Vt: V1: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '* reiru al La bona vorto de la tago <hr> <br> <hr> <br> ''radiko: ''vi<br> ''baza vorto:'' '''vi'''<br> ''difino: '' Vorto por indiki la alparolata(j)n homo(j)n. <br> ''ekz...')
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 16:23, 16 Okt. 2015





radiko: vi
baza vorto: vi

difino: Vorto por indiki la alparolata(j)n homo(j)n.

ekzemploj: Mi instruas Esperanton al vi. — Vi estas mia sola lernanto de Esperanto. — Mi instruas Esperanton al vi ĉiuj en ĉi tiu ĉambro. — Vi estas 10 lernantoj. — Via libro estas sur mia tablo.

angle: you (for both singular and plural, informal and polite - just the one word, as in English)
ĉine: 你,你们,您
france: vous, tu, toi ; ~n = vous, te ; ~a = le(la) tien(ne), le(la) vôtre; ~a-j = votres, vos, tes.
germane: du, ihr, Sie
hispane: tu, usted, vos, ustedes, vosotros (pronombre personal)
hungare: te, ti, ön, önök
portugale: tu, você, o Sr., a Sra.; vós, vocês, os Senhores, as Senhoras; ~a = seu, teu, vosso
ruse: вы, ты; = ваш, твой




radiko: viand-
baza vorto: viand-o

difino: Karno de besto kiel manĝaĵo.

ekzemploj: La ŝafidviando estas tre delikata. — La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon. — Viandon oni aĉetas en viandovendejo. — Vegetarano ĝuas pli bonan sanon ol la viandomanĝanto. — Vianda kotleto estas normala manĝaĵo ĉe ni.

angle: meat
ĉine: 肉,肉食
france: (de la) viande, chair ; ~a = charnu(e); ~ovend-ejo = (une) boucherie; ~isto = (un) boucher; ŝaf-id~o = de l'agneau; ~manĝ-ant-o = (un) carnivore.
germane: Fleisch (als Rohstoff für Essen, vgl. "karno")
hispane: carne (alimento)
hungare: hús
portugale: carne (alimento); ~aĵo = prato à base de carne; ~manĝanto, ~manĝulo = carnívoro; ~ejo, ~vendejo = açougue, casa de carnes, talho; ~isto = açougueiro
ruse: мясо; = мясной




radiko: vic-
baza vorto: vic-o
difino: Pluraj homoj aŭ objektoj, en unu linio metitaj, unu post la alia (unu apud la alia aŭ unu malantaŭ la alia); pluraj sinsekvaj okazaĵoj.

ekzemploj: Mi sidis en la unua vico de seĝoj en teatro. — Ĉiuj dometoj troviĝis vice unuj post la aliaj. — Antaŭ la konkurado oni vicigis la konkurantojn. — Ĉi tiu preĝejo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo. — La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis ĝin unuvice. — Ĉe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico. — Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontiĝo. — Nun estas via vico paroli. — Antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon. — Li rakontis ĉion laŭvice. — La lasta ano de la grupo ekparolis siavice.

angle: a queue, a turn (something ordered, as in "your turn to pay for the drinks"; ~umi = to queue
ĉine: 列,行
france: (un) rang, tour, (une) rangée, file, queue, succession ; ~a = successif(-ive), ordinal(e); ~e = en rang, à la file; ~igi = mettre en rangs, aligner; ~iĝi = prendre rang, place; en~iĝi = se mettre sur les rangs, figurer parmi; unu~e = en file indienne; atend-o~o = (une) file d'attente; laŭ~e = à tour de rôle; si-a~e = à son tour.
germane: Reihe
hispane: fila, hilera
hungare: sor
portugale: vez, turno; fila; en~igi, ~igi = enfileirar; como prefixo indica, principalmente: 1. segundo lugar numa hierarquia: ~urbestro = vice-prefeito; 2. objeto que substitui outro: ~rado = roda sobressalente; ~atendi = esperar em fila; ~filo = enteado; laŭ~e = por ordem; ~patro = padrasto; unu~e = em fila indiana; sia~e = por sua vez
ruse: очередь, ряд, строй, шеренга; = очередной, последовательный; = в ряд, рядами, в очереди, очередью




radiko: vid-
baza vorto: vid-i

difino: Rimarki per la okuloj; (figure: kompreni).

ekzemploj: Ni vidas per la okuloj. — Li ne plu vidas (li iĝis blinda). — En sonĝo princinon mi vidis. — Oni neniam vidis tian arogantecon. — Ili sidis vid-al-vide. — La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj. — Ĝis la revido! — Mi rigardis la montaron ekde la belvidejo kaj ekvidis la vilaĝon.

angle: to see
ĉine: 看出,看到
france: voir ; ~o = (la) vue, vision; ~a = visuel(le), optique; ~e = visuellement; ~al~e = en vis-à-vis; ~ebla = vivible; ~inda = à voir, pittoresque; ~ema = curieŭ(-euse), badaud(e); ~igi = faire voir, montrer; ~iĝi = se faire voir, se montrer; ~ant-o = (un) voyant, ~int-o = (un) témoin oculaire; ~ejo =(un) point de vue; bel~ejo = (un) belvédère; ek~i =apercevoir, découvrir, entrevoir; ek~o = (un) coup d'œil, aperçu.
germane: sehen
hispane: ver
hungare: lát
portugale: ver, enxergar; ~a = visual; ~ebla = visível; ~inda = que merece ser visto, pitoresco; ~igi = mostrar; ~iĝi = ver-se; ek~i = avistar; re~i = rever; bel~ejo = mirante, belvedere
ruse: видеть; = вид; = зрительный




radiko: vilaĝ-
baza vorto: vilaĝ-o

difino: Ne tre multaj (kelkdek, kelkcent, kelkmil) domoj kune, ofte kun kampoj inter la domoj

ekzemploj: Alveni rekte el sia vilaĝo (esti krude nesperta). — Vilaĝano estas loĝanto en vilaĝo. — Aperis virino vestita en ordinara vesto de rusa vilaĝanino. — Nia vilaĝa preĝejo estas bela.

angle: a village
ĉine: 村,村庄
france: (un) village; ~ano = (un) villageois; ~an-in-o = (une) villageoise; ~et-o = (un) hameau; ~eg-o = (un) bourg, (une) bourgade.
germane: Dorf
hispane: villa, pueblo, aldea
hungare: falu
portugale: aldeia, vila, povoado; ~ano = aldeão; tutmonda ~o = aldeia global
ruse: деревня, село, селение; = деревенский, сельский




radiko: vintr-
baza vorto: vintr-o

difino: Parto de la jaro inter aŭtuno kaj printempo, kiam estas malvarme en la norda parto de la mondo.

ekzemploj: Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro. — Vintre pluraj bestoj dormas. — Vintraj sunradioj estas palaj. — Travintri estas malfacile por kelkaj bestoj. — Ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros.

angle: winter
ĉine: 冬,冬天,冬季
france: (un, l')hiver ; ~a = hivernal(e); ~e = en hiver; tra~i = passer l'hiver, hiverner; ~o-dorm-ad-o = (une, l')hibernation.
germane: Winter
hispane: invierno
hungare: tél
portugale: inverno; ~a = invernal, hibernal; ~e = no inverno; tra~i = passar, atravessar o inverno
ruse: зима; = зимний; = зимой




radiko: viol-
baza vorto: viol-o

difino: Planta specaro, el kiuj iuj sovaĝaj specoj (ekzemple odora violo) kun ruĝece bluaj (=violkoloraj) floroj.

ekzemploj: Trikolora violo estas planto kun grandaj, ornamaj floroj. — Ĝardenaj violegoj havas koloron mezan inter bluo kaj ruĝo. — Koloron de violo oni ricevas, miksante ruĝon kaj bluon.

angle: a pansy, a violet
ĉine: 堇菜,紫罗兰
france: (une) violette (plante), (le) violet; ~a, ~kolor-a = violet(te) (couleur); ~ego = (une) pensée de jardin; trans~a = ultraviolet.
germane: Veilchen
hispane: violeta (flor)
hungare: ibolya
portugale: violeta (flor); ~a, ~kolora = de cor violeta;
ruse: фиалка




radiko: vir-
baza vorto: vir-o

difino: Homo (aŭ besto) kiu ne povas mem naski, sed kiu necesas por ke virino nasku idon.

ekzemploj: Virbestoj estas, ekzemple: virbovo, virŝafo, virĉevalo kaj vir-koko. — Dio kreis la homon. En formo de viro kaj virino li kreis ilin. — Platono, antikva greka filozofiisto, dankis la Diojn pro tio, ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro. — La vira potenco super virinoj ne plu estas akceptebla. — Vire kaj nobele konduti, estas nia idealo. — Virinoj kaj viroj kune estas geviroj.

angle: a man
ĉine:男人
france: (un) homme (mâle mature) ; ~a = viril(e), masculin(e); ~e = virilement, en homme; ~ec-o = (la) virilité; ~in-o : ce qui est - le féminin d'- un homme mâle = (une) femme; ~in-ejo = (un) harem; ~bovo = (un) taureau; ~ŝafo = (un) bélier; ~ĉevalo = (un) étalon; mal~a = mou, efféminé.
germane: Mann
hispane: hombre, varón, macho
hungare: férfi
portugale: homem, varão; macho; ~a = masculino, viril; ~eco = virilidade; ~iĝo = adolescência masculina ~ino = mulher; ~ina = feminino; ~inejo = harém; ~ismo = machismo; ~bovo = touro; ~ĉevalo = garanhão.
ruse: мужчина; = мужской; = по-мужски




radiko: vitr-
baza vorto: vitr-o

difino: Malmola, rompebla, travidebla materialo, farita el sablo; okulvitroj: lensoj en muntaĵo por pli bone vidi.

ekzemploj: Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj. — Miaj glasoj estas vitraj. — Oni povas vitri, tio estas garni per vitro, pordojn. — Rigardi la mondon tra la okulvitroj de optimismo. — Sunokulvitroj estas okulvitroj kun farbitaj vitroj.

angle: glass
ĉine: 玻璃
france: (du) verre, (un) verre (de lunettes, de montre...); ~a = en vitre, vitré(e); ~i = vitrer; okul~o-j = (des) lunettes; ~eca = vitreŭ(-euse); ~igi = vitrifier; ~o-pordo = (une) porte vitrée; ~aĵo = (un) objet de verre, carreau; ~aĵ-isto = (un) vitrier.
germane: Glas (das Material, vgl. "glaso", "glaco")
hispane: vidrio
hungare: üveg (anyag)
portugale: vidro; ~a = de vidro; ~i = vidrar, envidraçar; ~aĵo = vidraça; objeto de vidro; ~aĵeto = vidrilho; ~aĵisto = vidraceiro; ~eca = vítreo; ~ero = caco de vidro; ~igi = vitrificar; okul~oj = óculos
ruse: стекло; ~i = застеклить; = стеклянный




radiko: viv-
baza vorto: viv-i

difino: Esti inter naskiĝo kaj morto, kun agoj kaj spertoj inter tiuj; povi movi sin, nutri sin, reprodukti sin (ŝtono aŭ metalo ne vivas); travivi (ion): sperti, senti dum sia vivo.

ekzemploj: Ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. — "Viva" samsignifas kun "vivanta". — Vivanta muziko estos farata de surlokaj muzikistoj. — Sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivama virino. — En marto ĉe ni alvenas viviga printempa vento. — La patrino ne ĝisvivis la edziĝon de sia filo. — Malviva naturo ne posedas vivon.

angle: to live, be alive (but not "to live in a house" etc = loĝi)
ĉine: 生活;travivi经历
france: vivre ; ~o = (une, la) vie; ~aĵo = (un) être vivant; ~a, ~anta = de vie, vivant(e), vif(-ive); ~e = vivement, d'une façon vivante; ~eca = vivace, éveillé; ~ig-a = vivifiant(e); ~iĝi = s'animer; ~et-i = vivoter; ~u-o = (un) vivat; ~i-pov-a' = viable; ĝis~i = vivre jusqu'à, atteindre; kun~i = cohabiter; mal~a = mort(e).
germane: leben
hispane: vivir (estar con vida)
hungare: él
portugale: viver; ~o = vida; ~anta = vivo; ~eca = vivaz; ~eco = vivacidade; ~igi = animar; ~u! = viva!; ~u-i = dar vivas; re~igi = reanimar, ressuscitar; ~ipova = viável, vivedouro; ~kosto = custo de vida; ~oforto = vitalidade; ĝis~i = viver até, alcançar; post~i = sobreviver (a); mal~a = morto.
ruse: жить; = жизнь; = живой, жизненный; = живо, жизненно



radiko: vizaĝ-
baza vorto: vizaĝ-o

difino: Antaŭa parto de kapo, kun buŝo, nazo, okuloj.

ekzemploj: Bela vizaĝo estas duono da doto. — La heroo rigardas al la morto en la vizaĝon. — La malgranda drinkejo montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto. — Se oni estas honesta, oni povas nehonte vizaĝi al homoj. — Ĉar ŝi vizaĝis al alia direkto, li ne povis rekoni ŝin.

angle: face
ĉine:面孔,脸
france: (un) visage, (la) face, figure, mine ; ~a = facial(e); ~aĉ-o = (une) gueule, binette; ~et-o = (un) minois, (une) frimousse.
germane: Gesicht
hispane: cara, rostro, semblante
hungare: arc
portugale: rosto, face, cara, semblante; ~i = mostrar o rosto
ruse: лицо, лик




radiko: vizi-
baza vorto: vizi-o

difino: Nereala sed viveca kaj mensa bildo, estigita per dia revelacio, fantazio, pasio ktp.

ekzemploj: La antikva hebrea profeto Jesaja havis vizion pri sia estonta lando. — En politiko la viziuloj estas eĉ pli danĝeraj ol la friponoj. — Tiu virino havas noktajn viziojn. — Pac-agantoj havas vizion pri senmilita mondo. — Vizia profeto estas ofte bezonata por gvidi homojn.

angle: vision
ĉine: 幻象
france: (une) vision, (imagination, hallucination) ; ~a = visionnaire; ~i= avoir des visions, voir prophétiquement; ~ulo = (un) visionnaire.
germane: Vision
hispane: visión (imagen mental)
hungare: látomás
portugale: visão (imaginária ou sobrenatural); ~ulo = visionário
ruse: видение, галлюцинация




radiko: vizit-
baza vorto: vizit-i

difino: Iri al iu homo aŭ loko por paroli, vidi, ktp.

ekzemploj: Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon. — Venu vizite al mia kurso. — Viziti urbon, muzeon, konferencon, teatron. — Mi faris vizitan ekskurson al mia malnova amiko. — Mi kun plezuro rememoras mian nelongan laboran viziton en majo de la 1997a jaro.

angle: to visit
ĉine: 访问
france: visiter, rendre visite à, aller voir ; ~o = (une) visite; ~e = en visite; ~adi = fréquenter; ~ant-o = (un) visiteur; ~karto = (une) carte de visite.
germane: besuchen
hispane: visitar
hungare: látogat, vizitál
portugale: visitar; ~o -ado = visita (ação); ~anto = visitante; ~ĉambro = sala de visitas; ~karto = cartão de visitas
ruse: посетить, навестить, наведываться; = посещение, визит; = с визитом




radiko: voĉ-
baza vorto: voĉ-o

difino: La sono de homa parolado aŭ besta blekado; la (esprimita) opinio de unu persono inter multaj

ekzemploj: Paroli per malforta, sonora, raŭka, dolĉa, mallaŭta, trema voĉo — La voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero. [figure] — Kvarvoĉa kanto estas harmonia. — Li estis elektita per 90 voĉoj kontraŭ 10. — Voĉa legado estas instruata en lernejoj. — Proklami ion voĉe kaj skribe.

angle: voice
ĉine: 声音
france: (une) voix, (un) suffrage ; ~a = vocal(e); ~e = de vive voix; ~doni = donner sa voix pour ou contre; kvar~a = à quatre voix; laŭt~e = à haute voix.
germane: Stimme
hispane: voz
hungare: hang (emberi)
portugale: voz; ~doni = votar (em eleição); laŭt~e = em voz alta
ruse: голос; = голосовой; = голосом, с помощью голоса




radiko: voj-
baza vorto: voj-o

difino: Tio sur kio oni iras/veturas de unu loko al alia

ekzemploj: Rekta vojo estas pli mallonga, ol malrekta vojo. — Aŭtovojo estas vojo nur por aŭtomobiloj kaj motorbicikloj. — Ŝipo, planedo, aviadilo havas sian voj-planon. — Voj-montriloj estas esencaj. — Dumvoje ni haltu iomete. — Tiu arbara vojiro estis tre agrabla.

angle: a path, way, route
ĉine:
france: (une) voie, route, (un) chemin ; ~a = de la route, du chemin; ~e = en route, sur le chemin; aŭt-o~o = (une) autoroute; ~plano = (un) itinéraire; ~montr-ilo = (un) panneau indicateur; ; dum~e = en chemin, en cours de route; ~mapo = (une) carte routière; ~ir-o = (un) trajet, parcours; ~isto = (un) cantonnier.
germane: Weg
hispane: camino, ruta
hungare: út
portugale: 1. caminho, estrada; 2. rota, direção; 3. maneira de agir; de~iĝi = desviar-se (de rota); sur~e = a caminho; ~iri = seguir caminho; ~eto = trilha, vereda, estradinha; ~kuniĝo = junção (de estradas); ~lampo = farol (de veículo); aŭtomobil~o = rodovia, autoestrada; fer~o = ferrovia
ruse: путь, дорога; ~i = быть в пути, в дороге; = путевой, дорожный




radiko: vojaĝ-
baza vorto: vojaĝ-i

difino: Iri aŭ veturi al malproksima loko, aŭ de loko al loko (dum pluraj tagoj).

ekzemploj: „Vojaĝo al Kazoĥinio“ estas la titolo de fama romano en Esperanto. — Tiu esploristo multe vojaĝis en la Oriento, tra pluraj orientaj landoj. — Estis la grandaj esplorvojaĝantoj, kiuj konigis al Eŭropo Amerikon. — Vojaĝa agentejo vendas aviadilajn biletojn/flugbiletojn. — Mi haltis en Parizo dumvojaĝe al Amsterdamo.

angle: to travel
ĉine: 航行,旅行
france: voyager ; ~o = (un) voyage; ~a = de voyage; ~e = en voyage; dum~e = au cours du voyage; ~ant-o = (un) voyageur; kun~ant-aro = (une) caravane (de voyageurs).
germane: reisen
hispane: viajar
hungare: utazik, utazást tesz
portugale: viajar; ~o, ~ado = viagem; ~anto = viajante; -ilaro = objetos de viagem; ~isto = caixeiro-viajante; ~bileto = passagem (para viagem); ~kunulo = companheiro de viagem; ~sako = saco de viagem;
ruse: путешествовать; = путешествие, поездка




radiko: vok-
baza vorto: vok-i

difino: Venigi iun per (laŭta) diro; tiri ies atenton per (laŭta) diro; telefoni al iu.

ekzemploj: Mi vokis helpanton kontraŭ rabisto. — Ne voku diablon, ĉar li povas aperi. — Li ne aŭdis vian vokon. — Voki iun per voka gesto. — Multaj estas vokitoj, sed ne multaj elektitoj. — Mi kriis voke.

angle: to call (for someone)
ĉine: 叫,唤,打电话给
france: appeler, faire venir ; ~o = (un) appel; ~a = d'appel; ~e = par appel; ~ita = appelé(e); ~it-o = (un) appelé; al~i = appeler (à soi), convoquer; al~it-ec-o = (une, la) vocation; kun~o = (une) convocation.
germane: (an)rufen
hispane: llamar
hungare: hív, felhív
portugale: chamar (fazer vir, chamar a atenção); ~o = chamado, chamamento, apelo; ~ita = chamado (a); al~i = fazer vir por chamado
ruse: звать, призвать; = зов, клич, вызов; = призывный, вызывной




radiko: vol-
baza vorto: vol-i

difino: (Forte) deziri fari ion aŭ ke io estu farata.

ekzemploj: Mi havas ĉiam la kapablon voli, sed ne ĉiam la forton realigi. — Kiu volas, tiu povas. — Mia volo estas, diri al vi la veron. — Bonvole donu al mi vian libron. — Bonvolu doni al mi vian libron. — Temas pri libervola akcepto.

angle: to want
ĉine: 要,想要,欲
france: vouloir ; ~o = (la) volonté, (le) vouloir; ~a = volontaire; ~e = volontairement, de plein gré; bon~u = Veuillez, ayez l'amabilité de; bon~e = avec amabilité, obligeamment; liber~a = spontané(e), de plein gré.
germane: wollen
hispane: desear, querer
hungare: akar
portugale: querer; ~o = vontade; ~e-ne~e = quer queira, quer não; bon~u, bon~e = por favor, por obséquio
ruse: хотеть, желать; = желание, воля, охота; = волевой, совершаемый по желанию; = по своей воле, сознательно




radiko: vom-
baza vorto: vom-i

difino: Elĵeti per la buŝo la enhavon de la stomako.

ekzemploj: Manĝinte fiŝojn, li terure vomis. — Oni forviŝu la vomaĵon de la planko. — Dufoja vomado en unu horo ne estas normala. — Li vome elkraĉis la tutan manĝon. — Posttagmeze mi iĝis vomema.

angle: to vomit, be sick
ĉine: 呕吐
france: vomir, rendre ; ~o = (le) vomissement; ~aĵo = (un) vomis, (une) vomissure; ~ema = avoir envie de vomir; ~ig-ilo = (un) vomitif.
germane: sich erbrechen
hispane: vomitar
hungare: hány, okádik
portugale: vomitar; ~o = vômito (ação); ~aĵo = vômito (substância); ~iga, ~igilo = (medicina) emético, vomitório
ruse: рвать, блевать, (с)тошнить




radiko: vort-
baza vorto: vort-o

difino: sinsekvaj sonoj (aŭ literoj) kun signifo

ekzemploj: En la komenco estis la vorto. — En nia vortaro estas multegaj kap-vortoj. — Mi observis la ordonojn laŭvorte. — Skribita konsento estas pli bona ol vorta konsento. — Li preterpasis min senvorte.

angle: word
ĉine: 文字,单词,话
france: (un) mot, vocable, (une) parole ; ~a = verbal(e), lexical(e); ~e = en mot; ~aro = (un) dictionnaire; ~ero = (un) élément: morphème, monème, affixe...; kap~o = mot de base, de référence; laŭ~e = au pied de la lettre, mot pour mot; ~igi = formuler; ~aranĝo = (une) tournure; ~lud-o = (un) jeu de mot; sen~e = sans un mot; ali~e = en d'autres termes.
germane: Wort
hispane: palabra
hungare: szó
portugale: palavra, vocábulo; ~a = da palavra, verbal; ~aro = dicionário; ~areto = vocabulário (relação de palavras usadas em texto); ~aristo = dicionarista; ~ero = elemento vocabular, morfema; ~igi, ~umi = pôr em palavras; en~arigi = dicionarizar; ~farado = formação de palavras; ~kunmeto = junção de palavras; ~ludo = trocadilho, jogo de palavras; ~ordo = ordem de palavras na frase; laŭ~e = ao pé da letra
ruse: слово; = словесный