Vt: R

El La bona lingvo
Revizio de 20:09, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> ''radiko: ''rad-<br> ''baza vorto:'' '''rad-o'''<br> ''difino: '' Ronda objekto turniĝanta ĉirkaŭ akso (por faciligi mov(i...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



radiko: rad-
baza vorto: rad-o

difino: Ronda objekto turniĝanta ĉirkaŭ akso (por faciligi mov(iĝ)adon (vetur(ig)adon), en maŝino,...).

ekzemploj: Atentu ne fali sub la radoj de vagonaro. — Kvina rado ĉe veturado. — Li aĉetis motorciklon, ĝi estas trirada transportilo. — “Rulŝuo”, jam vaste uzata, estas ŝuo kun radetoj aranĝitaj unu- aŭ duvice. — Rulseĝo havas malantaŭe du grandajn radojn, kiujn oni povas turni, kaj antaŭe du ĉiudirektajn radetojn.

angle: a wheel
ĉine:
france: (une) roue; tri~a = à trois roues; ~ŝuo = patin à roulettes, roller (en franglais); ~et-o = une roulette.
germane: Rad (ein rundes Ding, das sich um seine Achse dreht)
hispane: rueda
hungare: kerék
portugale: roda (de carro, vagão etc.); dent~o = roda dentada; vic~o = roda sobressalente;
ruse: колесо; = колёсный



radiko: radi-
baza vorto: radi-o

difino: Lini-forma aĵo komenciĝanta en iu centro; ero de lumo aŭ sono aŭ alia signalo venanta el iu centro; aparato, kiu aŭdigas sonojn, kiuj alvenis al ĝi kiel signalo el iu centro (=radio-ricevilo); radii = eligi radiojn (de lumo, varmo,...).

ekzemploj: La radioj de la matena suno (sunradioj) ĝenis dormi. — Multegaj steloj radias el la ĉielo. — Mi starigis la floron ĉe la fenestro por ke sunlumo povu priradii ĝin. — Kosmaj radioj estas tre energiaj aĵetoj, kiuj venas de la kosmo. — Ĉu vi jam aŭdis la lastan radio-elsendon? — Oni traktas kanceron per iksa traradiado. — Ni promenis en vojetoj, aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ la fontano. — La lasta radio de espero jam estingiĝis. — Ŝia radia rideto plibeligis sian vizagon. — Ilia respondo ne lasis al mi eĉ radieton de espero. — La vizaĝo de la knabineto disradiis la bonvolemon.

angle: a ray, radio
ĉine: radio 光线,收音机;radii 发射光线,幅射
france : (un) rayon, rai, (une) radiation ; ~a = radieŭ(-euse), radial(e) ; ~i = radier, rayonner; pri~i = illuminer; ~o-el-send-o = (une) émission de radio; tra~ad-o = irradation; ~et-o = (une) lueur; dis~i = rayonner, irradier, répandre.
germane: Strahl, Radio
hispane: radio (comunicaciones), rayo (de moto, de bicicleta)
hungare: sugár
portugale: raio (de luz, roda etc.; não se aplica ao círculo, nem ao elemento químico, nem ao osso); rádio (comunicação); ~i, el~i, dis~i = radiar; ~ado = radiação; ~ilo = radiador; ~aparato = aparelho (receptor) de rádio; ~elsendo = emissão radiofônica; ~stacio = emissora radiofônica, estação de rádio
ruse: 1) луч, 2) радио; ~i = излучать, испускать лучи, сиять; = 1) лучевой, лучистый, лучезарный; 2) радийный



radiko: rajt-
baza vorto: rajt-o

difino: Tio, kion neniu povas malpermesi; rajti = havi rajton (pri io, por fari ion); havi (jure validan) permeson; rajtigi = doni rajton; (jure valide) permesi.

ekzemploj: Kion rajtas leono, ne rajtas azeno. — Oni ne rajtas resti senfara antaŭ sufero, ĉu ne? — Kiu havas forton, havas rajton. — La lingvo internacia estas egalrajta propraĵo de la tuta mondo. — Leĝe kaj rajte. — Kiuj estas la rajtantoj pri la heredaĵo?

angle: the right, have the right to do something
ĉine: 权利;rajtigi有资格,有权利,淮许
france: (un,le) droit ; ~a = légitime ; ~e = à bon droit, à juste titre ; ~i = avoir le droit (de), être en droit de; ~igi = autoriser, habiliter; ~ig-ilo = (des) papiers, titres; ~ant-o = (un) ayant droit.
germane: Recht (der Anspruch, die Erlaubnis, die niemand wegnehmen kann)
hispane: derecho (legal)
hungare: jog, lehetőség
portugale: direito (concedido por lei, costume ou poder); ~i = poder (ter o direito de); ~igi = autorizar; ~igo = autorização (em geral); ~igilo = autorização (documento), procuração
ruse: право; ~i = иметь право, быть вправе, мочь; = правомерный; = правомерно, по праву



radiko: rakont-
baza vorto: rakont-i

difino: Paroli pri okazaĵo vera aŭ imagita.

ekzemploj: Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan. — Pri la lupo rakonto, tuj kun la lupo renkonto. — Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. — Nun la historio estas rakontata de la aŭtoro mem. — La rakonta priskribo ne plaĉis al ili.

angle: to tell, narrate
ĉine: 陈述或真或假的事
france: raconter, narrer ; ~o = (un) récit, (une) narration ;~a = narratif(-ive) ; par narration; ~ant-o = (un) narrateur; ~ata = raconté(e); ne~ebla = inénarrable, qu'on ne peut raconter.
germane: erzählen
hispane: contar, narrar
hungare: mesél, elbeszél
portugale: contar, narrar; ~o = conto, narrativa; ~eto = historieta; ~isto = narrador, contista
ruse: рассказать, рассказывать, повествовать; = рассказ, повестование



radiko: rapid-
baza vorto: rapid-a

difino: Faranta/okazanta en malgranda tempo.

ekzemploj: Mi iris per rapidaj paŝoj — Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.— Mi rapidas respondi je via letero. — Ne rapidu, trankvile decidu. — La sonrapido en aero estas 340 m/s. — Ŝi estas malrapidema, rapideco ne ekzistas en ŝia vortaro.

angle: fast, quick
ĉine: 快速,快
france: rapide, prompt(e) ; ~e = rapidement, vite ; ~o = (une, la) vitesse ; ~i = aller vite, se dépêcher; son~o = (la) vitesse du son, célérité; ~em-o = (la) précipitation; ~igi = hâter, activer; pli~igi = accélérer; mal~e = lentement; mal~ema = nonchalant(e); ~ec-o = (la) rapidité, l'empressement.
germane: schnell(e,r,s)
hispane: rápido
hungare: gyors
portugale: rápido, veloz; ~o, ~eco = rapidez, velocidade; ~i = apressar-se, ir depressa; ~ema = apressado; ~umo = marcha (de veículo ou máquina); ~pensa = vivo, esperto; pli~igi = acelerar; ~ŝanĝilo, ~umŝanĝilo = alavanca de marcha
ruse: быстрый, скорый; ~i = спешить, торопиться, мчаться; = скорость; = быстро




radiko: raport-
baza vorto: raport-i

difino: Rakonti (buŝe aŭ skribe) pri tio, kio okazis.

ekzemploj: Mi raportos al ili viajn vortojn. — Kion koro portas, vizaĝo raportas. — Ne ĉiu raporto estas vera vorto. — Oni misraportis al vi pri miaj faroj! — La tutan veron mi al vi raportos. — Mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas la ideon. — Oni raportis pri la kunveno. — Ĉiumonata raportado pri la evoluo de la projekto donas pli bonan superrigardon. — Ĵurnalistoj jam raportis pri tiu okazaĵo. — Mi tre ŝatis legi vian raportaĵon pri la vojaĝo. — La retpaĝo ebligas al ĉiu leganto esti ankaŭ raportanto. — La raportisto nuntempe kolektas informojn pri la kongreso.

angle: to report
ĉine: 报告
france: rapporter, faire un rapport ; ~o = (un) rapport, compte-rendu; ~ant-o = (un) rapporteur; ~isto = (un) reporter; ~aĵo = (un) reportage.
germane: berichten
hispane: reportar (dar un reporte)
hungare: jelent, beszámol
portugale: relatar; ~o, ~ado = relatório, relato; ~anto = relator; ~isto, ĵurnal~isto = repórter
ruse: доложить, сообщить, отчитаться; = доклад, сообщение, отчёт




radiko: re-
baza vorto: re-e

difino: Denove, ankoraŭfoje; inversdirekte.

ekzemploj: Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon. — Ĉu vi ree vizitos min. — Por parolo delira ne ekzistas rediro. — Ĝis revido! — Veturi tien kaj reen. — Ne kontentiĝu irante, kontentiĝu revenante. — Mi deziras iran kaj reiran bileton.

angle: A preposition which means to do something again: legi = to read; ~legi = to reread
ĉine: 前缀:表示重来,再一次,回复,返回;ankoaŭfoje 再一次,rekonstrui 重建,reskribi重写,ĝis revido再见,redoni还,tien kaj reen 来回
france: de nouveau, de retour, en sens inverse, en préfixe indique la répétition, le retour ; -a = réitéré(e); ~e = de nouveau; ~n, ~e-n = en sens inverse, en retour; ir-a kaj ~ir-a = d'aller et retour; ti-e-n kaj ~e-n = en allant et venant.
germane: Die Vorsilbe zeigt eine sich wiederholende oder eine zum Augangspunkt zurückkehrende Handlung: legi = lesen / ~legi = erneut lesen ; veni = kommen / ~veni = zurückkommen.
hispane: prefijo que indica repetición, ej: ~veni = regresar, volver
hungare: visszafele
portugale: prefixo que indica: 1. repetição: ~fari = refazer; ~legi = reler; ~vidi = rever; 2) retorno: ~agi = reagir; ~doni = devolver; ~pagi = reembolsar; ~veni = voltar; ~e = de novo, novamente; ~foje = outra vez; ~en = para trás; tien kaj ~en = para lá e para cá
ruse: опять, снова, вновь, заново




radiko: real-
baza vorto: real-a

difino: Vere ekzistanta, ne elpensita; ne imaga, malvirtuala.

ekzemploj: Tio estas reala fakto, reale Esperanto funkcias. — Ĉu vere tio estas la realeco? — Evitu konsideri viajn dezirojn kiel realaĵojn. — Tamen ekzistas deziroj, kiuj realiĝas. — Tio tamen ne povas esti realigebla, estu realisma.

angle: real, true
ĉine: 真实的,非想象的,非虚拟的
france: réel(le) ; ~o = (le) réel; ~e = réellement; ~ec-o = (la) réalité; ~aĵo = (une) réalité; ~iĝi = se réaliser; ~ig-ebla = réalisable;~ismo = réalisme; ~ism-a = réaliste.
germane: real(e,r,s), wirklich(e,r,s)
hispane: real (tangible)
hungare: valós, igazi
portugale: real (que tem realidade), tangível; ~o, ~aĵo, ~eco = realidade; ~igi = realizar; ~iĝi = realizar-se; ~ismo = realismo; ~isto = realista
ruse: реальный, действительно существующий; = реальность, действительность, явь; = реально, действительно




radiko: recept-
baza vorto: recept-o

difino: Preciza priskribo, kiel prepari ion (manĝaĵon, kuracilon,...)

ekzemploj: La recepto de la aŭtoro estas ne tro originala. — Ili havas tuj realigeblajn receptojn. — La edzo dume preparis popol-receptan kuiradon. — Recepte tio ŝajnas facila. — Receptu, kion fari.

angle: recipe
ĉine: 要诀,药方,烹调法
france: (une) recette, ordonnance ; ~i = prescrire; ~e = en recette, sur la recette.
germane: Rezept
hispane: receta (de cocina, para preparar algo)
hungare: recept
portugale: receita (de como preparar um prato, substância etc.); ~i = dar receita (de preparação); ~aro = livro de receitas
ruse: рецепт; ~i = написать в рецепте, рецептурно назначить, прописать




radiko: redakt-
baza vorto: redakt-i

difino: Skribe zorge esprimi (siajn pensojn); zorge prilabori la skribaĵojn de alia; prizorgi la enhavon de gazeto, revuo, ..., elektante la artikolojn kaj korektante tiujn.

ekzemploj: Ĉiu estas bonvena, por helpi redakti la vortaron. — La raporto ankoraŭ estas redaktata, sed mi baldaŭ sendos ĝin al vi. — Ekzistas redaktilo de simpla teksto. — Mi ne plu redaktas tiun gazeton. — Oni komisiis al ŝi redaktadon de plej populara ĵurnalo. — Li vizitis la redaktejon, kie li esprimis sian nekontentecon pri la artikolo. — Ĉu vi konas redaktiston de la gazeto "Esperanto"? — Sur la unua paĝo de tiu gazeto oni ĉiam povas trovi artikolon de la ĉefredaktisto.

angle: to edit
ĉine: 草拟,编写;校订;审阅
france: rédiger ; ~o, ~ad-o = l'action de rédiger, la rédaction; ~ata = en train d'être rédigé(e); ~ejo = (une) rédaction (le lieu); isto = (un) rédacteur; ĉef~isto = (un) rédacteur en chef.
germane: redigieren
hispane: redactar
hungare: szerkeszt
portugale: redigir; ~o, ~ado = redação (ato de redigir); ~aĵo = redação (algo redigido); ~ejo = redação (local); ~isto = redator; ~istaro = corpo de redatores; ĉef~isto = redator-chefe
ruse: редактировать; = редакционный, относящийся к редактированию




radiko: reg-
baza vorto: reg-i

difino: Igi homojn (aŭ aĵon) fari tion, kion oni volas; estri ĉiujn aliajn; regilo: ilo por regi aparaton.

ekzemploj: Pli facile estas regi ol agi. — Mono mondon regas. — Kiam ekregos amo sur tero ... — Li estas regemulo, li havas regeman karakteron. — Ni donu plenan regadon al tiu silenta sento. — La tuta registaro kunvenos merkredon kun la prezidento.

angle: to reign, rule
ĉine: 治理,统治;regilo控制器
france: gouverner, régir, gérer ; ~ema = autoritaire, dominateur(-trice); ~ant-o = (un) dirigeant, gouvernant; ~at-o = (un) sujet, administré; ~ad-o = (le) commandement, (la)conduite des affaires, la maîtrise; ~ist-aro = (un) gouvernement; ~ilo = (une) commande.
germane: (be)herrschen
hispane: dominar, regir
hungare: uralkodik, kormányoz
portugale: governar, reger, gerir; dominar, controlar; ~o, ~ado = governo (ação); dominação, controle; ~anto, ~isto = governante; ~istaro = governo (conjunto de pessoas); mem~o, mem~ado = autocontrole; super~i = dominar, submeter
ruse: править, управлять



radiko: region-
baza vorto: region-o

difino: Parto de lando aŭ landoj kun apartaj (naturaj aŭ sociaj) ecoj

ekzemploj: En kiu regiono vi loĝas? — Mi deziras viziti novajn regionojn. — La regiona ĉefurbo enhavas tricent miloj da loĝantoj. — En nia regiono ne estas montoj sed nur ebenaĵoj.

angle: region
ĉine: 区域,区,领域
france: (une) région ; ~a = régional(e); ~ismo = régionalisme; ~ism-a = régionaliste.
germane: Region
hispane: región
hungare: tartomány, régió
portugale: região; ~a = regional; ~ismo = regionalismo
ruse: регион, область, край; = региональный, областной, краевой




radiko: reg-ist-ar-
baza vorto: registar-o

difino: Tuto de la personoj, kiuj regas ŝtaton (prezidanto aŭ reĝo, ministroj, vicministroj, ...)

ekzemploj: La franca registaro proponis ŝanĝi la leĝon pri labordaŭro. — Jen grava tasko por la registaroj de la mondo. — Eble iam registare starigota komitato decidos fari ŝanĝojn en Esperanto.

angle: government
ĉine: 政府的全部(包括总统,国王,部长,副部长等)
france: (un) gouvernement (ensemble de ceŭ qui gouvernent).
germane: Regierung
hispane: gobierno (conjunto de personas que gobiernan)
hungare: kormány
portugale: governo (conjunto de pessoas)
ruse: правительство




radiko: regul-
baza vorto: regul-o

difino: Fiksita indiko aŭ instruo pri kiel oni faru ion (ĉiufoje same); regula: laŭ la reguloj; kvazaŭ laŭ regulo (ĉiufoje same, je sama horo, post sama periodo, ...)

ekzemploj: Mi ne scias regulojn de ĉi tiu ludo. — Ne ekzistas regulo universala. — Li ricevas regulan salajron. — Ni regule ricevas la gazeton. — Vi devas reguligi vian eksrajtigitan pasporton. — La dokumento, kiun vi montris, ŝajnas esti laŭregula. — Ĉiuj riveroj sekvas vojon neregulan. — Iu malreguligis la horloĝon.

angle: a rule
ĉine: 规定,规则;regula规则的;kvazaŭ laŭ regulo 几乎按照规定(每次相冋,在相同时间,经过一定时般;…)
france: (une) règle ; ~a, laŭ~a = régulier(-ère), en règle ; ~e, laŭ~e = régulièrement, selon les règles ; ~i = régler; ~aro = (un) règlement; ~ad-o = (la) régulation; ~ec-o = (la) régularité; ~igi = régulariser.
germane: Regel
hispane: regla (ley, norma)
hungare: szabály
portugale: regra; ~a, laŭ~a = regular (conforme regra); ~i = regular (submeter a regras); ~e = regularmente; ~aro = regulamento; ~igi = regularizar; ~iĝi = regularizar-se; mal~igi = desregular; ne~a = irregular
ruse: правило; = правильный (соответствующий правилам), регулярный; = правильно (по правилу, по правилам), регулярно




radiko: reĝ-
baza vorto: reĝ-o

difino: Estro de lando aŭ popolo, kiu estas estro, ĉar li estas la filo (aŭ alia parenco) de la antaŭa estro.

ekzemploj: Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu... — Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. — Mia loĝejo, mia reĝejo. — Al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ mi preĝas. — Ĉu vi kuraĝus levi la manon kontraŭ via reĝino? — La diablo eniris en la reĝidinon.

angle: a king
ĉine: 一国之君,国王,因为他是先王的儿子
france: (un) roi ; ~a = royal(e) ; ~i = régner; ~ad-o = (un) règne; ~ec-o = (la) royauté; ~in-o = (une) reine; ~id-in-o = (une) princesse.
germane: König
hispane: rey
hungare: király
portugale: rei (país; xadrez; baralho); ~a = real (relativo ao rei); ~i = reinar; ~ado = reinado; ~ido = príncipe; ~ino = rainha (país; colmeia, formigueiro); dama (xadrez; baralho); ~lando = reino (país)
ruse: король, царь; ~i = царствовать, быть королём; = королевский, царский; = по-королевски, по-царски




radiko: reklam-
baza vorto: reklam-o

difino: Iuspeca rimedo por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon. Reklami: laŭde anonci al la publiko la bonecon de iu/io, la aĉetindecon de io.

ekzemploj: Tiu novaĵo estas bona reklamo por la famuloj. — Ĉe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido. — Ŝi evitas aĉeti reklamatajn aĵojn. — La tuta muro estis kovrita per reklamaj afiŝoj. — Reklamado en tiu gazeto multege kostas. — Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn. — Tio estas reklamaĉo! Mi provis ĉi tiun aĵon, sed ĝi ne estas tiel bona, kiel oni diras.

angle: an advertisement
ĉine: 对商品好处的宣传或广告
france: (une) réclame, publicité ; recommander, ~i = faire de la réclame ou publicité ; ~a = publicitaire; ~isto = (un) publiciste; ~ilo = (une) réclame, annonce, pub (en franglais); ~ad-o = (la) publicité; ~tempo = (une) plage publicitaire (télévision).
germane: Reklame, kommerzielle Werbung
hispane: anuncio, publicidad
hungare: reklám, hírverés
portugale: anúncio, publicidade, propaganda (de produto); ~i = anunciar, propagandear (produto); ~anto = anunciante; ~isto = profissional de publicidade; ~lumo = anúncio luminoso; ~tempo = intervalo comercial (em rádio e televisão)
ruse: реклама; ~i = рекламировать; = рекламный




radiko: rekomend-
baza vorto: rekomend-i

difino: Konsili, ke oni uzu aŭ faru ion.

ekzemploj: Mi rekomendas mendi ĉi tiun manĝaĵon, ĝi estas tre bongusta. — Ŝi estas rekomendita por ofico. — Ĉu mi povus ricevi rekomendan leteron? — Ĉi tiu restoracio estas rekomendinda. — Mi rekomendas veni al la prezentado de la filmo. — Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. — Mi malrekomendas legi ĉi tiun libron, mi tute ne ŝatis.

angle: to recommend
ĉine: 建议
france: recommander ; -o = recommandation ; -a = d'introduction, de recommmandation; ~ita = recommandé(e); ~inda = recommandable; mal~i = discréditer, dénigrer.
germane: empfehlen
hispane: recomendar
hungare: ajánl, javasol, kommendál
portugale: recomendar; ~o = recomendação; ~inda = recomendável
ruse: рекомендовать; = рекомендация; = рекомендательный




radiko: rekt-
baza vorto: rekt-a

difino: Sen kurboj, sen flankeniĝoj; tiel, ke du punktoj estas ligitaj per plej mallonga linio; tiel, ke la vojo estas plej mallonga; rekta angulo = orta angulo (90°); rekto = rekta linio

ekzemploj: Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba (malrekta). — Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas. — Ni iris laŭ malrektaj stratoj kaj stratetoj. — Ĉu ekzistas rekta veturado al via urbo? — Mi volas ekvidi tiun rektan televidan dissendon. — Ĝis granda aĝo li restis rekta kiel kandelo. — Sako malplena sin rekte ne tenas. — "Rektigu vian dorson!" diris la patrino, kaj mi subite rektiĝis. — Ŝi staris ĉe la muro kun elrektigita sinteno.

angle: straight
ĉine: 直的,直接的,两点之间最短的途径;直角的;rekto: 直线,即rekta linio
france: droit(e), direct(e), non courbe ; ~e = (tout)droit, directement ; ~o = (une) droite; mal~a = tordu(e), tortueŭ(-euse), indirecte; ~igi = rectifier, redresser, rendre droit(e); ~iĝi = se redresser; el~ig-ita = redressé(e), rigide.
germane: direkt(e,r,s), gerad(e,r,s)(i.S.V. nicht gekrümmt), rechte(r,s) (i.S.v. 90° Winkel)
hispane: recto, derecho (en linea recta)
hungare: egyenes
portugale: reto; direto; ~igi = endireitar (tornar reto)
ruse: прямой; = прямо




radiko: religi-
baza vorto: religi-o

difino: Scio aŭ kono pri supernaturaj estuloj aŭ estaĵoj kaj pri la vivo post morto (kun rilataj agoj kaj normoj).

ekzemploj: Kiu estas la kredaro de tiu religio. — Morgaŭ okazos religia festo. — Laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple. — Ili preĝas kune, kvankam ili ne estas samreligianoj. — Tie la loĝantaro estas religie disa.

angle: religion
ĉine: 宗教:认同超自然的主宰和来生(按照一定的行为准则)
france: (une) religion ; ~a = religieŭ(-euse) ; ~e = religieusement, à propos de religion.; sam~ano = (un) coréligionnaire, adepte de la même religion.
germane: Religion
hispane: religión
hungare: vallás
portugale: religião; ~a = religioso (relativo a religião); ~ema = religioso (que segue religião); ~estro = líder de religião; sen~a = sem religião
ruse: религия; = религиозный




radiko: renkont-
baza vorto: renkont-i

difino: Vidi alian homon kaj iri al li aŭ ŝi; vidi aŭ sperti (ion) survoje, dum legado, ...; renkontiĝi: renkonti unu la alian; kunveni.

ekzemploj: De tiu tempo mi ĉiam serĉis renkonti vin. — Tie ni renkontis unu la alian. — Tio estis do nia unua renkonto. — Li kuris renkonte al ŝi. — Ni renkontiĝos en Esperantujo la venontan vintron.

angle: to meet
ĉine: 会面,碰面,遇见;rekontiĝi相会;开会
france: rencontrer ; ~o = (une) rencontre; ~e al = à la rencontre de; ~iĝi = se rencontrer; ~ejo = (un) lieu de rencontre, (point de) rendez-vous.
germane: begegnen, treffen (i.S.v. zusammenkommen, vgl. "trafi")
hispane: encontrar, conocer (encontrarse con alguien)
hungare: találkozik, összefut
portugale: encontrar; topar com; ~e al = ao encontro de; ~iĝi = encontrar-se com; ~o, ~iĝo = encontro; ~ejo, ~iĝejo = ponto de encontro, lugar de reunião
ruse: встретить, повстречать; = встреча




radiko: respond-
baza vorto: respond-i

difino: Diri (aŭ fari) ion post demando (pri tio, pri kio oni demandis); sendi leteron post ricevo de letero; akordiĝi kun io (esti kvazaŭ la respondo al ĝi); respond-ec-i = havi la devon respondi pri la efektivigo de io.

ekzemploj: Vi devas respondi nur per jes aŭ ne. — Afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas. — Donu klaran respondon al mia demando, mi petas. — La tutan respondecon ili prenas sur sin. — Li skribis tion, respondante al mia letero. — La afero fuŝiĝis, sed mi tute ne estas priresponda pri tio.

angle: to answer, to respond
ĉine: 回答;回信;反应,对应
france: répondre, correspondre à, avoir affaire avec ; ~o = une réponse ; ~a = correspondant(e), appropiée ; ~e = en réponse; ~ec-o = (la) correspondance, corrélation, responsabilité; pri~a = responsable, comptable de; ~ant-e = en répondant.
germane: antworten
hispane: responder
hungare: válaszol
portugale: 1. responder: ~i la telefonon = atender o telefone; respondu min = responda-me; 2. corresponder (a algo): forto ne ĉiam ~as al kuraĝo = a força nem sempre corresponde à coragem; ~o = resposta; ~a = correspondente a; ~eca, ~eculo = responsável (por); ~eci = ser responsável por
ruse: 1) ответить, отвечать, 2) соотвествовать; = ответ; = 1) ответный, 2) соответствующий




radiko: rest-
baza vorto: rest-i

difino: Ne iri al alia loko; esti ne forigita; ne aliiĝi; esti nefarita, nedirita, nemanĝita, neprenita, ...; esti ankoraŭ videbla aŭ trovebla poste; resto: tio, kio restas/restis/restos.

ekzemploj: Mi decidis resti nur dum kelkaj horoj. — Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo. — Rigardu la keston, jen nia havoresto, preskaŭ nenio. — La tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto. — Kion do vi faras kun la restaĵo? — Dum la restado li malvarmumis.

angle: to stay, to remain
ĉine: 停留;休息(不作息,不说,不吃,不取等;暂停;resto 停留,其余
france: rester, demeurer ; ~o = (un) reste; hav-o~o = (un) reliquat ; ~a = de reste; ~aĵo = (les) restes, (le) restant; ~adi = séjourner; ~ad-o = (un) séjour.
germane: (ver)bleiben
hispane: permanecer, quedarse.
hungare: marad
portugale: ficar, permanecer, restar, remanescer; ~o, ~aĵo = resto, resíduo; ~a = remanescente; residual; ~ado = permanência, demora, estada; ~adejo = residência temporária (em veraneio etc.)
ruse: остаться, оставаться; = остаток, оставшаяся часть; = оставшийся, остальной, остаточный