Vt: N

El La bona lingvo
Revizio de 19:56, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> ''radiko: ''-n<br> ''baza vorto:'' '''-n'''<br> ''difino: '' Rekta komplemento sen prepozicio, tio normale estas la objekto en...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


radiko: -n
baza vorto: -n

difino: Rekta komplemento sen prepozicio, tio normale estas la objekto en la frazo; ĝi ankaŭ montras lokon, tempon, pezon kaj mezuron celata de la ago; do uzita kun prepozicio, ĝi montras movon al celo.

ekzemploj: La viro legas libron; li vidas tiujn altajn arbojn; mi vidis ŝin, sed lin mi ne vidis; tion ni pripensu; li farbis la bluan pordon ruĝa; mi konas lin kiel ĉefo (mi=ĉefo); mi konas lin kiel ĉefon (lin=ĉefon); li dormis du horojn (=dum du horoj); tio daŭras unu horon; ŝi pagis unu eŭron; tio kostas du dolarojn; tri horojn longa filmo; du metrojn alta viro; (mi deziras) bonan nokton! La knabo kuris en la ĝardenon por sin kaŝi. - La birdo flugis eksteren.

angle: The ending -n is called the accusative ending. Its chief role is to mark what is called the direct object of a sentence, which theoretically frees up word order without compromising meaning, a feature which English would not allow. Take the sentence "the dog bites the man". In English there is no doubt who does the biting (the dog) and who is bitten (the man) because the ordering in the sentence allows no other understanding. If we switch the ordering (the man bites the dog) then we also change the meaning. The use of the mandatory accusative ending in Esperanto means that we can use any ordering we like because the presence of the accusative indicates who was bitten. "La hundo mordas la viron" and "la viron mordas la hundo" mean exactly the same things, as do "mordas la viron la hundo", "la viron la hundo mordas" and so on. Even though Esperanto allows this flexibility, please bear in mind that usage over time has established that "la hundo mordas la viron" is the normal way of expressing the sentence (in 90.1% of cases according to a study) and that the other ways are used for contrast or emphasis.
In addition to this common use of the ending -n come two other less frequent ones. The first is with time, weight and measurements: "la koncerto daŭris tri horojn/la terpomoj pezas tri kilogramojn/la muro altas tri metrojn." The second is with prepositions to show movement: "la knabo kuris en la ĝardeno" = "the boy ran in the garden (= he was already in the garden); "la knabo kuris en la ĝardenon" = "the boy ran into the garden" (= he was elsewhere originally).
ĉine: 为无前置词的补语,表示受词,持续时间,度量:tiu viro legas libro~.这位男士读书; li vidas tiujn altaj~ arboj~.他看到这些高的树;mi vidis ŝi~, sed li~ mi ne vidis;我看到她,但我没看到他; tion ni pripensu.我们会考虑这些;li farbis la bluan pordon ruĝa.我把蓝色的门漆成红色; mi konas lin kiel ĉefo (mi=ĉefo).我(以首长身份)认识他;mi konas lin kiel ĉefon (lin=ĉefon).我认得他是首长; li dormis du horojn (=dum du horoj).他睡了两小时; tio daŭras unu horon.这件事持续一小时; ŝi pagis unu eŭron.她付了一欧元;tio kostas du dolarojn.那件值两美元; tri horojn longa filmo.三小时长的影片; du metrojn alta viro.两米高的男人;(mi deziras) bonan nokton!).(祝你)晚安!
france: indique un complément sans préposition soit l'objet complément direct : legi libro~ = lire un livre; mi vidas ŝi~ = je la vois; li~ mi konas = lui, je le connais; soit la mesure: du metroj~ alta = haut de deŭ mètres; soit le lieu ou le moment visé par l'action: mi venos ĵaŭdo~ = je viendrai jeudi; avec une préposition il signe donc un mouvement vers le but désigné: Li kuris en la ĝardeno~ = il a couru dans (pour atteindre) le jardin; li kuris en la ĝardeno = il courait dans le jardin. Le n-complément, aussi appelé accusatif, s'applique aussi à l'adjectif* qui accompagne l'objet: altaj~* arboj~ = de hauts arbres, bona~* nokto~ = Bonne nuit!
germane: Die Endung -n hat im Esperanto mehrere Funktonen: 1. Ohne Präpostion zeigt sie a. den Objektsakkusativ: Mi vidas li~. = Ich sehe ihn. , b. einen Zeitpunkt oder -raum: Li venis la 18-a~ de Aprilo. = Er kam am 18. April. / Li restis 3 monatoj~. = Er blieb 3 Monate. c. ein Maß: Er ging 10 km. ~ Li iris 10 kilometrojn. 2. Mit Präposition zeigt sie bei denjenigen Präpositionen, die sowohl einen Ort als auch die Bewegung zu einem Ort bezeichnen können, die Bewegung zum Ort: Mi estas en la ĉambro. = Ich bin im Zimmer. / Mi iras en la ĉambro~. = Ich gehe in das Zimmer.
hispane: terminación llamada “acusativo”. Posee 3 funciones: 1- Muestra el objeto directo, 1- Indica lugar, fechas o medidas y 3- Cuando va precedida de preposiciones indica movimiento hacia un objetivo.
hungare: A tárgy ragja, -t.
portugale: terminação que desempenha três funções: 1) indicar o objeto direto; 2) após preposições, indicar sentido de movimento; 3) substituir preposições, quase sempre em expressões de quantidade ou medida
ruse: окончание аккузатива (винительного падежа) (например: mi havas libro~ = у меня есть книга; admiri muziko~ = восхищаться музыкой)




radiko: naci-
baza vorto: naci-o

difino: Oficiale aŭ neoficiale organizita popolo; aro de homoj, kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo kaj kulturo, ofte en la sama lando; (foje:) ŝtato (ekzemple en: Unuiĝintaj Nacioj)

ekzemploj: Kutime nacio havas teritorian bazon. — La libro estas tradukita al dek naciaj lingvoj. — Li estas sennacia. — La ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon. — Antaŭ la milito tiu subetno ankoraŭ ne pretendis je nacieco. — Mi aĉetis nacilingvan vortaron. — Multaj miaj samnacianoj mortis en tiu milito. — Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) uzas Esperanton por atingi siajn celojn. — "Sennaciulo" estas la monata gazeto de SAT. — La interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj. — Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas internacia monda organizaĵo, kiu celas solvi interŝtatajn malkonsentojn.

angle: nation; ~a = national
ĉine: (正式或非正式组织的)人群;语言,文化或地址相同的人群,民族;有时指正式的国家:Unuiĝintaj Nacioj联合国
france: (une) nation ; ~a = national(e) ; ~e = nationalement; ~ec-o = (la) nationalité; sen~(ec)a = anational(e); ~ano = (un) citoyen, ressortissant; sam~ano = (un) compatriote; ~isto = (un) nationaliste.
germane: Nation
hispane: nación
hungare: nemzet
portugale: nação; ~a = nacional; ~ano = cidadão de uma nação; ~eco = nacionalidade; ~isto = nacionalista; sam~ano = membro da mesma nação; inter~a = internacional; sen~a = sem nação, apátrida; trans~a = transnacional
ruse: нация; = национальный




radiko: naĝ-
baza vorto: naĝ-i

difino: Movi sin en akvo.

ekzemploj: Mi ne kapablas naĝi. — Fiŝo granda naĝas profunde. — Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. — Al la fiŝo ne instruu naĝarton. — Nek transnaĝeble, nek transireble. — La viro sukcese alnaĝis la bordon de la maro. — La ŝipo naĝis bonorde. — Ĉirkaŭe naĝadis montoj da glacio. — Tiu naĝisto gajnis en la konkursa naĝejo. — Tiu politikisto naĝas en riĉaĵoj [figura uzo]. — Antaŭaj sentoj fornaĝis en malproksimon [figura uzo].

angle: to swim
ĉine: 游泳,在水中活动
france: nager ; ~o (la) nage ; ~e = à la nage; trans~ebla = traversable à la nage; al~i = aborder à la nage; ~isto = (un) nageur; ~ejo = (une) piscine; ~ilo = (une) nageoire; for~i = s'enfuir à la nage.
germane: schwimmen (sich aktiv im Wasser fortbewegen)
hispane: nadar
hungare: úszik
portugale: nadar; boiar; ~o, ~ado = nadada; ~arto = natação; ~ilo = nadadeira; pé-de-pato; ~anto, ~isto = nadador; ~ejo = piscina (de natação)
ruse: плыть, плавать; = плавание, заплыв; = плавательный; = вплавь



radiko: nask-
baza vorto: nask-i

difino: Eligi idon el sia korpo.

ekzemploj: Ŝi naskis filinon. — Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. — Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa. — Kia naskinto, tiaj naskitoj. — Hodiaŭ estas mia naskiĝtago, kaj mi ricevos multajn donacojn. — Li ne volis forveturi de sia naskiĝlando/naskiĝurbo. — Niaj infanoj estas denaskaj esperantistoj. — Ŝi estas unuenaska (unuafoje naskanta) virino. — Mia filo estas novnaskito, li naskiĝis antaŭ nur kelkaj tagoj. — Kio naskis vian malpacon? [figure] — Mono naskas monon [figure]. — Eknaskiĝas la printempo. [figure] — Feliĉe arto kaj scienco renaskiĝis post la milito. [figure].

angle: to give birth; ~iĝi = to be born
ĉine: 生产
france: enfanter, faire naître, donner naissance ; ~a = natal(e) ; ~e = par naissance; ~iĝi = naître; ~inta = ayant mis au monde, ayant enfanté; ~int-o = fut parturiente; ~it-o = (un) rejeton, descendant; de~a = de naissance; unu-e~a = premier(-ère) né(e); nov~it-o = (un) nouveau-né; ek~iĝi = éclore, pointer le nez.
germane: gebären
hispane: dar a luz; parir
hungare: szül
portugale: dar à luz, parir; gerar, produzir; ~o = parto, nascimento; ~antino = parturiente; ~iĝi = nascer; ~iĝdato = data de nascimento; ~oto, ~iĝonto = nascituro; ĵus~ito, nov~ito = recém-nascido; re~iĝi = renascer; ~iĝlando = terra natal; unue~a = primípara; de~a = nato
ruse: родить, порождать; = роды, рождение




radiko: natur-
baza vorto: natur-o

difino: Ĉio, kio kreskas mem (ne kreskigata de homoj); ĉio, kio estas ne farita de homoj aŭ maŝinoj; la naturaj ecoj de iu/io.

ekzemploj: Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj). — Avo mortis per natura morto. — Okazis io supernatura, kion oni ne povas klarigi. — La naturo jam vekiĝas. — Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni. — La infano havas malbonan naturon. — Li vivas laŭ sia naturo. — La leporo estas nature timema. — Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al mallaboremo. — Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ imago).

angle: nature; ~a = natural
ĉine: 自然,非人造物
france: (une, la) nature ; ~a = naturel(le) ; ~e = naturellement; ~aĵo = (un) produit naturel; super~a = surnaturel(le); laŭ~a = d'après nature.
germane: Natur
hispane: naturaleza
hungare: természet
portugale: natureza; ~a = natural (relativo à natureza); super~a = sobrenatural
ruse: природа; = природный; = естественно, натурально




radiko: naŭ
baza vorto: naŭ

difino: 9

ekzemploj: Naŭdek: 90; dek naŭ: 19. — Naŭ estas la plej alta cifero en dekuma sistemo. — La homido restas en la patrina ventro dum naŭ monatoj antaŭ ol naskiĝi. — La naŭa monato estas septembro, antaŭlonge ĝi estis novembro, kiam la jaro komenciĝis en Marto. — Oni tranĉis la kukon naŭparte, ĉiu ricevis naŭonon de la kuko.

angle: nine
ĉine: 九;naŭdek 九十;dek naŭ:十九
france: neuf ; ~a = neuvième; ~e = en neuvième , neuvièmement; ~part-e = en neuf parts; ~on-o = un neuvième.
germane: neun
hispane: nueve
hungare: kilenc
portugale: nove
ruse: девять; = девятка; = девятый; = в-девятых




radiko: naŭz-
baza vorto: naŭz-i

difino: Kaŭzi vomemon, abomenon.

ekzemploj: Tiu manĝo naŭzis min . — Gravedaj (havantaj en si homidon) virinoj ofte sentas naŭzojn. — Via kolerado jam naŭzas min. — Legante tion li sentas naŭzon. — Tiu filmo estis tre naŭza. — Estas naŭze fari tion.

angle: to nauseate, to disgust, to sicken
ĉine: 引起恶心,令人想呕吐,令人压恶
france: donner la nausée, écœurer, dégouter ; ~o = (la) nausée, (un) haut le cœur ; ~a = dégoûtant(e), écœurant(e) ; ~e = jusqu'à la nausée.
germane: (an)ekeln
hispane: provocar nauseas; causar vómito
hungare: undorít, hányingert okoz
portugale: nausear, enjoar (dar enjoo); ~o = náusea; ~a = enjoativo, nauseante, nauseabundo; ~iĝi = sentir náuseas, enjoar; ĝis~e = até enjoar
ruse: тошнить, вызывать тошноту; = тошнота; = тошнотворный, отвратительный; = тошнотворно




radiko: ne
baza vorto: ne

difino: Malkonfirma respondo al demando; (Ĉu vi venos? Ne, mi ne venos.)

ekzemploj: Dankon, ne! Mi ne fumas. — Li ne facile diras "ne". — Ili neis la ekzistadon de arta lingvo. — Neeblas! — Ŝi kap-neis al mi, alivorte ŝi skuis nee la kapon. — Mi ricevis nur neajn respondojn. — En tiu ludo vi povas nur nei aŭ jesi, kiam oni vin demandas. — Ĉu vi komprenis? Ne tute. — Tute ne!

angle: no, not
ĉine: 不,对问题不做肯定:Ĉu vi venos? Ne, mi ne venos.你来吗?不,我不来
france: non, ne ... pas ; ~a = niant(e), négatif(-ive) ; ~e = en niant, négativement ; ~i = dire non, nier; ~ebla = impossible;~ebl-as! = c'est impossible!; kap~i = faire non de la tête; ~ tute = pas totalement; tute ~! = Pas du tout!
germane: nein, nicht
hispane: no (negación)
hungare: ne, nem
portugale: não; ~o, ~ado = negação; ~a = negativo (que contém negação); ~i = negar; kap~i = negar com a cabeça
ruse: не, нет; ~i = отрицать; ~a = отрицательный; = отрицательно




radiko: neces-
baza vorto: neces-a

difino: Ne malhavebla por fari ion; bezonata.

ekzemploj: Mi faris ĉion necesan por sukcesi. — Por vendisto mensogo estas necesa apogo. — Estas necese zorgi pri tio. — Ĉu ni havas ĉiujn necesaĵojn por fari tion? — La farado necesigas multan monon. — La kuracisto alportis sian necesujon kun kuraciloj. — Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola. — Ne necesas veturi tien por scii, kio okazas, mi povas telefoni. — Pardonu, kie estas la virina necesejo? — Mi pensas, ke tiuj ŝanĝoj estas tute nenecesaj / sennecesaj.

angle: necessary
ĉine: 必要的,必需的
france: nécessaire ; ~e = nécessairement ; ~i = être nécessaire; ~o = (la) nécessité; ~aĵo = le nécessaire; ~igi = nécessiter, obliger; ~ujo = (une) trousse, boîte à ouvrage; ~ejo = (des) toilettes, (les) nécessités; sen~a = superflu(e), facultatif(-ive).
germane: nötig(e,r,s), notwendig(e,r,s)
hispane: necesario
hungare: szükséges, kell
portugale: necessário; ~o, ~aĵo = necessidade; ~i = ser necessário; ~igi = fazer necessário, requerer; ~ujo = nécéssaire (estojo ou maleta); ~ejo = sanitário, WC; ne~a, sen~a = desnecessário; ~vazo = vaso sanitário, privada, latrina, retrete
ruse: необходимый, нужный; ~i = быть необходимым, нужным; = нужда, надобность; = необходимо, нужно




radiko: nederland-
baza vorto: nederland-o

difino: Lando limanta kun Belgujo, Luksemburgo, Germanujo kaj Danlando.

ekzemploj: Estas dek du provincoj en Nederlando. — Multaj Nederlandaj kamparoj eĉ urboj estas sub la normala marnivelo. — La Nederlandanoj timas la subakvigojn.

angle: the Netherlands
ĉine: 尼德兰(荷兰),与比利时,卢森堡,德国和丹麦临界的国家
france: Les Pays Bas; ~ano = (un) Néerlandais; ~an-in-o = (une) Néerlandaise; ~a = néerlandais(e).
germane: die Niederlande
hispane: Hollandia
hungare: Hollandia
portugale: Holanda, Países Baixos; ~ano = holandês, neerlandês
ruse: Нидерланды




radiko: nek
baza vorto: nek

difino: Ne tiu, kaj la alia ankaŭ ne.

ekzemploj: Nek io, nek alio. — Nek hundo, nek kato estas sovaĝa besto. — Mi manĝis nek panon, nek ŝinkon. — Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere. — Nenia peno, nek provo donos lakton de vir-bovo.

angle: neither ... nor: "It's neither yellow or red" = "Ĝi estas nek flava nek ruĝa"
ĉine: 这个不是,那个也不是:nek hundo, nek kato estas sovaĝa besto.狗和猫都不是野生动物; mi manĝis nek panon, nek kaĉon.我不吃面包,也不吃粥
france: ni ; ~ ... ~ = ni ... ni
germane: weder...noch: Das ist nicht Fisch noch Fleisch. ~ Tio estas nek fiŝo nek viando.
hispane: ni (negación)
hungare: sem
portugale: nem (usado uma vez, equivale a e não; usado repetidamente, exclui todas as alternativas); mi ne donos, ~ ricevos = não darei nem receberei; tio apartenas ~ al mi, ~ al vi, ~ al li = isso não pertence nem a mim, nem a ti, nem a ele
ruse: ни, и не (употребляется только в паре: либо после другого отрицательного слова, либо в сочетании с другим nek) (например: ~ fiŝo ~ viando = ни рыба, ни мясо; mi ne estis en Moskvo, ~ en Kievo = я не был ни в Москве, ни в Киеве)




radiko: neniam
baza vorto: neniam

difino: En neniu tempo.

ekzemploj: La tempo pasinta jam neniam revenos. — Sakon kun truo vi neniam plenigos. — Vorto dirita apartenas al la mondo kaj neniam revenas. — Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multajn pakaĵojn. — Pri iu, kiu neniam venos, oni kutimas diri: "Li venos en la neniama tago!".

angle: never
ĉine: 从来不
france: (ne) jamais, jamais ... ne ; ~a = d'aucun moment; ~a tago = à la Saint-Glinglin.
germane: niemals (Tabellwort)
hispane: nunca; jamás
hungare: soha
portugale: nunca, jamais; en l tago de Sankta ~o = no dia de São Nunca
ruse: никогда




radiko: nenie
baza vorto: nenie

difino: En neniu loko.

ekzemploj: Nenie ekzistas ombro tute sen lumo. — Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien. — Vi trovos ĝin en la neekzistanta mondo/la neniea mondo.

angle: nowhere
ĉine: 不在任何地方,没有一处
france: nulle part ; ~n = vers nulle part; ~a = de nulle part.
germane: nirgends (Tabellwort)
hispane: en ningún lugar.
hungare: sehol
portugale: em lugar nenhum, nenhures; ~en = a lugar nenhum
ruse: нигде




radiko: nenio
baza vorto: nenio

difino: Neniu aĵo aŭ afero.

ekzemploj: Kiu havas nenion, estas nenio. — Kiu elektas tro multe, ricevas nenion. — Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio. — Aŭ ĉio, aŭ nenio. — La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.

angle: nothing
ĉine: 没有什么事物,什么都没有
france: rien, ne ... rien
germane: nichts (Tabellwort)
hispane: nada; ninguna cosa.
hungare: semmi
portugale: nada, coisa nenhuma; ~aĵo = ninharia, bagatela; ~eto = um nadinha; ~igi = anular, aniquilar; ~ulo = joão-ninguém
ruse: ничто




radiko: neniom
baza vorto: neniom

difino: Neniu kvanto; eĉ ne la plej malgranda kvanto.

ekzemploj: Ili ricevis neniom da mono. — Lia stilo evoluis neniom. — Atentu, en mi restas neniomo da pacienco!

angle: none, no amount: How much was left? None" = "Kiom restis? Neniom"
ĉine: 豪无,一点都没有
france: en rien, d'aucune quantité; ~o = (un) rien; ~et-o = trois fois rien.
germane: Die Tabellwörter auf nen- verneinen, die auf -iom drücken eine Maßangabe aus: neniom = in keiner Menge.
hispane: nada; ninguna cantidad
hungare: sehány, semennyi
portugale: em nenhuma quantidade
ruse: нисколько




radiko: neniu
baza vorto: neniu

difino: Eĉ ne unu el; eĉ ne unu homo, individuo, ekzemplero, ...

ekzemploj: En la Fundamento neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon. — La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. — Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. — Neniu sanktulo estas sen makulo (malbona parto). — “Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon!”

angle: nobody, no-one, none: "Nobody's allowed to smoke in the building" = "Neniu rajtas fumi en la konstruaĵo"; "Who was knocking on the door? Nobody" = "Kiu frapis la pordon? Neniu"
ĉine: 无人,没有一个
france: personne ... ne, ne ... personne, pronom ; aucun(e), ne ... aucun(e), adjectif.
germane: niemand, keine(r,s)
hispane: nadie
hungare: senki
portugale: ninguém; nenhum; ~ dormas = ninguém dorme; en la ŝranko estas ~ vesto = no armário não há nenhuma roupa
ruse: никто, никакой




radiko: nep-
baza vorto: nep-o

difino: Filo de filo aŭ de filino.

ekzemploj: Tiu avo havas tri nepojn kaj du nepinojn. — Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. — La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. — Mi havas kvin genepojn.

angle: grandson
ĉine: 儿子或女儿的儿子
france: petit-fils; pra~o = arrière petit-fils; ge~o-j = petits-enfants.
germane: Enkel
hispane: nieto
hungare: unoka
portugale: neto
ruse: внук