (idioma); ~a = linguístico; ~aĵo = linguagem, expressão; ~isto = linguista; kaŝ~o = língua secreta, código; plur~ulo = poliglota; unu~ulo = monoglota
ruse: язык; = языковой




radiko: lip-
baza vorto: lip-o

difino: Ekstera parto de buŝo.

ekzemploj: Viaj lipoj estas tro ruĝaj. — Konfuzita, ŝi nur mordis la lipojn kaj silentis. — Li ĉiam havas tiun vorton sur la lipoj. — Liaj lipharoj estas nigraj. — De la manoj ĝis lipoj la supo elverŝiĝis (= io misfunkciis).

angle: lip
ĉine: 唇,嘴唇
france: (une) lèvre, babine ; ~a = labial(e) ; ~i = toucher des lèvres, emboucher; ~haro-j = (des) moustaches; ~ruĝ-(aĵ)o = (du, un) rouge à lèvres; ~angulo = (la) commissure des lèvres.
germane: Lippe
hispane: labio
hungare: ajak, szájszél
portugale: lábio, beiço; ~haroj = bigode; élegado = leitura labial; ~ruĝo = batom (cosmético); dik~a = de lábios grossos
ruse: губа; = губной




radiko: list-
baza vorto: list-o

difino: Nomoj de personoj aŭ aĵoj, skribitaj unu sub la alia laŭ iu ordo; listienlistigi = meti en liston; prezenti kiel liston.

ekzemploj: La listo de la kandidatoj estu konata longan tempon antaŭ la elektoj. — Jen la prezlisto de ĉi tiu restoracio. — Listero estas unuopa elemento en listo. — Dissendolisto estas forumo en komputila reto funkcianta tiel, ke la mesaĝojn senditajn al speciala retadreso tiea servilo aŭtomate plusendas al la „listanoj“, aŭ „abonantoj“. — Li iris por enlistigi sin inter laborserĉantoj.

angle: list
ĉine: 列表,清单
france: (une) liste, (un) relevé; ~ero = (un) élément de la liste; dis-send-o~o = (une) liste de distribution; en~igi = enregistrer, cataloguer.
germane: Liste
hispane: lista (sustantivo)
hungare: jegyzék, lista
portugale: lista, rol; ~igi = listar, elencar; dissendo~o = mala direta; en~iĝi = alistar-se; prez~o = lista de preços; vizit~o = lista de presença
ruse: список, перечень, опись; ~i = составлять список; = списочный




radiko: lit-
baza vorto: lit-o

difino: Meblo por kuŝi (kaj dormi).

ekzemploj: Ŝi kuŝis sur la lito. — La besteto kuris sub la liton. — Kiu amas la liton (ripozon), ne akiros profiton. — Oni ja metos belajn litaĵojn sur vian liton. — Jam estas malfrue, mi do devas ellitiĝi. — Niaj litotukoj estas tre puraj. — Vespere mi enlitiĝos frue. — Ni deziras dulitan ĉambron.

angle: bed
ĉine:
france: (un) lit, gîte(bête),(une) couche; en~iĝi = se coucher (au lit); el~iĝi = se lever, sortir du lit; ~-o-tuko = (un) drap; ~aĵo = (une) literie; ~kovr-ilo = (une) couverture; du~a = à deŭ lits.
germane: Bett
hispane: cama
hungare: ágy
portugale: cama, leito; el~iĝi = levantar-se (sair da cama); en~iĝi = ir para a cama; ~kapo = cabeceira de cama; ~kovrilo = coberta, colcha; pend~o = rede (para repousar ou dormir)
ruse: кровать, постель; = кроватный, постельный




radiko: liter-
baza vorto: liter-o

difino: Skribsigno: a b c ĉ d ... u ŭ v z estas literoj.

ekzemploj: La 28 literoj de la alfabeto de Esperanto estas konataj. — Kelkaj el la literoj de Esperanto estas supersignitaj (kunĉapelaj, ĉapelitaj, tegmentitaj) literoj . — Lia nomo estos skribata orlitere en la historio de nia lando. — Ne sekvu la literon, sed la spiriton (ne komprenu tro laŭlitere). — Kiel vi literumas vian nomon?

angle: letter (of alphabet)
ĉine: 字母
france: (une) lettre, (un) caractère (imprimerie) ; ~i = mettre en caractère; ~um-i = épeler; dik~e = en lettres grasses; laŭ~e = à la lettre.
germane: Buchstabe
hispane: letra
hungare: betű
portugale: letra (sinal); ~umi = soletrar; dik~o = negrito; laŭ~e = literalmente, ao pé da letra
ruse: буква; = буквенный; = буквально



radiko: literatur-
baza vorto: literatur-o

difino: Artaj tekstoj.

ekzemploj: Poemaro estas nur parto de la literaturo. — La plej elstaraj literaturistoj (verkistoj, kritikistoj kaj multaj aliaj) studis la temon. — Reveninte al Moskvo, ŝi ekstudis literatursciencon kaj filozofion. — Ĉu vi preferas tradukitan literaturon? — La literaturaj verkoj valorigas nian lingvon.

angle: literature
ĉine: 文学
france: (une, la) littérature ; ~a = littéraire; ~isto = (un) littérateur, homme de lettres.
germane: Literatur
hispane: literatura
hungare: irodalom
portugale: literatura; ~a = literário; ~isto = literato
ruse: литература; = литературный




radiko: loĝ-
baza vorto: loĝ-i

difino: Daŭre restadi (en domo, urbo, lando).

ekzemploj: Li loĝas ekster la urbo. — La rusoj loĝas en Rusujo. — Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. — Vivis la loĝantaro de la granda urbo sur vasta teritorio. — Ŝi restis en tre bela loĝejo. — Ne iru al tiu lando, por tie ekloĝi. — La praloĝantoj de Aŭstralio ankoraŭ vivas, sed ili estas malmultaj. — Poste ni transloĝiĝis al Moskvo.

angle: to live (in a place, not "be alive" = vivi), to reside
ĉine: 住,居住
france: loger, habiter , résider ; ~o = (la) résidence; ~ant-o = (un) habitant; ~ejo = (un) logement, logis; pra~anto = (un) aborigène, autochtone; trans~iĝi = déménager.
germane: wohnen
hispane: habitar, morar, residir
hungare: lakik
portugale: morar, residir, habitar; ~ado = morada (período), estada; ~anto = morador, habitante; ~antaro = população (de país, região etc.); ~ejo = moradia, residência, habitação; ~igi = alojar; komuna ~ejo = alojamento coletivo
ruse: жить, обитать, проживать




radiko: lok-
baza vorto: lok-o

difino: Tie, kie io/iu estas; spaco por io; urbo aŭ vilaĝo; loki (ion ie) = meti en lokon; loka = de/en/pri/... (unu) difinita loko

ekzemploj: Metu tiun aĵon en ĝian lokon. — Vi elektis bonan lokon por vidi. — Ili loĝas en bela, apudmara, montara loko. — Kion vi farus se vi estus en mia loko? — Ne beligas loko homon, sed homo la lokon. — Ĉu vi trovis liberan sidlokon? — Mi partoprenas la lokajn politikajn elektojn. — Tiu asocio multe agas loke.

angle: a place
ĉine: 地方,地点,位置
france: (un) lieu, endroit ; ~a = local(e) ; ~e = localement; ~i = placer, loger (mettre qq part); sid~o = (une) place (assise); ~ad-o = (le) placement; unu~a = monoplace.
germane: Ort, Platz , Stelle
hispane: lugar
hungare: hely
portugale: lugar, local, localidade; ~a = local (relativo a lugar); ~i = colocar, acomodar; ~eto = lugarzinho; de~i = deslocar; re~i = relocar; plur~a = de ou com vários lugares; unu~a = com apenas um lugar
ruse: место, местность; ~i = помещать, размещать; = местный, локальный




radiko: long-
baza vorto: long-a

difino: Kun granda mezuro en unu direkto (de antaŭo ĝis malantaŭo, de komenco ĝis fino) (ankaŭ pri tempo).

ekzemploj: Ŝi havas longan hararon. — Ĉambro vasta, pli longa ol larĝa. — Bonvolu ne skribi al mi tiajn longajn leterojn. — Temis pri strato, du kilometrojn longa. — Mi ŝatas la longajn somerajn tagojn. — Mi atendis vin tre long(a-temp)e. — La aŭtobuso foriris antaŭ nelonga tempo. — Kiu dormas longe, vivas mallonge. — Delonge mi lernis Esperanton.

angle: long; ~o = length
ĉine: 长的,长度
france: long(ue) ; ~e = longuement, longtemps ; ~o = longueur (dimension donnée) ; ~i = être long de; ~ec-o = (la) longueur (qualité); mal~e = brièvement; de~e = depuis longtemps; (pli)~igi = allonger; mal~igi = raccourcir; laŭ~a = longitudinal(e).
germane: lang(e,r,s)
hispane: largo (adjetivo)
hungare: hosszú
portugale: longo, comprido; ~o, ~eco = comprimento; ~atempe = por muito tempo; ~edaŭra = demorado, de longa duração; ~igi, pli~i = alongar; ~hara = de cabelos compridos; ~krura = pernalta; laŭ~a = longitudinal; laŭ~e de = ao longo de; mal~a = curto; mal-~gi = encurtar
ruse: длинный, долгий, продолжительный; = длина; = долго, продолжительно




radiko: lud-
baza vorto: lud-i

difino: Fari ion ne pro utilo, sed nur por plezuro aŭ lertiĝo; sonigi muzikilon; prezenti rolon (en teatraĵo).

ekzemploj: Petro penis ludi per la gitaro valson. — Mi ne kapablas ludi violonon. — La infanoj ludas sur la herbejo piedpilkon. — Ludi teatraĵon, rolon estas la laboro de aktoroj. — La ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj. — Jen la unua ludantaro de piedpilkistoj. — Prenu viajn ludkartojn. — Miaj gefiloj estas tre ludemaj.

angle: to play
ĉine: 玩,演奏,扮演
france: jouer ; ~o = (un) jeu ; ~a = ludique; ~ilo = (un) jouet; ~ant-o = (un) joueur; ~ant-aro = (une) équipe; ~karto = (une) carte à jouer; ~ema = joueur(-euse).
germane: spielen
hispane: jugar
hungare: játszik
portugale: brincar; jogar (baralho, dados etc.); tocar (instrumnento musical); representar (papel), atuar; ~o = brincadeira, folguedo; jogo; ~ado = jogada; representação; ~antaro = time. equipe (esportes); ~ema = brincalhão; ~ilo = brinquedo; kart~o = jogo de cartas
ruse: играть; = игра; = игровой, игральный




radiko: luks-
baza vorto: luks-o

difino: Havado aŭ uzado de multekostaj, ne necesaj, sed plezurigaj aferoj.

ekzemploj: La princino estis alkutimiĝinta al lukso. — Luksa la vesto, sed malplena la poŝo. — Vivi larĝe kaj lukse. — Ili havas tre multe da luksaĵoj! — Mia ĉambro estas neluksa, sed komforta. — Ni estis malriĉaj kaj mi devis dormi en malluksa lito. — La tuta lukso de la arbaro videblas de ĉi tiu monto. — En mia korto kreskas luksaj rozoj. — Ŝi kolektas luksaĵetojn.

angle: a lŭury
ĉine: 豪华的,高级的
france: (le) lŭe, (la) somptuosité ; ~a = lŭueŭ(-euse), fastueŭ(-euse); ~aĵo = (un) objet de lŭe; ~aĵ-et-o = (un) bibelot; ne~a = modeste; mal~a = minable.
germane: Lŭus
hispane: lujo
hungare: lŭus, pompa
portugale: lŭo, pompa; ~a = lŭuoso, omoso; ~i = viver no lŭo; ~ego = fausto, magnificência; ne~a, sen~a = modesto (sem lŭo)
ruse: роскошь, великолепие, пышность; = роскошный, великолепный; = роскошно, пышно




radiko: lum-
baza vorto: lum-i

difino: Esti tre hela, brila; (suno lumas, kaj prilumas Teron; luno lumas, kaj prilumas Teron; lampo lumas)

ekzemploj: Suno lumas dum la tago kaj luno dum la nokto. — Malmultaj lanternoj malbone prilumis la strateton. — Sur la vizaĝoj hele lumis feliĉo. — Elektra lumo estas la plej normala lumofonto en domoj. — La lumaj vitraj muroj de la novaj vendejoj estas belaj dum la nokto. — Estis hela luma mateno. — Vespere ni admiris belajn lumbildojn.

angle: to shine
ĉine: 光,照
france: luire, être lumineŭ ; ~o = (une) lumière, (un) feu (voiture); ~ec-o = (la) luminosité; -a lumineŭ(-euse); pri~i = éclairer, baigner de lumière; ~fonto =(une) source lumineuse; ~et-o = (une) lueur; mal~o = ténèbres, le noir; mal~a obscur(e), sombre; ~bildo = (une) diapositive; ~(ig)ilo = (un) luminaire;
germane: leuchten
hispane: alumbrar, iluminar
hungare: világít
portugale: luzir, fulgurar; ~o = luz; ~a = luzente; ~aĵo = corpo luminoso; ~eco = luminosidade; ~igi = iluminar (fazer que emita luz ou transmitir luminosidade); ~igilo = luminária; lun~o =- luar; ~bildo = transparência, diapositivo; éjaro = ano-luz; ~ĵetilo = holofote; farol (automóvel); mal~o = escuridão, trevas; pri~i = iluminar (derramar luz em); poŝ~o = lanterna (de bolso)
ruse: светить, светиться; = свет; = световой, светлый




radiko: lun-
baza vorto: lun-o

difino: La natura satelito de Tero (ĝi prilumas (ne ĉiam) la teron dum la nokto)

ekzemploj: La luno brilas sur la ĉielo. — La aspekto de la luno ŝanĝiĝas periode. — La duona luno leviĝos nur post unu aŭ du horoj. — Ekde la novluno mi ĝardenumos ree. — Oni tre klare vidis la lunarkon. — Hieraŭ okazis la plenluno; dumnokte la plena luno disvastigis lumon preskaŭ tagan. — Unuafoje du homoj surluniĝis la 21an de julio 1969.

angle: moon
ĉine: 月,月亮
france: (la) lune ; ~a = lunaire; nov~o = la nouvelle lune; ~arko = (un) croissant de lune; plen~o = (la) pleine lune; plen-a ~o = (une) lune pleine; ~loĝ-ant-o = (un) sélénite; sur~iĝi = allunir.
germane: Mond
hispane: luna (satélite natural de la tierra)
hungare: hold
portugale: lua; ~a = lunar; ~brilo, ~lumo = luar; ~loĝanto = selenita; ~inter-o = interlúnio; kreskanta ~o = quarto crescente; malkreskanta ~o = quarto minguante; nov~o = lua nova, novilúnio; plen~o = lua cheia, plenilúnio; sur~iĝi = alunissar
ruse: луна, месяц; = лунный