Ĉapitro 9-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ANKORAŬ PRI -IG- KAJ -IĜ-

9.1. Ĝenerale

La vorteto ['morfemo' diras lingvistoj] -IG- kaj ŝia fratino [kiel dirus arabaj gramatikistoj] -IĜ- estas tre gravaj en Esperanto. Ni jam renkontis ilin en la ekzercoj de la 3-a ĉapitro. Nun ni pritraktu ilin sisteme.

Antaŭ ol antaŭeniri necesas memori pri tio, ke la radikoj en Esperanto havas signifon adjektivan [eksemple: bon-a, bel-a, grand-a, ktp.], substantivan [hom-o, tabl-o, ŝton-o, ktp.] aŭ verban[mang-i, ir-i, leg-i, ktp.].

1 = adjektivo + -ig-



-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de aĵo laŭ la adjektivo

klariga ekzemplo

1. La muro estis blanka.
2. Mi ruĝ-igas ĝin. = mi farbas la muron per ruĝa farbo.
3. Fine la muro estas ruĝa, do 'Mi ruĝigi la muron.'
.


aliaj ekzemploj:


blankigi
(mal)plenigi
(mal)bonigi, plibonigi
(mal)longigi
(mal)rapidigi
(mal)purigi
(mal)sekigi
(mal)sanigi
lacigi
kontentigi
klarigi
(mal)liberigi

2 = adjektivo + -iĝ-



-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la adjektivo

klariga ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estis pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi demandas ŝin, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi.
3. Post mia propono ŝia vizaĝo ruĝiĝis.


aliaj ekzemploj:


ruĝiĝi
blankiĝi
(mal)pleniĝi
(mal)boniĝi, pliboniĝi
(mal)longiĝi
(mal)rapidiĝi
(mal)puriĝi
(mal)sekiĝi
(mal)saniĝi
laciĝi
kontentiĝi
klariĝi
(mal)liberiĝi

3 = substantivoo + -ig-



-ig- kaŭzas ŝanĝon de la stato de homo aŭ aĵo laŭ la substantivo

klariga ekzemplo

1. Mia filo ne estas edzo.
2. Mi konvinkas lin trovi edzinon = mi edzigas lin.
3. Fine li estas edzo, do 'Mi edzigis lin.'
.


aliaj ekzemploj:


Substantivoj kun -ig-

glacio edzino lumo flamo dormo nulo en sen sub for (mal)pli anstataŭ


glaciigi
edzinigi
lumigi
flamigi
endormigi
nuligi


4 = substantivo + -iĝ-



-iĝ- montras, ke la subjekto mem ŝanĝis sian staton laŭ la substantivo

klariga ekzemplo

1. La vizaĝo de la knabino estis pala.
2. Mi faras al ŝi am-proponon. = mi demandas ŝin, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi.
3. Post mia propono ŝia vizaĝo ruĝiĝis.


aliaj ekzemploj:


glaciigi
edzinigi
lumigi
flamigi
endormigi
nuligi