Vt: S

El La bona lingvo
Revizio de 20:13, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> ''radiko: ''sabat-<br> ''baza vorto:'' '''sabat-o'''<br> ''difino: '' Tago de la semajno inter vendredo kaj dimanĉo. <br> ''e...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


radiko: sabat-
baza vorto: sabat-o

difino: Tago de la semajno inter vendredo kaj dimanĉo.

ekzemploj: Sabato kaj dimanĉo estas miaj plej ŝatataj tagoj de la semajno. — Sabaton ni vespermanĝos en restoracio. — Ĉiusabate mi vizitas miajn gepatrojn. — La sabata programo interesas min.

angle: Saturday
ĉine: 安息日,星期六,一星期中星期五和星期日之间的日子
france: (un) samedi  ; ~a = sabbatique; ~o-n = (quand ce sera) samedi; ĉiu~e = Les samedis; ~a = de samedi.
germane: Sonnabend, Samstag
hispane: sábado
hungare: szombat
portugale: sábado; ~e = no sábado
ruse: суббота; = субботний; = в субботу




radiko: saĝ-
baza vorto: saĝ-a

difino: Kiu konas respondon al multaj demandoj pri la vivo, kaj la diferencon inter bono kaj malbono.

ekzemploj: Lernu, kiam vi estas juna, por esti saĝa, kiam vi estos maljuna. — Vi agis malsaĝe. — Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo. — Malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko. — Ĉiu propran saĝon posedas.

angle: wise
ĉine: 明的,明智的
france: sage, sensé(e), avisé(e), savant(e) ; ~e = sagement, raisonnablement ; ~o = (une) sagesse, (le bon) jugement; mal~a = insensé, inintelligent, mal avisé; mal~e = stupidement, absurdement; mal~ulo = (un) imbécile, sot; mal~aĵo = (une) sottise, absurdité.
germane: klug(e,r,s), weise(r,s)
hispane: sabio, sensato
hungare: okos
portugale: sábio; sensato, ajuizado; ~o, ~eco = sabedoria, sensatez, juízo; ~dento = dente de siso; natura ~o = senso comum
ruse: умный, мудрый; = ум, разум, мудрость; = умно, мудро




radiko: sak-
baza vorto: sak-o

difino: Ujo el ŝtofo, ledo, papero, ...; dormo-sako = sako el izola materialo, por dormi en ĝi (ekstere) dum kampado.

ekzemploj: La sako estas plena je paperoj. — Vi ricevos sakon da terpomoj. — Mi eniris en sak-straton/straton sen elirejo. — La junulo eligis el sia dorsosako dormosakon.

angle: bag
ĉine: 袋子,囊:用,皮革或纸等做成的容器;dormsako睡袋(旅行用)
france: (un) sac ; sak~o = (un) cul-de-sac, (une) impasse; dors-o~o = (un) sac-à-dos; dorm-o~o = (un) sac de couchage.
germane: Sack, Beutel
hispane: bolsa, saco
hungare: zsák
portugale: saco; bolsa; ~eto = sacola; en~igi = ensacar; man~o = bolsa de mulher; ~strato = rua sem saída
ruse: сумка, мешок, пакет




radiko: salon-
baza vorto: salon-o

difino: Granda ĉambro en loĝejo aŭ por kunvenoj.

ekzemploj: Tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj. — La aŭdantaro de la salonego silentis. — Ŝi promenis kun iu salona fraŭlo. — La servistino restis salone.

angle: lounge
ĉine: 客廰,大廰,沙龙
france: (un) salon; ~eg-o = (un) hall (d'exposition); ~e = dans le salon.
germane: Salon
hispane: salón
hungare: szalon, terem
portugale: salão; ~ego = hall (de exposições etc.)
ruse: гостиная, салон, большая комната; = салонный




radiko: salt-
baza vorto: salt-i

difino: (Ek)movi sin tiel, ke neniu piedo tuŝas la grundon.

ekzemploj: Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas. — Ekaŭdinte la bruon, mi salte leviĝis de la lito. — Ŝi eĉ eksaltis pro ĝojo. — Birdoj saltetis laŭlonge de la branĉoj. — Li saltis de la ponto en la akvon. — Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero. — Li desaltis de la ĉevalo. — Kaj nun ni saltu al la sekva punkto. [figure] — Legante tiun libron mi ofte transsaltis la paĝojn.[figure] — La gradoj de varmo saltis de 10 ĝis 20. [figure]

angle: to jump
ĉine: (人或动物)跳(脚离地)
france: sauter, bondir ; ~o = (un) saut, bond; ~e = en un saut; ek~i = sursauter; ~et-i = sautiller; de~i = descendre d'un bond, sauter à bas de; trans~i = enjamber, suter par-dessus.
germane: springen
hispane: saltar
hungare: ugrik
portugale: pular, saltar; ~o = salto, pulo; ~eti = saltitar; al~i = assaltar
ruse: прыгать, скакать; = прыжок, скачок; = вприпрыжку, прыжком




radiko: salut-
baza vorto: salut-i

difino: Diri aŭ signi "bonan tagon!" aŭ "ĝis revido!"

ekzemploj: La gastoj jam venis, do mi iras saluti ilin. — Saluton! — Li salutas profunde kaj mordas hunde. — Mi salute klinis la kapon. — Ŝi kapsalutis min el la fenestroj. — Li bonvenigis nin kun multaj salutoj. — Finfine mi havas okazon saluti la francan popolon en ĝia belega ĉefurbo. — Transdonu miajn salutojn al ili. — Vi devas ensaluti, se vi volas vidi ĉi tiun paĝon. — Sur ĉi tiu paĝo troviĝas ensalutintoj de la paĝaro. — Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton. — Mi jam elsalutis el la paĝaro.

angle: to greet
ĉine: 致敬,招呼,表示问侯或告别
france: saluer ; ~o = (un) salut, bonjour, (une) salutation; ~o-n! = Bonjour, salut!; ~e = par salut; kap~i = saluer du chef; en~i = saluer pour entrer, se connecter; el~i = saluer pour sortir, se déconnecter; ~nomo = (un) nom d'utilisateur, signalement.
germane: (be)grüßen
hispane: saludar
hungare: köszön, köszönt, üdvözöl
portugale: saudar, cumprimentar; ~o = saudação, cumprimento; ~on! = olá! salve!; el~i = fazer logoff (informática); en~i = fazer login (informática);
ruse: приветствовать, здороваться; = привет, приветствие; = приветственный; = в качестве приветствия, в знак приветствия




radiko: sam-
baza vorto: sam-a

difino: Ne alia; ne alispeca; identa.

ekzemploj: Ambaŭ floroj de samaj valoroj. — Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj. — Same por mi! — Niaj gustoj malsamas. — Gravas, ke la samo ne okazu al via filineto. — Mi samopinias. — Sed nun la aferoj tute malsamiĝis.

angle: same
ĉine:
france: même, pareil(le) ; ~o = (la) même chose ; ~e = de même, pareillement; mal~a = différent(e), autre, dissemblable; ~ec-o = ressemblance, identité; ~opinii = être de la même opinion.
germane: der, die, das gleiche
hispane: igual, mismo
hungare: ugyanaz, azonos
portugale: mesmo (não outro); la ~o = o mesmo; ~e = igualmente; ~eco = mesmice; mal~a = diferente
ruse: тот же самый, такой же самый; = то же самое; = точно так же




radiko: san-
baza vorto: san-a

difino: Kun bone funkcianta korpo (kaj menso).

ekzemploj: Se mi estus sana, mi estus feliĉa. — Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. — Oni devas elŝiri malsanan denton. — Je via sano! — Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. — Estas pli sane bicikli. — Subite li ekmalsanis. — Mi volas, ke vi resaniĝu. — Ĉu vi konas bonan sanigilon?

angle: healthy
ĉine: 身体和心理)健康的,未坏的
france: sain(e), bien portant(e) ; ~e = sainement ; ~o = (la) santé ; ~i = se bien porter, être sain; mal~a = malade; mal~o = (une) maladie; mal~ulo = (un) malade; ek-mal~i = tomber malade; re~iĝi = se rétablir, guérir; ~ig-a = sanitaire; ~ig-ilo = (un) appareil hygiénique, soin.
germane: gesund(e,r,s)
hispane: sano
hungare: egészséges
portugale: saudável, sadio, são; ~o = saúde; ~i = estar bem (de saúde); ~igi = curar; ~igilo = cura (remédio); ~iĝi = curar-se; mal~a = doente, enfermo; mal~o = doença, enfermidade
ruse: здоровый; ~i = быть здоровым = здоровье




radiko: sandviĉ-
baza vorto: sandviĉ-o

difino: Du pantranĉaĵoj kun io nutra inter ili.

ekzemploj: Mi havas ne sufiĉe da tempo, mi nur rapide manĝos nur sandviĉon. — Nur sandviĉa manĝado. — Tiu domo estas kiel tranĉaĵo de domo sandviĉe metita inter du aliajn.

angle: sandwich
ĉine: 三明治,夹心面包片
france: (un) sandwich; ~ejo = (une) sandwicherie.
germane: Sandwich
hispane: emparedado, sánwich
hungare: szendvics
portugale: sanduíche; ~ejo = lanchonete, sanduicheria
ruse: сандвич, бутерброд




radiko: sankt-
baza vorto: sankt-a

difino: Respektinda pro religio; netuŝebla.

ekzemploj: Ne tuŝu - tio estas sanktaĵo. — Ne ĝenu la sanktecon de ĉi tiu loko. — La popolo baldaŭ sanktigas kiel leĝon noblan agon de la reganto. — Tie estis regno de pastroj kaj sankta popolo. — Komenciĝis la Sankta Semajno (semaino antaŭpaska por la katolikoj). — Multajn jarojn oni konstruis ĉi tiun sanktejon. — Jen sanktuloj. — Vi tiel parolas, kvazaŭ tio estas io sankta.

angle: holy
ĉine: 神圣的,圣洁的,庄严的
france: saint(e), sacré(e) ; ~e = saintement, de manière savrée; ~ec-o = (la) sainteté; ~igi = sanctifier; ~ejo = (un) sanctuaire; ~ulo = (un) saint.
germane: heilig(e,r,s)
hispane: santo, sagrado
hungare: szent
portugale: santo, sagrado, sacro; ~eco = santidade; ~ejo = santuário; ~igi = santificar; ~ulo = santo (pessoa); ~a akvo = água benta
ruse: святой, священный; = свято




radiko: sat-
baza vorto: sat-a

difino: Sufiĉe manĝinta; plene kontentigita.

ekzemploj: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, ni vin satigis? — Estante malsata, li petis manĝon. — Unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton. — Ĉiuj manĝis kaj satiĝis. — Ni malsatas kaj soifas. — Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujo.

angle: satiated (There's no regular equivalent in English. We would say "I'm not hungry" instead of "I'm satiated".) Mal- = hungry.
ĉine:
france: rassasié(e) ; ~e = suffisamment ; ~i = être rassasié(e), repu(e), assouvi(e) ; ~o = (la) satiété; ~igi = rassasier; repaître; ~iĝi = se rassasier, se gorger; mal~i = avoir faim; mal~o = (la) faim; ĝis~e = jusqu'à satiété; tro~igi = gaver, saturer.
germane: satt(e,r,s)
hispane: satisfecho, saciado
hungare: jóllakott, nem éhes
portugale: farto, saciado, satisfeito; ~i = estar saciado; ~igi = saciar, fartar; ~iĝi = fartar-se; mal~a = faminto; mal~o = fome; manĝi ĝis~e = comer à saciedade, comer até se fartar
ruse: сытый; ~i = быть сытым; = сытно



radiko: saŭn-
baza vorto: saŭn-o

difino: Vaporbanejo.

ekzemploj: Tie okazis saŭnumado, eĉ en vera finlanda fumsaŭno. — Noktomeze, kelkaj viroj kaj mi iris saŭnon! Estis agrablege.

angle: sauna
ĉine: saŭno蒸汽浴,桑拿浴
france: (un) sauna = vapor'ban'ej'o
germane: Sauna
hispane: sauna, baño sauna
hungare: szauna
portugale: sauna
ruse: сауна, финская баня




radiko: scen-
baza vorto: scen-o

difino: Aparta parto de teatraĵo; scenejo = la parto de teatro, kie oni prezentas; la loko, kie io okazas.

ekzemploj: La spektaklo kaptis atenton ekde la unua sceno. — Prenu tiujn scenajn aĵojn. — Mi tre ŝatis la scenaron kaj pro tio konsentis aktori en tiu filmo. — Kaj nun ni invitas la prezidanton veni sur la scenejon! — La baleto jam estas surscenigita. — Lia verko prezentas unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo. — Homoj trankvile observis tiun scenon. — La edzino faris scenon de riproĉoj al la edzo. — Ili enscenigis al mi belan surprizon.

angle: scene
ĉine: 舞台,戏剧的场次
france: (une) scène ; ~a = scénique; ~aro = (un) scénario; ~ejo = (une) scène, (le) théatre des opérations; en~igi = mettre en scène.
germane: Szene
hispane: escena
hungare: jelenet
portugale: cena; ~aro = roteiro (de peça de teatro, filme etc.); ~ejo = palco; cenário; en~i = encenar; sur~igi = pôr em cena
ruse: сцена, сценка, явление; = сценический




radiko: sci-
baza vorto: sci-i

difino: Havi informon, ideon en kapo; sciigi = informi.

ekzemploj: Ĉu vi scias la lastan novaĵon? — Ne, me scias tion. — Serĉu scion eĉ en malproksimaj landoj. — Kiu scias pri la estonta tempo? — Vi estas scivolema. — Kia sensciulo! — Plenscie pri la sekvoj mi faris tion.

angle: to know (have knowledge of rather than be acquainted with = koni)
ĉine: 知道;sciigi告知
france: savoir ; ~o = (le fait de, le) savoir; plen~e = en pleine connaissance; ~vol(em)a = curieŭ(-euse); sen~ulo = (un) ignorant.
germane: wissen
hispane: saber, conocer
hungare: tud
portugale: saber, conhecer; ~o = conhecimento, sabedoria; ~igi = dar a saber, comunicar, informar; ~iĝi = informar-se
ruse: знать, ведать, уметь; = знание




radiko: scienc-
baza vorto: scienc-o

difino: Tuto de scioj (kaj kontroleblaj esploroj) pri la naturleĝoj aŭ pri certa temaro.

ekzemploj: Scienco konstante progresas. — Scienco havas semon enuan, sed frukton bone ĝueblan. — Sciencistoj faris esplorojn rilate malpurecon de aero. — Mi ĉiam ŝatis ekzaktajn sciencojn. — Ĝi estas por mi ĉina scienco/io nekomprenebla. — Li legas sciencajn revuojn. — Ŝi interesiĝas pri natursciencoj. — Ne demandu scienculon, demandu spertulon.

angle: science
ĉine: 科学
france: (une) science ; ~a = scientifique ; ~e = scientifiquement; ~isto = (un) scientifique; ~ulo = (un) homme de science, savant.
germane: Wissenschaft
hispane: ciencia
hungare: tudomány
portugale: ciência; ~a = científico; ~isto = cientista
ruse: наука; = научный




radiko: se
baza vorto: se

difino: Vorto, kiu montras kondiĉon, hipotezon; (se mi havus monon, mi vojaĝus tien).

ekzemploj: Se mi estus pli alta, mi povus kapti ĝin. — Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas. — La dormo estas bona, se mankas la mono. — Kiu ne atentas la "se"-on, tiu sentas la "ve"-on. — Oni maron admiras, se oni maron ne iras. — Se ni aldonas al vorto ununombra (libro) la literon „j”, ni ricevas vortojn plurnombrajn (libroj).

angle: if
ĉine: 如果,若
france: si, à supposer que ; introduit le conditionnel; eĉ ~ = même si; ~ ne = sinon, sans quoi.
germane: falls, wenn (nur i.S.v "falls", nicht "sobald", vgl. "kiam")
hispane: si (condicional, no el sí de afirmar)
hungare: ha
portugale: se (exprimindo condição, hipótese, suposição)
ruse: если, если бы




radiko: sed
baza vorto: sed

difino: Vorto, kiu montras kontraston; (ne tiu, sed tiu; ne tiel, sed tiel; ne aŭto, sed ĉaro; ne ruĝa, sed blua; mi manĝis, sed ne satiĝis).

ekzemploj: Mi volas kafon kun sukero sed sen lakto. — Ŝi estas juna, sed vi estas maljuna. — la artikolo estas oportuna sed ne necesa. — Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis. — El la buŝo multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.

angle: but
ĉine: 但是
france: mais
germane: aber
hispane: pero, sino
hungare: de
portugale: mas, porém
ruse: но, а (=но)




radiko: seĝ-
baza vorto: seĝ-o

difino: Meblo por sidi (por unu homo) en formo de la litero "h".

ekzemploj: Prenu segôn kaj eksidu! — Mi sidis sur seĝo, kaj la infanoj sur seĝetoj. — Sur tiu seĝo, vi povas ripozigi la brakojn, ĝi estas brakseĝo. — La mola tuko kuŝis sur la seĝa dorso. — Liaj kruroj ne plu funkcias, li iĝis rulseĝulo (ulo, kiu uzas rul-seĝon).

angle: chair
ĉine: 椅子,座位,会议的席位,brakseĝo扶手椅
france: (un) siège, (une) chaise; ~et-o = (un) tabouret; brak~o = (un) fauteuil; rul~o = (un) fauteuil roulant.
germane: Stuhl
hispane: silla
hungare: szék
portugale: cadeira; brak~o = cadeira de braços; poltrona; lul~o = cadeira de balanço; rul~o = cadeira de rodas
ruse: стул




radiko: sekv-
baza vorto: sekv-i

difino: Iri post iu/io; veni post iu/io alia; iri laŭ.

ekzemploj: Li sekvis la knabinon per la rigardo. — Ŝi ne ŝatas legi, sekve ni ne donacu libron al ŝi. — En tiu vojaĝo min atendas si-n-sekvo da aventuroj. — Mi ne intencas sekvi viajn konsilojn! — Neniam sekvu malbonajn homojn. — Li ne estas sekvanto de tiu filozofo. — La sekvado de falsaj dioj estas tre populara nuntempe. — Post vintro sekvas printempo. — Tago tagon sekvas, sed ne similas. — Kiu paciento estas sekva? — Sekvantan tagon ni jam ne estos ĉi tie. — El niaj disputoj sekvis nenia decido. — Kiaj estas la sekvoj de la milito? — Mia foriro sekvigis la aliajn. — Mi ankoraŭ estis dormema kaj ne sekvis la lecionon.

angle: to follow
ĉine: 跟随,追随
france: suivre, se conformer à ; ~o = (une, la) suite, conséquence ; ~a = subséquent(e); ~e = par suite, par conséquent; si-n~o = (une) succession; ~anta= suivant(e); ~ant-o = (un) suivant, disciple; ~igi = faire suivre, entraîner.
germane: (be)folgen
hispane: seguir
hungare: követ
portugale: seguir, acompanhar; perseguir (figurativamente); ~o = sequência; consequência, decorrência; ~a, ~anta = seguinte; decorrente; ~e = consequentemente, em decorrência; ~antaro = séquito, cortejo; ~igi = resultar em
ruse: следовать; = следствие, последствие; = следующий; = следовательно




radiko: semajn-
baza vorto: semajn-o

difino: 7 sekvantaj tagoj.

ekzemploj: La sepan tagon de la semajno Dio sanktigis. — La lastan semajnon de Julio okazos la Universala Kongreso. — Tio ĉi faras 3 dolarojn semajne. — Ĉiusemajne li vizitis min. — Eblas partopreni semajnajn Esperanto-kursojn, kaj okazos kultura semajnfino.

angle: week
ĉine: 星期,周(七日)
france: (une) semaine ; ~a = hebdomadaire; ~e = par semaine; ĉiu~e = chaque semaine; ~fin-o = (la) fin de semaine, week-end.
germane: Woche
hispane: semana
hungare: hét (7 nap)
portugale: semana; ~a = semanal, hebdomadário; ~e = semanalmente; ~fino = fim-de-semana
ruse: неделя; = недельный




radiko: sen
baza vorto: sen

difino: Ne havante; ne uzante; ne kun (li iris sen ŝuoj; mi ne bone vidas sen okulvitroj; kafo sen lakto).

ekzemploj: Ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. — Promesita trezoro estas sen valoro. — La animo estas senmorta. — Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. — Ne senigu unu la alian. — Ili tute bone povas adori sian dion sen ĝia ekzisto.

angle: without
ĉine: 无,没有
france: sans ; ~a = manquant(e), privé(e) de; ~mort-a = immortel(le); ~senc-aĵo = (une) absurdité, ineptie; ~igi = démunir, dépouiller; ~ec-o = (la) privation.
germane: ohne
hispane: sin
hungare: Elöljárószó: nélkül.
portugale: sem; ~igi je = privar de; ~igita je = desprovido de, privado de; ~iĝi je = privar-se de; despojar-se de; ~denta = desdentado; ~efika = ineficaz; ~patruja = apátrida; ~pova = impotente; ~utila = inútil
ruse: без




radiko: send-
baza vorto: send-i

difino: Irigi ien (homon, aĵon, mesaĝon, signalon); alpoŝtigi.

ekzemploj: Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon. — Vento sendita pluvon reportos. — Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas. — Mi sendis lin por voki la patron. — La suno sendas siajn radiojn. — Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. — Mi sendis al vi leteron. — Mi petis, ke li ne plu sendadu leterojn al mi. — Kolego transsendis al mi interesan retleteron. — La frato sendis sur lin malbonon. — Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas. — Antaŭ la dua mondmilito pluraj radioj en Eŭropo dissendis programojn en Esperanto. — "Internacia Televido" ĉesis elsendi programojn. — Mi ŝatas aŭskulti Esperantajn radio-elsendojn.

angle: to send
ĉine: 派送,寄送
france: envoyer, expédier ; ~o = (un) envoi, (une) expédition; ~ita = envoyé(e); trans~i = transmettre; dis~i = diffuser; el~i = émettre; el~o = (une) émission.
germane: senden, schicken
hispane: enviar, mandar
hungare: küld
portugale: enviar, remeter; ~o = remessa, envio; ~aĵo = remessa (coisa remetida); ~into = remetente; ~ito = enviado; ~itaro = legação delegação; dis~i = transmitir (rádio, televisão); el~i = irradiar (programa de rádio ou televisão); plu~i = encaminhar (mensagem); trans~i = transmitir.
ruse: послать, отправить; = посылка (однократное действие)




radiko: sent-
baza vorto: sent-i

difino: Ekhavi per la fingroj, per la haŭto aŭ interne en la korpo impreson doloran aŭ plezuran; ekhavi impreson agrablan aŭ malagrablan; ekhavi impreson ne racie klarigeblan; sin senti ...: laŭ propra konscio esti ...

ekzemploj: Mi ne sentas malsaton. — Mi sentas min malsana. — De fremda dento ni doloron ne sentas. — Vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj. — Salo estas tre sentebla, verŝajne estas tro multe da ĝi en la supo. — Mi estas tre tuŝosentema. — Estas malfacile klarigi, kion mi sentas. — Kion koro sentas, lango prezentas. — Somero forpasis nesenteble. — Vi estas tute sensenta! — Mi sentas, ke ne devas tiel esti. — Ĉiu vivas laŭ sia penso kaj sento. — Ni antaŭsentis, ke vi venos. — Malbona antaŭsento leviĝis en mi.

angle: to feel
ĉine: 以手或皮肤感觉,感觉(舒服或不舒服的)
france: (re)sentir, éprouver (qqch) ; ~o = (un) sentiment ; ~a = de sentiment; ~ebla = sensible, détectable; ~ema = sensible, impressionnable; ne~ebl-e = insensiblement; sen~a = dur(e), insensible, sans cœur; antaŭ~o = (un) pressentiment.
germane: fühlen
hispane: sentir
hungare: érez
portugale: sentir; ~o = sentimento; ~ebla = sensível (perceptível); ~ema = sensível (emotivo); antaŭ~i = pressentir; ne~ebla = imperceptíve
ruse: чувствовать, ощущать; = чувство; = чувственный




radiko: sep
baza vorto: sep

difino: 7.

ekzemploj: La sep tagoj de unu semajno. — sepdek: 70; dek sep: 17. — Kvin kaj sep faras dek du. — Hodiaŭ estas la dudeksepa (tago) de Marto. — La kurso okazas je la sepa posttagmeze. — La soldadoj iris sepope.

angle: seven
ĉine: 七;sepdek七十;dek sep十七
france: sept ; ~a = septième ; ~e = septièmement; du-dek~a (tago) = le vingt-sept(ième jour); ~ope = par sept.
germane: sieben
hispane: siete (7)
hungare: hét (7)
portugale: sete; ~a = sétimo (lugar, ordem); ~e = em sétimo lugar; ~oble = sete vezes; ~ono = sétimo (fração); ~ope = de sete em set
ruse: семь; = семёрка; = седьмой; = в-седьмых




radiko: septembr-
baza vorto: septembr-o

difino: Monato de la jaro inter aŭgusto kaj oktobro.

ekzemploj: En septembro tute ne pluvis. — Aŭgusto antaŭas Septembron. — En la kursejo dum la unuaj kvin septembraj tagoj okazisseminario. — Septembre oni rikoltas fruktojn.

angle: September
ĉine: 九月
france: septembre; ~a = de septembre; ~e = en septembre.
germane: September
hispane: septiembre (mes)
hungare: szeptember
portugale: setembro
ruse: сентябрь; = сентябрьский; = в сентябре




radiko: serĉ-
baza vorto: serĉ-i

difino: Iri kaj rigardi (ĉien) por trovi.

ekzemploj: La infano serĉis sian pupon (infanfiguran ludilon). — la libra titolo estas: “La serĉo de la perfekta lingvo”. — Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel kaŝita de vi. — Li vagadas, serĉante panon. — Li sekvas la vojon serĉeme.

angle: to look for
ĉine: 寻找,寻求
france: (re)chercher ; ~o = (une) recherche; ~ata = cherché(e); ~ant-e = en cherchant; ~em-e = en découvreur; ~isto = (un) chercheur.
germane: suchen
hispane: buscar
hungare: keres
portugale: buscar, procurar; ~o = procura, busca; ~ateco = popularidade; ~ilo = instrumento de busca, buscador (informática); ~isto = pesquisador, investigador; pri~i = revistar; tra~i = investigar
ruse: искать, разыскивать; = поиск, розыск




radiko: seri-
baza vorto: seri-o

difino: Vico da samaj aŭ similaj.

ekzemploj: La serion: Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; ni konsilas bone ellerni. — Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. — Sekve, ellerninte unu vorton "mal-", ni jam estas liberigitaj de la lernado de grandega serio da vortoj. — Oni elpensis la produktadon de seriaj etikedoj por cigarskatoloj. — Tiu literaturo, kiu nun serie aperas en la japana dumonata revuo “La Verda stelo".

angle: series
ĉine: 系列
france: (une) série, suite ; ~a = en série, sérié(e) ; ~e = par série.
germane: Serie
hispane: serie (secuencia)
hungare: sorozat, széria
portugale: série, sequência; ~a = serial, seriado; ~e = em série
ruse: серия, ряд; = серийный; = серийно