Vt: T

El La bona lingvo
Revizio de 20:21, 3 Maj. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> <hr> <br> ''radiko: ''tabl-<br> ''baza vorto:'' '''tabl-o'''<br> ''difino: '' Meblo por manĝi aŭ labori, kun horizontala sup...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi




radiko: tabl-
baza vorto: tabl-o

difino: Meblo por manĝi aŭ labori, kun horizontala supra surfaco (manĝo-, vendo-, tualeto-, (oficeja) skribotablo)

ekzemploj: La libro estas sur la tablo. — Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelkajn seĝetojn. — Ĉiuj jam sidis ĉetable. — Altabliĝo ĉiam postulas tempon.

angle: a table (item of furniture, not something with rows and columns (= tabelo))
ĉine: 桌子,台桌
france: (une) table (meuble), tablée; ~et-o = (une) table à thé, à jouer, (un) guéridon; ĉe~e = à table; al~iĝi = se mettre à table; skrib~o = (un) bureau, secrétaire (meuble); labor~o = (un) établi.
germane: Tisch
hispane: mesa
hungare: asztal
portugale: mesa; sur~igi = pôr na mesa; al~iĝi = sentar-se à mesa; ĉe~e = à mesa; manĝo~o = mesa de refeição; skrib~o = escrivaninha; vendo~o = balcão
ruse: стол; = столовый, застольный




radiko: tag-
baza vorto: tag-o

difino: Kiam estas lumo de la suno; 24 horoj (=tagnokto)

ekzemploj: Bonan tagon! — Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. — Nun tagiĝas. — La semajno havas sep tagojn. — Dumtaga veturado estas pli facila ol dumnokta. — Li dormas tage kaj laboras nokte. — Foje, en antaŭtago de sabato ŝia patro venis en la bienon. — Ĉiutaga gazeto aperas ĉiun tagon.

angle: a day
ĉine: 白天,二十四小时为一日
france: (un) jour, (une) journée ; ~a = de jour, diurne; ~e = durant la journée, de jour; ~i = faire jour; ~iĝ-as = le jour se lève; antaŭ~o = (la) veille; ĉiu~a = quotidien(ne); ~mezo = midi; post~mez-e = l'après-midi; ~nokt-o = (un) jour de 24h.
germane: Tag
hispane: día (mientras el sol brilla; período de 24 horas)
hungare: nap (24 óra)
portugale: dia; ~a = diurno; ~e = de dia; ~iĝi = amanhecer; ~laboro = jornada; ~laboristo = diarista, jornaleiro; ~libro = diário (caderno para anotações diárias); reta ~libro = blogue; ~lumo = luz do dia; ~mezo = meio-dia; ~manĝi = almoçar; ~nokto = dia (espaço de 24 horas); ~noktegaleco = equinócio; ~ordo = ordem do dia; antaŭ~o = véspera; ĉiu~a = cotidiano, diário; unu~a = que dura um dia; unua~a = de primeiro dia;
ruse: день; = дневной; = днём




radiko: taksi-
baza vorto: taksi-o

difino: Veturilo kun ŝoforo, per kiu unu aŭ kelkaj homoj, kontraŭ pago laŭ kilometroj, povas veturi al dezirata loko.

ekzemploj: Mi iras al la stacidomo per taksio, ĉar mi devas iri rapide. — Mi konis tre ĝentilan taksiiston. — Veturi taksie kaj veturi aŭtobuse estas malsimilaj aferoj. — Antaŭ ol ekiri mi volas vidi la taksian tarifon.

angle: a taxi
ĉine: 出租车
france: (un) taxi; ~e = en, par taxi; ~isto = (un) chauffeur de taxi.
germane: Taxi
hispane: taxi
hungare: taxi
portugale: táxi (veículo); ~e = por táxi; ~i = viajar de táxi; ~ejo = parada de táxis; ~isto = taxista
ruse: такси




radiko: tamen
baza vorto: tamen

difino: Vorto pli forta ol "sed"; tio estas vera, sed... (Pluvas - tamen ni iru!).

ekzemploj: Li estas tre kolerema, tamen li ne portas longe la koleron. — Kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa. — Eble vi atendas de mi ion oficialan, tian parolon mi tamen ne povas doni al vi. — Nia komuna lingvo Esperanto foje forgesigas al ni la tamenajn kulturajn diferencojn.

angle: however, yet, still, though, nevertheless
ĉine: (虽如此)可是,然而
france: cependant, pourtant, néanmoins
germane: dennoch
hispane: sin embargo, aún así
hungare: de, mégis, pedig, mindazonáltal
portugale: todavia, contudo, entretanto, no entanto
ruse: однако, тем не менее, всё же, всё-таки




radiko: tas-
baza vorto: tas-o

difino: Trinkujo sufiĉe malalta, kun larĝa malfermaĵo, ofte kun tenilo; tas-telereto, subtaso = telereto sub taso.

ekzemploj: Mi ne havas arĝentajn tasojn sed nur normalajn. — Sur ĉinaj tasoj estas prezentitaj bluaj arboj kaj roz-koloraj floroj. — La tason oni nepre metu sur la telereton.

angle: a cup (for drinking, not a trophy (= pokalo))
ĉine: 杯子,,经常有柄或小盘垫
france: (une) tasse, timbale, (un) gobelet; ~eg-o = (un) grand bol; sub~-o = (une) soucoupe.
germane: Tasse
hispane: taza
hungare: csésze
portugale: xícara, chávena; sub~o = pires
ruse: чашка




radiko: task-
baza vorto: task-o

difino: Certa kvanto da laboro por certa persono; farotaĵo.

ekzemploj: Mi ĵus finis mian taskon. — La lernantoj faras siajn taskojn. — Mi taskas vin/al vi iri fari aĉetojn. — Mi devas purigi la necesejon, kia taskaĉo!

angle: a task, chore, job
ĉine: 工作,任务
france: (une) tâche, besogne, (un) devoir ; ~i = donner pour tâche; ~aĉ-o = (une) corvée.
germane: Aufgabe
hispane: tarea, encargo
hungare: feladat
portugale: tarefa, encargo, incumbência; ~i = encarregar, incumbir
ruse: задача, задание; ~i = задать, поручить, поставить в качестве задачи




radiko: te-
baza vorto: te-o

difino: Trinkaĵo farita el folioj de te-arbusto.

ekzemploj: Teo foje estas pretigita ne el folioj de tearbusto sed el alispecaj folioj. — Ŝian teon ĉi tie ne eblas servi. — Vi havas tre belan te-poton. — Mi kutime teumas en la posttagmezo.

angle: tea
ĉine:
france: (du, un) thé; ~um-i = prendre le thé, faire une pause thé.
germane: Tee
hispane:
hungare: tea
portugale: chá
ruse: чай; = чайный




radiko: teatr-
baza vorto: teatr-o

difino: Domo, kie oni prezentas spektaklojn (aktorado, kantado, dancado,...); teatraĵo = prezentaĵo en teatro; porteatra verkaĵo; spektaklo.

ekzemploj: Ni iru al la teatro ĉi-vespere. — La teatra prezentaĵo de ĉi tiu vespero estas aparte interesa. — Teatre oni amuziĝas kaj lernas. — Ne teatrumu tiel multe, por konvinki min.

angle: a theatre; ~aĵo = a play
ĉine: 戏院
france: (un) théâtre ; ~a = théâtral(e); ~e = théatralement, au théâtre; ~aĵo = (une) pièce de théatre; ~um-i = faire du théatre.
germane: Theater
hispane: teatro (local)
hungare: színház
portugale: teatro; ~a = teatral; ~e = no teatro; ~aĵo = peça teatral; ~aĵestro = diretor teatral
ruse: театр; = театральный




radiko: tegment-
baza vorto: tegment-o

difino: Supraĵo, kovraĵo de domo; ŝirmilo super io.

ekzemploj: Mia domo havas fortikan tegmenton. — Nia tegmento ne tralasas akvon. — Tegmentistoj venis por ŝanĝi la tegolojn (platoj, kiuj kovras la tegmenton kontraŭ pluvo, neĝo). — UEA estas tegmenta organizaĵo por multaj landaj Esperanto-organizaĵoj. — La tegmentaj tegoloj estas malnovaj.

angle: a roof
ĉine: 屋顶
france: (un) toit ; ~a = du toit, qui couvre; ~isto = (un) couvreur; sub~o = (une) soupente, des combles.
germane: Dach
hispane: techo
hungare: tető
portugale: telhado, cobertura de casa; ~i = cobrir (casa); sub~o = sótão
ruse: крыша, кровля, кров; ~i = покрывать крышей




radiko: tejo
baza vorto: tejo

difino: Mallongigo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

ekzemploj: TEJO havas tre belajn ret-paĝojn. — La revuo de TEJO estas "Kontakto". — Aŭtomate iĝas membroj de TEJO esperantistoj sub 30 jaroj, kiuj pagas sian kotizon al Universala Esperanto-Asocio.

angle: Abbreviation of Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, the World Association for Young Esperantists
ĉine: 国际世界语青年组织的缩写 (guó jì shì jiè yŭ qīng niáng zŭ zhī de suō xiĕ)
france: Abréviation, sigle de l'Organisation des jeunes Espérantistes du Monde entier, se prononce "teilleau".
germane: TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Esperanto-Weltjugendverband)
hispane: Abreviatura de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (Organización mundial de jóvenes esperantistas)
hungare: TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Eszperantó Ifjúsági Világszövetség)
portugale: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (Organização Mundial de Jovens Esperantistas)
ruse: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo - Всемирная эсперантистская молодёжная организация




radiko: tek-
baza vorto: tek-o

difino: Paperujo aŭ malgranda portujo ofte kun tenilo aŭ rimeno kaj seruro.

ekzemploj: Mi havas malgrandan tekon/portujon por mia komputilo kaj por iom da paperoj. — Teko-komputilo estas ankaŭ nomata "portebla komputilo".

angle: a case (for storage)
ĉine: 文件匣,文物箱
france: (une) thèque, collection ou serviette de documents
germane: Tasche (die in der Hand getragen wird, vgl. "poŝo")
hispane: cartera, carpeta, portafolio
hungare: aktatáska, irattáska
portugale: pasta (para papéis); ~okomputilo = notebook (computador portátil); en~igi = guardar em pasta
ruse: папка, портфель




radiko: tekst-
baza vorto: tekst-o

difino: Aro da vortoj kaj frazoj; skribaĵo.

ekzemploj: Jen tro dense skribita teksto! — La teksto de via letero estas tro longa kaj nekomprenebla. Tekstaj aranĝoj estas esencaj en via komputila teksto-programo. — Pri kio tekstas ĉi tiu artikolo? — Ne skribu tion entekste sed piednote.

angle: a text
ĉine: 原文,正文
france: (un) texte ; ~a = textuel(le); ~e, laŭ~e = en texte, textuellement; ~i = dire, avoir telle teneur, être formulé ainsi; en~e = dans le texte.
germane: Text
hispane: texto
hungare: szöveg
portugale: texto; ~i = ter como texto; ~a = relativo a texto; laŭ~a = textual; laŭ~e = textualmente
ruse: текст; = текстовый




radiko: telefon-
baza vorto: telefon-o

difino: Elektra aparato por transporti sonojn je granda distanco; telefoni = paroli al iu per telefono.

ekzemploj: Mi ofte telefonas hejmen. — Mia poŝtelefono estas tre malgranda sed tre potenca. — Telefonaj interparoloj ne kostas multe nuntempe. — Mi preferas diri tion al vi telefone kaj ne persone.

angle: a telephone
ĉine: 电话,或电话机;telefoni通电话
france: (un) téléphone ; ~a = téléphonique; ~e = par téléphone; ~i = téléphoner; poŝ~o = (un) portable (téléphone portatif); ~numero = (un) numéro de téléphone; ~vok-o = (un) appel téléphonique.
germane: Telephon
hispane: teléfono
hungare: telefon
portugale: telefone; ~a = telefônico; ~i = telefonar; ~e = por telefone; ~ado, ~aĵo = telefonema; ~ejo = estação ou posto telefônico; ~isto = telefonista; ~aparato = aparelho telefônico; ~karto = cartão telefônico; ~konto = conta telefônica; ~libro = catálogo telefônico; ~marko = ficha telefônica;~numero = número telefônico; ~voko = chamada telefônica; poŝ~o = telefone celular
ruse: телефон; ~i = разговаривать по телефону; = телефонный; = по телефону




radiko: teler-
baza vorto: teler-o

difino: Plata, nur iom kava, manĝujo.

ekzemploj: Mi havas multajn kavajn telerojn kaj malmultajn platajn telerojn. — Verŝu la supon en mian teleron, mi petas. — Tiu telero estas tre kava. Ĝi preskaŭ estas bovlo. — Subteleraj matoj estas esencaj por protekti la tablon.

angle: a plate
ĉine: 盘,碟;也指盘状天线
france: (une) assiette; ~et-o = (une) assiette à dessert; ~aro = (une, la) vaisselle; ~bret-aro = (un) vaisselier.
germane: Teller
hispane: plato
hungare: tányér
portugale: prato (de cozinha ou balança); ~aro = baixela; ~eto = prato de sobremesa; ~lavilo = máquina de lavar louça; ~meblo = guarda-louças; flug~o = disco voador
ruse: тарелка




radiko: televid-
baza vorto: televid-i

difino: Vidi spektaklojn, filmojn, bildraportojn je granda distanco per elektro-magnetaj ondoj; televidilo = la aparato kun ekrano por vidi tion

ekzemploj: Italaj televidaj stacioj dissendas multajn novaĵprogramojn. — Mia televidilo estas malnova sed ĝi ankoraŭ funkcias bone. — Bonvolu ŝalti la televidilon. — Nia najbaro tro multe rigardas televidaĵojn. — Televido estas granda invento.

angle: to watch TV; ~o = television, a TV set
ĉine: 看电视
france: regarder la télévision ; ~o = (la) télévision; ~ilo = (une) télé, (un poste de télévision); ~aĵo = (une) émission de télévision; ~ant-o = (un) téléspectateur.
germane: fernsehen
hispane: ver televisión
hungare: televízió
portugale: assistir televisão; ~o, ~ado = televisão; ~aĵo, ~programo = programa de televisão; ~anto = telespectador ~ilo = receptor de televisão
ruse: смотреть по телевизору, смотреть телевизор; = телевидение; = телевизионный




radiko: tem-
baza vorto: tem-o

difino: Tio, pri kio oni parolas, pensas, skribas.

ekzemploj: La temo de mia prelego estas iom enuiga. — Ĝi temas pri la teĥniko ĉe la antikvaj egiptoj. — La tema debato de la kongreso altiris multajn kongresanojn. — Ĉi-teme mi ne havas multon por diri. — Li diris ekstertemaĵon.

angle: a subject, theme; ~i pri = "to be about", "to refer to"
ĉine: 题目,题材
france: (un) thème, sujet ; ~i pri = avoir pour thème (sujet), traiter de, s'agir de; ĉi~e = sur ce thème, à ce propos; ~aro = (un) sommaire; ekster~aĵo = (une) digression.
germane: Thema
hispane: tema, asunto
hungare: téma
portugale: tema, assunto; ~a = temático; ~i pri = tratar-se de; ~aro = temário; ĉi~teme = sobre este assunto
ruse: тема; ~i = вести речь, быть посвящённым теме; = тематический




radiko: temp-
baza vorto: temp-o

difino: Tio, kion oni mezuras per horoj, tagoj, jaroj.

ekzemploj: De tempo al tempo mi iras viziti la ĉefurbon. — Nun estas tempo por enlitiĝi. — La manko de tempo estas la ĉefa problemo. — Tempas foriri. — Dumtempa direktoro estas provizora direktoro. — La programo estas tempe tre prema.

angle: time (seconds and minutes not "an instance" (= fojo))
ĉine: 时间
france: (un, le) temps (qui passe), moment, époque ;~a = temporel(le), séculier(ière); ~e = question de temps; dum~a = temporaire; sam~a = contemporain(ne), simultané(e); unu-a~e = en un premier temps, d'abord.
germane: Zeit
hispane: tiempo
hungare: idő
portugale: tempo (duração, gramática); ~a = temporal (relativo a tempo); ~i = ser tempo (de); dum~a = temporário
ruse: время; = временной




radiko: temperatur-
baza vorto: temperatur-o

difino: Varmo-grando en la medio.

ekzemploj: La temperaturo en nia regiono estas ĝenerale milda. — Temperaturaj variaĵoj estas eblaj en ĉi tiu sezono. — Ŝi havas altan temperaturon kaj febron.

angle: temperature
ĉine: 温度
france: (une) température
germane: Temperatur
hispane: temperatura
hungare: hőmérséklet
portugale: temperatura
ruse: температура; = температурный



radiko: ten-
baza vorto: ten-i

difino: Havi (en mano aŭ proksime); ne fordoni; fari tiel, ke io/iu ne povas (de)fali, foriri, forflugi,...; restigi; teni sian vorton = fari tion, kion oni promesis).

ekzemploj: Mi tenas en mia mano libron de fabeloj. — Tenu ĉi tion kaj ne forĵetu ĝin. — Mi subtenas/apogas la Esperanto-movadon per mono. — Sin teni/konduti ĝentile estas oportune. — Mi tenas la keston ŝlosita. — Prenu dumane kaj firme la tenilon. — La supo estas entenata en la supujo - la entenanto.

angle: to hold
ĉine: 持,握,容纳
france: (re)tenir, avoir en main ; ~o = (une, la) prise, étreinte, tenue; sub~i = soutenir, étayer; ~ant-o = (un) tenant, détenteur; ~ilo = (une) poignée, anse, queue, (un) manche; sin~o = (une) attitude, tenue; en~i = contenir; en~ant-o = (un) contenant; en~at-o = (un) contenu; en~at-ec-o = (l')inclusivité; sin de~i = se retenir de, s'empêcher de.
germane: halten (mit den Händen), besetzt halten,
hispane: sostener, sujetar
hungare: tart, fenntart
portugale: segurar, sustentar; manter; ~ejo = depósito, armazém, almoxarifado; ~iĝo, sin~o = atitude, postura; ~ilo = cabo, alça, asa; ~ujo = reservatório; de~i = deter; el~i = agüentar, suportar; sub~i = manter; sub~anto = mantenedor
ruse: держать; = (у)держание, линия поведения




radiko: teori-
baza vorto: teori-o

difino: Pripensitaj reguloj, laŭ kiuj oni faru ion; teoria = rilata al teorio.

ekzemploj: Mi interesiĝas pri la teorio de internaciaj lingvoj. — Praktiko estas pli bona ol teorio. — Teorie tio eblas, sed praktike tute ne. — La teoriaj pensoj de Platono havis grandan influon. — Li estas teoria prezidanto de la klubo, sed la sekretario faras ĉion.

angle: a theory
ĉine: 理论,学说
france: (une) théorie ; ~a = théorique ; ~e = en théorie, théoriquement; ~isto = (un) théoricien;
germane: Theorie
hispane: teoría
hungare: elmélet
portugale: teoria; ~a = teórico (atributo); ~e = teoricamente; ~isto = teórico (estudioso de teoria)
ruse: теория; = теоретический; = теоретически




radiko: ter-
baza vorto: ter-o

difino: Tio, sur kio estas homoj, bestoj, domoj ...; tio, en kio kreskas plantoj; Tero = la nomo de nia planedo = mondo.

ekzemploj: La Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno. — Atentu ne fali teren, ĉar estas koto. — Niaj manĝaĵoj venas ĉiuj el la tero. — Post longa vojaĝo la ŝipanoj vidis teron kaj ĝojis. — Mi elteriĝis multajn terpomojn. — Ili enterigis ŝin apud ŝia edzo. — En Parizo la subtera trajno estas rapida.

angle: earth; Tero = Earth
ĉine: 土地,地球
france: (la, de la) terre ; ~a = en terre, terrien(ne), terrestre; ~e = à terre, sur terre; ~e-n = par terre, à terre!; ~ano = (un) terrien; el~igi = déterrer; ~pomo = pomme de terre, patate; en~igi = enterrer; sub~a = souterrain(ne).
germane: (die) Erde (sowohl das Material als auch -mit Artikel - der Planet)
hispane: tierra, nombre de nuestro planeta
hungare: föld, Föld
portugale: terra; ~a = térreo, terrestre, terreno; ~e = no chão; ~ano = terráqueo; en~igi = enterrar; sub~a = subterrâneo
ruse: земля; = земной, наземный, земляной, сухопутный; = на земле




radiko: teritori-
baza vorto: teritori-o

difino: La tero, kiu apartenas al iu ŝtato, urbo, ...; la regiono, super kiu iu regas aŭ havas juĝo-povon.

ekzemploj: La teritorio de Rusujo estas grandega. — Ĉirkaŭ nia urbo estas arbara teritorio. — Mi estas en la teritoria polico de ĉi tiu loko. — Teritorie la urbo estas tre vasta.

angle: territory
ĉine: 领土
france: (un) territoire ; ~a = territorial(e); ~e = territorialement, en territoire.
germane: Territorium
hispane: territorio
hungare: terület, fennségterület
portugale: território; ~a = territorial; ~e = territorialmente; ekster~a = extraterritorial
ruse: территория; = территориальный




radiko: termometr-
baza vorto: termometr-o

difino: Mezurilo por temperaturo, febromezurilo.

ekzemploj: Termometro estas tre utila febro-mezurilo por malsanuloj. — En nia malsanulejo ni havas la plej modernajn termometrojn. — Termometraj mezur-indikoj estas tre precizaj.

angle: a thermometer
ĉine: 温度计
france: (un) thermomètre ; ~a = thermométrique.
germane: Thermometer
hispane: termómetro
hungare: hőmérő
portugale: termômetro; ~a = termométrico
ruse: термометр, градусник




radiko: terur-
baza vorto: terur-o

difino: Grandega timo; teruri = fortege timigi iun; teruriĝi = eksenti teruron

ekzemploj: Atakis teruro, ektremis la kruro. — Nura ombro teruris lin. — Terura akcidento okazis hieraŭ vespere. — Ŝi havis teruran malamon kontraŭ li. — Li terure punis la kulpulojn. — Terurismo ne estu rimedo por politiko.

angle: terror
ĉine: 恐怖,惧怕;teruriĝi:受惊
france: (une) terreur, épouvante, (un) effroi ; ~a = terrible, effroyable, épouvantable; ~e = terriblement; ~i = terrifier, épouvanter; ~ismo = système basé sur la peur, la terreur, l'insécurité; ~iĝi = être saisi d'effroi, frappé d'épouvante.
germane: Schrecken, Entsetzen
hispane: terror
hungare: rémület, borzalom, szörnyűség
portugale: pavor, terror; ~a = terrível, aterrador, pavoroso; ~i = aterrorizar; ~aĵo = coisa terrível; ~iĝi = apavorar-se, aterrorizar-se
ruse: ужас; ~i = ужасать, вгонять в ужас; = ужасный, страшный; = ужасно, страшно




radiko: tia
baza vorto: tia

difino: De tiu kvalito; tiuspeca.

ekzemploj: La stato de la afero estas tia. — Por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia. — Ili estas fieraj, ni ne estas tiaj. — Mi prenos la robon tian, kia ĝi estas. — Kia (estas la) patro tia (estas la) filo. — Mi alparolos ŝin tiamaniere, ke ŝi devos respondi.

angle: such, like that
ĉine: 那样的,这样的
france: tel, telle, de cette sorte; ~manier-e, ke ... = de telle façon que...
germane: solche(r,s), derartige(r,s), so beschaffene(r,s)(Tabellwort)
hispane: de ese tipo, de esa especie
hungare: ilyen, olyan
portugale: dessa qualidade, dessa espécie, desse tipo, tal
ruse: такой, таков




radiko: tial
baza vorto: tial

difino: Pro tiu kaŭzo, motivo.

ekzemploj: La homoj ne komprenas unu la alian, kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia. — Mi ne povis veni, tial ke mi estis malsana. — Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj. — Vi ne venis kaj tial mi foriris.

angle: for this reason, this is why, thus
ĉine:所以,因此
france: pour cette raison, ainsi donc, par suite; ~, ke ... = parce que ...
germane: daher, darum (Tabellwort)
hispane: por esa razón, por ese motivo
hungare: ezért, azért
portugale: por esse motivo, por essa razão, por isso
ruse: поэтому, потому, оттого




radiko: tiam
baza vorto: tiam

difino: En tiu tempo; en tiu momento.

ekzemploj: Tiam mi estis ankoraŭ juna. — Tiam mi loĝis en Vieno, la ĉef-urbo de Aŭstrujo. — Morgaŭ mi finos mian laboron kaj tiam mi estos libera. — De tiam li estas malsana. — La tiamaj gazetoj nenion raportas pri tio. — Mi forigis la ĝistiaman kutimon.

angle: then, at that time
ĉine: 当时
france: alors, à ce moment ; ~a = d'alors, de l'époque; ĝis~a = de jusqu'alors, qui courrait encore; ~ulo = (un) homme d'alors, contemporain.
germane: dann (Tabellwort)
hispane: en ese entonces, en esa ocasión
hungare: ekkor, akkor
portugale: nesse tempo, nessa época, nessa ocasião, então; ~a = desse tempo, dessa ocasião; ~ulo = pessoa daquele tempo
ruse: тогда




radiko: tie
baza vorto: tie

difino: En tiu loko.

ekzemploj: Ne iru tien, ĉar mi volas resti ĉi tie. — Ne daŭre moviĝu tien kaj reen. — Mi loĝas tie, kie estas la granda fabriko de nia urbo. — Mi ne ŝatas la tieajn loĝantojn.

angle: there
ĉine: 当地
france: là, à cet endroit, y ; ~n = là-bas, y, (vers ) là; ~a = de cet endroit, local(e); ĉi ~ = ici; ~a = de là, de l'endroit, local(e); ĉi ~ulo = quelqu'un d'ici.
germane: dort (Tabellwort)
hispane: alla, allí
hungare: itt, ott
portugale: lá; aí; ali; ~a = desse lugar; ĉi ~ = neste lugar, aqui; ~n = para aí, para lá; ~ulo = pessoa desse lugar; ~n kaj reen = de lá para cá
ruse: там