Vt: S2

El La bona lingvo
Revizio de 20:16, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> ''radiko: ''son-<br> ''baza vorto:'' '''son-i'''<br> ''difino: '' Fari tion, kion oni povas rimarki per oreloj. <br> ''ekzemp...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


radiko: son-
baza vorto: son-i

difino: Fari tion, kion oni povas rimarki per oreloj.

ekzemploj: Sonilo daŭre sonas, post kiam oni ŝaltas ĝin. — Jen sonanta sako. — Li movis sensone la lipojn. — La sono estas apenaŭ aŭdebla.

angle: to produce a sound
ĉine: 出声
france: sonner, résonner, se faire entendre ; ~o = (un) son ; ~a = sonore, acoustique ; ~e = acoustiquement; sen~a = sans bruit, muet(te), silencieŭ(-euse); ~filmo = (un) film sonore; re~i = résonner; re~ilo = (un) résonateur; sen~ig-ilo = (un) silencieŭ (auto, révolver).
germane: klingen, klingeln, läuten
hispane: sonar (producir sonido)
hungare: szól, hangzik, hangot ad
portugale: soar, bater (horas); ~a = sonoro (que tem som ou relativo ao som); ~o = som; ~igi = fazer soar; ~filmo = filme sonoro; bel~a = sonoro (que tem belo som); eufônico; re~i = ressoar, ecoar; sen~a = mudo, sem som;
ruse: звучать; = звук; = звуковой




radiko: sonet-
baza vorto: sonet-o

difino: Speciala poemo.

ekzemploj: Poem-verkistoj verkis multajn sonetojn en Espernato. — Soneto estas speicala formo de poemo, kiu ĝenerale konsistas el 14 linioj.

angle: sonnet
ĉine: 十四行诗
france: (un) sonnet.
germane: Sonett
hispane: soneto
hungare: szonett
portugale: soneto; ~isto = sonetista
ruse: сонет




radiko: spac-
baza vorto: spac-o

difino: Tio, kio ĉirkaŭas ĉion; tio, en kio estas la steloj, planedoj, ...; disponebla loko; malplena loko ĉirkaŭ io aŭ en io; loko inter du aŭ pluraj aferoj (inter la vortoj de skribita frazo estas "spaceto").

ekzemploj: La planedoj moviĝas en la spaco. — Tiu ĉi tablo okupas tro multe da spaco. — Inter la vortoj devas esti spacetoj. — Ni faris la feston en spacohava/spacoplena ĉambro, kiu povis enteni multajn gastojn. — De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco. — Necesas interspacigi la arbojn en la nova plantejo. — Vi ne rajtas konstrui la domon ĉi tie, ĉar tio estas nia terspaco!

angle: room, a space
ĉine: 空间,太空,空位
france: (un) espace, distance, étendue ; ~a = spatial(e); ~et-o = (un) espace(ment) (typographique); ~o-hav-a, ~o-plena = spacieŭ(-euse); inter~igi = espacer;
germane: Raum
hispane: espacio
hungare: tér, térköz, szóköz
portugale: espaço, extensão; ~a = espacial; ~hava, ~plena = espaçoso; ~ŝipo = nave espacial; inter~igi = espaçar, espacejar
ruse: место, пространство; = пространственный




radiko: spec-
baza vorto: spec-o

difino: Aro kun certaj ecoj, aliaj ol la ecoj de similaj aferoj; vivaĵo-specoj.

ekzemploj: Tio estas tre bona speco de pomoj. — Mi specigis la poŝtaĵojn laŭ la loko de difino. — Al faruno malbon-speca ne helpos la spico. — Ni havas sufiĉe da greno de ĉiu speco. — Li faris ĉiaspecajn movojn en la akvo, sed tamen ne sukcesis saviĝi. — Mi scias multajn tiaspecajn historiojn. — Ekzistas divers-speca literaturo en Esperanto. — Floroj de ĉi tiu speco estas tre kapricaj.

angle: type, sort
ĉine: 种类
france: (une) espèce, sorte ; ~a = particulier(-ère), spécifique; ~igi = trier, classer; sam~a = de même espèce, du même genre; unu~a = d'une seule sorte; ĉia~a-j = de toutes sortes.
germane: Art
hispane: especie, tipo
hungare: fajta
portugale: espécie, qualidade, gênero, tipo; ali~a = de outra espécie; ĉia~a = de toda espécie, de todo tipo; sam~a = similar, congênere; tia~a = dessa espécie, dessa qualidade
ruse: вид, сорт, разновидность



radiko: special-
baza vorto: special-a

difino: Ne ordinara; ne kutima; kun nekomunaj ecoj; ne ĝenerala; farita por aparta celo; specialisto: iu, kiu tre multe scias pri aparta temo aŭ fako.

ekzemploj: Tiu ĉi vorto estas uzata en speciala senco. — La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn. — Ni parolu pri la specialaĵoj en la afero iom poste. — Mi elektis pli trankvilan specialecon, nome la malsanojn de okuloj. — Ŝi estas specialisto pri la gorĝo. — Ne necesas specialigi la lernantojn tro frue. — Tio estas speciala elsendo de novaĵoj. — Mi venis ĉi tien speciale por ekvidi vin.

angle: special
ĉine: 特别的,特殊的;specialisto专家
france: spécial(e) ; ~e = en particulier ; ~o, ~aĵo = (la) spécialité, (une) spécialité (produit); ec-o = (la) spécialité (de caractère); isto = (un) spécialiste; ~igi = spécialiser.
germane: speziell(e,r,s), besonder(e,r,s)
hispane: especial
hungare: egyedi, speciális
portugale: especial, extraordinário; ~o = especialidade (ramo de atividade); ~e = especialmente; ~aĵo = especialidade (coisa especial); ~igi = especializar, particularizar; ~iĝi = especializar-se; ~isto = especialista
ruse: специальный, особый, особенный; = специальность; = специально, особо, особенно, в особенности, в частности




radiko: spegul-
baza vorto: spegul-o

difino: Glata brila surfaco, resendanta lumon; glata objekto, en kiu oni povas vidi sin; speguli: resendi bildon; turni bildon dekstre-maldekstren.

ekzemploj: Ŝi tre ŝatas rigardi sin en la spegulo. — Ne helpas spegulo al malbelulo. — La infanoj ŝatas rigardadi siajn spegulajn bildojn en la akvo. — La luno kaj steloj speguliĝas en la lago. — Por povi vidi tion, kio okazas malantaŭ la aŭto, rigardu la spegulon por la malantaŭo. — Tiu figuro estis ŝi mem, reflektita en la spegulo de ŝia imago. — De la koro spegulo estas la okulo. — Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio. [figure]

angle: mirror
ĉine: 镜子;speguli 反映
france: (une) glace, (un) miroir ; ~i = refléter; ~iĝi = se mirrer, se refléter; ~iĝ-o = (un) reflet; ~isto = (un) miroitier.
germane: Spiegel
hispane: espejo
hungare: tükör
portugale: espelho; ~i = espelhar, refletir; ~iĝi = espelhar-se, refletir-se
ruse: зеркало; ~i = отражать; = зеркальный




radiko: spekt-
baza vorto: spekt-i

difino: Atenti per la vido kaj aŭdo tion, kio estas prezentata.

ekzemploj: Ĉu vi spektis la koncerton, ĉu ĝi estas spektinda? — La spektado daŭras du horojn. — Se vi promesas, ke vi respektos la rolantojn, mi permesos al vi re-spekti la teatraĵon.

angle: to watch
ĉine: 观察,欣赏
france: assister à, être spectateur de; ~inda = spectaculaire; ~aĵ-o = (un, le) spectacle; ~ant-o = (un) spectateur.
germane: einer künstlerischen Vorführung zuschauen und zuhören
hispane: ver (una película, un programa)
hungare: néz, hallgat
portugale: presenciar, assistir; ~anto = espectador
ruse: смотреть (зрелище), наблюдать




radiko: spert-
baza vorto: spert-a

difino: Kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado aŭ akiritajn pro travivaĵoj; sperti = ekhavi sciojn per praktikado aŭ pro travivaĵoj.

ekzemploj: Mi neniel povas helpi vin, eble demandu iun spertan homon. — Sperta mano ne restas sen pano. — Kiu iras sperte, iras certe. — Ŝi ricevis bonan laboron ne pro la beleco, sed pro sia sperteco. — Mi volas spertiĝi pri pretigo de projektoj. — Ne demandu scienculon, demandu spertulon. — Vi ankoraŭ estas nesperta. — Ni multon atingos sub via sperta gvidado! — La lando denove spertis grandan krizon. — Eĉ malsaĝulon sperto instruos.

angle: experienced
ĉine: 有经验的,熟练的;sperti体验
france: expérimenté(e), adroit(e), expert(e) ; ~o = (une) expérience (vécue) ; ~i = savoir par expérience, éprouver; ~e = avec expérience; ~ec-o = (l')habileté, (la) compétence; ~iĝi = apprendre (par expérience), expérimenter; ne~a = inexpérimenté(e); ~igi = rendre habile, entraîner; ~ig-isto = (un) entraîneur.
germane: erfahren(e,r,s), versiert(e,r,s)
hispane: experto
hungare: tapasztalt
portugale: experiente, experimentado; ~o = experiência (vivida); ~i = experimentar (conhecer por experiência), vivenciar; ~iĝi pri = ganhar experiência em; sen~a = sem experiência
ruse: опытный; ~i = узнать на собственном опыте, испытать на себе; = опыт; = опытно, грамотно, со знанием дела




radiko: spir-
baza vorto: spir-i

difino: Enigi kaj eligi aeron tra nazo aŭ buŝo.

ekzemploj: Ŝi eliris por spiri freŝan aeron. — Li jam faras la lastan spiron. — Jen la spira sistemo. — Mi transiris senspire. — Ĉi tie la aero estas nespirebla. — Ne enspiru la fumaĵon.

angle: to breathe; ~o = breath
ĉine: 呼吸
france: respirer ; ~o = (le) souffle; ~ad-o = (la) respiration, (l')haleine; ne~ebla = irrespirable; en~i = aspirer, inhaler; el~i = expirer, exhaler;
germane: atmen
hispane: respira
hungare: lélegzik
portugale: respirar; ~o, ~ado = respiração; ~a = respiratório; en~i = inspirar (inalar); el~i = expirar (exalar); ~egi = ofegar, arfar
ruse: дышать; = дыхание, вздох; = дыхательный




radiko: spirit-
baza vorto: spirit-o

difino: La ne-materia, ne-fizika parto de homo; ĝenerala maniero de rigardo al la mondo kaj traktado de homoj kaj okazaĵoj; ne-materia estulo.

ekzemploj: Kia spirito! — La spirito de nia lingvo. — Li ricevis spiritajn fortojn — Liberspirita maniero de pensado. — Ili estas spirite frataj.

angle: spirit
ĉine: 精神,心灵;灵魂;精灵
france: (un, l')esprit, (l')essence ; ~a = spirituel(le), incorporel(le) ; ~e = spirituellement, moralement; ~ec-o = (la) spiritualité; ~ismo = (le) spiritisme; ~isto = (un) spirite
germane: Seele, Geist (im Gegensatz zum Körper)
hispane: espíritu
hungare: szellem
portugale: espírito; ~a = espiritual; ~ismo = espiritismo; ~isto = espírita, espiritista (pessoa)
ruse: дух; = духовный; = духовно




radiko: sport-
baza vorto: sport-o

difino: Korpaj ekzercoj kaj ludoj, ne nur por plezuro, sed ankaŭ por disvolvo (kaj montro) de lerteco kaj forto; sporti: praktiki sporton.

ekzemploj: Kiom da sportoj vi praktikis? — Vi devas respekti la sportan spiriton. — Ĉiudimanĉe mi sportas. — Li superis ĉiujn sporte.

angle: sport
ĉine: 体育运动,体育游戏
france: (un) sport ; ~a, ~ema = de sport, sportif(-ive); ~ejo = (un) stade; ~isto = (un) sportif; ~ist-ec-o = (la) sportivité.
germane: Sport
hispane: deporte
hungare: sport
portugale: esporte, desporto; ~a = esportivo, desportivo; ~ejo = estádio, centro esportivo; ~isto = esportista, desportista; ~isteco = esportividade, espírito esportivo; ~ludo = partida esportiva; ~ŝuo = tênis (calçado)
ruse: спорт, вид спорта; ~i = заниматься сортом; = спортивный




radiko: spur-
baza vorto: spur-o

difino: Postsigno, piedsigno; spuri = serĉi, sekvi spurojn.

ekzemploj: Li sekvis lupon per spuro. — Ni trovis spuraron de urso en la arbaro. — Tiu detektivo kapablis spuri (serĉi, rimarki kaj sekvi spurojn). — La infano senspure malaperis kaj neniu sukcesis trovi ĝin.

angle: track, trace - fingrospuro = fingerprint
ĉine: 足迹
france: (une) trace, empreinte ; ~i = suivre à la trace, pister; ~aro = (la) trace, voie, piste; sen~e = sans laisser de trace.
germane: Spur (nur i.S.v. Fährte, vgl. "ŝpuro", "leno", "trako"
hispane: huella, rastro, vestigio
hungare: nyom (főnév)
portugale: rastro, pegada; indício, vestígio; ~i = buscar e seguir rastros, indícios; sen~a = sem vestígios
ruse: след, отпечаток; ~i = идти по следу, следить




radiko: staci-
baza vorto: staci-o

difino: Loko, kie publikaj veturiloj (tramo, trajno, aŭtobuso) alvenas kaj forveturas; ejo, kie signaloj (de radio, televido,...) estas ricevataj, elsendataj aŭ transsendataj.

ekzemploj: La stacidomo estas tre proksima. — Ĉu vi konas ĉi tiun radiostacion? — La taksioj havas apartan stacion. — Stacio estas loko por halti.

angle: station
ĉine: 站,车站,通信站
france: (une) station; ~domo = (une) gare.
germane: Station, Haltestelle
hispane: estación (de radio y televisión o de vehículos)
hungare: állomás, stáció
portugale: estação (de veículos, de rádio ou televisão); ~estro (chefe de estação); ~domo = estação (de trem, ônibus); radi~o = estação de rádio
ruse: станция, остановка, стоянка; = станционный




radiko: star-
baza vorto: star-i

difino: Esti en vertikala pozicio; ne iri; ne sidi, ne kuŝi.

ekzemploj: Kuraĝe li staras, li kontraŭstaras per ĉiuj fortoj. — La haroj disstariĝas. — Mi stariĝis, ĉu mi povas residiĝi? Ne, restu stare! — La longa starado lacigis ilin. — Ĉiu prefikso aŭ sufikso en Esperanto estas memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon.

angle: to stand
ĉine: 站立(不动,不跑)
france: être debout, se tenir ; ~ad-o = (la) station debout, (le) stationnement; ~e = debout à demeure, de façon stable; kontraŭ~i = résister à, s'opposer; kontraŭ~o = (la) résistance; ~igi = mettre debout, établir; ~iĝi = se mettre debout, s'établir; dis~iĝi = s'écarter, s'hérisser; mem~a = indépendant(e).
germane: stehen
hispane: estar en pié
hungare: áll
portugale: estar ou ficar em pé (pessoa, árvore, objeto etc.); ~e = de pé; ~igi = pôr em pé, levantar, erguer; ~iĝi, ek~i = pôr-se em pé, levantar-se, erguer-se
ruse: стоять; = стойка, стоячее положение; = стоя




radiko: stat-
baza vorto: stat-o

difino: Tiel, kiel estas; tia, kia io estas (nun); stati: esti en iu stato (kiel statas la afero?).

ekzemploj: La aŭto estas en bona stato. — Vivu stomako laŭ stato de la sako. — Kiel statas la afero? — Mi ne plendas pri mia sanstato. — Mia financa stato fariĝis malbona. — Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton. — La organizo estas tre bonstata. — Tiuj malaltstataj homoj neniam povos ĝui luksaĵojn! — Estas tri statoj de la akvo: solida, likva kaj gasa.

angle: state
ĉine: 状态,情况
france: état, manière d'être ; ~i = être dans tel (ou tel) état, aller bien ou mal; bon~a = en bon état; san~o = (un) état de santé.
germane: Zustand, Verfassung (i.S.v. Beschaffenheit, vgl. "konstitucio")
hispane: estado (situación)
hungare: állapot, helyzet, rend
portugale: estado (modo de ser), situação; ~i = estar em determinada situação; bon~a = em bom estado, em boa situação; san~o = estado de saúde
ruse: состояние, положение, статус




radiko: statut-
baza vorto: statut-o

difino: Fundamenta regularo de societo, asocio.

ekzemploj: Por ŝanĝi la statuton, oni devas voĉdoni. — Statute vi ne rajtas fari tion. — La statutaj reguloj estas multaj.

angle: statute, rules, ordinance
ĉine: 章程,会章
france: (un) statut ; ~a = statutaire; ~e, laŭ~e = statutairement, selon les statuts.
germane: Statut, Satzung
hispane: estatuto
hungare: alapszabály, statútum
portugale: estatuto, regimento interno; ~a = estatutário, regimental; ~e = estatutariamente; laŭ~a = conforme o estatuto ou regimento.
ruse: устав, статут; = уставный, уставной, статутный




radiko: stel-
baza vorto: stel-o

difino: Luma objekto en nokta ĉielo, malproksima suno; figuro kun elstaraj pintoj (kvinpinta, sespinta, ... stelo).

ekzemploj: Ĉi-nokte ni observos la stelojn. — Estis malvarma, sed stelluma / stelplena nokto. — Ni ekvidis fal-stelon kaj pripensis la dezirojn. — Ĉu vi vidas tiun belegan ĉefstelon, la plej helan stelon en la ĉielo? — Ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos. — Eknoktiĝos kaj la vesperstelo ekleviĝos. — Li estas naskita sub favora stelo. — Jen vi vidas la stelaron de Leono. — Sur la pinto de la Kristnaska arbo brilis stelo. — Verda stelo estas simbolo de Esperanto. — Li iĝis stelo (sukcesa artisto) kaj forgesis siajn amikojn. [figure] — Multaj steluloj kaj stelulinoj venis al la festo. [figure]

angle: star
ĉine: 星,多尖角的符号:kvinpinta stelo五尖星;从前世界语界使用的钱币单位
france: (une) étoile; fal~o = (une) étoile filante; ĉef~o = (l')étoile principale; ~aro = (une) constellation; ~ulo = (une) étoile, star(en franglais).
germane: Stern
hispane: estrella
hungare: csillag
portugale: estrela; ~a = estelar; ~aro = constelação; ~eto = asterisco; ~ulo = astro (de teatro, cinema, televisão etc.); ~forma = em forma de estrela; ~frukto = carambola; ~plena = estrelado; mar~o = estrela-do-mar
ruse: звезда; = звёздный




radiko: stil-
baza vorto: stil-o

difino: Persona maniero esprimi siajn pensojn (en parolado, skribado, pentrado, ...); la karakterizaĵoj de tiu maniero, retroveblaj en artverko.

ekzemploj: La teksto ne havas erarojn, sed ĝia stilo estas iom stranga. — Mi ŝatus stiligi la hararon. — La plejparto elektis lin kiel la plej bonan stiliston pro lia simpla, sed plaĉa stilo. — Via letero estas ege interesa kaj bonstila. — Ŝi tre ŝatas modernan stilon. — Mi sentas stilan harmonion en via hejmo. — La domo estas senstila. — Tio okazis la unuan de septembro laŭ la tiama malnov-stila kalendaro.

angle: style
ĉine: 文风,文笔,艺术风格
france: (un) style ; ~a = du style, stylistique ; ~igi = styliser; sen~a = sans style, banal(e); ~isto = (un) styliste.
germane: Stil
hispane: estilo
hungare: stílus
portugale: estilo (artístico); ~a = estilístico; ~igi = estilizar; ~isto = estilista; ~figuro = (literatura) figura de estilo; bon~a = de bom estilo; sen~a = sem estilo
ruse: стиль; = стилевой, стилистический




radiko: strang-
baza vorto: strang-a

difino: Miriga; ne laŭ atendoj; neniam vidita.

ekzemploj: Li estas stranga. — Mi dirus eĉ pli: kia stranga strangulo!" — Strange ŝi malaperis. — La afero vere strangas. — La strangeco de Esperanto ekzistas nur komence, poste ĉio malstrangas, estas regula.

angle: strange, bizarre
ĉine: 奇异的,称奇的
france: étrange, bizarre ; ~e = étrangement, bizarrement ; ~i = être étrange; ~ulo = (un) original, excentrique; ~ec-o = (la) bizarerie, (l')étrangeté; mal~i = être tout-à-fait cohérent, familier, normal.
germane: merkwürdig(e,r,s), seltsam(e,r,s)
hispane: extraño, raro
hungare: furcsa, különös
portugale: estranho, esquisito; ~o, ~eco = estranheza, esquisitice (atributo); ~i = causar estranheza; ~e = estranhamente; ~aĵo = estranheza, esquisitice (coisa estranha); ~ulo = indivíduo estranho, excêntrico; mal~a = familiar, conhecido
ruse: странный, чудной; ~i = быть странным, выглядеть странным; = странно




radiko: strat-
baza vorto: strat-o

difino: Parto de vojo en urboj, vilaĝoj, kie povas iri homoj, veturiloj.

ekzemploj: Oni promenas sur la strato. — Tiu ĉi estas sak.strato/strato sen elirejo, ni devos reiri malantaŭen. — Surstrata bazaro okazis dimanĉe. — En tiu strateto vi trovos multajn stratulinojn, eble kelkajn stratulaĉojn.

angle: street
ĉine: 街道,路
france: (une) rue, voie publique; ~eg-o = (un) boulevard; sak~o = (une) voie sans-issue, (un) cul-de-sac; ~et-o = (une) ruelle; ~ul-in-o = (une) fille des rues, péripapéticienne; ~ul-aĉ-o = (un) voyou.
germane: Straße
hispane: calle
hungare: út, utca
portugale: rua; ~a = da rua; ~eto = beco; -ulo = vagabundo, vadio; ~uleto = menino de rua; ~ulino = prostituta; sak~o = rua sem saída; sur~e = na rua
ruse: улица; = уличный




radiko: streĉ-
baza vorto: streĉ-i

difino: Plilongigi aŭ plilarĝigi per tirado; tre uzi sian korpan aŭ spiritan forton; trostreĉita: ne plu elasta.

ekzemploj: Mi streĉis miajn fortojn. — La vivo estas streĉa batalo. — Troa streĉo de la okuloj povas kaŭzi malsanon. — Malstreĉu vin kaj spiru trankvile.

angle: to stretch
ĉine: 拉紧,使身心紧张
france: tendre, raidir, bander ; ~iĝ-o = (la) tension; ~a, ~ita = ardent(e), tendu(e), raide; mal~i = détendre, relâcher; mal~iĝi = se relaxer.
germane: (an)spannen, straffen
hispane: estirar, tensionar
hungare: feszít
portugale: esticar, tensionar; ~o, ~ado, ~eco, ~iteco = esticamento; tensão; estresse; ~a, ~ita = tenso; = mal~iĝi = relaxar
ruse: напрячь, натянуть, затянуть; = напряжение, усилие, натягивание, затягивание; = напряжённый, натянутый; = напряжённо, с усилием, туго




radiko: stri-
baza vorto: stri-o

difino: Longa, mallarĝa parto, kun paralelaj randoj, de iu surfaco (aŭ ŝtofo), aspektanta alimaniere ol la cetero.

ekzemploj: Ie en la malproksimo videblis strio da arbetoj. — La korpo de zebro estas stria. — La bildostrio konsistas el 20 profesie desegnitaj paĝoj. — Zebrostria pasejo por piedirantoj indikas, ke tie eblas transiri la straton. — Al vi tre taŭgas vestoj kun horizontalaj strioj. — Mi surmetis striitan pantalonon.

angle: a strip
ĉine: 条纹
france: (une) strie, rayure, bande ; ~a, ~ita = à strie, strié(e) ; -i = strier, marquer de raies
germane: Strich
hispane: banda, tira, faja
hungare: csík
portugale: faixa, banda, estria, listra; ~i = riscar, listrar; ~ita = listrado; bildo~o = história em quadrinhos; film~o = filme (celulóide); post~o = esteira (deixada por barco ou navio); zebro~a pasejo = passagem de pedestres
ruse: полоса; ~i = покрыть полосами, исполосовать; = полосовой, полосатый




radiko: stud-
baza vorto: stud-i

difino: Lerni ion dum pli longa tempo; legi kaj aŭskulti prelegojn por lerni.

ekzemploj: Li studas en Francujo. — Li valoras nek por studo, nek por ludo. — La studajn jarojn li pasigis en Moskvo. — Senstude mi ĝuos la aŭgustan monaton.

angle: to study
ĉine: 长时间学习;以听讲阅读练习
france: étudier, faire des recherches ; ~o = (une, l')étude (de qqch); ~a = d'étude; ~ema = studieŭ(-euse); ~anta = se livrant à l'étude, faisant des recherches; ~aĵo = (une) étude, recherche; ~ejo = (un) cabinet de recherche.
germane: studieren
hispane: estudiar
hungare: tanul, tanulmányoz
portugale: estudar; ~o, ~ado = estudo; ~aĵo = tema de estudo; ~anto = estudante (qualquer nível); ~ejo, ~ĉambro = estúdio, gabinete de trabalho; ~ema = estudioso; sen~e = sem estudar
ruse: учить, учиться, изучать




radiko: student-
baza vorto: student-o

difino: Studanto en alta lernejo, en universitato.

ekzemploj: Studento estas altstudanto. — La studenta restoracio estas plenplena, revenu pli malfrue! — Ŝi estas studentino pri lingvoscienco. — Miaj studentaj jaroj estis tre agrablaj.

angle: a student
ĉine: 高等学校的学生,大学生
france: (un) étudiant ; ~in-o = (une) étudiante; ~a = estudiantin(e).
germane: Student
hispane: estudiante universitario
hungare: egyetemista, egyetemi hallgató, diák
portugale: estudante universitário, acadêmico
ruse: студент; = студенческий




radiko: stult-
baza vorto: stult-a

difino: Ne inteligenta; faranta aferojn malutilajn al si mem.

ekzemploj: Ili estas tiel stultaj! Kiaj stultuloj! — Pli stultan romanon, mi neniam legis. — Kiu streĉis tro multe, agis tro stulte. — La beleco edziĝis la stultecon.

angle: stupid
ĉine: 愚笨的
france: imbécile, sot(te), idiot(e), stupide (mais sans stupeur) ; ~e = bêtement, sottement, idiotement, stupidement; ~ulo = (un) imbécile, idiot, niais; ~aĵo = (une) bêtise, sottise; ~eco = (la) bêtise, sottise.
germane: dumm(e,r,s), töricht(e,r,s)
hispane: tonto, bobo, estúpido
hungare: buta
portugale: tolo, bobo, estúpido, pateta; ~o, ~eco = tolice, estupidez (atributo); ~e = tolamente, estupidamente; ~aĵo = tolice, estupidez (coisa ou ação estúpida); ~ulo = tolo, bobo, estúpido, pateta (pessoa)
ruse: глупый, бестолковый; = глупо, тупо, бестолково




radiko: sub
baza vorto: sub

difino: Malpli alte ol (tuŝante aŭ ne); malpli alte ol la surfaco de (sub akvo, sub tero); dependa de.

ekzemploj: Havi ĉiam tion sub la mano. — Okupi sen celo lokon sub ĉielo. — La suba valizo estas la via. — Li loĝas sube. — Ŝi bone scias naĝi subakve. — Tra la pordo li subaŭskultas. — Baldaŭ okazos la subiĝo de la suno. — Prenu el la ŝranko miajn subvestojn.

angle: under
ĉine: 在某某之下(接或未接触),在某平面上(sub akvo 水上;sub tero 地上),受某某之影响
france: (des)sous ; ~a = qui est en-dessous, inférieur(e) ; ~e en dessous; ~akv-e = sous l'eau; ~aŭskulti = écouter (aŭ portes, être aŭ écoutes; ~iĝ-i = se soumettre, se coucher (figuré); ~vesto = (un) sous-vêtement; ~ec-o = (l')infériorité, (la) subordination; ~ulo = (un) subalterne; ~estro = (un) sous-chef.
germane: unter
hispane: debajo, abajo de.
hungare: Elöljárószó: alatt (térben)
portugale: sob, debaixo de; ~a = inferior, subalterno; ~e = embaixo; ~en = para baixo; ~aĵo = forro; ~eco = inferioridade, subordinação; ~ulo = súdito, subalterno; ~estro = subchefe; ~aĉeti = subornar; ~aŭdi = entreouvir; ~aŭskulti = escutar furtivamente; ~ĉemizo = camiseta; ~haŭta = subcutâneo; ~iri = descer; pôr-se (astro); ~mara = submarino; ~meti = submeter; ~ordigi = subordinar; ~premi = oprimir; ~tera = subterrâneo
ruse: под; = нижний, находящийся под чем-л.; = внизу, под чем-л., далее по тексту