Vt: M

El La bona lingvo
Revizio de 19:53, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> ''radiko: ''maj-<br> ''baza vorto:'' '''maj-o'''<br> ''difino: '' La kvina monato de la jaro inter aprilo kaj junio. <br> ''e...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


radiko: maj-
baza vorto: maj-o

difino: La kvina monato de la jaro inter aprilo kaj junio.

ekzemploj: Majo estis la tradicia monato por geedziĝoj en Italujo. — Majaj rozoj estas aparte belaj, sed ne plu floras violoj. — Maje kaj junie floras multaj plantoj en nia regiono.

angle: May
ĉine: 五月
france: Mai; ~a = de Mai; ~e = en mai.
germane: Maj
hispane: mayo (més)
hungare: május
portugale: maio
ruse: май; = майский; = в мае




radiko: mal-
baza vorto: mal-e

difino: Tute ne; inverse; kontraŭe; (mal-longa, mal-amiko, mal-lumo, mal-akcepti, mal-laŭdi, mal-supre, mal-pli,...).

ekzemploj: Ĉu vi bone fartas? Male, mi estas malsana! — Malamikoj atakas (ekbatalas) nin! — Vi estas alta homo, sed mi estas ne alta, eĉ malalta. — La kato kuŝas malsupre. — Iri de malsupro al supro estas malfacile, sed iri de supro al malsupro estas facile.— Parizo en Francujo, kaj Pekino en Ĉinujo, estas urboj malproksimaj. — Ĉi tie laŭte paroli estas ne utila, krii estas eĉ malutila.

angle: Adding this to a word changes the meaning to the opposite: amiko = friend - ~amiko = enemy; pli = more - ~pli = less; ~o = the opposite
ĉine: 不,相反;mallonga短,malamiko敌人,mallumo黑暗,malakcepti拒絶,mallaŭdi贩斥,非难;malsupre下,malpli少于
france: au contraire, de manière duale: inverse ou opposée; (court(e), ennemi, obscurité, refuser, blâmer, en bas, moins,...) ; ~a = contraire, dual(e) ; ~o = (un, le) contraire, (l')inverse, (l')opposé; ~amiko = (un) ennemi; ~bona = mauvais(e); ~supr-o = (le) bas; ~supr-e = en bas; ~facil-e = difficilement; ~utila = nuisible.
germane: Die Vorsilbe bezeichnet das genaue Gegenteill: amiko ~ Freund - malamiko ~ Feind.
hispane: prefijo que indica lo contrario de la raíz
hungare: Prefixum az ellentét kifejezésére.
portugale: prefixo que permite criar o significado oposto; ~o = o oposto, o contrário; ~e = ao contrário; ~e al = ao contrário de; ~amiko = inimigo; ~alta = baixo; ~bona = ruim; ~granda = pequeno; ~pura = impuro, sujo
ruse: приставка, обозначающая прямую противоположность по смыслу (например: longa = длинный, ~longa = короткий; amiko = друг, ~amiko = враг)




radiko: malgraŭ
baza vorto: malgraŭ

difino: Eĉ se tio aŭ tiu malhelpus (malgraŭ la forta pluvo, ni (tamen) iris eksteren = kvankam forte pluvis, ni iris eksteren).

ekzemploj: Vi eliris malgraŭ mia malpermeso. — Ŝi eliris malgraŭ, ke li malpermesis. — Ni pacience atendis lin malgraŭ lia malfruado. — Ni promenis malgraŭ la pluvo. — Pluvis, sed malgraŭe ni promenis.

angle: despite, in spite of, notwithstanding
ĉine: 不管,无视,虽然:malgraŭ la forta pluvo, ni (tamen) iris eksteren. 虽然下大两,我们仍然外出
france: malgré, en dépit de ; ~e = n'en tenant pas compte, ce nonobstant.
germane: trotz
hispane: a pesar de...
hungare: ellenére, dacára
portugale: apesar de, malgrado; ~e = ainda assim, apesar disso
ruse: несмотря на, вопреки




radiko: mam-
baza vorto: mam-o

difino: Parto de la korpo de homo aŭ besto (mambesto), en kiu estas glandoj produktantaj lakton por doni la necesan manĝaĵon al ido(j).

ekzemploj: Mamo nature donas lakton. — Tuj post la naskiĝo oni rekomendas al la patrinoj manĝigi sian infaneton ĉe la mamo. — Homoj kaj bestoj kun mamoj estas mamuloj. — La lakto eliras tra la mampinto. — Ŝi demetis sian mamtenilon.

angle: breast (of female adult), teat
ĉine: 乳房
france: (une) mamelle, (un) sein ; ~a = mammaire; ~frato = frère de lait; ~ten-ilo = (un) soutien-gorge.
germane: Brust (nur das milchspendende Organ weiblicher Säugetiere)
hispane: mama, seno. (pecho de mujer)
hungare: mell, kebel, csöcs, cici
portugale: mama; seio; ~ulo = mamífero; ~frato = colaço, irmão-de-leite; ~tenilo = sutiã, porta-seios
ruse: грудь (женская); = грудной




radiko: man-
baza vorto: man-o

difino: Korpoparto (je fino de la brako, kun fingroj), per kiu oni povas ion preni.

ekzemploj: Konduki infanon per la mano. — Oni uzas aŭ la dekstran aŭ la maldekstran manon denaske. — Mi faras manan laboron. — La nova reĝo prenis la regadon enmane. — Mi prenis manplenon da ĉerizoj. — Ĉu vi havas vian bileton ĉemane? — Ni promenis man-en-mane.

angle: hand; ~a = manual
ĉine: 手(手腕之末端,含手指)
france: (une) main ; ~a = manuel(le) ; ~e = à la main, en main; ~um-o = (une) manchette, poignet de chemise; en~e = en main; ĉe~e = à la main; ~plen-o = (une) poignée, pleine main; ~plat-o = (la) paume, le plat de la main; ~en~e = la main dans la main; ~prem-o = (une) poignée de main.
germane: Hand
hispane: mano
hungare: kéz
portugale: mão; ~a = manual; ~e = manualmente; ~ilo = maçaneta (de porta); ~umo = punho (vestimenta); en~igi = pôr em mãos; ~dorso = dorso da mão; ~laboro = trabalho manual; ~ligi = manietar; ~plato = palma da mão; ~premo = aperto de mão; ~uzi = manusear, manipular; plen~o = punhado
ruse: рука (кисть); = ручной; = вручную, рукой, руками




radiko: manĝ-
baza vorto: manĝ-i

difino: Porti ion al la buŝo, dispecigi ĝin per la dentoj kaj plusendi ĝin al la stomako por vivi.

ekzemploj: Necesas manĝi por vivi. — Mi daŭre havas mian ĉefan manĝon en la mezo de la tago. — Miaj preferataj manĝaĵoj estas pano kaj ŝinko. — Portu la manĝilaron sur la manĝotablon de la manĝoĉambro. — Ĉi tiu frukto ne estas manĝebla. — La manĝa maniero estas io tre grava por la sano. — Matenmanĝe (ĉe la matenmanĝo) mi renkontis lin.

angle: to eat; ~o = a meal
ĉine:
france: manger ; ~o, ~ad-o = (un) repas, déjeuner; ~aĵo = (un) aliment, plat, met; ~il-aro = (les) couverts; ~o-ĉambro = (une) salle-à-manger; ~ebla = mangeable; maten~o = (un) petit déjeuner; ~ejo = (un) réfectoire; ĉio~a = omnivore.
germane: essen
hispane: comer
hungare: eszik, fal
portugale: comer; ~o, ~ado = refeição; ~aĵo = comida; ~oĉambro = sala de jantar; ~otablo = mesa de jantar; ~ebla = comestível; ~egi = devorar; ~ejo = refeitório; ~ema = comilão; ~eto = lanche, merenda; ~iloj = talheres; ~ilaro = serviço, faqueiro, baixela; ~ujo = mangedoura; ĉio~a = onívoro; maten~o = café-da-manhã, desjejum, pequeno almoço; nokto~o = ceia; tagéo = almoço; vesper~o = jantar; viando~a = carnívoro
ruse: есть, кушать; = еда




radiko: manier-
baza vorto: manier-o

difino: Vorto indikanta, kiel iu faras ion; kiel okazas io.

ekzemploj: La maniero, kiel oni donas, valoras pli ol tio, kion oni donas. — Mi ŝategas ŝiajn ĝentilajn manierojn! — Tia dirmaniero estas tre malofta. — La uzmaniero estas indikita sur la skatolo. — Per Esperanto vi povas akiri multe da novaj kaj interesaj spertoj kaj tiamaniere pliriĉigi vian vivon. — La kelnero devas esti bonmaniera. - Kia stranga vivmaniero!

angle: manner; way; fashion
ĉine: 方法,方式,作风
france: (une) manière, façon, mode; ĝentil-a-j ~o-j = (des) civilités, (du) savoir vivre; tia~e = de telle manière, de la sorte; uz~o = (un) mode d'emploi.
germane: Art, Weise
hispane: manera, modo, forma de hacer algo
hungare: mód, módszer
portugale: maneira, modo; ~oj = maneiras (comportamento)
ruse: манера, способ, образ




radiko: mank-
baza vorto: mank-i

difino: Ne esti (kie tio/tiu devus esti); (mankas io al ĝi = ĝi ne estas kompleta; ĝi ne bone funkcias); ĝi mankas al mi = mi ne havas ĝin, kaj tion mi bedaŭras ĉar mi bezonas ĝin, aŭ ĉar mi ŝatas ĝin).

ekzemploj: Ankoraŭ mankas kelkaj glasoj. — Petro hodiaŭ ne venis al la kursoj, li mankas (estas mankanto). — Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero. — Enmetu la mankantajn vortojn en la subajn frazojn. — Troa manĝemo de la gastoj mankigas panon. — Tre mankis al ni, ke vi ne ĉeestis.

angle: to be missing, to be lacking. "~as seĝo" = "There's a chair missing"
ĉine: 缺少:mankas io al ĝi.它少了某些;ĝi mankas al mi.我少了它,等于说:mi ne havas ĝin.我没有它
france: manquer, faire défaut ;io mankas = il manque quelque chose, il ne se traduit pas le sujet c'est : quelque chose; ~o = (un) manque ; ~a = insuffisant(e), incomplet(-ète); ~anta = manquant(e); sen~a = complet, sans manque, sans défaut.
germane: fehlen (nicht zur Verfügung sein)
hispane: faltar, carecer
hungare: hiányzik
portugale: faltar (fazer falta), escassear; ~o = falta, carência, lacuna; ~igi = fazer faltar; sen~e = sem falta
ruse: недоставать, не хватать, отсутствовать; = недостача, нехватка, отсутствие; = имеющий недостаток, пробелы




radiko: map-
baza vorto: map-o

difino: Folio kun desegno de la mondo aŭ de (parto de) lando (kun vojoj, urboj,...) aŭ de urbo; maparo = mapo-kolekto (en libra formo).

ekzemploj: La nomo de la ĉefurbo aperas sur la mapo. — Mapaj desegnoj foje ne estas tre precizaj. — Serĉu en mia maparo. — Mi posedas mondmapon. — Mi vidis la vetermapon por hodiaŭ. — Ŝi estas mapisto, ŝi nun mapas ne tre konatan regionon de Afriko.

angle: map
ĉine: 地图
france: (une) carte, (un) plan; ~aro = (un) atlas; ~isto = (un) cartographe; veter~o = (une) carte météo.
germane: Land-, Himmelskarte
hispane: mapa
hungare: mappa
portugale: mapa; ~i = mapear; ~aro = atlas
ruse: карта; ~i = составлять карту




radiko: mar-
baza vorto: mar-o

difino: Tre granda (sala) akvo-plena teritorio.

ekzemploj: Hodiaŭ la maro estas trankvila. — Mi ŝatas naĝi en la maro. — La ŝiparo de nia lando estas trovebla en ĉiuj maroj de la mondo. — Tio venas de Azio per mara transportado. — Mi estas maristo kaj laboras en la mararmeo. — Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. — Mi timus veturi en submarŝipo.

angle: sea; ~a = marine, maritime
ĉine: 海,海洋
france: (une, la) mer ; ~a = marin(e), maritime; ~isto = (un) marin; trans~a = d'outre-mer; ~armeo = (la) marine,(l')armée de mer; sub~ŝipo = (un) sous-marin, submersible.
germane: Meer
hispane: mar
hungare: tenger
portugale: mar; ~a = marinho; ~isto = marinheiro; ~armeo = marinha
ruse: море; = морской




radiko: mark-
baza vorto: mark-o

difino: Signa rekonilo, distingilo; komerca nomo; papereto aŭ stampo kun ia valoro; poŝtmarko = surmetaĵo por pagi sendadon de letero; marki = meti markon (signon).

ekzemploj: Vi rekonos mian libron, ĉar ĝi havas markon. — Kiu estas la marko de via aŭtomobilo? — Mi rekomendas ĉi tiun markon de kafo. — Mi markis viajn erarojn per krajono. — Niaj ŝafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni. — Tio estas bonkvalita, markhava brakhorloĝo. — Metu poŝtmarkon kaj sendu la leteron.

angle: mark (something for recognition, such as a symbol representing a brand), stamp
ĉine: 标记,商标;postmarko邮票;marki标记,注明
france: (une) marque, (un) repère ; ~i = marquer, repérer; brul~ita = marqué(e) au fer rouge; ~hav-a = de marque; poŝt~o = (un) timbre poste.
germane: Marke, Mark (Währungseinheit)
hispane: marca, señal
hungare: jel, márka
portugale: marca (também industrial), sinal; ~i = marcar, assinalar; poŝt~o = selo postal
ruse: 1) метка, отметка, 2) марка, 2) марка (денежная единица); ~i = метить, отмечать




radiko: marŝ-
baza vorto: marŝ-i

difino: (Piede) iri, regule kaj ne tro malrapide.

ekzemploj: Leono marŝas sed ankaŭ ĉiuj aliaj bestoj kaj homoj. — La soldatoj ekmarŝis tuj post la komando: Antaŭen, ek!. — Ili enmarŝis en nian urbon. — Mi marŝadas por korpa ekzerco. — Estis amuze partopreni en la marŝado. — Ili elmarŝis el la arbaro.

angle: to march
ĉine: 行进,步行
france: marcher ; ~o, ad-o = (une, la) marche; en~i = rentrer au pas; el~i = sortir en matrchant, ~ant-o = (un) marcheur
germane: zügig und gleichmässig gehen, marschieren
hispane: marchar
hungare: menetel, vonul
portugale: marchar; andar, caminhar; ~o, ~ado = marcha, caminhada
ruse: идти, шагать; = марш, движение, поход; = маршевый, походный; = маршем




radiko: mart-
baza vorto: mart-o

difino: La tria monato de la jaro. Ĝi estas inter februaro kaj aprilo.

ekzemploj: En la antikva urbo Romo la jaro komenciĝis en marto, sed poste oni ŝanĝis tion al januaro. — Mi revenos la venontan marton. — Marta pluvo ne estas danĝera. — Marte ĉe ni ne neĝas.

angle: March
ĉine: 三月
france: mars; ~a = de mars; ~e = en mars.
germane: März
hispane: marzo (més)
hungare: március
portugale: março
ruse: март; = мартовский, = в марте




radiko: maŝin-
baza vorto: maŝin-o

difino: Aparato por produkti ion aŭ fari iun laboron, (ĝenerale) funkciigata per elektro, petrolo, vaporo,...

ekzemploj: Skribmaŝino estas maŝino por skribi. — Ankaŭ tapiŝoj (plank-kovrilojn) nun estas fabrikataj maŝine. — Flugmaŝino estas veturilo kapabla iri tra la aero. — Oni aŭdis bruon de du vapormaŝinoj. — Kuir-maŝino/kuirilo estas maŝino por varmigi kuirpotojn kaj kuiri manĝaĵojn.

angle: a machine
ĉine: 机器
france: (une) machine ; ~a = mécanique ; ~e = mécaniquement; skrib~o = (une) machine à écrire; ~ec-e = machinalemet; ~isto = (un) machiniste, mécanicien; flug~o = (un) aéroplane; vapor~o = (une) machine à vapeur.
germane: Maschine
hispane: máquina
hungare: gép
portugale: máquina; ~ece = maquinalmente; ~isto = maquinista; lav~o = lavadora, máquina de lavar; ~skribi = datilografar; skrib~o = máquina de escrever
ruse: машина; = машинный; = 1) машинным способом, с помощью машины, на машине, 2) машинально




radiko: maten-
baza vorto: maten-o

difino: Komenco de tago post nokto. Parto de la tago ekde sunleviĝo ĝis tagmezo.

ekzemploj: Kiel bela mateno! — Bonan matenon! — Leviĝu, ĉar jam matenas! — Ni ekiros ĉe la mateniĝo/tagiĝo. — Matenmanĝo en kelkaj landoj estas grava. — La matena suno estas ne tro varma. — Frumatene ni iras al la lernejo.

angle: morning
ĉine: 早晨
france: (un, le) matin, (une) matinée ; ~a = matinal(e) ; ~e = le matin, au matin; ~as = c'est le matin; bonan ~o-n! = Bonjour! (du matin); ~manĝ-o = (un) petit-déjeuner; fru~e = de bon matin, au petit matin.
germane: Morgen
hispane: la mañana (primeras horas del día)
hungare: reggel
portugale: manhã; ~a = matinal; ~e = de manhã; ~iĝo = amanhecer; ~ruĝo = aurora; fru~o = madrugada
ruse: утро; = утренний, = утром




radiko: material-
baza vorto: material-o

difino: Tio, el kio oni faras ion.

ekzemploj: Mi jam havas ĉiujn materialojn, bezonatajn por la laboro. — Materialon por mia studolaboro mi prenis el multaj verkoj. — Ni akceptas ĉian helpon kaj idean, kaj materialan. — Ili materiale subtenis nian aferon. — Ni vivas en materialisma socio.

angle: material
ĉine: 材料
france: (un) matériau, matériel ; ~a = matériel(le); ~e = matériellement; ~isto = (un) matérieliste; ~ismo = (le) matérialisme; ~ism-a = matérialiste.
germane: Material
hispane: material
hungare: anyag
portugale: material (coisa, substância); ~a = material (ligado, preso à matéria); ~isto = materialista (que busca prazeres materiais)
ruse: материал; = материальный; = материально




radiko: mebl-
baza vorto: mebl-o

difino: Tablo, seĝo, lito, ŝranko,...; mebli = provizi per mebloj; meblaro = la mebloj de unu ĉambro aŭ domo.

ekzemploj: Ni aĉetis novajn meblojn por nia ĉambro. — En nia urbo estas granda meblofabriko. — Vi havas tre bele meblitan ĉambron! — Necesas anstataŭigi la meblaron de la domo per pli nova. — Ĉi tiun tablon faris mia konata meblisto. — Ni devas senmebligi la apartamenton por iom da tempo. — Prenu la telerojn el tiu telermeblo.

angle: an item of furniture
ĉine: 家具
france: (un) meuble ; ~a = mobilier(-ère) ; ~i = meubler; ~ita = meublé(e); ~aro = (un) mobilier; ~isto = (un) ébéniste; sen~igi = démeubler, dégarnir; teler~o = (un) vaisselier.
germane: Möbel
hispane: mueble
hungare: bútor
portugale: móvel; ~i = mobiliar; ~aro = mobília; ~isto = marceneiro; moveleiro; ~otenejo = guarda-móveis; sen~igi = retirar os móveis
ruse: мебель; ~i = меблировать, обставлять; = мебельный




radiko: Meksik-
baza vorto: Meksik-o

difino: Lando sude de Usono.

ekzemploj: La ĉef-urbo de la lando Meksiko estas la urbo Meksiko. — Multaj meksikanoj parolas la hispanan lingvon. — Aliaj meksikanoj parolas la indiĝenan aztekan lingvon. — La meksika polico provas haltigi kontraŭleĝajn komercojn.

angle: Mexico
ĉine: 墨西哥,美国南部的国家
france: Mexique, ~ano = (un) Mexicain; ~an-in-o = (une) Mexicaine; m~a = mexicain(e).
germane: Mexico
hispane: México
hungare: Mexikó
portugale: México; ~ano = mexicano
ruse: Мексика




radiko: mem
baza vorto: mem

difino: Vorto, kiu substrekas tiun menciitan, ne alian; mi aŭdis tion de li mem = mi aŭdis tion de li, ne de iu alia; mi mem faris tion = mi ne petis, ke iu alia faru tion, sed mi faris tion; la vorton mem mi ne konas = Mi ne konas ĝuste tiun vorton, sed mi komprenas, kion ĝi signifas; faru tion mem! = vi faru tion, ne atendu aliajn farantojn; memlernanto = lernanto sen instruisto.

ekzemploj: Li mem uzas ĉi tiujn vortojn. — Mi deziras paroli al li mem. — Li amas sin mem. — La vivo mem jam solvis la diritan demandon. — Tiu veturilo estas memmova. — Vortoj kiel: "Jes", "pli", "sed", ne nepre bezonas finaĵon, ili estas memstaraj vortoj. — Mi studis Esperanton memlerne, t.e. sen instruisto. — Lia pli bona memo deziras helpi la malfeliĉulojn.

angle: self: "Li faris mem" = "he did it himself"
ĉine: 自已,亲自,本身:mi mem faris tion.我亲自做(不靠别人);faru tion mem!自己做!;memlernanto自修者
france: en personne, même, de soi-même; ~am-o = (l')égoisme; ~star-a = autonome; ~lern-e = de manière autodidacte; ~o = (le) moi, l'ego.
germane: selbst
hispane: mismo; mi mem = yo mismo (reflexivo)
hungare: maga, önmaga
portugale: mesmo, próprio; ŝi ~ = ela mesma; la infano ~ = a própria criança; ~amo = egoísmo; ~fido = autoconfiança; ~forgeso = abnegação; ~kompreneble = evidentemente, naturalmente; ~kono = autoconhecimento; ~mortigo = suicídio; ~stara = autônomo; ~sufiĉa = autossuficiente; ~vole = por vontade própria
ruse: сам (рекомендуется ставить слово mem непосредственно после того слова (или группы слов), к которому оно относится); = я, сущность




radiko: membr-
baza vorto: membr-o

difino: Ano, aliĝinto de klubo, asocio, societo,...; elstara parto de korpo [brako, kruro].

ekzemploj: Nia Esperanto-klubo havas multajn membrojn. — Por esti membro de tiu asocio, vi devas pagi altan kotizon. — Mi membriĝis en esperantista asocio, sed mi ne membras en la asocio de instruistoj. — La membro-kunveno okazos baldaŭ. — Brako kaj kruro estas gravaj membroj de la homa korpo. — Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn.

angle: member
ĉine: 会员,成员;肢体
france: (un) membre; ~i = être membre (de); ~iĝi = devenir membre; dis~ig-o = (une) désarticulation, (un) démembrement.
germane: Glied, Mitglied
hispane: miembro
hungare: tag
portugale: membro (de corpo, parlamento etc.), sócio; ~iĝi = tornar-se membro; dis~igi = desmembrar
ruse: член; = членский




radiko: memor-
baza vorto: memor-i

difino: Teni en kapo; ankoraŭ scii post longa tempo.

ekzemploj: Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori. — Mi havas multajn belajn memorojn/memoraĵojn pri tiu ekskurso. — Mi bone memoras komplete enmemore tiun poemon. — Ĉiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas fremduloj. — Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. — Li suferas memorperdon.

angle: to remember, to recall
ĉine: 记忆
france: se rappeler, se souvenir ; ~o = (une, la) mémoire ; ~e = de mémoire; ~aĵo = (un) souvenir; en~e = parcœur; ~igi = rappeler, faire souvenir; ~inda = mémorable; ~iga = commémoratif(-ive); ~ebla = mémorisable; ~ig-ilo = (un) mémento, pense-bête; ~perd-o = (une) amnésie; re~igi = rappeler (qc. à qn.).
germane: sich erinnern
hispane: recordar
hungare: emlékszik
portugale: lembrar-se, recordar-se; ~o = memória (também de computador); ~e = de cor; ~e al, ~e de = em memória de; ~igi = lembrar (trazer à memória); ~igaĵo, ~igilo = lembrança (coisa recebida para fazer recordar); ~inda = memorável; re~i = relembrar-se; ~arto = mnemônica; ~perdo = amnésia; senéa = desmemoriado
ruse: помнить; = память; = на память, по памяти, в памяти




radiko: menci-
baza vorto: menci-i

difino: Mallonge priparoli; nur diri, ne plie priparoli

ekzemploj: Li nur menciis, ke io okazis, sed ne rakontis precize tion, kio okazis. — Ĉu vi kontraŭas mencion de via nomo? — La dato de la eldono ne estis menciita. — Menciinda estas ŝia laboro en la kongreso. — Pardonu min! Ne menciinde!

angle: to mention
ĉine: 提起,说到
france: mentionner ; ~o = (une) mention; ~ita = mentionné(e); ~inda = qui est à remarquer, à mentionner; ~ind-e = notamment, remarquablement.
germane: erwähnen
hispane: mencionar
hungare: említ, megemlít
portugale: mencionar; ~o = menção; ~inda = digno de menção
ruse: упомянуть, затронуть; = упоминание




radiko: mend-
baza vorto: mend-i

difino: Peti, ke oni vendu aŭ faru ion post iom da tempo.

ekzemploj: Mendi ĉambron en hotelo. — Per la sama mendo-dokumento vi povas ankaŭ mendi kaj malmendi diversajn servojn. — Lastahore (en la lasta momento) mi devis malmendi pro malsano. — La mendo por la libro jam estas farita. — Tio estas nemendebla.

angle: to order (= place an order)
ĉine: 定购,预定
france: commander, demander, retenir ; ~ad-o, ~o = (la, une) commande;~aĵo = (l')objet commandé; ~it-aĵo = (une) commande (l'objet qui a été commandé); mal~i = décommander (qc.); ne~ebla = qu'on ne peut commander(pas en stock); antaŭ~i = commander d'avance, retenir, souscrire.
germane: bestellen (z.B. eine Ware, ein Essen)
hispane: pedir un servicio, ordenar
hungare: rendel
portugale: encomendar; ~o, ~itaĵo = encomenda; ~ilo = cupão ou formulário de encomenda; mal~i = cancelar encomenda
ruse: заказать; = заказ




radiko: mensog-
baza vorto: mensog-i

difino: Intence diri malveron.

ekzemploj: Infaneto ne scias mensogi antaŭ ol esti aĝa tri jarojn. — En kelkaj gazetoj kaj libroj estas preskaŭ nur mensogoj. — Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. — Mia frato ne estas mensogema. — Jen venas granda mensogulo. — Vi mensoge certigis la malveron.

angle: to lie
ĉine: 说谎
france: mentir, prétendre (faussement) ; ~o = (un) mensonge ; ~a = mensonger(-ère), faŭ(-sse); ~ant-o, ulo = (un) menteur; ~ema = menteur(-euse); ~e = en mentant, par mensonge.
germane: lügen
hispane: mentir
hungare: hazudik
portugale: mentir; ~o = mentira, lorota; ~a = mentiroso (que contém mentira); ~anto, ~ema, ~ulo = mentiroso (indivíduo), loroteiro
ruse: лгать, врать; = ложь; = ложный




radiko: menu-
baza vorto: menu-o

difino: Listo de elekteblaj manĝaĵoj en restoracio; listo de elekteblaj ordonoj en komputilo.

ekzemploj: En tiu restoracio estas tre longa menuo kun multaj fiŝaj manĝaĵoj. — Ĉu vi bonvolus doni al ni la menuon? — En la menuo estas ĉiuj prezoj. — En mia komputilo estas menua listo kun ĉiuj eblecoj elekteblaj. — Jen la menua listo.

angle: a menu
ĉine: 餐单,计算机指令的选单
france: (un) menu; ~a = de menu.
germane: Menu
hispane: menú
hungare: menü
portugale: cardápio, menu (restaurante, informática etc.)
ruse: меню




radiko: merkat-
baza vorto: merkat-o

difino: Propono/postulo pri varo(vendaĵo, komercaĵo); la komerco pri varoj.

ekzemploj: Tiu varo havas vastan merkaton. — Nia fabriko devas serĉi al si novajn merkatojn. — Merkatisto helpas nin esplori la merkaton. — Merkate la situacio ne estas bona nun. — Li surmerkatigis komputilan programon tre valoran.

angle: market (in the economic sense, not a physical place where food etc is sold = bazaro)
ĉine: 市场行情
france: (le) marché, (la) bourse; ~e = sur le marché; sur~igi = mettre sur le marché.
germane: Markt (die Gesamtheit der Angebote und Nachfragen)
hispane: el mercado (economía)
hungare: piac
portugale: mercado (finanças); komuna ~o = mercado comum; nigra ~o = mercado negro; sen~a = que não encontra mercado
ruse: рынок, спрос и предложение на рынке; = рыночный




radiko: merkred-
baza vorto: merkred-o

difino: Tago de la semajno, kiu estas inter mardo kaj ĵaŭdo.

ekzemploj: Ni renkontiĝos la venontan merkredon. — Merkrede mi ne laboras. — La antaŭan merkredon mi iris viziti mian patrinon. — La merkreda kurso estas por komencantoj.

angle: Wednesday
ĉine: 星期三
france: mercredi; ~a = du mercredi; ~e = le(s) mercredi(s), quand c'est mercredi; ~o-n = (le) mercredi (passé ou à venir, ou indiqué).
germane: Mittwoch
hispane: miércoles
hungare: szerda
portugale: quarta-feira
ruse: среда; = в среду




radiko: met-
baza vorto: met-i

difino: Starigi, kuŝigi, pendigi ion ien; surmeti (ekz. vestaĵon).

ekzemploj: Meti manĝilaron sur la tablon, vinagron sur salaton, paperon en sian poŝon. — Meti varojn sur la merkaton, monon en kason. — Enmeti Esperanton je la servo, je la dispono de ĉiuj popoloj. — La nova librovendejo elmetis libron ĉe la montrofenestro. — En Esperanto oni uzas kunmeton de vortojn kaj vorterojn por formi novajn vortojn. — Surmetu vian veston!

angle: to put, to place
ĉine: 放,置;surmeti穿(衣服)
france: mettre, poser, placer; ~o, ~ad-o = (la) mise, le placement, la pose; al~i = appliquer; de~i = ôter, enlever, retirer; el~i = exposer, soumettre (épreuve); en~i = introduire; kun~(ad)o = (la) composition, l'assemblage; sur~i = enfiler, mettre (sur soi)
germane: setzen, stellen, legen
hispane: meter, poner, colocar
hungare: tesz, helyez
portugale: pôr, colocar, meter; al~i = apor; antaŭ~i = pôr na frente de, apresentar; de~i = tirar, pôr de lado; el~i = expor; for~i = afastar; inter~i = interpor, intervir; kontraŭ~i = contrapor; kun~aĵo = palavra ou substância composta; pri~i = arrumar (~i la tablon = pôr a mesa); sub~i = submeter; sur~i = vestir, calçar
ruse: поместить, положить; = помещение (однократное действие)