Vt: N1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi




radiko: nepr-
baza vorto: nepr-a

difino: Necesega; nemalhavebla; neevitebla.

ekzemploj: Oni nepre devas manĝi por vivi. — Via partopreno estas nepra. — Ne necesas konvinki min pri la nepreco kaj taŭgeco de Esperanto. — Nepras, ke vi tuj venu! — Okazo de Tutmondaj/Olimpiaj Ludoj neprigis renovigon de la urbo.

angle: essential, (very) necessary
ĉine: 一定的,必要的,不可避免的
france: absolu(e), inéluctable ; ~e = inévitablement, absolument, immanquablement, tout à fait ;~i = être inéluctable; ~igi = rendre inévitable, entraîner fatalement;
germane: unbedingt(e,r,s), unverzichtbar(e,r,s)
hispane: esencial, absolutamente necesario
hungare: feltétlen
portugale: absolutamente necessário ou certo; ~e = absolutamente, com certeza; ~igi = acarretar; garantir (tornar certo); ~e voli = fazer questão
ruse: непременный, обязательный; ~i = быть непременным, обязательным; = непременно, обязательно




radiko: neŭtral-
baza vorto: neŭtral-a

difino: Kiu ne partoprenas (kaj ne volas partopreni) en diskuto aŭ batalo; kiu ne avantaĝigas unu el la partioj en diskuto,...

ekzemploj: Dum la milito ĝi estis neŭtrala lando. — Esperanto estas neŭtrala lingvo. — Nia lando alprenis konstantan neŭtralecon. — Ilia celo estas neŭtraligo de la intergentaj rilatoj. — Ni devas respekti la rajtojn de la neŭtraluloj.

angle: neutral
ĉine: 中立的,不偏的
france: neutre; ~ec-o = (la) neutralité; ~igi = neutraliser; ne~a = tendencieŭ(-euse).
germane: neutral(e,r,s)
hispane: neutral
hungare: semleges
portugale: neutro (que não toma partido); ~eco = neutralidade; ne~a = tendencioso
ruse: нейтральный




radiko: nev-
baza vorto: nev-o

difino: Filo de frato aŭ fratino.

ekzemploj: Mia frato havas du filojn kaj unu filinon, do mi havas du nevojn kaj unu nevinon. — La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. — Ŝi nomas mian fratinon panjo, kaj min mem onklo, kompreneble ŝi estas nevino mia. — Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.

angle: nephew
ĉine: 侄子,兄弟或姊妹的儿子
france: (un) neveu; ~in-o = (une) nièce; ge~o-j = (des) neveŭ.
germane: Neffe
hispane: sobrino
hungare: unokaöccs
portugale: sobrinho
ruse: племянник




radiko: ni
baza vorto: ni

difino: Mi kaj li; mi kaj ŝi; mi kaj ili; mi kaj vi; mi kaj li kaj vi; mi kaj ŝi kaj vi; mi kaj ili kaj vi.

ekzemploj: Ni jam renkontiĝis la antaŭan jaron, ĉu ne? — Kiun daton ni havas hodiaŭ? — Anstataŭ la vorto “je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio, se tio ne kaŭzas konfuzon. — El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. — Vi loĝis longe en nia urbo.

angle: we; ~n = us
ĉine: 我们(表示:我和他,我和她,我和他们,我和你,我和他和你,我和她和你,我和他们和你等)
france: nous ; ~n = nous (désigné) , ~a = nôtre ; ~a-j = nos.
germane: wir
hispane: nosotros
hungare: mi
portugale: nós; ~a = nosso
ruse: мы; = наш




radiko: Niĝeri-
baza vorto: Niĝeri-o

difino: Lando en Afriko.

ekzemploj: Mi renkontis esperantistojn en Niĝerio. — Li kunvenis dum plena horo kun la okmembra niĝeria komisiono. — Kiom da niĝerianoj ricevas la jarlibron?

angle: Nigeria
ĉine: 尼曰利亚,或称尼日利亚
france: le Nigéria; ~ano = (un) Nigérien; ~an-in-o = (une) Nigérienne; ~a = nigérien(-enne).
germane: Nigeria
hispane: Nigeria
hungare: Nigéria
portugale: Nigéria; ~ano = nigeriano
ruse: Нигерия




radiko: nigr-
baza vorto: nigr-a

difino: Tute malhela; kun koloro de la medio en loko senluma.

ekzemploj: Tiu kato estas tute nigra. — Ŝi havis tre nigran hararon. — Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan. — Nigro sur blanko pruvas sen manko. — La infano preskaŭ la tutan paperon nigrigis. — Ĝi estis tute brulnigriĝinta, ĝia nigreco estis rimarkinda. — La blankulo kaj la nigrulo amikiĝis.

angle: black
ĉine: 无色,暗色,黑色
france: noire ; ~e = en noir ; ~o = le noir (la couleur); ~igi = noircir; ~iĝi = se noircir; brul~iĝ-inta = noirci(e) par le feu; ~ec-o = (la) noirceur; ~ulo = (un) noir.
germane: schwarz(e,r,s)
hispane: negro (color)
hungare: fekete
portugale: preto, negro; ~ulo = pessoa negra; ~eco = negrume, negror; ~igi = enegrecer; denegrir
ruse: чёрный; = чёрное (т.е. чёрный цвет), чёрная краска




radiko: nivel-
baza vorto: nivel-o

difino: Alteco de horizontala surfaco, kompare al alia horizontala surfaco.

ekzemploj: Nia urbo situas kvincent metrojn super la nivelo de la oceano. — Necesas niveli la plankon per nivelilo (kontroli, ĉu ĝi estas tute horizontala). — Tiam la urbo malpli altis super la marnivelo. — Malamikoj detruis niajn fortikaĵojn, alniveligis ilin al la tero. — La nivelo de la rivero malkreskis. — Sed li ne estas sur via nivelo! — Ili decidis niveligi sociajn klasojn. — Nivelo de la vivteno estas tre alta en tiu lando. — "Lernu!" proponas kelkajn altnivelajn kursojn.

angle: level (= grading or measurement)
ĉine: 水平面,水平,程度,标高
france: (un) niveau ; ~i = teter le niveau; ~ilo = (un) niveau d'eau(instrument); al~igi = mettre au même niveau; ~igi = niveler, araser; alt~a = de haut niveau.
germane: Niveau
hispane: nivel
hungare: szint, nívó
portugale: nível; ~i = nivelar; ~ado = nivelamento; ~ilo = nível (instrumento); alt~a = de alto nível; mar~o = nível do mar; ~pasejo = passagem de nível
ruse: уровень; ~i = нивелировать




radiko: -nj-
baza vorto: -nj-

difino: Pri kara virino aŭ knabino; post la 1 - 5 unuaj literoj de persona aŭ familia virina nomo donas al tiu karesan karakteron. Ekzemple: panjo = pa(trino) + njo; filinjo = fili(no) + njo; Manjo = Ma(ria) + njo.

ekzemploj: Panjo, kiel vi renkontis paĉjon? — Mia fratino nomiĝas Elizabeto, familie oni nomas ŝin Elinjo. — Ankaŭ mi diras al miaj amikoj, ke ŝi estas mia fratinjo.

angle: Inserting this into a female's name serves to make it cute or endearing. It's possible to remove some of the existing letters: patrino (mother) -> panjo (Mom, Mum, Mommy, Mummy, Mam, Ma); Alexandra -> Alenja (Alex, Lex, Lexi etc)
ĉine: 对女人或女孩的昵称:(加在原字的前几个字之后:panjo = pa(trino; filinjo = fili(no) + -njo; Manjo = Ma(ria) + -njo; Elinjo = Eli(zabeto) + -njo)
france: diminutif caressant féminin, placé après les 1 à 5 premières lettres d'un prénom féminin ou d'un lien de parenté; Mari-o = Marie donne: Ma~o = Mariette, Mari~o = Marinette; patrino = mère donne: pa~o = maman ; Les mots composés avec nj ou ĉj sont les uniques exceptions (flexionnelles) en espéranto, où le radical combiné n'est plus invariable.
germane: Diese Endung bildet die weibliche Koseform: Greta ~ Grete / Grenjo ~ Gretchen / patrino ~ Mutter / panjo ~ Mütterchen, Mama.
hispane: sufijo que denota cariño en los nombres femeninos ej: (Madre = patrino – Mami = panjo)
hungare: A női becézést kifejező szóelem.
portugale: sufixo que permite obter formas carinhosas de nomes femininos: pa~o = mamãe; fra~o = maninha; Mari~o = Mariazinha, Mariquinha.
ruse: суффикс, употребляемый для образования ласкательных форм имён собственных и имён нарицательных, относящихся к женщине (например: patrino = мать, pa~o = мама, мамочка, мамуля; Maria = Мария, Ma~o Маруся, Маша, Маня)




radiko: nokt-
baza vorto: nokt-o

difino: Kiam ne estas lumo de la suno; inter vespero kaj mateno.

ekzemploj: Vintre la nokto estas pli longa ol somere. — Bonan nokton! Bone dormu kaj bele sonĝu! — Mi ŝatas noktan promenadon kaj rigardi la stelojn. — Nokte iu ajn estas belulo. — Baldaŭ noktiĝos. — Hieraŭ mi hejmiĝis je la noktomezo. — Tiu kuracisto preferas la noktolaboron.

angle: night; ~a = nocturnal
ĉine: 夜(傍晚和早晨之间的时段)
france: (une, la) nuit ; ~a = nocturne ; ~e = de nuit ; ~i = faire nuit; bonan ~o-n! = Bonne nuit!; ~iĝi = faire nuit, tomber la nuit; ~mezo = minuit; ~labor-o = (un) travail de nuit.
germane: Nacht
hispane: noche
hungare: éj, éjszaka
portugale: noite; ~a = noturno; ~e = de noite; ~iĝi = anoitecer; ~oĉemizo = camisola; ~oklubo = boate, casa noturna; ~olaboro = serão; ~omanĝo = ceia; ~omezo = meia-noite; ~otablo = mesa-de-cabeceira, criado-mudo; ~ovazo = urinol; bonan ~on! = boa noite! (geralmente despedindo-se)
ruse: ночь; ~i = заночевать, ночевать; = ночной; = ночью




radiko: nom-
baza vorto: nom-o

difino: Vorto per kiu oni povas voki iun; vorto per kiu oni indikas objekton aŭ estaĵon; interkonsentita aŭ kutime uzata vorto por io ("ni nomu tion ...", "oni nomas tion ...");

ekzemploj: Kiu estas via familia nomo? — Kiu estas via nomo? — Mi nomiĝas Petro. — Lia persona nomo estas Ludoviko, lia kaŝnomo Doktoro Esperanto. — Tio estas regulo, nome la dek-kvina regulo. — Laŭ kristanaj kaj judaj ideoj en la libro "La Biblio" Dio petis la unuan homon, Adamon, nomi ĉiujn bestojn. — Ĉu vi havas kromnomon? — Mi ricevis sennoman leteron. — Nome de la prezidanto mi salutas la kongresanojn.

angle: name; ~i = to name; ~iĝi = to be named
ĉine: 名称;nomi称为;oni nomas tion ... 人们称此为...
france: (un) nom ; ~a = nominal(e), nominatif(-ive) ; ~e = nommément, à savoir, au nom de; ~i = nommer; ~iĝi = se nommer; kaŝ~o = (un) pseudo(nyme); krom~o = (un) surnom; sen~a = anonyme.
germane: Name
hispane: nombre
hungare: név
portugale: nome; ~i = denominar, chamar; ~e = a saber; ~e de = em nome de; ~aro = nomenclatura; ~iĝi = chamar-se; ~umi = nomear (para algum cargo); kaŝ~o = pseudônimo; krom~o = alcunha, apelido; sam~ulo = xará; sen~a = anônimo
ruse: имя, название, наименование; ~i = называть по имени, именовать, нарекать; = именной; = 1) по имени, 2) именно, 3) а именно




radiko: nombr-
baza vorto: nombr-o

difino: vorto, kiu indikas kvanton; nombri: mezuri kvanton, montrante ĉiun aĵon aparte kaj dirante: "1, 2, 3, ..."

ekzemploj: 2 ;17; 391; 1000; 2,75; 1/7. — Kiu estas la nombro de la partoprenantoj? — Vicnombro estas nombro laŭ loko en vico, ...: 1a=unua, 2a=dua, ... — Mi nombris proksimume sepdek kvin. — Via nombrado estas erara. — La neĝeroj falis nenombreble. — La bestoj estas preskaŭ sennombraj. — Estas ununombra vorto, ne metu la literon j je la fino.

angle: number (an indicator of quantity rather than in as part of a sequence); ~i = to count
ĉine: 数,表示数量的词:nombri 定其数量,数,计;1, 2, 3指数量;1a =unua, 2a =dua表示序数
france: (un) nombre ; ~a = numérique ; ~e = numériquement ; ~i = (dé)nombrer; ~ad-o = (un) dénombrement; ne~eble = inconsumenrablement; sen~a-j = innombrables; unu~a = au singulier.
germane: Zahl
hispane: número (indicador de cantidad)
hungare: szám
portugale: número; quantidade; ~i = contar, calcular; ~ado = contagem, cômputo; ne~ebla = incontável; reala ~o = número real (matemática); sen~aj = inúmeros; unu~o = singular (gramática)
ruse: число, численность; ~i = перечислять, исчислять, пересчитывать, выражать числом; = числовой, численный; = численно, числом




radiko: nord-
baza vorto: nord-o

difino: Punkto, por difini la direkton sur la Terglobo aŭ sur mapo.

ekzemploj: Kanado estas en la nordo, Aŭstralio estas en la sudo de la Terglobo. — Parizo estas en la norda parto de Francujo. — Mi loĝas norde de tiu urbo aŭ pli precize nordokcidente. — Iru dek kilometrojn norden. — Ofte en landoj oni distingas nordanojn kaj sudanojn.

angle: the north
ĉine: 北:Kanado estas en la nordo, Aŭstralio estas en la sudo de la Terglobo.叵拿大在北方,澳洲在南方
france: nord ; ~a = nordique, septentrional(e) ; ~e = au nord ; ~e-n = vers le nord; ~ano = (un) nordiste.
germane: Norden
hispane: norte
hungare: észak
portugale: norte; ~a = setentrional; ~e = no norte; ~e de = ao norte de; ~en = rumo ao norte; ~ano = nortista; ~a Maro = Mar do Norte
ruse: север; = северный; = на севере, к северу




radiko: normal-
baza vorto: normal-a

difino: Antaŭvidebla laŭ la naturo, la kutimoj, la kutimaj kondiĉoj, ... (ne stranga; ne speciala, ne miriga).

ekzemploj: Li estis stranga, kvazaŭ li estus en ne tute normala stato. — Ne koleru sinjoro, la malfeliĉa knabo havas ne tute normalan cerbon,li estas nenormalulo. — En Britujo malmultaj lernejoj normale instruas fremdajn lingvojn . — Tio, kio okazas, estas nenormala.

angle: normal
ĉine: 正常的,平常就是的
france: normal(e), ordinaire ; ~e = normalement; ~igi = normaliser; ne~a = anormal(e); ne~ulo = (un) handicapé.
germane: normal(e,r,s)
hispane: normal
hungare: normál, normális, merőleges
portugale: normal; ~o, ~eco = normalidade; ~igi = normalizar; ~ulo = pessoa normal ne~a, mal~a = anormal, anômalo
ruse: нормальный, обычный, типичный; ~i = быть нормальным; = нормальное состояние, положение; = нормально




radiko: nov-
baza vorto: nov-a

difino: Ne jam ekzistanta; ne antaŭe ekzistinta; ne jam okazanta; ne antaŭe okazinta; ne antaŭe vidita, aŭdita, ...

ekzemploj: Nova stato, nova vivo. — Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj. — Kio nova? Mi ricevis neniun novaĵon. — Li atendas kaj koleras kaj denove atendas. — Ŝi novigas la stilon. — Li renovigis la vendo-fenestron, tie oni ne plu vidas malnovaĵojn. — En tiu lernejo Marta estis novulino.

angle: new
ĉine: 新,未曾见过或未曾发生的
france: neuf(-euve), nouveau(-elle) ; ~e = nouvellement, récemment; mal~a = ancien(ne); ~aĵo = (une) nouveauté, nouvelle (information); de~e = à nouveau (re(foj)e = de nouveau); ~igi = innover; re~igi = renouveler, restaurer; ~ul-in-o = (une) nouvelle (personne)
germane: neu(e,r,s)
hispane: nuevo
hungare: új
portugale: novo; de~e = novamente; ~igi = inovar; ~ulo = calouro, novato; ~edzo = recém-casado; ~luno = lua nova; ~naskito = recém-nascido; re~igi = renovar; mal~a = antigo, velho
ruse: новый; = по-новому, вновь




radiko: novembr-
baza vorto: novembr-o

difino: Monato de la jaro inter oktobro kaj decembro.

ekzemploj: Novembro estas la dek-unua monato de la jaro. — En Moskvo, la 24an de novembro, 2013. Kara amiko, ... — Estis griza, pluva, senĝoja novembra tago. — Novembre en Eŭropo estas taŭga tempo por planti arbojn. — La antaŭan novembron mi vizitis Antverpenon.

angle: November
ĉine: 十一月
france: Novembre ; ~a = de novembre; ~e = en Novembre; antaŭan ~o-n = en novembre dernier.
germane: November
hispane: noviembre
hungare: november
portugale: novembro
ruse: ноябрь; = ноябрьский; = в ноябре




radiko: nu
baza vorto: nu

difino: Vorto estiganta paŭzon por pens(ig)i.

ekzemploj: Nu nu! Trankvilu! — Nu, finfine ĉu vi estas preta? — Ĉiuj homoj devas morti, nu, la filozofiisto Sokrato estas homo, do Sokrato devas morti.

angle: A word which has no concrete meaning but is used as filler, along the lines of "well, so, you know, erm".
ĉine:暂停以思考,回应:nu nu!: trankvilu! 唔,唔,静下吧!
france: Eh bien! euh! hein! Soit, or
germane: Interjektion, die - vielleicht nach einer kleinen Pause - auffordert, fortzufahren.
hispane: interjección de pausa; (bueno, ¿vendrás? = nu, ĉu vi venos?)
hungare: nos, hát
portugale: ora, então; ~? = então?; e aí?; ~! = então! vamos!
ruse: ну (междометие, употребляемое для побуждения, привлечения внимания, выражения истинного или показного согласия)




radiko: nub-
baza vorto: nub-o

difino: Amaso da densa akvo-vaporo en aero, kaŝanta (parte) la ĉielon; tio el kio falas pluvo.

ekzemploj: Granda nubo, sed eta pluvo. — Jen sennuba tago, ne bezonas preni pluvombrelon. — Estas nuba vetero, ni ne povos elrigardi la stelojn ĉi-nokte. — Mi ektimas, kaj miaj pensoj iĝas malfirmaj kiel nuboj.

angle: cloud
ĉine: 在空气中密集的水气,天上的云
france: (un) nuage ; ~a = nuageŭ(-euse), voilé(e) ; ~i = être nuageŭ, ciel couvert; ~iĝi = se couvrir, s'assombrir; sen~a = sans nuage, serein.
germane: Wolke
hispane: nube
hungare: köd
portugale: nuvem; ~a = nublado, anuviado; sen~a = sem nuvens, limpo (céu)
ruse: облако, туча; = облачный, тучевой




radiko: nud-
baza vorto: nud-a

difino: Senvesta.

ekzemploj: Oni duŝas sin nude. — Estis vintro, sed la knabino staris kun nuda kapo. - Ŝi nudigis la brakojn. — Apud la maro estis multaj nuduloj, eble nudistoj. — Ĉarmaj duonnudaj infanoj kuradis apud la rivero. — Tion oni povas vidi nudokule (per nur nuda okulo). — La arboj nudiĝas, ĉar jam venis aŭtuno. [figure] — Jen la nudaj faktoj. [figure] — Diri al iu nudan veron. [figure] — Mi admiras la nudecon de via stilo. [figure]

angle: naked, nude
ĉine: 赤裸的,无穿着的
france: nu(e); ~igi = dénuder; ~ulo, ~isto = (un) nudiste; ~okul-e = à l'œil nu; ~iĝi = se dénuder; ~ec-o = (la) nudité; ~isto = (un) nudiste.
germane: nackt(e,r,s)
hispane: desnudo
hungare: meztelen, csupasz, pucér
portugale: nu, despido; escalvado; ~o, ~eco = nudez; ~e = nuamente, sem roupas; ~isto = nudista
ruse: голый, нагой, обнажённый; = ню (жанр изобразительного искусства; изображение обнажённого тела или его части); = нагишом, голым, в голом виде




radiko: numer-
baza vorto: numer-o

difino: Nombro kiel rekonilo; signo de nombro (n-ro 12); nomo de la apartaj sinsekvaj eldonoj de revuo, gazeto; numeri: signi per numero.

ekzemploj: Kiu estas via telefononumero? — Kontrolu la numeron de via bileto. — Rigardu la numeran liston. — Bonvolu numeri la paĝojn de tiu dokumento. — La listo de la abonantoj estas numerita.

angle: number (as part of a sequence, such as in pages, houses, tickets); ~i = to assign a number (pages etc)
ĉine: : 数目
france: (un) numéro ; ~a = numérique ; ~i = numéroter, paginer; telefon-o~o = numéro de téléphone; ~ita = numéroté(e).
germane: Nummer
hispane: número (el símbolo que representa la cantidad)
hungare: szám, sorszám
portugale: número (em ordenação; sinal); telefon~o = número telefônico; la ~o 5 de tiu ĉi revuo = o número 5 desta revista
ruse: номер; ~i = нумеровать; = номерной




radiko: nun
baza vorto: nun

difino: En ĉi tiu tempo; en ĉi tiuj situacioj.

ekzemploj: Nun tuj faru, morgaŭ estos tro malfrue. — La nuna tempo estas agrabla al mi. — Nuntempe la homoj korespondas per la interreto. — Ekde nun mi ne plu trinkos kafon. — En la ĉi-tieo kaj la nuno sidas la feliĉo.

angle: now
ĉine: 现在,此刻
france: maintenant, à présent ; ~a = actuel(le) ; ~e = actuellement (emphase); ~o = le temps présent, actuel; ~temp-e = en ce moment, à l'heure actuelle; ekde ~ = à partir de maintenant, désormais.
germane: jetzt, nun
hispane: ahora
hungare: most
portugale: agora, neste momento, neste instante; ~a = atual; ~o, ~eco = a atualidade, o presente; ekde ~ = a partir de agora, doravante; ~tempa = contemporâneo
ruse: сейчас, теперь; = теперешний, нынешний




radiko: nur
baza vorto: nur

difino: Ne pli ol (nur tiom); nenio/neniu alia ol (nur ŝi; nur tiu; nur tio); ne alimaniere ol (nur tiel); ne en alia tempo ol (nur tiam); ne sen plenumo de kondiĉo (nur se) .

ekzemploj: Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. — Neĝo kaŝas aĵojn nur ĝis printempo. — Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. — Komputiloj en la moderna mondo ne plu konsistas el nuraj kalkuliloj. — Li havas religian kredon je ununura dio.

angle: only
ĉine: 只:nur tiom只这么多;nur ŝi只有她;nur tiel只这样;nur tiam 只在那时;nur se 只要,如果只是
france: seulement, ne ... que ; ~a = simple, pur et simple ; unu~a = unique; ~e = uniquement (emphase);
germane: nur
hispane: solamente
hungare: csak
portugale: apenas, somente; ~a = mero, simples; unu~a = único (em sua categoria)
ruse: только, лишь, всего; = единственный, один только, простой