Vt: S1

El La bona lingvo
Revizio de 20:15, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> ''radiko: ''serioz-<br> ''baza vorto:'' '''serioz-a'''<br> ''difino: '' Sen rido aŭ ŝerco; ne por ridi aŭ ŝerci (ĉar tem...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi




radiko: serioz-
baza vorto: serioz-a

difino: Sen rido aŭ ŝerco; ne por ridi aŭ ŝerci (ĉar temas pri io grava).

ekzemploj: Li estas serioza aŭtoritata homo. — Estis amuze, sed mi penis konservi mian seriozecon. — Foje ŝi tre serioziĝis kaj mi provis diveni, pri kio ŝi pensas. — Mia frato estas tre malserioza knabo. — Tio estas serioza problemo. — Ŝi estas serioze malsana. — Vi ne povas tiel malserioze aranĝi la aferon! — Ĉu via propono estas serioza? — Ĉu vi parolas serioze aŭ ne? — Mi ne povis kompreni, kiam li ŝercas kaj kiam li diras seriozaĵojn.

angle: serious
ĉine: 认真的,严肃的
france: sérieŭ(-euse); ~e = sérieusement; ~ec-o = (le) sérieŭ, (la) gravité; mal~a = frivole, léger(ère), baratineur(-euse); mal~aĵo = (une) vétille, baliverne
germane: ernst(e,r,s), ernsthaftig(e,r,s), seriös(e,r,s)
hispane: serio (sin risas, ni bromas)
hungare: komoly
portugale: sério; ~e = seriamente; ~o, ~eco = seriedade; ~ulo = homem sério; mal~a = leviano, frívolo
ruse: серьёзный; ~i = быть серьёзным; = серьёзно, всерьёз




radiko: serv-
baza vorto: serv-i

difino: Labori por plenumi la dezirojn de iu alia (servi al mastro (dunginto); servi al klientoj; servi al la publiko).

ekzemploj: Vi servis en mia domo dum multaj jaroj. — Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas. — Mi bezonas homon por servado en la ĉambroj. — Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata. — Hodiaŭ estas libera tago por la servistaro. — Ni iras al memserva restoracio. — Mi estas preta servi vin, se tio estos bezonata. — Servo ne petita ne estas donita. — Akvo kaj pano servas al sano. — Oni volis servigi Esperanton al la paco. — La libroservo ofertas librojn, vortarojn kaj aliajn utilaĵojn. — Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio. — La paĝoj de tiu ĉi paĝaro troviĝas en tre bona servilo.

angle: to serve
ĉine: 服务 (fú wù)
france: servir, être au service de ; ~o = (un) service (rendu); ~ant-o = (un) serviteur; ~ist-aro = (le) personnel, les gens de maison; mem~a = libre service; ~igi = utiliser, employer; libr-o~o = le service libraire; ~ilo = (un) serveur (informatique).
germane: (be)dienen
hispane: servir
hungare: szolgál
portugale: servir (prestar serviços); ~o, ~ado = serviço; ~anto = servidor; ~ema = prestimoso; ~ilo = servidor (informática); ~isto = criado, serviçal; ~istaro = criadagem; ĉef~o = mordomo; mem~a restoracio = restaurante self-service; milit~o = serviço militar
ruse: служить, прислуживать; = служба, услуга



radiko: ses
baza vorto: ses

difino: 6.

ekzemploj: Kvin kaj unu faras ses; sesdek: 60; dek ses: 16. — Insektoj havas ses piedojn. — Mi laboras ses tagojn semajne. — Je la sesa kaj duono mi ellitiĝas. — Sese, Slobodan Milošević estis neniel demokratie elektita.

angle: six
ĉine: 六; sesdek六十;dek ses十六
france: six ; ~a = sixième ; ~e = sixièmement; ~obl-a = sextuple; ~on-o = (un) sixième; ~ope = à six.
germane: sechs
hispane: seis (6)
hungare: hat (6)
portugale: seis; ~a = sexto (ordinal); ~e = em sexto lugar; ~oblo = sêxtuplo; ~ono = sexto (fração); ~ope = de seis em seis
ruse: шесть; = шестёрка; = шестой; = в-шестых




radiko: si
baza vorto: si

difino: La aganto mem (se ne temas pri la parolanto aŭ la alparolato(j)).

ekzemploj: Li vidas lin (=alian viron) — li vidas sin (=la propran korpon, en spegulo); ŝi portas ŝian valizon (=de alia virino) — ŝi portas sian valizon (=la propran) — sed: mi portas mian valizon; vi portas vian valizon. — Ili kisas sin unu la alian. — Oni ne alparolas al siaj amikoj tiel. — Post la falo oni fariĝas sin-garda/si-garda. — Kiu ĉiam lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.

angle: oneself
ĉine: 第三人称的反身代名词,自已:li vidis lin = li vidis alian viron.他看到别人,li vidis sin.他看到自己(在镜中);ŝi portas ŝian valizon (=de alia virino).她带别的女人的行李;ŝi portas sian valizon (=la propran).她带自己的行李
france: soi, lui, elle, eŭ, elles pronom réfléchi pour les troisièmes personnes ; ~n = se, le, la, les ; ~a = son, sa, leur.
germane: sich
hispane: si mismo (pronombre reflexivo utilizado para las terceras personas del singular “li, ŝi, ĝi, ili”)
hungare: Visszaható névmás.
portugale: se, si (pronome reflexivo); ~a = seu, sua; ~atempe = no seu tempo; ~ndefendo = autodefesa
ruse: возвратное местоимение, относится к 3 лицу ед. и мн. числа (например: li vidas ~n = он видит себя; li vidas lin = он видит его; ŝi portas ~an valizon = она несёт свой чемодан; ŝi portas ŝian valizon = она несёт её (другой женщины) чемодан)




radiko: sid-
baza vorto: sid-i

difino: Esti en iu loko sur io, sed ne stari, kuŝi aŭ pendi.

ekzemploj: Ŝia sola plezuro estis sidi en sia ĝardeneto. — Proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj. — Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. — Kaj la popolo sidiĝis, por manĝi. — Eksidu tuj! — Forte sidas, kiu Dion fidas.

angle: to sit
ĉine: 坐,非站立或躺下
france: être assis(e), être posé(e), siéger, se trouver ; ~a = assis(e); ~anta = sédentaire, séant(e), posé(e); ~iĝi = s'asseoir; ek~u! = asseyez-vous!; ~loko = (une) place assise; du~a = biplace; kun~i = siéger, tenir séance; kun~o = (une) séance.
germane: sitzen
hispane: sentarse
hungare: ül
portugale: estar sentado; ek~i, ~iĝi = sentar-se; ~igi = fazer sentar; ~ejo = sede (de organização); ~bano = banho de assento; ~banilo = bidê; ~loko = assento (em veículo, teatro etc.); ~vango = nádega
ruse: сидеть; = сидячая поза, сидячее положение; = сидячий




radiko: signif-
baza vorto: signif-i

difino: Havi kiel precizan sencon; esti interpretata kiel.

ekzemploj: Tio, kion vi diras, signifas nenion. — La ŝanĝoj estis ne tiom signifaj. — Ŝi ridetis per dusignifa rideto. — Li direktis multsignifan rigardon al la virino. — Ne ĉiuj vortoj estas unusignifaj. — Titolo sen mono , sensignifa sono. — Libere spiri ne signifas vivi. — Malsupre flugantaj hirundoj (birdoj) signifas pluvon. — Ĉu mia amo ion signifas por vi? — Nia kongreso havas apartan signifon.

angle: to mean, to signify
ĉine: 意味着,表示;signifo意义
france: signifier ; ~o = (une, la) signification ; ~a = significatif(-ive) ; ~e = significativement; du~a = ambigu(-üe); unu~a = univoque; sen~a = insignifiant(e); mult~a = ~o-plena = de grande portée, qui en dit long.
germane: bedeuten
hispane: significar
hungare: jelent, jelentéssel bír
portugale: significar; ~o = significado, acepção; ~a = significante significativo; du~a = de duplo sentido (palavra, expressão); plur~a = com vários significados; plur~eco = polissemia; sen~a = sem significado
ruse: значить, означать; = значение, значимость, значительность; = значимый, значительный, знаменательный (имеющий значение)




radiko: silent-
baza vorto: silent-i

difino: Ne paroli, ne brui, ne fari sonojn.

ekzemploj: Vi multe parolis, sciu ankaŭ silenti. — Estas paca silento, ĉar ne blovas eĉ vento. — Ne timu homon kriantan, timu homon silentan. — Subite iĝis tre silente. — Ŝi estas tre silentema persono. — Nokte ĉio silentiĝas. — El mia silentado ŝi konkludis, ke mi koleras. — Li prisilentis sian amon. — Ĉu vi silentis pri la sekreto? — Kie regas la forto, tie rajto silentas.

angle: to be silent
ĉine: 安静,不语,不吵,不出声
france: garder le silence, se taire ; ~o = (un, le) silence ; ~a = silencieŭ(-euse) ; ~e = silencieusement; ~ema = taciturne, peu communicatif(-ive), discret(-ète); ~iĝi = se taire; pri~i = taire, passer sous silence.
germane: schweigen, still sein
hispane: estar en silencio
hungare: hallgat, csöndben van
portugale: silenciar (manter-se em silêncio); ficar calado; ~o, ~ado = silêncio; ~a = silencioso; ~e = silenciosamente; ~ema = calado; ~igi = silenciar, calar (tornar silencioso); ~igilo = silenciador (de arma ou automóvel); ~iĝi = tornar-se silencioso; calar-se
ruse: молчать, помалкивать; = тишина, молчание, безмолвие; = безмолвный, молчаливый, тихий; = безмолвно, молчаливо, тихо




radiko: simbol-
baza vorto: simbol-o

difino: Io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian; interkonsentita signo. (

ekzemploj: Leono estas simbolo de forto. — Flago estas simbolo de lando. — Fe estas la simbolo de fero. — % estas la simbolo de procento/elcento. — Kvinpinta verda stelo estas la simbola stelo de Esperanto. — Kelkfoje korbildo simbole anstataŭas la vorton ami.

angle: a symbol
ĉine: 象征物,符号;flago estas simbolo de lando.旗为代表国家的符号;Fe estas la simbolo de fero.Fe是代表铁的符号;% estas la simbolo de procento.%是百分数的符号;; kvinpinta verda stelo estas la imbolo de Esperanto.五星绿旗是世界语的符号
france: (un) symbole ; ~a = symbolique ; ~e = symboliquement ; ~i = symboliser, être le symbole de; ~igi = symboliser; ~ismo = (le) symbolisme.
germane: Symbol
hispane: símbolo
hungare: jelkép, szmbólum
portugale: símbolo; ~a = simbólico; ~e = simbolicamente; ~i = simbolizar; ~ismo = simbolismo; ~isto = simbolista
ruse: символ; ~i = символизировать; = символический, символичный, символьный; = символически, символично




radiko: simi-
baza vorto: simi-o

difino: Mamulo simila al homo (kun aŭ sen vosto).

ekzemploj: La simio imitis ĉiun movon de la virino. — Li havis grandan kapon kun vizaĝo simia. — Li simias la reĝon. — Ili ne devas simie apliki la organizan sistemon de nesamlingvanoj.

angle: monkey
ĉine: 猴子,像人的捕乳动物(有或无尾)
france: (un) singe ; ~a = simiesque ; ~i = singer; ~ado = (une) singerie; ~e = comme un singe, en imitant.
germane: Affe
hispane: mono, simio
hungare: majom
portugale: macaco, símio; ~a = relativo a símios; ~i = macaquear; ~ado, ~aĵo, ~eco = macaquice; ~eca = simiesco
ruse: обезьяна; ~i = обезьянничать; = обезьяний




radiko: simil-
baza vorto: simil-a

difino: Ne tute sama, sed sama laŭ iu(j) eco(j).

ekzemploj: La pli maljuna estis tiel simila al la patrino. — Mallumaj nuboj, similaj al montoj. — Ridetoj similis la esprimon de la rigardoj. — Tio ne estas sufiĉe malsama, ĝi estas similaĵo. — Nekredeble, li estas mia similulo.

angle: similar
ĉine: 相似的
france: semblable, similaire ; ~e = similairement ; ~i = ressembler; ~aĵo = (un) point de ressemblance, (un) trait commun; ~ec-o = (une) similitude; ~ulo = (un) sosie.
germane: ähnlich(e,r,s)
hispane: parecido, similar, semejante
hungare: hasonló
portugale: similar, parecido, semelhante; ~o, ~eco = semelhança, similitude, parecença; ~i = parecer-se (com), assemelhar-se (a)
ruse: похожий, подобный; ~i = быть похожим, быть подобным, напоминать; = похоже, подобно, вроде




radiko: simpl-
baza vorto: simpl-a

difino: Sen komplikaĵoj; facile solvebla; unu-parta.

ekzemploj: Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo. — Simple per kelkaj vortoj mi volas turni vian atenton. — Jes, juna homo, ni vivas simple, ni amas la simplecon. — Li kontentiĝis je plej natura simpligo de la gramatiko. — Ĝi iĝis simpligita.

angle: simple
ĉine: 简单的,容易的,单一的
france: simple ; ~e = simplement; ~ec-o = (la) simplicité; ~ig-o = (une, la) simplification; ~ig-ita = simplifié(e).
germane: einfache(e,r,s)
hispane: simple
hungare: egyszerű, szimpla, egyszeres
portugale: simples; ~o, ~eco = simplicidade; ~igi = simplificar; ~iĝi = simplificar-se; ~ulo = simplório; ~anima = ingênuo, cândido
ruse: простой, несложный; = просто




radiko: simul-
baza vorto: simul-i

difino: = Ŝajnigi.

ekzemploj: Mi simulis akcidenton. — Simulado ne estas io morale akceptebla. — Simulan paroladon li ĵus faris. — Ŝi simulis frenezecon.

angle: to feign, simulate
ĉine: 假装,摸拟
france: simuler = sâjn'ig'i ; ~a = simulé(e); ~ad-o = (la) simulation.
germane: vortäuschen, simulieren
hispane: simular
hungare: tettet, szimulál
portugale: simular (medicina, tecnologia); ~o, ~ado = simulação; ~ilo = simulador
ruse: симулировать, притворяться, прикидываться




radiko: sincer-
baza vorto: sincer-a

difino: Sen mensogo aŭ ŝajnigo, nenion kaŝanta.

ekzemploj: Ŝi estas mia plej bona amikino, ĉar ŝi estas tre afabla kaj sincera. — Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero. — Multe plaĉis al mi lia amikeco kaj sincereco. — Bonvolu akcepti miajn sincerajn gratulojn. — Mi amas vin sincere! — Donaco nesincera ne valoras. — Kiso malsincera estas danĝera.

angle: sincere
ĉine: 诚恳的,真诚的
france: sincère, franc(he); ~e = sincèrement; ~ec-o = (la) sincérité; ne~a = pas sincère, faŭ(fausse); mal~a = fourbe.
germane: aufrichtig(e,r,s)
hispane: sincero
hungare: őszinte
portugale: sincero, franco; ~o, ~eco = sinceridade, franqueza; ~e = sinceramente; mal~a = insincero, falso, fingido
ruse: искренний, чистосердечный, откровенный, прямодушный; = искренне, чистосердечно, откровенно, прямодушно, прямо




radiko: sinjor-
baza vorto: sinjor-o

difino: Alparola vorto por viro.

ekzemploj: Pro sia oro ĉiu estas sinjoro [Ĉiu riĉulo estas konsiderata sinjoro]. — Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron. — Gesinjoroj, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Lia Moŝto Grand-Sinjora favore permesis, ke oni trompu lin. — Videblis la sinjoreco de riĉuloj.

angle: mister, sir
ĉine: 先生(对男士的称呼)
france: (un) monsieur, seigneur ; ~a = de maître, seigneurial(e); ~in-o = (une) dame, madame; ge~o-j = Monsieur et Madame, Mesdames et messieurs.
germane: Herr
hispane: señor
hungare: úr
portugale: senhor; patrão, amo; ~a = senhoril; ~ino = senhora, dona; patroa, ama; ge~oj! senhoras e senhores!
ruse: господин, сударь; = господский; = по-господски




radiko: sistem-
baza vorto: sistem-o

difino: Tutaĵo de ideoj aŭ aparatoj kunordigitaj; sisteme (fari ion) = laŭ plano, paŝon post paŝo.

ekzemploj: La vokalsistemo estas 5-membra: i, e, a, o, u. — Sociaj malfeliĉoj dependas de la ekonomia sistemo. — Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn. — Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. — Kaj fine ŝi tute sistemigis la vendejon.

angle: system
ĉine: 系统;sisteme有条理地,一步一步地
france: (un) système ; ~a = systèmatique ; ~e = systèmatiquement; ~igi = systématiser; ~ig-ad-o = (la) systémisation..
germane: System
hispane: sistema
hungare: rendszer, szisztéma
portugale: sistema; ~a = sistêmico, sistemático; ~e = sistematicamente; ~eco = sistematicidade; ~igi = sistematizar
ruse: система; = систематический, систематичный, системный; = систематически, систематично, системно




radiko: situ-
baza vorto: situ-o

difino: En kiuj aŭ kiaj ĉirkaŭaĵoj io troviĝas; situi: troviĝi (en iu ĉirkaŭaĵo); situigi: meti (en iun ĉirkaŭaĵon).

ekzemploj: Mi volas aĉeti ĉi tiun domon pro ĝia belega situo. — Favora situo de la urbo multe helpis al ĝia grandiĝo. — Nia vilaĝo situis en la valo. — Multaj turistoj vizitas nian bele situantan urbon.

angle: site, location
ĉine: situo位; situi位于
france: (une) situation ; ~a = situé(e), sis(e) ; ~i = être situé(e); ~anta = situé(e).
germane: Lage (geographisch)
hispane: locación, situación, localización
hungare: helyzet, fekvés
portugale: situação (lugar), localização; ~i = estar situado (em)
ruse: положение, местонахождение, размещение; ~i = располагаться, размещаться




radiko: situaci-
baza vorto: situaci-o

difino: La tuto de la cirkonstancoj kaj kondiĉoj.

ekzemploj: Ni estis en malagrabla situacio. — Tio estis situacio sen eliro. — Li estis persono kun signifa societa situacio. — Ha, prezentu al vi mian teruran situacion!

angle: situation
ĉine: 情况
france: (une) situation, conjecture, (un) état de choses.
germane: Situation, Lage Stellung
hispane: situación (circunstancias y condiciones)
hungare: helyzet, szituáció
portugale: situação (condições e circunstâncias); ~a = situacional; ~i = estar em determinada situação
ruse: ситуация, положение, обстановка; = ситуационный, ситуативный




radiko: skatol-
baza vorto: skatol-o

difino: Ujo (ofte rektangula) el kartono aŭ simile fortika materialo; ladskatolo: el lado, por konservi nutraĵojn.

ekzemploj: Skatolo, en kiu oni tenas skribiloj, estas skribilujo. — Li metis la krajonojn en skatoleton. — Ŝia filo donacis al ŝi skatolon da sanigaj herboj. — Oraj objektoj kuŝis en vitritaj skatoloj. — La enskatoligitaj ĉemizoj.

angle: box
ĉine: 箱匣子,盒子,常为方形;ladskatolo铁罐
france: (une) boîte, (un) coffret; ~et-o = (une) cassette, boîte (d'allumette), (un) écrin; en~ig-ita = mis(e) en boîte;
germane: Schachtel
hispane: caja
hungare: doboz, szelence, skatulya
portugale: caixa; -ego = caixote; ~a = em caixa, de caixa; en~igi = encaixotar
ruse: коробка, ящик, шкатулка; = коробочный, шкатулочный




radiko: skrib-
baza vorto: skrib-i

difino: Meti vortojn kaj frazojn sur (ekzemple) paperon.

ekzemploj: Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas. — Skribo, tio estas la literoj kaj la aspekto (latina, araba, kursiva skribo; bela manskribo; ...). — Skribaĵo povas esti teksto. — Ne konfuzu skribanton, eĉ skribiston kaj verkiston. — Kie mi lasis mian skribilon? Ĝi ne plu estas sur mia skribotablo. — Jen la priskribo de la vojaĝo, kiun mi faris.

angle: to write
ĉine: 书写;skribo书写字体:kursiva skribo 草书体;skribaĵo作品,文件
france: écrire ; ~o = (une, l')écriture ; ~a = écrit(e) ; ~e = par écrit; ~aĵo = (un) écrit; ~ant-o = celui qui écrit; ~isto = (un) copiste, écrivain public; ~ilo = (un) stylo; ~tablo = (un) bureau, secrétaire (meuble); pri~o = (une) description.
germane: schreiben
hispane: escribir
hungare: ír
portugale: escrever; ~o, ~ado = escrita (ação); ~a = escrito; ~e = por escrito; ~aĵo = escrita (texto escrito); ~aĉo = garatuja; ~ilo = instrumento de escrita; ~isto = escrivão; ~maŝino = máquina de escrever; ~tablo = escrivaninha
ruse: (на)писать; = письмо, писание; = письменный, рукописный; = письменно, от руки




radiko: soci-
baza vorto: soci-o

difino: Homoj kunvivantaj, kun komunaj normoj kaj divido de funkcioj; besto-socioj = kunvivanta aro kun funkcio-divido.

ekzemploj: Ĉia socio postulas leĝojn. — Homo estas socia estaĵo. — Ĉiuj socianoj devas havi egalajn rajtojn. — Tiutempe mi multe interesiĝis pri sociologio/socioscienco. — La plej malnovaj socioj sur la tero estas tiuj de insektoj: abeloj, formikoj kaj simile.

angle: society
ĉine: 社会(shè huì) 社团 (shè tuán)
france: (une, la) société, le corps des citoyens ~a = social(e); ~ano = (un) membre du corps social, citoyen; ~igi = socialiser.
germane: Gesellschaft (als übergeordnete Einheit)
hispane: sociedad
hungare: csoport, társaság, közösség
portugale: sociedade (total da sociedade humana, animal ou vegetal); ~a = social (de toda a sociedade); ~e = socialmente; ~ano = membro da sociedade (como um todo)
ruse: общество, социум; = общественный, социальный; = общественно, социально




radiko: sol-
baza vorto: sol-a

difino: Sen aliaj; sen akompano; ununura.

ekzemploj: Mi promenis sola apud la maro. — Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola. — Malfeliĉo malofte venas sole. — Li vivis en plena soleco. — La vesperoj estis longaj kaj solecaj. — Vi ne sukcesos ĉion fari sola! — Vi sola estas kulpa. — Lia domo staris solece sur la monteto.

angle: alone, sole
ĉine: 单独,无人伴随
france: seul(e), solitaire ; ~e = isolément, tout seul, en solo; ~eca = solitaire, retiré(e); ~ec-o = (la) solitude; ~ec-e = solitairement, à l'écart; ~isto = (un) soliste.
germane: allein(ig)(e,r,s)
hispane: solo, solitario
hungare: egyedül
portugale: só, solitário; ~o, ~eco = solidão; ~e = a sós, desacompanhado; somente; ~e nur = tão-somente, exclusivamente; ~ejo = lugar ermo, lugar deserto; ~ulo = indivíduo solitário; ~isto = (música) solista; unu ~a = um único
ruse: единственный, одинокий; = в одиночку, одиноко, единственно, только




radiko: soldat-
baza vorto: soldat-o

difino: armeano; organizita batalisto

ekzemploj: Unu soldato militon ne faras. — La knabo ludas soldatojn. — Ŝi deziras, ke ŝia filo ne soldatu. — Kiel bele li aspektas en siaj soldataj vestoj!

angle: soldier
ĉine: 士兵,卒
france: (un) soldat ; ~a = militaire, martial(e) ; ~i = être soldat, faire son service.
germane: Soldat
hispane: soldado
hungare: katona
portugale: soldado, praça; peão (xadrez); ~aro = tropa; exército; ~ejo = caserna, quartel; ~iĝi = alistar-se, assentar praça
ruse: солдат, воин; = солдатский




radiko: solen-
baza vorto: solen-a

difino: Farata serioze, laŭ specialaj reguloj (ĉar temas pri io grava, atentinda); solenaĵo: io tiel farata; ceremoniaĵo.

ekzemploj: Mi plenumis mian solenan promeson. — La edziĝa soleno estos en la nova preĝejo. — Hodiaŭ ni solenas nian geedziĝon. — Infanoj jam atendas la solenadon de la Kristnasko. — Baldaŭ okazos solena malferma parolado de la kongreso. — Li solene deklaris pri sia foriro. — Mi ne volas partopreni ĉiujn solenaĵojn de la kongreso. — En la aranĝo devas esti multe da soleneco kaj muziko. — La prezentadon ni ekvidos en la solenejo. — Ŝi eniris per solenaj paŝoj.

angle: solemn
ĉine: 庄严的,隆重的
france: solennel(le) ; ~e = solennellement ; ~o, ~aĵ-o = (une) solennité, grande cérémonie; ~ad-o = (une, la) célébration; ~i = fêter, célébrer; ~aĵo = ~ejo = salle des fêtes, de cérémonie.
germane: feierlich(e,r,s)
hispane: solemne
hungare: ünnepélyes
portugale: solene; ~o = solenidade (cerimônia); ~e = solenemente; ~i = celebrar; ~aĵo = solenidade (parte ou etapa de cerimônia); ~eco = solenidade (atributo); ~ejo = salão nobre
ruse: торжественный; ~i = торжественно праздновать; = торжественно




radiko: solv-
baza vorto: solv-i

difino: Trovi la respondon al problemo aŭ enigmo; fluidigi, miksante kun fluidaĵo (ekzemple: solvi sukeron en akvo).

ekzemploj: En la Unua Libro Zamenhof bone solvis la du unuajn problemojn. — Unue solvu salon en akvo. — Oni devas nepre trovi solvon. — Mi pensas, ke translokiĝo nun estas la plej bona solvo por vi. — Necesas ekscii solvan povon de la likvo por povi uzi ĝin. — Mi uzis solvilon sur la tablon por malaperigi la fingropremaĵojn. — Via problemo estas nesolvebla. — Ili sensolve diskutis. — Ĉu tiu malnova mistero nun solviĝis?

angle: to solve, resolve
ĉine: 解决,溶解
france: dissoudre, résoudre ; ~o, ~aĵo = (une) dissolution, solution ; -a = dissolvant(e); ~ilo = (un) (dis)solvant; ne~ebla = insoluble; sen~e = sans solution, conclusion; ~iĝi = se dissoudre, résoudre, dissiper.
germane: lösen
hispane: resolver, solucionar
hungare: megold, felold
portugale: resolver, solucionar; ~o, ~ado = solução (de problema), resolução; ~a = relativo a solução; ~aĵo = solução (química); ~ebla = solúvel (em geral); ~ilo = solvente, dissolvente; dis~i = dissolver; ne~ebla = insolúvel
ruse: решить, разрешить; = решение, разрешение




radiko: somer-
baza vorto: somer-o

difino: Parto de jaro inter printempo kaj aŭtuno, kiam estas varme.

ekzemploj: Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro. — Somere pli longe brilas la suno. — Ni ĝuas agrablan someran vesperon. — La postan tagon someriĝos.

angle: summer
ĉine: 夏天,夏季
france: (un, l')été ; ~a = d'été, estival(e) ; ~e = en été ; ~i = faire été, être estival(e); ~iĝ-os = l'été commencera; tra~i = estiver, aller en estive (bétail).
germane: Sommer
hispane: verano
hungare: nyár
portugale: verão, estio; ~a = estival, de verão; ~e = no verão; tra~i = veranear; ~a ripozo = veraneio; ~domo = casa de veraneio
ruse: лето; = летний,~e = летом