Vt: O

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


radiko: -o
baza vorto: -o

difino: Tio, kio estas; io ekzistanta; kiel finaĵo indikas substantivon.

ekzemploj: Viro, vojo, arbo, muso, akvo, problemo, skribo, skribado, skribaĵo, belo, beleco. — Li estas avo. — Li fariĝis avo. — Mi nomas lin avo. — Skribi: bela skribo. — Fini: mi restis ĝis la fino. — Helpi: mi dankas pro via helpo. — Vera: tio estas la vero. — Blua: la bluo de la ĉielo. — Adiaŭ: malĝojiga adiaŭo. — Unu: metro estas mezur-unuo. — Tri: tiu trio (aŭ triopo) bele kantis.

angle: The ending -o is the code to show that something is a "thing"; it indicates that the thing concerned is a noun. Take the root kat-. Add an -o to it and you get the noun form: kato = cat. Other endings give the root a different grammatical role; kata = feline. Vido = sight, vision; vida = visual.
ĉine:表示名词的后缀;例:viro, 男人;vojo, 路;muso, 鼠;akvo, 水;problemo, 问题;skribo,书写,skribado, 书写方式,skribaĵo,文件;belo, 美,beleco.
france: cela, qui est [quelque chose existant]; indique un substantif, un nom au nominatif, joue le rôle de l'article indéfini, peut donc se traduire par: un, une ou du, de la ...] ; vir~: ce qui est-homme = un homme (mâle), akv~:ce qui est-eau = de l'eau, skrib~: ce qui est-écrire = l'écrit, skrib-ad~ : ce qui est-durablement-écrire = l'écriture, skrib-aĵ~ : ce qui est-la concrétisation de-écrire = un écrit, bel~: ce qui est-beau = le beau, bel-ec~ : ce qui est-qualitatif de-beau = la beauté; unu~: ce qui est - un = (une) unité.
germane: -o ist die Endung für alle Substantive/Nomina/Hauptwörter in Esperanto.
hispane: la terminación –o indica sustantivos, algo que existe
hungare: Minden főnév o-ra végződik.
portugale: terminação do substantivo (palavra usada para exprimir o nome de algo)
ruse: окончание имён существительных в им. пад. ед. ч. (например: vir~ = мужчина, voj~ = путь, дорога, arb~ = дерево)




radiko: objekt-
baza vorto: objekt-o

difino: Aĵo konkreta aŭ temo de agado kaj studo.

ekzemploj: Sur la tablo kuŝas diversaj objektoj. — Valoron de objekto ni ekkonas post malapero. — Lingvo internacia kaj lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektoj. — Decidi la enkondukon de Esperanto en lernejojn, kiel nedeviga objekto de la instruado. — Oni montras en Esperanto la objektajn kazojn/akuzativojn per prepozicio aŭ per la finaĵo -n.

angle: object
ĉine: 实有的物件;文法上所指向的的宾词或受词(当补语)
france: (un) objet, un complément d' objet ; ~a = d'objet, complétif(-ive).
germane: Objekt, Gegenstand
hispane: objeto
hungare: tárgy
portugale: objeto, coisa
ruse: предмет, вещь, объект; = предметный, вещный, объектный




radiko: odor-
baza vorto: odor-i

difino: Elsendi ion, kion oni rimarkas per la nazo (odoron oni flaras).

ekzemploj: Odoras je bona kafo. — Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras. — Li ĝuis ŝian bonodoran korpon. — Mi ne sentas la odoron de la manĝo, ĝi ŝajnas esti senodora. — Via tiel malfrua reveno odoras [figure] perfidon! — Lia oferto estis agrablodora [figure]. — Tiu aĵo malbonodoriĝis. — Ŝi metis ion por senodorigi la aeron de la ĉambro.

angle: to smell (= give off a smell), to have an odor(/odour). (Not "to smell" as in taking in the smell of something = flari.)
ĉine:发出气味,可以鼻闻;ordoron oni flaras.有人闻到味道
france: avoir une odeur, sentir ; ~o = (une ) odeur ; ~a = odorant(e); sen~a = inodore; mal-bon~iĝi = se mettre à puer
germane: riechen (einen Geruch haben, vgl. "flari")
hispane: oler (despedir olor)
hungare: bűzlik, szaga van (palóc: szagol)
portugale: cheirar (exalar odor); ~o = cheiro, odor; ~aĉo, fi~o = fedor, catinga; bon~a = cheiroso, perfumado; sen~a = inodoro; ~i je rozoj = cheirar a rosas; malbon~a = fedorento
ruse: пахнуть, издавать запах; = запах; = пахучий, имеющий запах




radiko: ofic-
baza vorto: ofic-o

difino: Ies difinita laboro aŭ publika tasko; ofici = plenumi oficon; oficejo = loko por administra aŭ serva laboro.

ekzemploj: Li plenumas oficon de kasisto. — Granda ofico, grandaj zorgoj. — Vi devas surmeti ofican fakveston. — Mi devas ofici ĝis la sesa vespere. — En nia oficejo laboras plejparte virinoj. — Mi demandos pri tio bankan oficiston. — La tuta oficistaro estas invitata al la festo. — Hodiaŭ enoficiĝis nova prezidanto en nia lando. — Mi ne havas monon por vojaĝo, ĉar mi estas senofica nun.

angle: office (one's role, not the location), function, job, role
ĉine: 职务(非劳动式的);~i:任职;~ejo:办公室
france: (un) office, emploi, (une) fonction, charge ; ~a = de service, règlementaire ~i = exercer une fonction; ejo = (un, le) bureau, office; ~isto = (un) employé, fonctionnaire; ~ist-aro = (le) personnel; en~igi = donner un emploi, nommmer, investir, installer; en~ist-iĝi = s'installer, prendre son office; ~a = en chômage.
germane: Amt, Stellung
hispane: oficio, ocupación
hungare: hivatal
portugale: emprego, ofício, ocupação; ~i = trabalhar (em determinada profissão); ~ejo = escritório, repartição; ~isto = funcionário; ~istaro = pessoal (conjunto de funcionários); en~iĝi = iniciar na função, tomar posse; sen~a = desempregado
ruse: должность, служба; ~i = занимать должность, служить; = должностной, служебный




radiko: oficial-
baza vorto: oficial-a

difino: Deklarita de la tiurilata aŭtoritato; farita laŭ la antaŭviditaj reguloj.

ekzemploj: Venis oficiala letero de la urbodomo. — Mi estis oficiale nomumita prezidanto. — Oficialaj aldonoj al la Fundamento de Esperanto estas listoj de vortoj aprobitaj* de la Akademio de Esperanto (*akceptitaj kiel bonaj). — Tiu vorto estis oficialigita. — Mia informo al vi estas neoficiala.

angle: official, authorised
ĉine:正式宣告的,官方的
france: officiel(le) ; ~e = officiellement; ~igi = officialiser; ~ig-ita = officialisé(e); ne~a, du-on~a = officieuse.
germane: offiziell(e,r,s), amtlich(e,r,s)
hispane: oficial (legal)
hungare: hivatalos
portugale: oficial; ~igi = oficializar; ~igo, ~iĝo = oficialização; ne~a, du-on~a = oficioso
ruse: официальный; = официально




radiko: oft-
baza vorto: oft-e

difino: Multfoje; en multaj tempoj; ĉiam denove.

ekzemploj: Malatento estas ofta kaŭzo de eraroj. — Ofteco de koratakoj* en la nuna tempo estas granda (subita kormalsano). — Kazoj de la malsano oftiĝis ankaŭ en eŭropaj landoj. — Al liaj leteroj ŝi respondis malofte. — Oni oftigis la trafikon de la aŭtobusoj en la urbocentro.

angle: often, regular, frequent
ĉine: 经常,多次,经常
france: souvent, fréquemment ; ~a = fréquent(e); ~ec-o = (la) fréquence; ~iĝi = devenir fréquent; mal~e = rarement; ~igi = multiplier, rendre plus fréquent; mal~igi = restreindre, espacer.
germane: oftmalig(e,r,s), häufig(e,r,s)
hispane: frecuentemente, regularmente
hungare: gyakran
portugale: frequentemente, amiúde; ~a = frequente; ~o, ~eco = frequencia; ~igi, pli~igi = amiudar; mal~a = raro, infrequente
ruse: часто; = частый




radiko: ok
baza vorto: ok

difino: 8.

ekzemploj: Okdek: 80; dek ok: 18; okcent: 800. — Ili havis ok infanojn. — La oka infano estis ina. — Okdek ok fojojn vi devas pensi antaŭ ol respondi.

angle: eight
ĉine: ok, 8,八;okdek: 80,八十;; okdek ok: 88,八十八
france: huit ; ~a = huitième ; ~e = huitièmement; ~dek = quatre-vingts ~on-o = (un) huitième; ~obl-o = (un) octuple; ~op-o = (un) octet.
germane: acht (die Zahl)
hispane: ocho; 8
hungare: nyolc
portugale: oito; ~a = oitavo (ordinal); ~e = em oitavo lugar; ~oblo = óctuplo; ~ono = oitavo (fração); ~ope = de oito em oito; ~uma = octal (base de numeração)
ruse: восемь; = восьмой; = в-восьмых




radiko: okaz-
baza vorto: okaz-i

difino: Fariĝi aŭ esti farata; okazaĵo = tio, kio okazas; okazo = apartaj cirkonstancoj aŭ momento, kiam io povas okazi (en tiu okazo ni prefere ne faru tion)

ekzemploj: La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive (malkaŝeme) ĉion, kio okazis al ŝi. — La edziĝo okazis antaŭ tri tagoj. — Stranga okazo trafis min. — En okazo de bezono ni scias, kie vin trovi. — Li ĉiam faras okazajn komplimentojn. — Kiel stranga okazaĵo! — Ĉiaokaze mi venos.

angle: to take place, happen, occur
ĉine:举行,发生;okazaĵo: 发生的事物,事故;okazo:事件,情,时机:en tiu okazo ni prefere ne faru tion.在这种状况下我们最好别做这件事
france: se passer, arriver, avoir lieu ; ~o = (un) événement, (une) occasion ; ~a = occasionnel(le), fortuit(e) ; ~e = incidemment, fortuitement, à l'occasion ; ~aĵo = (un) évènement; ~igi = occasionner, donner lieu à; ĉia~e = en tout cas, quoiqu'il en soit.
germane: geschehen, sich ereignen
hispane: suceder, acontecer, ocurrir
hungare: történik
portugale: acontecer; ~o = ocasião; ~a = ocasional, fortuito; ~aĵo, ~intaĵo = acontecimento, ocorrência; ~igi = ocasionar, causar, provocar, realizar
ruse: случиться, произойти; = случай; = случайный; = в случае, при случае, по случаю, случаем




radiko: okcident-
baza vorto: okcident-o

difino: Kie la suno malleviĝas.

ekzemploj: Oni ĉiam parolas pri malsimileco inter Okcidento kaj Oriento. — Ni veturas okcidenten. — Ni loĝas en la okcidenta parto de la urbo. — Okcidente de la rivero estas nia urbo.

angle: west
ĉine: 西方,太阳下山之处
france: (l')ouest ; ~a = occidental(e) ; ~e = à l'ouest; ~e-n = vers l'ouest; ~ano = (un) occidental.
germane: Osten
hispane: occidente, oeste
hungare: nyugat
portugale: ocidente, oeste; ~a = ocidental; ~ano = ocidental (pessoa oriunda do ocidente)
ruse: запад; = западный; = на западе, к западу




radiko: oktobr-
baza vorto: oktobr-o

difino: Monato inter septembro kaj novembro.

ekzemploj: En Germanujo okazas fama oktobra festo. — Oktobro estas mia preferata monato. — Ni alvenos oktobre/en oktobro.

angle: October
ĉine: 一年之十月,介于九月与十一月之间
france: octobre ; ~e = en octobre
germane: Oktober
hispane: octubre (mes)
hungare: október
portugale: outubro
ruse: октябрь; = октябрьский; = в октябре




radiko: okul-
baza vorto: okul-o

difino: Parto de la korpo en la vizaĝo, per kiu oni vidas.

ekzemploj: Bluaj, lacaj, grandaj okuloj. — Fari signojn per la okulo. — For de la okuloj, for de la koro. — Okula malsano estas io serioza. — Ŝi malvarme okulumis la knabon. — Mi vidis tion propraokule. — Mi ne plu scias, kie mi lasis miajn okulvitrojn.

angle: eye
ĉine:
france: (un) œil ; ~a = oculaire ; ~e = de l'œil, des yeŭ; ~um-i = lorgner, faire de l'œil; propr-a~e = de mes propres yeŭ; ~vitr-o-j = (des) lunettes
germane: Auge
hispane: ojo
hungare: szem
portugale: olho; ~a = ocular, visual; ~umi = lançar olhares, frequentemente amorosos; ~akvo = colírio; ~blanko = branco do olho, esclerótica; ~frapa = que salta aos olhos, evidente, conspícuo; ~haro = cílio, pestana; ~kuracisto = oftalmologista; ~vitroj = óculos; ~vitrejo = ó(p)tica; nud~e = a olho nu; unu~a = caolho
ruse: глаз; = глазной




radiko: okup-
baza vorto: okup-i

difino: Teni en posedo iun lokon aŭ­ tempon aŭ homon; daŭ­re lokiĝi ie; ekokupi = preni en posedon lokon aŭ tempon aŭ atenton de homo.

ekzemploj: Mia skribaĵo okupas tri paĝojn. — Okupi sen celo lokon sub ĉielo. — Malamikoj okupis nian urbon. — Mi ne scias, kiom longe daŭros la okupado. — Okupantoj ne intencas forlasi nian landon. — Ŝi okupis ĉiujn liajn pensojn. — Nun mi estas okupita, bonvolu ne ĝeni min. — Denove vi okupiĝas pri bagateloj (malgravaj aferoj)! — Li havas nenian okupon nuntempe — li estas senokupa. — Dancado estas mia ŝatokupo.

angle: to occupy
ĉine: 占领,占据; okupiĝi pri io: 集中注意力于,致力于某事;okupo:职业
france: occuper ; ~o, ~ad-o = (une) occupation, " durable; ~ant-o = (un) occupant; ~ita = occupé(e); ~iĝi = s'occuper de; sen~a = oisif(-ive), désœuvré(e); ŝat~o = (un) passe temps, violon d'Ingres, hobby (en franglais).
germane: okkupieren, besetzen, beschäftigen, in Anspruch nehmen
hispane: ocupar
hungare: elfoglal
portugale: ocupar; ~o, ~ado = ocupação; ~ata, ~ita = ocupado; ~iĝi = ocupar-se; ek~i = tomar posse, ocupar; ~iĝi pri ... = ocupar-se com; ~ateco, ~iteco = ocupação; sen~a = desocupado, ocioso; ŝat~o = passatempo, hobby
ruse: занимать; = занятие




radiko: ol
baza vorto: ol

difino: Vorto, kiu montras komparon (pli ol; malpli ol; alia ol).

ekzemploj: Pli bona estas pano sen butero, ol estus neniu pano entute. — Ŝi estas pli bela ol la aliaj virinoj. — Li amas vin pli, ol ĉiuj (amas vin). — Li amas vin pli, ol (li amas) ĉiujn. — Ne elspezu* monon pli frue, ol kiam vi ĝin posedas(*donu por aĉeti). — Ili eble elektos alian solvon, ol ni elektis.

angle: than (used for comparatives: pli peza ol = heavier than)
ĉine: 比较,更:pli ol多于;malpli ol少于;alia ol 有别于
france: que pour les comparatifs ou différents : pli ~ = plus que; mal-pli ~ = moins que; alia ~ = autre que, pour les semblables voir : kiel.
germane: als (bei Steigerungen: pli peza ol ~ schwerer als, vgl. "kiam" )
hispane: que (usado para comparar, ej: más que = pli ol)
hungare: mint (középfok)
portugale: que, do que, de, a (em comparações); pli bela ~ = mais belo (do) que; malpli ~ = menos (do) que; antaŭ ~ = antes de; mi preferas lakton ~ viandon = prefiro leite a carne
ruse: чем, нежели (например: pli granda ~ ... = больше чем...; malpli granda ~ ... = меньше чем...)




radiko: ombrel-
baza vorto: ombrel-o

difino: Portebla ŝirmilo* kontraŭ pluvo aŭ suno (*ilo por haltigi ĝenon, danĝeron...)

ekzemploj: Ombrelo konsistas el tenilo kaj ŝtofo aŭ papero ronde streĉita sur bastonetoj. — Kelkaj plantoj floras ombrele. — Se oni trovas la radioj de la suno tro fortaj kaj varmaj, oni povas iri sub sunombrelo. — Ne forgesu vian pluvombrelon!

angle: umbrella
ĉine:雨伞,阳伞
france: (une) ombrelle, (un) parapluie, parasol; ~e = en forme d'ombrelle; pluv~o = (un) parapluie; sun~o = (un) parasol.
germane: Schirm
hispane: sombrilla, paráguas
hungare: ernyő
portugale:guarda-sol ou guarda-chuva; pluv~o = guarda-chuva; sun~o = guarda-sol
ruse: зонт; = зонтичный




radiko: -on-
baza vorto: -on-

difino: Parto de tuto, kiu estas dividita laŭ egalaj partoj.

ekzemploj: Duona pomo estas unu el la du partoj de pomo. — Estas tre malbele nur duone kompreni kaj ne tute. — Bonvolu duonigi vian panon kaj doni duonon al malsatulo. — Duonhoro estas la duoblo de kvaronhoro. — Dekono de dek estas unu. — Mi foriros je kvarono antaŭ la oka.

angle: Corresponds to a fraction, "divided by X": du~o = half; tri~o = a third
ĉine: 派生副词的词尾 (pài shēng fù cí de cí wĕi), adv. 好地 (hăo de),幸福地 (xìng fú de)
france: ~a = fractionné(e) (en); ~o = (une) fraction; ~e = en fraction, par fraction (de); du~a pomo = (une) demi-pomme, du~e = à moitié; du~o = (une) moitiée, demie; du~igi = diviser en deŭ; du~horo = (une) demi-heure (30 min.); hor-du~o = (la) demi-heure; dek~o = un dixième; kvar~o = quart.
germane: Die Nachsilbe bildet Brüche: tri = drei ; tri~o = ein Drittel.
hispane: sufijo que sirve para formar números fraccionarios; du~o = mitad, tri~o = tercio
hungare: A törtszám képzője, -od, -ed, -öd.
portugale: sufixo que denota fração; ~o = fração; ~a = fracionário; ~igi = fracionar; du~o = metade; mil~o = milésima parte, milésimo;
ruse: суффикс дробных числительных (например: du~o = 1/2; tri~o = 1/3)




radiko: oni
baza vorto: oni

difino: Ĝenerale homo, neidentigita homo

ekzemploj: Oni diras, ke la registaro baldaŭ forlasos sian oficon. — Oni kredas, ke kometoj anoncas malfeliĉon. — La formoj "onin" kaj "onia" estas tute regulaj. — Ne kaŭzu problemojn al oni. — Onidiroj estas danĝeraj. — Onia diro estas kontraŭ li.

angle: one (= people in general)
ĉine: 人, 人们(指不特定的人)
france: on pronom indéfini ; ~n = on à l'accusatif; ~a = leur, celui des gens; ~dir-o-j = des on-dits.
germane: man
hispane: se (pronombre impersonal; ej: se habla Esperanto = oni parolas Esperanton)
hungare: Az általános alany.
portugale: (pronome indefinido) a gente, eles, o povo; ~a = deles, da gente (indefinido); ~ diras = dizem, diz-se, a gente diz,o povo diz; ~diro = boato
ruse: неопределённо-личное местоимение, на русский язык не переводимое и соответствующее обычно 3-му лицу мн. ч., иногда — безличному обороту (например: ~ diras ke ... = говорят, что...; ~ scias ke... = известно, что...)