Vt: M1

El La bona lingvo
Revizio de 19:55, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> <hr> <br> ''radiko: ''metod-<br> ''baza vorto:'' '''metod-o'''<br> ''difino: '' Pripensita aro da manieroj por atingi iun cel...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi





radiko: metod-
baza vorto: metod-o

difino: Pripensita aro da manieroj por atingi iun celon.

ekzemploj: Mi instruas Esperanton per rekta metodo. — Ĉi tiu libro estas senmanka, metoda kaj tre taŭga instruilo por instruistoj de Esperanto. — Ni ĉiuj okupiĝis pri dokumentado de la metodaro, necesa por instruado. — Li estas metodosciencisto, fakulo pri metodoscienco.

angle: method, methodology
ĉine: 方法
france: (une) méthode ; ~a = méthodique; ~e méthodiquement; ~aro = l'ensemble des méthodes; ~o-scienco = (la) méthodologie; ~o-scienc-isto = méthodologiste.
germane: Methode
hispane: método
hungare: módszer, metódus
portugale: método; ~a = metódico; ~e = metodicamente
ruse: метод, способ; = методический, методичный; = методически, методично




radiko: metr-
baza vorto: metr-o

difino: Baza unuo de la metra mezura sistemo; mezuro por longo, larĝo, alto.

ekzemploj: Unu metro konsistas el 100 centimetroj. — Ĉi tiu breto estas longa tri metrojn. — Pri tiu ĉambro mi kalkulis dek kvin kvadratajn metrojn. — Li metre mezuris la longon. — Mi loĝas dek kilometrojn sude.

angle: metre (100 centimetres)
ĉine: 米,公尺(长度,高度,宽度的单位)
france: (un, le) mètre ; ~a = métrique; ~e = en mètre; kvadrat-a ~o = (un) mètre carré; kilometr-o = mil~o = (un) kilomètre; dek kilometr-o-j-n = à dix kilomètres.
germane: Meter
hispane: metro (longitud)
hungare: méter
portugale: metro; ~a = métrico; kvadrata ~o = metro quadrado
ruse: метр; = метрический, метровый




radiko: mez-
baza vorto: mez-o

difino: Pozicio same distanca de ambaŭ finoj; en la literaro "abcde" c estas en la mezo; (meza: en la mezo; ne ekstrema)

ekzemploj: Mi loĝas en la mezo de la urbo. —— Ŝi ĵus finis mezan lernejon. — Estis la mezo de vojaĝo kiam mi rememoris, ke mi forgesis preni mian kuracilon. — Mi vekiĝis meze de la nokto. — Ni interkonsentis renkontiĝi tagmeze (je la dek-dua horo). — Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.

angle: middle, center, centre
ĉine: 中,中部,中间,平均
france: (un, le) milieu ; ~a = moyen, médian ; ~e = moyennement, au milieu; ~e de = au milieu de; tag~e = à midi; ~nokto = minuit; ~nombro = (une) moyenne; ~voj-e = à mi-chemin.
germane: Mitte
hispane: mitad, medio
hungare: közép
portugale: meio; ~a = médio; ~aĝa = de meia-idade; ~e de = no meio de; ~lernejo = escola secundária; ~nombro = média; tag~o = meio-dia; nokto~o = meia-noite
ruse: середина; = средний, серединный; = средне, в середине




radiko: mi
baza vorto: mi

difino: vorto, kiu montras la parolanton mem

ekzemploj: Mi kaj vi neniam konsentos. — Mia edzino estas venanta. — Mia mio estas miaj internaj sentoj. — Mi min rigardas en la granda spegulo. — La amikoj de miaj amikoj estas miaj amikoj.

angle: I; ~n = me; ~a = my
ĉine: 代名词:我,指说话者
france: je, moi ; ~n = me, m' ; ~a = mon, ma; ~a-j = mes.
germane: ich
hispane: yo (pronombre personal)
hungare: én
portugale: eu; ~a = meu, minha
ruse: я; = мой




radiko: miks-
baza vorto: miks-i

difino: kunigi (unu tra la alia) per movoj (per skuado, per kirlado,...); (inter)miksi: (figure:) konfuzi

ekzemploj: Li miksis la kartojn antaŭ la ludo. — Zorgu vian laboron kaj ne miksu vin en alian. — Miksu farunon kun lakto kaj ovoj. — Tiu ĉi salato estas miksaĵo de legomoj kaj kokidaĵo. — Ŝi donacis al mi miksilon por trinkaĵoj. — Nia ĝojo estis miksita kun bedaŭro. — Mi verŝajne miksis la signifon de du vortoj. — Ili erare intermiksis du projektojn. — Ne enmiksiĝu en la aferon!

angle: to mix
ĉine: 混合
france: mêler, mélanger ; ~o = (un) mélange ; ~a = mixte (technique); ~aĵo = (une) mixture, (un) mélange; ~ilo = (un) mélangeur, mixeur; ~ita = mélangé(e), mixé(e); inter~i = entremêler, emmêler, embrouiller; en~iĝi = s'immiscer; mal~i = séparer, trier.
germane: vermischen, -mengen, mixen
hispane: mezclar
hungare: kever, mixel
portugale: mexer, misturar; confundir; ~o, ~aĵo, ~ado = mistura; ~iĝi = misturar-se; en~iĝi = misturar-se no meio de; inter~i = trocar erradamente; ~ilo = misturador (utensílio, aparelho); sen~a = puro, sem mistura
ruse: смешивать, перемешивать; = смешивание, перемешивание




radiko: mil
baza vorto: mil

difino: 1000; dumil: 2000; mil du: 1002; dumil okcent: 2800

ekzemploj: Mil miloj faras milionon. — Li estas la mila sur la listo. — Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) estas mil-jar-o/jar-milo. — Pli kutime oni uzas la formon jar-milo, tio estas milo de jaroj, ekzemple: ni estas en la dumil-dektri-a jaro, do en la tria jar-milo. — Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj. — Tio valoras miloble pli.

angle: thousand
ĉine: 千:dumil两千;mil du 1002,dumil okcent 2800
france: mille ; ~a = millième ; ~o = (un) millier; ~on-o = (un) millième; ~jar-o = (une) durée de mille ans; jar~o = (un, le) millénaire; ~obl-e = multiple par mil, mille fois.
germane: tausend
hispane: mil (número)
hungare: ezer
portugale: mil; ~o = milhar; ~a = milésimo (ordinal); ~e = em milésimo lugar; ~oble = mil vezes ; ~ono = milésimo (fração); ~ope = de mil em mil
ruse: тысяча (числ); = тысяча (сущ); = тысячный




radiko: mild-
baza vorto: mild-a

difino: ne akra por la sensoj; malsevera; varmeta (vetero)

ekzemploj: Milda voĉo de patrino dormigis la bebon (infaneton). — Mi esperas, ke tio mildigos la aferon. — Ŝia milda rigardo montris, ke ŝi amas min. — Vi kantis milde kaj klare. — Ili parolis malmildajn vortojn. — Tio montras la mildecon kaj afablecon de mia avino.

angle: soft, mild
ĉine: 温和的
france: doŭ(-ce), clément(e) ; ~e = doucement, avec légèreté; ~ec-o = (la) douceur, l'aménité; ~igi = adoucir, atténuer, tempérer; mal~a = dur(e), brut(e), sévère.
germane: mild(e,r,s)
hispane: suave, manso, cálido (algo que no irrita los sentidos)
hungare: lágy, kedves
portugale: suave; meigo, manso; ~igi = amenizar, suavizar; frap~igilo = para-choque; mal~a = bruto, áspero
ruse: тихий, мягкий; = тихо, мягко




radiko: milion-
baza vorto: milion-o

difino: mil miloj; 1 000 000

ekzemploj: Tiu urbo enhavas milionon da loĝantoj. — Kiel riĉa homo, li estas plurmilionulo. — El multaj kaj multaj milonoj fariĝas milionoj.

angle: million
ĉine: 百万
france: (un) million ; ~a = millionnième; ~on-o = un millionième (fraction); ~ulo = (un) millionnaire.
germane: Million
hispane: millón (número)
hungare: millió
portugale: milhão
ruse: миллион; = миллионный




radiko: milit-
baza vorto: milit-i

difino: per multaj homoj kaj armiloj batali kontraŭ malamika lando (aŭ kontraŭ enlandaj malamikoj)

ekzemploj: Tiuj du landoj denove komencis militi unu kontraŭ la alia. — Unu soldato militon ne faras. — Ĉi-monate komenciĝis militaj preparadoj. — Ili volas milite pligrandigi sian teritorion. — La militestro estis murdita. — Militistojn nenio timigis, ili restis en siaj lokoj. — Vi ne sukcesos almiliti mian animon. — Ni spertis du mondmilitojn.

angle: to wage war, be at war; o = a war
ĉine: 战争
france: guerroyer, faire la guerre ; ~o = (une) guerre,(des) hostilités; ~a = militaire; ~e = par la guerre; ~isto = (un) militaire; al~i = conquérir; mond~o = (une) guerre mondiale.
germane: Krieg führen
hispane: guerrear, estar en guerra, hacer la guerra
hungare: háborúzik
portugale: guerrear; ~a = militar (relativo à guerra), bélico; ~o = guerra; ~anto = combatente, beligerante; ~arto = estratégia militar; ~ema = belicoso, guerreiro; ~estro = comandante geral (numa guerra); ~isto = militar (indivíduo), soldado; ~istaro = tropa, exército; al~i = conquistar; mond~o = guerra mundial; ~ŝipo = navio de guerra
ruse: воевать, сражаться; = война; = военный; = воинственно




radiko: minut-
baza vorto: minut-o

difino: 60 sekundoj; 60-ono de horo [mezuro por tempo]

ekzemploj: Mi venos post dek minutoj. — Minuton! Bonvolu iomete atendi. — La minuta montrilo baldaŭ estos tute malsupre. — Minute kreskanta projekto ne konkretiĝos. — Ĉu vi povas minuti la diferencajn taskojn.

angle: minute (60 seconds)
ĉine: 分,一分有六十秒
france: (une) minute ; ~i = minuter; ~a = de(s) minute(s); ~e = en une minute, à la minute.
germane: Minute
hispane: minuto
hungare: perc
portugale: minuto; ~a = que dura um minuto; ~e = por um minuto
ruse: минута; = минутный; = в (одну) минуту, за (одну) минуту.




radiko: mir-
baza vorto: mir-i

difino: esti surprizita (ĉar io okazis, pri kio oni pensis, ke ĝi ne okazos aŭ ne povas okazi)

ekzemploj: Mi miris pri kelkaj kutimoj de tiu lando. — Mi mire rigardis la montojn. — Ĉi tiu konstruaĵo estas arĥitektura miraĵo. — Ŝia konduto min mirigis. Lia saniĝo estis miriga afero. — Ŝia malfermita buŝo montris miregon. — Lumturo de la antikva urbo Aleksandrio estas unu el la sep mirindaĵoj de la mondo. — Esperanto estas mirinde facila por lerni.

angle: to wonder, be surprised
ĉine: 惊讶,诧异
france: s'étonner, être surpris(e) ; ~o = (une) surprise, (un) étonnement, émerveillement ; ~a = étonné(e), surpris(e); ~e = avec étonnement; ~eg-o = (une) stupéfaction; ~inda = merveilleŭ(-euse), enchanteur(-ersse); ~ind-aĵo = (une) merveille; ~igi = émerveiller, étoner
germane: sich wundern
hispane: admirarse, sorprenderse
hungare: csodálkozik
portugale: admirar-se; estranhar; ~o = admiração, espanto; ~ego = estupefação; ~igi = maravilhar; ~inda = admirável, maravilhoso; ~aĵo = maravilha; ~infano = criança-prodígio; ~lando = país das maravilhas; ~rakonto = conto-de-fadas, história da carochinha
ruse: удивляться, изумляться; = удивление, изумление; = удивлённый, изумлённый




radiko: mister-
baza vorto: mister-o

difino: afero kaŝita aŭ neklarigebla

ekzemploj: Lia morto ĝis nun restis mistero. — Iu mistera forto venigis min ĉi tien. — Ŝi ĉiam kondutas tre mistere. — Mi vidas neniun misteraĵon en tiu ĉi kontrakto.

angle: mystery; ~a = mysterious
ĉine: 神秘
france: (un) mystère ; ~a = mystérieŭ(-euse) ; ~e = mystérieusement; ~aĵo = (un) mystère.
germane: Mysterium, unerklärliches Geheimnis
hispane: misterio
hungare: hittitok, misztérium
portugale: mistério; ~a = misterioso; ~e = misteriosamente
ruse: тайна; = таинственный; = таинственно




radiko: modern-
baza vorto: modern-a

difino: laŭ la opinioj, normoj, postuloj de la nuna tempo

ekzemploj: La modernaj tempoj en Eŭropo komenciĝis, kiam finiĝis la Orienta Imperio en la urbo Kostantinopolo. - Ĉi tiuj modernaj mebloj tre taŭgos al nia apartamento. — Mi tre ŝatas modernan arton. — La loĝejo plenumas ĉiujn postulojn de moderneco. — Ni intencas modernigi la retpaĝon. — La domo estis ne nur malnova, sed ankaŭ malmoderna.

angle: modern
ĉine: 现代
france: moderne; ~ec-o = (la) modernité; ~igi = moderniser; mal~a = ancien(ne), surrané(e); ~ismo = (le) modernisme.
germane: modern(e,r,s)
hispane: moderno
hungare: modern, korszerű
portugale: moderno; ~aĵo = modernismo (em geral); ~eco = modernidade; ~isto = modernista; maléa = antiquado
ruse: современный




radiko: mol-
baza vorto: mol-a

difino: se la formo estas facile ŝanĝebla per premado (freŝe bakita pano, lano kaj lanugo estas molaj, sed malnova pano, vitro kaj ŝtono estas malmolaj)

ekzemploj: La fruktoj estas molaj, do eblas manĝi ilin. — Mi preferas mole kuiritajn ovojn. — La infano manĝis molaĵon de la pano (panmolon). — Ĉu la moleco de la lito estas sufiĉa? — La tero moliĝis pro multe da pluvo. — Mi ŝatas molajn ombrojn en tiu pentraĵo. — Mola akvo pli taŭgas por lavado. — Ŝia koro estas tre mola! — Mi ne scias, ĉu via pardonpeto moligos lian koron. — Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.

angle: soft
ĉine: 软:freŝe bakita pano, lano kaj lanugo estas molaj, sed malnova pano, vitro kaj ŝtono estas malmola. 新烤面包,舌头,绒毛是软的,而老面包,玻璃和矼头是硬的
france: mou, mol(le), moelleŭ(-euse), tendre ; ~e = mollement; pan~aĵo = (la) mie de pain; ~ec-o = (la) molesse, tendresse; ~igi = (r)amollir; ~iĝi = s'ammolir, s'attendrir; mal~a = dur(e); mal~ec-o = (la) dureté.
germane: weich(e,r,s)
hispane: suave, blando
hungare: puha
portugale: mole, fofo; ~e = molemente; ~aĵo = miolo, polpa; ~eco = moleza; ~igi = amolecer (tornar mole); ~iĝi = amolecer (tornar-se mole); mal~a = duro
ruse: мягкий; = мягко




radiko: moment-
baza vorto: moment-o

difino: tempo-punkto; mallong(eg)a tempodaŭro

ekzemploj: Dum unu momento al mi ŝajnis, ke mi vidas mian mortintan amikon. — Venas saĝo post la ĝusta momento. — Momente ĉio malaperis. — Ĉiumomente alvenis novaj gastoj. — Ni jam komencu nun prepariĝi por la vojaĝo, ĉar mi ne ŝatas ĉion fari lastmomente. — Ĉiuj malfeliĉoj estis sammomentaj.

angle: a moment, an instant
ĉine: 短时间,片刻,瞬间
france: (un) moment, instant ; ~a = momentané, éphémère, instantané(e) ; ~e = en un instant; ĉiu~e = à chaque instant; last~e = au dernier moment; sam~a = simultané(e); sam~igi = synchroniser.
germane: Augenblick
hispane: momento (tiempo)
hungare: pillanat, momentum
portugale: momento; ~a = momentâneo; ~e = momentaneamente; ~on! = um momento!; ĉiu~e = a todo momento; last~e = no último momento; sam~a = simultâneo
ruse: момент; = моментальный, мгновенный; = моментально, мгновенно




radiko: mon-
baza vorto: mon-o

difino: Tio, per kio oni pagas [dolaroj, eŭroj, dinaroj, rupioj, enoj,...]; monbileto: papera mono; monero: metala mono

ekzemploj: Tempo estas mono. — Pli bone homo sen mono, ol mono sen homo. — Li donis al mi kelkajn monajn paperetojn. — Unu monero ne faras monon. — Fine de la milito li estis tute senmona. — Mi faros tre mondonan laboradon. — Kie estas la monŝanĝejo, mi petas?

angle: money, cash
ĉine: 钱,货币
france: monnaie, (l')argent ; ~a = pécuniaire, monétaire; ~ero = (une) pièce de monnaie; ~don-a = qui rapporte, rentable; sen~a = sans le sou; ~ŝanĝ-ejo = (un) bureau de change.
germane: Geld
hispane: dinero
hungare: kéz
portugale: dinheiro; moeda (de um país); ~ujo = carteira (de dinheiro); ~ero = moeda (de metal); ~dona = lucrativo; ~kesto, ~ŝranko = cofre, caixa-forte; ~helpo = subvenção; ~ludo = jogo a dinheiro; ~ŝanĝo = câmbio (operação); ~ŝanĝejo = casa de câmbio; sen~a = sem dinheiro
ruse: деньги; = денежный




radiko: monat-
baza vorto: monat-o

difino: 30, 31, 28 aŭ 29 tagoj; 12-ono de jaro;

ekzemploj: Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara. — Post tri monatoj estos la edziĝo. — Ŝi fordonis al li la monatan pagon por la ĉambreto. — Ĉiumonate mi legas kun plezuro la retan version de la gazeto Kontakto. — Tio estas sesmonata kurso, do ankaŭ duonjara. — Ni decidis, ke okazos trimonataj kunvenoj por vivigi nian asocion.

angle: month
ĉine: 月,一年有十二月
france: (un) mois : ~a = mensuel(le); ~e = mensuellement; ĉiu~e = (lors de) chaque mois, tous les mois; ses~a = semestriel(le); tri~a = trimestriel(le).
germane: Monat
hispane: mes
hungare: hónap
portugale: mês; ~a, ĉiu~a = mensal; ~e, ĉiu~e = mensalmente; ~aĵo = menstruação, regras; ~pago = mensalidade
ruse: месяц; = месячный




radiko: mond-
baza vorto: mond-o

difino: Nia Tero kun ĉio kaj ĉiuj sur ĝi.

ekzemploj: Troviĝas bonaj homoj en la mondo. — Mono mondon regas. — La komercado iĝas monda, eĉ tutmonda. — Li fariĝis monde konata. — En 1914 komenciĝis terura mondmilito. — Anstataŭ tutmonda lingvo, Zamenhof nomis la lingvon internacia lingvo.

angle: world
ĉine: 世界,我们的地球及地上的一切
france: (le) monde, (l')univers, (la) société ; ~a = mondial(e), séculier(-ère), terrestre; tut~a = universel(le); ~e = mondialement; ~milito = (une) guerre mondiale; tut~ig-o = globalisation.
germane: Welt
hispane: mundo
hungare: világ
portugale: mundo; ~a (= tut~a) = mundial; ~a = mundano; ~e = mundialmente; ~eco = mundanismo; mundialismo; ~umo = alta roda, alta sociedade; ~fama = famoso mundialmente; ~parto = parte do mundo; ~milito = guerra mundial; tut~igo = globalização
ruse: мир, свет; = мировой




radiko: mont-
baza vorto: mont-o

difino: Tera kaj roka altaĵo (centojn aŭ milojn da metroj alta).

ekzemploj: Belaj rakontoj el trans la montoj. — Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. — La montaj vojoj multe turniĝas. — Mi loĝas en monteta regiono. — La montaranoj ne timas, kiam neĝas. — Somere li faros monto-grimpadon en la nordaj montoj.

angle: mountain
ĉine:
france: (une) montagne, (un) mont ; ~a = de la montagne; ~et-o = (une) colline; ~aro = la montagne, (un) massif montagneŭ; ~(ar)ano = (un) montagnard; ~grimp-ad-o = l'alpinisme; inter~o = (un) col
germane: Berg
hispane: monte, montaña
hungare:hegy
portugale: monte, montanha; ~a = montês; ~eto = colina, morro; ~aro = serra, cordilheira; ~ano, ~arano = montanhês, serrano (indivíduo); ~eca, ~plena = montanhoso; ~grimpado = alpinismo
ruse: гора; = горный




radiko: montr-
baza vorto: montr-i

difino: Indiki; vidigi; diri, kie io estas; elmontri: vidigi.

ekzemploj: Mi deziras montri al ŝi mian amon. — Kolero montras malsaĝulon. — Montru, kion vi havas en la mano! — Montroj kaj konsiloj estas facilaj. — Se ni aldonas la literon “t” al: iu, io, ie, ..., ni ricevas vortojn montrajn: tiu, tio, tie, ... . — La tuta projekto montriĝos neakceptinda. — Rigardu la montrilojn de la horloĝo. — Ŝi ŝatas rigardi la montrofenestrojn de vendejoj.

angle: to show, to indicate
ĉine: 指示,指
france: montrer, indiquer ; ~a = indicatif(-ive), indicateur(-trice); ~iĝi = se montrer, apparaître; ~ilo = (un) index, curseur, (une) aiguille indicatrice; ~fenestro = (une) vitrine; (el)~iĝ-ema = exhibitioniste.
germane: zeigen
hispane: mostrar, indicar, exhibir, enseñar
hungare: mutat
portugale: mostrar; apontar, indicar; exibir ~o, ~ado, ~aĵo = indicação, exposição; ~ilo = ponteiro (de relógio etc.), cursor (informática); ~iĝi = mostrar-se; ~iĝemo = exibicionismo; ~ofenestro = vitrina, montra; ~osalono = salão de exposições
ruse: показывать, указывать; = показ, указание; = указательный




radiko: morgaŭ
baza vorto: morgaŭ

difino: En/dum la tago post la nuna tago.

ekzemploj: Ĝis morgaŭ! — Ĉiu morgaŭo havas sian zorgon. — Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu". — Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. — Tio okazos postmorgaŭ, la morgaŭon de via alveno.

angle: tomorrow
ĉine: 明天
france: demain ; ~o = le lendemain ; ~a = de demain; post ~ = après-demain; ĝis ~ = à demain.
germane: morgen (vgl. mateno = Morgen)
hispane: mañana (día siguiente)
hungare: holnap
portugale: amanhã; la ~o = o amanhã; ~a = que ocorrerá amanhã; post~ = depois de amanhã; ĝis ~! = até amanhã!
ruse: завтра (нареч); = завтра (сущ); = завтрашний




radiko: mort-
baza vorto: mort-i

difino: senviviĝi, ĉesi vivi

ekzemploj: Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortis. — Ŝi ne subite ekmortis, sed ŝi malrapide mortadis. — Staras la morto jam en la korto, signifas, ke baldaŭ okazos morto en la domo. — La korpo estas mortodeva, la animo estas senmorta. — Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. — Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras. — Oni eldonis postmortan verkaĵon.

angle: to die
ĉine:
france: mourir, décéder ; ~a = mortel(le), fatal(le) ; ~o = (la) mort, (le) trépas ; ~e = mortellement; ~igi = tuer; ~ig-ita = tué(e); ek~i = tomber mort(e); ~adi = agonir; ~dev-a = mortel(le); sen~a = immortel(le); ~ant-o = (un) mourant; ~int-o = (un) mort, défunt; post~a = posthume.
germane: sterben
hispane: morir
hungare: meghal
portugale: morrer, falecer; ~o = morte, falecimento; ~a = mortal (relativo à morte); ~igi = matar; ~adi = agonizar; ~ema, ~ideva = mortal (que morrerá algum dia); ~anto = o que está morrendo; ~into = morto, finado, defunto; ~onto = o que está para morrer; ek~i = morrer subitamente; ~kvanto = mortalidade; ~osalto = salto mortal; for~i = estinguir-se; ĝis~e = até a morte; post~a = póstumo; sen~a = imortal; trans~a = além da morte
ruse: умереть; = смерть; = мёртвый; = смертельно




radiko: mov-
baza vorto: mov-i

difino: Meti al alia loko; ŝanĝi pozicion de io/iu; agigi.

ekzemploj: Li ne povas sin movi facile. — La vento movas la branĉojn. — Ne faru tiel grandajn movojn. — La esperantista movado celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj. — Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. — Tiu knabo estas tre moviĝema, tamen facilmova. — Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. — Kiel oni nomas tiun ĉi stelon, kiu multe movbrilas.

angle: to move (something); ~iĝi = to move, be moving
ĉine: 移动
france: mouvoir, bouger, remuer ; ~a = moteur ; ~o, ~ad-o = (un, le) mouvement; ~igî = se mouvoir, remuer; ne~ebla = inamovible; sen~a = immobile; ~brili = scintiller.
germane: etwas bewegen
hispane: mover
hungare: mozog
portugale: mover, movimentar, deslocar;~o, ~iĝo = movimentação, deslocamento; ~ado = movimentação; movimento (político, social etc.); ~iĝi = mover-se, mexer-se; ~iĝema = agitado, inquieto, irrequieto ~emo = mobilidade;; sen~a = imóvel; ~brili = cintilar; facil~a = ágil
ruse: двигать, передвигать, приводить в движение; = движение, ход; = двигательный, движущий




radiko: mult-
baza vorto: mult-a

difino: En granda kvanto; multaj: pli ol 4 aŭ 5; pli ol kutime; multnombro: granda nombro; pluralo.

ekzemploj: Lia tro multa parolado lacigas min. — Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj. — La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj. — Multe komencite, malmulte plenumite. — Kiu multon deziras, nenion akiras. — Kiu multe babilas, pensas malmulte. — Printempe multkoloraj floroj multiĝas en kampoj. — Mi jam multfoje diris tion al vi.

angle: many
ĉine: 多,多量,多于4或5
france: en grande quantité, nombreŭ(-euse) ; ~e = beaucoup; ~o = (une grande) quantité; mal~e = peu; ~foj-e = de nombreuses fois.
germane: viel, zahlreich(e,r,s)
hispane: mucho
hungare: sok
portugale: muito; ~aj = muitos; ~e = muito (quantidade); ~o = muita coisa; ~ege = muitíssimo; ~oblo = múltiplo; ~obligi = multiplicar; ~angulo = polígono; ~enombro = plural (gramática); ~flanka = multilateral, complexo; ~foje = muitas vezes; ~forma = multiforme; ~kolora = multicor
ruse: многий, многие; ~i = быть во множестве, быть многочисленными; = много, множество; = много




radiko: mur-
baza vorto: mur-o

difino: Masonita vertikala surfaco; fortika limaĵo inter spacoj (inter ĉambroj aŭ inter domo kaj ekstero).

ekzemploj: Alpremi iun al muro. — Ni inter popoloj la murojn detruos. — Kiu trans muro aŭskultas, eble malagrablaĵon aŭdos. — Lia vizaĝo aperis ridete sur la mura ekrano. — Li staras ĉe la murangulo. — Ili konstruis ŝtonan muregon ĉirkaŭ la urbon. — Ĝi estis enmurigita ie. — Ĉi tie ofte ventas do ni havas (ĉirkaŭ)murigitan ĝardenon.

angle: wall
ĉine:
france: (un) mur; ~a = mural(e); ~eg-o = (une) muraille; ~igi = clore d'un mur; en~ig-ita = emmuré(e);
germane: Mauer
hispane: muro, pared
hungare: fal
portugale: parede, muro; ~a = mural; ~i = murar; ~ego = muralha
ruse: стена; = стенной, настенный




radiko: muze-
baza vorto: muze-o

difino: domo, kie oni elmontras (ekspozicias) kolekto(j)n (artajn, sciencajn)

ekzemploj: La muzeo entenas belan kolektaĵon de artaĵoj. — En tiu urbo estas multaj muzeoj. — Ĉe la fino de tiu koridoro vi trovos la muzean salonon. — Jen la muzebileto, kiun vi devas prezenti por trarigardi.

angle: museum
ĉine: 博物馆
france: (un) musée, muséum
germane: Museum
hispane: museo
hungare: múzeum
portugale: museu
ruse: музей; = музейный




radiko: muzik-
baza vorto: muzik-o

difino: Plaĉa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aŭ diversa alteco (farata per voĉo(j) aŭ per instrumento(j)); muziki: fari aŭ ludi muzikon.

ekzemploj: Ĉiuj muzikoj plaĉas al mi. — Ŝi scias elektronikon kiel bovino muzikon. — Mia filo estas muzikema, li muzikis per fluto la saman muzikaĵon, kiun vi ludis. — Oni muzikigis tiun poemon. — Ĉiu el la muzikistaro prenis sian muzikilon ekde la momento, kiam la muzikestro eniris.

angle: music
ĉine: 音乐
france: (une) musique ; ~a = musical(e) ; ~i = faire de la musique; ~aĵo = (un) morceau de musique; ~ema = musicien(ne); ~igi = mettre en musique; ~isto = (un) musicien; ~ist-aro = (le) monde de la musique, (un) orchestre, (une) troupe de musiciens; ~ilo = (un) instrument de musique; ~estro = (un) chef d'orchestre.
germane: Musik
hispane: música
hungare: muzsika, zene
portugale: música; ~a = musical; ~i = tocar música; ~aĵo = obra musical; ~eco = musicalidade; ~ema = musical (que gosta de música); ~estro = maestro; ~igi = musicar; ~ilo = instrumento musical; ~isto = músico (que toca música); éistaro = banda, orquestra; ~skatolo = caixa de música
ruse: музыка; ~i = исполнять музыку, музицировать; = музыкальный; = музыкально