Vt: V

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi





radiko: vag-
baza vorto: vag-i

difino: Iri de loko al loko sen difinita celo.

ekzemploj: La bestoj vagis sen celo. — Kio estas la celo de via vaga vivo? — Tia vagado min lacigas. — Al ni venis iu vaganto kaj petis tranokton. — Mi vidis, kiel lia rigardo ekvagis malproksime. — Ni travage vojaĝis tra la tuta lando. — Ŝi erarvagis kaj ektimis.

angle: to roam, to wander
ĉine: 流浪,漂泊
france: déambuler, vaguer, rôder ; ~a = errant(e), vagabond(e); ~ad-o = (le) vagabondage; ~ant-o = (un) nomade; tra~i = vadrouiller, divaguer; erar~i = s'égarer; ~ulo = (un) vagabond.
germane: umherwandern, umherirren
hispane: vagar
hungare: barangol, kóvályog
portugale: vagar, errar (andar sem rumo), perambular; ~ulo = vagabundo; nômade
ruse: бродить, блуждать, слоняться, скитаться, странствовать; = бродячий, блуждающий




radiko: vagon-
baza vorto: vagon-o

difino: Veturilo por multaj homoj aŭ por multe da ŝarĝo, ofte parto de trajno (=vagonaro) aŭ tramo

ekzemploj: En nia fer-voja sistemo vagonaroj (=trajnoj) havas almenaŭ tri vagonojn. — La vagona varmigado ne funkcias. — Mia aŭtomobilo posttrenas malgrandan vagoneton. — Granda kamiono ofte havas malantaŭan vagonon.

angle: a wagon
ĉine: 载人或载货的车,火车的车厢
france: (un) wagon, (une) voiture (de ch. de fer); ~aro = (un) train; el~iĝi = descendre de voiture; lit~o = (un) wagon-lit; pend~o = (une) cabine de téléférique.
germane: Waggon, Wagen f. große/schwere Lasten
hispane: vagón
hungare: vasúti kocsi, vagon
portugale: vagão; ~aro = trem, comboio; lit~o = vagão-leito; pend~o = teleférico
ruse: вагон; = вагонный




radiko: vakcin-
baza vorto: vakcin-o

difino: Substanco enmetebla en korpon aŭ trinkebla, donanta imunecon kontraŭ (bakteria, virusa aŭ parazita) malsano; vakcini: enmeti vakcinon en la korpon.

ekzemploj: Oni donis al la bebo fortan vakcinon. — La kuracisto vakcinis ĉiujn infanojn en la lernejo. — La vakcina efiko daŭras nur kelkajn tagojn. — Oni kuracas lin pervakcine. — Vakcinita infano ne malsanos.

angle: vaccine
ĉine: 菌曲,疫苗;vakcini接种
france: (un) vaccin ; ~a = vaccinal(e); ~i = vacciner; ~ad-o = (une, la) vaccination; per~e = par vaccination; ~ita = vacciné(e).
germane: Impfstoff
hispane: vacuna
hungare: vakcina
portugale: vacina; ~i = vacinar; ~a = vacinal; ~ado = vacinação
ruse: вакцина; ~i = сделать прививку, вакцинировать, прививать; = вакцинный, прививочный




radiko: valiz-
baza vorto: valiz-o

difino: Per unu mano portebla kesto aŭ skatolo (duparta), en kiu oni transportas bezonataĵojn dum vojaĝo.

ekzemploj: Ĉu vi jam pretigis la valizojn? — Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo. — Mi metis miajn dokumentojn en valizeton. — Metu viajn valizojn en valizujon (de aŭtomobilo).

angle: suitcase
ĉine: 手提行李
france: (une) valise; ~et-o = (une) mallette; ~eg-o = (une) malle; ~aro = (des) bagages; ~ujo = (un) coffre à bagages.
germane: Koffer (nicht größer als dass er mit der Hand getragen werden kann, vgl. "kofro")
hispane: maleta, valija
hungare: bőrönd
portugale: maleta, valise, mala de mão; ~aro = bagagem; ~ujo = porta-malas (de automóvel)
ruse: чемодан; = чемоданный




radiko: valor-
baza vorto: valor-o

difino: graveco; dezirindeco; grandeco de kosto; ŝatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton

ekzemploj: Laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinita la propra valoro de homo. — Kia estas via laboro, tia estas via valoro. — Montras parolo, kion cerbo* valoras (enkapo-pensilo). — Mi pensas, ke vi havas senton de malpli-valoreco, tio estas sento de malpli granda valoro rilate al aliaj homoj. — La valoro de tiu varo malaltiĝis lastatempe. — Li elspezis* la tutan monon por aĉeti tiun multevaloran (grandvaloran, altvaloran) perlon (* pagis). — Viaj konsiloj estas tre valoraj por mi. — Ĉu vi forvendis ĉiujn valoraĵojn?!

angle: to be worth
ĉine: 价值;valori值
france: (une) valeur, (un) mérite ; ~aĵo = (un) objet de valeur, (une) valeur; ~i = avoir une certaine valeur, valoir (la peine); ~a = valable; mal-pli~ec-o = (l')infériorité; mult-e~a = précieŭ(-euse), de valeur; ~igi, pli~igi = valoriser.
germane: Wert
hispane: valor
hungare: érték
portugale: valor; ~i = valer; ~a = valioso; ~aĵoj = valores (coisas valiosas); ~igi, pli~igi = valorizar; alt~a, grand~a, multe~a= valioso
ruse: ценность, стоимость, значение; ~i = иметь ценность, значение; = ценный




radiko: vang-
baza vorto: vang-o

difino: Parto de la vizaĝo, inter buŝo kaj orelo.

ekzemploj: Vango estas karna flankoparto de la vizaĝo. — Vi forrazu vian vangan barbon. — Ne tuŝu mian sidvangon! — La patrino frotis la vangojn de la infano, por trankviligi ĝin. — Patrino kaj bebo tuŝis unu la alian vang-al-vange.

angle: a cheek
ĉine: 面颊
france: (une) joue, flasque ; ~a = zygomatique, de joue; ~frap-o = (une) giffle, (un) soufflet; ~barbo, ~har-aro = (des) favoris; ~al~e = joue contre joue; sid~o = (une) fesse.
germane: Wange, Backe (auch technisch)
hispane: mejilla, cachete
hungare: orca
portugale: bochecha, face; ~frapo = bofetada; ~barbo, ~haroj = suíças, costeleta; sid~o = nádega
ruse: щека




radiko: vari-
baza vorto: vari-i

difino: Ne esti ĉiam sama; ne esti ĉiam same.

ekzemploj: La vetero tre varias dum lasta semajno. — La tradicioj varias laŭ landoj. — Dum eksperimento necesas konstante variigi temperaturon. — Informoj pri tio varias en diversaj libroj. — Lia si-teno/si-n-teno estas varia. — Ĉi tie estas multaj arbaj variaĵoj. — La temperaturo estas preskaŭ nevaria ĉi tie. — Nevarie li respondadas nee al miaj proponoj.

angle: to vary
ĉine: 变动,变化
france: varier ; ~o; ~aĵo = (une) variation, variété(botanique); ~ad-o = (les) variations; ~a = variable, varié(e); ~ec-o, ~em-o = (la) variabilité; ne~a = invariable.
germane: variieren, abweichen
hispane: variar
hungare: váltogat, variál
portugale: variar; ~a = vário, variado; ~o, ~ado, ~aĵo, ~eco = variação, variedade
ruse: варьировать, изменяться, разниться; = вариация, изменение; = различающийся, разнящийся, изменчивый




radiko: varm-
baza vorto: varm-a

difino: Kun relative alta temperaturo.

ekzemploj: La fajro estas varmega. — En la tuta domo estas agrabla varmo. — Dum la somero en ĉi tiu lando varmas. — Ĉi tie estas malvarme. — En la montoj estas malvarme, sed ĉe la maro estas varme. — Pro la malvarmeco de la ĉambra aero mi malvarmumis.

angle: warm
ĉine: 温暖;(fajro 火:varmega热)
france: chaud(e), calorique, chaleureŭ(-euse) ; ~o = (la) chaleur; ~e = chaudement; ~ega = brûlant(e), bouillant(e), ardent(e); ~eta = tiède; mal~a = froid(e); mal~e = froidement; est-as ~e = il fait chaud; ~iĝi = chauffer (soi), s'échauffer, se dégeler; ~iĝ-ad-o = (un, le) réchauffement; ~igi = (é)chauffer; mal~eta = frais, fraiche; mal~ec-o = (la) froidure, froideur; mal~um-i = prendre froid.
germane: warm(e,r,s)
hispane: caliente
hungare: meleg
portugale: quente, cálido; ~o, ~eco = calor, quentura; ~ega = ardente, quentíssimo; ~eta = morno, tépido; ~igi = esquentar, aquecer; ~igilo = aquecedor, estufa (de aquecimento); ~iĝi = aquecer-se; mal~a = frio; mal~igi = esfriar, arrefecer; monda ~iĝo = aquecimento global
ruse: тёплый, горячий, жаркий; = тепло (сущ.); = тепло (нареч.)




radiko: vaz-
baza vorto: vaz-o

difino: Iu ujo(el vitro, fajenco, metalo, ...) relative alta kun pli-malpli larĝa malfermaĵo por enteni fluidaĵon, solidaĵojn.

ekzemploj: La florojn metu en la vazon. — Ne ŝovu* nazon en fremdan vazon (en-puŝu). — Li havas multajn vazojn. — La vaza flanko estas flava. — Ni tenas la florojn envaze.

angle: a vase
ĉine: 瓶(长颈细口的容器)
france: (un) vase, récipient ; ~a = vasculaire; ~aro = (de la) vaisselle; nokt-o~o = (un) pôt-de-chambre.
germane: Vase, Gefäß (mit relativ großer Öffnung) zur Aufnahme von Flüssigkeiten oder Lebensmitteln
hispane: vasija, jarro
hungare: váza
portugale: (anatomia) vaso circulatório; (recipiente) vaso, jarro, bacia; en~igi = envasar; ~lavilo = máquina de lavar louça; neceseja ~o, neces~o = privada, latrina, retreta; nokt~o = urinol
ruse: ваза, сосуд




radiko: vek-
baza vorto: vek-i

difino: Igi maldorma; fini ies dormon.

ekzemploj: Mi tiom dolĉe dormis, kaj vi vekis min! — La bebo ne povis ekdormi pro vekaj sonoj. — Ŝi ne ŝatas esti vekita, ĉar ŝi ĉiam vekiĝas mem. — Vekhorloĝo interrompis mian dormon. — Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas. — Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. — Kiam mi ekvidis la maron, vekiĝis rememoroj pri la pasinta somero. — Tiu demando vekis multe da disputoj. — Esperanta movado en nia lando ĝis nun ne vekiĝis.

angle: to wake (somebody) up, to awaken (somebody); ~iĝi = to wake up
ĉine: (从睡眠中)唤醒,叫醒
france: (r)éveiller ; ~o = (le) réveil; ~a = réveillant(e), excitant(e); ~ita = réveillé(e); ~iĝi = se réveiller, s'éveiller; ~horloĝo = (un) réveil; ~it-ec-o = (l')état de veille.
germane: jemanden wecken
hispane: despertar (a alguien)
hungare: ébreszt, kelt
portugale: acordar, despertar (alqguém); causar, suscitar; ~iĝi = acordar, despertar; ~horloĝo = relógio-despertador
ruse: (раз)будить




radiko: ven-
baza vorto: ven-i

difino: Movi sin al la loko de la parolanto; figure: veni al io = atingi ion, havi rezulton; veni de = origini en, esti rezulto de.

ekzemploj: Ni venis ĉi tien por paroli pri Esperanto. — Ĝia radikaro venas multe de la latina lingvo, la antikva lingvo de Romo kaj internacia lingvo de Eŭropo dum multaj jarcentoj. — Mi venas el Germanujo. — Post lia veno ni laboris. — Bonvenon al ĉiuj! — Li venis frue al nia kunveno. — Venontjare mi partoprenos al la universala kongreso.

angle: to come
ĉine: 来;veni al 到达,来到;veni de 来自于
france: venir, arriver, en venir à ; ~o = (une) venue; Bon~o-n! Bienvenue!; kun~o = (une) réunion; al~i = arriver; de~i = venir de, provenir; ~onta = à venir; ~ont-jar-e = l'an prochain.
germane: kommen
hispane: venir
hungare: jön
portugale: vir; originar-se (de); ~o = vinda; ~i al = atingir, chegar a (resultado); al~i = chegar; re~i = voltar, retornar; bon~a = bem-vindo; bon~on! = seja bem-vindo! ~igi = fazer vir, mandar buscar
ruse: прибыть, прийти, приехать, явиться; ~o = прибытие, приход, приезд




radiko: vend-
baza vorto: vend-i

difino: Doni kontraŭ mono; proponi kontraŭ mono.

ekzemploj: Li vendis al mi sian komputilon. — Antaŭ mortigo de urso ne vende proponu ĝian felon. — Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. — Por vendisto mensogo estas necesa apogo. — Kion oni vendas en tiu vendejo? — Tio estas ĉiovendejo, en ĝi eblas trovi iun ajn varon. — La tuta stoko jam estas elvendita (disvendita). — Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas. — En la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, eĉ la konscienco.

angle: to sell
ĉine:
france: vendre ; ~o = (une) vente; ~a = de vente, vénal(e); ~e = à la vente; ~ejo = (un) marché, (une) salle de vente; ~isto = (un) vendeur; ĉio~ejo = (un) grand magasin; (dis)~ita = vendu(e); el~ita = épuisé(e); ~ebla = vendable, marchand(e), vénal(e); ~ota = à vendre; re~a = d'occasion.
germane: verkaufen
hispane: vender
hungare: elad, értékesít
portugale: vender; ~o, ~ado = venda (ação); ~ejo = loja, venda (local onde se vende); ~ebla = vendável; ~isto = vendedor; ~ota = à venda
ruse: продавать, сбывать; = продажа; = продажный




radiko: vendred-
baza vorto: vendred-o

difino: Tago de la semajno inter ĵaŭdo kaj sabato.

ekzemploj: Vendredo antaŭas sabaton. — Vendrede mi kutime laboras. — La vendreda bazaro en nia vilaĝo estas tre granda. — Venu vendredon.

angle: Friday
ĉine: 星期五
france: vendredi ; ~e, ~o-n = le vendredi, quand c'est vendredi; ~a = du vendredi.
germane: Freitag
hispane: viernes (día de la semana)
hungare: péntek
portugale: sexta-feira; ~e = na sexta-feira; Sankta ~o = Sexta-Feira Santa
ruse: пятница; = пятничный; = в пятницу




radiko: venk-
baza vorto: venk-i

difino: Superi, esti la plej bona, plej lerta, plej forta en batalo, konkuro.

ekzemploj: Kial internacia lingvo Esperanto ankoraŭ ne finvenkis? — La venko de nia armeo estis glora. — Ili venke kriis kaj faris venkan marŝon tra la urbo. — Kiuj estas la venkintoj, la venkitoj? — Neniu estas nevenkebla.

angle: to win, conquer
ĉine: 战胜,打败,领先
france: vaincre, surmonter, l'emporter ; ~o = (une) victoire; ~a = victorieŭ(-euse); ~e = victorieusement; ~int-o = (un) vainqueur; ~it-o = (un) vaincu; mal~o = (une) défaite; ne~ebla = invincible.
germane: jemanden besiegen, bezwingen
hispane: vencer, derrotar, ganar
hungare: győz, legyőz
portugale: vencer, derrotar, sobrepujar; ~o = vitória; ~a = vitorioso; ~anto, ~into = vencedor; ~ito = vencido; mal~i = ser derrotado, perder
ruse: победить, одолеть; = победа; = победный, победоносный; = с победой, победоносно




radiko: ventr-
baza vorto: ventr-o

difino: Parto de la korpo, en kiu estas la stomako kaj la intestoj; antaŭa ekstero de ĝi.

ekzemploj: Mia ventro sentas malsaton. — Ventro malsata orelon ne havas. — Liaj okuloj estas pli grandaj ol la ventro = li pli avidas ol li povas manĝi. — Ventra doloro ne estas eltenebla. — Virino portas naskiĝonton en la ventro.

angle: stomach
ĉine: 腹,肚子
france: (un) ventre, (une) pense ; ~a = ventral(e), abdominal(e); ~o-danc-o = (une) danse du ventre; ~o-parol-anto = (un) ventriloque; ~form-a = renflé(e).
germane: Bauch
hispane: vientre, abdomen, barriga, panza
hungare: has
portugale: ventre, barriga, pança, abdome; ~a = ventral, abdominal; ~danco = dança do ventre; ~doloro = dor de barriga; éoparolisto = ventríloquo; ~opoŝulo = marsupial
ruse: живот, брюхо, чрево; = брюшной




radiko: ver-
baza vorto: ver-a

difino: Tiel, kiel afero estas; tia, kia afero estas; ne primensogita.

ekzemploj: Mi diris la veron al vi! — La tempo ĉiam malkaŝas la veron. — Vi estas vera amiko. — Mi vere nenion scias! — Li ne dubis pri vereco de miaj vortoj, ĉar mi estas verema (inklina ĉiam diri la veron). — Ĉiuj scias, ke vi estas verama kaj instruas laŭ vero. — Iom da malvero ne estas danĝero. — La pentraĵo estas vivovera (tiel vera, kiel la vivo mem). — Verŝajne tio plaĉos al ŝi.

angle: true
ĉine: 真的,非胡乱说的
france: vrai(e), véritable, exact(e) ; ~e = vraiment, franchement, en vérité; ~o, ~ec-o = (le) vrai, (la) vérité, la véracité; ~ema, ~am-a = véridique, sincère, franc(he); mal~a = faŭ, fausse, contrefait(e); ~ŝajn-e = vraisemblablement; ne~ŝajn-a = invraisemblable.
germane: wirklich(e,r,s), wahr(e,r,s), unverfälscht(e,r,s)
hispane: verdadero
hungare: igaz, igazi
portugale: verdadeiro, verídico; ~o = verdade; ~e = verdadeiramente, de fato; ~eco = veracidade; ~dire = para dizer a verdade; mal~a = falso
ruse: истинный, настоящий, подлинный; = истина, правда; = истинно, действительно, на самом деле




radiko: verd-
baza vorto: verd-a

difino: La koloro de freŝaj herboj.

ekzemploj: La simbolo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo. — Li farbis la pordon per hela verdo. — Printempe la naturo verdas. — Tiu urba verdejo estas tre agrabla.

angle: green
ĉine: 绿色的;la simbolo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo. 五芒绿星是世界语的代表号
france: vert(e) ; ~o = (le) vert; ~i = verdoyer; ~aĵo = (de la ) verdure; ~ec-o = (la) verdeur; ~ejo = (un) espace vert (en ville); ~et-a = verdâtre; ~iĝi = verdir, devenir vert.
germane: grün(e,r,s)
hispane: verde
hungare: zöld
portugale: verde; ~o = a cor verde; ~aĵo = verdura (folhagem, gramado etc.); ~eco = verdor; éejo = área verde
ruse: зелёный; = нечто зелёное, зелень




radiko: verk-
baza vorto: verk-i

difino: Krei ion novan en arto; verko = arta skribaĵo (libro, rakonto, poemo), pentraĵo, skulptaĵo, muzikaĵo kaj tiel plu.

ekzemploj: Zamenhof, la kreinto de Esperanto, verkis La Unuan Libron en 1887. — Tiu verko estas leginda por kompreni Esperanton. — La verka laboro de muzikistoj estas malfacila. — La grandaj klasikaj verkoj estas ankoraŭ legataj nuntempe.

angle: to compose
ĉine: 作品;verki 创作,写作
france: écrire(litt.), composer, faire des ouvrages ; ~o = (une) œuvre, (un) écrit, ouvrage; ~int-o = (un) auteur; ~isto = (un) écrivain; ~et-o = (un) opuscule; ~aro =(des) œeuvres complètes.
germane: (Kunst)Werk herstellen
hispane: componer (una obra), escribir (un libro, un poema etc)
hungare: alkot, ír, komponál, szerez
portugale: escrever, compor, criar (obra de arte); ~o = obra literária ou artística; ~ado = criação, composição (ato); ~aro = obras completas; ~into = autor; ~isto = escritor; ĉef~o = obra-prima
ruse: сочинить, создать, написать; = сочинение, произведение




radiko: versi-
baza vorto: versi-o

difino: Priskribo aŭ prezento de iu okazaĵo, el la vidpunkto de unu persono; unu el pluraj (sinsekve faritaj aŭ adaptitaj) formoj de iu verko (ekzemple: filma versio de romano).

ekzemploj: Jen mia versio pri la okazaĵo, sinjoro policisto. — Ĉi tiu versio distingiĝas de la normala prezento aŭ de aliaj versioj. — La historio de mia lando aperis en pluraj versioj. — La Internacia Ĉambro de Komerco eldonis, komence de ĉi tiu jaro, novan version de sia terminaro.

angle: version
ĉine:讲法,版本
france: (une) version
germane: Version, Darstellung aus spezieller Sichtweise
hispane: versión
hungare: önt, kiönt
portugale: versão (literatura)
ruse: версия, редакция



radiko: vesper-
baza vorto: vesper-o

difino: Komenco de nokto post tago; mallumiĝo.

ekzemploj: Antaŭ vespero ne estu fiera. — Matenas, vesperas, kaj tago malaperas. — En la antaŭvespero de nia renkontiĝo mi estis streĉita. — Vespere mi sentas min laca. — Bonan vesperon! — Ni vespermanĝos je la dudeka (la oka vespere).

angle: evening
ĉine: 晚上,白天之后,深夜之前的时间;傍晚
france: (le) soir, (une) soirée ; ~a = vespéral(e); ~e = le soir, au soir, en soirée; ~as = c'est le soir; ~iĝ-as = le soir tombe; Bonan ~o-n! = Bonsoir!; ~manĝi = dîner ou souper.
germane: Abend
hispane: tarde (comienzo de la noche)
hungare: est, este
portugale: fim da tarde e começo da noite; ~a = vespertino; ~e = à noitinha; ~iĝo = entardecer, anoitecer; bonan ~on! = boa noite! (dito quando se chega à noite)
ruse: вечер; = вечерний; = вечером




radiko: vest-
baza vorto: vest-o

difino: Io por meti sur la korpon por (parte) kovri ĝin; vesti sin = kovri sian korpon per vesto (taŭga por la okazo).

ekzemploj: Tiu virino estas simple, sed pure vestita. — Mi estis nuda, kaj vi vestis min. — La printempo verde vestis la teron. — Valoras ne la vesto (ekstera ŝajno) valoras la enesto. — Pluraj vestaj pecoj estas ĉi tie. — Subvesto estas nemontrata vesto, kiun oni portas sub la videblaj.

angle: to dress (somebody or something); ~iĝi = to get dressed; ~aĵoj = clothes, clothing
ĉine: 衣着;vesti sin穿
france: (un) vêtement, habit ; ~i = (re)vêtir, habiller; ~aĉ-= (des) frusques, nippes, fringues; sub~o = (un) sous-vêtement; ~ejo = (un) vestiaire; ~arko = (un) cintre.
germane: Kleidungsstück
hispane: vestido, ropa
hungare: öltözet, ruhadarab
portugale: roupa, veste; ~i = vestir (cobrir com roupa), trajar; ~aĉo = farrapo; ~ejo = vestiário, rouparia; ~iĝi = vestir-se; sub~o = roupa de baixo
ruse: одежда; ~i = одеть, нарядить




radiko: veter-
baza vorto: veter-o

difino: Pluvo, vento, neĝo, varmo aŭ malvarmo, seko aŭ malseko, ...; kombino el tiuj.

ekzemploj: Aprila vetero, trompa aero. — En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. — Ni parolas pri bela, frosta, kota, malbona vetero. — La veteraj kondiĉoj estas malbonaj. — Ni atentu pri la veter-antaŭvidoj.

angle: weather
ĉine: 天气
france: (le) temps (qu'il fait); ~a = météorologique; ~antaŭ-vid-aĵo-j = (des) prévisions météorologiques; ~scienco = (la) météorologie.
germane: Wetter
hispane: clima, tiempo (meteorológico)
hungare: időjárás, idő
portugale: tempo (meteorológico); ~scienco = meteorologia
ruse: погода; = погодный




radiko: vetur-
baza vorto: vetur-i

difino: Iri ne perpiede sed per veturilo (aŭtomobilo, biciklo, ŝipo, ...).

ekzemploj: Morgaŭ mi veturos Parizon. — Veturi per kaleŝo, per aviadilo, en vagonaro, sur ŝipo, je ĉevalo (rajdi). — Veturas vagonaro, ŝipo, biciklo, fiakro. — En vintro ni veturas per glitveturilo. — Mi serĉas amikojn kiuj petveturadas ĉirkaŭ la mondo.

angle: to go (via some form of transport), to ride
ĉine: 乘,行驶(车,脚踏车,船)
france: se déplacer, se rendre (par), rouler (avec), prendre (un engin pour se déplacer); ~ilo = (un) véhicule, engin, moyen de transport; ~pet(ad)i = faire de l'auto-stop; pet~adi = voyager en auto-stop; ~igi = conduire, transporter, voiturer; ~ig-isto = (un) transporteur; preter~i = dépasser, doubler.
germane: fahren (i.S.v. sich von einem Fahrzeug oder Gerät befördern lassen)
hispane: viajar en un vehículo
hungare: utazik
portugale: ir, viajar por meio de veículo (carro, ônibus, bicicleta, trem etc.); ~anto = viajante; ~ebla = carroçável; ~igi = conduzir, transportar (alguém) num veículo; ~ilo = carro, veículo, viatura; ~ilejo = garagem, cocheira (casa destinada a guardar coches, carruagens e outros veículos); ~bileto = passagem (para viajar); ~peti = pedir carona; glit~ilo = trenó; pet~i = viajar de carona
ruse: ехать, передвигаться, кататься; = поездка, езда, рейс